Strangaj aferoj okazas al mi. Kiel la abonintoj de “La Nica Revuo” scias, mi estas simpla spicvendisto, kaj tial bezonas multe da papero – por la kornetoj. Estas mia malnova kunulo Abraham Katz, la antikvaĵisto; kiu liveradas al mi tiucele fortempiĝajn gazetojn ktp, kiujn li akcesore brokantas tra la regiono: nenia profito estas tro malgranda! Hieraŭ do li eniris en la butikon kaj ĵetis sur la tablon polvokovritan paketon: “jen por vi, hebreo!”, li diris kun sia kutima malfidinda afableco. “Nu, nu, paperaĵojn mi nun ne bezonas”, mi protestis: “nur antaŭ du semajnoj vi liveris!” “Tio ĉi ne estas el la ordinara speco”, li rebatis; “ili estas manskribitaj kajeroj, kaj, ĉar en ili la skribaĵo ne venadas ĝis la fino de la linioj, mi supozis, nu, ke temas pri unu el tiuj aferoj, kiujn vi legaĉas, atendante aŭ atendigante la klientojn!” “Poezion vi volas diri?” “Jes, io tia; sed vidu mem”. “Atentu!” mi tuj intermetis: “rigardado aĉeti ne devigas!” “Ne timu, oĉjo: ilin mi simple donacas al vi!”
Kiel ajn suspektinda estis tia malavareco de lia flanko, mi ne Povis fari malpli, ol regali lin per iom da drin͠kaĵo. Post lia foriro, mi scivole malfermis la pakaĵeton, tuj ĉe la unua vido mi rekonis, ke tio ja estas versoj – esperantaj versoj. Nu, mi pensis kun bonhumoro, ekzistas eĉ pli aĉaj aferoj, letero de la impostkolektisto, ekzemple; tedaĵo, probable, sed… hebreo alkutimiĝis, ĉu ne? Seniluzie mi komencis foliumi. Kaj tiam min frapis la surpriza, la absolute neverŝajna ŝanco de mia vivo. Sur tiuj flaviĝintaj paĝoj, ĉu mi ne legis bone konatajn versojn el la Sekretaj Sonetoj? – Mankopio de malriĉa admiranto! mi admonis min mem, dum la koro fortege batis en mi; por kontrolo, mi kuris al mia malantaŭĉambro, ekkaptis la volumeton, komparadis la tekstojn. Nenia dubo: la faritaj forstrekoj, la enmetitaj Plibonigaĵoj, la marĝenaj referencoj tie kaj tie – ĉio pruvis, ke mi tenas la senlime respektindan manuskripton de la bedaŭrata Peter Peneter_ Ebria de ĝojo, la ĝojo de la trezormalkovrinto, mi tuj atakis la duan kajeron: ne longan tempon mi bezonis, por tie rekoni la originalon de tiu Travestiita Muzo, per kiu la filo de P. Peneter volis sekvi la spurojn de la patro. Sed, nekredeble: post la 22 jam konataj (de la inicitoj!) sonetoj, jen aperis al miaj mirantaj okuloj alia nova, tute nova poemaro, preskaŭ prespreta, kun sia titolo zorge belskribita, kaj la subtitoloj kaj la notoj… Ĉe tia eltrovaĵo, ne povis esti eĉ minuto da hezito: en la plena posttagmezo mi heroe fermis la butikon, kaj enprofundiĝis en la manuskripto.
Post tralego de la kajero mi rimarkis, ke restas Plu tria: sur ĝi, de la sama mano, estis skribite Sekreta Antologio – sendube la grandioza verko, kiun Peterido aludis en la antaŭparolo de sia unua broŝureto! Mi denove surmetis la okulvitrojn, kaj trafoliumis… Ho ve! mi devis baldaS konstati, ke ĉi tie ne temas pri elfinita verko: inter la jam tradukitaj poemoj plurloke soleca titolo atendis plu sian sekvaĵon: Hindujo… Arabujo… Germanujo… kaj mi ne povas kredi, ke la poeto vere limigis sin je tiu eta specimeno el la riĉa brita erotologio. Post interspaco de kelke dudek blankaj paĝoj aperis indikoj pri nova, tute alikaraktera verko: almenaŭ du fragmentoj, la Diptikoj kaj la Blazonoj, estis preskaŭ tutaj en sia definitiva stato – partoj de pli vasta ensemblo, kiun probable jam skizis la poeto en sia kapo. Neniam eble, pli ol en ĉi tiuj lastaj verkoj, lia arto atingis tian Povon de sugesto, tian rafinitecon de formo. Oni povas nur melankolie revadi antaŭ tiuj pecoj de interrompita ĉefverko.
Evidente, io tre grava haltigis la kantiston en liaj ambiciaj entreprenoj. Konante la plej ordinaran fonton de la paper-aĉetoj de Katz, mi tuj divenis, kio poste pruviĝis vera: ankaŭ Georgo Peneter forpasis el tiu ĉi mondo, kies plezurojn li tiel arte ŝatis. Tia supozo klarigis la kuniĝon de tiuj manuskriptoj: heredinte de la patro tiun de la Sekretaj Sonetoj, li gardis ĝin inter la siaj propraj – kaj nur la morto povis ilin ĵeti al fremdaj manoj…
Kion fari kun tiu riĉaĵo? La unua ekpenso estis ĵaluze konservi por mi mem tiun unikaĵon. Kaj tuj Satano sufloris al mi, ke ĝuste la karaktero de tiuj poemoj malpermesas ilin diskonigi: “Oni ne devas”, li lerte insinuis, “ŝoki la purajn animojn! Se la senmalicaj ŝercoj de Henri Baupierre tiel vundis la delikatan haŭton de Heinrick Schoenstein (ke ambaŭ nomoj proksimume tradukiĝus per Belŝtono estas evidente pura koincido!), kion do farus tiuj ĉi bruligaj versoj!” La perspektivo tristigi tiom da senmakulaj Esperantistaj koroj momente tremigis min de teruro.
Sed baldaŭ sekvis pli kuraĝaj kaj pli noblaj pensoj. Mi ne rajtas, mi asertis al mi, humila butikisto, por eterne enkaĝigi tiajn rarajn birdojn! Mi ne rajtas rezervi al miaj solaj okuloj la ĝuon de tiei brilaj pentraĵoj, kiujn tiel zorge, tiel skrupule, tiel diligente elfaris ambaŭ Peneteroj. Mi ne rajtas senigi la tutan esperantistaron je tiaj ĉefverkoj – la arde pasia amromano de la patro (kaj mi ne povis sen profunda emocio ekpensi, ke aludite ĉe la lastaj paĝoj jam koncipiĝis tiu, kiu inde daŭrigos la patran heredaĵon!), rakontita en ĉeno da sonetoj, fidelaj al la plej severaj postuloj de la itala arto, kun nur po kvar rimoj por 14 versoj, kaj eĉ al tiu kroma skrupulo de la franca poetiko, ke la viraj versoj regule alternas kun la inaj (evidenta simbolo, mi tuj rimarkigis al mi mem, kaj ĝis nun preteratentita!) – la kapricaj am-aventuroj de la filo broditaj per orfadenoj sur la randaĵo de la verda kongrestapeto, spicitaj per la konfesoj de la virinetoj mem, kaj enkadrigitaj, kvazaŭ altara garnituro, inter tiuj parodioj kaj tiuj tradukaĵoj – por ne paroli pri la eksterordinara diverseco de la ritmoj, kvazaŭ, rezigninte rivali kun la patro sur lia tereno, li estus serĉinta alian rimedon elmontri sian talenton: eĉ ĉe la sonetoj li elektis, verŝajne en tiu sama intenco, la pli liberajn formojn, finante ekzemple ĉiun Diptikon per tiu speco de 15-versa soneto, kiun la Italoj nomas “kun vosto”… Konscience ĉion tion mi ne rajtis kaŝi pli longe de la veraj amatoroj.
Pri la skandalo, kiun elvokus tia malkovrado, al mi venadis ankaŭ kelkaj duboj. “Ĉar, finfine”, mi meditis, “tiu adoro de la ĉasteco estas ia nur kristana elpensaĵo! Mia gento, tute male, ĉiam rigardis la amon seksan kiel didevenan kaj morale laŭdindan! Ĉu ne nia Dio, la Eternulo mem, ordonis al ni `frukti kaj multiĝi'? Kaj, laŭ la eminente ĝusta komentario de la franca poeto Malherbe:
Sed ‘frukti kaj multiĝi' en la lingvo de Dio
Kio do estas, se ne, en homparolo, fiki?
Ĉu ne la unua kaj plej glora el niaj resoj, Davido, distingis sin per siaj amaj aventuroj kaj amoraj kapabloj? Ĉu citi Miĥal, kaj Abigail, kaj Aĥinoam, kaj la adultulinon Bat-Ŝeba? Ĉu kalkuli ĉiujn kromvirinojn? Kaj eĉ en la tempo, kiam la maljuneco senigis lin je lia vira forto, ĉu li tamen rezignis pri la tuŝado kaj manipulado de la virinaj belaĵoj? Legu do la historion de la virga Abiŝag! Cetere, kial serĉi plue? La plej piaj rabenoj volis ja, ke meze de la Sankta Skribo troviĝu tiu varmega idilio de Salomono kun la Ŝulamidino, de kiu fragmenton tradukis Peterido!”
Tiele mi pensadis; kaj aliaj pli modernaj aŭtoritatoj leviĝis en mia memoro, por min apogi garantie, kaj unuarange tiu majstro de laika saso, Michel de Montaigne, duone samgentano mia. Rekantis en mi frazoj el lia eseo Pri Vergiliaj versoj: “Kion do faris al la homoj la genera ago, tiel natura, tiel necesa, kaj justa, ke ili ne kuraĝas paroli pri ĝi sen honto kaj ĝin elpelas el la seriozaj kaj bonsocietaj konversacioj? Ni eldiras senhezite: murdi, ŝteli, perfidi; kaj tion ni kurasus nur flustri?… Estas io komika, ke la vortoj la malplej uzataj, malplej skribataj kaj plej prisilentataj, estas ja la plej frue lernitaj kaj plej ĝenerale konataj! Nenia aso, neniaj moroj ĝin malkonas, ne pli ol panon…” Mi korektetu tamen tiun aserton per jena alia, kiu venas iom poste, ke “estas certaj aferoj, kiujn oni kaŝas, suste por ilin montri… Tiu, kiu diras ĉion, satigas min kaj senapetitigas; tiu, kiu metas ian heziton en la esprimado, faras, ke ni pensas pli, ol estas efektive… Kaj la agado kaj la Pentrado devas havi nuancon de ŝteleco.”
Cetere, kiajn senorelajn barbarojn povus ŝoki bildoj tiel artisme vortigitaj? “Mi ne scias”, diris plu mia saĝulo, “kiu do povis diskordigi Pallas kaj la Muzojn je Venera kaj ilin malfavorigi kontraŭ Amoro: neniajn diinojn mi vidas, kiaj plej bone interakordiĝas kaj plej ŝuldas unuj al la aliaj. Kiu malpermesos al la Muzoj la amorajn fantaziojn, tiu ŝtelos de ili la plej belan temon de ilia parolo kaj la plej noblan materialon de ilia verkado; kaj kiu perdigos al la amoro la servon de la poezio, tiu deprenos de ĝi la plej efikajn armilojn!” Kun kia vizaĝo do grumbluloj povus riproĉi la publikigon de verko, en kiu tiel harmonie kunlaboris tiu dia ĥoro? Ĉu ili mem ne devenas de amora iniciato? Ĉu ili mem estas senseksaj same kiel sengustaj? Al kiu ili kredigos, tiuj puritanoj, ke ĉiam pure ili kondutas, pure ili sonĝas? “Mi trovas”, konfesis nia aŭtoro, “mi trovas pli facila elporti kirason dum la tuta vivo, ol virgecon.” Ĉu ili estas pli sasaj ol Montaigne? Aŭ simple pli hipokritaj?
Ne puritana estis la moralo de la popolo, kiu konstruis la Akropolon, ne puritana la moralo de la gento, kiu igis el la akvo leviĝi kaj floradi la mirindaĵojn de Venecio, ne puritana la moralo de la viro, kiu sur ĉiuj scenejoj de la mondo eterne kantigas la pasion de Julieta kaj de Kleopatra, de Lorenzo same kiel de Otelo! Kaj ĉar la irado de la penso kondukis min al tiu lando, kiu poste konis la plej virulentajn formojn de tiu pesto, plaĉas al mi rediri la memorindajn admonojn de Samuel Butler, en unu el liaj Eseoj pri Vivo, Arto kaj Scienco:“Oni ne povas fari al homo pli gravan riproĉon, ol diri, ke li ne sufiĉe ŝatas la plezuron, kaj estas nenia pli granda signo de stulteco, ol opinii, ke oni povas tuj kaj senpene diri, kio nin plezurigas. Tion ekscii ne estas facile, kaj profundigi tian scion estas la plej eminenta kaj plej neglektata el ĉiuj artoj kaj branĉoj de edukado… Al tiuj, kiuj deziras tion entrepreni kaj ne tute scias, kiel procedi, mi ne havas pli bonan konsilon por doni, ol ke ili tiel same penadu super la akirado de tiu malfacila arto, kiel Pri iu ajn alia…”
– Sed mi iom post iom alprenis tonon, kiu konvenas al predikanto, ne al spicisto. Mi revenu al miaj pesiloj. Per ili (tiuj de la spirito) mi esploris ĉiujn argumentojn kontraŭ la publikigado kaj trovis ilin malpezaj. Tial mi decidis uzurpi la honoran rolon de editoro. Ne interesus vin, kiel mi sukcesis, kaj post kiaj klopodoj. Sciu nur, ke la ĉi-poste presita teksto estas severe konforma al la manuskriptoj de la du aŭtoroj: tielan zorgon meritis verko, kiun nur supraĵaj spiritoj jusos frivola, sed kiu prezentas efektive seriozan provon remeti en lumon parton fundamentan kaj tro longe ignoratan de la homa vivo; verko cetere, pro kiu ni ĉiuj restas ŝuldantoj al tiu dinastieto da iniciatoroj, kies genion kaj bonfaron Fatalo rekompencis per tro frua kaj obskura morto.
Kaj nu, kuraĝe antaŭen! Se vi pacience eltenos, kiel deklaris nia Majstro, vin benos la nepoj (pro sia koncipiteco, evidente!) kaj ankaŭ la bona Dio, kiu kreis Evan por Adamo, kaj por ambaŭ la Teran Paradizon!
Arieh ben Guni
Al
gefianĉoj
kaj
junaj
geedzoj
por
instruo
kaj
instigo
Leganto, se vi estas pruda
Kaj naŭzas vin la amo nuda,
Se indignigas vin la bolo
De la temperamento suda,
Se senas vian delikaton
La grimaceto am-aluda,
Pripensu bone antaŭ lego:
Tute ne estas mi altruda,
Forĵetu min, retiru vin
Al via dika ŝel' testuda.
Leganto! Mi avertas due!
Pripensu, ĉu vi legos plue!
Pilate lavas mi la manojn,
Se mi efikos misinflue.
Neniu vin devigas legi,
Anstataŭ indigniĝi brue,
Forĵetu min, forĵetu min,
Ankoraŭ estas ne malfrue.
Leganto! Jen la lasta voko!
Tuj sekvos jam danĝera loko!
Forĵetu min! Bedaŭrus mi,
Se vin mortigus nervo-ŝoko!
Abundaj motoj
La edzo donu al la edzino ŝian rajtaĵon, same ankaŭ la edzino al sia edzo… Ne senigu vin unu de l' alia…
Sta Paŭlo I. Kor. 7: 3-5
Se vi pariĝas, faru tion kun la profunda sento pri la tuta grandiozo de la ago, kiun vi plenumas. Donu vin plene kaj tute al tiu ĉi ago, metu en ĝin vian animon kaj la spiriton same, kiel la korpon.
Omer Haleby: El Ktab
Premu min sigele al la kor', sigele al la brako nuda,
Ĉar la amo estas forta, kiel mort' kaj kiel tombo, kruda.
Reĝo Salomono (Kalocsay): Ŝir Haŝirim
Ami, ĉi tio estas: havi plezuron pri vidi, tuŝi, senti per ĉiuj sensoj kaj kiel eble plej proksime estaĵon amatan kaj nin amantan.
Stendhal: De l' Amour. I. 2
Nenio pli ravas, se oni amas, ol doni, ĉiam doni, ĉion, ĉion, la vivon, la pensojn, la korpon, ĉion, kion oni havas, kaj senti, ke oni donas, kaj ĉion riski je !a ludo, por doni ĉiam ankoraŭ pli kaj pli multe.
Guy de Maupassant
Kio estas kiso? Ĉu ne eble arda deziro: enspiri parteton de l' estaĵo amata?
Giacomo Casanova: La Filosofia dell' Amore
Ni solaj; iun tagon legis pri la
Sekreta am' de Lancelot'. Suspektis
Nenion ni en la duop' trankvila.
Kaj li rigardojn ofte interplektis
Dum lego; palis jam vizaĝo nia,
Sed jen la loko; kiu nin infektis:
Kiam ni legis pri l' ridet' magia
De l' kisdezir', pri ĝia dolĉa vibro,
Li, por eterne jam kunulo mia,
Buŝkisis min kun trem' en ĉiu fibro.
Galeotto iĝis libro kaj aŭtoro.
Ĉi tage ni ne legis plu de l' libro.
Dante (Kalocsay): Infero: Paolo kaj Francesca
Ho, nuptonoktaj, riĉaj litdrapiroj,
Kusenoj larĝaj; ŝvela plumremburo,
Tapiŝoj, kiuj nin per silkflugiloj
Dum amaj luktoj kovris kun susuro,
Kaĝbirdoj, kiuj vekis nin per triloj
Neniam tro frutempe por plezuro,
Vi vidis nin sub via ŝirmo paca,
Ŝin danke helpa, min neniam laca.
Goethe (Kalocsay): La Taglibro
Nenion ama flamo
Rifuzas al la amo.
Amanto pri l' estaĵ' amata
Neniam povas esti sata.
Codex amoris (Provence, XII. jarcento)
La nuancojn de la amplezuro lerte kompreni, perfektigi, doni al ili novan stilon kaj apartan esprimmanieron: jen la nupta genio. Inter du homoj, kiuj sin ne amas, ĉi tiu genio signifas malĉastecon, sed amdorlotoj devenantaj el amo neniam povas esti malĉastaj.
La plej ĉasta edzino povas esti ankaŭ la plej lasciva.
Balzac
Vestojn for, karulin', ke la nudan korpon al nuda
Korpo alĉenu brakum' en la plej arda proksim',
Inter nin plu nenio! ĉar ŝajnas por mi ja muro
Semiramida nun eĉ plej diafana vual'.
Brust' al brusto kaj buŝ' al buŝo gluiĝu.
Ceteron Kaŝu sekreta silent': abomeninda la klaĉ'!
Paulos Silentarios
Fifi vekiĝis frue, ĉar per du kisoj vi
Ĵus min matensalutis. La kara kanari'
Ekpepis, poste kapon remetis sub flugilon,
Silentigante ree la ĉarman kantotrilon.
Nun viajn ŝmacajn kisojn ekreciprokis mi
Per kisoj ĉievagaj, kiujn dislokis mi
De viaj piedplandoj, ĝis viaj haroj brunaj,
Haltante sur stacioj blankbrilaj kaj ombrumaj.
Ridige, dolĉa ludo! (ĉar ride kuŝis vi).
