ENHAVO
Tra Siberio
Siberia romanco
Mia patro kaj mi
Inter kaptitoj
Revoluciaj dioj
Idilio
Ŝanĝitaj vivoj
Ama danco
Estas jam tempo
La Amo
Ĝemo
Ŝi
Agordo
Mi
La Majstro mortis
Al homfrato
Konfeso
1919
L’ aŭtuno
La vivo
Rememoriĝo
Kanto de l’ vagabondo
Sur roko izola
Tragedieto
Tra l’ oceanoj
Ŝia adiaŭo
Sangaj larmoj
Sonĝas la maro
Se volas vi
La mar’ furiozas
Ploro kaj konsolo
Al rememoroj
Ĉe la ruinoj
Melankolio
Homo serĉu la homecon!
Saĝe
Interrompita romano
Kiel la homo
Preĝo sur la strato
Nokta vizito
Momentoj
Larmoj de Kristo
En la drinkejo
Post karnavalo
Ne kredu!
Dolora deziro
Turmentaj demandoj
Ni sonĝas
Vi kaj mi
En horo de l’ malespero
Milita fablo
En la tombejo
Stranga danco
Krioj de l’ mizero
Sanga nokto
Marinjo
Stranga nostalgio
Estimu la homon!
Nazo de Athanazo
Rememoru!
Sableroj
Kantantaj kordoj
Sopiro
Fabelo
Siberia lulkanto
Arbara idilio
Serenado
Kanto de Piero
Barkarolo
Estis iam
Serenado al F-ino Loli
Vane
Nokto sur la maro
Nova sento
Al vi
Estas mi floro de sabla dezerto. Kreskis mi orfe sen ŝirm’ de oaz’. Estas mi griza ĉifono de dioj, teren ĵetita de l’ alta Parnas’. Estas mi rido de ĝuo momenta, kiun kurbigas je ploro la sort’. Estas mi larmo de homo vaganta, kiun konsolos per kiso la mort’. Estas mi amo de koro sanganta pro la mizero de l’ tuta homar’. Estas mi venĝo de sentoj ribelaj, kiuj inerte baraktas sen far’. |
Floron, ĉifonon, la ridon kaj larmon,
homo, akceptu donace de mi!
Venkos la amo la venĝon inertan,
ĉar ĝin destinis por venko la Di’.
Mia donaco, se estas modesta,
min ne riproĉu, ĉar estas nur sklav’,
kiu la verkon donante sin donas
kaj li mem restas mizere sen hav’.
Ĉion mi donas kaj ĉion disĵetas,
kion mi havas en tiu ĉi mond’,
por ke vi ridu kaj larmu sincere
sonĝojn naivajn de mondvagbond’.
Sur blinda voj’
de l’ neĝa kamp’, kie vagadas lupoj,… kun kormalĝoj’, per pena ramp’ marŝas mizera trupo… La vestojn ŝiras frosta vent’… Jen sonoril’
el fora spac’ rompas la mutan horon. La tinta tril’ pri dolĉa pac’ vekas en kor’ memoron. Kaj unu pensas pri l’ kaban’, Susura son’
de l’ vaga vent’ lule logante bruas… Al voja ŝton’ nur por moment’ li pro mortlac’ genuas… Alspiras sonĝojn vintra reĝ’ |
(Berezovka)
|
Drama aktoro estis mia patro, sortorompita, kara maljunul’, kiu, ludante rolojn en teatro, larmojn elvokis ĉiam el okul’… |
Drama aktoro estis mia patro…
Mi, obeema lia fila id’,
por mi elektis rolojn en teatro
viŝi ĉi larmojn per – tutkora rid’.
(Nikolsk-Ussurijsk)
|
“Kial vi ploras samsortan’? Ĉu vin turmentas la malsan’?” “Ne! La ekstera vintra frost’ sin trapenetris ĝis la ost’… Pro la glacia spir-nebul’ larmas silente la okul’…” |
“Strange! La fajro de la forn’
varme nin lulas nun al dorm’!”
“Pravas vi! Penson pri mizer’
portas mi larme kun sufer’,
ĉar hejme vokas min infan’,
eble malsana nun, sen pan’…”
(Berezovka)
|
Jen! La mizero ebrie festas sangan agapon, subpremiteco faras la vojon al ĉiel’, pala sklavaro de l’ pacaj minoj kaj kampoj el la katenoj forĝas armilojn por la cel’. En propran karnon Ĝi puŝas ilin, tondras kun krio: “Ho libereco, sangon verŝas por vi la glav’! Maljuston, jugon subpremas la Mondrevolucio!” kaj sin memvole klinas al nova jug’ de l’ sklav’. |
Ho! sed ĉi jugo ankoraŭ estas brila kaj nova,
kiu promesas veran edenon por popol’,
poste, glazuron perdinte, ĝi fariĝos senpova,
sed pli malsata, rajtojn postulanta idol’.
Sin liberigi de Ĝi homaro sangoceanon
verŝos refoje por tre belsona nova vort’,
sed en Mesio savanta havos baldaŭ tiranon,
ĉar nur batalo estas destin’ de homa sort’!
(Berezovka)
|
Gardisto cara sub fenestro postenon staras kun fier’. Li sin imagas la regnestro: despot’ kruela de l’ karcer’. |
Karcera ĉambro de l’ taĉmento,
ŝlosita pord’ katenas min.
En orfa solo de l’silento
mi pensas pri la disciplin’.
Sur la fenestro, vid’ al vido,
subite sonas brua frap’
kaj logas min per ĉarma rido
knabino kun orbukla kap’.
Graciaj manoj voke gestas
kaj al mi kisojn sendas for.
Kortuŝan ĝojon mute festas
en la karcero – mia kor’.
En tuta lando el regatoj
la plej valora estas ŝi.
Ŝi havas koron por kompato
kaj larmojn por la emoci’.
Sinsekve kis’ post kiso venas…
(Ho, ne koleru rusa car’,
ĉar kiu min al koro prenas
nur vivas en la – kvina jar’!)
Gardisto al fenestro pasas…
Per pugnosku’ li pelas ŝin.
Ŝi, kiel sonĝ’ fluganta, lasas
en la karcero – sola min.
(Berezovka)
|
Printempa rideto estis vi, l’ aŭtuna larmo – mi… Vi estis arde fajra am’ kaj mi – ŝtelita flam’… |
La larm’ kaj ridet’ renkontis sin:
poeto kaj knabin’…
Nun vivas mi en printempa varm’,
vi – en l’ aŭtuna larm’…
(Nikolsk-Ussurijsk)
|
LI:
Dancon petas mi, knabino, ŜI:
Jen la mano! Prenu, knabo! AMBAŬ:
En ĉirkaŭpren’
de l’ danca ĉen’ ekbrulis jam la kora flam’. La knab’, knabin’ ĉe l’ danca fin’ sopiras jen por amkaten’.
LI:
Ju pli ofte, des pli bone ŜI:
Kison, knabo, mi ne donos, AMBAŬ:
Mi estos vi,
vi estos mi kaj vivos ni en harmoni’. La kis’ de l’ am’, la sankta flam’ ne flugos for de nia kor’. |
(Berezovka)
|
Kial silenti mute senvorte, nin cedante al sortofatalo; kial sen ago stari malforte ĉe l’ altaro de Mondidealo; kial ne rompi dise per Amo la katenojn de l’ sklava homaro kaj eklumigi per sankta flamo la deviojn de l’ homa frataro, se estas jam tempo!? |
Kial ne agi, kiam en sango
baraktante veadas nacioj,
kiam la larmoj fluas sur vangoj,
furiozas militaj furioj,
kiam sen kredo, sen kondukanto,
sin perdante en vivlabirintoj,
vane atendas je la Savanto
la viktimoj de celon perdintoj,
se estas jam tempo?!
Fratoj! Ni havas forton, potencon
kun majesta ideo en koro!
Ne atendante la rekompencon
helpu ni en giganta laboro!
Fratoj! Morgaŭan tagon pripenti
antaŭ la sunleviĝo – ridinde!
