Pilgrimo

Julio Baghy

ENHAVO

Dediĉo
Poeto kaj Muzo
Sklaviĝo
Printempo
Mia Muzo
La polvohomo meditas
Vento kaj nubo
Mia reĝlando
Tri fratinoj
Renkonto
Legendo
Ne flugu for!
La fabriko
Tagiĝas
Ĉe ludilo
La premio
Antaŭ la tribunalo
Ridetu kara!
Ne ploru, kara!
Kantantaj postenoj
En Svislando
Al venko!
Ĉe samovaro
Malfrua somero
Ivaĉjo
Post striko
Riproĉo
Post la batalo
Kial?
Tamen… tamen…
Kial skribi al vi?
Vinkanto
Lasta letero
Nia lingvo
Rankvanteto
Plendo de vagabondo
Infanoj en la parko
Konvertiĝo
Patrino kaj Filo
Dancanta ĉevalo
Preĝo al la mortinta Dio
Liberiĝo

SPLITOJ
Kion la vivo alportis
Du mortintoj
Kiam la animo demandas
Vojo al la mondfamo
Arpeĝo 1
Arpeĝo 2
Arpeĝo 3
Arpeĝo 4
Arpeĝo 5
Arpeĝo 6
Arpeĝo 7
Arpeĝo 8
Arpeĝo 9
Kristnaska donaco
Momentoj


 

Dediĉo

Sur rustaj kordoj de l’ rompita liro
serĉante sonojn – novaj kantoj vibris,
sed al celhavaj revoj de l’ sopiro
la prujnospira vivo morton kribris…
Nun ĉio sonperdinte ŝajnas morti:
post altenflug’ la kantoj teren falas,
la sentoj nepovante vivon porti,
jen, en poeta brust’, sensange palas.Falintaj kantoj, sentkadavroj baras
la revteksitan vojon de l’ poeto.
Kun ridrikano li larmante staras
ĉe l’ propra tomb’: ĉe prujnkovrita bedo…
Bukedon senkolonan plektas… plektas,
simile al la laca ĝardenisto,
La florojn – palajn kantojn – li kolektas
nur pro kutimo – ne pro celpersisto.

Dum li vojperdas sur la sonĝokampo,
jam senigita de l’ fekunda humo,
la nokto venas kun ŝtelira rampo
kaj li murmuras en la kormallumo:
Ho rustaj kordoj, min vi enterigus!
La kanto sitas nur tombŝtona moto.
La tempo eĉ vin kiel min polvigas
kaj larmo surfalinta iĝos – koto.


 

Poeto kaj muzo

Dediĉata kun kolega amo al K. de Kalocsay.
Poeto:

Malluma nokto… Baldaŭ la dekdua…
La lum’ de l’ lampo flagras jam enua,
Fabelas la silento pri silento…
Fendiĝas larĝe la pordeg’ de l’ tento.
Abismo oscedanta tiras… tiras…
Al ĝia fundo fali mi sopiras,
sed vane… La piedoj kroĉe tenas,
al rando de l’ abrupto min alĉenas
kaj devas vidi mi, ke tiu fundo
soife sorbas sangon de l’ korvundo…

En la fluanta sango ĉiu guto
forŝiras unu kordon de l’ liuto.
ŝiriĝas kordoj; ilin rusto mordas.
Mutiĝas kantoj; ilin morto tordas.
Tenante mi senkordan instrumenton
kun muta kant’ pririmas la silenton,
ĉar vivo jam valoras plu nenion,
se perdis ni la belan iluzion…
kaj ĝin mi perdis. Eĉ la muta kanto
sur lipoj velkas kiel tomba planto,
se la aŭtuna spiro ĝin ektuŝas…
Ne ĝermas nova kant’; liuto kuŝas…
Do kial plu mi tamen vivi volas,
se min nenio en la viv’ konsolas
kaj kial treni, pene tiri jugon,
se jam malfortas manoj tranĉi plugon
ĝis fundo de l’ fekunda ĉasita humo?!
Kaj kial plu vagadi en mallumo,
se superbrilo de l’ talento lacas,
se ĉirkaŭ mi profanec’ grimacas,
se spleno trovis neston en la koro
kaj tie nun funebras la angoro,
se ĉiu sonĝo, revo kaj sopiro
viktim’ fariĝas – larmo de martiro –
falanta al abismo ĉiongluta…
do kial grimpi plu sur vojo kruta?!

Vi, aĉa “kial“, grumblo kaj balasto,
sekvanta la regulon dum la fasto,
veneno gala por medita menso,
malplena spaco inter fakt’ kaj penso
mi vin malamas, detruant’ de l’ mondo,
eterna vort’ demanda sen respondo…

Rifuĝi volus mi, rifuĝe fuĝi
lasante ĉion – for de l’ mondo flugi,
sed…, volo, fonto, peno ĉio vanas.
Kialo de l’ kialoj” min rikanas
kaj tenas min katene al la tero
la aĉa vort’ demanda sen espero.

Ve! Ankaŭ vi, ho Muzo, min forlasis.
Silentis mi, ĉar longa tempo pasis,
de kiam min lastfoje vi honoris
kiaj post vizito dolĉa kant’ sonoris
konsole kiel sonorila tinto
al vojperdinto en la labirinto…
Al mi delonge mankas via rido.
Rustputras plumo; frapis ĝin rigido.
La faskon da papero kovras polvo,
por temo mankas la feliĉa solvo…

Ho, Muzo, vi perfida amantino,
revenu! Vin sopiras mia sino!
Revenu al poeto forlasita!
Aŭskultu lin! Jen en la hor’ medita
kun pia ĝemo treme ŝvebas peto:
inspiru novan kanton al poeto!

Pro via tuŝ’ – pro tuŝo balzamplena –
el koro flugos for la sento splena,
sur la liuto kreskos novaj kordoj
kaj ridos ritme rimojn la akordoj.
La kanto estos kanto de mirakloj;
vetflugos ĝi kun flugo de la agloj.
Karesos kise korojn ĉiu verso,
radios brile kiel sundispersio.
Konsolon, ĝojon spiros ĉiu rimo
kaj varte vindos vundojn de l’ animo.
Jen, la miraklon faros sola tuŝo.
Mi preĝas por la kis’ de via buŝo!…
Ho venu! Venu Muzo! Kun doloro
vin vokas ĉiu fibro die la koro.
Ho, venu al mi, venu por momento
kaj via kiso estu la fermento!
Inerton, splenon, muton ĝi ekstermu,
ke semoj, ĝis nun vanaj, vivon ĝermu
kaj povu kanti mi! Jen sola revo…

Muzo:

Vi vokis min; aperi estas devo.

Poeto:

Ah! Monstro! Tenta monstro de l’ noktmezo!
Ĥimera naskitaĵo de l’ frenezo!!
Ne vin, ne vin alvokis la talento!
Sendito morna de l’ gehena gento,
ne vin mi vokis, vin diabla ruzo…

Muzo:

Vi vokis min. Mi estas via Muzo.

Poeto:

Mensogo! Mia Muzo – mem la Belo!
Mensogo! Mia Muz’ – la suna helo –
radie aperanta dum krepusko…
Je ŝia tuŝ’ ekfloras seka musko,
paliĝas ombroj, festan pompon prenas
la kalva rok’ kaj tuta mond’ festenas,
se mia Muz’ inspiron doni venas.

Se ŝi aperas en vualnegliĝo,
kun ŝi naskiĝas rido de l’ tagiĝo,
ĉar maja spiro sekvas ŝian iron,
la vintro vanas, vekas ŝi admiron
ĉe ĉiu paŝo kaj per ĉiu movo…
Ŝi estas bela! Nur la dia povo
en bonhumoro povas krei tian,
eĉ Ĝi nur unufoje – plu neniam.

El sunradioj ŝiajn harojn ŝpinis
anĝeloj mil kaj kiam ili finis,
purpuron al la rosa blanka vango
kispentris punca roz’ per propra sango.
Gracion de l’ feinoj ŝi heredis,
al ŝi la tronon Aphrodite cedis,
ĉar sorĉan brilon por la okulparo
kolektis el noktbrilo de l’ stelaro
Kreinto mem, dirante jenan verson:
en ĝi mi vidu – tutan universon!

Jen mia Muz’! Kaj vi, fantomo spita,
Vi, kiu do?!

Muzo:
La Muzo alvokita.

 

Poeto:

La Muzo alvokita ne vi estas.
Vi vane spitas, vane vi atestas.
Ne povas esti vera la aserto!

Vi estas krimo de sorĉista lerto,
farita por turmento kaj teruro.
Vi estas fia pup’ en homfiguro
kun korp’ giganta, sed spirito nana.
La rido estas nur grimac’ profana,
ĉar grincas sangavide pro malsato
centdenta muelil’ en la palato.
Piedojn, manojn bestharaĉoj kaŝas,
hufbato sonas, se vi brue paŝas
kaj kien celas la okuloj vitraj
elŝprucas sang’ sub ungoj akcipitraj.
Ne batas varma kor’ sub viaj ripoj,
la voĉo knaras raŭke inter lipoj,
la pestfrapita lango nur mensogas,
per muk’ de hund’ rabia koron brogas
kaj kie vin ne kovras ĉifoneroj,
la nudo naŭzas, plena de ulceroj.
Ne Muz’ vi estas – monstro de l’ fiktivo!

Muzo:

Jes, via Muz’…

Poeto:
Mensogo!

 

Muzo:
mem La Vivo.

 

Poeto:

La Vivo?

Muzo:

Jes! La Vivo – via Muzo,
vokita de vi. Vanas la rifuzo,
ĉar ĉiun verson al vi mi inspiris,
revdonan sonĝon al vi nur mi spiris
kaj estas mi la sola pensofonto,
el kiu fluas temoj por rakonto.

Vi plendis pri mi, filo dorlotita.
Vi sentis vin tre orfa, forlasita.
Mi venis do nun kun kompata flato…

Poeto:

Kompata flato! Haha! Lupkompato.
flatanta ŝafon antaŭ la formanĝo,
Ah! Indas al vi tiu ĉi aranĝo.
Pro via amo miaj vangoj kavas,
pro via am’ mi nur suferojn havas,
pro via am’ fariĝas mi nur vermo,
pro via am’ venkita en la skermo
por ĉiutaga pano – min mi tordas,
pro via am’ mi krucon pene portas,
animon mian jam krucumas najlo
sur la Golgot’ en fulmotondra hajlo
kaj kiel Krisiton, filon de la Dio,
min pereigos lanco de l’ envio.
Kaj ĉion pro la am’, pro amo via…

Muzo:

Vin regas nun kolero plenpasia.
Ripetas mi: da grac’ de mia amo
dorlotis vin.

Poeto:
Jes! Suk’ de l’ hiskiamo

miksiĝis en la pano alĵetita.
Do kie la dorloto menciita?!

Muzo:

Mi donis al vi koron…

Poeto:
Ah! Mensoganto!

 

Muzo:

milkordan instrumenton por la kanto.
Alternu via sorto eĉ kruele,
la koro kantos ĉiam milde bele,
ĉar ĝi konsolon por si en si portas
La kantoj restos, kvankam koro mortas.
Postvivos vin la nomo, sekvos beno
de homoj rifuĝantaj al poemo
de tiu koro ĉiam sanggutanta…

Donac’ eterna, nobla kaj ne vanta.
Suferojn vi bezonas por kreado,
turmentojn, dornopikojn dum la vado,
kaj rifojn por atingi tra l’ Sencelo
magian rodon de l’ perfekta Belo.
Vi devas fali ĝis la marĉa fundo,
malsate revi pri riĉaĵ’, abundo
kaj devas vi barakti, ĝeme vei,
kaj ĉion ekzistantan nei… nei,
por ke vi povu veki la esperon,
ke venos temp’ formanta novan teron,
ke la dezerto kaj senfunda maro
patruj’ edena estos por Homaro.
Vi devas porti pezon de l’ kateno,
erarvagadi en la malkompreno,
sub jugo fali pro maljusta skurĝo,
toleri kraĉon de griasventra burĝo,
por ke vi poste kun profeta vorto
aŭguri povu pri pli bona sorto
al mizeruloj kaj al celperdintoj:
“Jen, vidu lumsignalojn sur la pintoj!
Jen, ili brulas, brilas esperdone,
de mia kanto eĥas jam resone
la nova kant’ ribela en la koroj.
Homfratoj sekvu min en paclaboroj!”

Poeto:

Perversa am’, plezuro de despoto.
Pikvundas min la dornoj de l’ dorloto.
Ni, homoj, estas do por via ludo
marionetoj en foira budo.
Je fajfa melodi’ de l’ gurdoj rustaj
nin igas danci manoj kalokrustaj.
Se unu lace falas de fadeno,
figuron novan ligas vi sen peno
kaj ĉiam sama danco, sama kanto:
freneza hurlia lukto de l’ vivanto.

Ho, Vivo, aŭ – se plaĉas – monstra Muzo,
min tedas jam ĉi danc’ kaj fiamuzo.
Se vi destinis por mi tian rolon,
senigu de l’ fadeno tuj la kolon,
ke povu fali mi al la Nenio
kaj ne torturu min plu – gurdokrio!

Muzo
(etendas du pokalojn al Poeto):

Nu bone! Vian sorton vi direktu!
Jen du pokaloj plenaj. Do elektu!
En unu estas vino orohela;
ĝi gustos dolĉa kaj nektarmiela
ĝis lasta guto, sed… en lasta gluto
via naŭzos ranca muk’ de sanga sputo.
En dua estas suk’ de abrotano;
ĝi gustos gala kiel ŝima pano
ĝis lasta guto, sed… en lasta gluto
vin rekompencos dolĉo de l’ vermuto.

Se per elekt’ vi premos la unuan,
vi havos vivon luksan kaj tre bruan.
Volupta sinforgeso vin narkotos,
komforto vin per senzorgeco dotos
kaj vi ne sentos ŝarĝon kaj doloron.
Vi vidos en vi solan atvaloron
kaj dume ne rimarkos, ke la kapo
humile klinos sin ĉe ĉiu drapo,
post kiu flaros vi altrangan ĉefon,
konanta nur karoon, keron, trefon.
Vi ne rimarkos pro la stulto spita,
ke sklava viv’ de hundo dorlotita
pograde degeneras – pajla pupo.
Nur post la lasta gut’, sur lasta ŝtupo
vi konsciiĝos pri la muk’ kloaka,
en kiu estis vi nur verm’ limaka.

Se la pokalon duan vi elektos
kaj la unuan puŝe vi neglektos,
la sort’ ne havos por vi dolĉon, flaton,
nek varton, nek dorloton, nek kompaton.
Vi havos nur liberon de leono,
pelita de giganta mastodono.
Vi havos koron kiel freŝa vakso
por homdoloroj kaj por homotakso.
Vivante ĉiam inter zorg’ kaj peno
brulvundos vin la torĉo de l’ kompreno.
Vin taŭzos ŝire larma malespero
ne pro la propra, sed pro l’ fratmizero,
sed… marĉa fundo gluti vin ne povos,
ĉar ĉiu paŝo firman grundon trovos
kaj ĉe noktiĝ’ de via peza vivo
vi ridos pri la longa mara drivo,
ĉar semojn kaj valoron de l’ laboroj
vi vidos ĝermi jam en – homaj koroj.

Jen du pokaloj plenaj! Do elektu
kaj vian propran sorton vi direktu!