Subite inter viajn genuojn puŝis mi
La miajn, tutapeze, klinante min kistrude,
Mi estis bruta, sed ja vi ne indignis prude,
Ĉar dankis min okuloj nebulaj de malsek'
Kaj jen, la kara Fifi, nun en kompleta vek',
La ĉarma kunuleto, kiel gajuloj bonaj,
Kiujn ne enviigas feliĉo de l' konat',
Salutis mian venkon per salvoj trilosonaj,
Ĉielen saltis ĝia koreto kun ĝojbat'.
Ĝi dancis, kokfiere, kiel la knabo strata,
Se pri l' venkinto glora kun salt' aklamas li,
Kaj la aŭror' sur nia fenestro flamigata
Atestis nedubeble, ke ame amas ni.
Verlaine: Fifi
Vojrabisto, jen inda nom' de Eros,
Nokte iras li, vestojn de ni ŝiras.
Diophanes Myrinaios
Se, la spirito kaj pli, alta eduko estus komunaj trezoroj, la libero de la poeto ne havus barojn; li ĉiam povus paroli sincere kaj ne devus timi la puran Veron.
Goethe
La ardan amon trans ĉemizo
Mi pentros, Kara, sen mensog'.
Kuraĝa estas la devizo
De mia eta versprolog'.
Vestinte sin per pruda tog'
Poetoj haltas ĉe la kiso.
Sed ardon amon trans ĉemizo
Mi pentros, Kara, sen mensog'.
La kis' pli dolĉas, ol ĉerizo,
Pli ebriigas ĝi, ol grog',
Sed – ĉu ni vivus sen la log'
Al pli prof unda paradizo?
Jen arda amo trans ĉemizo…
I
En hejma balo, sub la lustro-flamoj,
Mi vagis sola. Tedis min la bru'.
Rigardis mi malplaĉe, kun enu'
Al la gladitaj dandoj, pucaj damoj.
Brilegis la juveloj kaj ornamoj,
La vestoj montris formojn per alglu',
Dekoltoj estis preskaŭ ĝis genu':
Aŭkcio de krurkarnoj kaj de mamoj.
Sed pudra blanko kaj ŝminkita ĉarmo,
Femuro, kokso, kruro kaj kalkan',
Ĉi tiu tuta duonnuda svarmo
Min nun devigis nur je mok-rikan'.
Jes ja. Mi inter multa, multa karno
Naŭziĝis, kiel la vegetaran'.
II
Nun, mi ekvidis vin! De l' vangoj ĉarmaj
Al virga brusto kaj al rasa krur'
Okuloj miaj glitis kun plezur',
Tra mia koro fluis ondoj varmaj.
Subite haltis mi sub sentoj svarmaj,
Min kvazaŭ tiris al vi sorĉa ŝnur',
Sed mi admiris vin kun ĉasta pur',
Ne estis en mi ekdeziroj karnaj.
Jes, ĉaste, sen malpuro de pasio
Mi vin ornamis per admira kron'…
Kio okazis do en subkonscio,
Ke, ne timante brilon de l' salon',
Levante kapon sin anoncis io:
Fripona bub' en mia pantalon'.
III
Oni prezentis min. “Ho, la poeto!”
Vi diris, kun ekbrilo de okul',
Kaj ni sidiĝis flanke en angul',
Tuj konsentante: “Teda societo.”
Kaj vi babilis dolĉe, kun rideto,
La tempo pasis kun rapida rul',
Kaj mia koro, pro l' kreskanta brul',
Fajrerojn ŝutis, kiel la raketo.
Mi estis sprita. Trilis via rido,
Sonore, kiel la arĝenta kord',
Kaj mia Bubo dume, kun insido,
Frapetis sur la pantalona pord'
Levante ĝin je eta piramido.
Ĝi evidente celis al rekord'.
IV
Bruegis gaje jam la societo.
Pro miaj vortoj, pro l' ioma trink'
Vizaĝon vian per natiura ŝmink'
Koloris jam facila ebrieto.
Kaj dum en dolĉincita malkvieto
Nin ĉirkaŭbaris kvazaŭ sorĉa ring',
Jen, sian kapon kun subita sving'
Ekmovis mia vira amuleto.
Vi ĝuste alrigardis, kaj ekvidis
Ke sin balancas mia amkompas',
Kaj forrigardi vane vi rapidis:
La lipomordo, arda embaras',
Okuloj nebulitaj vin perfidis:
Vi sentis ĝin penetri kun frakas'!
V
El gramofon' sinkopis, disonancis
Kaj plandojn tiklis la ĵazbanda bru'.
“Ni dancu!” Dancis ni kun granda ĝu',
La lulajn koksojn rave vi balancis.
Miksiĝis spir' al spiro dum ni dancis,
Kaj mi premiĝis en ardanta glu'
Al viaj sorĉaj pelvo kaj genu'.
Ebriis mi. La Bub' eĉ plie prancis.
Mi sentis, ke sur via brust' sin levis
Du dolĉaj pintoj kun ekscita ŝvel',
Kaj mia pranca ŝvelo praskaŭ krevis.
La koro batis en freneza pel'.
Mi amis jam, kaj ĝin sigeli devis:
Sur la kalsono restis la sigel'.
VI
La hejma balo estis jam finita.
Mi akompanis vin dum hejmenir',
Kaj antaŭ pordo, ĉe l' adiaŭdir',
Mankise dankis vin pro l' vort' invita.
Ho, dolĉa Morgaŭ! Rava tag' vizita!
Mi hejmeniris kvazaŭ en delir',
Duone senkonscie pro l' sopir',
Al fraŭla ĉambro, al la lit' ermita.
Kaj hejme mi rigardis kaj gratulis
La Bubon, kaj dum dolĉa rememor'
Vizio eorĉa antaŭ mi nebulis:
En lit' vi interpremis kun langvor'
Per la femuroj lokon, kiu brulis
Kaj larmis pro la pafo de Amor'.
VII
La postan tagon iris mi vizite,
Prezentis min, laŭ etiket-regul',
Al famili', sed, kvazaŭ somnambul',
Mi rigardegis sole vin ravite.
Vi havis ĝuste gastojn. Kaj subite,
Jen, ree sidis ni en la angul',
Kaj mia dekstra man' kun trema brul'
En vian manon sin alŝtelis glite.
Kaj dum sekrete ĉirkaŭ mia fingro
Fermiĝis via man' kaj ĝis radik'
Ĝin ĉirkaŭpremis kvazaŭ arda ringo,
Tra nia spino vibris dolĉa pik'
Pro tiu kuŝ' en humid-varma ingo,
Pro l' erotike arda simpolik'.
VIII
Ho, sopirata horo rendevua
En maja bosko! Kaj dum la promen'
En kaŝa loko trema ĉirkaŭpren'
Kaj longa, longa, longa kis' unua.
Kaj kiso dua, tria, kvara, plua!
Malŝpara dono kaj avida pren'!
Al mia korpo en duona sven'
Alpremis sin la dolĉa korpo glua.
Gluiĝis al mi via dolĉa ventro,
Kaj sub ĝi, kun ekstaza fandiĝem',
Tra l' vestoj via plej sekreta Centro
Bruligis, alpremiĝis ĝis ekstrem'.
Ekstaze dum ĉi sorĉa korpkoncentro
Mi helpis vin de poste, per manprem'.
IX
Kaj sub la dolĉa trudo de l' sopiro
La lipojn vi malfermis kun soif',
Kaj la malsekon varman de l' gingiv'
Eksentis mi, ĝuante ĝin sen spiro.
Kaj trinkavide, kiel la vampiro,
La mieldolĉan sukon de l' saliv'
Mi sorbis, kvazaŭ akvon de la viv',
Kaj vi, en duonsvena amdeliro
Ekmordis mian lipon ĝis eksango.
Volupte ĝemis mi, kaj en ebri'
Penetris vian buŝan mia lango
Kaj konvulsie vibris ĝi en vi,
Dum prancis mia kompatinda Stango
Kaj tremis, preskaŭ krevis pro l' envi'.
X
Ho, ravaj tempoj en printempo pompa'
Sekretaj vagoj kune en ekstaz'!
La punkto estis kis' post ĉiu fraz',
Parolo nia estis kver' kolomba.
Ni ĝeme ĵuris pri l' fidel' ĝistomba,
Ni trinkis kisojn el senfunda vaz'.
Foje forgesis ni pri l' tempo-pas':
Tri horojn daŭris kis' seninterrompa.
Tri horojn mi vin kisis kaj ripetis,
Tri horojn kisis vi sen sola vort',
Tri horojn longajn mia lip' frapetis
Sur via lipo kun obstina fort',
Frapante sur la supra pordo, petis
Eniron sur malsupra via pord'.
XI
Brakume vi en mia sino sidis,
La dolĉajn vangojn kovris am-purpur',
Kaj mi karesis vin ĉe l' svelta krur',
Sed mia man' pli supren ekrapidis,
Kaj glitis, glitis, vane ĝin mi bridis
Sur la blanksilka haŭto de l' femur',
Kaj vin unue tuŝis ĉe l' velur'
Humide arda, kiun ĝi avidis.
Vi rigidiĝis, kaj ekĝemis mole,
Kaj spasme premis min al via kor',
Kaj paste vi eklulis vin senvole,
Ĝis sub la fingro-lud', el am-amfor'
Sur miajn fingrojn gutis preskaŭ bole
Varmega suk': oleo de Amor'.
XII
Mi iris al vi kun animo bola
Por voki vin al nova kis-agap'.
Mi sonorigis. Via dolĉa kap'
Aperis kun la blondo aŭreola.
Kaj ni eniris. Kaj vi estis sola!
Premiĝis mia kor' sub dolĉa frap'.
Ni kisis nin. Mi tiris al kanap'
Vin lipsurlipe, kun perforto mola.
Kaj kuŝe jam, en arda sinforges',
Ankoraŭ laste vi ekĝemis: “Ho ne!”
Sed mi la jupon ĉifis en frenez',
Kaj jen albrilis min marmorkolone
La du femuroj kun la ombra mez'
Kara! Vi min atendis senkalsone!
XIII
Kaj nun mi klinis min sur vin avide;
Por kroĉi nin per arda, karna lig',
Por rompi tra l' envia lasta dig',
Al la batal' alarmis mi konfide.
Fripona Bub'! Ĝi trompis min perfide:
Malice ŝajnis moki pri l' instig',
Kaj ŝrumpis aĉe, kvazaŭ seka fig',
La stultan kapon klinis invalide.
Mi konsterniĝis. Ĝin agitis mane.
Kun ŝvita fortostreĉ' kaj ligo-mord'
Mi ĝin animis. Vane, vane, vane.
Jes, malgraŭ knedo kaj kolera tord'
Ĝi kuŝis mole, kurbe, aĉe, flane:
Senpova Hanibalo antaŭ pord'.
XIV
Kelkajn sensencajn vortojn mi balbutis
Kaj fuĝis for kaj kuris sur la strat',
Kaj kvazaŭ post insulta vangobat',
Min nedirebla honto persekutis.
Sur mia frunto frosta ŝvito gutis,
La lang' gluiĝis seke al palat',
Eniris mi en kompatinda stat'
Drinkejon kaj avide vinon glutis.
Kaj post sencela, longa vag' traurbe,
Mi hejmeniris kaj sur la kanap'
Esploris mi la Bubon, kiu kurbe
Fiaskis. Kaj jen, ĝia stulta kap'
Nun levis sin, nun ŝvelis ĝi kukurbe.
Fi, mi ĝin punis per kolera frap'.
XV
La sekvan tagon tintis telefono.
Mi levis ĝin kun tedo, sub deprim'.
Jen, via voĉo! Tremis la esprim'
De la kompato en la dolĉa sono.
Kaj mia voĉ' atestis pri malbono,
Ĉar “Tuj mi venos!” kriis vi kun tim'.
Ho, kia vibro kuris tra l' anim',
Eĉ mia Bub' stariĝis sen admono.
Kaj tiam mi kolere kaptis ĝin,
Kaj atentigis, kvazaŭ grumbla mastro
Serviston sian pri la disciplin':
Se vi ne staros kiel la pilastro,
Se vi rifuzos servi kun obstin',
Fripona Bub', mi punos vin per kastro!
XVI
Kaj venis vi kaj kun kompreno takta
Ridetis vi, ho, admirinda saĝ'!
Trafluis miajn membrojn la kuraĝ',
Neniam estis ŝvelo pli kompakta.
Nun, nun, rapide! Inter blanko lakta
Jam ombre silkis la sopir-pejzaĝ',
Kaj vokis, vokis por plezur-vojaĝ'
Tra la misteroj de la grot' barakta.
Rompiĝis pordo! Post dolora ĝem',
Kiel pafita eta korpo birda
Vi kuŝis, svene, kun tutkorpa trem'!
Ho kara, kara! Ho viktimo virga!
La Bubo brulis en la ĉirkaŭprem',
Kontuze pro la strikta vojo smirga.
XVII
Nur kelkaj movoj – la volupto plenis.
Mi rigidiĝis kun ekstaza trem'.
Dum vin inundis mia varma sem',
Sur via svena korp' mi preskaŭ svenis.
La sangan glavon milde mi reprenis,
La vundon kisis mi kun karesem',
Kaj vin karesis, ĝis kun laca ĝem'
Via kopscio ree al vi venis.
Nun vian manon kisis mi kun danka
Kortuŝo pri la oferita riĉ'
Kaj mi rigardis al la tolo sanga
Kiel la idolano al fetiĉ':
Ho, jen standardo sankta, ruĝa-blanka,
Standard' de mia gloro kaj feliĉ'!
XVIII
Monatoj de eterna ebrieto!
Soif' eterna kaj eterna sorb'.
Ni sentis nur en karna kroĉ' de korp'
La vivon, krome estis nur vegeto.
Kiel altiras feron la magneto,
Tiel altiris al la fea bord'
Kompason mian via arda Nord'
Por la plej dolĉa speco de dueto.
La dolĉan fortikaĵon per sieĝo
Mi prenis kampe, inter timian',
Sur fojno, nuda tero kaj en neĝo,
Malantaŭ pordo kaj post la ekran',
En lito kaj sur sofo kaj sur seĝo,
Kaj sur tapiŝo sub fortepian'.
XIX
Jam for la rob'! Sed pril' ĉemizo, Kara,
Mi helpos vin. Sed malrapide nur!
Ke mi karesu dume tra l' velur'
Malkovriĝinta, diafane klara.
De l' marmorŝultroj blanko senkompara
Ekbrilas nun en senmakula pur',
Kaj sekvas, plu, sub milda hontpurpur'
La brusto. Nun, nun, sekvas rozo para
Sur neĝmontetoj. Kaj la dolĉa valo.
Ho, plu, ho plu! Sub sento de mistik'
Ektremas mi, ĉar jen, el la vualo
Malkovras sin, kaj kiel la kalik'
De Gral' al la scianta Parsifalo
Aperas via sorĉa umbilik'.
XX
Post kis' ĉielplezura, inferflama,
Ekmigras mia lip' laŭ sorĉa rit',
Kaj fajrajn punktojn laŭ la arda glit'
Postlasas ĝi ur via kol' balzama.
Ascendas ĝi al milda monto mama,
Sur cico-rozoj haltas ĉe l' zenit',
Kaj poste ĝi, kun morda apetit'
Algluas sin por suĉo voluptama.
Ĝi poste glitas plu kun tikla vibro,
Tra l' dolĉa ventro, sur silkhaŭta blank',
Nun haltas, kaj kun trem' en ĉiu fibro,
Subite ĵetas sin, kiel lavang',
En dolĉan pordon ‘ de l' ĉielvestiblo.
Kaj ne la lip' jam kisas, sed la lang'!
XXI
Dum inter viajn du femurojn; Kara,
Premiĝas mia kap' kun arda bor',
Kaj mia lango vibras. kun fervor'
En via servo plej familiara,
Min ravas dolĉa, milde fiŝ-ovara
Parfumo, kaj el via am-amfor'
Nektaro varma verŝas sin jam for
Kun freŝa gusto de la salo mara.
Ho, praodor' pragusto! Ho, nebula
Memoro senkonscia, kiam nin
Balancis mole la pra-mano lula
De l' fet-fluid' en korpo de l' patrin'!
Ho, min transpremi tra la vojo brula,
Sub via koro, luli min sen fin'!
XXII
Ho ne koleru, ke mi vin privensas
En la baraktoj de l' volupta sven',
Ĝi estas sankta don' kaj sankta pren',
La vera am' neniam ja perversas.
Kaj ĝiaj vojoj kiel ajn diversas,
Ĝi estas la plej alta tera ben',
Se ĝi nin portas en torenta tren',
Ja ĉiujn homrezonojn ĝi renversas.
Ni amas nin kun amo arde pia,
Do per nenia ago misas ni,
Kaj por mi sanktas ĉiu parto via,
Kaj ĉiujn kun adoro kisas mi,
Kaj por mi estas vazo ambrozia
La lok', per kiu, Kara, pisas vi.
XXIII
Dum kisoluda, nuda, kuna kuŝo,
jen, mia Bub' la kapon el kapuĉ'
elŝovis kaj per pentekosta ruĝ'
vin loge tentis por karesa tuŝo.
Kaj treme, kvazaŭ pro mistera puŝo,
el kies pov' ne estas plu rifuĝ',
vi kaptis ĝin, kaj per soifa suĉ',
avidis ĝin la konvulsia buŝo.
Sed tamen, de la sopirata sorbo
retenis vin la honto pri l' profan',
vi sole tenis ĝin, kaj en absorbo
rigardis al la rubenruĝa glan',
kaj tronis vi, reĝin' de mia korpo,
kaj vi la sceptron tenis en la man'.
XXIV
Amata! Venu al la pastro!
Ni iĝu jam laŭleĝa par'!
Tro longa estis la prokrasto,
Amata! Venu al altar'!
Pri tiu ĉi morala plastro
vi min ne petis, mia kar',
sed tamen, venu al la pastro,
ni iĝu jam laŭleĝa par'.
Ne volas resti nura gasto
la Bub' en via buduar',
ĝi volas pri l' repertuar'
plezuri hejme, kiel mastro…
Amata! Venu al la pastro!
XXV
Nin pastro benis ĉe l' altaro ĉefa.
Jam niajn manojn ligis sankta maŝ'.
Ni iris hejmen kaj post nia paŝ'
flugile ŝvebis la feliĉo reva.
Kaj ni de nun el dolĉa pom' de Eva
ne devos manĝi peke, kaj en kaŝ',
kaj kio ĝis nun estis malpiaĵ',
de nun jam estos sankta tasko deva.
Ho, hejmen, hejmen, kuŝi kune, nude,
manĝegi el la permesita pom'!
Ho, kiel sin balancis jam prelude,
ĝojante, mia obeema Gnom':
de nun ĝi sin ne devos vesti prude,
ĝi povos fine fiki sen kondom'!
XXVI
Benata nokto! Arda nokto nupta!
Komforta kuŝo en duobla sol'!
Senĝena, longa, longa am-petol',
ĝis spino-vibro, ĝemo, kri' abrupta!
Tordiĝo arda en barakt' volupta,
fandiĝo en ekstaza karambol'!
En vin, en vin, kaj el vi al la tol'
inunde fluis mia sem' erupta!
Niaj animoj ardis, korpoj brulis,
kaj vane ŝprucis la estinga flu',
ĉar niaj korpoj ĉiam pli postulis,
pelante nin al ĉiam nova glu'.
Kiom da fojoj? Kiu ja kalkulis?
