La vagonbondo kantas

Julio Baghy

ENHAVO

Dediĉo
Antaŭ idolo pagana
Andreo Cseh, amiko, frato
Bono
Collonga estas tera viv’
Ĉar konas mi la vanan amon
Ĉe vojkomenco
Diris mi: vi min ne voku
Daŭgava muĝas, Daŭgava bruas
Dio havas
De land’ al land’ mi flugas
Denove sur la mar’
En palaco kaj en budo
En aŭtuno sur la kampo
En la rigardo flirtas mir’
En ĉarma rond’ knabina
En lum’ mortanta
En la arbar’ silentas la maten’
Eĉ sen groŝo
Entomba sento estas mia am’
El sudo venis la sinjoro
Ekstere bruas ŝtormo
Ebenaĵo monotona
En glas’ kristala perlas vin’
Flugos for la revo
Florojn vi deziris
Foje pri knabin’ portreto
Filoj de Kaino kun la stigmo
Ho, ruĝa rozo, bela floro
Hej, knabino, bluokula
Ho, Ĉarmulin’ infanmiena
Hej, infanoj, tuj al mi
Hej, piedoj, lacaj du ĉevaloj
Infaneto en lulil’
Interesa estas la kutimo
Iun tagon la sultano
Infan’ naiva de l’ Sopiro
Knabina kor’
Kiam la nokto eterna
Kun vizo kaj valizo
Kokcinelo, kokcinelo
Kiam la nokt’ bruligas
Koron tuŝis sorĉo de memor’
Kavaliroj de l’ Tutmonda Paco
La vespera vento blovas
La estono kaj hungaro
La amo estu ĉiam gaja
Ludas la cigano
La ŝipo pasas kaj la mevoj
Mi estas gaja papilio
Mia kara, mi memoras kelkahore
Mi kisis cent knabinojn
Mi dankas Vin, ho, Disinjoro
Min riproĉas la knabinoj
Mi neniam volis esti
Milda, Milda, Milda
Mi kaj la nokto maja
Mi havis nur sep jarojn
Memoro pri l’ Pariz-a Majo
Mortinta haveno
Mi batalis, sangis en la unua vico
Mateno, ho, maten’
Nur akvon petis mi
Nur migri, ĉiam migri, migri for
Noktomeze en la nigra denso
Ne koleru, kara
Nudpiede paŝas
Nur pluvas
Nederlando
Nokto de Majo rozon promesis
Ne timu la amon
Onde onda ringo
Provizis min la bona Di’
Patrino, vi blankhara naskintin’
Por kio vivas la poeto
Pasas pavo
Post himnoflugo
Patra lingvo, patrolando
Per larmo videbla
Piedpinte paŝu sento
Plugas, semas kamparan’
Por mi vi estas la plej bela
Radioj ludas sur la bordo
Sur falinta foliaro korvoj migras
Se en am’ mi estas vulpo
Sanktulinon mi ne vidas
Silentas mi, sed vi ne kredu
Sopirfloron plantas
Sur la kampo for de l’ mondo
Se ridas luno gaja
Sur verda kamp’ en suna brilo
Silentu, migra bardo
Se arlekenon en aren’ (Epilogo)
Sub kristnaska abio (Sceno)
Ŝirigis kord’ de l’ kora lir’
Tri Gracioj karaj
Tajlorinon amis mi
Tri reĝidoj de l’ fabelo
Volgo muĝas
Via ĉarmo, knabineto
Vokas sonorilo
Verda stelo sur la brusto
Vinon, vinon
Vi, danoj, estas bravaj, ĉarmaj


 

Dediĉo

Se sunon havas lia voj’
kaj sorto lin favoras,
la vagonbondo pro la ĝoj’
per kanto oratoras.

Se ombron havas la kupol’
de lia firmamento,
li kantas, kantas por konsol’
kun korkaresa sento.

Se vergas lin la Di-sinjor’
kaj vivkolero muĝas,
kun siaj vundo kaj dolor’
al kantoj li rifuĝas.

Egale estas la motiv’,
se ĝardenisto plantas…
Dum krucportado en la viv’
la vagabondo kantas…


 

Antaŭ idolo pagana

ANTAŬ idolo pagana
mi volus min terenĵeti,
droni en Kredo infana,
fetiĉojn timegi, peti,
min en ĝangalon forkaŝi
tigre ŝteliri kaj paŝi,
el kanoj kalfatri domon,
eviti la blankan homon.

Volus mi fuĝi de ĉio,
lasanta la Vivon nuda:
de la sciencoj kaj scio,
profitavido kruda,
de la fratama prediko,
fil- kaj fratmurda intrigo,
de celoj, promesoj, falsaj,
de agoj kaj venkoj farsaj.

Kaj mi dezirus ne senti
la pezon de l’ vanta vano,
vivi instinkte, ne penti
pri l’ agoj, ideo, amo,
krii kaj vei libere,
venĝon revenĝi senpere,
la vundon senplende porti.
kun kredo pagana morti.

Ĉar min teruras la nuno.
la hipokriteco naŭzas.
Tia moralo sub Suno
nur disharmonion kaŭzas:
oro-avido grimacas,
paco armita minacas,
la kredo pri l’ justa Dio
nur dronas en pruda pio.

Sed proksimigas la juĝo,,
jam ĝermas en vi la Fato.
Vanos kaŝludo, rifuĝo;
ekstermos la fraton frato,
falos la raso kaj Romo,
sed ne formortos la Homo,
ĉar kie la tomb’ vin tegos,
paganaj idoloj regos.


 

Andreo Cseh, amiko, frato

ANDREO CSEH, amiko, frato,
jam pasis jaroj dudek kvin,
depost kiam la sort’ aŭ Fato
al ĉar’ kultura jungis nin.

En nia koro ardas flamo;
vi pastro estas, bardo mi.
Predikas vi pri l’ “dia amo”,
mi kantas pri la “amodi'”.

Sed en laboro por ideo
ni migris ja sur sama voj’,
do decas nun dum jubileo
saluti vin kun kora ĝoj’.

Akceptu simple nur manprenon;
fratamo estas muta sent’.
En koro havas ĝi solenon
sen flata vort’, sen kompliment’.

En mia koro vive ardas
parenca am’ kun harmoni’.
Ĝi amikecon firme gardas
kaj ĉiam fratoj restos ni.

La sortfavor’ kaj dia beno
kirasu vin dum la labor’,
ne trafu sago de l’ veneno
la kresopiron de la kor’!

Reprenu vian laborfaskon,
ekipu vin per bona san’
por servi pli, plenumi taskon
kaj resti plu – samidean’!


 

Bono

BONO

Ĉu nestas ĝi en Homo?

Vero

Ĉu regas ĝi sur Tero?

Belo

Ĉu vivas sub Ĉielo?
Ĉu ne estas nur dramo

la Amo?
Moralo

ĉu ekzisti povas en batalo?
Mi vidis ofte dum jardekoj,
ĉemizojn sangis virtoj, pekoj.

Celo

Ĝi estas nur sinpelo.

Kredo

Por nokt’ la blinda pledo.

Volo

Malforta velo-tolo.
Rustmordita risorto

la Forto.
Espero

en konstruo estas la mortero.
Mi vidis, ofte mortis homo
sub ruin’ de sia domo.


 

Collonga estas tera viv’

COLLONGA estas tera viv’,
nin tombobuŝ’ atendas,
lamente finon de la driv’
neniam mi priplendas.

Sur la monsako avarul’
kortreme ŝvitas, ĝiras;
filistro pala kun skrupul’
singarde paŝas, spiras.

Ne grave! Ĉar al sama fin’
la sorto nin pelvipas;
la vivdonacojn el la sin’
senzorge mi disipas.


 

Ĉar konas mi la vanan amon

ĈAR konas mi la vanan amon,
la korcindrigan sentoflamon,
mi povas ne nur amon doni,
sed eĉ kompreni kaj pardoni.

Ĉar konas mi la malesperon,
ideprofitan falsan veron,
mi povas ne nur prilamenti,
sed pro l’ kredemo kore penti.

Ĉar konas mi la ŝajn-amikon,
maskitan venĝon kaj intrigon,
mi povas ne nur arde boli,
sed vindi vundon kaj konsoli.

Ĉar konas mi la vanan lukton,
celperdan venkon, verman frukton,
mi povas ne nur stulte spiti,
sed eĉ pri mi satire ridi.


 

Ĉe vojkomenco

ĈE vojkomenco sur la mar’ de l’ Vivo
ni fidas al favora vent’;
ne pensas ni pri ondotomb’, pri rifo…
La velojn streĉas revoj cent’.

Sed kiam la vivmaro ekribelas,
nin venĝe vipas sortkoler’,
la ŝip’ kun direktil’ rompita velas
pelata nur de Malesper’.

Formortas revoj. Dronas kredo, fido.
Nur onda ludo regas nin.
Al ŝiporand’ nin spasme kroĉas spito
ĝis rod’ de – ĉiu ŝipruin’.

Ĉar tie ŝipo de l’ imago sorĉa
al fabellando logas nin…
Ni transŝipiĝas kun forgeso dolĉa
por veli… veli, sed sen fin’.


 

Diris mi: vi min ne voku

DIRIS mi: vi min ne voku
per petol’ rigarda;
petis mi, ke vi ne moku
pri la koro arda.
Jen, nun kiel papilio,
flugetanta kun pasio
ĉe la fajroflamo,
kissoife vin serĉante
pri pereo ne pensante
mortos mi pro amo.

 

Daŭgava muĝas… Daŭgava bruas

DAŬGAVA muĝas… Daŭgava bruas.
Vaga vento latvan ŝipon skuas…
Hej, uf! Hej, uf! Vento ŝipon skuas.
Fratoj, nur la sklavo timas
skurĝon kaj tiranon,
la bravulo ja kutimas
spiti uraganon.
Vento vane klakas vipon,
la bravulo ridas;
kun fiero, fido ŝipon
li al celo gvidas.

Daŭgava ardas… Daŭgava gardas…
La danĝero latvan koron hardas…
Hej, uf! Hej, uf! La danĝer’ lin hardas.

Fratoj, staru vigle, firme
ĉe la direktilo,
maston, velon tenu ŝirme,
se tremas la kilo.
Suno venkos la tempeston,
sonos gaja kanto;
latva ŝipo ĝuu feston
en libera lando.

 


*) Daŭgava = rivero en Latvujo.


 

Dio havas supre mil kaj mil anĝelojn

DIO havas supre mil kaj mil anĝelojn;
ili ekbruligas miliardajn stelojn.
Onidire inter ili mankas – ino.
ĉar angelo en ĉielo estas – viro.

Dio sciis, en ĉielo mankis paco,
ĉar virino skandalemas ja sen laco;
jen kialo de sufero sur la Tero:
la virino estas sojlo de l’ infero.

Sed ĉielo inferiĝus sen virinoj,
por mi tede estus vivi inter – viroj;
la inferon al mi donu juĝo dia,
en ĉielo loĝu – kritikisto mia.


 

De land’ al land’ mi flugas

DE land’ al land’ mi flugas,
animan agron plugas
kaj semas en la koron
jen ĝojon, jen doloron.

Min lulis varma varto,
mirigis flirta arto,
la tempo distre pasis…
Sed kion ĝi postlasis?

Nenion, ĉar sendube
ni ĉion faris lude:
vi nur mensoge logis,
mi loge nur – mensogis.


 

Denove sur la mar’

DENOVE sur la mar’…
La sveda insular’
per rava rifa rand’
alloge pace mutas.
Ho, pinarbara zon’
kun fora blua fon’
de nekonata land’,
mi kore vin salutas.

En la sunbrila tag’
sur masto flirtas flag’
kaj estras la silent’…
Jen vokas nin haveno
kaj mi forgesas jam,
ke fort’ de l’ uragan’
en vivdanĝeroj cent
min tenis en la sveno.