Poeto:

En lukso vivi kaj humile rampi,
la “homon” en mi per “bestiĝo” stampi,
ebrie heni pro voluptaj sentoj,
principojn ŝanĝi laŭ la blov’ de l’ ventoj,
al mizerul’ kun man’ malplena veni,
la vortojn de l’ plendanto ne kompreni
kaj zorgi nur pri ŝtopo de l’ stomako
kuŝante sen ideoj en hamako…
Fi! Ne! Neniam! Venu eĉ mizero,
sed volas vivi mi en plenlibero!
For eĉ la penso pri la lukso vana!
Soifas mi vin, suko abrotana!

Muzo:

Jen, premu! Vin katenu sonĝa sorĉo!

Poeto:

Flamante brulas ĉiu glut’ en gorĝo.

Muzo:
(metas la manojn al ŝultroj de l’ Poeto, kiu barakte kurbiĝas sub peza ŝarĝo de l’ vivo.)

Kaj nun vi dormu! Sonĝ’ inspira ŝvebas!Fabelojn en la mens’ talento stebaskaj laŭ stebaĵo larĝa de l’ imagoli novajn kantojn verku dum la tago,en kiu Hom’ rekonu malperfektonpor preni al la Bono vojdirekton.

(La horloĝo batas la dekduan. La Poeto ekdormas.)

Premiita en la XI. Int. Floraj Ludoj.


 

Sklaviĝo

Plena mallumo. Inter astroj kaj satelitoj distingiĝas per sangruĝa brilo la Tero.
Liberiĝintaj spiritoj:
Flugi en spaco,
flirti sen laco
en la Etero
for de la Tero:

jen nia voj’.

Tera geheno,
karnokateno
nin plu ne tenas,
sklave ne ĉenas:

jen nia ĝoj’.

Flugu do, frato!
Manoj de l’ Fato
lacis jam ŝpini,
sorton desitini

por ni sur Ter’.

Eĥu la kanto!
Vano de l’ vanto
vojon ne rompos,
ĝojon ne trompos

en la Eter’.

 

Unua ĉasta spirito:

De kie, fratoj!

Spiritoj:
For de l’ vanta Tero.

 

Dua ĉasta spirito:

Kaj tie!

Spiritoj:
Nur barakto sen libero.

 

Unua:

Jen novaj vortoj: vanto kaj barakto.
Signifo?

Spiritoj:
Fort’ sufoka de l’ abstrakto.

 

Dua:

Difino stranga kun esenco vasta.

Unua:

Mi ne komprenas.

Spiritoj:
Ah, spirito ĉasta,

ekkoni ĝin neniam vi deziru!
El fort’ magneta de la Ter’ foriru!

Unua:

Ĉu tiu ruĝa glob’ poteneon havas?

Spiritoj:

Potencon grandan. Vin nenio savas,
se ĝia fort’ magneta vin ekkaptis,
se ĝi por siaj celoj vin adaptis,

Dua:

Kaj la magneta forto kio estas!

Spiritoj:

Esenc’ de l’ materio, kiu nestas
en mez’ de ĉio kiel kern’ en pulpo.
La fort’ magneta estas mem la – kulpo.

Unua:

Jen novaj vortoj sen komprena klaro.

Dua:

Sopiron velkas nubo de l’ deklaro.

Spiritoj:

For! For! For de l’ Ter’!
Fuĝe flugu en liber’!
Fluu fluu plu
kun spirita flu’!

(La Spiritoj forpasas.)

Unua:

Magneta forto de la Ter’ min tiras
kaj fugi kun vi jam mi ne deziras.
Do flugu, fratoj! Vanas malaprobo.
La senc’ de l’ vortoj kiaj esenc’ de l’ globo
incitas min pli ol la flug’ en spaco.
Allogas min la ruĝe brila faco,
la astro, pli potenca ol spirito,
havanta kvankam ĉenon de l’ orbito,
sur kiu ĝi eterne fugas rondon.
Sopiras mi kun timo tiun mondon.

Dua:

Jen, ankaŭ min la brila astro logas,
per fort’ potenca al si min arogas
Returni min ne havas mi plu povon
kaj sekvas mi senvole ĝian movon.

Unua kaj Dua:

Rifuĝu ni!

La Tria:
Jam vanas la rifuĝo,

ĉar spir’ de Baal, la psalmohurla muĝo,
la moskodora templa fum’ incensa
narkotis, kaptis vin per reto densa.

Unua:

Ĉu kaptis nin?

Dua:
Eĉ malgraŭ nia volo?

 

La Tria:

Baraktas ĝi en reto de l’ scivolo.
Scivolo estas nom’ de tiu forto,
per kiu la spirit’ en homa sorto
liberon perdas por fariĝi pupo.

Unua:

Kaj nia povo?

La Tria:
Iĝos aĉa stupo,

la homon ŝajniganta “plenpotenco”
sed vere nur – senpova “farintenco”

Dua:

Vi diris “Baal”. Ĝi estas astra nomo?

La Tria:

Ĝi estas di’, kreita de la homo.
Ĝi nutras sin per homaj sang’ kaj ŝvito.

Unua:

Kaj hom’?

La Tria:
Karnhava ombro de l’ spirito,

 

Unua:

La astro?

La Tria:
Templo de la monstra dio,

 

Dua:

La vivo?

La Tria:
Sonĝ’ inkuba pri l’ envio.

 

Unua:

Profunde nuba estas la koncizo.

Dua:

Pli klara hela estu via skizo.

La Tria:

Nur sonĝo longminuta vin atendos,
pri kies sekundetoj Temp’ agendos.
Komenc’ naskiĝo estos, fin’ – la morto.
En tiuj limoj fluos homa sorto.
La viv’ konsistos el ĥaos’ de l’ agoj.
El konsekvencoj sorton ŝpinos tagoj,
ĝis fine Fato la fadenon tondos
kaj vi libere ree vagabondos.
La sonĝon longminutan sur la Tero
pasigos vi en teda mallibero,
ĉar drak’ de l’ ŝtoniĝinta tradicio
ĵaluze gardas templon de l’ socio
kaj en la templo Baal, la reĝ’ de reĝoj,
despote regas per drakonaj leĝoj.
Komuna sort’ de l’ homo kaj homaro:
pilgrimi de altaro al altaro.
Sed vanas la klarigo. Ĝin kompreni
necese estas al la Ter’ alveni
kaj esti katenita per korpŝelo,
pasigi la ekziston en sinpelo.
Mi akompanos vin, ĉar ĝin mi celas.

Unua:

Jen, ankaŭ vin scivolo tien pelas.

La Tria:

Min ne scivolo – sed la vol’ instigas.
Al Tero min malnovaj pekoj ligas.
Centfoje sonĝis mi sur tiu astro,
regata nun de Baal, la sola mastro,
kaj eble per la nova enkarniĝo
denove brilos sen makul’ prestiĝo
de mia mem’ spirita kaj libera,

Dua:

Klarigu sencon de la dio tera!

La Tria:

Lin la envi’ de l’ materio naskis
kaj poste lin sur dia trono maskis
per homaj ecoj – timo de l’ gepatroj
por uzi lin en lud’ de l’ vivteatroj.
Komence havis li videblan formon,
en la interno arde fajran fornon;
nun nevideble en ĉiel’ li tronas,
la homo lin konjektas, sed ne konas.
Kun korpo aŭ sen korpo ĉi idolo
nur timigilo estas por popolo,
ĉar hom’ forgesis, ke esenc’ de l’ Dio:
la ĉioegaliga harmonio.

Unua:

Ĉu sur la Ter’ ne estas harmonio!

La Tria:

Ne! Karno vivas per disharmonio,
la vivo por spirit’ – la harmonio.
Batalon serĉas ĉiam la unua,
eternan pacon celas nur la dua.
El ĉi kontrastoj venas stranga malo:
batal’ senĉesa kontraŭ la batalo.

Dua:

Kaj se spirito fine venkos korpon?

La Tria:

Signifus ĝi por nuna Tero morton.

Unua:

Se vanas ĉio: paco kaj batalo,
por kio vivi?

La Tria:
Por la idealo,

portanta novan freŝan atmosferon,
formanta nove la putrantan Teron,
ĉar mort’ nur ŝajnas esti fin’ de l’ fino:
eternaj estas vivo kaj destino.

(La Tero pligrandiĝas. Jam estas distingeblaj la kontinentoj kaj oceanoj. La Tero fendiĝas kaj en la kaverneca fendo aperas tri paroj. Miniaturaj homfiguroj. La aperaĵo estas senmova kaj montras la ekstazon dum la kiso. La unua paro festas la geedziĝan nokton, la dua paro en mizera budo, sur kies planko dormas ses ĉifonvestitaj infanoj; la tria paro kuŝas sur herbejo en ombro de arbetaĵo.)
Rigardu! Buŝ’ de Baal jam sin malfermis.
Scivolo via, mia vol’ ekĝermis
kaj ĉe la sojlo de l’ pordeg’ ni staras,
al templo vojon jam nenio baras.

Unua:

Tre stranga aperaĵo.

Dua:
Jen mikroboj.

 

La Tria:

Spiritoj kiel ni en teiraj roboj.

Unua:

Spiritoj estus ĉi rampantaj komoj?

Dua:

Ĉi nanaj punktoj?

La Tria:
Jes, en form’ de l’ homoj.

 

Unua kaj Dua:

Neeble!

La Tria:
Sed jes! Ili homoj estas

kaj nia tera viv’ en ili nestas

Voĉo de la Tero:
Gento, vi spita,
moke incita,
estu pelita
al mia sin’!
Veku atenton,
voku la tenton
venki ĉi genton,
frat’: la destin’
Baal jam atendas,
nutron pretendas,
buŝon etendas
por da regal’.
Havi ineriton
venku la spiton,
puŝu spiriton
al dio Baal!

 

La Tria:

La voĉ’ de l’ Tero.

Unua:
Fugu mi!

 

La Tria:
Malfrue!

Mistera fort’ narkotas nin influe.

Voĉo de la Destino:
Pri tenta pent’
kaj trena pen’
kun kant’ de l’ vant’ vi ridos.
Rifuz’ kaj ruz’,
sen tim’ pri krim’
en ĝoj’ sur voj’ vin gvidos.

 

Unua:

Ĉu aŭdas vi, la Tero min jam logas?

La Tria:

Ne Tero, sed Destino vin arogas.

Voĉo de la Destino:
La ĉena ten’
pro sklava prav’
sub nub’ de l’ dub’ vin tordos.
Sed milda ŝild’
de l’ ama flam’
en sol’ konsolon portos.

 

Dua:

La voc’ mistera ŝajnas min altiri.

La Tria:

Ne vocx’, sed ĝia fort’ vin igas iri.

Voĉo de la Destino:
Amara klar’

de l’ vunda fund’
pri ver’ de l’ Ter’ vin premos.
Por frukt’ de l’ lukt’
al bela cel’
per man’ en van’ vi remos.

La Tria:

La sort’ pikpelos min per pelpikilo,
sed iras mi kun spito sen humilo,
eĉ luktos kontraŭ via vol’, Destino,
per sankta flam’ libera de la sino,
La korpo min ne faros blinda sklavo,
mi estos plena de komprena pravo,
eĉ se mizer’, martira mort’ min trafos
lumsagojn al la kor’ de Baal mi pafos.

(Sur la Tero la figuroj, ĝis nun senmovaj, ekviviĝas je ama ĉirkaŭpreno kaj longdaŭra kiso.)

 

Unua:

La bildoj sin ekmovas. Tre ridinde!
Per korpotega klin’ sin kovras vin de.

Dua:

Ĉu estas vok’ la tuŝo reciproka,
ĉar ŝajnas esti tio min provoka?!

La Tria:

Ĝi estas kiso.

Dua:
Kion ĝi signifas?

 

La Tria:

Ke novan vivon tera viv’ soifas.
La kiso estas voka vort’ de l’ karno,
fokuso fajra de l’ viviga varmo.
Ĝi, kiel vivperanto de l’ Desitino,
nin metas sub la sinon de l’ virino.
Ĝi estas tuŝ’, post kiu la konscio
perdinte lumon iĝos nur pasio
kaj nin, spiritojn, en la karn’ de l’ homoj,
devigas esti – materiatomoj.
La lum’ de l’ spaco: la spirita memo
fariĝos vibro kiaj ŝancela tremo
al Belo, Bono, Vero aspiranta,
sed… nur laŭ cedo de la karno vanta.
Ni vojserĉante ĉiam vojon perdos
kiaj vana trema vibro nin avertos,
ne trovos mi por ago justan solvon,
ĉar ag’ de polva hom’ refalas polvon.
La karn’ eraros, sed spirit’ neniam.
Turmentojn pro erar’ vi havos ĉiam,
sed vane skurĝi karnon sen potenco:
ni estos nur la “voĉ’ de l’ konscienco”.
Kialon serĉos vi pri vi, pri Tero,
sed la “kialo” restos en ĉi sfero,
de kie rememoron pri “kialo”
ne povas porti ni al tiu valo.
Se tera kiso nin je viv’ karesis,
pri temp’ pasinta ĉion ni forgresis.

Unua:

Min glutas jam abismo de l’ vivmaro.

Voĉo de la Destino:

Vi estos sola fil’ de grafa paro.

Dua:

La forto al mi vivon nun sugestas.

Voĉo de la Destino:

Filin’ de sklavo nur sklavino restas.

La Tria:

Kaj mi? En mi jam flagras vivoardo.

Voĉo de la Destino:

Vi estos hontofrukto: ilia bastardo.

La Tria:

Sed el la spito de l’ spirit’ libera
mi portos iom al la sonĝo tera
por min purigi de malnovaj pekoj,
kvitigi ŝuldojn per bonfaraj strekoj
kaj esti per modela viv’ ekzemplo,
ke post detru’ ĝisfunda de la templo,
ke post la mort’ de l’ homfarita dio
alvenos la gracdona harmonio
kaj sonĝo de l’ spirito en homformo
ne estos plu nur ŝlimĵetanta ŝtormo,
sed vivo ĉasta kun eterna beno
de l’ frata am’, justeco kaj kompreno.

(La voĉo de la Destino longe sarkasme ridas. La Tero malheliĝas kaj fariĝas griza globo.)
Unua:

La lumo estingiĝis.

Dua:
Eble dormas.

 

La Tria:

La Ter’ el polvo por ni korpojn formas
kaj por la vivo estos nia doto
jen tiu grizkolora marĉa koto,
en kiu ĉiu iluzio dronas,
ĉar polvohomon nur – kotlaŭro kronas.

 

(La brilo de stelaro malheliĝas kaj regas ĉion la blinda mallumo.)

 

Printempo

La suno ridas.
La frunton kisas la radioj.
Min dorm’ evitas.
La koron tiklas melodioj.
El verda arbetaĵo la zefiro
alflustras flutoludon de satiro.
Nun nimfo trilas, birdo ŝin imitas.
En herboj majskaraboj lude spitas.
Konjekto vibras: io devas veni…
Petolo igas kison ŝtele preni…
kaj ridas mi, ĉar devas ridi,
plengorĝe kanti, kri-aklami,
disŝuiti sentojn, min dividi
kaj vin, karega, ami… ami..La voĉo tremas.
Fosfore lumas la pupiloj.
Deziroj ĝemas.
Resonas en mi birdotriloj.
Haho! Haho! Jen kun freneza rajdo
al koro flu-galopas fajrotajdo.
Neeble spiti plu! Neeble kuri!
Neeble jam mensogi, false ĵuri!
La tajdo venas… kreskas… kun si rulas
kaj senton vekas… dubon dolĉe lulas.
La fajroondon vipas ŝtormo,
miraklofare koron hardas,
por vivi vokas el la dormo
kaj en mi amo ardas… ardas…

Ah, venu al mi!
Ni kune kuru laŭ montpinto!
Ho venu psalmi
en dia templo de l’ Kreinto!
Ĉe floraltaro de la monto
la senton baptos freŝa fonto.
Orgenas tie vento, birdoj kantas.
La korojn ĉasta amo varte fandas.
Printempa varm’, printempa bel’ nin benos,
soifajn lipojn larda kis’ katenos
kaj preĝos mute korinterno:
“Benata estu de l’ Ĉielo
simbol’ eterna de l’ Eterno:
printempa varm’, printempa belo!