Ami instruu homojn kaj senti,
teni sin je nom’ de l’ Homo inde,
ĉar estas jam tempo!
Fratoj! Nin vokas nia ideo!
Do levante la kapojn ni iru!
Nin ne timigu eĉ la pereo
nur pri venko triumfa sopiru!
Fratoj! Sed, se ni ĉiuj pereus
por ideo en paca batalo,
kredu, se eĉ tutmondo ĝin neus,
venkos certe la Mondidealo,
ĉar estas jam tempo!
(Nikolsk-Ussurijsk)
Premiita dum la VIII-a Int. Floraj Ludoj en Girona
|
Kie forestas tempo kaj spaco, kie la vivo estas sen laco, kie muzikaj ondoj vibretas, kie ordono kruda nur petas, kie arioj ŝvebas sen sonoj, kie regadas reĝoj sen kronoj, kie vidiĝas ĉio sen formo, kie animo sonĝas sen dormo, kie sen ombro brilas la flamo: tie naskiĝas vere – la Amo. |
Kie batalas koro por paco,
kie malzorgo plendas pro laco,
kie la kreo jam nur detruas,
kie la ĝojo ĝojon enuas,
kie la lipoj kurbe silentas,
kie animo faron pripentas,
kie eĉ celo estas sencela,
kie la suno froste malhela,
kie ne donas varmon la flamo,
tie mortadas vere – la Amo.
Kie triumfas venke konsento,
kie karesas eĉ la silento,
kie la barojn rompas fervoro,
kie por koro batas la koro,
kie la sento senton prifestas,
kie la larmoj ĝojon atestas,
kie espero iĝas vivcelo,
kie la tero ŝajnas ĉielo,
kie, fandiĝas flamo kun flamo,
tie ja vivas vere – la Amo.
(Nikolsk-Ussurijsk)
|
De sango ŝvelanta buŝeto via, kiel ĉerizo matura ridetas. Sur vango beleco majeste dia, kiel radioj de l’ suno briletas, sed koron vi havas demonan, doloron ekvekas sensonan la muta plendado de l’ koro dum ama horo… |
(Nikolsk-Ussurijsk)
|
Ŝi…Se larmoj briletas en ŝiaj okuloj, Se ruĝe ekflamas tagiĝo sur vango, Se vorton por diri malfermas Ŝi buŝon, ĉar voĉo, la ŝia, jam faras kortuŝon… |
(Nikolsk-Ussurijsk)
|
Tiel lace mizere batadas la koro, kiel horloĝo antikva pro rusto… Jen ĝi knaras, jen haltas, jen blinda fervoro brue martelas amboson de l’ brusto… Ho koro mia malfeliĉa, en sentoj tamen tiom riĉa, kial almozpetas vi amon, kial serĉas vi varmon, flamon, se via Ŝi estos neniam, se Ŝi forlasis vin por ĉiam? |
Do estas finite! Ŝi neniam vekiĝos,
la nokt’ kvankam mil kaj milfoje ektagiĝos!
Je dormo eterna Ŝi fermis okulojn,
lokiĝis por vivi trans grizajn nebulojn.
Por mi restis nur kadavro mizera
sen anim’ sen viv’ sub tombo hedera!…
Ho vane verdiĝos printempe arbaro
kaj brilos arĝente la nokta stelaro,
ĉar kovras jam teron velkintaj petaloj
kaj ĝemas mortveo tra montoj kaj valoj.
Sekiĝis somero, alvenis la fino,
mortante disiras koboldo, feino.
La kordoj de l’ harpo pro larmoj rustiĝis,
la kantoj de l’ koro por ĉiam mutiĝis,
eĉ ŝajnas glacia kaj frosta de l’ suno la flamo,
ĉar kun Ŝi formortis: la Belo, la Bono, kaj Amo.
Ŝi jam flirtas nun en sfera etero,
lasis min vagadi sola sur tero…
Sola mi restis, sed sen animo,
krozas ĝi treme tie ĉe l’ limo
de l’ spaco eterna senfina kaj vasta…
Ĝi flugis kun ŝia elspiro la lasta…
Nur febre funebre en koro doloro
ĝemadas, veadas per muta ekploro
kaj fluas la larmoj
kaj skuas mil svarmoj
da turmentoj la koron batantan,…
Ja koron sangantan…
Ho ĉesu batadi! Ĉesu do senti,
pro kulpoj, ne viaj, vane nur penti!
Krevu do koro, en brusto mizera,
por ke finiĝu ĉi vivo infera…
ĉi vivo tro tera… tro tera…!!
Ŝi atendas min! La voko jen sonas!
Por retrovi ŝin ĝi loge admonas
kaj mi, eĉ ne konante la vojon,
sur ter’ lasante ĝojon, malĝojon,
simile al lasta agordo fluganta
forpasos el tera ekzisto tre vanta.
(Nikolsk-Ussarijsk)
Premiita dum la VIII-a Int. Floraj Ludoj en Girona.
|
Laca sopiro, espero trompita, rusta liuto, de sorto rompita kaj eterna disharmoni’: jen estas mi… jen estas mi! Ŝtelis min ĉiam envio de l’ homoj, sonĝojn detruis vivantaj fantomoj, tamen fluas rimo post rim’ en form’ de l’ kanto el anim’, ĉar per dolĉa muziko de poezi’ enterigas l’ esperojn – mi. |
Flugas pli silke per rava adoro,
ol papilio de floro al floro
mia tre stranga fantazi’
sur kampo de la iluzi’.
Vibras interne… kaj flirtas kun tremo
formi sin inde je l’ sento – la temo,
tamen post naskiĝ’ la poem’
doloro estas en katen’.
La impresojn, inspirojn de l’ poetec’
tuj mortigas la realec’.
Homo pelata, fremdlande vivanta,
jarojn post jaroj kun ĝemo ploranta,
baraktanta sen suna bril’
jen mi: – poeto sen flugil’.
Sed se alvenos la lasta vivhoro,
kiam lastfoje ekbatos la koro,
kison enviitan de sort’
kun milda tuŝ’ donos la mort’
kaj mi, sklavo de lingvo, en paca dorm’
plu ne pensos pri l’ versa form’.
(Nikolsk-Ussurijsk)
|
Ne estis mi tie, preĝante plorpie, katenis min sklave Siberio. La famon ne brue, nur poste, malfrue, simile al eĥo de mortkrio mallonga sciigo alportis: “La Majstro mortis!” |
Sed scias mi sente,
ke oni sensente
plezurojn pelante babiladis,
eĉ kiam plorante
la ĉerkon portante
amaso funebra trapaŝadis.
Mallonga sciigo alportis:
“La Majstro mortis!”
Por ili, jen homo,
eĉ malpli – nur nomo
sin kaŝis por ĉiam en la ĉerko…
Por ni, funebrantoj,
por pacbatalantoj,
ĝi gardas kreinton de mondverko.
Mallonga sciigo alportis:
“La Majstro mortis!”
(Nikolsk-Ussurijsk)
|
Mia homfrato, tenu alte la kapon! Via kompato ne estingiĝu en koro por la suferoj de l’ homaro! Sklave trompite ne forlasu la kampon, brave hardite iru al celo en gloro venki la barojn de l’ miljaroj! |
Kaj se survoje ekĝemos la voĉo,
plena de akra homa riproĉo,
pri l’ vojo laciga, vaneco de l’ celo,
pri falsa moralo de l’ tero, ĉielo;
ke vivo de l’ homo nur ĉiam atendi
kaj plekti revaĵojn kaj plende pripenti;
ne kredu al voĉo de l’ celon perdintoj,
sed marŝu obstine pli supren al pintoj!!
Jes! Sentence kadence mi diras,
kiu alte senhalte flugiras
sentante nek ridon, nek mokon,
sekvante sonĝitan alvokon
jam estas feliĉulo!
Kiu nete ridete paŝadas
kaj serene sentplene vagadas
sur vojo dornhava senroza,
kun ĝojo anima ripoza
jam estas feliĉulo!
Li malpacon minacon ne konas,
sankta penso de l’ menso lin kronas.