Sur la Stokholm-a kaj’
popol’ kun kora gaj’
kun rido en okul’
al ŝip’ salute gestas.
Ho, kia ord’, konkord’
atendas nin sur bord’!
Ĉar en ĉi mondangul’
cent jarojn paco nestas.

Min regas kora mir’,
inspiras la sopir’
kaj fluge himna kant’
nun al vi sin direktas…
La dankon al popol’
mi flustras pro l’ konsol’
kaj gloron al Svedland’
el kora sent’ mi plektas.


 

En palaco kaj en budo

EN palaco kaj en budo
amo estas nur – ŝakludo;
post mispaŝoj, aventuroj
malaperas la – figuroj.

 

En aŭtuno sur la kampo

EN aŭtuno sur la kampo
velkas ĉiu floro,
sed printempe ree pompas
ĉiu kun odoro.
Nur la flor’ de mia koro
ne plu pompos por mi:
oni metis ŝin en tombon
por eterne dormi.

Kial Dio do permesis
sin renkonti, ami,
se Li prenis ŝin al steloj
ilin pliornami?
Steloj ja brilegis dense
ĉe la pala luno,
sed de kiam ŝin Li prenis,
vivas mi sen lumo.


 

En la rigardo flirtas mir’

EN la rigardo flirtas mir’,
sur lipoj tremas tiklo kisa…
ĉu pro feliĉ’, ĉu pro sopir’
ridetis rave Mona Lisa?

Pri la rideto de l’ ĉiel’
vekiĝas en mi penso misa:
nu, ĉar ŝi estis nur model’,
por mon’ ridetis Mona Lisa.


 

En ĉarma rond’ knabina

EN ĉarma rond’ knabina,
tre gaja kaj intima,
kun ironia ton’
provokis min propon’:

“Se estas vi poeto
de kapo ĝis piedo,
versaĵojn faru pri
objektoj simplaj tri!

Fenestro, pord’, kanapo;
jen temoj por la kapo.
Do, rompu, rompu ĝin
per ritmo kaj per rim’!”

Mi faris riverencon,
konsentis rekompencon:
“Por la poemoj tri
tri kisojn havu mi!

Fenestro, vi, okulo
de gaja revemulo,
mi alte taksas vin;
tra vi mi vidas sin.

Vin, pordo, mi preferas;
vi ŝiajn pensojn peras.
Malfermo – la promes’,
la fermo estas “jes!”

Mi ŝatas vin, kanapo,
Sur via mola drapo
ne batas sin anĝel’
post falo el ĉiel’.”

La versoj plaĉi ŝajnis;
la kisojn tri mi gajnis,
sed poste flustris ŝi:
“La kisoj plaĉis pli…”


 

En lum’ mortanta sur la mara bordo

EN lum’ mortanta sur la mara bordo
mi staras lace kun fordorma viv’.
Senbrue sin malfermas nokto-pordo,
mi retromigras sur la montdekliv’.
Vesperiĝas en la mond’…
Vesperiĝas, vagabond’.

Nur sur la ondoj tremas lasta brilo,
simila al timema palpebrum’.
La brilo dronos poste kun humilo;
estingos migran brilon la mallum’.

Vesperiĝas en la mond’…
Vesperiĝas, vagabond’.

Perdiĝis vojo en la blinda nigro,
la paŝoj stumble vane serĉas ĝin.
Laciĝis mi… Sufiĉas jam la migro!
La noktripozo logas, vokas min.

Jam noktiĝas en la mond’…
Jam noktiĝas, vagabond’.

 

En la arbar’ silentas la maten’

EN la arbar’ silentas la maten’.
Funebran psalmon tra la natur’
la spir’ aŭtuna susuras nur.
Sur koraj kordoj kun sufoka prem’
stertoras kanto de l’ agoni’
kaj ŝvebas zume nun ĉirkaŭ mi.La ploran plendon portas ventomuĝ’.
Ho ve, atendas nin la vintra fin’,
somero svenis, forlasis nin.
La verdo velkas, regas ftiza ruĝ’,
ne eĥas gaje plu la birdotril’,
sur herboj tremas larmoj mil kaj mil.Arbar’, ĉu novan vivon kredas vi
sub la falĉilo de la aŭtun’
pensante morton nur dormo nun?
Ĉu scias vi pri tuŝ’ de sunradi’,
mirakla kis’ de l’ printempa blu’,
je kies varmo vi vivos plu?Kaj tamen vibras voĉ’ de l’ malesper’,
animon tordas aŭtuna tim’,
ĉar prujna spiro ektuŝis min.
Aŭtun’, vi estas mort’. La viv’ – somer’.
Printempa amo, ne flugu for,
ho, estu… restu en mia kor’!

 

Eĉ sen groŝo

sen groŝo
en la poŝo,
sen muzik’ pasia,
eĉ sen vino,
sen knabino
estas mi ebria.La humoro
kiel oro
tintas, dancas, brilas;
koraj kordoj
en akordoj
violone truas,Revovino
de la sino
ĝis la kapo kuras,
min karese
multpromese
feinetoj lulas.For la spleno…
Dolĉa sveno
min forgesi igas
pri la ĝemoj,
teraj ĉenoj,
Ŝajno min vivigas

Dank’ al Dio!
Pro ebrio
mi la mondon perdas.
En oazo
de l’ ekstazo
sonĝomondo verdas.

Mondo sorĉa,
vivo dolĉa,
mia koro ridas,
ĉar en via
sfero dia
homon mi ne vidas.

Bone estus,
se mi restus
sub la pov’ magia
kaj tra l’ valoj
de ŝakaloj
migrus mi ebria.


 

Entomba sento estas mia am’

ENTOMBA sento estas mia am’,
ne donas ĝojon, plendas nur,
nek vivi povas, nek fordormi jam;
fantomas ĝi post kripta mur’…Sed ĝia ve’ libere flugas for
trans barojn de la tomb’ al vi,
kiel peteg’ de almozula plor’
direktas sin de ter’ al Di’kaj mia almozula amo jen
ne tuŝas vian koron nun…
silik’ fariĝis la iama gem’;
vi turnis vin al – nova sun’.

 

El sudo venis la sinjoro

EL sudo venis la sinjoro,
en nord’ naskiĝis la knabin’;
babilis ili pri la koro,
pri diferenca am’ de l’ sin’.”En sudo, sciu, ho knabino.
la amo estas fajra vin’,
nektaro dolĉa de l’ destino;
ĝi lule ebriigas nin.””En nordo, sciu, ho sinjoro,
la amo estas panoram’;
unue pano, poste oro
kaj lastavice nur la am’.”Per kiso sin li al si premis:
“Ĉu panoramo aŭ la vin’?!”
Pro dolĉa sveno ŝi ekĝemis:
“La panoramo – sed kun vin’.”

 

Ekstere bruas ŝtormo

EKSTERE bruas ŝtormo…
Kun trem’ ĉe fremda forno
pri l’ hejmo revas vagabond’,
Ho, vana rev’ anima,
sur vivomar’ senlima
ŝipeton pelas ond’ post ond’.Li velas… velas lace
kaj vane mar’ minace
averte muĝas pri l’ danĝer’;
ne pensas li pri l’ rifoj.
La cel- kaj sentsoifoj
lin tenas firma en esper’.Do ek! La volo spita
ja estas vel’ streĉita.
Minace muĝu ŝtorma bru’!
La ŝip’ de l’ vagabondo
kun salt’ de ond’ al ondo
ne timas rifojn, velas plu.

 

Ebenaĵo monotona

EBENAĴO monotona,
al mi vi ne plaĉas.
Kiel bovo, cerbo homa
sur vi nur remaĉas.
Certe estas vi utila
en la stomakservo,
sed en via viv’ trankvila
dormas sprito, vervo.Ho, montegoj, rokoj krutaj
kaj arbara denso,
maroj bruaj, lagoj mutaj
servas vi por menso.
Romantiko kaj mistero
pulsas en vi arde,
vivokanton de la Tero
vi resonas arte.La inspiro el vi fontas,
ŝprucas kreospito,
sur via sin’ sin renkontas
realec’ kaj mito.
Mi admiras, eĉ amegas
vin, praĉarm’ varia,
ĉar vi donas, ne nur regas
per natur’ pasia.

 

En glas’ kristala perlas vin’

EN glas’ kristala perlas vin’;
Je via san’ mi trinkos ĝin.
Mastrin’ de l’ hejmo bela,
vi restu gem’ juvela!
Vivigu Dio longe vin!En glas’ kristala perlas vin’;
je via san’ mi trinkos ĝin.
Ho, mastro noblakora,
vi restu bonhumora!
Vivigu Dio longe vin!En glas’ kristala perlas vin’;
je via san’ mi trinkos ĝin.
Knabin’ kun rido suna,
vi restu gaje juna!
Vivigu Dio longe vin!En glas’ kristala perlas vin’;
je propra ŝanc’ mi trinkos ĝin.
Al tia hejmo ĉarma,
al amikar’ korvarma
direktu Dio ofte min!

 

Flugos for la revo

FLUGOS for la revo…
Kiel mara mevo
migros for mi el la lando;
vokas min la – devo.
Mi ne ploros,
mi ne ploros,
nur la koro doloros,
ĉar vi, mia kara,
por alia floros.

Flugos jar’ post jaro…
Kiel ŝip’ sur maro
mi pereos inter rifoj,
glutos min ondaro.
Vi ne ploru,
ho, ne ploru,
eĉ la kor’ ne doloru,
nur per eta preĝo
pri mi ekmemoru!


 

Florojn vi deziris; florojn mi kolektis

FLOROJN vi deziris; florojn mi kolektis.
El cejanoj bluaj mi bukedon plektis.
ĉar en blu’ cejana vin mem mi admiris,
kun ridet’ de l’ kampo mi al vi ekiris.Vanis la klopodo… Florojn vi jam havis.
Multekostaj rozoj vian koron ravis.
Ĉar la rozo estas pli pompa ornamo,
velkis la cejanoj, velkis mia amo.

 

Foje pri knabin’ portreto

FOJE pri knabin’ portreto
ravis koron de poeto
kaj li fugi vane penis,
ŝia ĉarmo lin katenis.
Forgesante do pri l’ mondo
kiel vera vagabondo
al edena Italio
flirtis li per – fantazio.Kavalir’ de l’ ama revo
kun sopir’ pri sia Evo
– tre ridinde, tamen vere –
sonĝojn teksis plenespere.
Dum lin logis okulparo,
tre mistera kiel maro,
lia koro batis milde
sian nomon: “Tilde!… Tilde!””Tiun ridon, tiun ĉarmon,
sorĉan ravon, koran varmon,
ĉi belecon de anĝelo
por mi kreis la ĉielo!”
Sed, ho ve! post tiu krio
lin el land’ de l’ fantazio
puŝis el ĉiel’ sur teron
kis’, donita sur – paperon.