Menciita en la XI. Int. Floraj Ludoj.

 


 

Mia muzo

En larma frost’ de l’ ĉambro sub tegmento,
kie malofte estas festotag’,
kaj tra l’ fenestraj fendoj vintra vento
siblas susure plendojn dum la vag’,
tie versfari igus min imag’.La bru’ babila de kudromaŝino
lulas min per muzik’ de l’ taglabor’
kaj rava rid’ de bela blondulino
veke min vokas per arĝentsonor’:
“Lasu la larmojn pasi fluge for!”

Ŝi, mia Muzo, Magdalen’ pekanta,
kise karesas min kun amhumil’.
Vualas virge vangojn ruĝ’ dianta,
ĉar ŝi infanon vartas en lulil’…
etan infanon vartas en lulil’…


 

La polvohomo meditas

Multfoje, se la Vivo ardas,
en amspegulo sin rigardas
kaj plantas en dezerto rozon,
pro sinador’ forgesas pozon,
ebrie volas bruli, flami,
volupte heni, beste ami,

saturas tiam min kompren’:
naskiĝis mi por amgehen’.

Multfoje, se la Vivo dignas,
per mejloŝtonoj vojon signas,
talpfosas sube, flugas agle,
el polvo levas sin mirakle,
frakasas, luktas, scias, kreas,
escepte sin mem – ĉion neas,

saturas tiam min kompren’:
mi estas’ – dia suveren’.

Multfoje se lia Vivo ĉarmas,
pro propraj sentoj milde larmas,
por taksi veran altvaloron
rigardas sian nudan koron
kaj nutras, helpas, ĝojas, ridas
kaj altruiste sin dividas,

saturas tiam min kompren’:
mi estas la – ĉiela ben’.

Multfoje se la Vivo bojas
perfide pri mortfalo ĝojas,
en koto gruntas, stulte mutas,
senhonte juĝas, persekutas,
sankcias pekojn, leĝojn gurdas,
sin kraĉas, trompas, rabas, murdas,

saturas tiam min kompren’:
mi estas – vermo de ingven’.

La Vivo tiam en mi krizas,
dolorajn dubojn honte ĉizas
kaj la jungita homa dio
fariĝas stupo – pli nenio,
mi tiam volus maŝon ligi,
sur sekan branĉon min pendigi

kaj langmontrante moki vin,
vi, fie glora homdestin’.

 


 

Vento kaj nubo

Norde, ĉe la mara bordo,
plendas plore vent’ ĝemsona.
Norde, ĉe la mana bordo,
revas jen knabin’ estona.
Ŝia revo – rev’ de l’ plendo.
Dronas ĝi en sent’ amara.
Ploran plendon norda vento
portas al la land’ hungara,Sude, ĉe l’ Danuba bordo,
fulmkaŝanta nubo nigras.
Sude, ĉe l’ Danuba bordo,
knab’ hungara reve migras.
Lia revo – rev’ da l’ sudo:
pereiga fort’ ciklona.
Ardan amon suda nubo
portas al la land’ estona.

Sin rekontas nord’ kaj sudo
sur semlima oceano.
Plend’ de l’ vento, fulm’ de l’ nubo
jen fariĝas uragano.
Fajne fulmas arda amo,
plenda ploro veas… veas.
Pro la sentoj en la flamo
knab’, knabino brulpereas.


 

Mia reĝlando

La lando estas ĉambro
kaj reĝo – mi sen kron’,
sed el reĝin-okuloj
rebrilas al mi tron’.
Orblondaj ondaj haroj
servadas por mantel’,
nektar’ min ebriigas:
la dolĉ’ de l’ kismiel’.Popolo estas – bubo,
tre vigla brava knab’,
rajdante sur genuoj
li estas – tuta stab’.
La sceptro estas – vergo
kaj kiel saĝa reĝ’
mi batas la popolon,
se tedas lin – la leĝ’.

Sed se maten’ krepuskas
kaj krias kok’ en kort’,
ekmigras tuj la reĝo
el lando sen eskort’.
Dum la reĝin’ fabelas:
“Trans… granda ocean’…
la reĝo kuras vane
por – ĉiutaga pan’.


 

Tri fratinoj

En la subira lumo de l’ suno aŭtuna

revojn perdinte mutas sub kverko maljuna
tri fratinetoj, palaj vaksflave sulkfruntaj,
en modpasinta pompo kun kufoj franĝpuntaj.

Laca silento… Falas velkintaj folioj…

Siblas tremvoĉe florentenigaj arioj…
La tri fratinoj sidas… kaj sidas rigide…
Pliendoj korfundaj ploras, ĝemflugas senbride.

“Min jam muelis zorgoj, – ekĝemas l’ unua –

“Kudri kaj fliki ĉiam ĝis horo malfrua:
jen mia vivo… Poste?… nur plendi, atendi;
faron, nefaron pesi skrupule kaj – penti…”

“Jes ja! Mi same vivis – la dua meditas –

virtan virgecon, kiun nun oni priridas…
Lento ĉarmeta iĝis harhava veruko,
brustan doloron flegas sebgrasa lantuko…”

“Hja hja! Kruela vivo!” – la kufoj kapjesas.

Venĝojn de l’ tria flirta rideto karesas
kaj ek-ekbrilas ŝiaj laclarmaj okuloj:
“Jes, ĉar forgesis vivi vi laŭ vivreguloj.”

“Kaj vi?!… Vi same vivis… Riproĉo ridinda!

Ĉu vi eĉ por spegulo fariĝis jam blinda?
Prenu! Rigardu vin!… Ah, vanteco senhonta!
Sulkoj… dentmanko… grizas hararo orblonda…”

Lipoj de l’ tria mildan riproĉon nun havas:

“Sulkoj, dentmanko, grizo jam tute ne gravas…”
Homo pasanta ruĝe sur vangoj ekflamis,
sed ŝi fiere flustras: “ĉar… foje… mi – amis.”

Muta konsterno… Tremas indigne la kufoj…

“Ah, hipokrito! Honto je niaj blanktufoj!”
Umu veadas sible, alia svenkrias,
sed en korfundo ambaŭ – la trian envias

kaj en subira lumo do l’ sumo aŭtuna

revojn perdinte mutas sub kverko maljuna
la du fratinoj, palaj vaksflave sulkfruntaj,
ĉar jam la trian lulas – memoroj korfundaj.


 

Renkonto

Haladzosfera, ŝimflora kafejo.
La lukson mordis fum’ kaj tempo jam.
Evitas ĝin la bonvesta plebejo,
apaĉoj kroĉas sin al ĝia fam’.Per arĉo segas la kordojn cigano.
Muziko sonas: modpasinta kant’.
La gasto drinkas kun grunta rikano,
knabin’ de l’ kaso pudras sin kun vant’.

La sonoj tremas… Ekvibras memoroj
kaj enterige kloŝas ĝemoj cent…
Freneze ridas fantomoj de l’ koroj,
rikanon, pudron viŝas larma sent’.

La arĉo haltas. Jam mutas la sono,
nur korojn ŝiras eĥa melodram’…
La gast’, knabino post fin’ de l’ kanzono
funebras pason de l’ printempa am’.

“Malfruaj pentoj… Fuŝita la tago…
Eh, hejmen… hejmen por kuŝigi vin!”
La gasto grumblas, sin levas por pago.
Ĉe l’ kaso ŝire ploras la knabin’.


 

Legendo

Pluvlarma vento arbojn skuas, skuas…
kaj ftizon de patrin’ kuracas frua mort’.
La karan hejmon – mem la viv’ detruas;
malsata Joĉjo plendas jam ĉe fremda pord’…Pluvlarma vento arbojn skuas, skuas…
jen tago de l’ Mortintoj: festo de l’ tombej’.
Florpompo… Kandelbriloj… Pio bruas…
Ĉe tomboj preĝmurmuras burĝo kaj plebej’…

Pluvlarma vento arbojn skuas, skuas…
la orfa Joĉjo en tombejo vagas nun.
Malplenaj manoj… Salaj larmoj fluas:
“Al vi, patrinjo, nek floret’… nek kandellum’…”

Pluvlarma vento arbojn skuas, skuas…
florpompa tomb’ kun kandelar’ haltigas lin.
Preĝmetas manojn Joĉjo kaj genuas:
“Vi, riĉa tomb’, donacu iom por patrin’…”

Pluvlarma vento arbojn skuas, skuas…
la tomb’ silentas… Kor’ ne batas sub marmor’,
sed jen – miraklo kredi lin instruas;
sur panja tomb’ – kandelo flagras, pompas flor’…


 

Ne flugu for!

Sonĝon printempan amas mi:
radian ridon de knabin’.
Vivon aŭtunan benis Di’
al mi donante, kara, vin.Sonĝo, ne flugu for de mi,
se venos la matena hor’;
perdus mi kredon pri la Di’,
sopirus morton – mia kor’.

 

La fabriko

Ve!!… ve!… Akra fajfo… La labor’ ekhaltas…
Kuras amase viroj kaj virinoj…
Kio?… La terur’ de kor’ al koro saltas…
Kiu?!… Pro kio?… Ree la maŝinoj!…Sang’!… Ve!… Sango!… Korpo frakasita!… Sango!
Helpon!.. He, kiu?… Frato!.. Centoj venas…
Mokas mortgrimaco kun mordita lango…
Centoj silentas… Pensoj rekviemas…

Fajfo… Bruas la maŝinoj… Uf, labori!
Riski denove por la pano! Lukti!
Morgaŭ por alia venos vic’ stertori,
sed nun produkti, ĉiam pli produkti!


 

Tagiĝas…

Kiel sangsuĉa monstro en lukso parazita,

se prude grakas kun grimaco
al mizerul’ pri justa graco,
tiel centdenita buŝo de mondo hipokrita
proklamojn vomas kun minaco
pri benoj de l’ armita paco.

Kiu vin fidus strutostomaka malsatanto,

nutranta vin per homa sango,
se jam grasiĝas via vango?!
Kiun vi ravus, arameventra per packanto,
promes’ foira, falsaj pentoj,
se sentas ni, ke mordas dentoj?!

Sciu, neniun navas la aĉa mistifiko

se gorĝon premas mano kruda,
se ungojn sentas karno nuda!
Sciu, ke ĉiun vekos el pesta narkotiko
la vort’ predika sen bonfaro,
se vidos putron de l’ homaro!

Baldaŭ tagiĝos! Homoj vekiĝos el pasio

kaj ĉesos hurle mortodanci,
per leĝoj rancaj fraton lanci.
Baldaŭ tagiĝos! Nin superombros la konscio!
La katarakton de l’ okuloj,
cindrigu do en sanktaj bruloj!

Vokas jam al batalo ia pacaj trumpetsonoj.

Pro ĝojo vibras koroj homaj,
ĉar flirtas flustroj freŝaromaj.
Treme balancas sin la miljaraj bastionoj.
Ratidoj de kloakaj fundoj
stertoras pro mortvokaj vundoj.

Venas la tempo! Jam proksimiĝas la aŭroro!

Karesas fruntojn freŝa vento,
nin flatas kis’ de l’ firmamento.
Venas la tempo! Falos idoloj de la oro!
Altaron levas homgenio
sur ruboj por la harmonio.

Kredu, esperu homo! La regno de l’ mallumo,

perdinte tronon, falos polvon.
La Volo portos benan solvon.
Kredu, esperu homo! Radioj de la suno
fruktigos teron, la fekundan:
rikolton havos ni abundan.

Vi, sibaritoj, aĉaj homvermoj, tremu… tremu!

Finita estos komedio
pro venko justa de l’ konscio.
Vi, parazitoj, grasaj hirudoj, tremu… tremu!
La masko putros en la koto
kaj vanos ruzo de l’ komploto.

Venu, homfrato! Sekvu min! Ni ektranĉu vojon

en pramalklero de la mondo
al pacportanta lumoondo!
Venu, homfrato! Sekvu min fide en ĝojon!
Agordu bruston por aklamo,
ĉar venas regno de la amo!


 

Ĉe lulilo

En simpla ĉambro subtegmenta
mi stanas ofte ĉe lulil’…
Sur vindoj ludas lum’ arĝenta
kun kisa flirt’ de l’ pala bril’.La eta homo gaje ridas
kaj tamen sangas mia kor’.
Okuloj de l’ patrin’ – mi vidas
atestas larme pri dolor’…

Patrino pala, mi komprenas,
ke timotremas via sin’,
ĉar tempo pasas kaj alvenos
la filo por demandi vin…

kaj vi rakontos, ke “ĉielo
donacis vin sen patra nom’…”
kaj tamen poste pro l’ fabelo
formortos rid’ de l’ eta hom’.


 

La premio

Poeton – tre verŝajne pro kaprico –
Fortuno foje dotis kun gracio:
“Poet’, ĉar fine venis via vico,
jen premu por vi: gloro, monpremio!”Li kuris al patrino pala eta…
ŝi kiskaresis lin kun dolĉa ravo:
“Komuna estas ĝoj’, sed fil’ poeta,
la glor’ kun mono restu via havo…”

“Sed, panjo kara, panjo, mi vin petas,
ne rompu filan ĝojon per obstino!
La mono estu via!… Mi aĉetas
ŝuetojn varmajn por vi, ho patrino…”

Persvadis li kaj ŝi larmante cedis:
“Jes… varmajn ŝuojn por maljunulino…”
– – – – – – – – – – – –
El tiu mon’ ŝi ŝuojn ne aĉetis,
sed ŝia fil’ – tombkrucon al patrino.

(Menciita en la XI Internaciaj Floraj Ludoj.)

 


 

Antaŭ la tribunalo

Sinjoraj moŝtoj, juĝistoj bravaj,
min demandantaj pri nia krimo
por la verdikton fari sen timo
laŭ leĝa justo, – vi estas pravaj.
La sanga kulpo min ŝiras morde
kaj kortaŭzantan ŝarĝon mi sentas…
Min ĝi torturas… Min ĝi turmentas…
Konfesos mi do ĉion laŭorde.Jes, mi memonas, ke antaŭ jaro
estis printempo, maja vespero…
Jam sur verando verdis hedero,
amflustrojn eĥis la foliaro…

En koro sangon vipante bolis
febraj sopiroj de la printempo.
Pelis al peka amo min sento,
soifis lipoj… Mi ami volis.

Dommastro mia kun milda tuŝo
kaptis la manon, al si min prenis.
Pro la feliĉo preskaŭ mi svenis
dum kisis, kisis min vira buŝo…
Li min karesis… La vortoj ravis
koron knabinan, koron naivan
kaj mi ekiris – vojon deklivan
fidante al li… Jes!… Li min havis.