Toleri pro ĉio sen veo,
esperi por ĉiu ideo
nur povas feliĉulo!
Li senĉese karese incitas
nin konstante vokante invitas
al fonto de l’ vivo spirita,
estonto, de l’ Majstro montrita,
por esti feliĉulo!
Mia homfrato, tenu alte la kapon!
Via kompato ne estingiĝu en koro
por la suferoj de l’ homaro!
Sklave trompite ne forlasu la kampon,
brave hardite iru al celo en gloro
venki la barojn de l’ miljaroj!
Sed se vi laciĝos en vana batalo,
ĉar venkos la barojn nek fajro, nek ŝtalo,
se mortos mizere la centoj da miloj
kaj trenos sin ĝeme de l’ tero la filoj,
se tondros vekrio de montoj al maro
kaj trovos neniam havenon homaro,
se vane kaj vane forflugos la preĝo
al surde reganta ĉiela la reĝo;
el anĝelaro de supra sfero
forpuŝu la Dion al sanga tero
kaj konstruu, se eĉ falsan, altaron,
mistifiku la kredeman homaron
per “nova dio” “nova espero”,
por ke denove vivu la – Tero!
(Nikolsk-Ussurijsk)
|
Lilio blanka vi estas kaj mia kor’ batanta admiras fide kaj restas por ĉiam vin amanta! |
(Nikolsk-Ussurijsk)
|
Silente neĝas… Post nuba vualo sin kaŝas la luno pro sangabomen’… Tra la mortvoka muteco en valo subite eksonas soldata blasfem’… La neĝo siblas sub glitveturilo… Por vivo petegas infana helpkri’… Apude sidas, en man’ kun fosilo, la patro, sen larmoj pro mortapati’… |
Post veturilo: – rajdantaj kozakoj,
pafilojn tenantaj por faro de l’ juĝ’.
malsataj korvoj kaj… knaras sur brakoj
la ĉenaj katenoj en la ventomuĝ’…
Nun haltas la veturilo… Silento…
Kelkfoje aŭdiĝas nur flustra ordon’
kaj duonronde la nokta taĉmento
viciĝas por lasta funebra kordon’…
La patro fosas… Apude en sveno
lin spasme, sen ve’, ĉirkaŭprenas filet’…
La tombo, propre fosita por sceno
de homtragedio, atendas en pret’.
“Je nom’ de l’ leĝo!” – soldat’ kun aplombo
nun legas pormortan verdikton de l’ stab’.
La vir’ genuas ĉe rando de l’ tombo,
al koro amanta sin premas la knab’…
“Mi devas morti kaj mortos sen timo,
eĉ palo hontiga ne tremas sur vang’.
En lasta horo de mia animo
rezigne, sed firme profetas la lang’,
ke mia morto – la sorto montrita
por Vi, ho patrujo kaj tuta mond’,
ĉar, kredu, de Vi mem estas fosita
la vin atendanta eterna tomb’!”
Mallonga preĝo… Je kri’ de l’ komando…
subite ektondras la paf’ post moment’…
Du sangaj korpoj enfalas de l’ rando
kaj… ĉion surkovras la neĝa silent’…
(Nikolsk-Ussurijsk)
|
Kovras roslarme velkintaj petaloj etan kadavron de papilio… Kante siblante tra montoj kaj valoj vento murmuras kun melodio… |
pri froste brilanta la suno…
ĉar venis… alvenis l’ aŭtuno.
Kial tremadas en viaj okuloj
larmoj pentantaj pri ama ĝuo?
Morgaŭ ja kovros memoraj nebuloj
amon someran per la enuo…
tro vane… Jam frosta la suno…
(Pervaja-Rjeĉka)
|
La vivo estas revado, sorĉa muziko, plenplena de melodio, dolĉa mistiko. La vivo estas rivero, bele majesta, ridante fluas ĝi pro frenezo ĝojfesta.Ie, tre malproksime, la unuan kison de knabino amata rabas ame sentime dudekjara knabo sub tilio konata. La vivo estas nektaro, flora printempo, |
(Pervaja-Rjeĉka)
|
Ekstere kun nebula funebro
esperojn de l’ somero
enterigas silente aŭtuna morttimo… Interne kun tremfrosto de l’ febro memorojn de la koro
enterigas plorpente veanta animo… Al kor’ amase nun venas, esperojn de l’ somero
enterigas silente aŭtuna morttimo… Interne kun tremfrosto de l’ febro memorojn de la koro
enterigas plorpente veanta animo… Sed vane funebras nebulo sensuna |
(Vladivostok)
|
Vagabond’ de l’ mondo estas mi, vaganta sur la ter’. En animo regas harmoni’ kun ĝojo kaj esper’. Se trompas min la sortfavor’, perfidas amatin’; vagabond’ de l’ mondo en la kor’ mi restos ĝis la fin’. |
(Nikolsk-Ussurijsk)
|
Sub griza kupolo de nokta ĉielo, plenplena de nuboj koleraj, sen ĝojo, sen kredo, sen firma vivcelo, en koro kun duboj misteraj pri sorto de l’ homaro, ĉe l’ bordo de l’ maro sur roko izola staras mi sola…Kaj ĉirkaŭ mi zume la maro parolas per ondoj batantaj la rokon. Ribela sopiro en koro ekbolas tondrante doloran alvokon. Per voĉo de furio por helpo al Dio sur roko izola krias mi sola… Kaj ŝajnas, ke mia malforta homvoĉo, |
(Okeanskaja)
|
Sur lito hospitala junulo morte pala deliras. En ĉi horo sopiras lia koro je alveno via, ho knabin’!Sur lito hospitala lin trafis sort’ fatala. La kor’ nur ami povis, sed nun sin eĉ ne movis je alveno via, ho knabin’! |
(Nikolsk-Ussurijsk)
|
Ankoraŭ unu kiso… arda ĉirkaŭpreno kaj poste… venis la lasta leter’. Ho, via ŝipo jam forglitis el haveno kaj vi nun vidas nur strion de l’ ter’. Miajn larmojn vi ja ne vidas… Viaj lipoj feliĉe ridas pro espero de l’ revido atendata, ĉar revenos vi al patrujo tre amata. Ĉio ĉi ŝajnas plej natura,
tamen turmentas min hodiaŭ nia disiĝo, la terura, viaj rideto kaj ,,adiaŭ!” Neniam mi revidos vin, amiko mia. Jam nun, kun larmoj en okuloj,
koro revokas vin hodiaŭ, kvankam al ŝipo tra nebuloj ĝemas la lipoj: “Ho adiaŭ!” |
(Sur la ferdeko de “Meinam”, 28-an de oktobro 1920)
|
Ho lando mistika, tropika terpeco, saluton akceptu, saluton de l’ kor’! Vin pompe ornamis per ĉiu beleco patrina prizorgo de la ekvator’. La sonĝoj infanaj, fabelo de l’ avo por mi plu ne estos mistera rebus’. ĉar, jen, realiĝis en vero kaj ravo, pri kio mi revis sub norda polus’. Jen palmoj borderas zigzage la bordojn, en nestoj ektrilas birdkanto kun ĝoj’ kaj portas la vento muzikajn akordojn el pajla kabano, staranta ĉe l’ voj’… – – – – – – – – – – – – Sed kial min kaptis subita korpremo? Pro kio en larmojn sin dronas la flam’ ? Terure! Nur nun mi rimarkis pro ĝemo’, ke tiras la ĉaron – mizera anam’ !…*Ŝvitante spirblove la ĉaron li trenas, en kiu sidante meditas mi nun. Vidante ĉi homon pro honto mi tremas. Ĝi brulas en mi pli ol fajro de l’ sun’. Ho, kial ne estas mi riĉa, potenca, por doni homvivon al sklava homfrat’? Ho, kial instigas min volo intenca, se forton posedi ne povas kompat’? Kaj kial sekrete nun voĉo en koro ribele blasfemas pro tera destin’, ke kelkaj satiĝas per ĝuo kaj oro, dum miloj nur havas turmentojn sen fin’? – – – – – – – – – – – – Pro mil da kialoj fariĝas martiroj, pereas ideoj, pereas homam’… La celoj majestaj nur restas – sopiroj, kaj tiras la ĉaron – mizera anam’!… |
(Indo-Ĉinio, Saigon) Premiita dum la VIII-a Int. Floraj Ludoj en Girona.