 

Filoj de Kaino kun la stigmo

FILOJ de Kaino kun la stigmo,
mature atendas vin la rikolto.
Faru fajron! Flagru sen estingo
sur tero gehena flam’ de l’ Malordo!
Al ŝtiparo do moralon, virton,
noblajn celojn ĵetu sub la cindron
kaj kolero lafa de la Etno
furiozu en la detrusento!
Ne hezitu, filoj de Kaino,
la mondon putrantan fine renversi.
Sciu, vian tronon por la gajno
milmiloj rapidos sklave tuj servi.Filoj de Kaino, la prapatro
ne tre favorata estis Hieraŭ,
sed nun ŝajnas, ke via “talpo-arto”
jam estas laŭ plaĉ’ de l’ Dio fiera,
ĉar al vi Li donis la potencon…
Dum arme’ de l’ Bono perdas centon
de plej noblaj koroj, vi triumfas,
monstrajn buĉmaŝinojn zorge muntas.
Flugu supren do ,la fum’ incensa
de via altaro, gent’ de Kaino,
por konvinki Lin pri ver’ esenca,
ke ĉi besto estas hom’ – nur laŭ ŝajno.Finan venkon por la pens’ Kain-a,
kun ve’ mi sopiras, ho bestofrato,
ĉar la homo, estu kia-ajna,
li celas fratmurdon per korotrafo.
Finan venkon do anime, korpe,
ke ĉe manĝotrog’ de l’ ŝanĝo porke
glutu, gruntu ĝis satiĝo morta
la kreaĵo glora, sed plej monstra;
ke ne pulsu koro aspiranta
kun vea dolor’ al Vero kaj Bono
kaj ne vivu plu, al kiu vanta
sopiro pruvigas “esti nur homo”.

 

Ho, ruga rozo, bela floro

HO, ruga rozo, bela floro,
mi amas vin kun pura koro.
Al vi la sentoj, pensoj iras
kaj mia koro vin deziras.
Ho, ruĝa rozo, bela floro,
vin amas… amas mia koro.Per dolĉa lingvo de l’ silento
al mi parolas vi en sento!
“Ne estas tiu malfeliĉa,
kiu en sentoj estas riĉa.”
Parolas vi al mi sen buŝo,
sen vortoj, sed kun kora tuŝo.La senton kredu! Nur ĝi gravas.
Ĝi forton kaj kuraĝon havas.
La amo pura, sune hela
la mondon faras bona, bela.
Vin amas… amas mia koro,
ho, ruĝa rozo, bela floro.

 

Hej, knabino bluokula

HEJ, knabino bluokula,
nu, ne estu tro skrupula!
ĉar promeso estas fasto,
vin forlasos via gasto.Ne prokrastu la regalon,
verŝu vinon en pokalon
kaj vi vidos, la afablo
tenos gaston ĉe la – tablo.

 

Ho, Ĉarmulin’ infanmiena

HO, Ĉarmulin’ infanmiena,
fratin’ vi estis kaj mi – frat’.
Por danki vin kun kor’ sentplena
al vi mi venis nun sen flat’.
La vagonaro jam irpretas,
atendas en la stacidom’;
mi devos kuri, sed mi petas,
memoron gardu pri la – hom’.Pri l’ homo, kiu al vi dankas
pro rid’ konsola, kora varm’…
Jen, vidu, nun la vortoj mankas;
la danko estas nura larm’.
Vin ne ofendu ĉe l’ disiro
konfeso lasta de l’ korbat’;
pardonu min, mi estas viro…
Ne frate amis vin la – frat’.

 

Hej, infanoj, tuj al mi

HEJ, infanoj, tuj al mi!
Oĉjo ludos nun kun vi.Unu unu estas du
paron faru, sed sen bru’
Du kaj unu estas tri,
senkunula estas vi.
Tri kaj unu estas kvar,
flanken paŝu par’ post par’!
Kvar kaj unu estas kvin,
mi ne lasos sola vin.
Kvin kaj unu estas ses,
jen konsentas ŝi per “jes”.
Ses kaj unu estas sep’
ne ploretu orfa nep’;
sep kaj unu estas ok,
vin ne trafos langa mok’.
Ok kaj unu estas naŭ,
vin pribojas hund’ per “vaŭ!”
Naŭ kaj unu estas dek,
kapre bleku: “mek! mek! mek”
ĉar mi restis – dekunu…
Pelu min for kaj punu!Oĉjo, ni ne punas vin;
en la ludo gvidu nin!Ronde ronde dancu,
pare vin balancu,
faru longan ĉenon,
fortan manotenon!
La unua kuru ringe
kaj posttiru ĉiujn svinge!
Kiu falos ĉe la fin’,
tiu kaŝu zorge sin!

Ho, mi falis, oĉjo kara!
Kaŝu vin en dens’ arbara!

En arbaro loĝas lupo.
En la lagon saltu, pupo!

Min la fiŝoj manĝos tute.
En grenejo sidu mute!

En grenej’ min musoj vidos.
Sub tegment’ vi bone sidos.

Svenos mi sur la ŝtuparo.
Tuj en kelon de najbaro!

En la kelo vivas rato.
Malkuraĝa eta frato,
mi ne povas helpi vin.
Iru hejmen al patrin’!

Mi ne estos malkuraĝa,
se mi estos jam pliaĝa.
Nun mi estas eta hom’
en la kara patra dom’.

Hej, infanoj, pravas li,
lin ne pelu for el ni!
Ludu, kantu gaje plu
sub ĉiela suna blu’!


 

Hej, piedoj, lacaj du ĉevaloj

HEJ, piedoj, lacaj du ĉevaloj,
vian mastron servu kun obe’,
trotu vigle sen stumblad’ kaj faloj
sur la tempmordita vivŝose’!Via mastro, vidu, senhavulo
kaj li fajfas, kantas kun kuraĝ’
kaj ne plendas li ĉe ĉiu bulo
pri l’ stomaka grumblo por furaĝ’.Hej, piedoj, aĉaj du ĉevaloj,
kial spitas vi ĉe l’ vojomez’?
Nur la mastro luktas kun svenfaloj,
ŝarĝas vin nur lia – plumopez’.Do persistu, servu lin fidele,
ne balancu kiel ebriul’!
Sciu, lin pikpelas pli kruele
celo, nun kaŝata en nebul’.

Hej, piedoj, lacaj ĉevalaĉoj,
trote tretu je la fajfomarŝ’;
iam ja ŝiriĝos la – vivlacoj
kaj ripozos vi post migra fars’.


 

Infaneto en lulil’

INFANETO en lulil’,
nun silentu; ĉirpas gril’:
cirrr… cirrr… cirrr…Miras luno kaj stelar’
la kantiston de l’ kampar’;
cirrr… cirrr… cirrr…Anĝeletoj mil kaj mil
salte dancas je la tril’;
cirrr… cirrr… cirrr…Vin, hometo, gaja gril’
lulas, lulas per la tril’:
cirrr… cirrr… cirrr…

Gardanĝelon sendos Di’,
vin gardadi helpos mi…
cirrr… cirrr… cirrr…


 

Interesa estas la kutimo

INTERESA estas la kutimo:
miajn buklojn erpas la knabino.
Ĉiun blankan haron, mi rimarkas.
por memoro petoleme ŝi elsarkas.
Se ŝi sarkos tiel unu jaron,
mi ne havos plu eĉ unu haron.

 

Iun tagon la sultano

IUN tagon la sultano
venis el haremo.
Ruĝa estis la kaftano,
ruĝa la – mieno.Duboj pikis la sultanon:
“Tricent havi – multe!”
Li disŝiris la turbanon.
“Tricent havi – stulte!”Kaj sekrete en divano
li demandis sklavon:
“Diru al mi, hund’, kristano.
kiu havas pravon?Havu inojn, en korano
diras Mahometo.
Unu havu la kristano,
diras Krist-dekreto.”

“Kristo pravas, ho, sultano,
flustris li kun klino,
ĉar angelo kaj satano
vivas en virino.

Graco estas por kristano
ero de l’ edeno,
sed sufiĉas inferflamo
per la specimeno.”

Ne respondis la sultano,
sed la sklav’ konjektis,
ke ĵurante je korano
Kriston li respektis.


 

Infan’ naiva de l’ Sopiro

INFAN‘ naiva de l’ Sopiro
kun ĉasta am’ vizitis min
por oferdoni al la viro
unuan kison de l’ knabin’.Pintigis ŝi la lipojn kise,
pudor’ purpuris sur la vang’,
la kapon klinis ŝi narcise…
Galope pulsis mia sang’.Ŝi staris milde kaj atende
kun muta peto en rigard’
kaj poste flustris iom plende:
“Ĉu mi ne plaĉas al vi, bard’?””Ĉar guste al la bard’ vi plaĉas,
la vir’ ne povas tuŝi vin;
la bard’ pri l’ amo multe klaĉas,
sed restas ĉasta en la sin’.”

Ŝi streĉis la okulojn mire,
rigarde sondis min ĝis kor’,
surprize mian manon spire
per kiso tuŝis, kuris for.

Infan’ naiva de l’ Sopiro,
pro honto brulas via tuŝ’,
ĉar teni min en via miro
al vi mensogis mia buŝ’.


 

Knabina kor’

KNABINA kor’,
hodiaŭ
mi migros for.
Adiaŭ!
Forgesi min promesu,
alian vi karesu
hodiaŭ…
Adiaŭ!La kora flam’
hodiaŭ
forflagru jam
Adiaŭ!
Kaj ĵetu vin al tuŝo
de kissoifa buŝo
hodiaŭ…
Adiaŭ!Ho, kara, vi,
hodiaŭ
disiĝos ni.
Adiaŭ!
Ĉagrenon mi ne havos,
min nova ĉarmo ravos
hodiaŭ…
Adiaŭ!

 

Kiam la nokto eterna

KIAM la nokto eterna jam fermis miajn okulojn
kaj mutos ve’ sur buŝ’ kaj dormos plend’ en sin’,
en nigra pompo funebrorompite,
de larmoj, vortoj revokaj ŝarĝite
ne venu al la tomb’, ne venu, amatin’!
Estus turmente, ke al vi doloras mia foriro
kaj ombre la pasint’ fantomas en la nun’;
ke supre orfa animo langvore
kortaŭze ploras: “Ve, vivi – dolore!”
Ne venu, ho ne venu tiel, mia Sun’!Sed en sunora printemp’, seniganta vin de funebro,
en kiu ame kveros voke la kolomb’,
kun nuptoserĉa tremeto de l’ amo,
en pompo de revteksita ornamo
ho, venu, venu, kara, al la orfa tomb’!
Estos konsole, ke vin la kruela vivo indulgis
kaj mortis la pasint’ pro arda kisa tuŝ’.
Vi vidos; floroj de l’ tomb’ vin karesos,
kiam sekreton de l’ koro vi konfesos:
“Mi amas… Dormu pace sub la tomba pluŝ’!”

 

Kun vizo kaj valizo

KUN vizo kaj valizo
vojaĝis al Parizo
knabin’ el Varsovi’.
Vojaĝis mi kun ŝi.Obstino de l’ knabina
jam ĉe la pola limo
forlasis dece ŝin.
Ni ridis ĝis Berlin’.Dumvoje, ho tre ĝoje,
ŝvitadis mi plurfoje
sub ŝarĝo de l’ valiz’
helpante ĝis Pariz’.Kaj tie tradicie
ŝi dankis min gracie:
“Ĉarmulo estis vi,
Ĉar – mulo estis vi.”

 

Kokcinelo, kokcinelo

KOKCINELO, kokcinelo,
skarabeto de l’ ĉielo,
onidir’ pri vi raportas,
amajn pensojn vi disportas.
Flustru al mi kies amo
sendis vin al mia mano?
Ĉar poeton centoj amas,
lia kor’ por centoj flamas.Kokcinelo, kokcinelo,
skarabeto de l’ ĉielo,
ho, reflugu, al ŝi diru,
al poet’ ŝi ne sopiru,
ĉar li estas vagabonda,
por li nigra, bruna, blonda
nur momente estas gemo,
poste iĝas nur – verstemo.Kokcinelo, kokcinelo,
skarabeto de l’ ĉielo,
mi mensogis (nun mi sentas),
mia koro kison sendas,
dankan kison pro memoro,
larman kison al la foro…
Kiu ajn vin sendis al mi,
Dio donu benon al ŝi.

