Ĉielarko

Julio Baghy


ENHAVO

Antaŭparolo
Dediĉo
Alo Dino kaj la edzina ruzo
Meng Ĉiang kaj Van
Knabinoj de Muhu
Mahadeva kaj la unua virino
Sagaca knabino
Uraŝima
Zanahari kaj Zatovo
Kiel fariĝis la blanka homo?
Pigra Petro
Deziro de grandveziro
Minstrelo kun ĉongurio


ANTAŬPAROLO

Jen antaŭparolo al la verko, kies dek du temojn mi elektis el fabelaro de dek du popoloj. Emfaze mi ripetas, ke nur la temojn. Mem la prozaj tekstoj – ĉu en formo de buŝa rakonto, ĉu en tiu de presaĵo – prezentis sin tro seke koncizaj aŭ vortavare resumaj por esti indaj al traduko. Cetere mi deziris krei kaj ne sklave interpreti. Jes, krei ion specialan, kio ne ekzistis ĝis nun en nia literaturo kaj, tre verŝajne, kio mankas ankaŭ en la naciaj literaturoj: antologio de fabeloj de fremdaj popoloj, verse reverkitaj de unu poeto. Min incitis la penso doni internacian antologion de fabeloj, verkitan en lingvo internacia tiel, ke ĝi sence ne falsu la originalon, sed interpretita en nia poezia lingvo ĝi havu tian valorpluson, kian originala kreaĵo havas por nia esperanto-literaturo.

La incitan penson nutris mia duobla amo: kora simpatio al miaj geamikoj, kiuj ĝoje legis, relegis la versigitajn fabelojn kaj kiuj konstante admonis min al plua verkado; mia nedifinebla admiro pri la lingvo mem, kiu kvazaŭ inspiris per siaj melodiriĉaj sonoj, vortoj, ritmoj surpaperigi kiel eble plej simple ĉion, kio zigzagis en mia fantazio… Jes, jes, en mia fantazio, ĉar, mi devas konfesi, sen tiu vagabondado de mia imagopovo la tuta verkado ŝajnus por mi nur sengusta kirlomiksaĵo de kuirlernanto malespere kunmetinta ingrediencospecojn sen spicoj.

Per tio mi sincere deklaris, ke mia fantazio helpis tie, kie la originala fabelo estis tro bildomanka aŭ epizodanemia. Tiel el simpla riproĉa frazo, aŭ kelkfraza anekdoto, konciza enhavo kreiĝis la fabeloj negra, turka, ĉina. La fantazimuntita kadro pli reliefigis la sencon, kiu inspiris min al la verkado. Ili impresas baladoj. Estas temoj, kie mi fidele sekvis la sinsekvajn epizodojn, kiel ekzemple en la madagaskara fabelo, en kies motivoj oni povas rekoni la ribelon de la memfarita Homo kontraŭ la Kreinto de la mondo, la ĉiamajn neadon kaj spitadon ĝis la senpova kapitulaco. Eĉ la simbolan duonecon de la Viro sen Virino, kies kuniĝo faras la kompletan tutan Homon. La temo de la gruza fabelo eĉ tiklis mian satiremon tiagrade, ke pro troa naivo kaj pro sen fabelfino mi iom sarkasme, verdire iom reale donis grimacan finon.

Sole nur por unu el la prilaboritaj temoj mi havas kelke da pledaj frazoj. La japanan fabelon (Uraŝima) mi aŭdis antaŭ jardekoj sur la japana kirasŝipo «Hi Zen» en Vladivostok. La rakontanto estis kapitano Oba, karmemora samideano nia. Fakte mi forgesis la komencon de la fabelo, nur tio restis en mia kapo, ke la heroo estis bonkora knabo kaj ke en la fabelo rolas testudeto, kiu gvidis lin en fundon de la maro por montri ties miraklaĵojn. En la fabelo min kaptis la penso pri «haltigo de la tempo». La saman penson de la japana folkloraĵo oni retrovas ankaŭ en la literaturo internacia ĉe la mondfama franca Honor顂alzac: La azenfelo, kaj en verko de la angla Oscar Wilde: La bildo de Dorian Gray. Do kompreneble mi proprafantazie kreis la unuopajn fazojn de la fabelo kaj mi trovas la tuton ne reverkinda pro tio, ĉar la testudeto agis pro dankemo.

Cetere sen tia poeta propreco la tuta verko valorus ne pli ol anemian tradukon el tradukoj de aliaj tradukaĵoj, ĉar – laŭ mia konjekto – la fontoj, el kiuj la temojn mi kolektis, havas sur si la postsignojn de pluraj tradukintoj.

La celo estas: doni tian specialan originalaĵon al nia esperanto-literaturo, kian ĝi ne havis ĝis nun, por veki intereson, doni stimulan distron al miaj geamikoj el la tuta mondo, ĉar dum la lastaj jaroj ili admonis min al tiaspeca verkado. Do, tiu ĉi modesta fabelaro servu al la legantaro tiel, kiel miaj geamikoj imagas tion. Por miaj geamikoj la libro estu «nura paĉja» danko por tiu konsola amo, dorlota simpatio, per kiuj ili ĉiuj superŝutis sian maljunan bardon.


Dediĉo

Geamikoj etaj
kaj plenaĝaj same,
ritme rime pretaj
fabloj sekvos ame
distri vin, forpeli
tagajn zorgon, prozon,
logi vin kunveli
en imagan krozon
sur la mar’ fiktiva
de la fantazio,
kie homo, dio
ŝajnas esti vivaj…
Venu kun mi! Sidu
en poeta barko!
Kia estas – vidu –
mia – ĈIELARKO!?


Alo Dino kaj la edzina ruzo

armena fabelo
«Kara edzo, Alo Dino,
kion vi preĝpetas?»
«Ĉiutage, ho, edzino,
mi de Dio petas,
ke Li donu pluvon, sunon,
al la agrosulko,
for de hejmo tenu punon;
estu lardo, bulko!»

«Estus saĝe, Alo Dino,
en la preĝon plekti:
kontraŭ ruzo de l’ edzino
volu min protekti!»
Li priridis moke brue
vortojn de l’ edzino:
«Peti tion superflue!»
diris Alo Dino.

Ŝin ofendis tiu rido,
eĉ diable tiklis
kaj ŝercema venĝospito
en ŝi tuj ekviglis.
Do ŝi pensis: «Alo Dino,
montros mi instrue,
ĉu pri ruzo de l’ edzino
preĝi superflue?»

Dum sur kampo Alo Dino
pluglabore ŝvitis,
ĉe vendisto la edzino
belajn fiŝojn vidis
kaj el ili ŝi aĉetis
je la propra plaĉo,
sed vivantaj ilin metis
al – tagmanĝa kaĉo.

Lin sub arbon kun afablo
vokis ŝi invite:
«Alo Dino, ĉe tuk-tablo
manĝu apetite!»
Dum en ombro li tagmanĝis
grasan kaĉon, bulkon,
fiŝojn ruze ŝi aranĝis
en plugotan sulkon.

Post foriro de l’ edzino
kaj post buŝoviŝoj
ree plugis Alo Dino
ĝis trovo de l’ fiŝoj…
Hej, sed kiam el sub tero
vivaj fiŝoj venis,
mirfrapite pro l’ apero
tuj li duonsvenis.

«Dio sankta! Jen miraklo!
Brile ĝi atestas,
ke pro Dio eĉ en agro
vivaj fiŝoj kreskas».
Hejmen portis la «miraklon»
nia Alo Dino,
rakontinte la spektaklon
diris al l’ edzino:

«Se jam Dio fiŝojn donis,
ilin mi profitu».
Lip-lekante li ordonis:
«La «miraklon» fritu!
Ĉar mi volas eĉ festeni,
estu fajna vino!»
Kapjesante lin kompreni
montris la edzino.

Por tagmanĝo la edzino
friton do plenumis,
sed ne manĝis Alo Dino:
ĉion ŝi konsumis…
Tre malsata Alo Dino
vane nur atendis
je frititaj fiŝoj, vino…
Grumble li lamentis:

«Nu, la fiŝoj, kie restis?»
urĝis Alo Dino.
«Fiŝoj? Kiaj? Eĉ ne estis!»
miris la edzino.
«Pro Diablo! Fiŝoj miaj,
el sub ter’ plugitaj».
«Edzo kara, vortoj viaj
ŝajnas stulte spritaj».

«Stulte spritaj?» kriis Dino
kaj bastonon prenis,
sed je kriĉoj de l’ edzino
la najbaroj venis…
«Helpu! Min li volas bati!
Agas li saĝperde!
Volu helpi, min kompati!
Li frenezas certe».

La najbaroj Alo Dinon
lukte boksis, bridis,
kiam bati la edzinon
preta lin ekvidis.
«Do, virino, al ni diru,
kial li koleras?»
«Lin demandu! Li mem diru,
kial li kverelas?»