Kaj poste?… Poste, dum amaj horoj
dolĉaj esperoj koron dorlotis.
Liaj promesoj riĉe min dotis,
ĝis venis scio kun la doloroj.

Sendormaj noktoj, barakto larma
ofte vizitis mian animon
Vekis frenezajn pensojn kaj timon
en febra cerbo konjekto svarma.

En ŝima budo, dum kriza horo
naskis bastardon mia utero.
Orfa kaj sola en la sufero
mi ĝemis… veis kun korangoro.

Ve! Ve al mi! Min honto instigis.
Lin mi sufoke premis al sino…
Idon senkulpan peka patrino…
Ve! Ve al mi! Mi mem lin mortigis!

Jen!… Mi rakontis laŭorde ĉion…
Ĉu ne, sinjoroj, ĝuste mi kredas,
ke mian krimon vane mi pledas
kaj por indulgo mi petu Dion?!

Sinjoraj mostoj, vi pravas tute…
Sorton similan miloj jam havis,
kiujn printempo venkis kaj ravis.
La justan punon mi prenos mute…

Do ĵetu min al karcera fundo,
ke la sanganta ombro min tentu,
kiun veriproĉo ĝi min turmentu,
ĝis cikatriĝos la kora vundo!
Do ĵetu min al karcera kelo
kaj enterigu oni min viva
kaj min blindigu sfero lesiva,
ĝis venos savo el la ĉielo!
Do ĵetu min al karcera putro,
por ke al ŝlima vermo kaj rato,
kies intestojn tordas malsato,
ĉi flanka korpo do estu nutro!

Sed juĝu kun mi pri sunradio,
maja printempo, ama sopiro,
pri la birdkanto, kisoj de viro,
destino homa, pri ĉiu, ĉio…
Mem Dion voku al juĝo veni,
kiu nin kreis, nin la vantulojn,
kial ne kreis Li nur – sanktulojn
kaj amon kial Li metis en ni?!
Vokita estu al tribunalo
pro la plej granda krimo sur tero
kiu pri fruktoj de la utero
elpensis leĝon de vandalo!

Pro tiu leĝo infano eta
estas en vivo leĝe stampita:
unu – senpeka, rajte naskita,
alia – ŝarĝo hontinda, peka.
Pro tiu leĝo patrinoj krimas.
Tiu ĉi leĝo diktas la sorton,
rabas feliĉon, spiras la morton,
al tiuj, kiuj la vivon timas.
Pro kulpo mia kaj de knabinoj,
krime agantaj en malespero,
estu ĵetitaj vi al karcero,
ekzekutistoj de gilotinoj,
ĉar dia juĝo kun mil malbenoj
trafos justfare nur vin, tiranoj,
aĉaj murdistoj de la infanoj,
vin, leĝfaristoj kaj leĝhienoj!

Menciita en XI. Int. Floraj Ludoj.

 


 

Ridetu, kara!

Ridetu, kara! Tutkoran dankon psalmas la rideto

al Disinjor’ de altaj sferoj
pro la mildigo de l’ suferoj.

Ridetu, kara! Tutkoran dankon psalmas la rideto.

Ridetu, kara! Dormige lulu veojn de l’ doloro

kaj vindu vundojn per balzamo
de konsolanta kora amo!

Ridetu, kara! Dormige lulu veojn de l’ doloro!

Ridetu, kara! Sekigu salajn larmojn de l’ poeto,

se premas lin zorgplena peno,
se li silentas pro la spleno.

Ridetu, kara! Sekigu salajn larmojn de l’ poeto!

Rideto via sin banis en la fonto de l’ radioj

kaj ŝprucas perlojn de l’ ĉielo
por ravi min pri ties belo.

Rideto via sin banis en la fonto de l’ radioj.

Rideto via dispersas mildan lumon de l’ konsolo,

cikatrojn tuŝas kun kuraco,
ke ilin kovru kora paco.

Rideto via dispersas mildan lumon de l’ konsolo.

Rideto via inspire kisas frunton de l’ poeto.

La Muzo sendas per ĝi forton
por trovi ritmon, trafan vorton.

Rideto via inspire kisas frunton de l’ poeto.


 

Ne ploru, kara!

Ne ploru, kara! Estingas vivoardon ĉiu larmo;

La sentoj svenos, sin mem neos
kaj via amo – ve! – pereos. –

Ne ploru, kara! Estingas vivoardon ĉiu larmo.

Ne ploru, kara! Ne tranĉu freŝan vundon sur cikatro!

Fendita kor’ pri vivo plendas,
al morto sin facile vendas.

Ne ploru, kara! Ne tranĉu freŝan vundon sur cikatro!

Ne ploru, kara! Rustiĝas kordoj pro la salaj gutoj!

Poeto mutas sen inspiro,
formortas kantoj sur la liro.

Ne ploru, kara! Rustiĝas kordoj pro la salaj gutoj!

Ĉar via larmo martiran vivon, sinoferon ploras

pro amo dolĉa, sed dolora,
vi sentas vin survoje – sola,

Ĉar via larmo martiran vivon, sinoferon ploras.

Ĉar via larmo ekfontas el profundo de l’ korvundo

turmente tentas vin satane
la “finu jam, ne vivu vane!”

ĉar via larmo ekfontas el profundo de l’ korvundo.

Ĉar via larmo, pro mi falinta, fluas sen konsolo

dum sklave min katenoj ĉenas,
mi mem milfoje min malbenas,

ĉar via larmo, pro mi falinta, fluas sen konsolo.


 

Kantantaj postenoj

Muziko de M. Sárossy
Kun lupbojado vento vetveadas…
La frosto siblas: fajfas vintroprinc’.
Kun gaj’ freneza neĝo dance vadas
laŭ blov’ ĵetante sin kun knara grinc’.
En la muzik’ ĥaosa dum la mortobalo
malsata korvograk’ koncertas en la valo,
sed spitas fiere kun firma sinten’
ĉe lim’ manĝuria – japana posten’.
La juna soldato kun rava rigard’
kun koro kantanta postenas en gard’:

Ĉerizfiloro pompas, ĉerizfloro falas;
gejŝo june ridas, gejŝo velke palas.
Hejmojn la tertremo rube rulas, ŝovas,
fruktojn la tajfuno en la maron blovas,
sed nedetrueble en la kor’ japana
vivas patrujamo ĉe la Fuĵijama.

Li vigle gardas, al la val’ rigardas…
Ŝtiparo karbe brunas tie jam.
Ĉi morta fajro en ili vive ardas,
ĉar lia frat’ cindriĝis en la flam’…
Heroajn cindrojn de l’ model’ pri “brave morti”
al Nippon nun la vento portas por raporti,
ke spitas fiere kun firma sinten’
ĉe lim’ manĝuria – japana posten’.
La juna soldato korŝire pro sent’
nun kantas ekstaze tra l’ muĝo de l’ vent’:

Ĉerizfloro pompas, ĉerizfloro falas;
gejŝo june ridas, gejŝo velke palas.
Hejmojn la tertremo nube rulas, ŝovas,
fruktojn la tajfuno en la maron blovas,
sed nedetrueble en la kor’ japana
vivas patrujamo ĉe la Fuĵijama.

La okcidenta vento tra la limo
jen novan kanton flustras al li nun:
ribela kanto pri mizer’ kaj ŝlimo,
pli forta ol tertremo kaj tajfun’…
La venĝfuror’ miljara sangsoife bruas,
renversas ĝi miljarajn regnojn, mondon skuas,
sed spitas fiere kun firma sinten’
ĉe lim’ manguria – japana posten’
kaj tondras plengorĝe kun unu anim’
la miloj da viglaj postenoj ĉe l’ lim’:

Ĉerizfiloro pompas, ĉerizfloro falas;
gejŝo june ridas, gejŝo velke palas.
Hejmojn la tertremo rube rulas, ŝovas,
fruktojn la tajfuno en la maron blovas,
sed nedetrueble en la kor’ japana
vivas patrujamo ĉe la Fuĵijama.

 

Menciita en XI. Int. Floraj Ludoj.

 


 

En Svislando

Gigantaj montoj la ĉielon erpas,
terkoron sondas fundo de la lag’.
Unua sunradian benon ĉerpas,
la dua freŝan forton por la tag’.
Konkordon kreas tie en tri gentoj
majesta kunlaboro de l’ natur’
kaj paco vivas sub la domtegmentoj,
okuloj brilas pro l’ enkora pur’.Miraklojn miras mi, la vagabondo.
Ne mont’ nek lago tuŝas min ĉe l’ kor’,
mi vidis tiajn ofte en la mondo.
alia estas tie la trezor’:
mizer’ ne plendas, virto sin ne vendas,
infan’ ne ploras pro la mank’ de pan’,
hontgroŝojn sur la strato ne atendas
soldato blinda kun senfingra man’.

Ho di-benita lando de l’ prudento,
homecon vian gardu kun ĵaluz’,
modelo restu vi por ĉiu gento,
evitu reton de l’ milita raz’,
por ke se nove flagros venĝoflamo,
blasfemos veoj, fluos sangofont’,
eĉ tiam restu unu land’ de l’ amo!
por trovi ie fidon pri l’ estont’.


 

Al venko!

Jen granda tag’:
flirtas la flag’,
ŝvelas la brustojn nova sento.
Triumfa, kant’
de Esperant’
eĥas miloble tra l’ silento.
Ĝojrozo pompas sur la vang’,
aklame kantas ĉiu lang’:

“Al venko! Al venko!
Al fina glora venk’!”

Jen verda stel’
lumas al cel’.
Vojon ĝi montras al homaro.
Pro sankta flam’
mortos malam’,
falos en polvon ĉiu baro.
Ĝi kreas por eterna glor’
la novan mondon en la kor’.

“Al venko! Al venko!
Al fina glora venk’!”

Homama ver’
regos sur ter’.
Bonon alportos nia peno.
Post vivofin’
sekvos ja nin
de la homaro – danka beno.
Libere flirtu verda flag’,
proksime estas jam la tag’

“Al venko! Al venko!
Al fina glora venk’!”

 


 

Ĉe samovaro

Ĉe malnova samovaro
sidas ruso kaj hungaro
Dum la akvo zume bolas
la amikoj ekparolas:”Havi landon en libero,
tamen migri tra la tero
iri vojon, sed sencelan…
Ĉu vi konas pli kruelan?

La hungaro ne respondas,
liaj pensoj ĝeme ondas,
viŝas larmon retenitan:
“Havi landon, sed perditan…”

Ĉe malnova samovaro
sidas ruso kaj hungaro.
Dum la akvo bolas zume
ili ploras, ploras kune.

Premiita XI-aj Internaciaj Floraj Ludoj.

 


 

Malfrua somero

Muziko de M. Horovitz.
Dolĉa ripozo, kviete silenta,
regas denove en mia kor’
kaj la doloro, kruele turmenta,
pro via amo jam flugis for.
Eble lastfoje ekbrilis la suno,
eble nur laste, neniam plu,
lasis momente for min la aŭtuno
kaj min ridetas somera blu’…Kiel ajn estu mi tamen aklamas,
eĉ se mensogas la kor-ektrem’,
kiun vi sentas, pro kiu ekflamas
via koret’… Mi amas vin mem!
Ridu vivige! Amegu konsole!
Kisu, kisadu min arde nun!
Spite l’ aŭtuno – somero mem sole
regu en koroj, ho mia sun’!

 

Ivaĉjo

Ivaĉjo estis brava kampobubo,

naiva filo de vilaĝa rond’.
En bluokuloj mankis zorgonubo,
neniom sciis li pri l’ granda mond’.
La vivon miris li kun pia timo,
kantadis gaje dum la kamplabor’
kaj sur la pajla lito al patrino
biblion legis dum vespera hor’…

Sed venis tempo, mondon detruanta,

kanonoj blekis: buŝo de l’ milit’
kaj lin forrabis tiu buŝ’ giganta…
Tre orfaj restis – kampo, pajla lit’,
sed ili memoris kun kutima pio
pri lastaj vortoj de l’ patrin’ al fil’:
“Ivaĉjo kara, diras la biblio.
armiluzanto mortas per armil’…

La batalkampo en li miron vekis…

Ne greno kreskis tie, sed grenad’,
ne birdoj pepis, sed ŝrapneloj blekis,
ne gaja kanto sonis, sed vead’
kaj ne plugilojn, sed pafilojn premis
la fortaj manoj spasme kun furor’…
Ivaĉjo miris kaj elkore ĝemis:
“Ne de la Dio estas ĉi labor’…”

Li ĵetis for pafilon, bajoneton

kaj senarmile staris en arme’
kaj senarmile ŝturmis drato-reton
kaj senarmile servis en tranĉe’
kaj vanis puno kaj ordon’ de l’ stabo,
la kapon ĉiam nee skuis li.
Obstine diris la vilaĝa knabo:
“Mi konas nur – dek leĝojn de la Di’…”

Perfido… Mortverdiktis la juĝisto

kaj kvin soldatoj tuj fortrenis lin…
Dum lasta marŝo pensis li pri Kristo
pri la biblia krista disciplin’…
Ŝtonkoraj kamaradoj… Pastro mankis…
nur ĉirpis kampa gril’ tra l’ monta mut’…
Ivaĉjo preĝis, Dion psalme dankis,
mildkore iris al la ekzekut’…

Dum ŝargis la soldatoj li subite

ekpalpis ŝarĝon de la panosak’…
En ĝi postrestos pano netuŝite,
patrinfarita pan’ el hejma bak’…
Li prenis ĝin, karesis kun kompato…
eklarmis… Kiel peze en la man’!
Ivaĉjo ĝin etendis al soldato:
“Akceptu, frato! Estu via pan’…”


 

Post striko

“Ĉu estas vero, kiun ŝajno maskis?
Venkitaj estas vi. Jen via gloro:
humile nun reveni al laboro
kaj scii tion, ke la strik’ fiaskis.””Venkitaj estas ni – vi prave diris.
Ĉi fanfarono indas al sinjoro.
Por vero ni forsangis, ne por gloro
kaj al batal’ ni jam venkite iris.

Ĉar senarmile luktis la korpuso,
dum vin la luksobastion’ defendis.
La vero vivas, nur la korpon venkis
stomak’ malsata, ve’ de l’ infanbuŝo.


 

Riproĉo

 

Vi donis al mi rozon,
sed dornoj pikas min.
Rabinte la ripozon
turmentas vi sen fin’.Se estus vi doninta
nur dornojn sen la roz’,
mi ilin forĵetinte
nun vivus en ripoz’.

 

Post la batalo

Dediĉata al lia “eterne militanta mondo”.
I.
Per nigraj flugiloj alvenas vespero.

Sin banas la suno en sanga rivero.
La montoj murmuras kun eĥaj mortsonoj
pro skua blekego de l’ monstraj kanonoj…
kaj poste silento. Leviĝas la vento.
Ĝi portas la ĥoron de l’ korvo-taĉmento.
Grak-kant’ kortimiga aklamas en valo
ĉe l’ kapoj, sur kiuj grimacas mortpalo.

Heroo – ne – orfa viktimo mortanta

vundite ĝemadas: “Ah Dio, ci sankta!
Mi devas jam morti kaj vidos neniam
la hejmon amatan, edzinon la mian…
Etuloj lamataj, vi Manjo Johaĉjo,
min vane vi vokos per “venu do paĉjo”.
La paĉjo nun mortos. Lin tente turmentas,
ke restos vi orfaj, tre orfaj… mi sentas…”

Post montoj la suno hontruĝe subiras.