Du, tri, kvin, ses, ok, dek kaj tiel plu…
XXVII
Matenkrepuske, sur la lit' komuna
vekiĝis vi el amlangvora sven'
kaj per singarde malrapida tren'
vin liberigis el la ĉen' brakuma.
Sed mi vekiĝis, kaj en duonluma
ĉambro spionis ruze pri la scen':
dum ramp' albrilis min en plena
plen' la dolĉa pugo, kvazaŭ sfero luna.
Kaj nun, kuŝante ruze en embusko
pejzaĝon dolĉan vidis mi kun ĝu'
ĉe l' pala lumo de l' matenkrepusko,
kie subite kun susura bru'
ekfontis kaj el silke mola musko
torente ŝprucis rivereta flu'.
XXVIII
Fieras vi, ke estas vi virino,
kaj estas vi fier' de via seks':
virin' en ĉiu ago kaj refleks',
en milda ĉarmo, fajra am-rutino.
Malplaĉas vin nur la virin-destino,
ke vin devigas la Natur-kodeks'
je humiliga, kaŭra korpo-fleks'
anstataŭ danda staro, dum urino.
Ne plendu! Prenu mian tubon, jen ĝi!
Pisigu min, imagu pisi mem!
Kaj vin konsolu, se vi pisas sen ĝi,
ke, se ornamus sama vir-emblem'
korpeton vian, ja ne povus en ĝi
penetri mia edza Tantiem'!
XXIX
Sed ne, ĉi diro estas ja erara.
Mi povus ankaŭ tiel bori vin,
eĉ viro kun samseksa aminklin'
ja trovas ingon por la glavo stara.
Vi ankaŭ havas tian ingon, Kara,
kaj estas viroj, kies ĝojkulmin'
ne estas ĝusta bor' de l' amatin',
sed vojeraro al la tru' najbara.
Sed tiu truo, kvankam tru' malvasta,
min ne tro tentas por plezura bor',
kaj estus vere jam rimedo lasta
ĝin uzi en la servo de Amor',
ĉar ĝia ringo estas ja elasta,
sed tamen – la enhav', kaj la odor'!
XXX
Kvankam, mi diras al vi en sekreto:
tabuo ne ekzistas por la am'.
Ĝi ĉirkaŭkisas vin ja per la flam'
de ardaj sentoj eĉ sur la klozeto.
Konfesas mi, ke tra l' ŝlosiltrueto
mi ŝtele ofte vin rigardis jam,
plezuri pri la rara panoram',
kiam vi sidas sur intima breto.
Jen sidis vi dum kovo idilia,
la kapon apogante per la brak',
martir-transcende vizaĝeto via
tordiĝis, ĝis eksonis mola krak',
kaj kiel la odoro akacia
filtriĝis la odor' de via kak'.
XXXI
Memoru! Iam kise kaj brakume
mi blovis mian spiron kun suspir'
en vian pulmon. Kaj la arda spir'
penetris vin kaj vi ekstazis dume.
Kaj poste spiris vi en min parfume,
kaj plu ni provis, provis. En delir'
plezuris ni pri l' arda eliksir'
kaj puraere kaj cigaredfume.
Ho venu, Kara! Per ĉi kis' aera
ni ludu, kiel fianĉin', fianĉ'!
Sed ve, ne venas la plezur' transtera
kaj la ekstazo. Bedaŭrinda ŝanĝ'!
Jam ĉi amnutro estas tro etera,
ni kutimiĝis al pli grasa manĝ'.
XXXII
Okazis foje al vi, mia Kara,
ke ĉe l' kulmina punkto de l' plezur'
eksplodo eta sonis kun murmur',
aŭdebla ankaŭ per la senso flara.
Necesus por ĉi son' familiara,
sonanta jen en molo, jen en dur',
agrabla vorto, ĉar ekzistas nur
la “furzo”, sed ĝi estas tro vulgara.
Eĉ se koleros la Akademi',
mi kreos novan vorton por ĉi bruo,
kaj, ĉar ne estas ĝi soprana kri',
sed bariton', aŭ bas', laŭ la menuo,
mi onomatopee baptos ĝin
facile, lude kaj petole: puo.
XXXIII
Malbela estas la obscena vorto,
kaj ne plezuras mi pri ĝia ĉas',
kaj vere, min eĉ kaptas embaras',
se iu uzas ĝin el aĉa sporto.
En ili tamen estas praa forto,
kaj ofte de mi glitis tia fraz'
el buŝo, por dorloti en ekstaz'
vin per la pleja streĉo de risorto.
Kaj tiam ĝi ne estis vorto kraĉa;
en sankta fajro de la erotik'
fandiĝas oro eĉ el koto aĉa.
Kaj same iĝos kanto kaj muzik'
en via buŝo kaj kun ĉarmo plaĉa
ektrilos al mi eĉ la vorto: fik'.
XXXIV
Petrarca kun sopiro senkonsola, Dante admire kaj Camões kun ĝem', Spenser fesonĝe, Ronsard kun logem'
sonoris per soneto dolĉparola.
Kaj multaj, multaj, kun flutsono mola
kunplektis dekkvar versojn je poem',
sed – nur flankumis ĉirkaŭ l' vera tem',
kiel la kato ĉirkaŭ l' kaĉo bola.
La versoj kantis pri la am' spirita.
Sed se l' virinanim' per rava ŝel'
de varma korp' ne estus envolvita,
se ĉe la zon' finiĝus la anĝel',
ĉu kantoj sonus? Ne! La sekva, spita
sonet' parolos pri la vera cel':
XXXV
Por la unua, dolĉa foj': deflori,
kaj poste: nupti, karnon miksi, trui,
seksumi, kaj koiti, kaj geĝui,
kopuli, kohabiti kaj amori.
Enpafi, .ŝtopi, vosti, grotesplori,
palisi, kaj bambui, kaj geglui,
kunkuŝi, kaj interne intervjui,
bombardi sube, mini, lanci, bori.
surpingli, karnon planti, truon fliki,
la brulon per la akvotub' estingi,
tranajli, spili, ŝargi, farĉi, fiki.
XXXVI
“Oni ĝin faras, sed ne priparolas”
la franco diras pri la amsekret'.
Alie: ne deklaru per trumpet',
kiel vi en la lito karambolas.
Jes, certe, jes ja, ankaŭ mi ne volas
edife diri en la societ',
kiel artlerte via amringet'
aperte-ferme kun la Bub' petolas.
Sed amlangvore, nokte, en mallumo,
kiam vi kaŝas vangojn por apog'
al mia brust' honteme dum brakumo,
ja estas rara ravo kaj allog'
en tio, se memore, por resumo,
eksonas nia dolĉa dialog':
XXXVII
“Mi amas vin dum rapidspira tremo,
kiam la Lanc' kun arta artifik'
vin boras, en rapidripeta pik',
nur per la pint', el ruza ekscitemo.
Mi amas vin dum la profunda ĝemo,
kiam la Lanc' subite ĝis radik'
mergiĝas, preskaŭ ĝis la umbilik'
penetras vin kun murdisstreĉa premo.
Sed pleje, kiam kun volupta krevo
ekŝprucas en vin mia arda font',
kaj ĉe l' kulmino de l' plezurricevo
senspire pro l' animtrabora sond',
vi, kun subita, spasma pugolevo
ekrigidiĝas en ekstaza pont'.”
XXXVIII
“Mi amas vin dum dolĉa amdorloto,
kiam, ho kiel diri?… la palis'
glitadas longe, kun karesa kis',
en la humida pord' de mia Groto.
Mi amas vin sub sorĉo de hipnoto,
kiam ĝi fine, fine, kun surpriz',
kaj flugigante ĝis la Paradiz',
penetras min, dronante ĝis la skroto.
Sed pleje, kiam via sorĉa semo
inundas min per sia sankta suk',
kaj vi, en la ekzalta penetremo,
por kiel eble plej profunda plug',
ekstaze kaj kun konvulsia premo
min kaptas mane ĉe la spasma pug'.”
XXXIX
Numero dolĉa: 69. Genuas
mi super vi, la kapo ĉe l' ingven',
kisinte longe ĝin, per langpromen'
tiklante, brulajn striojn mi tatuas
interne de l' femuroj. Nun mi gluas
la langon al la dig': per vibra tren'
mi ĝin kondukas supren, sur marĝen'
Edena, kaj, dum vin volupto skuas,
en mezan mezon mi ĝin mergas drone,
por leke ludi kun la eta ĉan',
kiu nun – mia lango sentas bone –
ekŝvelas, kiel la Ezopa ran',
kaj dum la pligrandiĝo, fanfarone
imagas sin kompleta virorgan'.
XL
Kapuĉon mian dume mano lula
apertas-fermas kun karesa tuŝ',
kaj nun, nun glitas la humida pluŝ'
de via lango, kun vibrado brula,
dolĉtikle tra la haŭto retikula,
ke l' du globetoj prancas el la kuŝ',
kaj nun ascendas la langanta buŝ'
ĝis glan' kaj lekas ĝin kun glit' cirkula.
Kaj nun ĝi kaptas ĝin kun milda mordo,
kaj suĉas jam la arda liporing'.
Ho, morti de plezur'! Kun korpotordo
mi levas, ĵetas min en salta sving'.
Kaj – ĉio estas jam en bona ordo:
la buŝ' sur buŝo, kaj la glav' en ing'.
XLI
Vi ludas viran rolon kun plezuro,
rajdante min kun arta kokso-lul';
ho, rara ravo estas por okul'
la tigre svelta korpo el eburo!
La dolĉaj mamoj ŝvelas de maturo,
mi suĉas ilin kun soifa brul',
sed – kiam mi vin vidas tra nebul'
ekrigidiĝi: kaptas min teruro.
La ĝemo ŝajnas nun martir-ĝemad',
la suk' volupta kvazaŭ sango pura;
ho, jes, fantomas min markiz' de Sade!
Mi fantazias en volupt' obskura,
ke kuŝas vi sur eŝafod-estrad',
mortante pro la palisum' tortura…
XLII
En lit' vi bubviziton ne permesis,
rezigne flustris: “La monata sang'”.
Sed malkvietis spite mia Stang',
vi ĝin karesis mole. Sed ne ĉesis
la ŝvelo, kompreneble, eĉ, impresis
jam obeliske. Nun kun brula vang',
vi proksimiĝis al ĝi kaj per lang'
kaj per la lipoj vi ĝin ekkaresis.
Kaj – nun eksuĉis vi entuziasme.
Ho, dolĉturmenta vibro en la nuk'!
Volupto torda, morda! Dum orgasme
en vian buŝon ŝprucis arda suk':
barakte, ĝeme, senkonscie, spasme
mi mordis vin je l' alabastra pug'!
XLIII
“Mallerte la volupton en avido
ne rapidigu kun perforta hast',
ellogu longe, longe kun prokrast'!”
instruas en la Ama Art' Ovido.
Li pravas. Faru ni laŭ lia gvido.
Ne estu do senpacienca gast'
la Bub', ne agu kun impeta drast',
sed kun ripozoj kaj kun malrapido.
Ligite per Himena karnrubando,
ni trinku longe, kun po-guta sorb',
la sorĉan sukon de l' ĉiela frando.
Ke l' propraj korpoj dronu en absorb',
senfine daŭru ĉi intima fando,
senfine vivu ĉi dudorsa korp'!
XLIV
Kaj sidis vi por dolĉa ama danco
en plena pomp' de l' alabastra nud'
en sino, brustĉebruste. Sorĉa trud'
devigis nin por lula korpbalanco.
Kaj ĉe l' reklin' penetris vin la Lanco,
ĉe l' antaŭklin' elglitis. Rava lud'!
Kaj ni ekzercis en fervora stud'
arton, donitan de hazarda ŝanco.
Sed nun, ĉe l' pug' mi kaptis vin kaj salte
leviĝis, kaj kun via dolĉa pez',
kiun penetris mia Najlo alte,
ekiris mi, ĝin portis en frenez',
ĝis falis ni, kaj sur tapiŝ' ekzalte
ni ekbaraktis en la ĉambromez'.
XLV
Deposte eĉ, dum kaŭro surgenua,
penetris mi al via varma nest',
kiel la koko, kun rigida krest',
kokinon kokas en mateno frua.
Kaj havas la kopulo ĉi situa
malbelan nomon: manier' de best'.
Ĝi tamen estis por mi rava fest',
mistika, sorĉa, alta, animskua.
Dum ni fandiĝis arda amalgam',
ebrie pro l' plezur' superlativa
mi fantaziis pri transtera am':
ke vi nun, kiel la hindin' naiva,
vizaĝaltere preĝas al Lingam',
kaj nevideble vin penetras Ŝiva.
XLVI
Se la sopiro niajn korpojn spronis,
nenio povis esti por ni bar'.
Sur pluva kamp', en subombrela star',
la Bubon mi per via ringo zonis.
Kaj kio eble ĉion kroman kronis,
kiel plezurvojaĝa nupta par'
ni gluis nin eĉ naĝe en la mar':
dum la ekstaz' apenaŭ ni ne dronis.
Sidante trajnon kaj aŭtomobilon,
banante nin en kuvo kaj river',
ni de l' volupto faris sorĉan spilon,
ni faris ĝin sur akvo kaj sur ter' –
domaĝe, ke ne havis ni flugilon
por fari ĝin libele, en aer'!
XLVII
Hejmenirante pordon mi malfermis.
Jen, sidis kaj en pensoj dronis vi,
distritan, revan kison donis vi,
en la mieno plor' kaj rid' alternis.
Vin mildperforte sur kanap' mi sternis,
la trajtojn longe prispionis mi.
Vi diris: “Paĉjo!”. Nun rekonis mi,
ke mia sem' sub via kor' ekĝermis.
Ho, mi vin kisis, kisis sur kanap',
mi vin alpremis en brakumo muta,
kaj jen – la Bub' englitis! Ĝia kap'
baraktis en vi kun ekbat' saluta.
La ĝerma id', pro l' dura dorsofrap',
tre certe grumblis pri la patro bruta,
XLVIII
Sed ne koleru, se mi al vi diros:
mi same grumblas pri la ĝerma id'.
La vojon, kiun ĝis nun sen divid'
mi havis, ĝi per plumpa kap' trairos.
La sorĉajn faltojn glataj ĝi distiros,
la striktajn murojn streĉos ĝi sen brid',
kaj – kiu min ensorbis kun avid' –
la karan ringon eble eĉ disŝiros.
Kaj estos via ĝojo kaj ornamo,
vin ŝarĝos per prizorgo kaj okup',
posedos dolĉan frukton de la mamo
ĉi viva, plora-pisa-kaka pup'.
Al ĝi jam apartenos via amo,
ni restos orfaj: mi kaj mia Bub'.
XLIX
Eble milfoje sentis ni sangbolon,
dum en ardglua kuŝ' apudis ni,
milfoje al la korpoj trudis ni:
adori per ofer' la am-Idolon.
Kaj ĉiun ardan, artan am-petolon
senlace, amdonace ludis ni,
fervore provis kaj elstudis ni
en ĉiu poz' la tutan aman skolon.
Sed ĉiam kun la sama intensiv'
nin la momento de l' Ekstaz' perfortas,
kaj kiam per nerezistebla driv'
nin flamrivero de Volupto portas,
dum tiu ĉi centobliĝinta viv'
stertore ni ekĝemas: “Ve, mi mortas!”
L
“Mi mortas!” Jes, ni mortas. Ho mistero!
En frosta solo de la homa sort'
sopiras ni je tiu sava mort',
ĉi morton serĉas ni en malespero.
La homa korp', la dissplitita ero,
en ŝira treno de potenca Fort'
obeas al la ordonema vort'
de l' frata paro: Morto kaj Genero.
El orfa solo de l' individu'
ni serĉas nin, ke save ni komunu,
ni kunfrapiĝas en ardanta glu',
ke ni ekbrule kaj forbrule kunu,
kaj el la cindroj de l' mortema Du
fenikse levu sin la sankta Unu!
LI
Sensenca estus de vi la ĵaluzo,
vi vere min ofendus per la dub',
Por mia sento estus ja inkub'
eĉ sonĝe la adulta am-amuzo.
Kaj kiel Goethe volis por misuzo
devigi sian “Majstron”, sed la Bub'
rifuzis servi, kaj li skribas sub
la versoj rakontantaj pri l' rifuzo:
“Potenca estas Dev', se l' mondo tentas,
sed nur la Am' triumfas super ŝlim'” –
kion ĉi versoj ĝis nun prisilentas,
nun eksonoru, kiel sankta rim':
la korp' en korpo sole naŭzon sentas,
se mankas la anim' al la anim'.
LII
Animon vian kisas mi en pia
adoro kaj en idilia ĉarm',
kaj en la milda kaj feliĉa larm'
pri la enkorpa animeto tria.
Sed pri ĉi tio kantu kant' alia;
ĉi tiu kantis pri la kroĉa karn',
anten' mistera, kies sorĉa varm'
animon mian ligas al la via.
L' animoj, kiuj sole kisojn sendas
trans korpajn murojn, kiel la kaptit',
se tra l' envia muro breĉon fendas
Martelo de la Am' kun sankta spit',
sin trovas kaj sin fandas kaj flugpendas
en sino de mistera Pra-spirit'!
Jen la sonetoj! Sovaĝruĝa ciklo
por vi, por mi. Trinkaĵo de Sopir'.
Kirlita, kiel sorĉa eliksir',
en via arda kaj balzama Tiglo.
Ĝi estu por ni dum junaĝa viglo
instiga, ĉiam freŝa am-inspir',
dum maljunaĝo – dolĉmemora mir',
kelkfoje eble eĉ resorĉa tiklo.
Kaj kiam sube kuŝos ni senkante,
kaj sen la donoj de l' diin' de Cipro,
ĝin legos juna paro, ektremante
de ĝia arda, eltranstomba vibro,
kaj, ekbrulinte, laŭ la vers' de Dante,
“Ĉi tage jam ne legos plu de l' Libro”.
KOMPLEZAJ KLARIGOJ
Por ke neniu devu ion perdi
el la edifo de ĉi tiu libro,
nun mi klarigos ĉiujn vortojn novajn,
kaj eĉ malnovajn, kiujn ĉiu uzas,
sed kiujn la Akademio Moŝta
ĝis nun rifuzis oficialigi,
kaj ankaŭ vortojn iom tro vulgarajn,
kiuj neniam oficialiĝos,
sed kiuj estas agrablege “sukaj”,
kaj ĝis nun nekonataj, aŭ mankantaj.
Ekzemple por paroli pri l' virino
laŭ Schwartz “cedanta virton po detalo”,
ni bone devis nin per spir' provizi,
kaj trejni nian langon, eldirante
“ĉiesulino”, “prostituitino”.
Jen al vi: meretrico kaj putino.
Elektu do, aŭ uzu ilin ambaŭ
(nu, ne la inojn mem, sed nur la vortojn).
Sed mi tro deflankiĝis, mi daŭrigas:
do mi klarigos ĉiujn novajn vortojn,
atentu, ili sekvos alfabete
kun la klarigoj, kaj eĉ kun ekzemploj,
laŭ manier' de Kabe, kaj de l' Plena
Vortar' de SAT. Okulojn viajn streĉu!
AGAPO estas amregalo sankta,
komuniiĝo de l' prakristanaro.
APERTI? Jen la senc': malmalmalfermi.
ASCENDI estas supreniri monton,
suriri tramon, trajnon, veturilon,
eĉ oni povas diri ankaŭ tion,
ke ĉevalinon virĉeval' ascendas
CICO: karesa nomo de mampinto;
la suĉinfano nutras sin cicante.