 

Kiam la nokt’ bruligas stelomeĉojn

KIAM la nokt’ bruligas stelomeĉojn
kaj lunradian pompon prenas al si,
sopiroj ludas sur la lir’ arpeĝojn,
la koron sentoj igas kanti, valsi…Aperas vi, enkora altarbildo,
la brakojn etendante voke al mi:
al peksopiro venas ĉasta virto
por fali kaj pagane psalmi…«Ah, venu, venu! Vin mi vokas, pelas.
Suferi pli la kor’ ne povas plu jam.
Jen, vidu, via sklavo ekribelas:
li volas havi vin aŭ morton tujan…Dum tikla sago de Amoro sorĉas,
ni mordas nin per kis’ por kison gajni.
Momentoj febraj rozoĉenon forĝas:
en ĝi pereas vi amata kaj mi…»

Sed jen la tag’ estingas stelomeĉojn
kaj vekas sin ĉagrenoj, zorgoj en ĝi.
Mutiĝas peza juĝo la arpeĝojn
por revteksadon de la koro venĝi…


 

Koron tuŝis sorĉo de memor’

KORON tuŝis sorĉo de memor’,
amsopiron spiras nokta hor’,
ehas voĉo kun flustro deklara:
vin mi amas; amu min, vi kara!Kaj petole ŝvebas la sekret’,
loge vokas vin la kora pet’,
buŝ’ soifas al kiso nektara;
vin mi amas; amu min, vi kara!

 

Kavaliroj de l’ Tutmonda Paco

KAVALIROJ de l’ Tutmonda Paco,
kun kora soleno salutas mi vin!
Superombru vin transtera graco
en nobla labor’ de komenco ĝis fin’!
Vana preĝo de l’ senpatraj buŝoj,
vidvina funebro, patrina dolor’,
muta veo el sub tombaj pluŝoj
de fratoj murditaj nun ŝvebas al kor’…
Ho, aŭskultu la martiran psalmon!
Tre orfe ĝi ploras en bruo de l’ mond’.
Ĝi inspiru vin por planti palmon
de l’ Paco Tutmonda kaj bela estont!Kavaliroj de l’ Tutmonda Paco,
jam nun fantomadas la nova milit’:
antaŭ pacaj sojloj la minaco
jen skuas la pugnojn kun venĝo kaj spit’.
Por kanonoj la patrinoj naskas
kaj oni edukas la filojn por Mort’,
nun ankoraŭ la malic’ sin maskas,
sed baldaŭ la Vivon sufokos perfort’.
Monstraj manoj kirlas la vivmaron,
preparas abismojn sub la ondokrest’;
fora fulm’ avertas la Homaron
pri nova tajfuno, pri sanga tempest’.

 

La vespera vento blovas

LA vespera vento blovas;
mian kanton portas ĝi.
Malproksime vin ĝi trovas
sur benketo sub tili’,Ploran flustron de l’ tilio
en la kor’ komprenas vi:
“En la viv’ min tedas ĉio,
jam ripozi volas mi.”

 

La estono kaj hungaro

LA estono kaj hungaro
estas frata paro.
Tion diras, eble prave,
nia lingvistaro.La fratecon ne la lingvoj,
moro ĝin sigelas;
mi asertas, la parencoj
reciproke – ŝtelas.En ŝtelarto la estonoj
hungaron superas,
tion pruvu la domaĝo,
kiun mi suferas.Mi, hungaro, stelis kisojn
sekvante la – moron,
sed la estoninoj ŝtelis
de ŝtelisto – koron.

 

La amo estu ĉiam gaja

LA amo estu ĉiam gaja,
printempe suna, flore maja,
sincera en la sentdonaco
sen postaj pento kaj minaco..La amo estu sonĝo, revo,
petolaj dono kaj ricevo,
psalmado pia, kora ludo
sen postaj piko kaj aludo…La amo estu plenpasia,
sencela eĉ kaj senkonscia;
la amo ardu por la amo
sen posta moko pri la flamo..Ĉar amo vera kaj feliĉa
en sentoj estas senkondiĉa;
ne pensas ĝi, neniam veas,
en ridoj vivas kaj pereas…

 

Ludas la cigano

LUDAS la cigano:
violono ploras.
Pri l’ pasinta amo
koro rememoras…
El animprofundo
ĝemas for la kanto
kaj el ĉiu vundo
ree gutas sango…Ludu, hej, cigano,
larmojn ne atentu!
Pri l’ korŝira dramo
kordoj plore plendu!
Koro iam svenos,
falos mi survoje
kaj ne plu revenos,
kio pasis foje…

 

La ŝipo pasas kaj la mevoj

LA ŝipo pasas kaj la mevoj
per luda flugo sekvas ĝin.
Similas ili al la revoj,
sekvantaj nin ĝis vivofin’.Mi ĵetas, kara, panpeceton
al la avida birda bek’,
kiel mi donas nur vorteton
al nia amsopira pek’.Vetluktas la malsataj mevoj
kaj kontentiĝas pri l’ paner’;
en proza lukto inter devoj
nin same nutras nur – esper’.

 

Mi estas gaja papilio

MI estas gaja papilio.
Ne kredu min en ama vort’.
De roz’ mi flirtas al lilio
kaj sur verben’ miri trafos mort’.Mielon havas ĉiu floro.
Mi vivas per la kismiel’
kaj post satiĝo sen memoro
mi flugos fine al ĉiel’.Se la angeloj min forpusos
pro mia vivo sur la ter’,
demonajn lipojn do mi tuŝos
en fund’ profunda de l’ infer’.

 

Mia kara, mi memoras kelkahore

MIA kara, mi memoras kelkahore
kiel nia amo kreskis, pompis flore.

Vesperiĝo… sonorilo…
en okuloj arda brilo…
Mia voĉo tremis pia:
“Vin mi amas! Estu mia!”

Kara, vi nenion diris nur ridetis,
vian manon en la mian milde metis.

Koron donis via tuŝo,
larmojn kisis mia buŝo
kaj mi jure flustris tiam:
“Mi forgesos vin – neniam.”

Ni disiris”.La juneco jam forflugis.
Sur la frunto cent ĉagrenoj sulkojn plugis.

Tamen, kara, kelkahore
mi memoras pri vi plore…
Vi plendadas tra l’ silento:
“Amo estas nur turmento.”

 


 

Mi kisis cent knabinojn

MI kisis cent knabinojn
kaj cent knabinoj min.
Mi rabis cent animojn;
prirabis ili min.
La rido, kisoj, ardo,
la perdo kaj la gajn’
nur estis ama arto
kaj dolĉe trompa ŝajn’.

 

Mi dankas vin, ho Disinjoro

MI dankas vin, ho Disinjoro
pro bato, larmo kaj doloro.
Dum vergad’ animo veas,
sur vundon fluas larm’ balzame;
la doloro pensojn kreas
kaj kantas sentoriĉe flame
mia koro.
Ĉar trovis Vi min vergi inda,
mi estas vere enviinda,
Disinjoro.Mi dankas vin, ho Disinjoro,
pro rido, revo, bonhumoro.
La cikatrojn rid’ orumas;
ĝi forgesigas venĝe spiti.
Tra l’ revado celo lumas
kaj novan mondon povas vidi
mia koro.
Pro bonhumoro espervinda
mi estas vere enviinda,
Disinjoro.

 

Min riproĉas la knabinoj

MIN riproĉas la knabinoj:
“Malfidela vagabond’!”
Flirto-ludon, belulinoj,
lernis mi en via rond’.Por praktiki, ne forgesi
skermon en la amduel’
mi jam devas ĵurpromesi:
“Amas mi kun – hundfidel’.”Estas mi sincera homo
kaj mi pensas dum la vort’;
“Hundfidelo ekster domo
tre varias en la – kort’.”

 

Mi neniam volis esti

(Al unu el la poetofratoj)
MI neniam volis esti
de l’ poetoj – reĝo,
nek cerbumis pri l’ metriko,
nek pri l’ versolego.
Mi nur kantas ritme rime
kiel mi deziras,
al Parnaso de l’ poetoj
mi ja ne aspiras.
Tre ridinde estus tie
sen kompreno muti
aŭ metrike korajn santojn;
“dokte” pridiskuti.La moderna verso-arto
forĝas kaj poluras,
artifikas, elcerbumas,
per cezur’ mezuras,
sed ne tiel, kiel iam
grekoj — verspiedojn;
ĝi cezure tranĉas, buĝas
eĉ mem la poetojn.
La leganto streĉas menson,
sen kompreno ĝemas:
“Jen, poemo, vere brila,
sed pri kio temas?Min kritiko blufe poza
tute ne afliktas,
ĉar mi scias, ĝin la menso
– ne la koro – diktas.
Poezio de la menso
povas esti arta:,
sed ĝi ĉiam fore vagas
de l’ sincero arda.
Ĝi paradas trogladite
en la vesto pompa
kaj odoras de parfumo
nur drogeja, trompa.Vane do vi min primokas
kiel spitan homon,
mi neniam vidis, vidos
en Budapeŝt Romon.
Vin papigu, se vi volas,
tio min ne ĝenos,
sed inspiron, ritmon, formon
de vi mi ne prenos.
Rajdas mi Pegazon propran;
vojon ĝi tuj trovas,
dum adeptoj viaj ŝvitas,
versoparojn – kovas.

Mi ne “plukas” el dek lingvoj
vortojn por la rimoj
kaj ne pozas regmiene
pri l’ “licencaj” krimoj.
Certe, ke mi erarpaŝis
dum la ritmo-danco,
sed neniam mian fraton
pikis mi per – lanco.
Vin mi ĉatas, alte taksas,
en respekto tenas,
sed, pardonu, vian lingvon
jam mi ne komprenas.

Kvankam samaj estas niaj
celo kaj egido,
tamen ofte ŝajnas al mi,
kantas vi en Ido.
Do permesu rimarketon
(venis ja okazo)
dum la lego la kompreno
estos nur – oazo.
Lingvo eble perfektecon
gajnos en retorto,
sed ĝin lerni oni devos
de naskiĝ’ ĝis morto.


 

Milda, Milda, Milda

MILDA, Milda, Milda,
hej, trifoje Milda!
Tri knabinoj, sama nom’.
Bluokula, bruna,
nigra, ore suna:
tri reĝinoj sur la tron’,
Unu koron prenas,
dua min katenas,
tria – dum la kisoj svenas.

 

Mi kaj la nokto maja

MI kaj la nokto maja
atendas ĉe la pord’.
En koro, june gaja,
vibretas ĉiu kord’.
Gitaron mi ne havas,
nur liron de l’ poet’,
sed vin la kanto ravas
per vortmuzika pet’.La luno lumas sorĉe
kaj ĉirpas gaja gril’,
lampiroj ludas torĉe
per paroserĉa bril’.
Babilas la zefiro
kaj klaĉas la silent’,
la freŝa maja spiro
forblovas zorgojn cent.Mi kaj la nokto maja
atendas, vokas vin.
Kun koro, june gaja,
rapidu do, knabin’!
Nenion mi proponos,
nenion timu vi;
la maja nokto donos
ideon tuj al ni.

 

Mi havis nur sep jarojn

MI havis nur sep jarojn,
Katinjo havis ses,
je kisopeto tamen
ŝi flustris al mi: jes.Dum “paĉjo-panjo” ludo
sur la herbeja pluŝ’
ĝojigis min tre dolĉe
la tikla kisa tuŝ’.Sed! – ve! – subite venis
kruele la surpriz’:
forpelis patra vergo
min el la paradiz’.De tiam pasis jaroj,
precize tridekses
kaj ofte mi fariĝis
viktim’ de ama jes’.

Ĝi estas, mi jam scias,
diabla loga pen’,
post kiu ĉiam sekvas
forpelo el eden’.

Iam kompreni vergon
tro juna estis mi,
por sekvi nun instruon
tro maljuniĝis mi.