«Mi ja diros, virinaĉo»,
por si pledis Dino.
«Mankis ĉe tagmanĝa kaĉo
fiŝoj miaj, vino!»
«Kiaj fiŝoj ili estis?»
la demando flugis.
«Kiaj en la agro kreskis,
kiujn mi elplugis».

Post respondo tuj konsente
jesis ĉies kapo:
«Nun ĉe Dino evidente
rustas cerboklapo».
Liajn manojn kaj piedojn
oni ŝnure ligis,
neglektante sakrojn, petojn
tuj lin rehejmigis.

Ĉe kolono sur verando
starte Alo Dino,
kiam al li kun demando
turnis sin l’ edzino:
«Nu, ĉu saĝe, Alo Dino
en la preĝon plekti:
kontraŭ ruzo de l’ edzino
volu min protekti?!»

Alo Dino klinis kapon,
iĝis pia viro,
ĵuris preĝi ĉiun tagon
dece laŭ deziro,
ĉar de tiu damna tago
sciis Alo Dino:
estas plej infera plago
ruzo de l’ edzino.


 

Meng Ĉiang kaj Van

ĉina popola fabelo
La laga lazuro
lante lulante

balancas lotuson lunluman…

Silksona susuro
sente silente

suspiras spir-kison parfuman…

«Lotuso lunluma, mia amata,
sur laga lazuro vi estas;
silksona susuro, via amata,
kun kisa kareso mi estas…

Ni plendas en la vento al pasantoj:
Ah, ve al ni, transtombaj geamantoj!»

* * *

De buŝ’ al buŝo dum jarcentoj
en migra kanto vivo ŝtormas;
por mozaiko el fragmentoj
versfare nun mi fablon formas,
kaj kune migri vin invitas,
en fantazio vagabondi,
tra voj’ zigzage vin mi gvidas
al Meng Ĉiang kaj Van renkonti.

* * *

Familio Meng kaj Ĉiang familio
najbarece vivis kaj en harmonio.
Kvankam la ĝardenojn alta mur’ disigis,
la najbarojn sento solidare ligis…
Foje la mastrinoj – tamen nesciante –
ĝuste ĉe l’ murflankoj sin okupis plante
kaj kukurbograjnojn ŝovis en la teron:
por rikolti riĉe havis ja esperon…

Ĉiuflanke unu, do du grajnoj ĝermis,
poste la foliojn, florojn disen sternis
grimpe rampe supren trans la murorandon,
tie unuiĝis, formis unu planton…
Sur la murosupro kreskis jen kukurbo…
Oni ĝin primiri venis eĉ el urbo,
ĉar la fruktgiganto indis por spektaklo,
forme kaj mezure ŝajnis eĉ miraklo.

Inter Meng kaj Ĉiang iĝis tem’ diskuta:
«Kiu havas rajton por la frukto tuta?»
Fine, ĉar amika sento ilin ligis,
ilin ĝin konsente tranĉe disduigis
Aĥ, mirakle tiam el kukurba sino
al du mastroj ridis ĉarme jen – knabino.
Ili ŝin adoptis tuj – filin’ komuna,
Meng Ĉiang ŝin nomis per la nomo kuna.

* * *

En tiu tempo landon de ĉinoj
imperiestro Sihuang regis;
tuta popolo – viroj, virinoj –
ŝvitis jugporte, sklave ĝemegis.
Pasis en timo tagoj kaj noktoj,
plebo servuta fastis… malbenis,
ĉar ĉiorabe agis la voktoj,
ne nur produkton, vivon eĉ prenis…

Vivoestinge larmoj kaj sang’
fluis abunde dum Sihuang.

Hordo de hunoj norde ĉe l’ limo
ofte invadis rabe kaj murde…
Skurĝe pelata, urĝe pro timo,
fuĝis la plebo suden tumulte,
tamen ne povis trovi defendon;
tie la voktoj leĝe per punoj
por si aroge rabopretendon
prenis for, kion lasis la hunoj…

Propran salivon glutis la lang’
pro la mizero dum Sihuang.

Li do ordonis muron masoni
larĝe kaj longe norde ĉe l’ limo.
Al la rokegoj jungis sin oni
ŝtonojn por tiri ŝvite sen fino…
Mil masonistoj kirlis morteron…
Tage kaj nokte ŝtonon al ŝtono
metis konstrue, sed la esperon
ŝiris malice iu demono…

Muron detruis rokolavang’
spite al volo de Sihuang.

Vane la muron oni komencis
levi denove inter la klifoj,
volon sukceso ne rekompencis;
vanis laboro, streĉo, mil vivoj…
Kreskis la muro, kreskis kaj falis,
rube ruliĝis disen en sablo…
Ve, ĉar senvenke ili batalis,
mil masonistojn murdis la sabro…

Sakre de dioj petis la lang’
plagon teruran por Sihuang.

Nun Sihuang por trovi la solvon
al la saĝuloj turnis sin fine:
«Ĉiam la muro falas en polvon.
Kion do fari? Diru sentime!»
«Kiom da longo havas la muro?
Forto de sorĉo nestas en tio,
firmon donanta al la sekuro».
«Longo de l’ muro – dekmil da lioj».

Nun la saĝulo, pala sur vang’,
treme konsilis al Sihuang.

«Imperiestro, dekmil da vivoj
lasu estingi, muren masoni,
kaj via muro inter la klifoj
staros jarmilojn glore vin kroni».
«Imperiestro», kriis alia,
«tiun konsilon sekvi evitu!
En ĝi ja ŝtormas revolucia
sento de l’ plebo. Ĝin ne incitu!»

«Pendu kanajlo sur ĉiu stang’!»
Jen furiozis tuj Sihuang.

«Konas mi homon; Van lia nomo.
Tio signifas sence dekmil-on.
Lin arestigu! Tiel demono
post la ofero havos trankvilon…
Certa rimedo… kredu la veron,
lasu lin murdi, muren masonu,
sangon kirligu en la morteron,
por ke la muro glore vin kronu!»

Solvo masakra, verŝo de sang’
trafis preferon de Sihuang.
* * *

Dum hela nokto bela
arĝente pasis lun’…
La tuta bosko muta
sin banis en la lum’,
kaj krome en arome
freŝiga ond’ de lag’,
pro varmo – nuda ĉarmo
sin banis post la tag’
(ĉinino, ne feino,
kun korpo, pulsa sang’),
la granda jam ravanta
knabino: Meng Ĉiang,

Elkore senpudore,
ĉar regis nur silent’
kaj vante sangvipante
en ŝi petolis tent’,
ŝi krie tutpasie,
kun juna salta danc’,
provoke amovoke
proponis sin por ŝanc’:
«Se preme ĉirkaŭprene
nun iu kaptus min,
kun ĵuro kaj plezuro
al li mi donus min».

En solo monologo
pruviĝis ŝajna van’
ĉar ardo de rigardo
ŝin gvatis dum la ban’.
Jes, supre jen kolubre
sur foliriĉa branĉ’
inside amavide
troviĝis jam fianĉ’:
pelata de soldata
taĉmento de l’ tiran’
hazarde kaj singarde
la sin kaŝanta Van.

Per salto el la alto
li falis teren nun…
Post krizo de l’ surprizo
pro prompto de l’ plenum’,
senspire, tamen mire
rigardis Meng Ĉiang
Pro flamo, arda amo
ekbolis ŝia sang’;
sinjuĝe – ne rifuĝe –
decidis ŝi pri si:
«Junulo el nebulo,
mi donas min al vi!»

«Plej bela, eĉ anĝela,
feina sorĉa rav’,
mi kore vin adore
jen iĝis via sklav’.
Konfese, ĉar necese,
nun devas diri mi:
pelato de la fato
kaj orfa estas mi.
Tre time, sed intime
mi nun demandas vin:
ĉu fide fatospite
vi prenus edzo min?»

«Negrave, ke senhave
aperis vi por svat’…
Por ĉiam amo nin jam
kunligis per la fat’…
Virinoj – du patrinoj –
edukis ame min.
En domoj du – du homoj
dorlotis patre min.
Kun ili por jubili
ĉeestos parencar’
ĝis ĵure vorto jure
nin faros unu par’.

Dum gaja nokto maja
sub lunradia rid’
jen nia par’ pasia
jam ĉe l’ unua vid’
ekamis, tiel flamis
en fajro de l’ vivĝoj’,
ke eble sentis febre:
sin kroĉas voj’ al voj’,
kaj sorte diaforte
kuniĝos ĝis Nirvan’
tra rifoj de cent vivoj
de Meng Ĉiang kaj Van.

* * *

Granda estis ĝojo en najbaraj hejmoj;
sango tuj pliverve pulsis en la vejnoj,
du gepatraj paroj vete sin preparis,
por la geedziĝo veran pompon faris:
pimpaj lampionoj, flagoj kaj girlandoj
pendis inter arboj, flirtis sur murrandoj,
venis la gastaro sin vestinta prince,
venis muzikistoj famaj tutprovince.