La DAMO estas simple sinjorino,
sed malpli longa kaj internacia,
do kial signu nur damludan damon
ĉi bela vort', havanta kaŝan sencon,
ĉar damo en si kaŝas ja la amon.
DEFLORI estas dolĉa vort':
prepari per sanga operacieto karnlanceta
baritan vojon de virgulineto
por posta, ofta, pli komforta iro.
Kaj DRASTA estas krudefika,
signas efikon de tro fortaj laksigiloj,
sed ankaŭ krudan kaj sentaktan agon.
Ni diras DRIVI, se la akvofluo
el la direkto ŝipon deflankigas.
Ekzemple, se kunsidas en boato
junul' kaj junulin' kaj la junulo
remilon sian ĵetas el la mano,
kaj, inter kisoj, per remil' alia
klopodas remi en pli dolĉan rodon:
la bark' feliĉa drivas per la fluo.
EKRANO estas forna ŝirmtabulo,
aŭ meblo, por forbari ĉambroparton;
por trovi ĝin pli poezia, post ĝi
imagu belulinon en ĉemizo.
La FALTOJ estas sulkoj sur la haŭto,
malbelaj ili estas sur vizaĝo,
sed sorĉe tiklas en la ingo ina.
La FETO estas ido en utero,
naĝante dolĉe en la fetfluido.
Kaj FIKI? Ĝena vort', sed ĝin abunde
klarigas la soneto tridekkvina.
Ni FUĜAS, kiam ŝtele ni forkuras.
De l' teda edzo aŭ rigora patro
fuĝigas la amanto amatinon.
GENERI estas fiki, sed efike,
aŭ, per popola dir', infanon fari.
La GLANO estas kverkofrukto,
kaj ĉi-sence estas ĝi oficiala,
sed estas ankaŭ medicina vorto,
butonon signas de la vira klabo,
kaj por klareco plena mi malkaŝas, ke klabo estas batalbastonego.
La senc' de HASTI estas rapidegi.
Ekzemple, oni hastas am-avide,
se oni ne malvestas delikate
la amatinon, sed malpacience
per kruda man' disŝiras de la brusto
ĝis la genuoj robon kaj ĉemizon.
HUMIDA estas la volupta buŝo,
humida estas la malsupra, dolĉa
virinpordeto dum la ekscitiĝo,
humida estas la lit-tol' de l' knabo,
se li, sonĝante, ĝuis en duopo,
kion maldorme sola li ĝuadas,
melkante ĉuron el la kakaceto.
(La vorton ĈURO certe vi divenas:
ĝi estas suk' virinon asperganta.)
Sed kial klarigadi plu sen fino,
oficiale estas ĝi: malseka.
IMPETA estas forte, arde viva,
sinĵete, salte vigla, fervorega.
Okazis jam, ke tro impeta Bubo
detruis, kion ĝi antaŭe faris.
La KACO estas la vulgara nomo
de l' virorgano (el itala cazzo).
Ni havas ja penison, sed ĝi estas
scienca vort', sen familiareco:
aŭdante ĝin ni sentas kuracistan
odoron (ne agrabian ĉi-rilate).
Nur kaco taŭgas en parol' de viro,
kaj ankaŭ en buŝeto de virino.
(Ne miskomprenu min, mi nur aludas
tiujn sekretajn interparoladojn,
dum kiuj la anĝelaj ĉarmulinoj
porketas inter si kun granda ĝuo,
kaj per la sukaj vortoj kaj esprimoj
konkuras meritplenan kaporalon.)
Eĉ, mi proponus por infanpeniso,
por tiu ĉarma, kurba vermiĉelo,
kaŝanta en si tiom da esperoj,
apartan vorton, ludan, ŝercan, ĉarman,
kun duobligo de l' silab' unua
nomante ĝin petole: kakaceto.
Kaj KAKI? Nu, mi nomu ĝin malmanĝi,
sed ne per vomo, tute male, sube,
aŭ, per esprimo pleba: naski merdon.
KLOZETO estas bela konkeraĵo
de la kulturaj tempoj higienaj.
La angloj tute rajte ja fieras
pri la eltrovo de l' akvoklozeto,
signita per la du literoj WC.
Kaj tre sendanke estas malhonori
ĉi trankviligan ejon per du nuloj.
KONDOMO (en la SAT-vortar': kondono)
estas surtuto guma, kiun portas
la Bubo, se ĝi timas nazkataron,
kaj ĝi malhelpas naskon; sed atentu:
ekzistas homoj, kiuj dankas sian
ekziston al kondomo ŝiriĝinta.
KRIĈI signifas: akcipitre krii.
LANGVORA oni sternas sin en lito
post la kaj-tiel-plua amnumero
(rigardu la soneton dudeksesan).
Precizklarige do langvoro estas
la korpa kaj anima malstreĉiĝo.
LASCIVA: voluptama aŭ fik-ama.
LIBIDO: seksinstinkto, seksimpulso.
KULMINO estas la plej alta punkto,
ekzemple, dum amumo la orgasmo.
Kaj la orgasmo? Mi klarigos sube.
LINGAMO estas hinda nom' de l' Membro,
la virsimbol' de l' hinda dio Ŝiva.
Ĝin la hindinoj kultas en la templo;
virinoj niaj, saĝe, nur en lito.
MASTURBI estas: seksvolupti sola,
aŭ tre obscene: melki sian voston,
aŭ pri virino: fingri sian ingon,
per knaba vort' familiara: ĉuri.
La SAT-vortaro nomas ĝin onani
kaj tio estas tre komuna vorto,
kvankam la bona Onan en Biblio
ja ne onanis, sed regule fikis;
li nur eltiris membron antaŭ ŝpruco,
ĉar li domaĝis la valoran ĉuron
al la gravedigenda bofratino.
MERGI signifas: meti en fluidon,
enprofundigi. NUPTO estas bela
kaj poezia nom' de geedziĝo,
signante, krom la festo, la esencon.
OBSCENA estas malĉasteme kruda.
OBSKURA estas la feliĉa ĉambro
post la esting' de l' lampo – superflua,
ĉar nek por manĝo nek por am' necesas
la lumo. Ĉiu ja, eĉ en obskuro,
trafas la respektivan aperturon.
La ONOMATOPEO, poezia
fakvorto, signas vorton aŭ esprimon,
kiu subpentras sencon sonsimile.
Ekzemple estas onomatopeo:
el pufa pugo puŝi plurajn puojn:
ORGASMO estas amvolupt-kulmino
(mi la kulminon jam klarigis supre).
PERVERSA estas, kiu fie ĉasas
danĝerajn, drastajn, naŭzajn, abomenajn,
malsanajn kaj kruelajn amvoluptojn.
Sed kiu lerte-sperte serĉas novajn
kombinojn kaj sagacajn poziciojn,
faranta tiel arton el amludo
por doni, preni la plejeble multan
plezuron en la kuno korpfandanta
(nur la fuŝulo fikas kiel taŭro),
tiu ja majstras ame, ne perversas.
La PIĈO (bele ŝmaca vorto) signas
tute vulgare la virinan fendon,
kaŝitan en la ombra musk' de haroj.
La vorto venas el la slavaj lingvoj,
ĉar latinidaj vortoj kuno, kono
ne taŭgos, okupitaj alisence.
Sed ĉiuj slavaj lingvoj same havas
en tiu vorto la silabon pi,
kaj ankaŭ sonon dzo aŭ ĉo aŭ ĝo;
ĉi vorton ni donacu do al ili:
ja nian lingvon slava tero naskis,
kaj por la nask' ĉi aĵo necesegas.
(Ni havus, pare al la kakaceto
la ĉarman kaj ludeman pipiĉeton
kaj krome ankaŭ la karesan pinjon,
kaj eĉ pipinjon, tute pepetante.)
Nun PISI. Ĉu mi devas ĝin klarigi?
Nu, eble por leganto ekzotika.
Ĝi estas: lavi per elkorpa akvo
la lokojn, kiuj servas por plezuro.
Ĉu PLUMPA? Krudaspekta, senformega,
maldelikata kaj maleleganta
kiel la pugo de virin' grasega.
Kaj PRANCI: levi sin subite svinge
sur postpiedojn (pri ĉeval' obstina).
Ekzistas ankaŭ baŭmi en ĉi senco,
sed ĉu domaĝe? Uzu ilin ambaŭ,
kaj ĝoju, ke ni estas tiel riĉaj!
Sed iom plivastigus mi la sencon
de pranci, ĝin uzante ankaŭ jene:
stariĝi sur la piedfingrojn, kiel
la vir' malalta, se li volas kisi
virinon altan; aŭ stariĝi alten,
kiel la servopreta virorgano.
Nun, PRUDA estasviro aŭ virino,
kiu vidante nudan korpoparton,
en bano, sur statuo, sur pentraĵo,
aŭ libron, kiu temas ne pri preĝo,
aŭ eĉ infanon (ĉar infano estas
malĉasta atestaĵ' pri fia ago,
ĉar ĝi al tia ago dankas ja
ekziston sian, ho, terura mondo!),
tuj indigniĝas, grumblas, hejmenkuras,
sin kaŝas en angulo kaj masturbas.
Do pruda estas aĉe ĉastafekta.
Kaj PUCA estas troornamaĉita.
Nun PUGO sekvas, mia propra ido,
belsona nom' de bela korpoparto,
kiun ĝis nun ni nomis, fi, sidvangoj.
Ĝi estas grekdevena. Certe aŭdis
vi jam pri Aphrodite Kallipyge:
Belpuga Afrodita! Jen, la grekoj
ne timis do esprimi sian plaĉon
pri ĉi sekreta loko de l' diino.
La vorto propre devus esti pigo,
sed, kion fari, ĝi signifas birdon.
Kaj pugo eble eĉ pli verve sonas
kaj taŭgas ankaŭ onomatopee
(rigardu la soneton tridekduan).
La RETIKULO estas la saketo,
en kiu portas niaj damoj pudron,
poŝtukon, liporuĝon, cigaredon,
ĉar ili ja, laŭ la nuntempa modo,
portadas siajn poŝojn en la manoj.
Per SENSOJ kvin ni ĝuas amatinon:
belon per vida, voĉon per la aŭda,
odoron ŝian sorĉan per la flara,
aroman kison ŝian per la gusta,
kaj silkan haŭton, ame varman korpon
kaj ardan plejprofundon per la palpa.
Nun SINO, milda golf' de l' sida korpo.
Sen ĝi ne povus luli la patrino
infanon, la amato amatinon,
ĝi – sekve – estas neoficiala.
La SKROTO estas retikul' de viro
en kiu portas li la du globetojn
(aŭ pli familiare: la kojonojn),
kiujn kisigi estas ĉe la flandroj
insulto plej ofenda, kvankam ilin
memvole kisas la virin' amanta
en la ebrio de la amdorloto.
La SMIRGO estas la pulvor' malglata,
uzata por poluro (smirgpapero).
Kaj SPILI estas bori la barelon
batante kranon en la ŝtopo-truon
(agrabla sinonim' de l' ama ago).
Kaj STRIKTA estas streĉmalvasta,
kiel la amgrotet' de l' ĵusa virgulino.
SVELTA: gracitalia, belstatura.
Kaj ŜMINKI estas: plibeligi vangojn
el tiglo per artefaritaj rozoj.
Kaj ŜOKI estas malagrable tuŝi,
konsterni, indignigi, animskui.
Ekzemple fraŭlineto, ekvidinte
ornamon viran, tuj ŝokiĝas ĝene,
kaj kovras siajn vangojn per la manoj
kaj spionadas nur inter la fingroj.
Kaj ŜRUMPI estas: kuntiriĝi aĉe,
kiel la figo, lerte komparita
en la sonet' dektria. (Tre konvenas
al ĉi soneto la numer' fatala.)
La TAŬRO estas simple: vira bovo.
Kaj TIGLO estas vazo apoteka
por mikso, kirlo, fando de ŝmiraĵoj.
Ankaŭ virinoj havas tian tiglon,
en kiu oni kirlas ambalzamon.
Kaj se la viro diligente kirlas,
post naŭ monatoj la rezulto ploros.
Mi finis. Jen, dum vi la libron ĝuas,
ĝi vin ne sole distras, sed instruas
vin ankaŭ uzi pli vortriĉan stilon. kunligos vi plezuron kaj utilon.
P. P.
EPILOGO en formo de BALADO
ekskuze, sed ne palinodie
Tre eble multaj ekprotestas,
ke mi, kantante en negliĝo
la amon, ĝin ne sole festas,
sed ofte traktas sen prestiĝo.
Nu, en la ame arda niĉo
altaro ŝajnas la matraco
kaj sankta ŝajnas korpdediĉo,
sed – ne indignu pro l' grimaco.
Titan' Libido en ni nestas,
nin trenas kun si al vertiĝo,
tiranas kaj malice estras,
nin volas jugi sen kondiĉo.
Se kontraŭ plena subordiĝo
mi ekribelas kun aŭdaco
foje per moka eltordiĝo,
do – ne indignu pro l' grimaco.
Nur eta venĝo tio estas
kontraŭ la povo de l' Fetiĉo.
Kvankam – ni tute vane krestas,
ja nin ĝi kun triumfa kriĉo
kaj ne sciante pri l' sufiĉo
devigas je kapitulaco.
Tio – ne estas malfeliĉo,
sed ne indignu pro l' grimaco.
DEDIĈO
Princo Kaco, Princino Piĉo,
ni ĝoje servas vin ĝis laco,
kaj dankas vin pro l' plezur-riĉo,
sed – ne indignu pro l' grimaco.
… saltojn de l'satiruso imitos Alfesibojo
VERGIILIO
Post la eterne bedaŭrinda malapero de mia patro Peter Peneter en la ombrojn de la dua mondmilito, mi ne povis rifuzi la devon relevi la falintan torĉon kaj pluiri la vojon trabatitan de la senmorta poeto de la Sekretaj Sonetoj, Jen do mia unua provo. Se la kleraj amatoroj honoros ĝin per efika gesto (kaj mi ne pensas, pri kio vi pensas, ke mi pensas!), pli fundamenta laboro proponiĝos al mia bona intenco, nome la tradukado de internacia Sekreta Antologio. Nobla espero, kiun favoru la Dioj, kaj el ili la plej beninda: la belpuga Afrodita!
G. P. P.
*
N. B. – Iom cinike mi konfesas, ke mi malzorgis peti de la altestimataj poetoj K. KALOCSAY kaj G. WARINGHIEN la permeson pri represado de iliaj tradukoj. Mi konsolas min per la penso, ke tiun permeson ili estus devintaj rifuzi. Kaj tamen, ĉu ne?
NEMEO
De kiam la Venkanto en l' arbarego muska
ekĉasis grundesplore laŭ la timiga spuro,
perfidis la mortlukton nur sola blekmurmuro.
Silentas ĉio. Dronis en nub' la sun' krepuska.
Fuĝante al Tirinto tra kampoj aŭ arbusta
densej', paŝtisto trema sin turnas en la kuro,
kaj vidas per okuloj larĝegaj de teruro,
ke staras arbarrande la Best' en halt' embuska.
Ekkrias. La Nemean Teruron li ja vidis,
l' armitan faŭkon, kiu el sanga ĉiel' rigidis,
la fulmajn dentojn kaj la hararon dise dornan;
ĉar l' ombro grandigita de l' vesperruĝo brula
faras, sub la flirtanta horora fel' Herkula,
kun hom' miksante beston, heroon monstroforman.
ROMEO
De kiam la Tentanto al la trezoro muska
ekĉasis, esplorante laŭ la velura kruro,
perfidis la amlukton nur silka ĉifsusuro.
Ĝemeto via dronis en bru' de l' fest' krepuska.
Fermante la genuojn kontraŭ l' rampado bruska,
vi provis ĝin malhelpi en ĝia hasta kuro –
vane! Okuloj viaj larĝiĝas de teruro:
jam kaŭras kalsonrande la Man' en halt' embuska.
Ekkrias vi, kaj sentas, ke, riĉa de lascivo,
al via buŝ' sekreta sin premas fingra kiso,
disigas la harbuklojn kaj tiklas l' etan langon;
kaj jen tamtamas kor', ĉar, la subtilan falangon
jam enlasante, glataj de ĝua eksalivo,
viaj virginaj lipoj imagas ĝin peniso.
STIMFALO
Kaj antaŭ li, milope, sin ĉie birdoj ĵetis
de l' loko, kie venis nun la hero' marĉborde,
kaj flugis, kiel bruska ventega pas', senorde,
al laĝ funebra, kies ondaro jen plaŭdetis.
Aliaj, pli basfluge, krozvojojn nigrajn retis,
la frunton, de Omfala kisitan, tuŝis horde:
sed la triumfan sagon havante jam surkorde,
l' Arkist' superba tiam tra l' kanoj paŝon metis.
Kaj nun, de l' terurita nubaĵ', per lia kribro horora pluv' ekpluvis kun kriĉo kaj kun siblo,
kiun la pafoj boris per fulme murdaj truoj.
Ĝis fine Sun' ekvidis tra tiuj nuboj plumaj,
kie pro lia arko briladis breĉoj lumaj,
Herkulon sangan ridi al la ĉilaj bluoj.
VIRGINFALO
Kaj antaŭ li, milope, ha! ĉie la ektremoj,
elde l' humida valo jam preta por la plugo,
ekkuris, kiel bruska ventega bird-ekflugo,
tra l' tuta korpo vibra ĝis ŝiaj ung-ekstremoj.
Ĉe l' rando defendita de l' virgaj anatemoj
krispiĝis la de longe kisita orlanugo,
kiam, kaptante firme la rondojn de la pugo,
l' Arkist' superba svingis la Sagon kun sputemoj.
Kaj de nun la pintego, kiu volupte fosas,
ĉe raŭkaj ŝiaj ĝemoj larĝigas la anfrakton,
el kie, fajro bena, purpuraj gutoj rosas;
ĝis fine ŝi eksentas, en la boritan ŝakton,
defie al la mamoj, kiuj provoke sprosas,
la Kacon tute sangan ŝprucigi blankan lakton!
NESSO
Tra l' tempoj, dum mi vivis je l' fratoj tutsimila,
pri sort' alia same sen tim' kaj sen deziro,
la Tesaliajn montojn mi estris en vagiro,
en la torentoj freŝaj mi banis min, ruĝvila.
Mi kreskis, granda, bela, libera kaj sunbrila.
Nur foje, dum aeron sorbegis mia spiro,
l' akra odor' de l' inaj ĉevaloj de Epiro
faris mian kuradon aŭ sonĝon maltrankvila.
Sed ek ke mi l' Edzinon triumfan povis vidi
en brakoj de l' Arkisto Stimfala rave ridi,
deziro harstariga min pelas per veneno.
Ĉar unu Dio – falu malben' sur lian nomon! –
miksis al mi, en sango febranta de l' ingveno,
seksardon virĉevalan kun am' reganta homon.
NESCIO
Tra l' tempoj, dum mi vivis je l' fratoj tutsimila
kaj, kiel ili, fremda al sentiment-enuo,
la mont' Parnasa estis bonvena al mia ŝuo
kaj la koktelglacio min ravis malhumila.
Tia mi kreskis, bela, libera kaj ruĝvila.
Kaj kiam ekŝveladis mia virsanga fluo,
nur samarmila lukto kaj inversebla ĝuo
faris mian iradon aŭ dormon plu trankvila.