* anamo = ĥina (ĉina) raso, loĝanta en Indo-Ĉinio.
|
Sonĝas la maro, silente dormanta, sonĝas pri paco post uragan’… Ondo post ondo, en rondo vaganta, pelas la ŝipon sur ocean’.Sur la ferdeko, en larma medito, sonĝus pri paco mia anim’, sed la suferoj de l’ sanga milito premas ĝin peze sen ĝoja fin’… Super la kapo senfina kupolo, Landon de longa militkaptiteco Estas for ĝojo de dolĉa revido. Kaj antaŭsento min premas kruele Ve! Ho milfoje ve al mi revanta, Ridon kaj larmojn heredis mi nure |
Se volas vi vivi; mortigu l’ animon, sopirojn de l’ koro do ĵetu for kaj blinde, surdmute kuregu la vojon ridante pagane pri l’ homdolor’! Se volas fariĝi vi homo sen zorgo kaj trovi feliĉon por vi sur ter’; do prenu al koro glacion de l’ nordo, ke sentu, esperu nek por, nek per! |
La mar’ furiozas… Batale ond’ iras al ond’… La mev’ krie krozas… En tima trem’ veas la ĝem’… – – – – – – – – Ventvip’ de l’ uragano la lipojn de l’ ŝipanoj malfermas je plorpia preĝ’… Mi sola sur ferdeko admiras en ĉi bleko koleron de la mara reĝ’… – – – – – – – – Krom fantom’ de l’ maro la ondaro ribelas kun bru’ por venĝanta detru’… Nun la lun’ mortpale al vandale freneza taĉment’ de l’ fulma element’ rigardas kun mieno plena de sangabomeno… Ond’ post ond’ en danca rond’, zuma kaj brua, ĉe fulmotondro skua jen sible susure ĝemas, jen muĝe murmure blasfemas kaj ĵetas sin al rip’ de l’ baraktanta ŝip’ por peli ĝin per puna fort pacigi nin kun tera sort’ – en mort’… – – – – – – – – Miraklo! Vin mi vidas ĉe fulma lum’ de l’ brua zum’ Kun muta rav’ vi sidas en danca rond’ de l’ ŝauma ond’… – – – – – – – – Kaj el profund’ de l’ maro, tra zumo de l’ ondaro nun sonas dolĉa am-riproĉ’… Min logas al haveno de ama ĉirkaŭpreno por lasta kiso – via voĉ’… – – – – – – – – |
(Kolombo-Cejlon)
|
Estas pli granda doloro plori arde, senlarme, ol forgesigi per ploro, kiun amas vi varme. Kune kun larmo konsolo venas sorbi la ploron kaj la kompato en solo vante flatos la koron. |
(Sur la maro)
|
Vi, rememoroj, kruele turmentas min per dentoj de l’ pasinto ŝakale ŝirante la animon, rompitan de sorto.Vi, rememoroj, simile al mandolin’ kun kordoj rustiĝantaj, resonas konstante melodion funebran sen vortoj, Vi, rememoroj, monstrigaj speguloj, Vi, rememoroj, avidaj rentuloj, |
(Ĉehoslovakio. Besztercebánya)
|
Kiel dolora akordo de l’ violono ploranta eĥus tra l’ nokto senstela super la maro bruanta, tiel, jam fore de l’ bordo, dum la flugado sencela sonas la kanto migra de l’ birdo nigra.Kiel vivanta protesto flugas la birdo konstante kaj en la blinda noktmezo lum’ de esper’ diamante ĝin ne allogas al nesto. Kun kortimiga frenezo ploras la kanto migra de l’ birdo nigra Kie ĝi flugas, la vivo Ama soifo de l’ viro Kie rikolto senfrukta |
En la sangon, verŝitan sur tero, dezirus mi trempi la plumon. Portante komprenon kaj lumon per gigante flamantaj literoj, volus skribi mi al firmament’ laŭ la dikto de l’ sanglarma sent’: Homo serĉu la homecon!Ĉu ne honte por krono de l’ kreo sklaviĝi ĝis sentoj de bestoj, diboĉi triumfe dum festoj, kiujn baptis fratsango, mortveo?! Vi preĝante Dion, neas Lin kun blasfemaj sentoj en la sin’. Homo serĉu la homecon! Blinda mondo de l’ homa envio, Plendaj larmoj de viaj infanoj Orfaj krioj, plorĝemaj sopiroj |
“Ŝin ekvidi kaj ekami nur estis minut’!” Tiel kantis pri knabino poeta liut’, sed tre saĝe li silentis pri tiu moment’, kiam flugis for la revoj kaj mortis la sent’. |
Ĉe stratangulo, en lumgarb’ de lampo knabino juna staras en silent’. Similas ŝi al orfa flor’ de l’ kampo, petalojn jam perdinta pro la vent’.Okuloj ŝiaj – bluode l’ cejanoj – karese vokas ŝajne sen dezir’, La rid’ de l’ lipoj kaj graci’ de l’ manoj feliĉon donus ŝajne por la vir’. Al ŝi proksime, jen, junul’ naiva Komprenas ŝi la sonĝojn de l’ revanto, Kaj nun la sent’, en noktsilenta strato, Jen venas viro, kaj li voke signas, |
Ĉiu kikerikanta koko pensas, ke pro l’ matena voko aperas la suno ĉe la horizont’.Ĉiu fieras sur la sterko pri la sunvoka himna verko, per kiu la lumon li portas al mond’. Tamen subiron de la flamo Do, kiel hom’ post vana pozo, |
Knabino eta ĉe la stratangulo gazetojn tenas per tremanta man’. Pro frosto larmas ploro en l’ okuloj dum tie staras ŝi por nura pan’. La voĉo infana nur vane proponas: “Gazetojn aĉetu, sinjoroj, de mi!” Kompat’ de l’ pasantoj eĉ vorton ne donas, ĉar koron ne havas la homa soci’. |
Dio, mi preĝas, indulgu min!
Gardu la sorton de la filin’!
Ne estu ŝi ĉifon’ de l’ strato,
neniu diru kun kompato:
“Por kio vivas ĉi knabin’,
se ŝia vivo jam ruin’?!”
Dio, ŝin gardu de sama sort’
aŭ reprenu ŝin, – reprenu ŝin
Al ŝi proksime staras stratvirino,
sur vango kun ŝminkita virga roz’.
Ŝi logas virojn, kiuj post la fino
de l’ taglaboroj iras por ripoz’.
Sen hont’ sin vendante por mono tintanta
ŝi flustras flateme; “Amegas mi vin!”
sed ŝia rideto, la peka kaj vanta,
nur estas veneno por ĉiu anim’.
Dio, mi preĝas, indulgu, min!
Gardu la sorton de la filin’!
Ne estu ŝi ĉifon’ de l’ strato,
neniu diru kun kompato:
,,Por kio vivas ĉi virin’,
se kor’ ne batas en la sin’!?”
Dio, ŝin gardu de sama sort’
aŭ reprenu ŝin – reprenu ŝin
Kurbdorsa kaj maljuna avineto,
alian flankon de la sama strat’,
en flikhavanta vest’ de l’ lazareto
atendas plore groŝojn de l’ kompat’…
Kaj poste ŝi iras almozon petante
de pordo al pordo kun muta demand’,
sed ĉion la mano skeleta tremante
elspezas senzorge por – glaso da brand’.
Dio, mi preĝas, indulgu min!
Gardu la sorton de la filin’!
Ne estu ŝi ĉifon’ de l’ strato,
neniu diru kun kompato.
“Por kio vivis ĉi avin’,
se tia estas ŝia fin’?!”