Meng Ĉiang impresis fianĉino bela,
jen tulipe ruĝa, jen lilie hela…
Ĉar ŝi tre amata estis ja de ĉiu,
do de ŝia festo restis for neniu.
Ŝiaj parencaro, amikinoj koraj,
venis al la urbo, el vilaĝoj foraj,
tintis per tintiloj, fajfis per hobojo,
ĝisplafone saltis ĉiu pro la ĝojo…

La fianĉo Van mem, altstature rava,
ŝajnis por virinoj kororabe brava,
kiu en brodita vesto de l’ fianĉo
ne aspektis tia, kia sur la branĉo…
La blankbarba pastro benopreĝe ridis,
ĉar pli belan paron li neniam vidis;
sin neniu sentis dum festeno – orfo…
Nur sur fora branĉo grakis nigra korvo…

Kaj subite viro al fianĉo montre
kun stentora voĉo kriis fulmotondre:
«Van, imperiestro Sihuang cin vokas!»
(Tiel neniige nur la fato mokas.)
Dum lin ĉenis estro de l’ soldata roto
por konduki lin al trono de l’ despoto,
rozoj de l’ vivĝojo velkis kaj postlasis
penson korhaltigan: Mort’ en domon pasis.

* * *

Svene en menso
morne pro penso
Meng Ĉiang muta
helpon refuta
sepdek-sep-tage
sidis senage…

Tiam angoro
pro la hororo
pri la terura
krimo ĉemura
igis ŝin agi…
Kaj veston ŝirante
al nordo nudplande
migre ekvagi…
De loko al loko
kun vea revoko
muron sieĝi,
rokojn petpreĝi…

Dum la pilgrimo
plore pro krimo
plore kaj plende
plore korfunde
plore korvunde
plore langvore
plore stertore
plore dolore
plore, nur plore
ĉiam ĉemure
rampe kaj kure
ploris millarme,
kriĉis alarme
al la demonoj,
rokoj kaj ŝtonoj…

Serĉe sintrene
ŝi ĉiupaŝe
migris ĝis loko
tena lin kaŝe…
Jen tie brue
tertreme detrue
la rokoj moliĝis,
korhavaj eĉ iĝis,
mirakle disfalis
pro l’ forto de am’
kaj kion ŝi petis,
nun al ŝi elfetis:
enmuran skeleton
de ŝia Van.

 

* * *

Pri la mirakla cedo de l’ ŝtonoj
pro funebranta plor’ fianĉina
al Sihuang tuj kuris la homoj,
vokis lin al la loko ruina…
Venis li vidi… Vido lin venkis,
ĉar Meng Ĉiang eĉ veste ĉifona
per sia belo miron pretendis…
Pri ŝi decidis volo ordona:

«Ci regnestrino iĝos en rang’
ĉe la tronseĝo de Sihuang

«Estu do tiel… Min al vi ligu,
sed jen kondiĉe: turon levigu,
sepdek-sep-ŝtupan turon en alto,
supre sur klifoj, sur la bazalto;
tien min lasu lin prifunebri,
sepdek sep tagojn larmi sufere,
por li la lastan kulton celebri,
poste – min via havu vi tere».

«Tiel okazu laŭ cia strang’ –
degne konsentis nun Sihuang».

Sepdek sep ŝtupojn supren ŝi iris
kun la vidvina viva korvundo,
arde kun Van kuniĝi sopiris…
Do ŝi de turo saltis al fundo…
Sube lageto ĉion ja glutas,
ankaŭ ŝin prenis ondoj por paco,
sed en orfiŝoj viva ŝi mutas,
ravas lotuse sur la surfaco…

Tiel aflikte fablas la lang’
pri gefianĉoj dum Sihuang.
* * *

 

De nord’ al sudo dum jarcentoj
la migra kanto vagabondas,
ripete ĉiam turnaj ventoj
de sud’ al nordo ĝin rakontas…
Dum maja nokto sub lunlumo,
kiam en koroj amo bolas,

tre ofte ŝajnas en ventzumo,
ke Meng Ĉiang kaj Van parolas:

«Aĥ, ve al ni, transtombaj geamantoj!
Ni plendas en la vento al pasantoj…

Kun kisa kareso mi estas
silksona susuro, via amata;
sur laga lazuro vi estas
lotuso lunluma, mia amata…»

Suspiras spir-kison parfuman

sente silente
silksona susuro…

Balancas lotuson lunluman

lante lulante
la laga lazuro.

 


 

Knabinoj de Muhu

estona fabelo
Ĉe mara bord’ de Estonio,
sur Muhu, insulet’ proksima,
legende vivas historio
pri pens’ bizara, junulina.

Jam pasis pli ol du jarcentoj,
ke post milito sveda-rusa
vandalan krudon de l’ taĉmentoj
tuj sekvis plago pune plusa.

La revenintojn el la marĉo
atendis hejmoj cindriĝintaj.
En procesie laca marŝo
nur trenis sin la hejmperdintaj.

Dum veo… preĝo… sakro ĝemis
kun peto… pugnoskua gesto,
ŝtelire nova monstro venis,
falĉil-armila gast’: la pesto.

Abunde la falĉil’ rikoltis
pasante plu de lok’ al loko;
pri ĝia tiranec’ heroldis
arme’ kadavra sen tombroko.

Nek preĝo, nek ribelo helpis;
surdmuto regis en Ĉielo…
Responde nur la hundoj jelpis,
ululis strigoj sub la steloj.

Vilaĝoj senhomiĝis tute…
Forkuri senespera ŝajnis;
fuĝanto spita absolute
en lok’ alia samon gajnis…

Sed malgraŭ morno kaj hororo
la herboj, arboj freŝe verdis,
bukedo kampa sub sunoro
neniom el la ĉarmo perdis…

Simile al la bunt’ de l’ kampo
sur plac’ de l’ balancil’ vilaĝa
knabinoj staris kiel stampo
pri venkovolo vivoplaĉa.

Knabinoj dek du – mem juneco
kaj vivofontoj korpiĝintaj –
jam pretaj doni sin kun deco
al viroj paruliĝi indaj…

Knabinoj dek du… Sed dek-tria
de l’ stratofino proksimiĝis…
Funebris jam mieno ŝia…
Por scii certan ja sufiĉis.

Ĝemelfratino ŝia pasis
de tero for al transa spaco
kaj orfe sola ŝin postlasis
por tremi plu pro mortminaco.

Knabinoj dek du sin retiris
kaj time gapis al dek-tria,
sed jen el ili Ebu iris
renkonti ŝin kun koro kria:

«Al nia rond’ mi vin invitas.
Ne timu preni mian manon!
Ni saman sorton ne evitas
eĉ nin tirante en kabanon.

Se morti devas, mortu saĝe
kaj inde al knabino brava!
Ekiru rekte kaj kuraĝe
al Morto, nin de pesto sava.

De pest’ strangoli vin ne lasu,
ne iĝu nur ŝvelaĵ’ por hundoj,
tra vejnoj formikar’ ne pasu,
nek bekoj boru en la vundoj!

Ni restu belaj kaj, neglekte
detruan tuŝon de la pesto,
la brakojn al la brakoj plekte
ni kune marŝu al finfesto!»

Dek tri knabinoj hejmenkuris;
post hor’ revenis al la placo.
La vangoj pro l’ rapid’ purpuris,
okuloj ardis pro l’ aŭdaco.

Revestis sin dek tri knabinoj,
sin freŝe lavis, harojn kombis;
kun kronoj kaj en blankaj linoj
princine belaj ili pompis.

La buntaj ŝtrumpoj, lanaj jupoj
samritme ondis ĉiupaŝe
kaj ili ŝajnis anĝelpupoj,
de Di’ ŝtelitaj teren kaŝe.

Surplace ili faris ĉenon;
al ĉiu brako brak’ sin plektis
kaj stratolarĝe la promenon
al maro ili ekdirektis.

«Fratinoj, supren kapon, koron!
Spitante peston ĝin ni mokos.
Jarcentoj gardos la memoron
kaj nin al Vivo reprovokos.

Fratinoj kantu, sed plenvoĉe
laŭdante vivon pro la Vivo!
La kantoj sonu senriproĉe
dum marŝas ni sur vivdeklivo».

Plenpulme kantis la knabinoj
marŝante inter domoj fulgaj;
malice mutis la ruinoj
kiel kripluloj senindulgaj…

Korŝire sonis kanto gaja
pri vivobelo, juna amo,
paruldonaca tempo maja,
pri dolĉa kuno en kabano…

Dek tri knabinoj ornamitaj
atingis golfon de la maro
kaj senhezite pestospitaj
sin ĵetis marŝe al ondaro…

De paŝ’ al paŝo dum la marŝo
la kanto eĥoserĉe sonis
ĝis voĉoj de l’ funebra farso
formorte en marakvo dronis.