Sed nun mi vidis, kiel l' Edzino disstreĉite
alridas la voluptan minacon de la vergo
kaj spasme ĝin englutas en sukŝaŭmanta mergo.
Kaj la dezir' min pelas, hardigas monolite,
ĉar malbenata dio miksis en mia spino
kun la seksem' vircela la amon al la ino!
LA CENTAŬRINO
Travagis iam boskojn, torentojn, rokojn, valojn
centaŭra ras' fiera en svarmo nenombrebla;
la sun' kun ombro ludis sur haŭto ame febra,
ili en niajn blondajn miksis la nigrajn harojn.
Somer' jam vane floras. Ja solaj, la herbarojn
ni tretas jam. Dezertas la grot' kun denso vepra;
fojfoje en noktvarmo mi eĉ ektremas, febla,
aŭdante voki hene de fore virĉevalojn.
Ĉar tiu tag-al-tage malpliiĝinta grupo
de la miraklaj idoj naskitaj de la Nubo
nin lasas, kaj hominon peladas kun amspleno.
Eĉ am' ilia brute degradas nian sinon;
la kri', el ni ŝirita de ili, estas heno,
dezir' ilia premas en ni nur ĉevalinon.
LA RETROULINO
En freŝedziĝaj tagoj de la pasinta aŭtuno
li konis mian korpon per cent kaj cent celebroj,
kaj liaj nigraj viloj sin miksis en amfebroj
kun miaj ore blondaj je l' klar' de lun' aŭ suno.
For la edziĝaj noktoj kaj nupta litkomuno!
La grot' estas dezerta kun siaj krispaj veproj;
kaj en mi iafoje vibriĝas tra l' vertebroj trem',
se mi aŭdas voĉon de virginpura juno.
Nun, tag' post tago, al la mildaĵoj pli inklina,
mi krudajn postuladojn de l' edzo kaj de l' viro
forlasas, kaj sopiras al la kares' virina.
Ĉar min bestece traktis lia karna deziro:
nur mian pugon lia arogo celis voste
kaj laŭ la mod' ĉevala li rajdis min de poste.
ĈEVALVIROJ KAJ HERKULO
La nupta svarm' sin ĵetis al festaj tabl-okupoj:
centaŭroj, batalantoj ebriaj, ardaj, belaj;
miksiĝis karn' heroa, en torĉo-briloj helaj,
al la ardruĝaj feloj de l' filoj de la Nuboj.
Ridoj, tumulto… Krio!… Sub la purpur' en ruboj
l' Edzin' malhonorata sur nigra brust' anhela
baraktas; bronzoj tintas de hufbatad' martela;
la tablo renversiĝas inter kirliĝaj grupoj.
Sed vir', ĉe kiu nanas grandulo plej impona,
sin levas. Sur la verto faltiĝas naz' leona
inter la stariĝantaj orharoj. Jen Herkulo.
Kaj jam de unu fino de la festa ĉambrego
ĝis fin' alia, tiu blekanta monstra grego
bridiĝas de l' kolera teruro de l' okulo.
KAVALERIANOJ KAJ FROKULO
Dragonoj kaj husaroj, al festaj sof-okupoj
la nupta svarm' sin ĵetis, ebria, arda, bela,
kaj jam, heroa karno, ĉe l' rufa bril' kandela,
sub la knabinaj fingroj nudiĝas la ŝvelbuboj.
Ridoj, suspiroj… Krio! Sur la velur' en ruboj
l' edzinoj ununoktaj kun blanka brust' anhela
la taskon interrompas ĉe la vidaĵ' fabela,
kaj tabloj renversiĝas de kirliĝantaj jupoj.
Ĉar vir', ĉe kiu nanas rajdisto piej impona,
sin levis. El la froko kuspita, glor' kolona
ekstaras en vilvepro: vere monaĥ-herkulo!
Kaj jam de unu fino de la festa ĉambrego
ĝis fin' alia, tuta ĵaluza ina grego
algapas la masivon de la Unuokulo!
FUĜO DE CENTAŬROJ
Ebria de ribelo kaj murdo, l' eskadrono
fuĝis al monto kruta, al ŝirma grotsekreto,
de tim' ĵetite, sentis la morton jam en preto
kaj flaris en la nokto odoron de leono;
kuris tra veproj, fendoj, torentoj, rokoŝtono,
lacerton; hidron hufis en nebridebla treto –
kaj sur ĉiel' altiĝis jam fore la silueto
de Ossa, de Olimpo kaj nigra Peliono.
Jen, unu forkuranto de l' kruda hordo haltas,
kun bruska baŭm' sin turnas, rigardas – kaj eksaltas,
per sola sving' sin kroĉas al frata grego trema,
vidinte, ke de l' Luno blindige, plene brula
longiĝas jam post ili, fortimigil' ekstrema,
la hororaĵ' giganta de ombro la Herkula.
PROMENO DE SENSFRAŬLINOJ
Ebria de karesoj kaj mordoj, l' eskadrono,
fuĝinte el Montmartra l' intima kabareto
kaj laca ĉiam sidi en la ĉemiza preto,
ekflaras ĉe l' Bulvardoj l' odoron de “ĉifono”,
algapas jen al pelto, jen al juvela ŝtono,
trotas kiel gazeloj en nebridebla treto –
kaj sur ĉiel' altiĝas jam fore la silueto
de l' nigra Obelisko kaj de l' Vendom-kolono.
Sed tiam la plej juna de l' ama hordo haltas,
kun bruska bat' en koro rigardas – kaj eksaltas,
al la fratin' sin kroĉas per brako mole trema:
ĉar, viva ĉe l' memoro de ŝia piĉo brula,
al ŝi ankoraŭ ŝajnas longiĝi, log' ekstrema,
la aspergil' giganta de tiu Frat' herkula!
Ho Ĉasistin', vi flaris per larĝa naz-ensuĉo
l' akran odoron el la arbara jun-magio,
kaj bruske, kun vireca kaj virga energio,
vi ĵetas posten vian hararon: ek al buĉo!
La raŭkajn leopardojn per dolorriĉa muĝo
hurligas vi ĝisnokte en tuta Ortigio,
kaj salte kuras inter spasmanta mort-orgio
de l' krevigitaj hundoj sinkantaj sur herb-ruĝo.
Eĉ pli, Dino, plaĉas la skrapo de la dorno
al vi kaj vundoj de la ungego aŭ de l' korno,
se jam la fero venĝis pro viaj gloraj brakoj;
ĉar via koro volas ĝuadi la plezuron,
miksi dum viaj ludoj la senmortan purpuron
kun hide nigra sango de l' masakritaj drakoj.
MISARTE
La cigaredo velkis, Mastrin', sur via lipo,
ĉar vin ekkaptis l' akra odor' de l' ammagio;
kaj bruske, kun vireca, malvirta energio,
vi suprenfaldas viajn manikojn: ek al vipo!
La junajn servistinojn je ĉia vest-ekipo
vi tuj nudigas laŭ la intima liturgio;
kaj jam vi dancas inter la belvida orgio
de l' pugoj svingiĝantaj sub la subtila stipo.
Plaĉas al vi la siblo, la hipokritaj veoj,
la roza emocio de spasmantaj gluteoj
kaj la parfum' ŝvebanta en tiuj lud-alarmoj;
ĉar vian ŝveran piĉon freŝigos la plezuro,
nur kiam fine gutos, kiel nupta purpuro,
ruĝetaj perloj supre de la skurĝataj ĉarmoj!
LA ĈASO
Galope la kvadrigon la virĉevaloj blankaj
al ĉielsupro tiras, kaj ventaj varmaj ondoj
balancas la maturon de la kamparaj blondoj.
La Tero vaste ardas de l' flamoj ĉiuflankaj.
Vane foliojn tendas la branĉoj jam pli lantaj;
la Suno, tra la maso de l' ŝanceliĝaj frondoj
kaj l' ombro, kie ridas arĝentsonoraj fontoj,
englitas kaj resaltas per ludoj glimbrilantaj.
Jen fajra horo, kiam tra dorn' aŭ vojo herba,
ĉe mortokrioj, bojoj kaj sangoŝpruc', superba,
urĝante en la mezo de siaj hund-barbaroj,
disflugigante sagojn de la streĉita ŝnuro,
flirthara kaj anhela en la freneza kuro, Artemis nevenkebla teruras la arbarojn.
LA ĈASTA
Galope knabineco forkuris, kaj la teo
mildigi plu ne povas la novajn maltrankvilojn,
ĉar sub la fru-maturo de ŝiaj blondaj viloj
al Miss jam tuta brulas la virga perineo.
Vane ŝi zorge vestis per strikta virt-livreo
la junan korpon kaj eĉ vizitis preĝ-azilojn:
ŝin vokas nehelpeble dancej', kies ĵaziloj
glitigas la homparojn en hipokrita geo.
Jen l' arda horo, kiam laŭ tango aŭ fokstroto
vekante la dezirojn per dancoritma froto,
kaj dank' al scioplenaj, elastaj lul-insistoj
disŝprucigante ĉuron el la streĉitaj vergoj,
kokslerta kaj ebria je ĉi perversaj verkoj,
la Miss nedeflorebla teruras la dancistojn.
NIMFEJO
Subiras la ĉiela kvadrig' , kaj jam malkreska
vidante l' okcidentan marbordon, Dio tenas
sian kvaroblan bridon en vana streĉ', dum henas
kaj baŭmas la ĉevaloj en oro inkandeska.
Plonĝas la ĉar'. La maro per sia ĝem' majesta
plenigas la ĉielon, kie purpur' sin trenas,
kaj, hela en lazuro de l' nigra nokt', serenas
l' arĝenta Falĉileto en ŝveb' silentofesta.
Jen nun deĵetas Nimfoj apud la freŝaj lagoj
la arkon malstreĉitan ĉe sia uj' sen sagoj.
Silento. Fore cervo beas al akvogluto.
Super la nokta danco la brila Lun' tepidas,
kaj Pan, variigante la notkadencon, ridas,
ke lia spir' animas la kanojn de la fluto.
MINFEO
La Mastro submetiĝis al rajdo pitoreska:
la gambojn disiginte, sur li la Dam' ekkaŭras,
dum ĉe la vid' de tiaj elstaraj beloj taŭras
kaj baŭmas lia kaco en gloro intumeska.
Pompas ĝi; ĉar la Damo, ŝatante ĝin plejkreska,
per flataj, tiklaj fingroj la du globetojn laŭras,
provokas al cicado – kaj kun naiv' bedaŭras,
ke fulmis jam elsputo de l' lafo inkandeska.
Nun ŝi rezigne lasis por ekdormet' kusena
la kacon malstreĉitan ĉe l' burso ĉuro-sena.
Silento… Sed jen io revekas la min-feon:
Sur la littuko blanka pufronda luno logas,
kaj li, variigante la metodojn, arogas,
ke lia birdo baldaŭ eknestu ĉi nimfeon.
PAN
Tra la vepraro, laŭ la sekretaj pad-zigzagoj,
kiuj perdiĝas funde de l' verdaj malapudoj,
la piedkapra Dio, ĉasist' al nimfaj nudoj,
sin ŝovas, ardokula, en insidemaj vagoj.
Mild' estas kaŝatenti sen mov', en mez' de l' tagoj,
la ĝemajn, freŝajn bruojn el foraj akvoludoj,
kiam la suno, brila venkant' de nubvolutoj,
la moviĝeman nokton trakribras per orsagoj.
Jen Nimfo vojeraras kaj haltas. Ŝi aŭskultas:
la larmoj de l' mateno en ritma pluv' paŭzgutas
sur muskon. Ŝia koro ebrias de junsento.
Sed bruske, el la nigra densej', la Di' impetas,
ekkaptas ŝin, mokridon en la aeron ĵetas,
foriĝas… Kaj sub l' arboj, denove la silento.
PANJO
Tra inter la gluteoj kaj la felkrispa garno,
laŭ voj', kiu perdiĝas meze de silk-sinuoj,
la arda am-serpento, ĉasist' al sukaj truoj,
sin ŝovas, nudakapa, en la molprema karno.
Mild' estas suprengrimpi, en sangoŝvela varmo,
al freŝa grot', el kie fontados flu' da ĝuoj…
Sed en la naska ventro l' infan' per bruskaj skuoj
timeme sin defendas kontraŭ la fik-alarmo.
Do Panjo sin deturnas surdorsen, kaj forpreĝas…
Ĉe ŝia flank' seksardo en ritma pulso streĉas
la kacon. Ŝi kompatas, tentate kaj ruĝvange.
Kaj jen ŝi sin alklinas, karesas per lipflatoj
tiun cicegon viran, ĝin lekas pintalange,
eksuĉas… Kaj en buŝon tuj svarmas etaj fratoj.
LA BANO DE LA NIMFOJ
Estas sovaĝa valo ŝirmita je Eŭkseno;
kliniĝas nigra laŭro super profunda fonto.
Unu ridema Nimfo, kroĉante sin al frondo,
esploras piedpinte la fridon de l' baseno.
Kaj tuj l' aliaj haste, je l' voko de l' bukceno,
kun bril' de karno blanka kaj elŝprucad' de ondo, plonĝas, kaj el la ŝaŭmo emerĝas jen koksrondo,
jen helaj haroj, torso aŭ pinta mamrubeno.
Dia gajec' plenigas ĉi verdan ombroneston.
Sed okulpar' fosforis en la mallum' senmova:
la Satirus'! Ridbleko teruras la nudfeston;
ili forkuras. Same, se iu korv' sinistra
grakis, sur la rivero senlime neĝoblova
tuj fortimiĝas flugo de la cignar' Kaistra.
LA DIVANO DE LA NIMFOJ
Estas mallarĝa valo, virga je vir-inico;
roza burĝono ŝvelas en provokanta staro
kaj l' amantin', frandema je l' amara nektaro,
per langosvingo lulas ĉi perlon de l' delico.
Por dank', inter la gambojn fratinajn la novico
kun hasto ŝin egali ĉe la kareskomparo plonĝas,
kaj en la mikso de l' monstre bela paro
sur la rivala mamo akriĝas ĉiu cico.
Dia plezur' eĥigas la molan ombroneston.
Sed jen ampol' fosforis en la mallum' alkova:
la Edzo! Rideksplodo teruras la am-beston,
ĝi sin displektas. Sed li, en spito de l' in-speco,
sur l' oferatajn blankojn de la duop' senmova,
ŝtormigas ja plenmane pluvegon da vireco.
GEROGO PETERIDO PENETER:
SENMASKE
ANTIOCHIAE
… la amikinoj de mia edzino: tiel longe, dum
mi ne metas al ili la manon sur la postaĵon,
ili diras, ke mi ne estas sentimentala.
LORD BYRON
Post la satirusa lernejo de Alfesibojo, t. e. La Travestiita Muzo, mi sentis la neceson iom provi sendepende miajn fortojn, antaŭ ol ataki la konsiderindan monumenton de Sekreta Antologio. Tial mi ĉi tie lasas mian memoron, aŭ (se la memŝato de miaj legantoj tion preferas) mian fantazion, libere elvoki kelkajn liberajn pasaĵojn. Se, aliflanke, tiu aŭ alia el miaj legantinoj rekonas sin en jenaj skizoj, ŝi bonvolu konsenti flugan rideton al la poeto, kies sola zorgo estis ĉiam (pri tio almenaŭ li povas ĵuri) honori ŝin en la plej inda maniero – per profunda malrespekto.
G. P. P.
1
tenore
Ho mamoj de l' virinoj,
sorĉilo de la am',
el kies akraj finoj
fontas ĉia balzam'!
Fea duobla frukto
el paradiza park'!
Cimbaloj de volupto!
Pruo de Venusbark'!
Provokaj rondaj ŝildoj
por lukto de Amor'!
Altaraj sanktaj bildoj!
Ho rozoj el marmor'!
Dolĉa trezor' da karno,
al niaj manoj frata!
Je via pez' kaj varmo
ĉu eble iĝi sata?
Sunformaj, lumaj globoj,
al vi, jun-eliksir'!
sub la ŝvelantaj roboj
rampas nia dezir'.
Blindigas la okulojn
arka via lini',
kiam la ŝirmajn tulojn
rigard-estploras ni.
Kaj kiel la grimpintojn
defias neĝa alp',
viajn elastajn pintojn
strebadas nia palp'.
Por vidi vin, ni sklavus,
por kisi vin, perfortus!
Vin polmi dion ravus,
vin suĉi – kaj ni mortus!
2
soprane
Ho frukto kor-ekzalta
en roza, silka ŝel',
kreita de l' Plejalta
por lipoj de anĝel'!
Ho Paradiza frukto!
Via tro frua frand'
elpelis por vivlukto
Evan el Edenland'.
Nin tial ĝis balbuto
konfuzas la rivel',
ĉe nia baldebuto,
de via dura ŝvel'.
Sed jam de l' kis'
unua nin loĝas la sopir'
per mano insinua
vin serĉi en palpir'.
Ho mango delikata,
kies subtila trunk',
de fingroj tralekata,
pulsadas sub la ung'!
Ho pulporiĉa mango,
kies eta kapuĉ'
kuspiĝas sub la lango
Por pli volupta suĉ'!
En ombroj de l' alkovo,
ho luma karn-idol'!
de ĉiu via movo
vibras nia medol'.
Ĉar ingi vin kaj ringi,
jen nia sola rev',
kaj svingi plu kaj stringi
ĝis sukoŝpruca krev'!
SKRIBITA EN KAMPARA PREĜEJO
la molaj ombroj kaj varia
Naiveco de l' virginaj pozoj…
Al Di-altaro vi prodigu
de garboj kolorriĉaj ornamon eskvizitan,
ke malvualu florfolioj
pasian sinon, prirositan
de amraviĝo, kaj briligu
la ardon de la rozoj kaj neĝon de l' lilioj!
Sed ne enviu, Eva, jenajn florojn:
ekkonos ankaŭ vi tiajn fervorojn.
Ĉar baldaŭ nokt' l' enigmon solvos,
kiam akceptos ĝoje unu altar' pli mola
vian pudoran, nudan pozon,
kaj, blonda viktimet' memvola,
al Di' pli alta vi disvolvos
viajn liliojn kaŝajn kaj sigelitan rozon!
LAŬ LA MANIERO DE WERTHER
Suka persik' invitas la soifan buŝon
Ĉi ruĝan pomon, kiun, Lote,
vi roza ĵetis al mi lote
de l' arbo, kie via virt'
venkiĝas de venta ekflirt',
per miaj kisoj mi devoras
– nenian belon ili ignoras –
sed pli aspiras mia ŝat'
al jena sekreta granat',
kiu, matura en la musko,
freŝiĝas de rospura suko
kaj morgaŭ ekmalfermos jam
la lipojn al suno de l' am'!
PANORAMO
DE CIGANINO
Kiel marfloro disvolvita
apud l' Oceano
Sur la sablaĵo, kie
l' avida marventeto
kovradas vin, gracile
tremantan, per karesoj,
por mi vi malrapide
nudigas viain belojn
kaj ĉe mirvido tia
mi perdas, ve! prudenton.
Flank' de miel' kaj rozoj,
preferas mi – promeson! –
al riĉoj de l' margrotoj
l' oron de via delto,
kaj ĉiuj eĉ trezoroj
gardataj de la tero, ondino! ne valoras
de via konk' la perlon…
Floru sub miaj fingroj antikvaj
la blua rozo de via ventro…
Trans val' profunda fore ŝvelis
kun ronda form' kaj neĝkolor'
du montoj, kies durajn cicojn
roze nuancis la aŭror'.