Dio, ŝin gardu de sama sort’
aŭ reprenu ŝin – reprenu ŝin
“Kelnero! Ĉampanon kaj ciganon! Knabino, eksonu cia rid’! Ne ŝparu la kisojn! Donu manon! Mi pagos per or’ por ĝuavid’… kaj morgaŭ, ho morgaŭ, se ci venos, vi vidos min – mastro de bien’, ĉar certe diablo saĝe prenos patrinon de mi ĝis frumaten’… Do amu! Ne palpebrumu kun straba dorm’! Ridinde! Vino ne estas ja kloroform’…” |
Kaj dume sub ŝirm’ de l’ nokto venas
singarda ŝtelisto al kastel’…
Fenestron sen bru’ li rompi penas.
Li agas rapide sen ŝancel’…
En ĉambron malhelan alvenante
hazarde al lit’ li puŝas sin
kaj tie, el lito, plorpetante
lin vokas la voĉo de virin’:
“Filet’, ho mia amata,
ĉu estas vi?!”
Kun tim’ li flustras respondon:
“Jes, estas mi!”
“Ho venu al mi, fileto mia!
Mi sentas, forlasas min la fort’…
Min kisu do, ĉar je kiso via
atendis mi… antaŭ hor’ de l’ mort’…
La gracon ĉielan jam hodiaŭ
petegos por vi ĉe dia tron’
patrino amanta vin… Adiaŭ!”
ŝi mortis kun kis’ sen vea son’…
kaj la ŝtelist’ sinforgese
kun arda plor’
per pia preĝ’ petis gracon
por ŝia kor’.
“Kelnero, sufiĉas! La ciganon
diablo forportu jam de mi!
Venenon ci miksis en ĉampanon,
ĉar kiel la galo nun gustas ĝi..
Knabino, la kiso kaj la rido
sufiĉe,… ĉar ili tedas jam!
Foriru! Ne venu plu! Perfido
ja estas la fin’ de ĉiu am’.
Ho, kvazaŭ koron nun taŭzus
kun prem’ – patrin’…
Mi aŭdas ŝin: “Filet’, Dio
nur benu vin!”
Gaja gril’
lule trilas… En kvadril’ dance brilas la lampir’… “Ĉu aŭdas vi la grilojn kaj cikadojn?” Sorĉe sonas
sonĝon donas spiro venta en silenta nokta hor’… “Ĉu sentas vi; karesas ventotuŝo?!” Dum la sun’
ne konjektas, lum’ de lun’ amon plektas kun zefir’… “Ĉu vidas vi ekbrilojn de l’ lampiroj?” Dum mi lulas
arde brulas flam’ feina en knabina varma kor’… “Ĉu dolĉe vin dormigas sonĝ-feino?” |
Sur sangsaturita kamp’ de batalo, tra vea nebul’ de l’ lasta ĝem’ al orfe mortantaj homoj en valo aperis konsol’: la Kristo mem. Li venis kun pomp’ de sanktaj kvinvundoj, sangantaj eĉ nun por la homar’. Okuloj kun blu’ de maraj profundoj prilarmis la sorton de l’ idar’:”Mi venis instrui vin pri la Amo, pri leĝ’ de ĉiel’ por homa kor’, kuraci la vundojn per la balzamo de patra kompat’ por dia glor’. Mi venis por savi vin de l’ infero donante sur kruc’ min mem al mort’, sed vane forgutis sang’ de l’ ofero, ĉar vorto de mi restis nur vort’. Tomaso ja estis hom’ pli prudenta Vi ĵetas inferon, gloro milita, Sur sangsaturita kamp’ de batalo |
“Trans la steloj estas jam skribite, ke mi devas vivi nur trompite. Kiel vermo florpetalon mordas, tiel koron amdoloro tordas.Vivo, vivo, vi kruela vivo! Mi ne volas morti pro l’ soifo. Se la kison ŝparas l’ amatino, estu en la glaso – fajra, ruĝa vino! Drinkejmastro, ruĝan vinon donu! Se sufiĉis la muzik’ kaj vino, Pro diablo! Hej, cigan’, fripono, Drinkejmastro, vinon mi ordonis, Jam sufiĉe!… Eĉ pli ol sufiĉe… Sin balancas la piedoj lace… |
Akordo lasta eĉ ne sonis dum karnavala luksa fest’ kaj juna pastro konfespreni ekiras jam al dia nest’. “Memento mori!” Ho pripentu!” murmuras kaj malfermas li, en akompano de l’ orgioj, la domon de l’ potenca Di’. Pro sonoj de la mondplezuroj sopir’ vekiĝas en la kor’. Turmentas ĝi kaj lin allogas fantom’ eterna: rememor’. Por peli ĝin kaj havi pacon en la sopiraj kor’, anim’, rifuĝas li kun pia preĝo altaron de la Dipatrin’.Li petas gracon, Ŝin rigardas kun pruda sento kaj sopir’, ĉar eĉ la vido de l’ ikono ekvekas nur amon de l’ vir’. La sonĝsoifan febran kapon metante al pavima ŝton’ li penas peli la tentadon de lin vokanta, monda son’. Li sinvenkite kaj humile ekiras al la pastra seĝ’ kaj atendante konfesantojn meditas pri l’ destina leĝ’. Kaj jen aperas por konfesi la pekojn de la mondplezur’ virino bela kaj majesta, vestita lukse, en velur’. “Ho mea kulpa! Mi pekanto!” “Rezigni devas, ho, virino!” Simile al panter’ malsata, Kaj la junulo jam ne estas |
Premiita dum la IX-a Int. Floraj Ludoj en Manresa.
|
Ne kredu al viro, nek al virino, se parolas la ama momento. Nur ĝu’ efemera batas en sino, nur pasantaj amfrazoj de l’ sento.Sed donu la koron por kor’ amanta, ame gardu ĝin post la ricevo, ke flamu ĝistombe la fajro sankta kaj vivigu ĝi sonĝojn de l’ revo! |
Medite mi sidas ĉe forno malvarma… Jam longe la lignon cindrigis la flam’… En ĉambron sin ŝtelis la frosto malĉarma kaj treme sin frotas mano al man’… Nur pecon da ligno, nur pecon da karbo kaj havos denove vi fajron en forn’! Do faru! Ekbruu veado de l’ arbo! La zumo krakanta vin lulu al dorm’!Rigidaj la manoj por vigla ekmovo kaj ili inerte faletas sen far’… Revantaj okuloj kun laca ektrovo nun miras fajreron el sub la cindrar’… Malvarma kaj eta mortanta brileto, simila al mia pasanta vivsent’, ho, mortu silente, ĉar vana la peto kaj vana la vivo, se mordas nin pent’! Mi frostas… Malvarme, ho kiel malvarme! Ho! Kiel mi ŝatus kun lasta rebrilo Malvarma kaj eta mortanta brileto, Rigidaj la manoj por nova konstruo |
Premiitaper la “Natura Floro” dum la IX. Int. Floraj Ludoj en Manresa
|
,,Patrinjo, ĉu vidas mi veron, ne fablon? De kie vi prenis kovrita la tablon? Hieraŭ pro l’ frosto bluis la mano, piedo iremadis en trua sandal’, sur tablo de l’ hejmo mankis eĉ pano, ni sidis malsataj sen ia regal’… Hodiaŭ vi ŝanĝis mian ĉifonon. Mi pompas en novaj lakŝuoj, silkvest’, sur tablo mi vidas supon, kaponon, kaj logas frandaĵo min – kiel dum fest’!… Patrinjo, ho diru, ĉar mi ne komprenas, de kie ĉi tiu feliĉo nun venas?Patrinjo, tre strange, sed kvazaŭ en dormo, mi vin ne rekonas en la nuna formo… Hieraŭ vi estis multe pli bela: brunhara kaj pala kun ĉarma ridet’. Rigard’ de l’ okuloj – mildo ĉiela – karesis min ame, konsolis kun pet’… Hodiaŭ la brunaj bukloj jam flavas, la vangojn fremdigas ŝminkita purpur’, sub viaj okuloj ombron vi havas, parfumon odoras la vest’ el velur’… Patrin’! Patrinet’!! Mia koro doloras… Ah! Panjo amata, nun kial vi ploras?” |