En valo la ombroj barakte ĝemspinas
kaj plendas ĥaose delira finalo:
mortkant’ de viktimoj sur kamp’ de batalo.
“Ve! Helpon! Pro Kristo! La vundoj doloras!
La korvoj… ve! Korvoj okulojn elboras!
Ah! Ventron de Dio! Detranĉu la vestojn!
Tuj akvon! Ci, hund’… ve!.. ne maĉu intestojn!”

Dum horoj tre longaj la ĥoro ve-plendas.

Ĝi morton sopiras, ĝi morton atendas
kaj iom post iom mutiĝas jam ĉio:
henado ĉevala kaj homa mortkrio.
La nigran funebran morttukan vualon
alsternas la nokto sur monton kaj valon.
Grakado de korvoj silentas plensate.
Nur larmoj de nuboj plorpluvas kompate…

Sed unu, la lasta, kun veo stertora,

kun forto formorta, kun sento angora
al brusto sangrusta la manon alpremas
kaj pie plorpetas kaj krie blasfemas…
“Malben’ kaj mizero!… ĉu aŭdas Johaĉjo…
Ah ve! Pro diablo! Nun mortos jam paĉjo…
Ne!… Dio, ci justa! Ci… ci post… post morto
ne lasu for ilin… al batoj de l’ sorto…”

II.
Per lasta ekĝemo forflugas animo

al sfero spirita, transtera mondlimo.
Li flugas kaj flugas kun sento sentima
al pale brilanta astreto proksima
kaj tie haltante por turni sin foje,
li ĵetas rigardon al tero malĝoje,
sed kanto de fratoj lin mokas rikane:
“Pri celoj surteraj nun pensi tro vane!”

Turnante sin tien kaj reen li vidas,

la fratoj el mondo spirita nun ridas
kaj ili, formante mistikan dancĉenon,
aklame kantadas: “Ho frato, bonvenon!
Jen, morto fariĝis nun nia patrino,
ni vivos eterne en paco sen fino…
Ni flugu! Kunflugu! La spaco tre vasta.”
Kaj flugas for ĉiuj – nur restas li lasta.

Sed liaj flugiloj ŝarĝitaj de zorgo,

ankoraŭ malfortas por ŝvebi al pordo
de l’ alta ĉielo, al trono de Dio
por esti juĝata pro homa envio.
Lin premas doloro. La tero lin tiras.
“Ho ter’ forlasita, je vi mi sopiras!
Ho ter’ forlasita, perdita ĉielo
momenton reveni al vi – jen la celo!

Ah reen! Nun reen! Se nur por momento

min portu flugiloj donitaj de l’ sento,
al orfoj mizeraj, zorglaca edzino,
ĉar ili min vokas kaj vokas sen fino!
Nur reen kaj reen! Mil duboj min tentas.
Inferajn torturojn pro ili mi sentas.
Ho Dio kompata, permesu revenon
kaj poste por puni – min ĵetu gehenon!”

La dia kompato subite lin levas

kaj portas al hejmo, pri kiu li revas.
Per vento vaganta, susure siblanta,
li velas al lando, al hejmo plej sankta.
Dum lia flugado vekiĝas mistikoj:
muĝante murmuras mistaraj muzikoj,
fosfore ekfulmas jen fajro sulfura,
jen bruas brilante la tondro terura…

III.
“La ter’! Jen la tero! Jen mia edeno!”

Ekstaze alklamas li dum la reveno.
“La lagaj lazuroj lulante zumadas
al rokoj de l’ bordoj sin gaje ĵetadas.
Aromaj odoroj parfumas l’ aeron,
printempo ornamas per floroj la teron
kaj ĉio kaj ĉie, mi kien rigardas
pro vivo por vivo en ĝojo nun ardas.”

“La land’! Jen la lando! Amata patrujo,

en bela ĝardeno de Di’ la rozujo…”
Sed kion li vidas, la ĝojon ĝi rompas:
la domoj en lumo de torĉoj festpompas,
da homoj tumultas kaj tenas pro gloro
en manoj standardojn kaj venĝon en koro,
kaj hurlas la strataj bubaĉoj sen sento:
“Da vivu milito! Ĝi vivu ĝis venko!”

“Vi ventanimuloj de l’ blinda amaso,

– spirit’ de l’ soldato lekĝemas dum paso –
idoladorantoj de falsaj devizoj,
vi hurlas ĉi tie dum mortas en krizoj
la miloj da fratoj sur kampo batala
en lukto ŝakala por venko vandala.
Vi tremos kaj tremu ĉe l’ Dio kiun timo;
konscie vi faras gloraĵon el krimo.”

“La dom’! Jen la domo! La domo de l’ paco!”

Li flugas ĝojplene al granda palaco.
Palaco, en kiu ne loĝas sinjoroj,
nur homo-formikoj: la sklavoj de l’ oro.
Li haltas momenton ĉe flora bakono.
Tra vitroj rigardas li mute sen sono.
Malplenas la ĉambro kaj en ĝi neniu,
eĉ mebloj konataj tutmankas de tiu.

Konjekto dolora kruele lin premas.

“Ah, kie vi estas? – li plore ekĝemas –
Gefiloj amataj, vi, Manjo, Johaĉjo,
jen ĉe l’ fenestreto atendas vin paĉjo!”
Sed vanas la vortoj. La ĉambro silentis
La patran spiriton mil duboj turmentas.
Pli suben pasante li haltas ĉe kelo…
“La hejm’! Jen la hejmo! La hejm’ de l’ mizero!”

IV.
En kela kamero nun estras kun ratoj

du bonaj amikoj: malsano, malsato.
En febro baraktas sur pajla bretlito
knabino kvinjara sur frunto kun ŝvito.
Malseke ŝi tusas, grimace mienas,
pro ftizaj suferoj la lipojn kunpremas.
La frato, apenaŭ pli aĝa, ŝin flegas
por helpo de Dio li pie petegas.

La voĉo knabina riproĉe korŝiras:

“Je paĉjo, je kara, mi ĉiam sopiras.
Vi kial forestas? Vi kial ne venas?
Vi, paĉjo, al brusto min kial ne prenas?”
“Marinjo, ci eta, ci kara fratino!
Aŭskultu! Mi fablos pri ora feino.
Ne ploru! Ne estu kaprica infane!”
Larmante konsolas la frato, sed vane…

“Ah, kie li estas? Ĉu iam li venos?”

“Ne ploru, Marinjo, ĉar paĉjo revenos.
Lin igas batali soldata komando
por gloro de l’ reĝo, por vivo de l’ lando.
Revenos li – kredu – post fin’ de l’ milito,
revenos li al ni, revenos kun rido.”
Post febra silento ŝi flustras konstate:
“Por gloro de l’ reĝo ni mortos malsate”.

Nun pala virino malfermas la pordon.

Simile al birdo, se trovas ĝi bordon,
ŝi ĵetas sin lace sur seĝon kun ploro:
“Ve! Vane mi serĉis, ne estas laboro.”
La knabo alkuras kaj milde konsolas:
“Patrinjo ne ploru! Nenion ni volas…
Hodiaŭ ne estis, sed morgaŭ vi trovos.
Nin helpos la Dio. Li helpi ja povos…”

La patra spirit’ kun rigardo penetra

sin premas avide al kadro fenestra
kaj lia ve-ĝemo, la ve’ de l’ martiro,
ekflugas tra landoj per spir’ de l’ zefiro.
La veo krozadas. Ĝi serĉas respondon
en koroj de homoj, plorantaj la mondon,
en kiu triumfas pasioj venenaj,
ĵetantaj la fratojn al flamoj gehenaj.

V.
Tra tomba silento en kriz’ agonie

ekridas la voĉo knabina ĝojkrie:
“Jen estas! Jen estas! Rigardu Johaĉjo!
Revenis, alvenis kun rido la paĉjo!
Patrinjo, Johaĉjo rigardu lin kune,
ĉar lia vizaĝo radias nun sune!…
Ho kisu la frunton de via filino!”
“Filino amata!” – timkrias patrino.

“Feliĉa mi estas, ĉar paĉjo min kisis.

De frunto la ŝviton per kis’ li forviŝis.
Ah, paĉjo! Vi estas sangplena, ĉifona…
kaj vundon nun havas la koro tre bona…”
La pala virino, pli pala ol neĝo,
sin ĵetas genue ĉe l’ lito por preĝo:
“Ne! Dio! Sufiĉas! Mi petas favoron!
Indulgu! Kompatu! Ne ŝiru la koron!”

“Ho! Haho! Jen flirtas la blanka lilio

ŝarĝite per ora florpolv’ papilio.
Ho, paĉjo, ĝin kaptu kaj portu rapide!
Ne! Lasu! Ĝi iĝis bufego subite…
Jen! Vidu! Ĝi saltas, eĉ flugas kun bruo…
Ne estas ĝi bufo, sed monstra noktuo…
For de mi! For! Helpon! Ĝi preni min volas!
Mortbatu ĝin, paĉjo! Ve! Paĉjo! Doloras…”

La pala patrino leviĝas senvorte.

Ŝi duonfreneze sin trenas malforte
al edza portreto, pendanta sur muro,
kaj tie ŝi preĝas kun kora teruro…
kaj iom post iom la eta knabino
ekdormas pro tuŝ’ de sonĝofeino
kaj ambaŭ manetojn sub kapon ŝi metas.
Sur vangoj purpuraj la febro ridetas.

La knabo ĉe l’ tablo pretigas nun lumon

kaj prenas poŝtkarton, inkujon kaj plumon
kaj skribas larmante: “Patret’, dank’ al Dio
ni vivas en sano kaj mankas nenio…”
Trankvilo de tomboj… Eĉ preĝo silentas,
nur patra spirito ekstere plorplendas
kaj eĥas en nokto hurlado sen sento:
“Do vivu milito! Ĝi vivu ĝis venko!”

Premiita dum la IX-aj Internaciaj Floraj Ludoj.

 


 

Kial?

Demandis mi kaj vi respondis.
Ĝojis la kor’, amanta vin.
La kisa jes’ karese ondis,
amon promesis, lulis min.Demandis vi kaj mi respondis…
Ĝojis la kor’, amanta min,
sed poste penso jeson hontis:
devo jam sklave tenas min.

Ho kial estas sama vorto
dolĉa esper’, prema sufer’;
kial ĉielo kaj infer’?

Ho kial punas min la sorto,
kie la libera. vort’ ĉe vi
ĝemas ĉenite jam ĉe mi?


 

Tamen… tamen…

Lingvo ne bavas tian vorton,
kiu povus esprimi ĝin
kion mi sentas, mia kara,
kun doloro amante vin.
Kaj tamen… tamen vi ne kredas
al la psalmanta koraklam’;
pilgrimo vanas, vi nur ridas
pri la ardanta sankta flam’.Sed vin riproĉi mi ne povas;
mute plendas, suferas mi.
Larmojn kaŝante mi preĝadas:
“Mia kara, vin benu Di’!”
Kaj tamen… tamen io flustras
al mi konsole en la kor’,
ke venos tempo, kiam vane
ploros vi pri la nuna hor’.

 

Kial skribi al vi?

Kial skiribi al vi
aman letereton;
kial sendi per ĝi
kissopiran peton,
se la okulparon
mi ne povas vidi
jen pro ĝojo, jen pro amo,
korkarese ridi?Ne ekzistas skribo,
nek letero ama,
kies elokvento
estus tiel flama,
kiel sola brilo
de rigardo via,
kiam ĝi parolas
kun rigardo mia.

Ankaŭ vi ne skribu
pri l’ dolĉa turmento,
Mankas vortoj por ĝi,
mute ardas sento,
sed alkuru, kara,
estu kun mi tie,
kie nin rigardos
tuta mond’ envie.

Tie eĉ se mutos
la kisema buŝo,
eĉ se ne salutos
min manprema tuŝo,
tamen sola brilo
de rigardo via
diros al la mondo,
ke vi estas – mia.


 

Vinkanto

Muziko de M. Sárossy.
Ne memoru pri l’ somero
de pasia arda am’,
kiam plena da espero
brulis kor’ en fajra flam’!La somero jam forpasis,
amon pelis tempovent’,
rememoron nur postlasis
la iama dolĉa sent’.

Se juneco kaj virino
jam perfide trompis vin,
en la glaso ŝaŭmas vino;
ĝis forgeso trinku ĝin!


 

Lasta letero

Muziko do M. Sárossy.
Mi amis vin kum ĉaste pura amo,
eĉ nun ardanta en mia kor’.
Jen muta larm’ atestas pri la dramo
post lasta kis’ de l’ lasis ama hor’.
Mi amis vin rezigno, senkonsole,
ĝistomba sent’ katenis al vi min…Mi amis vin kaj vin mi amas sole…
Ĉu povas iu tiel ami vin?!
Vi amis min kun false fajra amo,
petola flamo de via kor’.
Nur volis vi, ke pro fatala dramo
mortsangu kor’ en brust’ dum ama hor’.
Vi amis min flateme, sed senkore:
perfida kis’ turmentis ofte min…
Vi ridis nur, ĝis ploris mi dolore…
Ĉu povas iu tiel ami min?!

 

Nia lingvo

Ho nia lingvo, donaco dia de l’ geni’.
muzikas via sono, koron lulas,
en vi animo vivas, sang’ cirkulas!
Nin sklave ĉenas al vi mirakloj de l’ magi’.
Se sinoferon via viv’ bezonas,
la miloj da adeptoj sin mem donas,
ho nia lingvo, donaco dia de l’ geni’!En sonĝplektita lulilo oni vartis vin!
La mond’ naskiĝon vian ne konjektis,
mildkoraj revemuloj vin protektis
vindante vin per kompreno varma de la sin’.
Pri mok’, insulto ili – ah – ne plendis
dum kontraŭ skeptikeco vin defendis.
En sonĝplektita lulilo oni vartis vin!

Ho nia lingvo, aperis brile via stel’!
La homan koron nova sent’ karesis,
al nokt’ polusa sunon vi promesis
kaj tuj tagiĝo purpuris milde sur ĉiel’.
Miljarajn bastionojn vi sieĝas,
por via venko milionoj preĝas.
Ho nia lingvo, aperis brile via stel’!

Vi estas suno, radias vi kun nova ĉarm’!
Malico mokas: “vi makulojn havas!”
Sed tiuj de la suno mem ĉu gravas?
Ĝi estas tamen la fonto de l’ viviga varm’!
Malic’ per fulga teleskop’ rigardas,
ĉar via lum’ blindige brilas, ardas.
Vi estas suno, radias vi kun nova ĉarm’!

Ho nia lingvo, vivanta amo de l’ homec’,
reĝlandon vian harmoni’ kupolas,
ne sole lang’, sed koro vin parolas!
Mutiĝis mok’ de l’ skeptika mondo, profanec’!
Muziku dolĉe plu pri nova tempo,
pri kunfratiĝo, nova sent’, printempo,
ho nia lingvo, vivanta amo de l’ homec’!


 

Ran-kvarteto

Dediĉata al la plendantaj nenifarantoj.
Sub tegmento staris kuvo
dum somera densa pluvo,
sed tegmento baris pluvon,
pluvo falis apud kuvon,
ĉar el pluvo kuv’ ne havis,
pro l’ soifo ranoj kvakis:Kvavak kvavak kvak kvak
akva kuvo, akva kavo
kvak kvak kvak
kvakas ni al Akvoavo
kvak kvak kvak
kvar kvakantoj kvardekvoĉe
kvartet-kvakas plenriproĉe
pro mankhav’ de l’ kava kuvo
en la akvokuv’ sen pluvo
kvak kvak kvak!!!