De tie, kvazaŭ riverfluo
– lakto, koralo kaj lazur' –
ondadis mola ebenaĵo
ĝis l' ombroplena groto, sur
kies eniro mi, sekrete
klinita super velenfaldoj
karminaj, ame deĉifradis
ties misteron kun ekzaltoj.
Mi ilin zorge foliumis,
esploris funde la enigmon
kaj per movlertaj lipoj provis
vivigi plej malgravan signon.
Sed traradiis mia ĝojo
nur ĉe la hor' de l' ros-irizo,
kiam en Vi nenio restis,
kion ne lernis mia kiso…
LA ROMPITA RINGETO
… la raboj de via lascivo,
kiujn neniu knabin' jam imuniĝis, ho Di'!
La en knabin' kaŝita nimfo
nun kuŝas nude-blanke:
de ŝiaj cicoj ruĝe floras
burĝonoj ĉiuflanke.
De Am' kaj Majo lumigite
la membroj montras sin,
la ombro de florbranĉ' libere
ludas sur ŝia sin'.
Al buŝ' de Faŭno ŝi proponas
la mamojn suka frukt',
kaj jam la kruroj sin disŝovas
en sonĝo de volupt'.
Maturaj beroj, helaj floroj –
sopira ĉielros'
super la belulin' glimbrile
tremas sur unu spros'.
Al ŝia dezirad' kliniĝas lante l' humida spik',
guto eksaltas – kaj rulfalas
ĝis fundo de l' kalik'…
LA ADMONANTA VENUSO
Estas aliaj ludoj ol la infanaj.
Venu!
“Lernu, ho bela knab', pri l' dolĉa milito de l' amo, kiel
konvenas al vi ĝui je virga trezor'.
Estu l' unua mi nun por atenci al viaj pudoroj,
ĉar apenaŭa lanug' ombras ĉe l' glata ingven'.
Vivo, se ne ĉe la viv', neniam povas lerniĝi:
turnu al mia belec' prudan animon, ho knab'!
Lernu do via fingret' tikladi cicon elastan
(tuŝu la miajn!), kaj man' flankojn ekkoni kun lert'.
Baldaŭ (karesu min plu!) via lipo l' intimajn lipetojn
suĉu, kaj eĉ per lang' iru ĝis glita la sojl'.
Tiam elmontras virgin' okulmove, kion ŝi strebas:
petas plezuron mem ŝia silenta ruĝiĝ'.
Nu, alŝovu la pinton de ll' sag', dum ŝi mole varmiĝas,
por ke penetru la fust' milde ja, sed ĝis la fund'”
Tiel instruis ŝi lin per supla lumbo kaj mano,
lin per l' unua prov' knaban farante jam vir',
ĝis la lakteca rosaĵ' eknutris la konkon avidan,
kaj havigis majstrin' l' egan salajron al si.
1
«La le谮 d'amour dans un parc»
Ĉu mi decajn laŭrojn scios al vi plekti,
Ruĝa Ĉap' kun via rido kaj florkorbo!
kiu senafekte volis min akcepti
gast' iam de via delikata korpo?
Dum pupiloj viaj en atendo lumis,
Elza! sub la robo jam mia frandemo
vian intimecon plaĉan ekgustumis…
Ho mister' de via nigra krizantemo!
Miaj fingroj, ĉirkaŭ tiu flor' unika,
miris la kareson de l' kalika pluŝo,
ĝis vi, Liza! lasis kun naiv' amika,
ke l' petalojn mole modlu milda tuŝo.
Glatajn kaj humidajn roso ilin lavis,
kaj la admiranton pian, ho Lizbeta!
de faldriĉa via korolvazo ravis
ĝia nedireble freŝa pur' ŝorbeta.
Sed por ke plejiĝu ĉi plezuroj niaj,
dum mi singardema novan vojon provis,
laŭ graciaj ondoj lante harmoniaj
via juna ventro, Zabet! sin ekmovis.
Ĉe la Trianonoj svage anĝelusis,
rozoj bonodoris je l' krepusko varma,
kaj animon mian senfine konfuzis
tiu ĉi konfido muta, longa, ĉarma…
Parizo, 1932
2
«Inga ögon väntar mig»
Venu ĉi tien. Fine! Iom da
libero! Mia edz' prezidas la
kunvenon de l' Kristana Ligo. Por
ankoraŭ, eble, pli ol unu hor'…
Ĉu mi malvarmas? Ne. Sed plaĉas ja
la varmo de l' apudo via – kaj de l' kor',
se vera, estas tiu flatbabilo,
kiun vi flustris al mi dum la balo…
Ĉu ne mirindaj, tiu luna klaro
kaj la murmuro de la fora maro
kaj la parfum' de l' rozoj?… Viaj fingroj
restu kvietaj – aŭ, atent' al pingloj!
Kviete! Estas ĉiam virpostul' tro
nepura… Mia kap' sur via ŝultro,
ĉu do pli bela rev'?… Unu, du, tri
falsteloj! Nombru kaj deziru! – Kison?
Ho ne, ho ne! Vi do ne pensas pri
la peko? – Ne, nenian kompromison!
Vane vi montros vin subtilparola.
Amike, nur amike . . , Kial premi
min tiel strikte… tiel longe… tiel…
Nu, ĉu kontenta? Vi ĝin rabis de mi –
sed se vi volos plu, foriros ni el
ĉi tiu bosko!… Ĉu sufiĉe?… Fola,
petola knabo!… Mian langon? Kiel?
Sed tia kis' ne estas laŭ bontono
ĉe ni… Jen falas nova stel'!… Ne ĉifu
mian korsaĵon: estas prembutono
ĉi tie… Kien celas nun la mano?
Ĉu ĉiujn miajn fontojn vi soifu?
Ha… Mia, eta mia suĉinfano!…
Stokholmo, 1934
3
«Il Fuoco»
En alta Anacapri ĉe l' Tiberi-palaco
estas, inter ruinoj kaj rok', ia angul',
kie la sun' ripozas, kaj vidas hom' sen laco
ĉielon bluan ridi al blua marspegul'.
Clara, Celia, miaj amindaj amikinoj!
Tie ĉe freŝa fonto gardata de cipres'
vi lasis viajn belojn oriĝi sen bikinoj,
kuŝante flank' ĉe flanko sub la luma kares'.
Karminaj papilioj flirtantaj ne malvigle,
de l' bruna al la blonda flugadis kisoj plu,
la fingroj malfruiĝis ĉe la mampintoj tikle,
kaj la piedojn sveltajn elstreĉis nerva ĝu'.
Agacis vian haŭton silkece la zefiro,
vin fajre penetradis la spiro de Natur',
tiel ke senhezite, ĉe mia ekdeziro,
vi min akceptis tria en l' alta aventur'.
Ne volis mi disigi tiajn fratinajn ardojn
kaj zorgis, dum mi rave per adoranta buŝ'
elvokis la feliĉon de unu, ke la faldojn tenerajn de l' alia disvolvu mia tuŝ'.
Florantajn mi vin plektis en girlanda brakumo,
garbo da sunaj korpoj sternita sur gazon'!
kaj en ŝaŭmantan ĝojon fandiĝis nia kuno,
sur brusto de Venusa spasme ondanta zon'…
Foriĝis tiuj tagoj, sed mi ja vin revidas,
kiujn spegulas nudaj memor' en sia glac',
ho Clara, ho Celia! – kaj ĉiam plu vin gvidas
al alta Anacapri ĉe l' Tiberi-palac'…
Napolo, 1935
4
«Die Frau ohne Schatten»
Kion! Mi estis via, kaj donis al vi tige
la florojn de mia vivo
kaj mian koron, kiel tuŝtima sensitivo,
kaj ĉion el mi, prodige.
Mi lasis vian buŝon al mia buŝ' premiĝi,
kaj vian brakumon firman
devigi mian korpon, jam kontraŭ vi senŝirman,
konsenti kaj malfermiĝi.
Mi lasis, mem de l' laĉo, de l' nodo kaj de l' buko
ĵetante al vent' la trudon,
viajn okulojn longe devori mian nudon
senombran de pland' al nuko.
Vi povis ripozigi sur miaj junaj mamoj
la varmon de via vango,
kaj mian puran ventron sub la kareslavango
elveki al novaj amoj.
Vi aŭdis min konfuzan, plendantan, agonian,
petegi de vi posedon,
vi aŭdis miajn ĝemojn kaj la senhontan pledon
pluigi plezuron mian.
Mi estis la sklavino, kiun nek preĝ' nek armo
defendis de via sorĉo,
kaj stampis min la brulo de via dura torĉo
profunde en viva karno.
Kaj nun, vi povus cedi al iaj vantaj tentoj,
de mia brakpremo disi,
kaj ridi al alia, kaj kapti ŝin, kaj kisi
la ridon sur ŝiaj dentoj?
Vi povus min forgesi, kaj de alia formo la
belon ankor' avidi,
malvesti ŝian bruston, kaj je l' vesper' dividi la
liton de ŝia dormo?
Ho ne! Ĉar ĝis la mezo de l' ĝojo, ĝis la fundo
de l' ĝu', tra silent' kaj laŭto,
vin senpardone hantus l' odor' de mia haŭto,
la gusto de mia vundo!
Vieno, 1936
5
«Aaron's Rod»
Blonda, bela,
neribela
Anabela!
Jen ekmemoras mi, kun la mistero de l' infan',
viajn grizajn,
verd-irisajn,
virtsurprizajn
okulojn de pudor' sub la palpebra diafan'.
Via buŝo,
je l' ektuŝo,
per mempuŝo
donacis tute jam sian molecon de velur',
kaj naiva,
june viva,
freŝsaliva
langeto via tuj petolis sur la lipmodlur',
dum, regalo
sen egalo,
sub perkalo
de l' plaĉe pufa bluz' sin streĉis dure cicoj du,
kiujn,lante
ŝancelante,
sur galante
gladita mia jak' reveme vi karesis plu.
Sed, ho ĉasta!
kiso drasta,
brust' elasta –
neniu via ĉarm' valoris la lertecon, per
kiu via
man' envia
sendevia
al la kaŝita bird' avide plonĝis por kaper'!
Londono, 1938
6
«Bei den heiligen Wassern»
La sofo estis vasta, kien vi min renversis
tremantan en la milda somera posttagmezo,
kaj vastaj la deziroj, kiujn al ni enverŝis
ĉi horo de frenezo.
Fervore miaj lipoj sub viaj plezuriĝis,
ĉe via lango ludis la mia kun komplezo,
kaj mia brusto, ŝvela de arda spir', duriĝis
sub via dolĉa pezo.
Jam viaj fingroj ĉie trakuris kiel flam',
de mia font' sekreta ekperlis la ole',
kaj miajn feblajn krurojn disige puŝis jam
via genu'… Ho ve!
El brakoj tiel karaj mi devis ŝiri min,
Amata! kaj per ia tro virta malobe'
al viaj brulaj petoj, kruela viktimin',
amare diri ne!
Ho mia Lum'! ne plendu, ke pia prud' min hardis,
se tiun lastan donon kuraĝis mi rifuzi,
kaj se mi por alia mian misteron gardis,
lin penu ne ĵaluzi!
Ja, kiam pastra preĝo al lia lit' min ŝovos,
de li mian primicon ne volas mi forruzi,
kaj mian tutan korpon laŭ sia plaĉo povos
posedi li kaj uzi…
Sed ĉiam vian bildon konservos mia kor',
postul' fiera, kiu tra l' viv' min hantos plu!
kaj la ebrion trinkos el sama rev-amfor'
ĉiam animoj du:
Ĉar kiel forgesiĝus tia freneza hor',
kiam en miaj manoj floradis via ĝu',
kaj mian amsoifon satigis la likvor'
de via fajra flu'?
Berno, 1947
7
«The Unknown Eros”
Bela Gwen! Ĉu vi memoras, sub la steloj, sub la lun'
– la ondoj for sin faldis kaj refaldis –
kiel ride ni kaj lude sur la plaĝo sidis, dum
l' alruliĝantajn akvojn ni rigardis?
Kaj silente jen ni sentis, kun la lanta ŝvel' – ho Gwen!
ĉu vi memoras? – de l' ŝaŭmeĝa fluso,
la deziron kreski, kuri jam tra ĉiu nia vejn'
kaj flagri en nerezistebla ŝpruco.
En la mola duonombro viaj ŝultroj kaj vizaĝ'
opale lumis – tiel mar' fosforas –
kaj plektiĝis niaj membroj en senmova, nuda naĝ'…
Kaj poste, poste, Gwen! ĉu vi memoras,
kiel, arda peli plue la volupton ĝis kulmin',
al la resopirata ĝuo-tajdo,
noktomeza amazono, vi ebrie spronis min
en harflirtiga, lumbofleksa rajdo?
Bournemouth, 1949
8
«Tel qu'en songe»
El ĉiuj bildoj, kiuj kunmetas la figuron
de tiu am', Rajmonda! sen duboj kaj sen veo,
kio en mi premsignis la plej brulantan spuron,
la braĝo, kiu ardas sub cindro de l' paseo,
estas ne tiuj lipoj flagantaj karmezinon,
nek tiu strikta robo aŭdace dekoltita,
kiu je ĉiu paŝo desegnis vian spinon
kaj la omegon ravan de via pugo sprita;
estas ne tiuj haroj glatbrilaj, nek fiere
la mamoj konturantaj sian plastikan orbon,
nek la senhipokrito, per kiu vi vespere
venis al la plezuro oferi duran korpon,
estas ne tiu pozo, kiam, sur via nudo
perfekta, nur fadeno da perloj lume kuŝis,
kaj prete al plej nobla kaj plej agrabla ludo
jam via nerva mano vian orfelon tuŝis…
Ne! Kio min hantadas kaj malgraŭ la grizaĝo
fajrigas mian koron kun ia fulm-abrupto,
ĝi estas, nekonata kaj pura, la vizaĝo,
kiun al via belo donadis la volupto!
Parizo, 1950
9
«Aquis submersus»
Dek tagoj jam forpasis, de kiam, je l' eklumo, tenera via form' anima
el dormo katenita de senfina brakumo
vekiĝis nuda, fridotima.
Viaj okuloj pigraj kaj plenaj de konfesoj
al mia reva pens' emblemis
pri l' nervaj ĉirkaŭpremoj kaj lantaj la karesoj,
de kiuj via korpo tremis.
Inter petolaj haroj via buŝet' gracia
malfermiĝanta mem duone
sian persikan freŝon oferis al la mia
kaj sian langon, ekburĝone.
Mia dezir', viglanta, Marjan'! ĉe via flanko,
memoris en fiera staro,
ke ankaŭ li ekkonis la guston de ĉi lango
kaj premon de ĉi lipoparo.
Kaj por redoni danke al via mola belo
la ĝojon tiam ricevitan,
li volis ekpenetri, diligenta abelo,
ĉi floron al miel' invitan.
Per longa kis' humida ŝi lin akceptis, kvazaŭ
por ia komuni' sen limoj,
kaj en du niaj seksoj skuataj de ekstazo
fandiĝis niaj du animoj…
Munkeno,1951
10
«Busken Brenner»
Ĉar en okuloj viaj, dubverdaj kiel maro
kaj kiel ĝi profundaj,
eklevis sin la ombroj de la vesper-amaro
kaj de l' bedaŭroj vundaj,
jen venas nun mi, eta feino infankora,
rakonti, amfabelon,
al via nostalgio premanta kaj angora
mian novican belon.
Por vi jen miaj haroj printempe hiacintaj,
la silko de l' palpebroj,
mia mallarĝa buŝo kaj miaj fingroj pintaj,
kaj ties dancaj febroj,
jam mia freŝa gorĝo, la du timemaj gastoj
de tiu ĉi korsaĵo,
kaj, sub la strikta jupo, el ĉiuj miaj ĉastoj
la plej naiva aĵo.
Jes, tie vin atendas, sub neĝe blanka gardo
de l' punto kaj de l' ruŝ',
sanktej', kiun profanis nenia ekrigardo,
nenia vira tuŝ'.
Al vi nun apartenas riveli la obskuran
kaj la vualojn levi:
nek mian puran bruston nek mian ventron puran
mi jam defendos de vi.
Vi estu la unua gustumi la balzamon
de l' fonto sigelita,
l' unua liberigi la sekretan sezamon
el ĝia ŝelo glita.
Ĉar kiam mian karnon konitan vi inice
malfermos al volupto
kaj sur la predon sangan vi sinkos, viavice
venkita en la lukto –
eble de via ama paseo la fantomojn
alfrontos mi sen tremo
– Celia, Gwen, Rajmonda, Marjana, Liza! nomojn
svenontajn kiel ĝemo –
se nur la povon havos ĉi virga mia juno
preta al via uz',
ke mi, Bettina, restu de via viv-aŭtuno
la lasta, sola muz'!
Oslo, 1952
TRISTREKAJ MINIATUROJ
tres in unum
1
Dorsturne al gapanto
knabino ellasas sian pilkon
kaj ĝin levas – genustreĉe
2
En la densa homamaso
kontraŭ mia pendanta mano
kies ĉi mol-dura sulko?
3
Haltas akvumado
la tubo malpleniĝas singulte
ruĝiĝas pasantino
4
Spiralaj ŝtuparoj
de la knabinliceo –
spirhaltigaj perspektivoj!
5
Sub la somera robo
apenaŭa ombret'
– blonda aŭ bruna?
6
Super la altaj kalkanumoj
kuspiĝas kaprica pugo
kiel de kuniklet'
7
Solaj en la kupeo
ŝiaj fingroj trikas, trikas
kvazaŭ ne konus alian arton!
8
Precipe, diris la infano,
precipe freŝrazitajn lipojn
kaj ungojn tonditajn kurte!
9
Kurbante sin sur la preĝbenko
la virgulino jam skizas
plej sukan pozon de l' amor'
10
En la bluz'
tiu libere ondanta brust'
neegala defio
11
Responde al miaj komplimentoj
ŝia rigard' esplore palpis
– Mensoganto! – mokis ŝi
12
Ŝiajn lipojn delikatajn
fiaj vortoj de malĉasto
kisas kun naiva ĉarm'
13
Ŝi sekvis miajn okulojn
kaj danke
klinis la buston iom pli
14
Elstreĉiĝas la du mamoj
– sed ne estas ŝi
kiu donos la lakton
15
Ŝiaj rondaj ŝultroj
elradiadis
sekse pezan lumon
16
Ŝi ekcedis al mia mano lante mallevante
bluiĝantajn palpebrojn
17
Ŝiajn lipojn miaj tuŝis
kaj ŝia tuta korpo
jam estis unu buŝo
18
Fandiĝanta kis'
kaj la langeto
vibranta pistil'
19
Lip' sur lipo
manoj plenplenaj
– kaj tiuj ungetoj
20
Sur mia brusto
ruĝetaj duoncirkloj
memorigas pri ŝia plezur'
21
Transverse sur la lito
malstreĉiĝis la granda ark' ebura
triloke plakita de ebon'
22
La lakta kremo
la petalo de tulipo
kaj tiu faldo de ŝia haŭto
23
Kun fingroj malsekaj
ŝi ellitiĝas venke
– perlo neborita
24
Ludas ni mane-piede
kaj ŝi kapridete
sub mia ventr' alserĉas
25
Kiel mar-anemono
larĝe kisate malvolviĝas
la amara flor'
26
Ĉiuj muskoloj rigidaj
ŝiaj femuroj laŭre
kronis miajn tempiojn
27
La tutan misteron de la mondo
la tutan veron de la viv' do
en unu mukozfaldo
28
Ŝajnas ke ĉiam
restas nova ora pordo
por malfermi plu
29
De l' sojlo ŝi postrigardis
sur la tukoj blankaj
ruĝan makuleton
Benata estu, ho Dio! ke Vi kreis la homon por amĝu'
kaj faris ilin viro kaj ino, mistere duopa unu'!Ilian belan ostaron Vi vestis inde per karno
mole elasta kaj plena je forto kaj varmo.Kaj ĝin Vi pluigis per pli intima mild', mukozoj
nervoriĉaj kaj sensivaj kaj ĉiam brilaj de rosoj.Kaj por ŝati kaj gustumi tiujn vivajn ornamojn,
Vi donis al la teridoj lipojn, langon kaj manojn,kaj el moviĝantaj buŝoj Vi elmiraklis la kison,
malfermante al amantoj jam nun Vian paradizon,ke de l' homa korp' estu siavice ĉiu pec'
kaj palpata kaj lekata kaj suĉata laŭ sia spec'!Flate, preme, morde, sonde, ĝissufoke,
Vi volis, ke ili strebu ensorbi sin reciproke,kaj la membroj algluiĝu en arde katenaj fleksoj
kaj trans la kunfandiĝon pelu ilin la seksoj.Laŭdata estu do, Sinjor'! pro nia fratineto Klitora,
kiu kaŝludas en ombro kun rideto pudora.Laŭdata estu, Sinjor'! pro nia fratino Piĉo,
la profunda, la humida, la strikta, la mirha niĉo.