Super la akvo ondodanca
malsataj mevoj kriĉe krozis,
sur la surfaco ondbalanca
florkronoj dek tri flosis… flosis.


 

Mahadeva kaj la unua virino

hinda fabelo
Mahadeva, la pradio,
tre tedita de l’ Nenio,
post decido kreon ludis:
la Malplenon li plenŝutis…
Li, la magiisto spaca,
prakoleg’ de l’ foirplaca,
Sunon, Lunon aperigis,
fajrajn diskojn diskurigis….
Tiel – por pli iluzia
piroteknikaĵo dia –
steloj en senlima vasto
tien reen kun lumkvasto
spiralmove dancis febraj
sur mil vojoj nevideblaj.
Jene en la densa nigro
komenciĝis ŝvebo, migro,
en koloroj tre diverse
radiadis Lum’ disperse,
kaj trabrilis dia Helo.
Preta estis la Ĉielo.

Mahadeva, la pradio,
jam el astra Materio
knedis Teron, nian mondon.
Li skulptadis valon, monton,
elkavigis lagon, maron,
fingre boris la grotaron,
poste grace sur surfacon
disen donis di-donacon:
al aero – blukoloron,
al ebeno – herbon, floron,
al la valo – la profundon,
al montalto – neĝabundon,
al la maro – tajdan kreskon,
al la ondoj – blankan kreston,
al la humo – la fekundon,
al la Tempo – la sekundon,
al la vento – fajfo-sonon,
al tropiko – varmo-zonon,
al polusoj – krudan froston
al la Vivo – mortokoston.

Mahadeva, la pradio,
revis nun pri rava io.
Do lilion li deŝiris,
al ĝi sian penson spiris
kaj ĵetinte ĝin en maron
li atentis la ondaron…
La lilio lante flosis,
ondlulate ĝi ripozis,
sed subite el ondkresto
rave levis sin sen vesto
kiel la lilio blanka,
kiel ondoj rapidlanga,
kiel Belo kordetrua:
Virineto la Unua.
Borden kuris ŝi senpeka,
eĉ mirakle – tute seka.
(Ho, de tiam, jen fatalo,
ke virino el skandalo
ĉiam venas – tute seka;
nur la viro restas – peka.)

Mahadeva, la pradio,
ŝin aprobis per ĝojkrio:
«Mi revo korpiĝinta,
ci sukcesis admirinda!
Ciaj ĉarmo kaj naivo
estu la ridet’ de l’ Vivo
Pri destino ŝi konsentis:
«Jen eĉ dio komplimentis!
Bela estas mi, tre bela,
en la mondo eĉ plej bela!»
Paradante kiel pavo
paŝis ŝi kun vanta gravo,
ŝi agnoskis sen aplombo:
«Nu, beletas ankaŭ mondo!»
Sed kiam la tago pasis,
la feliĉo ŝin forlasis;
tedis ŝin la muta miro,
kaptis sin je Voĉ’ – sopiro.
Ŝi komencis jam lamenti,
al la dio iris plendi:

«Mahadeva, dio granda,
al Ci venis mi plendanta!
Honte je dia prestiĝo
min muelas – malfeliĉo!
Bela estas mi, tre bela,
ne ekzistas ja pli bela,
sed nenio ĝin prifestas…
Ah, mi malfeliĉa estas!»
Mahadeva pensis, pensis
kaj la mankon tuj kompensis,
kaj li kreis – kantobirdojn
por laŭdigi ŝiajn virtojn…
Korkaresaj kantoj ekis,
ŝin flatante ĉie eĥis.
Pasis ne pli – duontago,
jen incitis ŝin imago,
ke glorado ne sufiĉas.
La virino relamentis,
al la dio jene plendis:

«Mahadeva, dio granda,
al Ci venis mi plendanta!
Bela estas mi, tre bela,
la perfekto subĉiela…
Distras min la birdotrilo,
sed min pikas – maltrankvilo.
Kia belo estas tio,
se imitas ĝin nenio?!»
Mahadeva pensis, pensis
kaj la mankon tuj kompensis;
jen kreiĝis – parodio
pri virino – la simio.
Ĝi imitis kaj grimacis…
La komiko al ŝi plaĉis.
Dum ĝi ŝin, ŝi ĝin imitis,
la virino ĝoje ridis…
Pasis ne pli – kvarontago,
instigate de l’ imago
ŝi kuregis al la dio
plende peti lin pri io:

«Mahadeva, ĉiopova,
revas mi pri io nova!
La simio, birdotrilo
ne sufiĉas por trankvilo.
Pensu, estas mi tre bela,
ne ekzistas ja pli bela,
tion Ci mem devis senti
kaj post kreo komplimenti.
Superombru Cin kompreno!
Mankas al mi – ĉirkaŭpreno!
Mahadeva pensis, pensis
kaj la mankon tuj kompensis.
Milde sible kiel tento
jam alglitis la – serpento.
Al ŝi flate, peton solve
sin ĝi premis ĉirkaŭvolve.
«Nu, jes, estas tre feliĉe,
sed… – ŝi kriis – nesufiĉe!»
Do al dio ŝi rekuris,
plendis, petis, eĉ postulis:

«Mahadeva, plenpotenco,
por la Belo konsekvenco,
ke ĝi vekas ja – envion!
Nun mi devas timi ĉion.
Mia belo admirata
devus esti eĉ gardata,
ĉar atenco min ektrafus,
se defendon mi ne havus».
Mahadeva pensis, pensis
kaj la mankon tuj kompensis.
Donis li por ŝi patronon
tuj kreinte la – leonon…
Ĝi ŝin sekvis ĉiupaŝe,
kaj tremigis. Ŝi do kaŝe
jam decidis fari finon,
ne plu havi ĉiam timon.
Kiam pasis – unu horo
kuris ŝi al la Sinjoro
kaj komencis tuj lamenti,
ree peti, ree plendi:

«Mahadeva, dio granda,
min, ho, estu kompatanta!
Min mi sentas mallibera!
La leono, tre danĝera,
ne nur firman gardon donas,
sed ĵaluze min spionas.
Pensu, min nenio amas
kaj mi por nenio flamas!
Se Ci donis al mi koron,
donu al ĝi – kortrezoron!»
Mahadeva pensis, pensis
kaj la mankon tuj kompensis,
ĉar ne pasis eĉ sekundo,
jen aperis – eta hundo.
La virino ridis, ĝojis,
dum la hundo flate bojis,
salte dancis vostosvinge
kaj kuradis ronde ringe.
Ŝi jubilis el korfundo:
«Cin mi amas, ĉarma hundo!»

Pasis ne pli – kvin minutoj,
kaj ŝanĝiĝis la kondutoj,
ĉar deziri ŝi ne povis,
tutan mondon teda trovis.
Jen ŝi prenis do bastonon,
batis hundon kaj leonon…
Hundo boje tuj rifuĝis,
la leon’ forire muĝis.
Ŝi nun ĉiam pli kolere
furiozis plu forpele;
ŝi ekdraŝis kiel lenton
la simion kaj serpenton…
Sible la serpent’ forglitis,
la simio forrapidis.
Senindulge en arbaron
pelis ŝi eĉ la birdaron
kaj ĉagrene – kion fari? –
lasis ŝi sin terenfali
kaj ekploris senkonsola
ĉar ŝi restis tute sola:

«Mahadeva povoriĉa,
estas mi tre malfeliĉa!
Mi kondutis… jes, kaprice…
Nu, ne tro, sed jen malice
ĉiu besto nun forestas…
Fakte tio jam atestas,
dum ekzistas vol’ libera,
vanos esti – la plej bela.
Por mi kreu beston tian
(ĝi ne havu volon sian),
kiu devus al mi flati,
kiun rajtos mi eĉ bati!»
Mahadeva strebis pensi,
«kiel mankon nun kompensi?»
Fine – ĝentilhome cede –
kreis beston li laŭpete,
eĉ la plej humilan specon
(ne la viron!) nur la – edzon.


 

Sagaca knabino

hungara popolfabelo
I

Vivis iam aŭ neniam
– diras la fabelo –
brava, paca kaj sagaca
reĝo en kastelo.
Sur si kronon, sub si tronon
li ja reĝe havis,
ĝis limlando de la lando
lia leĝo gravis.

La eskorto en la korto
salvon pafis tondre,
korteganoj, ĉambelanoj
klinis sin demonstre.
Ĉiu gajne zorgoŝajne
lian gracon serĉis,
senripoze verse-proze
komplimenton verŝis.

Li ne kredis. Lin tre tedis
blufo, ŝerco, klaĉo,
kaj scivole pensis sole
pri sagaco, saĝo.
Spriton provi, saĝon trovi,
ne nur la humilon,
el la oro de l’ trezoro
faris li – plugilon.