Kvavak kvavak kvak kvak
kava kuvo vane vakas
kvak kvak kvak
kvankam ni por pluvo kvakas
kvak kvak kvak
kvodlibet’ de ĥor’ kvakanta
en la kuva kav’ vakanta
kvakas kvere: Akvoavo,
akvon al la kuvokavo
kvak kvak kvak!!!!

Tio pruvas, se dum pluvo
staras sub tegment’ la kuvo,
ranoj vane kvaki povas,
se je salto sin ne movas.
Do ne kvaku kiel nanoj,
karaj gesamideanoj!


 

Plendo de vagabondo

Tiom da larmoj kaj dolor’
ne estas en infer’,
kiom mi portas en la kor’
vivante en mizer’.
Tiom da revo kaj sopir’
ne havas homa brust’,
kiom prikantus mia lir’,
se ĝin ne kovrus rust’.Kial mi devas vivi do,
se estas for la ĝoj’,
erarvagante migri, ho,
sen min savanta voj’?!
Kial min igas sonĝa cel’
fariĝi vagabond’,
kiun, pro kanto pri la bel’,
mokridas tuta mond’?!

 

Infanoj en la parko

Unua knabeto:

Mi havas paĉjon… jes… Li vivas range…

Knabineto:

Nu, paĉjon havas ankaŭ mi!

Dua knabeto:
Tre strange!
Unua knabeto:

Sed tian kiel mi – ne!… Li pipfumas

Knabineto:

Nu, fumas eĉ la mia… jes,.. pipfumas!…

Unua knabeto:

Li portas sur la kapo velurĉapon!

Knabineto:

Ĉu vere?

Unua knabeto:
Vere!
Knabineto:
Ĉu veluran ĉapon?
Unua knabeto:

Ververe!… Nu, li estas ja sinjoro.
Kaj via?

Knabineto:
Vivas li per taglaboro.
Unua knabeto:

Ĉu vere?

Knabineto:
Li laboras ĝis malhelo.
Dua knabeto:

Kaj mia paĉjo vivas en fabelo…

Unua knabeto:

Tre interese!

Knabineto:
Vere interese!
Dua knabeto:

Pro tio panjo ploras ja senĉese.

Unua knabeto:

Jes?… Nu, la mia ĉiam ridon havas.

Knabineto:

La mia ŝvitas kaj tolaĵojn lavas.

Dua knabeto:

La mia staras ĉe la stratanguloj
kaj tiam plu ne larmas la okuloj…
Ŝi ridas dolĉe… Ŝin tre multaj amas…
Ŝi estas bela!

Knabineto:
Mia panjo lamas.

En la fabriko rompis ŝi la kruron…

Unua knabeto:

La mia ĉiam faras manikuron.
Ŝi banas sin en porcelana kuvo,
per aŭto ŝi veturas dum la pluvo.
Dum paĉjo en kontoro pipon fumas,
al mia panjo grafo amindumas.
Jes! Vere! Oficiro, vera grafo!

Knabineto:

Ĉu grafo?

Unua knabeto:
Jes! Sur ĉako kun agrafo!
Dua knabeto:

Agrafo?!

Unua knabeto:
Jes! Butono, kiu brilas.

Li al reĝido de fabel’ similas.
Al panjo diras li dum brakon plektas:
“Ah, sinjoĥrin’ ĥreĝine vi aspektas!”

Knabineto:

Ĥreĝine?

Dua knabeto:
Sinjoĥrin’?
Unua knabeto:
Jes! Mia panjo

anĝele bela estas – diras Anjo.

Dua knabeto:

Kaj kiu ŝi?

Unua knabeto:
La angla vartistino.

Ŝi sidas tie, sur la benk’ sub pino…
Kun ŝi nur angle mia panj’ parolas

Knabineto:

Ho, mia panjo tiel ne petolas.
Ŝi lavas, krias, preĝas kaj blasfemas.

Dua knabeto:

Ho, mia panjo min al brusto premas
kaj kisas… kisas min ĝis larmofluo.

Unua knabeto:

La mia vokas min al randevuo,
ĉar granda ordo regas ĉe sinjoroj:
por ludo, lerno, amo estas horoj.

Knabineto:

Ĉe ni – ne! Panjo estas tre bonkora…
Ŝi ofte kisas min dum hor’ labora.
Hararon mian kombas, maŝas banton,
dumvintre donas ŝtrumpon, ŝuon, ganton,
kuiras supon, eĉ kuketojn bakas
por ludotempo por mi panon pakas
kaj ne nur foje tiel ŝi aranĝis,
ke ridis larme ŝi dum mi tagmanĝis.
Pri mi al paĉjo ŝi neniam plendas…

Dua knabeto:

Pro mi patrinjo mia sin mem vendas…
Mi scias… Polican’ en nia strato
rakontis al najbaroj kun kompato…
Plej bona, sankta – mia panjo estas,
per sia sang’ kaj korp’ min nutras, vestas…
Ho panjo!… panjo kara!…

Knabineto:
Nu, ne ploru!
Unua knabeto:

Ne ploru, ĉar mi iras for!

Knabineto:
Ne ploru!
Dua knabeto:

Per sang’ kaj korpo – diris policano –
ŝi pagas por la ĉiutaga pano…

(Longa paŭzo.)
Unua knabeto:

Hah!… mi jam scias… Fi!… kaj vi ne hontas,
ke tian abomenan vi rakontas…
Fi! Mi jam aŭdis de la vartistino,
ke tia… tia estas – stratknabino…

Dua knabeto:

Ĉu tia esti honte?

Unua knabeto:
Jes! Tre honte!
Dua knabeto:

Sed kial?

Unua knabeto:
Mi ne scias, sed tre honte

Pri tia parolante kraĉis Anjo!

Dua knabeto:

Ŝi kraĉis?

Unua knabeto:
Jes, ŝi kraĉis.
Dua knabeto:
Ĉu al panjo?!

Al mia bona panjo?!!

Unua knabeto:
(timigite)
Mi ne scias.
Dua knabeto:

Do kial diris vi? He!

Knabineto:
Li envias,

ke vian panjon tiom multaj ŝatas.

Dua knabeto:

Forkuru!…

Unua knabeto:
Ve al vi, se vi min batas!

He! Anjo!

(forkurante)
Stratknabino – via panjo!

Jes! Stratknabino! Kraĉis al ŝi Anjo!

Dua knabeto:

He, haltu!… Haltu!

Knabineto:
Ĉu la moko gravas,

se vi plej bonan, sanktan panjon havas?


 

Konvertigo

Ah, mia preĝ’ – nur ĝemo, vojon netrovanta;
nur nana ve’ pro memfendita vund’.
Mi trene tiras jugon de la Tero vanta
kaj man’ de Baal min premas ĝis marĉfund’.
Jam mankas voj’ el nokta blind’ al taga lumo.
Ne hardis koron virtofajra ard’.
Malfruis la semant’. Senfruktas kora humo.
Ne greno kreskis, sed sarkinda kard’.Vespero… Vibro de lanternaj lumoj tremas.
Ŝancele vagas mi sur strata voj’…
Sencelo tedas… Pensoj mute rekviemas
ĉe rubaltaro pri l’ entomba ĝoj’…
Fantomoj venas: jen knabino el bordelo
min logus al volupta danca fest’,
jen bruas brandhaladza kant’ el gastejkelo,
vokanta min al sia ranca nest’.

“For! For! Rifuĝu el ŝlimbuŝo vin glutonta!”
sed vane krias mi, ĉar mankas vol’.
Eĉ pento ne vekiĝas pro l’ pasinto honta;
blasfemsemaĵo putras sub tavol’.
Do kien turni min? Ĉu venos kiu savas?
Ĉu ŝprucas fonto por la soifant’?
Kompato homa estas “manon mano lavas”,
maskita egoismo, pruda kanmt’.

La strata bril’ konfuzas vidan de l’ animo
kaj kun si rulas vin la lumlavang’.
Venenas la groŝkosta am’ de stratknabino:
perfidon kaŝas la ŝminkita vang’.
Atendas tamen mi… Pri kio?… Jen enigmo.
Ne vokas hejm’, ĝi kuŝas en ruin’.
Ne gurdas la memfid’, pereis jam la digno.
Frakasis ilin – strato kiaj knabin’.

Nun pian psalmon portas la noktmeza vento:
“La veston ĵetu for! Ĝin kovras pek’…”
La ventflugilo zumas: “Vi, multpekinta gento,
Kristsango fluas por la kora sek’…”
La psalmo ploras kiel la signala tinto,
vokanta ŝipon el ondtomb’ al rod’.
Parolas voke ĝi al mi, al vojperdinto:
“Vin savos la korfunda pentklopod’…”

Hezite mi ekiras kaj ŝancele paŝas.
Postsekvas min la Pek’ sur kotĉeval’.
Pasint’ torturas, nuno korvipante draŝas
kaj mokas duba rid’ de dio Baal.
Jen domo… Min haltigas lumo, orgenmuĝo…
Tra l’ pordo sonas la kantanta ĥor’.
Invitas voĉ’ virina al ĉiela juĝo:
“Al pentobenk’ vin vokas la Sinjor’!”

“Ah, mia preĝ’ – nur ĝemo, vojon netrovanta;
nur nana ve’ pro memfendita vund’.
Mi trene tiras jugon de la Tero vanta
kaj man’ de Baal min premas ĝis marĉfund’,”
Sed diras ŝi: “Al pentobenko venu, frato!
Konsolon trovas la pentanta kor’
kaj levos ĝin eterna grac’ de l’ Dikompato.
Ne preteriru! Ne rapidu for!”

“Jam mankas voj’ el nokta blind’ al taga lumo.
Vesperto vidas nur en noktmalhel’.
Malfruis la semant’. Senfrukte kuŝas humo.
Perdiĝis inter kardoj ĉiu bel’.”
Sed diras ŝi: “La pentobenko vin atendas.
Nun vokas Di’, sed morgaŭ – eble ne…
La konvertiton la hieraŭ ne turmentas.”
Mi spitas plu: “Ĉu kredi? Ne! Ne! Ne!”

Nur pluen! La migrant’ survoje finas lukton
kaj falas kiel vermmordita fag’.
Sunbrila varm’ ne dotas la malfruan frukton,
forskuas vento ĝin dum vintra tag’.
Moral’ jungita estas monstro egoista.
Kun kotĉevalo vanas la batal’…
Do pluen!… Sed haltigus min vizaĝo Krista
kun sangaj vundoj feaj postmorta pal’.

“Do kien, filo? Nur ventanimeco en vi spitas.
Sofistaj pensoj flegas sen kurac’.
Do lasu for! La voj’ de l’ Ter’ al senvojeco gvidas.
Despoto nutras sklavojn per minac’.
Do kien? Knedi timas nur la Malkuraĝo.
Eĉ dubi timas ĝi pri sia prav’.
Vi sekvu min! Reflektu en la ag’ kaj saĝo
ĉielo mem: pardon’, frathelpa brav’!”

Foriĝis la aper’, sed mi la voĉon konas.
El infanaĝo plendis unu kord’.
Al dubfrapita vir’ miraklojn sort’ ne donas;
infanan fidon fermas kripta pord’.
Mi tamen turnas min… Piedoj sin ekmovas.
La Disinjoro frapas ĉe l’ anim’
kaj kvankam forte fidi, kredi mi ne povas,
la vorto “eble” nun instigas min.

Post mi: elektra gurdo kri-muzikas,
tintante tentas glasfrapanta bru’,
ebria diboĉul’ pri “amliber'” predikas,
sed mi obstine iras… iras plu.
Apude la mortintan panjon nun mi vidas…
Ŝi ploras: “Vin hufbatos sortfuror’.”
kaj el la dom’ denove la virin’ invitas:
“Al pentobenk’ vin vokas la Sinjor’!”

Kaj iras mi plenfide… For vi peka vesto!
La nudan koron portos mi al Krist’.
Li donu novan veston por la nova festo,
la kriptan pordon fendis Lia pist’.
Kaj mia preĝ’ – se ĝemo, sed jam vojhavanta:
aklama dankolarm’, trovita Ver’.
Polviĝis la idol’, naniĝis Tero vanta,
en koro jen: Konsolo kaj Esper’.

Premiita dum la XI-a Int. Floraj Ludoj en Palma di Malorca.

 


 

Patrino kaj filo

Dediĉata al mia amiko N. Hohlov.
Filo:

Patrin’, mi vidas sunon, sunon novan’
pli radiriĉan, pli potencopovan,
ol tiu fajra astro sur ĉielo.
Ĉi suno estas: la spirita helo.
En koroj havas ĝi fekundan lumon
kaj al animoj ŝutas benan lumon.
Je kis’ de tiu suno sur la tero
naskiĝos nova gento de la Vero.

Patrino:

Vi fantazias. Febro vin torturas.
Pelante revon al danĝer’ vi kunas.

Filo:

Patrin’, patrin’, eĉ vi min ne komprenas?!
Mirakla fort’ de tiu sum’ min tenas,
ĉar sentas mi, ke pro la nova graco
ekĝermos fine en la koroj – paco
kaj glora cel’ de l’ kreo: homa Homo
altiĝos inde ĝis la dia trono…
Eh, vane! Por blindul’ ne lumas suno!
Ne febro min torturas, sed la nuno,
ke la sklavino naskas ĉiam sklavon
kaj por model’ li havas – sian avon.

Patrino:

Filet’, okulojn fermu; penu dormi!
Pripensu, vi malfortas mondon formi.

Filo:

La homo estas best’, ĉar timas pensi,
renversi sian tronon, ĝin kompensi
per tron’ valora, ne el kot’ skulptita,
sed noble brilia en la lum’ spirita,
Nun puno estas viv’, barakto vana;
nur korpe kreskas hom’, sed restas nana
animo lia en la korpoŝelo.
Li erarvagas en la taga helo,
ĉar perokule vidas nur la lumon,
ĉar per orel’ perceptas ĉian zumon,
sed estas blinda, surda, indolenca
pri lum’ interna, voĉo konscienca.

Patrino:

Fileto, mia kor’ patrina tremas,
ĉar vidas mi, ke al sencel’ vi remas.
Danĝene estas vanajn revojn plekti,
realan vivon moki kaj neglekti.
Returnu vin! Ne vagu for de l’ tero!

Filo:

Fi! Fi! Surtere regas krim’, mizero.
Nur evoluis homo, ne progresis;
pro civiliz’ kulturi sin forgesis
kaj ĝis buĉados fraton frata mano,
ĝis mankos panpeceto en kabano,
ĝis gvidos nin ilia klasa intereso;
stagnado regos nur kaj ne progreso.

Patrino:

De homo diajn ecojn vi postulas.
Li, ne ĉielon, – teron respegulas.

Filo:

Ne dian perfektecon mi aludas,
sed homan, kiu pensas, sin mem studas.
Patrinnaskita di’ – diecon perdas,
sed laŭroj de bonul’ eterne verdas.
La vort’ forflugas, ago elokventas;
modela vivo la malicon venkas.
Sopir’ kaj vol’ distingas nin de l’ bestoj,
ne la statur’, vizaĝo kaj la gestoj.
Sopir’ kaj volo estas – vivesenco
kaj ties kontentig’ la – vivosenco,
kaj tanen milionoj vane luktas
dum miloj pro l’ satiĝ’ ĝis vomo ruktas,
la krim’ en silko; virto en ĉifono…
Fi! Kia vivo! Honte esti homo!