Laŭdata estu, Sinjor'! pro nia frato Kaco
kun sia duro kaj ĉuro kaj sia senlaca aŭdaco.
Laŭdata estu, Sinjor'! pro niaj fratoj Kojonoj,
noble pendantaj sub la pez' de semmilionoj.
Sed super ĉio estu Vi laŭdata, ho Plejalta!
ĉar fikadon vi faris tiel superhome ekzalta,
ke en ĉi mistika mikso abismiĝas nia anim',
por ebrie disflui kaj drivi al Via senlim'!
EL EGIPTUJO
LA KANTOJ PRI LA GRANDA ĜOJO
DE LA KORO
La Unika, la Fratino sen komparo,
la plej bela en la mondo,
ŝin rigardu, brilan stelon de l' Novjaro
eke de la sezonrondo!Brilas ŝia ĉarmo, brilas ŝia haŭto,
la okulojn hel' irizas,
dolĉparolaj lipoj en ŝerceta paŭto
kisojn jam ekskizas.Longa ronda kolo kaj du mamoj lumaj,
haroj – vivaj karneoloj!
Ŝiaj fortaj brakoj, pli ol oro sunaj,
fingroj, ha! lotuskoroloj!Lumb' langvore kava, gamboj sekretante
sukoplenan orgranaton!
Ĉiu via paŝo ĝin malfermetante
frenezigas la amaton!
(Papiruso Chester Beatty I, dorsflanke)
EL EGIPTUJO
KANTOJ EL LA RIVERBORDO
1
Mia dio frata, mi vin akompanas,
ĉarme estas iri kun vi al Rivero;
mi konsentas ĉion al via tenero:
antaŭ vi mi paŝas, antaŭ vi min banas,
lasas vidi korpon de freŝa fajenco
tra tuniko el plej fajna reĝa lino,
plenan de l' aromoj de la virgulino,
nupte saturitan de parfum-esenco.
En la akvon vin renkonti mi alvenas,
kaj eliras kuntenante fiŝon ruĝan:
mian sinon ĝi aspiras molrifuĝan,
inter miaj fingroj ĝi feliĉe svenas.
Dio, frato, plejamato,
venu, venu – kaj min prenu!
2
Se nur mi estus lia negrino,
kiu ĉe liaj piedoj sklavas!
Sen fin' humidus mia vagino,
dum lian tutan korpon mi lavas…
3
Ĉu vi leviĝas, ĉar malsata?
Ĉu vi foriras pro soif'?
Jen mia brusto plenparada,
jen mia rosabunda kliv'!
4
Kiel bela estas jena horo!
Ha, ĝi povu daŭri, eterniĝi!
Ĉar de kiam venis vi sterniĝi,
min sanktigas via mandragoro!
(Papiruso Harris, 500)
(Ostraca en la Kairo-muzeo, n-roj 25-218 kaj sekv.)
EL JUDUJO
LA KANTO DE LA KANTOJ
KIU ESTAS AL SALOMONO
1
La danco de la Ŝulamidino
Kiel linda via paŝmaniero
en festŝuoj, Princidino!
La faldiĝ' de via pug' – koliero,
verko de majstra rafino!
Via piĉo – ronda orkaliko,
ne mankas vin' aromita!
Via ventr' – amaso da tritiko,
de anemonoj kronita!
Viaj mamoj – du cervidaj saltoj,
ĝemelinoj de gazelo!
Via kol' – ebura tur' en altoj!
La kapo sur ĝi – Karmelo!
Viaj okuloj – brila lazuro,
en Heŝbon, de l' akvovasko!
Via nazo – la Lebanon-turo gvatanta kontraŭ Damasko!
Via ŝvebanta harar' – purpuro!
Reĝon kaptis ĝia fasko!
(VII, 2-6)
2
La amo de la Ŝulamidino
Ha kiel bela, kiel rave ĉarma,
vi amatin', en la volupto!
Via gracio estas arbo palma,
kaj viaj mamoj palma frukto!
Mi grimpos sur la arbon de l' jubiloj,
la traŭbojn kaptos kun fervoro:
ĉar viaj cicoj estas ja daktiloj,
spir' via – abrikot-odoro!
Via salivo – vino delikata,
en mian gorĝon ensuĉata,
al lipoj kaj al lango flata!
(VII, 7-10)
EL HELENUJO
ANTOLOGIO PALATINA
1
Dolĉ' estas fiki; negas neniu; sed se la regalo
monkostas, ĝi fariĝas amara pli ol galo!
KILLAKTOR (V, 29)
2
Mi juĝis pugkonkurson: min tri virinoj mem elektis,
kaj la blindigajn nudojn iliajn mi do spektis.
L' unua montris blankajn gluteojn, kiuj sen molcedoj
floradis, kavigitaj de rondaj kvar fosetoj.
De l' dua, krurdisiga, la roza karno neĝepura
alprenis varman tonon de l' anemon' purpura.
La lasta male gardis de mar' kvieta la mallaŭton,
senvolaj lantaj ondoj trakuris fajnan haŭton.
Se la diinjuĝinto ĉi tiujn pugojn nur vidintus,
certe por li l' Olimpaj neniom plu eĉ indus!
RUFINOS (V, 35)
3
Tri virojn kontentigi samtempe por mi estas ne tro,
unu ĉe l' supr', alian subzone, trian retro.
Perversaj, virinamaj aŭ pederastaj ĉi bonvenas!
Ci frapas, kun du knaboj, kaj urĝe: nu, ne ĝenas!
TUDIKIOS GALLOS (V, 49)
4
La rozopugan Doris diskrure super mi levinte,
en ŝia flora freŝo fariĝis mi senmorta.
Ĉar inter siaj belaj genuoj ŝi min premis vinkte
kaj la amkuron longan rajdis en sido sporta.
Langvore la okuloj, kiel folioj ĉe la vento,
dum ŝia trotetado, glime al mi lucernis,
Kaj daŭris lud', ĝis ambaŭ elĉerpis sukon de la ventro,
kaj Doris, malstreĉite, la membrojn lacajn sternis.
DIOSKORIDES (V, 55)
5
La mamojn en la manoj, la buŝon mi en mia havas,
kaj ŝiaj blankaj ŝultroj ĝis freneziĝ' min ravas.
Sed al la plejsanktejo ankoraŭ mi ne povis tuŝi:
mi kovas virgulinon, kiu ne volas kuŝi!
Ĉar ŝin Atena estras, sed po duon' kun la Pafia –
kaj mi, ve! inter ambaŭ ĝemas hipertrofia.
PAŬLOS SILENTIARIOS (V, 272)
EL ROMO
ELEGIO
Ŝi do ne estis bela, ŝi do ne estis eleganta,
kaj ŝin mi ne sufiĉe do estis peteganta!
Ŝin tamen mi tenadis, sed ve! inerta, sen profito:
mi kuŝis, pigra pezo kaj honto por la lito!
Malgraŭ deziro mia, kiun ŝi volis mem instigi,
ne povis mia membro velkanta nin ĝuigi.
Vane ŝi mian kolon katenis per eburaj brakoj
pli blankaj ol la neĝo sur montoj de la Trakoj,
donadis al mi kisojn, kie sin plektis niaj langoj,
lerte femuron ŝovis sub miaj du sidvangoj,
susuris mil karesajn nomojn, min nomis ŝia mastro,
aldiris ĉiujn flustrojn ekcitajn de malĉasto,
vanege! Miaj membroj, kvazaŭ glaciaj de veneno,
senviglaj min perfidis en tia entrepreno!
Ha, kia por mi estos, se mi ĝin vidos, la maljuno,
ke nun jam mi rezignas pri tia devplenumo!
Honton al mia aĝo! En verda jun' ne povis do mi
al la amata pruvojn pri ĉi verdeco doni!
Tia ŝi ellitiĝis, kiel Vestal' en rita stato,
kiel fratino, kiun respektas kara frato.
Tamen du fojojn Ĥliden, tri fojojn blondan Pithon, plue
tri fojojn Liban mi ja posedis kontinue;
eĉ en mallonga nokto, je l' petoj de Korina, ĝoje
– mi ĝin memoras! – mi ja eltenis ĝis naŭfoje!…
Kaj tamen mi sekrete preparis ĝuojn senkomparajn,
elpensis amkombinojn kaj pozojn la plej rarajn;
sed miaj membroj turpe, kvazaŭ kadavr' en tombripozo,
restis pli mole velkaj ol hieraŭa rozo.
Kaj nun, ili reviglas en fanfaron' sen aktualo,
nun ili repostulas pri tasko kaj batalo.
Prefere, ha! vin kaŝu, vi la plej honta el la fiaj!
mi lasis jam min kapti de falspromesoj viaj.
La mastron vi perfidis – mi, surprizite sen armiloj,
pro vi suferis grandan domaĝon kun humiloj!
Kaj tio, kiam degnis mia knabin' spontane
karese ĝin ektuŝi kaj inviteti mane!
Sed ĉar nenia lerto ĝin refirmigis nek konvinkis,
kaj, sin mem forgesante, ĝi plu denove sinkis,
“Kial min moki? Kio – ŝi diris – puŝis vin, ho fola!
sur mian liton montri membraĉon vake mola?
Aŭ vin impotentigis ia envulta amuleto,
aŭ ĵuse vin elĉerpis alia virineto!”
Sen pli, ŝi tuj desaltis, dum la ĉemizo ŝin rivelis,
(ĉi tiu nudpieda forkuro ne malbelis!)
kaj, por ke la sklavinoj ne informiĝu pri l' fiasko,
ŝi kaŝis la ofendon per sinlavada masko.
OVIDIO (Amoroj, III, 7)
EL ROMO
EPIGRAMOJ
Vi midzas, ho Lesbia, kaj trinkas akvon: tute prave –
vi uzas ja la akvon en lok', kie plej grave!
(II 50)
*
Ĝemeloj ili estas, sed la kontraŭajn seksojn lekas.
Ĉu ili do similas aŭ ne, ĝi dubon vekas.
(III 88)
*
Neniun vi rifuzas, Taida, kaj ne hontas tion:
nu, sed almenaŭ hontu rifuzi ja nenion!
(IV 12)
*
Kial, Taida, al mi la nomon de oldul' prodigi?
Neniu vere estas tro olda, por midzigi.
(IV 50)
*
Al tiom knabinetoj la tro familiara stango
de Linus vake ŝrumpas. Nun gardu vin, ho lango!
(XI 25)
*
Subite via lango paraliziĝis, ho Flavi',
dum piĉlekado: nune almenaŭ fikos vi!
(XI 85)
*
Vi vendis, Labieno, tri bienojn,
por, Labien', aĉeti tri njo-knabojn:
vi bugras, Labieno, la bienojn!
(XII 16)
*
De Fabul' vi miras la obstinon
ne edziĝi: havas li fratinon.
(XII 20)
*
Tridek knabinojn havi kaj tridek knabojn kun kuplemo,
kaj u n u kacon, kiu cetere… Jen problemo!
(XII 86)
*
Librojn de Mussetius porke spritajn,
kiuj spitas eĉ la Sibaritajn,
ties paĝojn salajn kaj pipritajn
legu, Rufo, sed en la ĉeeco
de knabin', ke vi, al Himene'
himnon mane kadencante, ne
mem fariĝu senedzina edzo!
(XII 95)
MARTIALUS
EL FRANCUJO
L. M. F.
Mi vin salutas, ho beninda fendo,
inter ĉi flankoj brila de purpuro!
Mi vin salutas, strikta aperturo,
kiu plenigas vivon je kontento!Nur dank' al vi finiĝas la turmento,
kiun Amoro pafis el arkŝnuro:
teninte vin kvar noktojn en saturo,
jam liajn pikojn portas mi sen plendo.Ho eta truo, linda tru' kaj vila,
de krispaj haroj riĉe malhumila,
kiu laŭplaĉe venkas virribelojn,ĉiuj amantoj devas, por honori
al vi, genue veni vin adori,
en man' tenante l' ardantajn kandelojn!
PETRO DE RONSARD (Livret de Folastries, XX)
EL FRANCUJO
ELVIRA
Kiam la amdeziro disigas ŝiajn krurojn
kaj ŝia brako gvidas al ŝia buŝ' altira,
siajn antaŭe helajn kaj hontemajn okulojn
en ard' nerekonebla malkaŝas nun Elvira.Dum iam ili mole sur la rozoj negliĝis
kaj serĉis ian stelon tra l' foliara dormo,
rigard' ilia stranga subite jam fariĝis
pli sombra ol la nokto, pli nigra ol la ŝtormo.Tutan Elviran amo plenigas per belriĉo;
pli varma spir' ŝveligas la bruston marmorduran,
kaj plu ŝia vizaĝo petegas kun feliĉo
tro longan karesadon kaj raviĝon plezuran.Vane do ŝi laŭlonge de l' gambo facilmova
alŝovis sur la haŭto tre strikte ŝtrumpon silkan,
kaj tiun ĉi matenon kun zorgo ĉiam nova
ornamis sian korpon gracian kaj fortikan.La robo, la subjupo, la tolaĵo, la laĉo,
la buk' ne povis ŝirmi ŝian junecon floran
je ĉi subtila fajro, kiu, sekreta plaĉo,
starigas ŝin provokan kaj sternas ŝin langvoran.Elvira! do necesis, sen ia singardemo,
ke tage, tra la urbo vin observanta ruze,
malgraŭ la tim' vi venu obei al la tremo,
kiu en via karno incitis vin konfuze.Necesis lasi fine de via korp' defali
korseton longobartan kaj la suplan ĉemizon,
kaj al malpure ardaj okuloj senvuali
la viajn, ĝuadante voluptan paralizon.Ĉar sub la kruda jugo de l' amo-suvereno
vi ne plu estas tiu Elvira infankora,
kiu naive ridis al rozoj de l' ĝardeno
kaj serĉis stelon sur la ĉiel' sopirkolora.Nun la dezir' disigas viajn genuojn flore;
sed post la kvietiĝo kaj revestado tuta,
ĉu tiam, foririnte, repensos vi memore
pri la mistera horo, kiam vi estis nuda?Ne! En ĝardeno, milda al via laca paŝo,
kie la foliaro tralasas stelviziton,
vi estos re l' Elvira kun ĉasta okulkaŝo,
al kiu evitigas forges' la hipokriton.
HENRIKO DE RÉGNIER (La Spegulo de l' Horoj, p. 150)
EL FRANCUJO
PRIMOKO
De l' satirus' eksalte la nukon ekrajdinte,
la nimf' sidanta ridas, sin streĉas supla, nuda,
sian ventreton frotas ĉe la kolfelo kruda,
kaj la du blankajn krurojn pintigas okulblinde.Pan stumblas, ŝanceliĝe; surpriza de ĉi jugo,
sufoka de l' tenajlo de la femur-intimoj,
la hirta Di', amata de l' adoleskantinoj,
arkigas duran dorson sub la petola pugo.Li portas ŝin. Ŝi ridas, ekdancas per la koksoj,
apogas sin je l' vila kranio, laŭ la svingo
agacas ĉe la haroj sian brusteton beban,kaj, dum ŝi okuletas lascive trans la kornoj,
ŝia piedo spitas per familiara fingro
la monstron de l' deziro renkonte al ŝi streban.
PETRO LOUŸS, La arbaro de la Nimfoj
EL ANGLUJO
PRI LA CICOJ DE LA BRUSTO DE JULIA
Ĉu vi jam vidis, por ĝin ŝati,
tra blankaj ruĝan rozon gvati?
Aŭ ŝovi sin ĉerizon (plio
da ĉarm'!) en koron de lilio?
Ĉu vi rimarkis, kiel frago
drononte brilas en kremlago?
Aŭ kiel la ruben' purpura
ruĝas tra perl' orientpura?
Tiajn – krom pluaj beldelicoj –
similas ŝiaj pimpaj cicoj!
ROBERT HERRICK
EL ĈINUJO
1
Por senfine en la domo, kiu vin elektis, resti,
devos vi ĉe l' noktaj luktoj, per malfermoj kaj per fermoj
defendante vin, nek timon nek laciĝon eĉ atesti,
ĝis la freŝa blov' aŭrora hele glitos tra l' kurteno,
ĝis la luno lasos lokon al la stelo de l' mateno.Pri l' brodaĵ' de l' kapkuseno vi ja kredis havi konon
ekde l' infaneco, kiam, nudaj kiel silkovermoj,
sub kovriloj via mano taŭzis mem sian kokonon.
Sed alvenos hor' mezuri ne plu cole jam, sed fute –
ha! kaj tiam, miaj etaj, ha! kaj tiam… Sed nun, mute!
LI IU (17 jc.)
2
Sed kies ĉi mallongaj haroj, rande
de l' lit', kiu jam sentos mian vibron?
Ĉu bakalaŭro tien ĵetis vin
sidanta, por vin legi kiel libron?
ĈJEN IN (18 jc.)
3
Miaj lascivaj manoj iris, iris
en venkaj sondoj
tra la superabunda pitoresko
de l' neĝaj montoj…
Ridante, ŝi mian manikon kaptis
naivmiene
kaj premis ĝin inter femuroj ŝiaj
karcerotene!
CJEN LIANG-ĈO (17 jc.)
4
Li gvatas ŝin, ŝi gvatas lin,
dum la branĉet' de balzamin'
sekretas sin en hejman kaĝon
inter la faldoj de l' negliĝo.Neni' pli havas da util'
ol tiu ronda ventumil',
por kaŝi al si la vizaĝon,
kiam mezvoje al rosiĝo…
FANG CENG-SIANG (20 jc.)
EL HISPANUJO
EL LA ANDALUZIA FOLKLORO
Sur via kap' ondantan ore
harriĉon admiras ja mi:
ĝi servas por vin vesti nokte
kaj tage por vin ornami.
*
Vi ĝin posedas, vi ĝin posedas,
la kuracilon de mia febro!
Vi ĝin posedas, vi ĝin posedas,
kaj kaŝas zorge sub via vepro!
*
Dolĉegaj estis la akvoj
de l' granda mar' originale;
sed mia Bruna tie pisis –
jen kial ili gustas sale!