En sunbrilo la plugilo
por admiro staris…
Ĝis nun, sciu, ja neniu
tian ilon faris.
Tiel pompe kaj sentrompe
reĝo ne projektis!
Senmakule, eĉ spegule
sunon ĝi reflektis.

Iom ruze sinamuze
reĝo jen parolas:
«Ĉesu psalmi! Diru al mi,
kiom ĝi valoras?»
La demando tra la lando
tien-reen krozis,
ĉies menso pro la penso
viglis, ne ripozis.

Tuj tre multe, eĉ tumulte
grafoj, princoj venis,
sed neniu estis, kiu
trafis kaj divenis.
Ili gapis, kapon skrapis,
palpis ĝin, balbutis,
fine honte forironte
ruĝiĝante mutis.

Sur tronseĝo el la reĝo
sakris la parolo:
«Kia sperto pri mallerto,
pri la cerba molo!
Korteganoj, ĉambelanoj,
dekorita bando,
eĉ la princoj el provincoj
stultas en la lando!»

Li do tiam vokis sian
avo-aĝan sklavon.
«Fiksu, homo, via kono
ĝian volorhavon!»
Sin klinante, ĝin palpante
montris li humilon:
«Kamparanoj en la manoj
havas – ferplugilon.

Plugi teron uzas feron
ĉiu kamparano;
la valoro de l’ laboro:
ĉiutaga pano.
Mi, simplulo, servutulo,
penson kiel havus
pri la pezo, pri or-prezo?!
Certe mi mistrafus».

«Mia vorto – via sorto!
Sciu, servutulo,
sen respondo por vi mondo
dronos en nebulo.
Do ekpenu kaj divenu
la plugil-valoron!
Se ne, voktoj post tri noktoj
tranĉos vian kolon».

II

Sur la vojo kun malĝojo
kamparano migris;
pro la timo pri la fino
liaj pensoj nigris.
Ĉe vojfino al filino,
kiam ŝin renkontis,
tuj raporte simplavorte
ĉion li rakontis.

«Ne cerbumu, pipon fumu,
poste iru dormi!
Mi ja trovos, kiel povos
ĝustan solvon formi.
Ne lamentu, ne plu plendu,
estos bona fino!»
Tiel ĉarme kaj korvarme
traktis lin filino.

Li cerbumis… Ŝi mastrumis
kaj babilis, agis,
ĉion orde filinzorge
por remigro pakis
kaj matene flustris jene
antaŭ ol li iris:
«Al mi kredu, nur ripetu,
kion jam mi diris!»

III

Do zorgplene, iom treme
migris li al reĝo.
Foje-foje li survoje
turnis sin al preĝo,
sed ĉe l’ trono paroltono
kaŝis lian dubon
ke neniu tion sciu,
nun li ĵetas kubon.

«Reĝa brilo de l’ plugilo
ora, senlabora
por la pladoj de l’ regatoj
estas – senvalora.
Pluvo, suno por la humo
multe pli valoras,
ĉar sen tio ja nenio
ĝermas, kreskas, floras».

Tiel saĝa kaj kuraĝa
estis la respondo;
ĝin primiris, eĉ admiris,
la kortega rondo.
Sur tronseĝo mem la reĝo
kriis surprizita:
«Jen tre trafe! Ci plenprave
estas vere sprita».

«Reĝo mia, peko mia
pezus al animo…
Vi eraris… Ne mi faris
solvon, sed filino.
Do mi petas, por mi pledas,
regu vin kortuŝo:
por mesaĝo de la saĝo
estis mi nur – buŝo».

La honesto kaj modesto
reĝan plaĉon trafis;
suvereno en mieno
jam indulgon havis.
Li ridetis, flustre petis
grafon sur tronŝtupo…
Tiu kure kaj rekure
venis kun – linstupo.

«Mia vorto – ŝia sorto!
Vidu, kamparano,
jen el stupo por okupo
ne pli ol plenmano.
Ŝi ŝpinteksu kaj ampleksu
ŝia preta tolo
tian grandon, ke ĝi landon
kovru kun popolo!»

IV

Hejmeniris, ĉion diris
patro al filino…
Li lamentis, antaŭsentis
timon pri la fino:
«Mi respektas, sed suspektas,
reĝo havis febron
stupdonante ordonante
fari la – maleblon».

«Ne cerbumu! Pipon fumu,
poste iru dormi!
Solvon ruzan, eĉ amuzan
provos mi elformi.
El maleblo fari eblon
vanus cerbostreĉo;
ne teksaĵon, sed spritaĵon
volas nia reĝo».

Li cerbumis… Ŝi mastrumis
kaj babilis, agis,
ĉion orde filinzorge
por remigro pakis
kaj matene flustris jene
antaŭ ol li iris:
«Al mi kredu, nur ripetu,
kion jam mi diris!»

V

Supre reĝo sur tronseĝo,
sube princoj staris,
kamparano kun elano
riverencon faris…
Liajn ĝenon, hezitemon
reĝo vorte tondis:
«Nu, pri ŝpino la filino
kion nun respondis?»

«Reĝa Moŝto, mi, la poŝto,
peras, interpretas:
la filino por la ŝpino
tage nokte pretas,
tolon teksos, ĝi ampleksos
grandon – landon kovri,
sub la tendo regimento
povos eĉ manovri…

Sed ŝi petas – mi ripetas –
ilojn vi preparu:
bobenilon, radŝpinilon,
eĉ teksilon faru!
Celon trafi volu havi
nuran reĝan dignon,
ĉion fari, finprepari
uzu – jen ĉi lignon!»

Per la mano kamparano
montras lignon latan,
kies grando, mezurrando
estis nur – manplata.
Reĝo prenis kaj komprenis,
tuj eksplode ridis:
«Solvo ĝusta, miagusta!
Jen ŝi ree spritis!

Kiu spritas, ja meritas,
ke honoru oni;
mi deziras, eĉ sopiras
ŝin persone koni.
Tial, homo, al la trono
la filinon gvidu!
Miajn gracon kaj donacon
la kortego vidu!»

VI

Man-en-mano kamparano
kaj filino venis…
Nia reĝo sur tronseĝo
pozis, gravmienis,
sed tuj poste, eĉ ne moŝte
digno lin forlasis,
kiam paro el kamparo
al la trono paŝis.

Ŝiaj ondaj haroj blondaj
brilis kiel oro,
en sereno de l’ mieno
montris sin pudoro,
sur la vango pentris sango
rozon al lilio,
ŝia ĉarmo estis varmo,
suna harmonio.

Suverene, sed serene
reĝo ŝin algestis.
Je la signo ŝi kun digno
paŝis… Patro restis…
Dum ŝi iris ĉiu miris:
«Belo kaj staturo
estas rekte kaj perfekte
arto el eburo!»

«Kvazaŭ helo el ĉielo
al mi nun rigardus
kaj sur lipoj du tulipoj
rubenruĝe ardus»
– tiel reĝo sur tronseĝo
pensis, miris mute
kaj pro ravo iĝis sklavo:
amblindulo tute.

Ŝin ekvidi kaj decidi
estis nur momento;
lin katenis, al ŝi ĉenis
fajre brula sento.
Ŝin li svatis, ame flatis,
tuj dekretis feston,
donis ringon, krondistingon
kaj reĝinan veston.

«Ju pli frue, des pli brue
sonu la fanfaroj!
Al ĝojfesto de l’ landestro
venu la najbaroj!
Ĉiu homo ĝis mentono
manĝu, trinku, dancu,
eĉ hundvostoj pro la ostoj
gaje sin balancu!»

Reĝa Moŝto je la kosto
de la propra kaso
brandon, vinojn, cent bovinojn
donis al amaso.
Tiutage kaj senpage
ĉiu drinkis, festis,
eĉ eskorto sur la korto
dormis nur, digestis…

«Vin, reĝino, junedzino,
ame mi salutas;
korfidelon, orjuvelon
antaŭ vin mi ŝutas…
Tamen, sciu, al neniu
rajtos vi konsili,
ĉar la leĝo de la reĝo
devus vin – ekzili.»

«Homo faras kaj eraras,
mia edzo, reĝo;
eble iam pekos mi jam
spite al la leĝo.
Por okazo, se ukazo
pelos min sen pledo,
rajton solan, min konsolan,
havu mi sen peto.

Por feliĉo en malriĉo
vidu, jam mi planas;
lasu preni, kun mi teni,
kion mi plejamas».
«Mi promesas kaj permesas,
portu el palaco
por vi kio estas io
kara laŭ la plaĉo!»

VII

Foje estis, ke forestis
reĝo kun eskorto…
Du najbaroj, etaj caroj,
venis al la korto.
Pro diskuto, eĉ disputo
eĥis la palaco;
ili tedis, solvon petis
pri milito, paco.

Sed al ili ja konsili
nur la reĝo rajtis,
kiu fore ĉaslabore
ie pafis, rajdis.
Pro zorgpleno pri problemo
caroj petis, tedis…
Al invado, pro persvado
la reĝino cedis.