 

Memoro pri l’ Pariz-a Majo

MEMORO pri l’ Pariz-a Majo
sin ŝtelis al mi tra l’ silent’.
La pulsa bru’ ĉe Sajna-kajo
min dolĉe lulas por moment’.
Bulvardoj de la metropolo:
vivplena gaja labirint’
kaj vigla ĉarmo de l’ popolo
min logas al si el pasint’.,.En rond’ amika mi denove
forgesas pri la vivdolor’;
ĉe stratangulo gajatone
muziko sonas, kantas hor’.
Al la diablo pruda deco!
Nun ŝaŭmas gajo de la sin’,
en vejnoj bolas la juneco
pro dolĉe fajra franca vin’…Petole flustras kanto venta
pri maja kiso de Pariz’;
en mia ĉambro subtegmenta
enestas mem la paradiz’.
Edenon sur la ter’ promesas
mantuŝo silka kun humil’,
veluraj lipoj min karesas,
ĉiele ridas kora bril’…Amata urbo, ho Parizo,
amika rondo, franca vin’
kaj subtegmenta paradizo,
neniam mi forgesos vin.
Kaj ĉiufoje, se la Majo
teksados revojn en anim’,
vagados mi ĉe Sajna-kajo,
Parizo, admirante vin.

 

Mortinta haveno

MORTINTA haveno… Sur ĝia kajo
fabrikoj mutas armistice.
Maŝinojn mordas longavice
la rusta funebro en malgajo.

Post putraj pordoj,
sur kavaj kortoj
formortis bruoj.
Longkolaj gruoj
kriple riproĉas al ĉielo.
Sub ruba polvo,
en ŝima volvo
ripozas dratoj.
Grasventraj ratoj
nestas kaj festas en la keloj.

Ho ve, la haveno en svenotena ĉeno
atendas senplende en deliro…
Ho ve, la haveno en ondotondro dronas,
ĝin tombo ombrumas: ftiza spiro.

Mortinta haveno… En ĝiaj domoj
parioj spiras, palas, putras,
per arboŝeloj nun sin nutras
kaj naskas… Ho, naskas ĉi fantomoj!

Skeletaj miloj,
platbrustaj filoj,
virinoj stultaj,
pedikoj multaj:
jen la armeo de l’ Laboro.
Sin sklavoj klinas,
en ruboj minas
kaj trovas – vanon.
“Ho, panon! Panon!”
ĝemas sangspute la stertoroj.

Ve! Ve! En haveno de l’ Veo, ho, humilaj
milmiloj funebre febre preĝas.
Ve! Vanas la dorna ornamo, Kriste trista!
Nun, orfoj, amorfa monstro regas.

Hej uf! Do vekiĝu!… Ek al laboro!
Vin la fabrikoj jam atendas.
Al la diablo, se vi plendas!
Do uf!… Vin kompatis la Sinjoro.

Skeletoj svarmas
kaj sin alarmas.
Jen luktaj tuŝoj,
jen pugnopuŝoj,
sakroj. Ne estas plu amikoj!
La sklavaj rotoj
kun plandofrotoj
trotante tretas
kaj tretas… tretas
al la pordegoj de l’ fabrikoj.

Jen en la havenon envenas – panpeceto!
El miloj lojale al Etero
de Tero psalmadas la himnoj ne dankomanke:
“Ho, glor’ al Sinjoro pro prospero!”

La kortojn plenigas armeo pala…
Ne sparu forton! Klinu spinon!
Jen fajfo vipas la maŝinon
kaj tondras remuĝe vekrio ŝtala.

Terskua bruo…
Elektra fluo,
vaporo saltas,
neniam haltas;
la Vivo mem nun rompas tombon.
Maŝinoj ruktas,
uf! uf! produktas
por glofo homa
per sputo voma:
tankon, grenadon, gason, bombon.

Tra stratoj tretataj per tridektri trumpetoj
jubilas fanfare are miloj
kaj kantas: “Ho, sankta ja estas la Laboro
por festa estonto de la filoj!”


 

Mi batalis, sangis en la unua vico

MI batalis, sangis en la unua vico
kaj vivforgese sturmis por la glora venk’;
nun, kriplul’ senhejma, tremas mi pro l’ polico
kaj maĉas sekan panon sur la strata, benk’.”Ĉion por patruj’!” – postulis la reĝordono
kaj tuj mi donis ĉion sen demanda vort’…
Kion donis vi, fiera sinjor’ de l’ domo,
ĵus forpelinta min de via hejma pord’?

 

Mateno, ho, maten’

MATENO, ho, maten’,
mensoga amatin’,
ĉielpromesa sojlo de l’ infero,
min tedas via ven’…
Vi kial vekas min?
Kun vi revenas tago kun sufero.Vi, tago kun sufer’,
abisma larmomar’,
en vi kirliĝas, putras, kio estas…
Fajreron de l’ esper’
englutas la ondar’;
por la vespero nur mallumo restas.Vespero, ho, vesper’,
trompema ŝajna mort’,
kompatu min; mortigu la matenon,
la tagon kun sufer’
kaj via sorĉa fort’
al mi donacu longan noktan svenon!

 

Nur akvon petis mi

NUR akvon petis mi,
vi donis fajran vinon.
Nur pajlon petis mi,
vi cedis lito-sinon.Sed pro la fajra vin’
mi dormon vane spitis
kaj jen, nun en maten’
mokridon mi meritis.

 

Nur migri, ĉiam migri, migri for

NUR migri, ĉiam migri, migri for,
postlasi ĉie iom el la kor’,
al hejm’ sopiri ekster hejma ter’,
sed hejme sklave revi pri l’ liber’
kaj ree kuri for ĝis spira halt’
de ombra fundo al sunriĉa alt’;
jen vivo mia: migro kaj sopir’…
Celperda halto kaj celserĉa ir’.Forviŝi fremdan larmon per konsol’,
sed lasi flui propran en la sol’
kaj arlekeni kun kaŝita larm’
por senti korkareson de korvarm’,
dividi min kun donacema sent’
kaj poste vei pro l’ malfrua pent’;
jen sorto mia: dono kaj ricev’…
Semado vana kaj senfrukta rev’.Al mi nur vortoj ŝajnas ĉio jam:
ideo, celo, bono, vero, am’…
Mi scias, ke la tuta glora mond’
nur estas en dezerto seka font’.
Por ĉerpi el ĝi, por vivteni nin
la proprajn sentojn verŝas ni en ĝin,
Fatalo: klara vido, blinda mir’…
Infera sobro, migro en delir’.

 

Noktomeze en nigra denso

NOKTOMEZE en nigra denso
flagras meĉo la libera penso.
Monstrajn ombrojn ĝia lumo skizas,
en anim’ la ombroj dubon ĉizas;
kredo svenas, la laboro lacas,
tutan mondon la frenez’ minacas
kaj la Homo sub la kruco peza
ŝvitas sangon en la hor’ noktmeza.Fora fajro matenruĝe flamas,
stultaj kokoj pri l’ aŭror’ alarmas,
sed la frupurpuro estas trompa…
Nur la Mezepok’ el fundo tomba
venis por fantomi, tenti, logi,
rajton al la Viv’ por si arogi
kaj noktmeze kun tagiĝheleco
brulas sur ŝtipar’ la Egaleco.Historia dramo nun revenas:
sur Golgoto la viktimo svenas,
mortverdikton la sklavestroj urĝas,
blindaj sklavoj mokas, kraĉas, skurĝas,
hurlas hordo, kanajlar’ de stratoj…
Dum la manojn lavas mil Pilato-j
venkas la uzurpa vandaleco,
krucumite sangas la Frateco.Al la ĉar’ de l’ Mezepoka Kulto
jungas sin la malsatanta stulto:
la mizero grasan oston lekas,
glore krimas, vendas sin kaj blekas,
la devizojn vestas uniforme,
ĉenojn forgas, hejmojn rompas ŝtorme,
himnas pri la moda festospeco
dum la enterig’ de l’ Libereco.

Noktomezo… La tagiĝ’ malfruas…
Vento de furioj siblas, bruas,
tordas meĉon de l’ libera penso;
ĉio dronas en la nigra denso…
kaj egale por la sklava sfero,
kion naskos la haos-utero.
Nur ĉe tomb’ atendas celperdintoj
reviviĝon de la tri mortintoj.


 

Ne koleru, kara

NE koleru, kara,
se mi vagabondas!
Kiel akvo mara
miaj sentoj ondas.
Min inspira tajdo
levas kaj mallevas,
la Pegazo-rajdo
pri libero revas
kaj mi migri devas ,Sed kiel la maro
sin retiras pace,
mia sento-maro
kvietiĝas lace.
Haltos la Pegazo,
se inspiro svenos;
Muzoj de l’Parnaso
min plu ne katenos
kaj mi tuj revenos…

 

Nudpiede paŝas

NUDPIEDE paŝas
la virina ĉarmo
kaj nenion kaŝas
en la dom’ de l’ farmo.
Kiam ĝi ekiras
festi en la urbo
krie vi ekmiras:
“En florvaz’- kukurbo!”

 

Nur pluvas

NUR pluvas… Tage pluvas, nokte pluvas.
Nebula nuba land’ sen suna varm’,
en akvon dronas ĉiu via ĉarm’.
Turmente pluvas, tage nokte pluvas.En ejo subtegmenta grincas frosto…
Mi kuŝas pro malsan’ en fremda lit’
kaj tremas kiel en la vent’ la vit’.
Malseko ŝtele rampas ĝis la osto.Mi, fremda arleken’, baraktas sola
kaj distras min la pluvtambur’ kaj vent’.
Al mi neniu venas por moment’
kun vort’ kompata kaj ridet’ konsola.En suba ĉambro homoj sidas, sidas
ĉe forno spirovarma pro l’ ŝparem’.
Senvivaj pupoj ili ŝajnas jen,
ĉar ili mute sidas, sidas, sidas…

En lustra lum’ moderna lukso pompas,
la vivon vindas silk’, velura lan’,
abundas la arĝent’ kaj porcelan’.
La luksa kripto vartas, lulas, trompas.

Vi, pupoj, vivas ja, ĉar pulm’ sin movas,
muelas buŝ’, digestas la stomak’,
fieras vi kiel sur pajla sak’
kokino, kiu putran ovon kovas.

Kaj pri l’ kultur’ vi pastre elokventas
kaj blovas vin kiel la fabla ran’,
sed homan takton vi ne havas jam.
En vi la koro dormas, sent’ silentas.

Mi fuĝus for el via luksa nesto
al tend’ tatara, budo de pagan’,
ĉar tie eĉ al larmsalita pan’
la guston dolĉan donis kora gesto.

Mi fuĝus for, sed min malsan’ katenas…
Ho, malbenitaj febro kaj malfort’,
pro vi, se iu venas al la pord’,
la malsanul’ eĉ danke arlekenas.

Kaj pluvas, tage pluvas, nokte pluvas…
Nebula nuba land’ kun frosta vent’,
en akvon dronas via kora sent’,
ĉar senkompate pluvas, pluvas, pluvas.


 

Nederlando: mil kanaloj

NEDERLANDO: mil kanaloj,
dig’ ĉe digo, dekmil ŝipoj,
kelkaj dunoj, plataj valoj,
muelejoj kaj tulipoj.Nederlando: lukt’ al maro
por la tero, lukt’ por celoj
tre utilaj al homaro
kaj pro vortoj cent kvereloj.Nederlando: altaj homoj,
ord’, libero, scisopiro,
en la poŝo dek diplomoj,
eĉ atest’ pri l’ spiropreno.Nederlando: homa vivo,
rid’ infana, pens’ matura,
revteksado kun naivo
kaj obstina fid’ kultura.

Nederlando: homa koro.
Ĝi batadas ne por bati,
sed por helpi en laboro,
senti, ami kaj kompati.

Nederlando, por okuloj
la ekstera ĉarmo gravas,
sed la koron de l’ fremduloj
nur korbato via ravas.