*
Kun vi mi volus esti kiel
piedoj de la Krucumita:
la unu sur l' alia, kune
tenataj per najlo rigida.
*
Dum ne tintos krurringoj miaj
kontraŭ miaj orelornamoj,
vi, mallerta! neniam konos
la profundon de miaj amoj!
*
Samas vi la benan kuvon
je l' eniro de l' kapel':
ĉiuj viroj tie trempas
fingron – kaj rapidas el…
*
De l' kisoj kaj de l' lakto mia
antaŭ alia rendevu'
vin zorge lavu la patrino:
ŝi spertas, la aĉa noktu'!
EL JAPANUJO
SUR LA ŜAMISENO
Ĉe la pordo,
nokta ekvizito.
En la longa koridor' do
klakas la getaoj en alkur' scivola:
unu viro – unu, ve! invito…
En la ĉambron mi revenas, sola;
sur lakita ĉi makuro
sen esper' de tril' oriola nur silenti…
Tra husumon ridotintoj de plezuro…
tikl-aludoj traflustrataj… silksusuro…
ĉiun rosan bruon kun envi' atenti!
Kiel en soleco lita
ha! dolore estas am-atendi,
neĝajn krurojn vane disetendi,
por neniu freŝan figon fendi!… enfermita!
Ho lindaj heroinoj, min la milforma bildo
de viaj amoj gardis kontraŭ enu' kaj tristoj,
la lum' de viaj beloj protektis je la gildo
de l' pastroj de funebro, de l' nigraj doloristoj,
via gracio ŝirmis kvazaŭ magia ŝildo:
tial en Venustemplo por edif' de turistoj
ĉirkaŭe de l' altaro kun sperto kaj manmildo
mi ĉizis viaglore frison da oaristoj.
Ha, nur valoru al mi la ben' de Apolon', ke
ĉi pian monumenton atencu ĉiam vane
la lango de l' zoiloj kaj dento de l' foinoj!
Jes, mia verk' la morton evitos tiel longe,
dum al tenera tento malfermos sin novame
via triobla floro, ho lindaj heroinoj!
Ĉe gruzo ludas la knabet' ŝovele,
kiam urĝantan sentas li bezonon,
vokas al Panjo, kiu alnivele
kliniĝas, por malbuki lian zonon,
malfermas la fendeton, fierŝvele
lian vibrantan etan virkolonon
elfingras; ne zorgante, ke rivele
ŝi streĉas sian striktan pantalonon
kaj, kvazaŭ invitante ĉur-oferojn,
konturas du purformajn duonsferojn,
dum videbliĝas ĉirkaŭ la kupolo
sub la flanel' fidela ĝis nudneto,
kiel muntaĵ' de kosta gemkapolo,
la orlo de l' intima kalsoneto.
II
Tra l' urba park' ia knabin' malriĉa
vagas ……………………… frondoj
……………………………… blondoj
…………………………… tiklo piĉa.
……………………… anguldiskretoj
……………………………….. benkoj
……………………. siaj malvenkoj
…………… la maljunaj sinjoretoj.
Inertas ili, ĉar el la ĉurej'
en lozaj pantalonoj – panta rhej –
forfluis la vivakvoj, heraklitaj!
Sed la nimfet' aperas, faras ree
kapuĉojn per manuzo klera glitaj,
kaj jen sub ŝiaj fingroj ŝprucas kree
printempa suk' el vergoj miraklitaj.
DEKOBLA LOGO
(POR MATURA AĜO)
1
Unun via kor' adoru –
sed se du-tri, des pli bone.
2
Dian nomon vi ignoru,
krom en ampromes' fripone.
3
Tagoj ses al am' sufiĉu,
sepan gardu memdediĉe.
4
Paĉje-panje kacu-piĉu:
longa viv' tiukondiĉe.
5
Morton indas, ne forgesu,
kiu ĉastas hipokrite.
6
Malĉastadi do ne ĉesu
ne nur korpe, sed spirite.
7
Ĝuon ne propraĵo faru,
sed dividu ĝin senlace.
8
Falsajn ĵurojn ne avaru:
am' mensogi licas grace.
9
Karnan devon vi praktiku
ja senlime, sed senbeba.
10
Fremdan edzineton fiku,
al najbaro helpi streba.
I. BLAZONOJ DE LA MANO
Al l' avida krio la korsaĵo cedas:
tuj fingretoj predas, knedas kaj posedas
tiun varman riĉon de la lakta globo –
kiu viran manon por etern' obsedas.Ha, l‘ unua tuŝo de la man' revata!
La timemaj serĉoj, prova prem' privata,
kaj, dum kor' batbatas je angor' delice,
de l' tremantaj fingroj interplekto svata!Man', konsolo lasta post forlasoj, trompoj!
Tendo de l' vagantoj, Providenc' de l' trampoj!
kiu en soleco vidva vivamarojn
scias forbenadi per nur fingrotrempoj!
II. BLAZONOJ DE LA PIEDO
Flugaj piedetoj, kun tiktaka gamo
tretas vi kaj trotas sur la makadamo
tiel gaje tra la karnavala Nice,
dum al amo hastas via maska damo!Simpla viv' postulas, kiel milit', oron:
Kiku al neniu negas do lithoron,
kaj, ĉar gasto tardas, dume sub kimono
ŝia kalkaneto spronas la klitoron . : .Ĉu do pli profunde tuŝa karakolo,
ol, ho Piedetoj! kiam l' alta skolo
vin sur miaj ŝultroj rajdigas, tordante
viajn spasmajn febrojn ĉirkaŭ mia kolo?
III. BLAZONOJ DE LA KISO
Ke ne fortimiĝu via kor' lilia,
mi sur viaj negoj kaj velur' ilia
volas nur flirtigi nerve l' okulharojn:
kiso de l' animoj, kiso papilia! Kiam viaj lipoj miajn suke premas,
petas ardan mordon kaj mordate ĝemas,
nian gean febron en- kaj respirante:
kis', kian kolomboj en ĉiel' emblemas!Mian buŝon bekas via amdefi', kaj
jam la langoj skermas, vibre, hard-efikaj,
volvas sin volupte en kolubra plekto: ho lang-voraj kisoj, kisoj fraŭde fikaj!
IV. BLAZONOJ DE LA MAMOJ
En la nudaj varmoj, nokte, de Aŭgusto,
ŝia man' infana kun novama gusto,
tempe forlasante la fajrantan gemon,
palpesploras freŝon de l' burĝona brusto.La kvar amikinoj sin por ban' malvestas
kaj nudaĵojn kaŝi hipokrite gestas:
sed jam de l' ekvido diamantas piĉoj –
kaj la florajn globojn fingroj vete festas! .Surrajdante korpon tuj ebrian kuŝi,
li la mamojn premas, cicojn strebas buŝi,
kiam laktaj perloj pruvas, ke jam ĝermas
ve! suĉont' alia tiajn belojn fuŝi…
V. BLAZONOJ DE LA PUGO
Sur la jam fraŭline ruĝiĝantan pugon
la kolera patro virte batas fugon
da sonoraj klakoj, pinĉoj kaj fingrumoj –
blinda, ke rosigas eĥo l' amlanugon.Ĉe l' subtrajna svarmo li, trafinte floron
de jesanta pugo, provas manesploron takte, kaj tra l' jupo sentas jam radii
de l' gluteoj firmaj la virinan gloron…Sklave, surgenue kaŭras vi, ĝis sferas diatona pugo, kiun vi oferas,
vojon disstreĉante per komplicaj manoj,
al la kaco, kies plug' sterila feras!
VI. BLAZONOJ DE LA PIĈO
Ventro, kiu meze montras narciseton,
por de paĉjo logi pli kaj pli kiseton,
vin karesoj liaj tiel ride tiklas,
ke la pipiĉeto likas pipiseton!Vepra mir', ho Piĉo, roz' de virga puro,
kiun eĉ ne markis knaba fingrospuro,
ha! ĉu ne skandale, ke monatoj devu
kroni vin matura per martir-purpuro?Piĉ' pli delikata ol amarilido,
vin, ho ve! barbare boras vostsolido,
al vi preparante eĉ pli sangan krevon:
kie patro pasis, pasos ankaŭ l' ido!
VII. BLAZONOJ DE LA KACO
Gabriel'! ĉi bebon vartu via graco,
ĉar la ruĝiĝantan panjon li sen laco
nude salutadas per leviĝ' naiva
de la lilipura sed aŭgura kaco!Al Georg' ĉi tiu estas konsekroto,
kiu esplorsondas groton Plu post groto,
la vilplenajn hidrojn fendi ĉiam preta
per staranta lanco sur potenca skroto!Flagon de l' Gracioj devos li malhisi
baldaŭ, jam vidante sian barkon ĝisi
tiun nigran vintron de la vira vivo,
kiam l' ora sceptro servas jam nur pisi…
KOMPLEMENTAJ KLARIGOJ
1 Kongresaj prezuroj (La amleciono en parko) de romano de la franco R. Boylesve (1902).
2 Kongresaj prezuroj (Min ne atendas okuloj) de novelaro de la svedo Lars Ahlin (1944).
3 Kongresaj prezuroj (La fajro) de romano de la Italo G. D'Annunzio (1899). – Anacapri, supra parto de la itala insulo Kapreo, kie la romana imperiestro Tiberio (-42- -37) konstruigis por siaj plezuroj palacon.
4 Kongresaj prezuroj (La Virino sen ombro) de romano de la aŭstro H. von Hofmannsthal (1915).
5 Kongresaj prezuroj (La vergo de Aarono), romano de la anglo D. H. Lawrence (1922).
6 Kongresaj prezuroj (Ĉe la sanktaj akvoj), romano de la sviso J. C. Heer (1923).
7 Kongresaj prezuroj (La nekonata Eros) de poemaro de la anglo Coventry Patmore (1877).
8 Kongresaj prezuroj (Kia en sonĝo) de poemaro de la franco H. de Régnier (1892).
9 Kongresaj prezuroj (Submergita de la akvoj) de romano de la germano Th. Storm (1876).
10 Kongresaj prezuroj (La fajra vepro) de romano de la norvegino S. Undset (1930).
Afrodita: La diinjuĝinto estas la fama Pariso (ќ), kies decido, favora al Afrodita (Ãױä࠴穬 la diino de la amo, okazigis la Trojan militon.
Alfesibojo: La moto, el la latina de Vergilio: Bukoliko V, v. 75.
Artemis: La virga diino de la ĉaso.
Atena (la virga diino de la inteligento;
Bat-Ŝeba, la edzino de Urija, kiu al David naskis Salomonon (vidu II Samuel, 11, kaj la Evangelion laŭ Mateo, I, 6 kaj sekv.).
Cipro: vidu noton ĉe Pafio.
DAS ZERBROCHENE RINGLEIN: La latinaj versoj estas de Johanus Secundus (1511-1536).
DEDIĈO: La latina moto: “la tri vizagoj (aŭ: buŝoj) de la Virgulino”, el la Vergilia Eneido IV, 54.
Eŭkseno – kromnomo helena de la Nigra Maro. Kaistro (˜, rivero fama pro siaj cignoj.
Edenlando. La Tera Paradizo (Genezo, 3).
FERMATURO: La greka moto diras: “Ne estas hontinde al ni nomi, por la utileco de la aŭdantaro, la generajn organojn, kies kreadon ne hontis Dio” (el Pedagogo de Klemento el Aleksandrio, II, 92, 3).
FUĜO DE CENTAŬROJ: Ossa, Olimpo, Peliono. Montegoj en Tesalio.
Gabriel: vidu la Evangelion laŭ Luko, I. 28. – Georgo: vidu la pentraĵon de Carpaccio, en Venecio, La triumfo de sankta Georgo.
Goethe: Vidu en la Taglibro de Goethe (1810).
Hanibalo, la Kartaga militestro, metis en -211 sian tendaron antaŭ la pordoj de Romo, sed ne povis ĝin venkopreni.
Heredia. Hispandevena franca poeto (1842-1905).
Herkulo: Latina formo de Heraklo, duondio, kies 12 faroj estas famaj: i. a. li venkis la Leonon de Nemeo (kies felon li uzis por tuniko), la ferbekajn birdojn de Lago Stimfala, la centaŭron Nesso, enamiĝintan al lia edzino Dejanira, kaj aliajn centaŭrojn provintajn rabi la novedzinon de lia amiko Piritoo. Lia 12a faro, bedaŭrinde, ne estis prikantita de la franca poeto.
Himeneo (helena dio de la edziĝo.
KANTOJ EL RIVERBORDO: La Rivero: Nilo.
KONFESEJE II: La v. 9-10 estas evidenta traduko el la Mara Tombejo de P. Valéry (1920).
LA ĈASTA: Miss. Angla fraŭlino.
Oaristoj (Kvankam la poeto ne donis mem titolon al siaj lastaj poemoj, mi pruntis ĉi tiun el la Dediĉo: lia ombro min Pardonu!
Omfala – Lidia reĝino, kiu sklavigis momente Heraklon.
Ortigio – Malnova nomo de Delos.
Pafio (aŭ Pafoso); malnova nomo de la insulo Cipro, kie Afrodita havis sian ĉefan templon.
Pan, aŭ Pajno. La seksarda dio de la kapraj gregoj, ĉe la Helenoj.
PANORAMA DE GITANA: La angla verso estas de R. Browning (1812-1889).
Parcifalo, kavaliro de la Tablo Ronda, al kiu malkovriĝis la Gralo, kaliko entenanta iom el la sango de Jesu-Kristo.
PROMENO DE SENSFARŬLINOJ: Montmartro. La plezurkvartalo en Parizo. La egipta Obelisko kaj la napoleona Kolono, monumentoj respektive sur la placoj Konkordo kaj Vendomo.
SUBĈIELE II: La greka citaĵo (diras: “ĉio forfluas”: tio estis la slogano de la filozofo Heraklito (el Efezo (540-480), kiu instruis la nekonstantecon de la universo.
Ŝivao, persono de la hindua Triunuo, la detruanto de la mondo.
TENDERE ERMITAGE: La hispanaj versoj estas de F. García Lorca (1899-1936).
Tirinto (Helena urbo.
TRISTREKAJ MINIAUTROJ: La latina moto diras: “tri faras unu” (el la De Trinitate de sankta Aŭgusteno, 5, 14).
VENVS HORATRIX: La franca verso estas de A. Chénier (1762-1794).
Werther: ALLA MANIERA DEL WERTHER: Werther, amanto de Lotte, en la romano de Goethe La suferoj de la juna Werther (1774). – La germana verso estas de C. F. Meyer (1825-1898).
WRITTEN IN COUNTRY CHURCH: La italaj versoj estas de A. Aleardi (1812-1878).
Zeŭseto: ankoraŭ infano, Zeŭso estis kaŝita en Kretaj grotoj, ke lia patro Krono lin ne formanĝu.
GLOSOJ
Asterisko (*) montras, ke la vorto enestas en la Suplemento de la Plena Vortaro, kaj la signo z la zamenhofecon.
alensonoz
Franca punto.
anfrakto
Neregulforma kavaĵo.
apreci
Kompetente taksi artvaloron.
basa*
Malalta.
bei
Ŝafbleki.
bebo*
Infaneto.
bikino
Mallarĝa mamzono kaj eteta kalsoneto, por la sun- aŭ marbanoj.
bruska
Senpacience aŭ neatendite abrupta.
bugri
Anuskoiti.
bukceno*
Spirala konko, uzita kiel trumpeto.
burso
Saketo, pendanta de la zono.
cipo
Kolono izola, uzita kiel memorsigno, altaro ks.
degni
Bonvoli fari ion, el nura afableco.
delico
Delikata, intensa plezuro.
dura*
Malmola.
enorma*
Supermezure granda.
envulti*
Malsanigi aŭ mortigi per magiaj procedoj.
erekti*
(pp organo)
Disetendi kaj rigidigi.
eskvizita
Rave delikata.
fajna*
Distinginda pro la kvalito aŭ pureco de sia substanco.
febla*
Malforta.
fermaturo
Muzika peco, finanta koncerton.
fokstroto
Danco en modo ĉ 1920.
fola
Frenezeta.
fraŭdi*
Trompoŝteli, misuzante konfidon.
frida*
Malvarma.
froko
Robo de monaĥo.
frondo*
Foliriĉa branĉo.
gadmeso
Artefarita kaco.
gazono*
Herbotapiŝo.
gejŝo*
Eleganta plezurdonantino, en japanujo.
getao*
Japana lignoŝuo.
gvati*
Ŝtelume observi.
hanti
Fantome obsedi.
hida
Tremige malbela.
hororo*
Harstariga teruro.
husumo
Japana ŝovebla vando.
ĥitonoz
Antikva tuniko.
insinui
Milde, preskaŭ nerimarkate enŝovi.
intumeski
(pp organo)
Ekŝveli.
irizi*
Nuanci per ĉielarkaj koloroj.
jubili*
Religie ĝojkrii.
karneolo
Gemo ruĝeta.
komplico*
Helpanto en neleĝa faro.
koktelo*
Brandmiksaĵo.
kriĉi*
Akcipitre krii.
kurta*
Mallonga.
kvadrigoz*
Kvarĉevala jungaĵo.
lanta*
Malrapida.
leĝera*
Malpeza.
liki*
Tralasi gutetojn.
linda
Okulplaĉa pro ia neordinara delikateco aŭ viveco; beleta.
loza
Malstrikta, malstreĉita.
makuro
Japana kapapogilo el ligno aŭ porcelano.
mango*
Karnoriĉa ekzotika frukto.
midzi
Kacosuĉi.
nardoz*
Antikva parfuma substanco.
negi
Diri ne.
oaristo
Intima konversacio.
olda*
Maljuna.
omego*
Greka litero, en formo de duobla o (w).
ondino
Akva feino.
pado*
Vojeto por piedirantoj.
palinodio
Poemo kontraŭdiranta antaŭan alian poemon de la sama aŭtoro.
paseo*
Pasintaĵo.
paŭti*
Malbonhumore grimaceti.
pederasto
Homo inklina al amoro de junaj knaboj.
pigra*
Mallaborema.
pimpa*
Dezirekscite eleganta.
plonĝi*
Sin ĵeti en akvon, por naĝi.
polmo*
Mankavo, manplato.
povra*
Kompatinda.
predi*
Rabakiri.
primico*
Unuaaĵo kiel oferdono.
prodigi*
Malavare disdoni.
riveli*
Revelacii.
rufa*
Ruĝe flava.
sensitivo
Sentema mimozo.
sinki*
Malrapide malsupreniri aŭ fali.
sinui
Serpentumi, zigzagiri.
sombra
Malluma, malhela.
spekti*
Rigardi kaj aŭskulti (spektaklon).
sproso*
Verda branĉoĝermo.
spuro*
Postsigno.
streta
Mallarĝa:
stringi*
Ĉirkaŭpremegi malvaste.
sturmi*
Kurataki.
superba
Majeste bela.
supla*
Malrigida
svaga
Malpreciza.
ŝorbeto*
Glacia franda trinkaĵo.
tantaliga
Similiganta al Tantalo, ĉar prezentanta turmente neatingeblan regalon.
tarda*
Malfrua.
tenera*
Milda, amema, kormola.
tepida*
Malvarmeta, duonvarma.
trampo*
Vagulo, ĉifona kaj malriĉa.
turpa*
Malbela.
vasko
Fontana konkego.
virulenta
Prezentanta maksiman disvolviĝon de mikrobo aŭ viruso.