Forgesante, nepensante
pri la sekva puno
ŝi proponis, konsildonis
al la cara kuno:
«Ne nur toste vortokoste
traktu pri la paco;
ĉiutage ĉiuage
vivu sen – minaco!

Kaj feliĉaj, eĉ tre riĉaj
iĝos viaj landoj,
se obeos pacon kreos
kapoj, manoj, langoj…»
Dum la caroj per la ĉaroj
iris for tre frate,
– kia sorto! – reĝo, korto
hejmenvenis fate.

Edzon trompi, leĝon rompi
ŝi ja ne intencis,
tamen honte lin renkonte
ŝi pri peko pensis.
«Dum mi ĉasis, kion faris
sola vi, tre kara?»
Ŝi kelkvorte diris orde:
«Mi konsilis, kara».

Pro la vero la kolero
en la reĝo bolis,
tuj reĝpoze furioze
tiel li parolis:
«Via vorto – via sorto!
Mankas nun pardono.
Lasu tronon, vian kronon,
iru for el domo!»

Sian kronon sur la tronon
metis ŝi sen vorto;
sen lamento post momento
iris for tra l’ pordo;
sed al reĝo tiu leĝo
ŝajnis nun maljusto,
ĉar ektordis, koron mordis
io en la brusto.

Pensis reĝo: «Stulta leĝo,
kiu min mem punas…
Kion fari? Ja erari
reĝo ne rajtumas».
Dum lin regis kaj premegis
la ĉagreno pike,
ĉe aranĝo por la manĝo
helpis ŝi – mistike…

VIII

Reĝo sola, senkonsola
sidis ĉe la tablo…
Mankis sprito, mankis rido,
ĉarmo kaj afablo.
La regalo kiel galo
gustis tre amara,
ĉar forestis, ne ĉeestis
la edzino kara.

Li nescie trinkis tie
dolĉan dormigilon,
poste vidis (vane spitis)
griza lampobrilon…
Pro la vino de l’ reĝino
li inertis dorme
kaj ebrie senkonscie
ronkis forte ŝtorme…

IX

Ŝi sekrete, tre diskrete
veturilon petis,
reĝon sian, senkonscian,
sur ĝin zorge metis.
El la korto tra l’ eskorto
lin ŝi lerte ŝtelis;
la ĉevalojn inter valojn
ŝi senhalte pelis.

Al kabano de kampano
kiam ŝi alvenis,
la dormantan reĝon vantan
enen ŝi tirtrenis,
kaj sur maton la amaton
metis, kovris, vartis,
kaj ameme korotreme
ĝis vekiĝo gardis.

Ĉe vekiĝo per streĉiĝo
brakoj tuŝis trabon
kaj je salto plafonalto
batis lian kapon…
«Lito pajla, sfero ajla,
senpargeta planko,
argilmuroj, polva puro,
ĉie manko… manko…

Kio estas? Kie estas
mi, ho, Dio sankta!?»
«Ĉe la sino de l’ edzino
sole vin amanta.
Vi promesis kaj permesis
rajton, la konsolan,
ke mi prenu, ĉe mi tenu,
por mi plej valoran.

Por mi oro kaj trezoro
senvaloraj estas,
ĉar en koro vi, sinjoro,
mia edzo nestas…
En reĝeco, geedzeco
gravas, mi imagas,
se komune ili kune
por regatoj agas».

«Edzineto, kolombeto,
orjuvelo rara,
nur vi estos, ĉiam restos
por mi la plej kara!
Manon prenu, kun mi tenu
povon en palaco;
sprite brilu kaj konsilu
por popola paco!»

* * *

Kaj de tiam ili ĉiam
kune regis juste;
mem parolo de l’ popolo
tion pruvas ĝuste.
Mi aldonas, ĉar mi konas,
kio estas vero:
ili nune vivas kune
nur en la – fabelo.


 

Uraŝima

japana popola fabelo
Hej, infanoj karaj, nun vin forte tenu,
ek al fablomondo kun mi migri venu!
Ni rapide kuros trans cent montojn, marojn,
retro en la Tempo eĉ pli ol mil jarojn;
per sepmejlaj paŝoj miaj botoj saltas,
post momento, vidu, ni ĉe celo haltas…
I

Kie milde muĝas maro orienta,
ĉerizflorojn portas disen blovo venta,
kie neĝa pinto de la Fuĵijama
brilas briliante sub la sun’ japana,
tie en vilaĝo, ĝuste sur marbordo,
staris kabaneto en mizera korto.

En la kabaneto kun muraro ŝima
vivis brava knabo, nome Uraŝima.
Fiŝi ĉiutage li boate iris,
reton en la maron ĵetis kaj retiris,
poste la kaptaĵon vendis li sur placo
por gepatrojn helpi file kaj sen laco.

Foje li serĉante vade la bonŝancon
remis kaj forgesis tempon kaj distancon.
Kvankam tutan tagon li provadis, ŝvitis,
lin feliĉo spitis, fiŝoj preterglitis;
poste surprizite, mire li rimarkis,
ke la horizonton vesperruĝo arkis.

Reton retirinte nazon de l’ boato
tuj li turnis borden per remila bato,
sed el bordo vidis li eĉ ne konturon,
al ĝi tempo sternis nigran noktveluron.
Luno, steloj mankis, post la nuboj ludis;
mevoj eksilentis, eĉ la ondoj mutis.

Malfacila sorto estas tiel vivi,
ofte celperdinte longajn horojn drivi!
Tamen fortan fidon havis Uraŝima;
li persiste remis sur la mar’ senlima.
Horoj, eble eĉ pli, jam noktmezo pasis,
kiam al ripozo li sin lace lasis…

Dum li tiel lace, apatie sidis,
en la retofundo, kion li ekvidis?
Maran testudeton, infanmane grandan,
al li palpebrume time rigardantan.
Tiel eta besto estas senvalora,
pensis li, por gajno post la tag’ labora!

Subtaksante tiel li reĵeti volis,
kiam la testudo jene ekparolis:
«Haltu, Uraŝima! Min vi ne reĵetu,
sed nun min aŭskulti, poste sekvi pretu!
Ŝajno vin ne trompu! Mi ne estas besto,
sed kortega pinco en sorĉita vesto,

kuriero grava de l’ submara reĝo,
kies nura volo regas kiel leĝo.
Li ordonis al mi – devas vi kompreni –
nun mesaĝon diri, poste vin kuntreni,
ĉar lia filino, reĝidino nia,
nun suferas pro vi, pro dezir’ pasia».

«Kara testudeto», Uraŝima ridis,
«vian reĝidinon mi neniam vidis;
kiel mi do povus igi ŝin suferi?»
«Ŝi mem ĉiutage vidis vin aperi.
Vin ŝi enamiĝis, edzo vin elektas».
«Mi eĉ ne imagas, kiel ŝi aspektas?!»

«Nia reĝidino estas mem la Belo.
Tiel bela vivas nur en la fabelo.
Kiam ŝi dormetas, marlazuro mutas,
kiam ŝi vekiĝas, mevoj ŝin salutas,
kiam ŝi sin turnas, ondoj kun ŝi dancas,
ŝipoj sur ondaro gaje sin balancas».

«Al vi nia reĝo donos princan rangon!»
«Mi distingon danki havus mutan langon».
«Vin ravante distros centoj da sirenoj!»
«Por senviva homo vanus farsaj penoj».
«En koralpalaco vartos vin komforto!»
«Jes, en luksa kripto kuŝus mi en morto».

Vane li protestis, vane li diskutis,
al li sian volon la testudo trudis:
«Lasu la skrupulojn! Sen hezito saĝe
tuj sur dorson mian sidu do kuraĝe!»
Fine volperdinte Uraŝima cedis,
faris tion, kion ĝi sugeste petis.

Tuj li spertis, ke ĝi perdis etan grandon,
vaste plilarĝiĝis trans boato-randon.
Lin la mortotimo lasis for momente,
nur pri la princino pensis li atende,
sed ne longe, ĉar ĝi – slup! – en maron saltis,
ĝis palaco reĝa ĝi nenie haltis.

Kiam mateniĝis, suno jam leviĝis,
supermare mevoj malsatantaj kriĉis.
For de l’ bordo ie ondoj ronde dancis,
la boaton orfan lule ekbalancis;
ĝisfunde kuŝis reto kaj remilo…
Sur la vasta maro regis la trankvilo.

II

Inter koralmontoj, ĝangaldensaj algoj,
preter ŝipruinoj (homaj katafalkoj),
la testudo naĝis rekte al la subo,
kie dise kuŝis rubo apud rubo;
sed al Uraŝima la vojaĝo tuta,
kvankam estis longa, ŝajnis nur minuta.