Patrino:

Leĝaro estas viv’, eterna jugo
Ni estas por irad’ kaj ne por flugo
ĉiel’ protektas kaj infer’ intrigas
dum dia volo nin al tero ligas.

Filo:

Mensog’, kreita de la egoismo;
kapitaligo honta de l’ teismo!

Patrino:

Ho haltu, filo, ĉar vi neos Dion,
per kot’ makulos Lian eklezion!

Filo:

El homa dependeco Li devenas,
do vivan senton nei mi ne penas.
Mi kredas Lin ec sen reala kono:
Li estas leĝo pri l’ perfekta Bono,
suntera lumo el spirita sfero,
la netrovita, sed serĉata Vero,
al kiu celas homa intelekto
altiĝi en moralo kaj perfekto.
Al tiu cel’ nin gvidas: toleremo.
Progreson montros: amo kaj kompreno.

Patrino:

La eklezi’ proklamas tute samon:
por frato helpon, por fremdulo – amon
kaj vivo laŭ leĝar’ de l’ eklezio
do damno savas, – gvidas nin al Dio.

Filo:

Bastonon ja bezonas kiu lamas;
vantul’ per fremdaj plumoj sin ornamas
ĉar la kriplulo falus sen bastono,
vantul’ sen plumoj montrus sin balono.
Sed mi ne lamas, nek por vant’ mi vivas;
je liberec’, je vero mi soifas.
Moralon Kristan en la kor’ mi havas,
por mi ne preĝoj, sed la tagoj gravas,
kaj Krist’ por mi pli ol por eklezio:
li estas hom’, ne homfarita dio.
En li karniĝis Vero, Amo, Bono;
Jesuo estis la model’ de l’ Homo.
Prediki lian vivon sen imito
signifas subŝlimiĝon en la rito;
en lia nom’ militon gvidi, beni,
en hombuĉado krucifikson teni
ne estas sekvo de l’ instruo Krista,
sed ludo hipokrita, egoista.
Do ne mirinde, ke la kred’ pri Dio
metite estas nun al pilorio,
ĉar virtan vivon de la katakomboj
jam kovras lukso, sangaj hekatomboj;
kaj ne mirinde, ke la diokulto
surbuŝe vivas nur ĉe la plimulto
ĉar faras ofte pastron vest’, prediko,
la pi-grimaco, dogmo, retoriko,
sed ne modela vivo kaj laboro,
lin distingantaj per homec’ en koro.
La dia memo en anim’ rezidas;
diservas, kiu Lin en homo vidas.
Koloro, raso, lingvo, religio
nur ŝajno estas, vesto, pli nenio,
ĉar ridas, ploras, preĝas la animo
en negro same kiel en eskimo.
Animon saman havas ĉiu homo,
egale ĝi aspiras je la bono.
Se ŝajnon vi demandos, ŝajn’ respondos;
la kora alparolo koron sondos
kaj baldaŭ vidos vi, ke sama leĝo
validas por la almozul’ kaj reĝo;
ke la leĝaro de l’ klasintereso
justecon enterigas ĉe l’ proceso,
ĉar partian’ ne povas juste juĝi,
nur je ordono hurli, ribelmuĝi,
kaj vidos vi, ke multaj vivoveroj
nur efemeroj estas kaj ĥimeroj,
kaj la gvidanta brilo fosforeska
ĉe taga helo estas tromp’ groteska:
jen arlekeno en reĝpompa vesto,
jen man’ malplena kun donanta gesto.
Sed se partia disciplin’ ne baras
kaj justan juĝon la homeco faras,
vi vidos tiam kun eterna lumo
la Veron brili kun la ard’ de l’ suno
kaj vin potence superombros graco:
senfina ĝojo kaj interna paco.
La Vero kaj la Leĝo de l’ Eterno:
trankvilo harmonia de l’ interno.

Patrino:

Filet’, la vortojn saĝe konsideru,
por vanaj revoj vin vi ne oferu!

Filo:

Se mond’ min spitos, mi la mondon spitos,
batali por la Ver’ mi ne hezitos.

Patrino:

Rigardu min, patrinon vian vidu,
ĉe l’ brust’ ripozu, gloron ne avidu!

Filo:

Se agloovon kovis la kokino,
la teron skrapas, tremas ŝi pro timo
vidante sian idon inter nuboj
kaj klukas vane: jen la sterk’ sur ruboj!
Patrin’, neeble min reteni, bridi,
mi volas ja libere flugi, vidi.
Por mi la sterk’ sur ruboj vane putras,
min liberec’ vivigas, revoj nutras,
En suna ard’ hardiĝas mia bravo:
reĝid’ mi estas, – ne humila sklavo.

Patrino:

Reĝido nun, sed baldaŭ almozulo…
Imagas sin pegaz’ la juna mulo,
sed poste sub la ŝarĝ’ pro l’ penso pentas,
destinon sian en la jugo sentas.
Ah kredu, filo, vin la mond’ frakasus,
se ĝiajn leĝolimojn vi transpasus.

Filo:

Frakasi min? Neniam! Nur la korpon,
kiel kapric’ de l’ bub’ florantan sorpon,
sed falos nur la flor’, da arbo restos,
en nova maj’ per nova flor’ sin vestos
kaj inter branĉoj trilos birdokantoj
dum ĝi proponos fruktojn al migrantoj.
Mi povas morti, mi, la flor’ de l’ arbo,
sed, en printempo nova – jam florgarbo
ornamos la branĉaron en sunbrilo,
el nestoj mil eksonos psalmotrilo,
por la rikolto milionoj venos,
ĉe la regalo ĉiuj partoprenos,
neniun oni puŝos for de l’ fruktoj
kaj ne okazos fest-rompantaj luktoj,
dividos sian havon dum agapo
memvole almozulo, burĝo, papo,
ĉar tiam filojn de l’ homana gento
triumfe regos sankta nova sento.

(Eksonas muziko: himno “Espero”.)

Sur vojo de l’ Eterno ni pilgrimas.
Jen kial la mortsvenon mi ne timas,
ĉar ĝis vojfino gvidas min Espero
al renaskiĝ’, al nova viv’ sur tero.

Patrino:

Sunbrilo ridas post la larma nubo;
ĝemeloj estas fido kaj la dubo.

Filo:

Patrin’ mi klare vidas la estonton:
tagiĝo nova pentras horizonton
kaj sun’ leviĝas, pompa brila suno,
la koroj ardas en la sunbrulumo,
la himno de l’ homeco tondre eĥas,
dormantojn je mirakla vivo vekas

(Vizio aperas)

kaj miloj, milionoj venas… venas,
en manoj senmakulaj – korojn tenas,
pulsantajn nudajn korojn por ornamo
al la altar’ de l’ Just’, Kompreno, Amo.
Sub renversita tron’, el kot’ skulptita,
enterigite mutas glor’ milita.
La krim’ silentas, la mizer’ formortis,
la renesanc’ moralon novan portis:
La Vivo estu viv’, ne nur ekzisto!
La Homo per labor’, prudent’, persisto
akiru amon de l’ fremdul’ kaj frato,
en dom’ – honoron, dignon sur la strato,
respekton por si, benon por la nomo!
Ne estas lukso jam la Belo, Bono,
ne estas plu privilegi’ la nasko,
ne maskas sin Justeco per ferkasko,
ĉar regas plenpotence Harmonio
en nobla gento de l’ Supernacio.

 

Horo:

Stel’ gvidanta, cel’ ne vanta
vokas nin fratoj al labor’.
Man’ en mano, flam’ de l’ amo
ligas nin kune en la kor’.

Nova Sento, Nova Sento
superombras nin.
Nova Sento, Nova Sento
regas nin sen fin’.

 

Filo:

Konsolo de l’ estonto dubojn lulas,
la venkon mia fido respegulas.
Patrin’, jen homoj… fine homoj… homoj!

(Li ploregante ĵetas sin teren.)

 

Patrino:

Filet’, vin Dio gardu de fantomoj!

Filo:

Dolore, tre dolore, ke mi provas,
sed tia homo esti mi ne povas…


 

Dancanta ĉevalo

Marŝmarŝon diktas la muzik’…
“Hura”-on hurlas stratpublik’
kaj bravaj knaboj sur ĉevaloj
ekrajdas for al mortbataloj
Trara! Trara!
al mortbataloj…
Nun el kvaropo jen ĉeval’
ekdancas ritme je signal’
kaj vanas brido, vipo, sprono
ĝi dancas dancas je marŝsono
Trara! Trara!
je marŝosono…Marŝmarŝon diktas la muzik’…
Freneza sturmo, sabropik’;
sangfontoj fluas, tintas ŝtaloj,
hura’ formortas sur ĉevaloj
Trara! Trara!
en mortbataloj…
En la ĥaoso jen ĉeval’
huffrapas ritme je signal’
kraniojn rompas, korojn premas,
senkapan knabon kun si trenas
Trara! Trara!
dancante henas…

Marŝmarŝon diktas la muzik’…
Nun pac’ trumpetas – sen efik’;
militon kaŝas ter’ kaj kalko,
kolombon tamen pelas falko
Trara! Trara!
ĉe katafalko…
Kutime ja en vivbatal’
dancadi kiel la ĉeval’
kaj vanas brido, vipo, sprono,
ĉar dancas dancas je marŝsono
Trara! Trara!
la ĉevalhomo…


 

Preĝo al la mortinta dio

Malplenas la ĉiel’. La Dio mortis.
Li sin dividis dum kread’.
La vanta mondo, kiun Li abortis,
en ĉerk’ Lin tenas por – nead’.Ĉar Lia genieco homkreante
sin kaŝis en la – materi’,
ĉi kotfiguro Lin neante
nun kun ador’ sin nomas – di’.

La homa cerb’, ĉi rafinita sterko,
en kiu palas Lia lum’,
nur neas Lin kaj mokas pri la verko,
uzurpas dian tronon nun.

Mi tamen, vi neata sklava Dio,
en mort’ ĉenita suveren’,
kun ĝema preĝo kaj larmanta pio
atendas nur je – via ven’.

La ĉerkon rompu via plenpotenco!
Ĉe l’ reviviĝo tremu Ter’!
La sindiiga Homo de l’ scienco
Vin konu timi pro la – Ver’.

Sed post mutiĝo de la fanfarono,
se falis jam la vanta glor’,
revenu kun la amo de l’ pardono
kaj lumu tiam en la – kor’!


 

Liberiĝo

La terglobo ĉiam pli perdiĝas en la senlima fono de la spaco, ĝis fine ĝi aspektus ruĝluma stelo.
Unua spirito:

Finite do!

Dua spirito:
Finite!

 

Tria spirito:
Jes, finite!

 

Unua:

Ne devas lukti plu tre vane, spite
por plilongigi tempon de l’ inkubo.

Dua:

Nun Vero regas. Nek esper’, nek dubo
nin trompas rompas ekster tiu sfero

Unua:

La korpo putras en la kot’ de l’ Tero.

Dua:

La teraj celoj jam forbrulis ŝinde
Ridinde!

Unua:

 

Tre ridinde!
(La Unua kaj la Dua ekridas. Responde je ilia rida ektondras rido de mil milionoj da spiritoj. Subite ĉiuj silentiĝas.)
Tria:
Jes, ridinde,

sed, junaj fratoj, fruas via ĝojo,
ĉar vin atendas longa nova vojo.
La Eternec’ eterne evoluas,
la vivoenergi’ konstante fluas

Unua:

Do kien nun?

Tria:
Al frata glob’, al Marso.

 

Dua:

Kaj kio nin atendas?

Tria:
Nava farso.
(Kun blindiga brilo aperas kaj pligrandiĝas la Marso.)

 

Kion la vivo alportis?

Per kuregantaj ĉevaloj estis tirata la ĉaro de la Vivo, ornamita de dolĉe odorantaj floroj. Ĝin ŝarĝis mondaj riĉaĵoj: gloro, riĉeco, forto, sano, pasio, bonŝanco, ĉio… ĉio… Hordo luktante sekvis la forruliĝantan ĉaron. Ĉiu plenmane volis preni sian parton… Lukto… lukto… lukto…

Ĉe la vojrando mi staris kaj: atendis la donacon de la Vivo… La ĉaro preterpasis min kaj antaŭ mi, en la polvo de lia vojo, kuŝis sanganta, dispremita koro… Mi prenis ĝin.

 


 

Du mortintoj

Sonĝon mi vidis nokte, teruran sonĝon. Mian afliktitan animon konsolis nur la vekiĝo.

Mortis la Penso… La plej potenca fenomeno de l’ Vivo kuŝis forgesite en la ŝima sterko de la hombestaj inklinoj. Stranga egaleco regis la Teron. La Homo egaliĝis je la bestoj… Mortis la Penso, sed la Vivo pasis plu sur la vojo de la Tempo. Vivi estis nek feliĉe, nek turmente, ĉar restis la “ĝuo de l’ momento”, sed la Homo – ho ve! – sciis nenion pri tio.

La Penso reviviĝis kaj mortigis la “ĝuon de l’ momento”… Mortis la Amo… Ĉe la enteriro elokvente parolis da Penso laŭ la funebranta amaso pri la moralo de la absoluta spirita kunvivado… sed vane, ĉar kune kun la Amo mortis da Vivo mem kaj resitis sole – la Tempo.

Strange! Kial malamikoj estas la Penso kaj Amo, formantaj la home homan vivon?

 


 

Kiam la animo demandas…

Kial vi esperas de la vivo tion, kion ĝi ne povas doni? Kial vi volas rikolti fruktojn, kiujn vi ne semis? Kial vi kredas la transteran mondon, kiam la teraĵoj trompas vin? Kial vi parolas pri Dio, kiam la vivon mem vi ne konas?… Kaj kial naskas la patrinoj, se la idoj ne povas fariĝi aliaj ol homoj eraremaj kaj… kial ili ekzistas, luktas, suferas, se vere homiĝi ili ne poas?… Kial? Kial? Kial? En la silenta horo de l’ soleco uragane atakas min la animo per amaso da demandoj kaj dolore meditas en sia malespero. Ĝi esploras ĉion ĉirkaŭ si, postulas ĝemplore respondon de mi pri la kialo de sia ekzistado.

– Vivi estas abomene kaj la homoj estas pli trivialaj ol la bestoj. Korvo ne elpikas okulojn de sia korvofrato, ĝis la homa vivo konsistas el senĉesa batalo unu kontraŭ alia… Kio estas la Homo! Kio estas la celo de la Homo?

La animo petegas respondon kaj mi estas devigata – mensogi… Tiel mensogri, kiel patro pri afero eĉ de li ne konata al sia demandema fileto.

– La Homo estas materio, miksita el karno kaj sango, el aro da pasioj, en kiu vivas ia prainstinkto… La Homo estas krono de ĉiuj kreitaĵoj.

– Krono de ĉiuj kreitaĵoj? Strange kaj ridinde! La Homo ja ne konas kaj seninterrompe serĉas la kialon de la vivo, dum lia vana esplorado enprofundiĝas en putraĵon de teorioj, perdas sin en la devioj de la vivlabirinto… Hahaha! Krono de ĉiuj kreitaĵoj… Sed kio estas la celo?