 

Nokto de Majo rozon promesis

NOKTO de Majo rozon promesis
al la ĝardeno.
Rozon de Majo froste karesis
jam la mateno.
Maja miraklo, pompo sangruĝa,
velke formortis.
Palajn petalojn vento plendmuĝa
blove forportis,
ien forportis…Majan miraklon de mia koro
pie mi vartis,
tamen ĝi igis pala memoro…
Vane mi gardis.
Pro l’ frosto velkas ĉiu maja roz’,
svene al ripoz’,
morte al ripoz’.

 

Ne timu la amon

NE timu la amon, ĉar Dio ĝin donas
por vin konsoli dum mil turmentoj
kaj gardu ĉi flamon, vojmontre ĝi lumos
en blinda nokto sur voj’ de l’ sentoj.Ne timu oferi la koron por amo,
vi restos viva eĉ sub terbuloj;
en pompa ĝardeno de l’ Vivo pulsanta
sen mort’ jam mortas la timemuloj.Ne timu la amon, nek hontu pri l’ sentoj,
vin tenu brave en la batalo
kaj levos sin venke el kripto de l’ Nuno
la homa Homo: la Idealo.

 

Onde onda ringo

Dormu, mia kor’
ONDE onda ringo, ringe ringa ondo,
lulas lacan koron de la vagabondo..
Dormu mia kor’!
– – – – – – – – – – – – – –
Mi semis noblajn revojn en bedojn de l’ anim’,
por havi rozarbeton mi tien plantis ŝin.
De lipoj roson sorbis soifaj kisoj mil;
pompadis mia floro en suna arda bril’…
Sed ĉarmon de l’ printempo kaj pompon de l’ rozuj’
enviaj manoj ŝtelis post burĝoniĝo tuj.
Nun super bedoj plendas vaganta ventoĝem’;
pri sekaj florskeletoj funebras nur mi mem…
Onda ringo, ringa ondo,
sin balancas danca rondo…
Dormu mia kor’!
Ne povis temp’ forviŝi
la ĉarman bildon pri ŝi,
ĉar mi, vundita per ŝi,
ne ĉesas larmojn verŝi.
La vundo sangas ĉiam,
estingas fajron mian
kaj pelas, pelas min do
al fund’ de l’ tomba blindo.
Ah, Morto, venu falĉi,
min baldaŭ doni al ĝi,
ke min ne ŝiru, punu
la Viv’ pro amo unu!
– – – – – – – – – – – – – –
Per sonĝoŝsip’ mi velas sur maro de l’ silent’
kaj min doloro pelas al fantomrifoj cent.
Per nubo de l’ malico jam kovris sin la sun’,
la rodon de l’ ripozo nebulo kaŝas nun…
La milda “jes” formortis, nun siblas spita “eĉ”,
min ne esper’ vivigas, sed nura fortostreĉ’
kaj orfe senkonsole sub firmament’ sen blu’
mi drivas velrompite per sonĝoŝipo plu…
Ringa ondo, onda ringo,
pel’ petolas sen atingo…
Dormu, mia kor’!
Modelan vivon formi
mi havis sentojn por mi,
por inde kanti, psalmi
mi trovis kordojn al mi,
por Bono, Vero sturmi
tre ofte iris nur mi;
sed sentojn, kantojn sciu
priridis, mokis ĉiu,
la noblan celon oni
ne volis vidi, koni…
Min, bardo, rompu fine;
nun korvoj pravas, vi – ne!
Ringe ringa ondo, onde onda ringo,
flam’ flagranta brulas… Vanas la estingo…
Ploras vagabondo…
Ridas tuta mondo…
Dormu, mia kor’!
Dormu, dormu for!

 

Provizis min la bona Di’

PROVIZIS min la bona Di’
per gaja kor’ kaj fantazi’.
Per fantazi’ mi korojn spronas:
la koron mi al centoj donas.Kaj post foriro de la Ter’
verdiktos Dio kun sever’:
“Edenon perdis vi pro revoj,
pro dolĉaj pomoj de cent Evo-j.

 

Patrino, vi blankhara naskintin’

PATRINO, vi blankhara naskintin’,
ĉu scias vi, la lando festas vin?
Dum “Tago de l’ Patrinoj”
pro mod’ senfruktaj inoj
bombastas pri l’ virina destin’.
Nun kronas per almozo
kun grandanima pozo
la ŝtato – multidecon de l’ sin’…
Patrin’ hodiaŭ oni festas vin.Patrin’, vi ploras. Mi komprenas vin.
Nur restis sola mi el filoj kvin.
Kvar floroj de l’ espero,
la cel’ de l’ sinofero
forvelkis jam, blankhara patrin’.
Kvar bravaj knaboj junaj,
pro l’ sun’, laboro brunaj,
farigis nur – milita viktim’…
Patrin’, hodiaŭ oni festas vin.Patrino, oni festas, sed ne vin.
Nur restis unu, mi, por buĉmaŝin’.
Vin, seka larmolago,
ne plu koncernas tago
de l’ patrinbestigita virin’.
Forgesis vin jam ĉiu.
Ripozu kaj ne sciu,
por morti oni vokis – min…
Patrin’, jam oni ne plu festos vin.Patrin’, kiam kun frosto en la spin’,
en kot’ novembra migros dum pilgrim’
sentombaj tombserĉantoj,
sencelaj vojirantoj
al ŝtono de l’ Milita Viktim’
kaj ili ĵetos floron
memore sur marmoron,
jen estos “Tag’ de ĉiu Patrin'”…
Patrin’, nur tiam oni festos vin.

 

Por kio vivas la poeto?

POR kio vivas la poeto?
Pikanti mondon de l’ anim’,
Li ehas trilon de birdeto
en vivarbar’ por ravi nin.
Sed dum flagrad’ de venĝardo,
dum sabrotint’, kanona bru’
en li mutiĝs tuj la bardo,
rifuĝs li, ne kantas plu.Li kaŝas sin kun korotremo
simile en tempest’ al bird’,
Priploras arde lia ĝemo
barakton sangan de la virt’.
Senehe en la uragano
al sia kredo kun fidel’
li tamen kantas pri l’ homamo,
atendas sunon de l’ ĉiel’.Sed se la sango lin inspiras,
li grakas – ve! – kun korvokri’.
La kompatinda nur deliras
pro febraj bildoj de l’ vizi’.
Dum lia kanto la sangfonto
fariĝas larĝa sangriver’,
leviĝas el kadavroj monto,
mortveas tero pro sufer’.Post hor’ freneza pasos febro,
paciĝos mond’, fordormos ard’,
sed li ĉiame kun funebro
priploros morton de la bard’,
ĉar liaj kantoj ne plu sonos
karese el la korprofund’;
ĉar ĉiu kanto ja fantomos
stigmita de kormurda vund’.

Poetofratoj, kantobirdoj
en denso de la vivarbar’,
ni himnu nur pri koraj virtoj,
pri pac’ mirakla por homar’.
De venĝinspira sanga reto
rifuĝu ni kaj restu for!
Por kio vivas la poeto?
Por semi amon en la kor’.


 

Pasas pavo

PASAS pavo;
marŝas ravo,
iluzie sorĉas…
Magdaleno,
dum promeno
vi admiron forĝas.Kantas pavo;
fugas ravo,
iluzio mortas…
Magdaleno,
per kantemo
vi orelojn tordas.Ava pravo:
pava ravo
nur por vido belas;
Magdaleno,
la kantemo
admirantojn pelas.

 

Post himnoflugo

(Por kongresa malfermo.)
POST himnoflugo la orgen’ silentas,
sed koraj kordoj vibras plu solene…
Pri vojkomenco rememor’ legendas,
espero pri l’ estonto regas plene.
Post jara drivo por ripoz’, rigardo
jen nia ŝip’ atingis novan bordon.
Okuloj brilas, flirtas la standardo,
kun Nova Sent’ ni petas novan forton:Ho, Amo, vin ni vokas al la koro.
Nin superombru via bena graco
dum inspiritaj horoj de l’ laboro,
dum la semad’ de l’ intergenta paco!
Sub sunkareso la semaĵo ĝermas…
Vi, nia sun’, karesu koran humon!
La varmon ni en ni dankplene fermas
por havi fruktojn: Belon, Bonon, Lumon.Post halt’ momenta kaj labor’ finita
ekiru nia ŝip’ al nova bordo!
Tra ondoj, super rifoj saĝo spita
direktu ĝin al certa bona sorto.
Okuloj brilu, flirtu la standardo,
favora vento ŝvelu ĝian velon,
instigu nin konstante kora ardo:
gefratoj, ni atingos nian celon!

 

Patra lingvo, patrolando

PATRA lingvo, patrolando,
mi amegas arde vin
Tuta tero, Esperanto,
vin mi tenas en la sin’.
Al unuaj min katenas
patriota fila dev’;
al du lastaj min alĉenas
la ideo, homa rev’.En la amo dividita
regas nobla harmoni’;
fila devo, revo spita
kune vivas sen envi’,
ĉar popolo, eĉ plej eta,
estas filo de l’ homar’
kaj ĝi devas vivi preta
por labori kun fratar’.Landojn, lingvojn mi estimas,
celas al tutmonda pac’,
sed defendi mi ne timas
miajn proprajn dum minac’;
ĉar la ŝipo de l’ nacio
estas lingvo kaj la land’,
ilin gardu la konscio,
gvidu for de rifa rand’.Patra lingvo, patrolando,
vi amataj de l’ anim’,
la batal’ por Esperanto
konatigas vin post lim’.
Patra lingvo, vin ĝi gardas
kontraŭ drono kaj kunfand’,
en instruo ĝia ardas
la defend’ por patroland’.

Tiel amo dividita
unuigas en la cel’;
sankta estas lukto spita
sub la signo «Verda Stel’».
Frato, sciu, nia flago
kaj obstina propagand’
estas paca fila ago
por nacio, patroland’.


 

Per larmo videbla

PER larmo videbla
ruzadas la virin’;
per larm’ nevidebla
ŝi pereigas sin.Per larmo-armilo
ruzadu pri kaj por,
sed koron sunbrilo
neniam lasu for!

 

Piedpinte paŝu sento

PIEDPINTE paŝu sento;
dormas mia amatin’.
Post la tagaj zorg’ turmento
lulis ŝin la sonĝfein’.Piedpinte paŝu sento;
frunton kisu nur la spir’
kaj ne cedu al la tento
la ardanta amsopir’.Piedpinte paŝu sento;
ŝin ne veku kora bru’
lasu ŝin nun en silento
dolĉe dormi, sonĝi plu.Piedpinte paŝu sento…
Vane jam! Vi vekis ŝin.
Kion fari por pripento?
Flustras ŝi: “Ho, amu min!”

 

Plugas, semas kamparan’

PLUGAS, semas kamparan’;
kreskos greno, estos pan’.
Estos pan’!
Lin favoru bona Di’
per la pluvo, sunradi’!
Per radi’.
Dibenita agrosin’,
havu koron de patrin’!
De l’ patrin’!
Estu riĉa bona frukt’
rekompenco por la lukt’,
Por la lukt’!Plugis, semis kamparan’;
mankas greno, mankas pan’.
Mankas pan’!
Ne sufiĉis difavor’
nek la ŝvito, nek labor’.
Nek labor’!
Vane donis Terpatrin’
nutran sukon de la sin’
El la sin’!
Manĝis musoj, mordis frost’,
reston prenis for – impest’.
La impost’!Plugu, semu kamparan’,
ŝvitu ree por la pan’,
Por la pan’.
Difavor’ kaj suna lum’
helpos al la bona hum’.
Al la hum’!
Terpatrino dotos vin
per rikolto por la klin’.
Por la klin!
Vin indulgos mus’ kaj frost’,
ne indulgos nur impost’.
La impost’!Vin konsolu kamparan’,
miloj vivas ja sen pan’.
Eĉ sen pan’!
Miloj fastas en la lukt’
sen bonŝanco por la frukt’.
Por la frukt’!
Vanas preĝo, dia ben’,
vanas peto, ŝvit’ kaj pen’.
Ŝvit’ kaj pen’!
En la koroj regas frost’,
karn’ sekiĝas ĝis la ost’.
Ĝis la ost’!