Li primiris, ke en ŝlimtegataj barkoj
dormas nun kviete maraj monstroj, ŝarkoj;
aliloke inter stangoj de la mastoj
strangaj fiŝoj naĝas per vostfinaj kvastoj
kaj en mara sablo rustmorditaj ankroj
servas ripozeje por omaroj, kankroj.

Uraŝima miris mute kaj sentime,
ĝis ĉe rezidejo ili haltis fine.
La palaco reĝa estis ŝipgiganto
por la korteganoj, por la marreganto;
ĉe pordego larĝa, rifborita truo,
tien-reen naĝis garde ŝarko-duo.

Ilin jam atendis du balenoj digne
kaj permeson donis per naĝilo signe;
por eskorti feste, kiel mil diabloj,
deĵorantaj kankroj kun tondilaj sabroj
tuj viciĝis orde, retroire tretis,
al la gasto dece la rigardon ĵetis.

Sed en tronsalonon ĉiuj pasis vere,
ke la bestan veston lasis for ekstere
kaj en homa formo noble elegante
etikete agis, riverencis vante;
sole restis strangaj nur la kapornamoj,
ĉar variis bunte brankoj, konkoj, skvamoj.

Reĝo, la longbarba, digne sur la trono
sidis kaj apude sidis amazono.
Ŝi, la reĝfilino, dolĉe-sorĉe ridis,
ĉies sklavan amon tuj ŝi almilitis.
Uraŝima ne plu pensis pri la Tero,
dum la Reĝa Moŝto traktis pri l’ afero.

«Sciu, Uraŝima, vin feliĉo trafis;
via juna belo la filinon ravis.
Ŝian kordeziron volas mi plenumi…
Ke vi povus al ŝi inde amindumi,
al vi mi donacos riĉon, rangon princan
kaj aldone estri landon, la provincan».

Uraŝima mire staris, ne respondis;
en li amo ŝtorme, sangovipe ondis.
Ŝi ja estis fable korpiĝinta Belo,
okulparo ŝia por li la ĉielo,
lin sur lipoj ruĝo de l’ koralo logis,
flate pri kisemo per ridet’ prologis.

La silento longa reĝan koron spronis
kaj li tre afable ŝin kaj lin admonis:
«Do, infanoj miaj, vi jam ne plu mutu,
sed pri kordeziro ion ekbalbutu!
Vi, filin’, unue, poste Uraŝima,
diru, kio nestas en la fund’ anima!?»

«Vi, karulo, estas juna, bela, brava,
por mi, vin amanta, idealo rava.
Mia edzo vin mi por mi nun elektas».
«Reĝidino bela, sorton dioj plektas.
Al vi min adoro ligas diktatore;
edzineto vin mi petas humilkore».

Por la geedzigo sekvis tuj celebro:
reĝa patro tuŝis ilin per la sceptro,
ligon sur la manojn per la barbo faris,
leĝa paro ilin krie li deklaris.
Post unua kiso tondris vivu-krio…
Tiel simpla estis la ceremonio.

Sed en la palaco komenciĝis balo:
sonis la fanfaro, tintis la cimbalo,
kun la junedzino ĉiu volis danci,
unu la alian lukte eĉ avanci;
la sirenoj ŝerce la junedzon prenis,
per la rondodanco lude lin katenis.

Post la balofino ĉiu kortegano
bestvestite naĝis kiel akompano
al princlanda hejmo de la paro juna:
ne tro trua jaĥto, lukse oportuna;
en ĝi la komforto super la imago…
Tiel brile pasis la unua tago.

Duatage ili landon travojaĝis
sur balen’ sidante, dum la besto naĝis,
de ĉio ravite en submara lumo
sinforgese vivis dum la «miel-luno»,
zorgojn pri l’ princlando al servistoj lasis,
tute ne rimarkis, ke la tago pasis.

Venis tria tago, kun ĝi rememoro
pri gepatroj, hejmo, pompa ĉerizfloro.
Uraŝima larme, nostalgie ĝemis,
por revidi ilin al li penso venis.
Lia edzineto lin dorlotis ame,
tamen lin turmentis «vivi estas vane!»

«Kio estas al vi? Kio vin torturas?
Ĉu vi min ne amas?» «Sed jes», li murmuras;
«tamen, edzineto, jen terura vero,
vokas min, revokas la gepatra tero.
Vin mi amas vere, sole kaj fidele,
sed ĉi sento premas, vipas min forpele».

«Uraŝima mia, edzo kaj amato,
vidi vin suferi estas sortobato.
Se jam vivoĝojo en vi agonias,
mortos eĉ la amo… Jen mi opinias.
Vin al mia koro mi preferus ĉeni,
sed… sed… mi ne volas, kara, vin reteni».

Reĝidino bela afliktite lante
iris kaj revenis kesteton tenante.
Sur kesteto ora orsigelo pendis.
Al li por kunporti triste ŝi etendis:
«Kiam vi orfiĝos, sekvu mian peton:
ŝiru la sigelon, rompu la kesteton!»

Lin ŝi kisis laste, ŝin li al si prenis,
koron al la koro ili longe premis,
poste pensrapide – ho, kruela krudo! –
por lin rehejmigi venis la testudo…
Arda lasta kiso sekiĝi ne povis,
ĉar jam Uraŝima sin sur bordo trovis.

III

Pompis ĉerizarboj, brilis suno maja,
birdotrilo sonis korkarese gaja.
Fore de l’ vilaĝo sur la mara bordo
jen kabano staris en mizera korto.
Sentpelate kuris nia Uraŝima
al gepatra hejmo, kara kaj intima.

Nur tie li vidis, ke en tiu domo
reton nun riparas iu fremda homo,
juna virineto ĉe l’ fajrujo staras,
sur la korto knaboj argilturon faras…
Al li Uraŝima salutvorte tretis,
pri gepatroj siaj li informon petis.

La fremdulo miris, ĉesis la riparon:
«Mi neniam konis la nomitan paron…
Eble en vilaĝo ili trovis lokon».
Uraŝima kriis: «Lasu nun la mokon!
Depost infanaĝo en ĉi dom’ mi loĝas».
«Knabo, vin pri stulto rajte mi riproĉas».

«Antaŭ tagoj tri mi iris al la maro.
Tie ĉi min konas ja ĉiu najbaro…
Ĵus rerajdis mi sur dorso de l’ testudo!»
Li aserton sekvis milde post konkludo:
«Knabo, do komprenu, diros la najbaroj,
en ĉi kabaneto loĝas mi de jaroj».

Sed en la vilaĝo Uraŝima pene
eĉ de dom’ al domo ire kaj revene
vane demandadis pri si ĉiun homon;
ili lin ne konis, eĉ ne lian nomon.
Fine al la pastro li decidis iri,
al li la aferon konsilpete diri.

La maljuna pastro, eĉ centjara eble,
en ŝim-ranca domo, eĉ miljara meble,
sidis inter libroj murmarante preĝojn
kaj en kap’ tenante diajn, terajn leĝojn.
Uraŝima dece kline lin salutis;
li responde al li pastrajn benojn ŝutis.

«Ho, saĝulo sankta, premas min ĉagreno,
ĝi venenas tute ĝojon de l’ reveno.
Sciu, nur tri tagoj, ne pli, povis pasi,
kiam la vilaĝon devis mi forlasi,
tamen la reveno strangan sperton donas:
min neniu konas, mi neniun konas».

La bonvola pastro mire kaj atente
post tia rakonto pensis eĉ momente,
ke la juna knabo volas lin priŝerci,
tamen li ekprenis libron – nomon serĉi.
Libro libron sekvis, fine en tro ŝima,
en la centa staris nomo Uraŝima.

Li eklegis mire, legis surprizite
kaj relegis kiel estis ja skribite
«Brava juna knabo, nome Uraŝima,
fiŝkaptadi iris al la mar’ senlima,
sed li ne revenis, tie havis faton,
ondoj borden portis sen li la boaton».

Mire li plu gapis al la ŝima paĝo,
eĉ momenton pensis «min forlasis saĝo
aŭ spiriton vidas, ĉar ĉi knabo juna
antaŭ mi aperis dum la tago suna…»
Fine liajn lipojn fakta vero lasis:
«Ne tri tagoj, sciu, tri mil jaroj pasis!»

Estis la momento gorĝopreme peza.
Nedirante dankon por bonvol’ kompleza
Uraŝima pasis for el pastra domo,
vagis tra la stratoj kiel la fantomo.
«Ve al mi», li ĝemis, marŝis svene, fale,
«havi du patrujojn estas ja fatale!»

Uraŝima kuris al la bordo mara,
tie li kriadis al edzino kara,
eĉ la testudeton voki vane provis,
nun la maro mutis, sin nenio trovis.
Tuj terura penso, sentis li, lin premas,
ke li al la mondo ne plu apartenas.

Uraŝima sentis sin tre orfa, sola,
pro funebro sia tute senkonsola.
Dum li vokis helpi la edzinon foran,
lia mano tuŝis la kesteton oran.
Tuj li rememoris pri ŝia deziro;
ĝin li pugne rompis post sigelforŝiro.