– Mensogi estas la celo de la vivo. Kiel eble plej bele ornami la ekzistadon per kolorriĉaj mensogaĵoj. Mensogi dolorojn kaj plezurojn, mensogi dezirojn kaj celojn, vivi por malveraĵoj kaj morti por falsaj dioj; jen la celo de la vivo. Kiu plej eminente konas la arton de l’ mensogado, tiu fiere povas konfesi ĉe la sojlo de la monto: mi vivis!… Ne serĉu la kialon de la vivo, sed mensogu al vi mem, ke ĝi estas trovita de vi kaj tiam vi afliktiĝos – neniam… Tiu arto, kiu donas la nudan vivon mem, ne estas tiel alloge brilanta, kiel la arto, prezentanta la vivon, vindite en vualo de l’ konjektigo. Amu la artojn, ĉar ili mensogas. Lernu de la artistoj, ĉar ili sorĉe rave vestas eĉ la abomenaĵojn per diaj ĉifonoj de la iluzio… Vidu la vivon bela, akceptu ĝin tia, kia ĝi estas kaj se por momento vi rekonos vin en iu homa monstro; se vi ektremos pro naŭzo, tiam mistifiku al vi, ke la spegulo, montrita de la hazardo, estas kurba kaj mensoga… Kaj nun, animo mia, kriu: “la vivo estas vantaĵo!” kaj ebriiĝu per la vino de l’ senkonscio… Ekdormu por ne mediti plu pri vanaĵoj… Neniam, neniam plu!… Dormu! Ne sentu la, dolorojn, kiujn la nevola observado de la homa vivo kaŭzas al vi! Kaŝu vin for de la vizaĝo de l’ ĉiutaga batalado kaj via narkoto estu profunda, sensonĝa, ne havanta celojn neatingeblajn! Dormu!

Silento… Subite eksplodas amana ekrido… La rido mokas min kaj ironia voĉo flustras al mi: Oni plej mirinde mensogas, kiam sincere volas interpreti la sentojn per vortoj!… kaj mi rekonas kun muta rezigno la voĉon – de mia animo.

 


 

Vojo al la mondfamo

– Morgaŭ mi fariĝos la plej granda bonfaranto de la Homaro – tiel ekkriis filozofo kaj la postan tagon li montigis – sin.

Ĉu li estis stulta saĝulo aŭ saĝa stultulo, mi ne scias, sed en la amasopinio li vivas kiel mondfamon avidema – ĉarlatano. Rezulto: la mondfamon tamen li akiris.

 


 

Arpeĝo
1.

Tremantaj arpeĝoj mortante sonas. Nur etaj flugiletoj tuŝis la kordojn, tamen la dissonanta melodio miloble eĥas en mia animo.

Ĉi tiuj arpeĝoj similas al parolanta muteco, kiun aŭdas neniu krom revemulo… Ĉi tiuj arpeĝoj similas al vivanta senmoveco, kies tremetadon sentas nur tiu, al kiu kaŭzas doloron – la silento.

Ho sonu, nur sonu tremantaj arpeĝoj, kiel funebraj muzikoj ĉe la enterigo de vivanta animo.

 


 

Arpeĝo
2.

Preferus mi parodi pri rideto via, kiu similas al sunradio de frua printempo, varme dorlotanta mian animon. Ĝi revivigas la koron je amo… ho, sed vi larmas!

Mi parolas do pri larmoj viaj, kiuj similas al fajre ardantaj perloj, falantaj sur koron milan. Ili taŭzas la animon per konsciencriproĉo pro via doloro… Sed vi ridetas jam!

Ĉi tiu larma rideto estas la plej valora juvelo de via koro amanta.

 


 

Arpeĝo
3.

Ofte ŝajnas al mi, ke mi vagadas, kun lampeto de Diogeno inter la homoj, serĉante la homon, sed vane…

Ofte ŝajnas al mi, se esplore rigardas mi animon mian, ke ĉiu estas homo – krom mi.

 


 

Arpeĝo
4.

Se iu demandos: “Kiu vi estas?” Respondu: “Min baptis la desitino kaj nomis min dolor’ vivanta!”

Se iu scivolas: “Kiel vi vivas?” Respondu: “Vivo, plena de rezigno estas nur longredaŭra mortado!”

Se iu pridubas: “Ĉu amis vi iam?” Respondo via estu lia larmo, falinta pro ĉiuj trompiĝoj de via koro.

 


 

Arpeĝo
5.

Hontindaj epokoj kreis la ideojn pri ĉielo kaj infero. La homoj estis plej malproksime de ekkono de Dio, kiam ili ornamis per ĉifonoj de homaj ecoj, inklimoj la Misteran Forton.

La malperfekteco de l’ Homo evidentiĝas en tio, ke la perfektecon li serĉas kaj trovas en si mem.

 


 

Arpeĝo
6.

La okulparoj parolas. La mutan konversacion komprenas nur la elektitoj.

Liaj okuloj ribele plendas: “Kion valoras la vivo, se morgaŭ ni priploros la plezurojn de l’ hodiaŭo?!

Ŝiaj okuloj varme konsolas: “Kiu, se eĉ unufoje, estis amata, iam ne havas rajton riproĉi la vivon!”

 


 

Arpeĝo
7.

Odoro estas la animo de l’ floro. Ĝi estas sincera kaj per tio konigas sin.

Vorto estas la animo de l’ Homo. Ĝi estas pontreto de l’ karaktero. Tamen la majeste simpla animo de l’ floro pli valoras, ĉar ĝi mensogas – neniam.

 


 

Arpeĝo
8.

Festotaga pieco psalmas en mia animo. Preĝejon mi vizitas, rigardante la sanktejon de mia interno. Dion mi volas vidi kaj pro tio mi pilgrimas al mia koro. Se mi trovos ĝin falsa, tiam mi renversos tiun ĉi idolon kaj trenante ĝin al la tribunalo de la mondo mi ligos ĝin al pilorio. Oni ridu pri ĝi, oni kraĉu je ĝi kaj puŝu ĝin en la koton.

– – – – – – – – – – – – – – – –

Je preĝejvizito ekiras la Menso. Ĝi ekhaltas kun frosta krueleco antaŭ la Koro. La animpreĝejo ektremas kaj la kor-dio forgesas kompatadi. Armilo de la Menso estas preĝolibro, kiu fariĝos akuza dokumentaro, se en la Koro estos trovita – falseco. Kurioza preĝolibro; ĉifita, larmosaturita, ĉifonita, sangmakula kaj tamen brile elokventa.

Menso: Por preĝi mi kutimas veni al vi; hodiaŭ mi venis por akuzi. Oni diras, vi mensogus. Oni diras, ke vi ŝtelas sentojn. Ĉu vere?

Koro: Vere.

Menso: Vi estas aĉa! Mi forpelos vin el tiu ĉi templo kaj detruos viajn altaron!

Koro: Mi havas nek templon, nek altaron. Jam de longe vi renversis ilin. Nenihava dio mi estas. Ĉu pro viaj agoj vi akuzas min?

Menso: Ah, jen akuzo je akuzo!

Koro: Ne! Por akuzi mi estas malforta, por defendo mi ne havas forton. Mi kompatas vin, ĉar vi estas pli potenca ol mi.

Menso: Mensogo! Vi ruinigis min. En via malforteco kaŝiĝas via forto, kiu katenis min al jugo. Hodiaŭ mi ribelas, postulante miajn rajtojn. Liberigu min! Mi volas feliĉon!

Koro: Por neniigi min ne havas povon. Se miaj sentoj mortos, vi estos – libera. Ĝis tiam – ne.

Koro: Potencon vi ne havas. Pro bato min trafinta, estingiĝas via lumo.

Menso: Tirano!

Koro: Ne! Sklavo de miaj regatoj, la sentoj.

Menso: Mi ne estas sento. Por mi vi estas tirano.

Koro: Por vi mi estas – viktimo.

Menso: Mi akuzas vin!

Koro: Mi scias, ĉar mi vidas preĝlibron en via mano. Ĝi estas libro do la Amo.

Menso: Tiu ĉi preĝlibro jam fariĝis akuza dokumentaro.

Koro: Tio ĝi estis por vi ĉiam. Por mi ĝi restis preĝlibro. Psalmaro dolora de alia nenihava dio. Kun simila ĉifonita preĝlibro en la mano staras la Menso nun ankaŭ ĉe Ŝi.

Menso: Se ĝi estas tiom altvalora, se ĝin, vi tiom alte taksas, kial do aspektas ĝi tiom ĉifonita?!

Koro: Vi ĉifis, ĉifonigis ĝin. La Menso kutimas sekcii vivantajn sentojn, la Koro kantas aŭ silentas. La Koro kantas psalmojn dum la Menso sovaĝe blovas milittrumpetojn, ribeladas, furiozas kaj por venki ĝi ofte uzurpas mian nomon.

Menso: Ah, vi akuztas do!

Koro: Jes, mi akuzas vin, ĉar vi sakrilegie tuŝis fremdan posedaĵon. Vi puŝas ponardon en fremdan Koron. Vi mensogas, mensogas, mensogas! Ne akuzan dokumentaron vi tenas en la mamo, sed himnaron de la Amo. Mi turnas min kontraŭ vi, ĉar via sensenta memo serĉas viktimon. Tiu ĉi preĝaro koncernas ne vin, sed min. Tiuj larmosaturitaj sentoj estas miaj trezoroj. Eternvaloraj gemoj, brilaj perloj, ĉar ili naskiĝis pro mi kaj por mi. Donaco nepetita kun netaksebla altvaloro.

Menso: Ĉu vi donis al Ŝi similan preĝaron?

Koro: Tute similan.

Menso: Kaj kiomfoje kaj al kiom da ŝi vi donacis jam similajn?

La Koro eksilentas… La Menso kruele ridas.

Koro: Miajn preĝlibrojn ĉiam cindrigis la Vivo.

 


 

Arpeĝo
9.

Sopiris mi je soleco kaj nun, harvante ĝin, turmentas min – la silento. For de l’ mondo mi rifuĝis por ne vidi la homojn, sed akompanis min la fantomoj…

Feliĉa estas tiu, kiu povas moritigi siajn rememorojn, sed ve al mi, kiu ne povas ilin eĉ forgesi…

Ho sonu, nur tremantaj arpeĝoj, kiel funebraj muzikoj ĉe enterigo de vivanta animo…

 


 

Kristnaska donaco

Antaŭ la perono de stacidomo staris longa vico de militkaptitoj, ĵus revenintaj el kvin-sesjara tombovivo. La oficiala amo de la patrujo superŝutis ilin per – cigaredoj kaj bombastoj de oratoroj. Almenaŭ ili ĝoju nun antaŭ la sojlo, ĉar post la sojlo atendos ilin nova Siberio, pli kruela ol la forlasita: la Siberio de lia socia indiferenteco… Ankaŭ mi staris inter la alvenintoj.

Preter ni pasadis knabeto, apenaŭ sesjara. Estis kortuŝe vidi tiun knabeton paŝadi, paŝadi en la frosta vintra vetero. La maldikan manteleton li tremante kuntiris sur si. La manetoj estis ŝveliĝinitaj, ruĝaj pro la glacia karesado de la vento. En unu li tenis du cigaredojn, verŝajne por donaci ilin aŭ ia simpatia reveninto. La alia maneto pendis kiel ruĝa fliko. Sur la mantelo ne estis poŝo. (Kial poŝo por la nenihavantoj?) En la grandaj infanaj okuloj estis neesprimeble dolĉa melankolio, kiam li zorge atentis la vizaĝojn… Kelkaj el ni alparolis lin. (Ni sopiris ja multajn jarojn je infana voĉo.) Li ne respondis, nur paŝadis, paŝadis plu… Por momento li haltis antaŭ mia kvaropo. Kiel tremetis la cigaradoj en lia maneto!… Mi provis ekparoligi lin.

– Kiun vi serĉas, kara?

– Mian paĉjon.

La respondo surprizis min. Subita doloro kunpremis la gorĝon… Sesjara knabeto, serĉanta sian patron, kiun eble li neniam vidis… Sesjara knabeto en la maneto kiun du, cigaredoj por la paĉjo… Sesjara knabeto, kiu eble atendas vane… vane por ĉiam… Sesjara… kaj… kaj… mi devis lukti kun larmoj…

– Ĉu li skribis pri alveno!

– Ne, li ne skribis, sed panjo promesis, se mi estos bona kaj preĝos, tiam la Jesueto alportos lin je Kristnasko… kaj morgaŭ jam estos Kristnasko… jes…

Miaj samsortanoj superŝutis lin per demandoj. Mian voĉon jam mutigis la emocio.

– Kiel oni nomas lin? Diru ilian nomon! Demandu pri li! Eble li venos per la posta vagonaro… eble ĉi tie oni scias pri li… Li longe silente rigardis nin kaj poste rezigne riproĉe rimarkis:

– Vi ĉiuj ja mensogas…

La knabeto preterpaŝadis. Ni ĉiuj sentis, ke la sesjara hometo estas iom prava kaj mi komprenis, ke la nova generacio pro mensogoj de la antaŭa – tro frue perdos la iluzion… De tiam multfoje mi rememoris pri tiu mizera hometo kaj kun tia infano kredo, kian li jam perdis ne ridu pri mi!) mi preĝis, ke la Jesueto alpontu lian patron por kristnaska donaco… Sed Jesueto ne reportos ilin, ĉar Jesueto estas jam mortigita en ties koroj, de kiuj dependas la sorto de miloj da patroj…

 


 

Momentoj

La lasta adiaŭo de la sumo pentris la pejzaĝon. Kvazaŭ bruligite ruĝe fajreriĝis la foliaro de la arbaro. Sur la bordo de plaŭdanta rivereto laŭte, dolĉe, incite ridetante pelis unu la alian – knabo kaj knabino.

– Ho! Haho!

– He! Kaptu min!

La krioj trilis en la eĥo, kvazaŭ la antikvaj dioj, reviviĝintaj el dormo de miljaroj, respondus je ili. La knabo kun voluptemo de Faŭno persekutis la knabinon. Ŝi kun koketa petolemo de Nimfo rifuĝis… Fine li atingis ŝin. La muskolaj benkoj pasie ĉirkaŭprenis ŝian sveltan talion.

– Lasu min! – petegis la knabino.

– Ne! Neniam!… Nun kison, kison!

– Ne!… Ne!

– Mi volas… mi amas vin… Kison!

– Ne! Pro Dio! Lasu… lasu min! Mi ne volas…

– Mi volas… mi… mi volas vin!

– Ne! Ne! – tremis ŝia voĉo, sed la okulojn jam vualis la kaŝita pasio.

– Sed jes… mi amas vin… mi amas vin…

– Ne!… Lasu, kara… mi petas vin… kara…
Delikate vibris la arĝentsonora voĉo, sed senforte… formorte… Je longdaŭra kiso ŝi cedis la lipojn… Freneza ekscitiĝo kaptis la knabon…

– Kison!… kison!… Ankoraŭ… ankoraŭ…

*

La flamo de la ekstazo agoniis en la okulparoj. Forpasis la dolĉa deliro de la amebrio kaj cedis sian lokon al la seniluziiga realeco. Venis la kriza momento de la amo… Kial la vivo donas ĉiam malpli ol promesias.

– Vi jam ne amas min plu… ĉu ne?… – kaj ploro plendis en la voĉo de la knabino.

– Sensencaĵo!!… Kiel vi povas eĉ supozi tion?!!

La respondo estis tro laŭta por lerte kaŝi la la veron – divenitan… Tiel komenciĝas multe da tragedioj.