Jam kovras la bedojn de l’ ĝardeno kolora tapiŝ’ de l’ aŭtuno mortanta kaj siblas la kiso de l’ mateno: sur arboj la prujno glacie brilanta. La nuboj gravedaj neĝon kaŝas, heroldoj de l’ vintro jam enpaŝas en boskon kaj valon por sterni vualon al tero, la morton timanta…Ni, inter skeletoj de verbenoj, nin trompe varmigas ĉe l’ amo somera, sed preter ni flustras jam plorĝemoj, ŝteliras en korojn la vintro kruela. La lacaj estanto kaj pasinto en halto defenda sur montpinto nun baldaŭ batalos kaj ambaŭ ekfalos pro venk’ de l’ estonto mistera… Ne larmu, amata! Jen destino… Sur ter’ por animo la ekzisto |
Mi nun rememoras… Ni kune vivis jam antaŭ miljaroj sur egipta ter’. Vin riĉe ornamis la pomp’, la glor’, kaj fam’, min – nur ĉifonoj grizaj de l’ mizer’. Princino belega de l’ faraono – vi: sub baldaken’ sidanta sorĉa rav’. La plumventumilon tenanta knabo – mi: via, silente vin amanta, sklav’… – – – – – – – – – – – La tempo revenis laŭ volo de l’ destin’ kaj nin disigas mejloj cent kaj cent, sed saman turmenton en koro, ho knabin’, eĉ nun mi ĝeme portas en silent’… Kaj ĉio la sama: de mi – la larm’, dolor’; de vi – la ĉarma kaj eterna rav’. Vi restis belega princin’ de mia kor’ kaj mi, – silente vin amanta, sklav’… |
Sinjoro! Granda Sinjoro, sidanta en velura seĝo! Vi reĝ’ de ĉiu tera reĝo! Idol’ reganta de l’ oro! Vi, hufojn havanta, dancanto en templo de l’ sento! Perverza buĉisto por vanto de la senprudento – mi venis viziti vin! Mi venis viziti vin!! Ĉu vi ne rekonas min? – – – – – – – – Mi estas la plendanta orfa veo. De vi centfoje predikata, de vi nur ĉiam subpremata promeso pri la tera elizeo: la homaram’. Rekonu jam! Rekonu jam!!Mi estas via humila sklavo: la vort’, ĵetita de vi, por popol’. La vort’, en kiu sin kaŝis savo, sed en real’ nur por vi – oridol’. Mi estas la masko prenita por via anim’ hipokrita. Mi aĉa ombrelo, uzata por celo, ŝirmi vin – kaj sole vin! Grand-Sinjor’! Rekonu min!! – – – – – – – – – Se torde naŭzas vian nazon la odoro, portita de mi, pardonu min, ĉar ne oazon de aromaj levkoj’ kaj tili’ vagadis mi… La vojo min kondukis rekte tra l’ kadavroj de via sklavar’ kaj ili putras jam infekte… Nur pro tio la ranca amar’ en ĉi talar’. – – – – – – – – – Kaj pardonu, se makulojn lasis sur viaj tapiŝoj mia kalkan’, sed sur kampo de l’ batal’ ĝi paŝis en cerbon, jam verman, de homaran’. Nu… kaj nenio pli! Naŭzi?! Pro kio? Laŭ volo via okazis ja ĉio. – – – – – – – – – – – – – Ne ŝtopu la orelojn per fingroj juvelitaj! Ne timigu vin voĉo mia! Verdire, mia voĉ’ kaj mi ŝajnas pelitaj, kaj tre ĝenaj en ĉambro via, sed,… mi humile petas vin, ne atentu ĝin! En voĉo mia veas miloj da virinoj, gravedaj kaj akuŝantaj, sen helpo en mizero. Ho, Grand-Sinjoro, ne turmentu vin la timo Sub tero ili kuŝantaj jam estas sen sufero… Jes! Pro malespero ili mortigis sin. Ja, sangan komencon sekvas nur sanga fin’. – – – – – — – – – – – Kial vi fermas time la palpebrojn? Ĉu vi ne povas vidi la funebrojn de viaj turmentitoj? Ĉu el okuloj miaj ĉi sangflamo, fajre brulanta rememor’ pri’ l’ dramo de mil militkapitoj nun teruras Vin?… Ne atentu ĝin! Ĝi estas sole rememoro el tero larma de l’ doloro. En barakoj, post najlitaj pordoj blekis mortakordoj de mil homoj bruligitaj kaj vive oferitaj por la gloro via ho Sinjor’ rabia’ de l’ kozakoj. Kial do via falsa penta ĝem’? Ĉio okazis laŭ ordono mem. Cetere estis belega iluminacio, akompanata de mortkrio! – – – – – – – – – – – Kial mi venis, ho Sinjoro Granda? Mi tuj respondos pri la vort’ demanda. Rigardu min! Mi estas tute nuda. De vestoj min senigis forto kruda de certa rekono. Je via dispono mi staras antaŭ vi servoprete. Al vi mi diras nun interprete plej varman sopiron de mia kor’: denove vestigu min, Grand-Sinjor’, per belaj ĉifonoj de nova mensogo por esti brilanta kaj nova allogo antaŭ la stulta homaro! Nur novan devizon ĵetu al popol’ por resti ĉiame reganta idol’, tiam denove la baro estos forigita de via vojo kaj kun sangdiboĉ’ kaj vandala ĝojo, sen tim’, havante plenpotencon, vi povos preni rekompencon per venĝo de l’ infer’ diabla pro – la vizito malagrabla. – – – – – – – – – – Ho! Pardonon! Tion mi ne sciis, ke vi jam pri ĉio ĉi konsciis kaj estas elektita la atuto, la blanka pactuko, la nova ismo, denove vin savanta, homaron kondukanta al novaj abrupto kaj abismo: la humanismo. |
En la sunbril’, dum maja mateno, tremante sub kares’ de l’ vent’, sur silkpetal’ de blanka jasmeno du rosoj sidas en silent’…Flustras l’ unua: ,,Estas mi rido, ĝojlarmo brila de patrin’, kiu el mortoj cent de l’ milito la filon vidas nun ĉe l’ sin’…” Plendas la dua: ,,Kial vi ridas? Suna radi’ de l’ maja mateno |
En tombejo vagadis mi. Loganta gesto de l’ morto min vokis. Nuda rido de homkrani’ ĉe l’ vojo plende pri l’ sorto nur mokis.Mi, kun tim’ de vivanta hom’ rifuĝi penis, sed vane, per kuro, … ĉar ĉi nevidebla fantom’ min pele sekvis rikane… Teruro! ,,Vin mi volas ankoraŭ Viv’!” Penso pri la putranta karn’, Sur tombaro la flor’, cipres’ ,,Novan vivon ja naskas la mort’! |
Ne vant’, amuz’, sed sankta Muz’ inspiras min por kanti; per sorĉa fort’ de l’ dolĉa vort’ al versoj rimojn fandi, Tintante kante trilas rim’ en fund’ profunda de la sin’ kaj ride – spite la reten’ – jam vibras vive la poem’.Se arda flam’ per arta man’ sur liro lule ludas, vi, mia kor’, en tia hor’ ravite mire mutas. Multfoje ĝoje, se minut’ agordas kordojn de l’ liut’, senhalte alte vokas pet’ al versaj formoj de l’ poet’. Se ĝema sent’, Ne vant’, amuz’, |
Vi loĝas en palaco, mi – en mizera ĉambro; min kovras ŝvit’ de laco, freŝigas vin – la ambro. Ornamas vin la oro, virinon vian – gemoj; muelas min doloro kaj de l’ edzin’ la ĝemoj.Konservas vian sanon nektaro de la fablo; satigi min – eĉ panon ne havas mia tablo. Senzorge luksajn vestojn infanoj viaj portas; malsato la intestojn de miaj idoj tordas. Predikas vi pri justo, Ekhaltu la vipbato! Pasigu nur momenton Rigardu la mienojn Kaj poste, se vi povas, Nin draŝu ĝis mortfalo, Sed faru tuj la taskon, |
Premiita dum la IX-a Int. Floraj Ludoj en Manresa.