 

Por mi vi estas la plej bela

POR mi vi estas la plej bela
el la virinoj de la mond’:
vi, en rigard’ kun nokt’ ĉiela
kaj sur la kap’ kun suna blond’.En vi mi havas la donacon
de l’ sortdestin’ kaj difavor’,
en via hejm’ mi trovas pacon
post batalplena panlabor’.Manetoj viaj pelas nubon
per tuŝ’ karesa de sur frunt’
kaj via voĉo lulas dubon,
balzamas vundon de l’ korfund’.Kaj kiam malesper’ min ligas
kaj frostas miaj korp’, anim’,
per ardaj kisoj vi varmigas,
dorlotas min ĉe via sin’.

Do kial miri, ke la amo
kun tempopas’ ne mortis for
kaj spite al la dornornamo
ĝi vivas plu en mia kor’?

Kaj kial plori kaj pripenti,
akuzi, pledi nur sen fin’?
vi, kara, devas same senti,
ke, kiel mi, vi amas min.

Ne diru do, ke sort’ kaj jaroj
priŝtelis nin sur vivovoj’!
Ne gravas sulkoj, grizaj haroj;
la amon hardis larma ĝoj’.

Kaj kredu, ke por l’ difavoro
por nia vivo brilos sun’;
ĝistombe havos ni en koro
printempon eĉ dum la aŭtun’.


 

Radioj ludas sur la bordo

RADIOJ ludas sur la bordo…
Ho, kara, kuru kun mi for do
el ombra nest’ al brila blu’
en suna varmo flirti plu!Miloble ehas rido nia,
ĉar majan himnon trilas ni ja.
Agordas kordojn kisa am’:
la kantrikolto venis jam.Printempa sent’ en suna vindo
al korlulilo vokas nin do
kaj dolĉe flustras la promes’:
post spita ne la ama jes.Sopir’ la lipojn igas kisi,
en kisobrul’ forgesi pri si
kaj dronas en ekstaza ced’
protesta vort’: la pruda sed.

La suna bril’ atendas, vidu!
Amata venu, vivu ni du
en kisa varmo de l’ aŭror’
ĝis la printempo pasis for!


 

Sur falinta foliaro korvoj migras

SUR falinta foliaro korvoj migras…
La someraj revoj velkas… Nuboj nigras.
Mia amo – vagabonda papilio –
jam forkisis sian vivon sur petaloj de lilio.Florpetaloj falas, falas sen espero…
Velke mortas eĉ memoro pri l’ somero
Ve! dolore, ke sunkovraj nuboj nigras
kaj sur seka foliaro en nebulo korvoj migras.

 

Se en am’ mi estas vulpo

SE en am’ mi estas vulpo.
ĝi ne estas mia kulpo;
se ŝi volas superruzi,
mi do devas – saĝon uzi.Saĝo povas fari multe,
tamen saĝe ami – stulte;
mi do lasas min amuzi,
per mensogoj superruzi.

 

Sanktulinon mi ne vidas

SANKTULINON mi ne vidas
en virina homo,
vane tion predikadas
papa Moŝt’ en Romo.
Se nur sanktulinoj regus,
estus morta frapo,
ĉar ekzistus nek vi, nek mi,
nek en Rom’ la papo.Do kapelon mi ne faras
el virina sino,
nek sanktul’ mi volas esti
por ŝia pilgrimo,
Al sanktulo ŝi nur preĝas
kun pio kaj miro,
sed ŝi donas kison, koron
al – pekema viro.Kiso estas la plej dolĉa
en la tuta mondo.
Scias tion ja egale
pastro, vagabondo.
Sciis tion, sed forgesis
Lia Moŝt’, la Papo,
kiam brunajn buklojn havis
lia sankta kapo.

 

Silentas mi, sed vi ne kredu

SILENTAS mi, sed vi ne kredu
ke vin forgesis mia kor’.
La belaj horoj, kisoj, larmoj
barakte vivas en memor’.
Mi amas vin eĉ pli ol iam,
mi amas vin, nur vin sen fin’,
sed mi silentas – ho, pardonu!
la sorto mem mutigas min.Mi ne demandas, ĉu simile
suferas vi pro l’ vana am’?
Mi sentas ja, ke la respondo
en vi delonge ploras jam.
Eĉ sen respondo mi komprenas:
vi serĉas la rifuĝon nur
kaj sinforgese enterigas
la vivan senton per plezur’.Silentu ni kaj nur silentu;
ne gravas ŝajn’, se regas ver’.
En korprofundo ni retrovos
konsolon por la sortkruel’,
ĉar ĉio estis bela, bona,
ĉar ĉio estis vivdonac’
kaj ĉion, kion sorto rabis,
rehavas ni en reva pac’.

 

Sopirfloron plantas

SOPIRFLORON plantas,
kiu kantas
pri noblaj sentoj, korornam’
pri idealo, arda am’.
Sopirfloron plantas,
kiu kantas.Sopirfloron rompas,
kiu trompas
fidelan koron de l’ amat’
per ruzaj vortoj, falsa flat’.
Sopirfloron rompas,
kiu trompas.

 

Sur la kampo for de l’ mondo

SUR la kampo for de l’ mondo”
sonĝon vidis knabo juna…
Pri l’ homaro, pri l’ estonto
lin inspiris revo suna
kaj ekĝermis la – ideo.
Li ne dubis, nur esperis,
nepensante pri l’ pereo
sian vivon li oferis.”Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile,”
li ĝemis tamen en decida hor’,
sed poste ĉion donis li humile
el sia kor’.”En la mondon venis nova sento”,
eĥon vekis, korojn ĝi inspiris
kaj inunde kreskis la torento;
ĝiaj ondoj milojn al si tiris.”Tra densa mallumo briletas la celo”,
sed ĝin la unuaj jam vidis,
per nobla laboro por Bono kaj Belo
la Vojon preparis kaj fidis
kaj ili ekplugis kaj semis sen laco;
miraklojn produktis la humo de l’ Paco.
Ho, vi, pioniroj, mokitaj de miloj,
nun estu benataj de l’ filoj.

“Forte ni staru, fratoj amataj”
por vigle gardi la flamon!
Nur Harmoni’ kaj Fido vartataj
konservas kore la Amon.

“Al Vi, ho potenca senkorpa mistero”,
en nuna momento solena
la koroj sin turnas por Paco sur Tero,
por Via favoro gracplena:
en luktoj, tempestoj de l’ Vivo nin gardu,
ne la erarojn, la senton rigardu
kaj tenu nin firmaj kaj noblaj en Bono
por venko de l’ Homo.


 

Se ridas luno gaja

SE ridas luno gaja,
radias suno maja,
plenigu via koro
de lunarĝent’, sunoro.Se Vivo manifestas,
sopirojn Ĝi sugestas,
kuraĝu sonĝi, ardi,
en revoj volon hardiKaj poste malavare
disĵetu ĉion are,
ĉar ĝojo de l’ Feliĉo:
disipi el la riĉo.

 

Sur verda kamp’ en suna brilo

SUR verda kamp’ en suna brilo
promene vagas mi sen cel’;
min ravas la natur’ kaj trilo
de birda bardo en ĉiel’.Ho, birda bard’ ĉe l’ nubolimoj,
envias vin mi sur la ter’;
vi povas kanti al animoj
pri l’ birdaj sentoj en liber’.Rigardu min, jen via frato,
migranta bardo sur la ter’
ne povas kanti – kia fato! –
pri l’ homaj pensoj en liber’.Ho, ne enviu nin, la homojn,
pro l’ genifajro de la Di’;
ni kreis per ĝi mil fantomojn
murdante homon mem en ni.

 

Silentu, migra bardo

SILENTU, migra bardo.
kaj ĵetu for la liron!
Jam vanas kora ardo.
Neglektu la inspiron!
Nun tondras jam kanonoj
kaj hurlas venĝo murda.
Ne gravas la kanzonoj
en homa mondo surda.Ne kantu plu pri l’ amo!
Neniu vin komprenas.
En la tutmonda dramo
korsentoj dormas, svenas.
Nun jam ŝakaloj blekas
kaj ŝprucas sangofonto.
Vespero nigra regas…
Do, bonan nokton, mondo!

 

Se arlekenon en aren’

Prologo
Se arlekenon en aren’
la ŝerco, moko tedas,
li klinas sin kun laca ĝem’
kaj forpermeson petas.Se arlekeno de la Di’,
la vagabondo ludas,
post fino de la komedi’
humile li ekmutas.Li kaŝas sin, ne kantas plu
kaj rompas sian liron;
por kanti en la monda bru’
ne havas li inspiron.Kaj “bis”-on por la kant’, reven’
neniam li aspiras…
Publiko de la mondaren’,
la vagabond’ – foriras.

 

Sub kristnaska abio

Dediĉata al la esperantistaj grupoj.

(Oni estingas la elektran lumon kaj iluminas la ornamitan kristnaskan abion.
Kristnaska kanto: “Silenta nokt’…”
)

INFANO
(iras al la pordo, malfermas ĝin kaj afable bonvenigas la Kristnaskan Maljunulon.)

Maljunul’ Kristnaska kun la blanka barbo,
vokas vin ni kore al kristnaska arbo.
Lasu la vojiron, la eksteran mondon;
por ripozi venu en la gajan rondon!Kandeletoj brilas. Bonaj homoj festas.
En ilia koro la Bonvolo nestas.
Por honori Pacon jen arigis nun ni;
Maljunul’ Kristnaska, venu ĝoji kun ni!Ankaŭ vi, servisto, kara Petro Nigra,
certe vi laciĝis dum la vojo migra.
Paŝu en la ĉambron! Estu nia gasto!
La kristnaska tablo estas ne por – fasto.

MALJUNULO KRISTNASKA
(aperas ĉe la sojlo en la tradicia kostumo de Sankta Nikolao. Sur lia ŝultro estas la sako kun la donacoj, en la dekstra mano li tenas episkopan bastonon kaj en la saktenanta mano estas vergoj. Malantaŭ li aperas Nigra Petro, lia servisto. Li estas malgranda negro, portanta sakon, sed en ĝi ne estas donacoj. Ĝi estas plenŝtopita de papero preskaŭ ĝis la sakbuŝo. Super la paperamaso estas aveloj, nuksoj, paperserpentenoj, karoto, napo, karbo, bulbo, ŝercaj objektetoj. La Kristnaska Maljunulo parolas fabeltone.)

Bonaj homoj, karaj, mi salutas vin tre!
Ŝatas mi la varmon, precipe nun vintre.
Lumo de kandeloj, sento de la koroj
min logis ĉi tien el fabelaj foroj.Pro l’ “Bonveno”-diro vin mi dece dankas.
Por la rekompenco la bonvol’ ne mankas.
Venas mi ne sola al la fest’ solena:
jen la Petro Nigra kaj la sako plena!Ĉar mi estas justa, juste mi dividas..,
ĉiu havos tion, kion li meritas;
al la diligenta donas mi donacon,
al malvigla membro – vergon kaj minacon.

PETRO NIGRA

Ĉiu estis bona. Vergon do vi kasu,
por donacon doni sub la arbon paŝu!
Al prestiĝo via tion nun vi ŝuldas..MALJUNULO KRISTNASKABone, Petro Nigra, pro vi mi indulgas.