|
Ĉe sunsubir’ la amsopir la koron de knabin’ instigas jen por noktpromen’ kun knab’, amanta ŝin,Kaj kompliment’ – de arda sent’, alloga sorĉa fort’ nun pelas ŝin kaj lin al fin’: al domo en la kort’. Dum idili’ la amo-di’ Sed – ho ĉiel’ – la sortkruel’ Nun, kiel bov’, kun laca mov’ Interne du atendas plu Terure! Sang’ el grasa vang’ Moralo el ĉi sangfabel’: |
Printempa sonĝo estis Ŝi por mi: knabin’ modesta en perkala vesto. Al mi donante ŝin la bona Di’ sunbrilon sendis al la hejma nesto. Amoro regis korojn per potenc’, orumis vivon brila maja suno. Mokridon venĝis ĉiam kis-atenc’, dum noktpromen’ nin miris eĉ la luno. Subite, ho terura sento, profete flustris spir’ de l’ vento: “Vintro, se poste venos,
glacia estos ĝia kis’. Vintre la vivo svenos, formortos rozo kaj narcis’. La vent’ deŝiros florpetalojn kaj neĝo kovros boskojn, valojn, sub cindro sole fajro en la forn’ fabelos pri sensonĝa blanka dorm’. Aŭtune jam aperis ruĝa roz’ “Vintro, se jam alvenas,
glacia estas ĝia kis’. Vintre la vivo svenas formortas rozo kaj narcis’. La vent’ deŝiras florpetalojn kaj neĝo kovras boskojn, valojn, sub cindro sole fajro en la forn’ fabelas pri sensonĝa longa dorm’… Forpasis jam somero post somer’ “Vintro, vi kial venis?
Glacia estis via kis’. Vintro, vi vivon prenis de ĉiu rozo kaj narcis’. Ventblov’ deŝiris florpetalojn kaj neĝo kovras tombojn, valojn, sub cindro sole fajro en la forn’ fabelas pri sensonĝa longa dorm’…
|
Sur vastaj stepoj de Siberi’ vagadi, eĉ nun, min vidas mi.La kant’ de l’ vintro muĝas nur en ventsiblado kun murmur… Rakontas ĝi pri larm’, sufer’, pri detruitaj rev’, esper’, pri krimoj de l’ militkruel’ kaj sangaj tagoj de l’ ribel’… Veadas en ĝi: kri’ de l’ mort’, ĉielon blasfemanta vort’ kaj ploras en ĝi kun sopir’ infanojn orfiganta spir’… Ho Dio, tamen je Siberi’, La griloj ĉirpas en trabar’, Pro tio sole je Siberi’ |
Estimu la homon en via homfrato por esti amata de Li! Ne timu la bonon de via kompato: ĝi estos benata de Di’! Etendu la manon al suferanto! Pretendu la Amon mondosavanto, por ke Espero estu ĉe l’ cel’, kaj nia tero vivu en Bel’! |
Kiel kukurbo en florvazo, palmo giganta en oaz’, kiel tre teda parafrazo estis la naz’ de Athanaz’.Foje knabeto kun ekstazo staris en ombro de la naz’ kaj ĝin primiris per ĉi frazo: “Tur’ babilona el topaz’!” Ĉar nun sin donis la okazo Lernu moralon el la frazo |
Se aŭtune, dum hor’ mistike muta, kiam tremante falos la foli’ kaj katenos vin plend’ pro vivo tuta, pro sencelec’ kaj vana ambici’ rememoru… arde ploru!
Se aŭtune, dum hor’ silente sola, rememoru… arde ploru!
Se aŭtune, dum hor’ dolore larma, rememoru… arde ploru!
|
Premiita dam la IX-a Floraj Ludoj en Mariresa.
|
Mizero estas sterko fruktiga
por la menso. En agro de Ttirano ekĝermas sem’ de l’ penso. Sub sangaj vipobatoj silentas eĉ la veo, en tiu ĉi muteco naskiĝas la ideo. |
En vivo ekzistas sole viktim’ de bruta volo. Ĝi levas aŭ premas vin laŭ kaprico de l’ popolo. Hodiaŭ ĝi vin glorigas, ornamas per florkrono kaj morgaŭ kriaĉos eble: “Nur maŝon al fripono!” |
Sole la volo sendependa estas malbeno de nia sort’, ĉar ĝi neniam tutegalas je apriora morala fort’. |
La tuta ĝojo de l’ kruta vojo celon perdas ĉe la fino, sed nuda vero de l’ kruda tero donus morton al animo. |
La poezio instruas nin senti; vivo reala la sentojn pripenti. |
La prozo de l’ vivo vekas doloron, sed proza vivado rompas la koron. |
Homo, velanta super abismo, rifo, nepre konscias pri sia sensignifo. |
Tiun ne afliktas ŝarĝo de malscio, kiu ne konscias pri valor’ de scio. |
La poeto, gvidata de okula stelo, eĉ dumtage mil stelojn vidas sur ĉielo. Li – ho am’ ĉiopova – pri l’ lampiroj, luno verkas kantojn ĉe lumo de l’ brilanta suno. |
Ne la nomo faras faman homon, sed la homo faras faman nomon. |
Se la vivmontrilo haltus pro kompato, ĉiu kreditoro mortus – pro malsato. |
Ĉiun idealon beligas la mensogo; prenu for la veston -ĝi restas sen allogo. |
Homo estas tiu speco, kiu vivas por vanteco; se ĉi senton fendas bato, lin mortigas – memkompato. |
Ĉiun viran forton – jam estas destino – venkas per malforto – plej simpla virino. |
Se multaj konkuras vane por virin’, kies beleco vantplene akceptas psalmon, ignore vi iru por mokridi ŝin kaj ŝi, por venĝi sin, donos al vi la palmon. |
Edzeca vivo estas nur tiam enviinda, se la edzino – muta kaj l’ edzo estas blinda. |
Se vi volas havi fidindan spegulon, al interno propra vi turnu l’ okulon! |
Inter vivo kaj la morto sin balancas homa sorto. Senmortecon tiu menso havos, kiu per la penso, postlasita en verkaro, decos por la – registaro. |
Se ekparolas ama sento, ofte eraras la prudento. |
Kredi – nur infano kutimas; viro agas, neniun ektimas. |
Aglo flugas alte en l’ aero. Struto marŝas pene sur la tero. La flugilojn struto vane movas, ĝi atingi aglon, ho, ne povas! |
Blasfemado Dion ne tiom ofendas, kiom preĝo vanta, se benon ĝi mendas. |
Kiu asertas: komprenas mi ĉion, tiu tutcerte komprenas – nenion. |
Se lamp’ ne havas la oleon vi vane portas grandideon, ĉar nur fiaskas la admono, se ĝin ne helpas – tinta mono. |
Fari kontrakton pri mondpaco: estas firmiĝo de l’ malpaco. |
Prapatrinon de l’ diablo vivo naskis – ne la fablo. |
Humanismon predikas servisto en stalo, sed pro batoj de l’ vipo sangŝvitas ĉevalo. |
Dume la fumringo ronde foren flugas, zorgo sur la frunto sulkon akre plugas. |
Por eviti duelon, skandalon eĉ hazarde ne paŝu – sur kalon. |
Edenon perdis Adamo pro pomo. Ĝin donis Evo kun dolĉa propono. De tiam estas fatala donaco: la pomo dolĉa kun ĉarma grimaco. |
Post febra fino de l’ adoro enuo regas en la koro. |
Kiun la sonĝoj evitas, tiu la sonĝojn nur ridas. |
Stranga tombejo estas animo de l’ homo; tie turmente vivas ja ĉiufantomo. |
Kompreni la vivon signifas – doloron, Nur por senkorulo ĝi havas valoron. |
Se la infanoj komprenus gepatrojn, koroj gepatraj ne havus – cikratojn. |
Tablo vane estas riĉe provizita, se regalo estas ĉiam prokrastita. |
La malavara kvanto de almozo ofte dependas de l’ petanta pozo. |
Ĉiu malriĉulo je mono sopiras, ofte la riĉulo feliĉon aspiras. |
Se okuloj kaj la mieno sincere ekparolas, komedion de l’ arlekeno vi ludi vane volas. |
Morti, fordormi el tiu ĉi mondo, esti portata per milda sferondo, fermi okulojn je tuŝo de l’ morto, ridi freneze pri l’ fino de l’ sorto – jen mia sopiro!
Por ke neniam ekbatu plu koro, – ĉe mia foriro!
Morti, fordormi sensente silente, – jen estu la fino!
Tenu! Ho, venu postmorta Nenio! – de vi, ho, knabino!
|
(Siberio. Nikolsk-Ussarijsk)
|
Plenan lunon sur ĉielo miris eta princidin’ kaj ekĝemis amsopire: “Pala lun’, mi amas vin!”Plena luno sur ĉielo komprenante movis sin kaj reflustris la respondon: “Ankaŭ mi vin, princidin’!” Dum silenta rava nokto Kaj de tiu sorĉa nokto Malespere plorĝemante |
(Siberio. Nikolsk-Ussurijsk)
|
Hirte flirte flugas haroj, siblas vintra vent’… Morde torde ŝiras koron larmoj kaj la sent’… Kant’ patrina plore sonas dormas filo en lulil’… Noktripozon por li donas sonĝ’ infana en-trankvil’… “Baju, baju, bajuŝki*…
Dormu sonĝe, dormu vi… Ĝemo, ploro kaj dolor’ flugu for de via kor’! Baju… baju…. bajuŝki… Dormu filo, dormu vi!” Brue skue blekas vento, “Baju, baju, bajuŝki…
Ho, fileto, dormu vi… Kri’ de l’ morto, son’ de l’ plor’ flugu for de via kor’! Baju… baju… bajuŝki… dormu filo, dormu vi!” Prude krude fremdaj homoj “Baju, baju, bajuŝki… |
(Siberio. Nikolsk-Ussurijsk)
* Rusa interjekcio por dormigi infanon.
|
Purpuraj rebriloj de suno somera orumas arbaron en lumo vespera. Koboldo petola al eta feino pri l’ amo kantadas kanteton sub pino.Koboldo kantetas… feino atentas. Pri l’ amo kantante li amon eksentas, Ŝin tiras al si, tenante kor-ĉe-kore li amon per kisoj instruas fervore. Je kiam alvenas matena krepusko |
(Siberio. Nikolsk-Ussurijsk)
|
Se dormas vi,
ekvekas vin gitara son’ el sub balkon’… Atendas vin batanta kor’ kun milda sent’ en noktsilent’… Brilante vokas vin stelaro, Ho venu do!
En nokt’ zumadas por miel’ eta abel’. Vi estos roz’, abelo – mi, la kis’ – miel’ kaj ter’ – ĉiel’! |
(Siberio. Nikolsk-Ussarijsk)
|
Dum karnaval’ Piero juna en mano kun eta gitar’ kantis kun ĝoj’ pri l’ amo suna, pri l’ kisoj, pri l’ nokta stelar’. Kaj sonis kant’. Ĝi treme trilis. Petolis kun rido Amor’… Okuloj junaj febre brilis pro dolĉa sento de la kor’. “Blonda Pierino,
vi ĉarma floret’! Blonda Pierino, vi kaptis per ret’ de l’ amo senta, pura, silenta’, Blonda Pierino,
do amu vi min! Blonda Pierino, ja homa destin’, ke la plezuroj de la juneco: Dum karnaval’ post longaj jaroj “Blanka Pierino,
la sankta flamet’ vane flagretadas en via koret’! Blankiĝis haroj, flugis for jaroj, Blanka Pierino,
konsolu do vin, Blanka Pierino, la homa destin’: la tragedio de l’ maljuneco, |
Siberio. Nikolsk-Ussarijsk)
|
Dormu dolĉe, kara,
en boato, vi amata, sur la akvo mara dormu dolĉe vi, dormu dolĉe vi!… – – – – – – Brilas eta stelo. Ĝi rigardas kaj nin gardas supre sur ĉielo, dum vin vartas mi, dum vin vartas mi… Dormu vi, dormu vi dolĉe, Dormu vi, dormu vi dolĉe, |
(Siberio, Okeanskaja)
|
Estis iam junul’ naiva… En mond’ de l’ revoj vivis li kaj kantis sur la voj’ dekliva dum migrado sub tili’. Haha! Haha! Haha! Tralalala! Tralalala! Sonis la rid’, ondis la kant’ el koro de l’ juna vagant’.Estis iam knabin’ sentema… Priploris ŝi tagon post tag’. Kun revoj en anim’ plorĝema ŝi atendis sub la fag’. Aha! Oh! Ah! Aha! Tralalala! Tralalala! Plendis la plor’, tremis la kant’, sopiris ŝi je la amant’, Sin renkontis dum maja tago Sed alvenis kutima fino: |
(Ĉehoslovakio. Jóka.)
|
Jam pasis for noktmeza hor’ kaj brilas kun la pala lun’ mil steloj de l’ ĉiellazur’. En lunradi’ revadas vi, ardante jam en dolĉa flam’, pri vin amanta trubadur’. Sed ĉe l’ revido via rido kaj falsa tono de la vort’ min igas sperte kaj averte instrui vin pri l’ tera sort’:Loli, ho kara Loli, ne decas nur petoli kun la kor’! Loli, ho kara Loli, ne povos vin konsoli posta hor’! Ĉar velkos floro kaj espero, printempo mortos kaj somero rapide pasos fluge for. Loli, ho kara Loli, ne decas nur petoli kun la kor’! Rigardu mem! Loli ho kara Loli, |
(Budapest)
|
En kor’ kun maja sunradi’,
sed vane…
je via ven’ atendis mi, sed vane…
Florojn mi ŝutis al vojet’ sed vane…
ĉar ne venis vi. Silentu dolor’ en kor’! flugos for.
Forestu do, ne venu plu, ĉar vane…
Allogo de l’ okula blu’ jam vane…
Falsa ridet’, karesa tuŝ’, jam vane…
mi ne kredas vin.
Silentas dolor’ en kor’. pasisfor…
|
(Budapest)
|
Nokte, se en silent’ dormas la mond’, barko balancas sin sur mara ond’. Larme sopiras mi kun arda sento, kanton de mia am’ portas la vento: “Kor’ amanta, ho knabin’, atendas vin. Do, venu vi al mia bark’ kiel dum foja nokt’ sub stela ark’!”Lunon demandas kor’ pri via fid’. Mute ĝi pasas for kun moka rid’. Je mia vok’ la vent’ respondas sole kaj tra la noktsilent’ eĥas tre mole: “Kor’ amanta, ho knabino, atendas vin. Do, venu vi al mia bark’, kiel dum foja nokt’ sub stela ark’!” |
(Budapest)
|
Nova sento, salutas kore vin ni kune, regu en nia frata rond’! Nova sento, radioj viaj brilu sune, portu komprenon por ia mond’! Hardite ni kun ĝojo
rapidu sen ŝancel’, ĉar gvidas ĝi sur vojo tra l’ nigra nokt’ al cel’! Ordonas klare por ni mistera kora son’: Por teran pacon formi vi, homo, restu hom’! Nova sento, magia forto de l’ konkordo, La pacon kreas amo.
Homecon gardas ĝi, Ni ĵuras, ke ĉi flamon ne ĵetos for de ni. Ni semos, se modeste, sed sen ripoz’, sen lac’, ke fine venku feste: tutmonda homa pac’! |
(Budapest)
|
Pompas printempo… Odor’ de l’ floroj ŝvebas nun. Regas mallumo, ĉar kaŝis sin la pala lun’. Brilas lampiroj en mola musko sub rozuj’… Mia amata, ne timu do, sed venu tuj!Noktan silenton ekrompos nur batad’ de l’ kor’… Spirojn de l’ lipoj la ventoĝemo portos for’. Sonoj mistikaj de l’ nokto kaj de mia sin’, mia amata, al sorĉa sonĝo lulos vin… Amo vin vokas, Venu rapide, |
(Budapest)
|