(Li paŝas al la abio, demetas sian sakon, eksidas kaj malfermas la sakon. Petro Nigra staras apud li. La disdonado okazas laŭ numeroj aŭ adresoj de la pakaĵoj. La ricevonto mem devas iri por transpreni la donacon, ĉar per tio estas okazo por laŭdi aŭ riproĉi lin aŭ ŝin en ŝerca maniero. Petro Nigra poste haltigas la donaciton kaj en akompano de ŝercaj rimparoj ankaŭ li donacas avelon, bulbon, karoton aŭ ian ridvekan objekteton el sia sako.)
(Post disdonado de la donacoj
)

Mia sak’ malplenas… Mi finis la taskon.
Ĝis revido, karaj – proksiman Kristnaskon!
Mi deziras al la verdstela frataro:
estu tre felicaj en la Nova Jaro!

PETRO NIGRA

Estu bona la Novjaro:
plimultiĝu la membraro,
havu sanon, forton, monon
mondkongreson, lingvokonon!
Vin evitu jenaj plagoj:
geedziĝoj, mortotagoj,
prezidanto lingve muta,
kursgvidanto nur balbuta,
grupa kaso deficita,
ambicio venĝospita,
libroŝranko ĉiam plena,
redaktoro reformema,
plialtigo de l’ kotizo,
la problem’ pri l’ organizo,
mondmigrantoj dum kunsidoj,
politikaj cirkumcidoj.
Regu inter vi la Dio
sen diskut’ pri l’ religio.

(La fabelfiguroj foriras.)

 


 

Ŝiriĝis kord’ de l’ kora lir’ hodiaŭ

ŜIRIĜIS kord’ de l’ kora lir’ hodiaŭ,
la plej belsona kaj konsola iam.
Sur ĝi inspire ludis amo dia
kaj jen finite: ĝi ne sonos pli jam.De nun ne povos kanti mi, nur ĝemi
kaj al Parnaso ne aspiros jam pli.
La lumo mankas, nokto regas ĉe mi;
Pegazo mia devos stumbli, ambli.La kordon vi disŝiris senpardone
per korkrucumo fine ĉion solvi.
Ah, mi ne konas pli kruelan ol vi!Ĉu iam vi pripensos tion? Ho, ne!
Ĉar dornan vojon de rezigno sekvi
ja kiu volus?… Nek alia, nek vi.

 

Tri Gracioj karaj

(Al tri estonaj lernintinoj)
TRI Gracioj karaj, Tri Gracioj ĉarmaj,
en la norda lando tri sunetoj varmaj,
kies rid’ petola min inspiris, ravis
kaj en kies rondo mi nur ĝojon havis,
estu salutataj de poeta koro,
danka kaj feliĉa pro la rememoro.En fumringoj dancaj de la cigaredoj
jen skizigas siluet’ de tri kapetoj.
El tri okulparoj kora puro brilas,
el pasintaj horoj ora rido trilas
kaj babilas al mi tra l’ solec’, silento
tri busetoj viglaj pri l’ amika sento.Kribre falas la nebulo de l’ forgeso…
Al migranta hom’ ne decas jurpromeso.
Porde nun kaj morgaŭ sude li sin trovos.
Pri vizagoj cent memori ĉu li povos?
Eble, sed dolore, ĉar en horoj larmaj
vi forgesis lin jam, Tri Gracioj ĉarmaj.”Ĉu ne honte tiel danki? – vi riproĉas.
Nur sentakta kor’ al ĝoj’ malĝojon kroĉas.”
Min pardonu! Por momento kaj sen volo
mi forgesis, ke ne estas mi en solo,
ĉar vizitis min – ho dankon! – koroj varmaj:
ridetantaj, karaj Tri Gracioj ĉarmaj.

 

Tajlorinon amis mi

TAJLORINON amis mi
longan ulnon havis ŝi.
Per fadeno al la sin’
ŝi alkudri volis sin.La fadenon ŝiris mi
kaj la ulnon prenis ŝi.
Ĉar ŝi volis bati min,
mi do draŝis per ĝi ŝin.

 

Tri reĝidoj de l’ fabelo

TRI reĝidoj de l’ fabelo
rajdis for el reĝkastelo
por edzigi, ŝancon provi,
la feliĉon serĉi, trovi.
Tri reĝidoj, june bravaj,
pri estonto esperhavaj,
amble, trote kaj galope
rajdis longe kaj triope.Tri reĝidoj vane spitis;
ilin la bonŝanc’ evitis.
Fine venis pens’ konsola;
rajdu, serĉu ĉiu sola!
Tri regidoj kun malĝojo
do disiris ĉe krucvojo…
La pli aĝaj dudirekte,
la plej juna rajdis rekte.La plejaĝa ĉe landlimo
de ŝtonkora sorĉistino
je la kri’ de sia koko
tuj fariĝis – voja roko.
La mezaĝa iun tagon
jen atingis sorĉolagon.
Pro soif’ li trinki haltis.
iĝis – bufo, kvakis, saltis.Sed reĝido, la plej juna.
trans la mondoj homa, suna,
kie regas nur teruroj,
venkis en mil aventuroj
kaj – ĉar decas en fabelo –
reĝidinon el kastelo
de sepkapa drak’ li savis;
edzineton belan havis.

Drakosango sabron hardas,
pov’ mirakla en ĝi ardas.
La reĝido sciis tion
kaj li ĉerpis el ĝi iom.
Dank’ al liaj akra sago,
brava koro kaj kuraĝo
sorĉistinojn li mortforĝis,
la du fratojn li resorĉis.

Tri reĝidoj de l’ fabelo
en la patra reĝkastelo
vivis gaje kaj feliĉe,
dancis, kantis ja sufiĉe…
Sed post tempo maje suna
malgajiĝis la plej juna.
La du fratoj ne komprenis
kial lin ĉagreno prenis?

Li ekplendis: “Jen fatalo!
Venkis mi en drakbatalo,
vin el rok’ kaj buf’ reprenis,
sed drakino min mem prenis,
Fabelviv’ delonge pasis,
realecon ĝi postlasis;
la edzin’ min al si forĝis,
el hero’ – pantoflon sorĉis.”

El la kompatinda ŝanco
kun konsenta kapbalanco
la du fratoj multon lernis,
la rezulton en si fermis;
“El la sorĉoj estas savo,
sed ĉiame restos sklavo,
kiun ĉenas disciplino
al kapricoj de l’ edzino.”


 

Volgo muĝas same kiel Danub’…

VOLGO muĝas same kiel la Danub’…
Sur ĉielo ĉie estas blu’ kaj nub’,
sed nenie estas en la granda mond’
hejmo familia por la vagabond’.Li nur migras, migras sur sencela voj’;
ravas lin birdkanto, pelas hunda boj’,
sed li kantas, ridas dum la longa driv’
pri la tuta mondo, pri la tuta viv’.

 

Via ĉarmo, knabineto

VIA ĉarmo, knabineto,
verso estas sen poeto;
ĉar mi tion vere sentas,
mia kanto – eksilentas.

 

Vokas sonorilo

VOKAS sonorilo
kaj sin turnas ĉiu
pie kun humilo
al la dia helo:
Patro Nia, kiu
estas en ĉielo…
Pro l’ sunbrilo, maro
monto, valo plata,
birdotril’, arbaro
dankas Vin la homo:
estu sanktigata
Via nomo…
“Se nin sorto vundas,
mornas vivdesegno;
se la bat’ abundas,
vokas Vin parolo:
venu Via regno,
estu Via volo…
“Nin Espero gvidas,
logas nobla celo.
Ni por Bono spitas,
ke ekregu Vero
kiel en ĉielo,
same sur la Tero.

Semu al la humo
benon sunradian,
post laborplenumo
nutru la infanon:
Donu al ni nian
ĉiutagan panon…

Se ni koron kaŝas,
patre nin admonu;
se ni dorme paŝas,
faru koran vekon
kaj al ni pardonu
nian pekon…”

Se nin frat’ ĉagrenas,
trompas nin malame,
regi nin ni penas
sen revenĝa piko;
ni pardonas same
al la malamiko…

Homa fort’ ŝancelas;
Virton Vi eduku!
Ĝi vantemon pelas,
gardas la atenton…
kaj nin ne konduku
en la tenton…

Lasu, ke la Paco
gentojn frate ligu,
ĉar sen Via graco
falas Homo tamen
kaj nin liberigu
de l’ Malbono. Amen!


 

Verda Stelo sur la brusto

VERDA Stelo sur la brusto
iom palas pro la rusto.
Mi ne estas purigisto;
estas mi esperantisto.Kuŝas ie sub tegmento
“Netuŝebla Fundamento”.
Tuŝu ĝin nur la Mefisto;
estas mi esperantisto.Polvkovrite sur bretaro
putras mia SAT-vortaro.
Tedas min la vorto-listo;
estas mi esperantisto.Gramatikon mi ne konas
kaj gazeton ne abonas…
Librojn legu la verkisto;
estas mi esperantisto.

Mi parolas kun rapido:
“Bonan tagon! Ĝis revido!”
Ĝi sufiĉas por ekzisto;
estas mi esperantisto.

Pionirojn mi kritikas,
la gvidantojn dorne pikas
kaj konspiras kun persisto;
estas mi esperantisto.

Por la venko mi esperas,
sed nenion mi oferas.
Mi ne estas ja bankisto;
estas mi esperantisto.

Se baraktas en la krizo,
la movado, organizo
helpas mi nur per rezisto;
estas mi esperantisto.

Flugas per facila vento
el la buŝo Nova Sento.
Ĝi sufiĉas por sofisto;
estas mi esperantisto.

Post la mort’ ĉe tombo mia
staros “rondo familia”,
nekrologos ĵurnalisto:
estis li esperantisto.


 

Vinon, vinon

VINON, vinon!
Mi forgesi volas.
Hej, knabinon,
kiu min konsolas!
Kison sorĉan
por korrevivigo,
amon dolĉan
donu por feliĉo!Jen, la vino
mian sangon vergas.
Pro l’ knabino
mi doloron perdas.
Pro la kiso
koro vivon sentas.
Paradizo
min ĉe si atendas.Vanas ĉio,
jam sufiĉas ludo…
En ebrio
tamen vivas dubo.
Al knabino
pro bonvol’ mi dankas,
sed en sino
la forgeso mankas.

 

Vi, danoj, estas bravaj, ĉarmaj

VI, danoj, estas bravaj, ĉarmaj,
sed iom pupaj, eĉ malvarmaj
por hom’, veninta el la sudo
de suna varm’ kaj kora nudo.En sud’ la fantazi’ divenas,
vi klarajn vortojn miskomprenas
kaj Nordo, Sudo ĉe l’ renkonto
zigzagas inter ŝok’ kaj honto.La norda flegmo, dorma paco
por sudo ŝajnas – vivminaco,
ĉar sude eĉ mien’ pasias;
vi mutas, eĉ se sento krias.La ĉarmo de l’ virino dana
impresas kiel pompo vana:
mirveka rozo sen odoro.
Senvunda restis mia koro.

Senvunda jes, sed mi meditas:
ĉu senvundecon mi meritas
aŭ ĉe l’ danino estas normo
nur esti rava roz’ sen dorno?

Egale ja, mi tamen dankas,
ke nun en koro vundo mankas
kaj povas mi trankvile dormi,
ĉar estas vi sendornaj por mi.

*

Terure! Ah! Min punas Di’
pro frua juĝsever’ pri vi,
ĉar dum verkado de l’ poem’.
min trafas sag’ de l’ petolem’.

Knabino ĉarma kun rozvang’
grimace mokas min per – lang’.
Ho, pinta pika langofin’,
pro spontane’ mi dankas vin!

En mi mutiĝas la riproĉ’
pro ŝia tikla tinta voĉ’,
sed ve! ĉar ĵus deklaras ŝi:
“Ho, francdevena estas mi.”