El kesteto flugis nubo formomanka:
lia animeto, pura, neĝe blanka.
Suprenflugis ĝi kaj ju pli suprenflugis,
des pli li junecon perdis kaj kadukis…
Kiam la nubeton glutis spaco norda,
polvo li fariĝis sur la sablo borda.

Milda vent’ ekblovis ĉe la Fuĵijama,
ĉerizflorojn portis for de l’ bord’ japana.
Milda vento kirle, eble fari solvon,
miksis bordan sablon, blankan homan polvon.
Kriĉis nur la mevoj, muĝis nur ondaro,
milda vento blovis, blovis al la maro.


 

Zanahari kaj Zatovo

madagaskara fabelo
Pro stelplovo brilas vesto kaj ŝuplando;
mi zigzage vagis tra l’ mirinda lando,
kien fabloj falas rekte el la astroj,
kie venton, fulmon estras monstraj mastroj;
kie pro vulkana fajro tero varmas,
en rivero, lago la kajmanoj svarmas,
kriĉas mil simioj, mil papagoj vete,
mil serpentoj siblas murde mordi prete;
kie dense pompas plantoj ekzotikaj,
el grajnetoj sorĉas pastroj, la mistikaj,
kie ĉiu aĵo foje estis – homo,
nun tentanta kiel ombro aŭ fantomo,
kies malbenvortojn ĉiam nokte tage
fabelnaske sekvas plenumiĝo plage.

(Mi rakontos, kion la prapatroj diris;
se mensogis ili, min mensog’ inspiris.)

En komenco regis – dio Zanahari
Foje li decidis nian Teron fari;
sekve ĉio preta, fakte tre perfekta,
el la humo kreskis kurba, krispa, rekta.
Ĉion vento movis kaj ne propra volo,
ĉar radikoj ĉenis ĉion al tavolo…
Zanahari-n distris lia verko granda
(kiel ĉiu dio, estis li tre vanta);
li rigardon sian sur la Tero paŝtis,
sunon, pluvon donis kaj nenio fastis…
Foje li ekvidis el ĉiela lumo,
io sin ekmovas, venas el la humo
kaj – je lia miro – tute plenlibere
ŝanĝas lokojn, pasas tien reen vere.

Jen estaĵo stranga, tian li ne vidis
ekde kiam Teron el Ĉielo gvidis.
Ĝi ja ŝajnis esti por li mensosprona,
eĉ ridinde nova, korpe nur duona,
Havis ĝi okulon kaj orelon unu,
manon kaj piedon, sed el ĉiu unu;
ĝi nur salti povis, do neniam paŝis
tamen sin tre lerte movis, kiam pasis,
skulptis el argilo bovojn, ŝafojn are
kaj kreskigis herbojn, same proprafare,
eĉ ĝi parolpove gloris sin pri tio:
«Ne nur Zanahari, mi mem estas dio!»
Ĉi duona io kun dieca povo
estis la unua vera Hom’ – Zatovo.

(Al prapatra fablo vian kredon kroĉu;
se mensogis ili, min vi ne riproĉu!)

Jen Zatovo faris fajron sur kamparo
peli for la kulojn de si, de bestaro….
Fumfetoro tiklis Zanahari-nazon:
do li tuj profitis agon kaj okazon:
kurieron sendis al la maliculo…
«Kial tiu fumo?»… «Pro la aĉa kulo».
«Ĉu al Zanahari ci kuraĝas spiti?»
«Zanahari havas spacon ĝin eviti».
«Kiu estas ci kaj kio cia nomo?»
«Mi Zatovo estas, memkreita homo!»
Zanahari pune pluvon multe donis
por estingi fajron… En ĝi ĉio dronis,
sed Zatovo restis, kreis por si monton;
dum estiĝis maro, li priridis ondon…

Kaj Zatovo boris grotojn en montflanko
por rifuĝi tien dum la pluv-lavango,
sur montpinto faris flagran fajron, fumon,
kies nigro ĝenis la ĉielan lumon…
Zanahari pensis: «Tamen estas strange!»
Kurieron sendis kaj ordonis range:
«Min per cia fumo ĉesu jam inciti!»
Sed Zatovo mokis: «Volu ĝin eviti!
Eĉ memoru, kion al ci mi deklaris:
min el Tero mi mem kaj ne ci min faris!»
Pri l’ ribelo vere Zanahari miris,
al la kuriero post momento diris:
«Al li bovidinon kun bovino prenu;
la patrinan beston – diru – li divenu!»

Tuj Zatovo ilin per disig’ teruris;
la bovino bruis, bovidin’ alkuris.
«Diru la respondon al la ruz’ demanda:
patrinbesto estas tiu, nun bruanta».
Zanahari miris, lin sagaco tentis
kaj nun al Zatovo li bastonon sendis:
«Solvu, kie estas la komenc’ kaj fino!?»
Ĝin Zatovo ĵetis alten por difino…
Post la falo diris: «Jen montriĝis vero:
la komenco supre, fino en la tero».
Zanahari pensis: «Kvankam tiun homon
ne mi kreis, tamen havas li vivkonon,
sed solene ĵuras mi je la mondordo,
certe mia estos la plej lasta vorto».

(Tiel la prapatroj la fabelon plektis;
se mensogis ili, min mensog’ direktis.)

Sian solfilinon, milde belan, karan
(oni nur malofte vidas tiel raran),
ĉerpi freŝan akvon el surmonta fonto
Zanahari sendis al la suba mondo.
Ŝi sin klinis al la akvo… Aĥ, terure!
Ŝi ja vidis monstron, tuj rifuĝis kure
kaj rigardis disen, sed neniun vidis,
ĉar Zatovo kaŝe ĉe la fonto sidis…
Do ŝi iris reen, sed en fontspegulo
nove reaperis sama monstra ulo…
Tuj el mano falis la ĉiela kruĉo,
en ĝi restis eĉ ne unu gut’ por suĉo
kaj ŝi terurite fuĝe kuris, kriĉis:
«Ve, survoje, Patro, ve, mi duoniĝis!»

Nun Zatovo venis el sia kaŝloko,
ŝin haltigis, petis per persvada voko…
Rakontante multe pri soleco sia,
pri ĵus naskiĝinta amo tre pasia,
pri fidel’ eterna ĵure li promesis,
kaj ŝi… nu, ŝi saĝe la bonŝancon pesis:
«Ĉar en mondo estas li, la sola viro,
kial nur atendi, revi kun sopiro?»
Ŝi konsente jesis, kise donis doton,
kun li loĝi iris en la montan groton.
Jes, sed Zanahari furiozis beste,
fulmofajron ĵetis disen ĉiugeste…
Nur Zatovo ĝojis, sorton kore dankis,
ĉar elkreskis al li membroj, kiuj mankis.

(Tion la prapatroj fablis kiel veron;
se mensogis ili, diris mi malveron.)

Do Zatovo iĝis homo ne duona
gaja kaj kontenta kun edzino bona.
Eĉ la kolerema Zanahari vidis,
ke la juna paro brave penis, spitis.
Ilin tamen premis la – duopo sola.
Nun Zatovo skulptis el argilo mola
homfigurojn belajn kaj figurojn bestajn
kaj por ili donis eĉ regalojn festajn:
dolĉan maniokon, bovidaĵon grasan,
lakton de kokoso, frukton ananasan…
Sed la figuraĵoj kuŝis nur sentnove,
same mem Zatovo triste kaj senpove…
Tiam Zanahari por si taskon prenis,
sur arĝenta ĉeno sur la Teron venis.

Ĉe l’ argilfiguroj li Zatovon trovis:
«Vivon ci al ili kiel ne alblovis?»
«Ĉar mi ne kapablas» – grumble li respondis.
Nun tra Zanahari dia vanto ondis…
Kaj li spiron blovis al figuroj mortaj;
ili tuj sin movis, iĝis vivoportaj,
vere vivaj homoj, nigraj, brunaj, blankaj,
eĉ la bestoj same kaj diverse strangaj…
«Mi cin nun superis. Estas evidente».
Miris ja Zatovo, dankis eĉ kontente:
«Cia devo estis jam bopatre agi,
al bofilo cia dece doton pagi».
Zanahari sentis, ke Zatovo pravis,
sed la ton’ ofenda tute lin ne ravis.

Al Zatovo tuj li dorson turnis krude,
sur arĝenta ĉeno supreniris mute;
en li maturiĝis di-kolero sankta
pro l’ Zatovo-diro, pro obstino vanta…
Tere la figuroj – nun jam vivaj – regis,
sed tre stulte ili ĉion formanĝegis,
poste pro malsato havis vivon tian,
ke kruele murdis unu la alian;
krome – ĉar per karno vivas, ne per pano –
ekstermadis ilin ĉie la kajmano…
Sur la Tero estris murde la malsato;
de nenie venis helpe la kompato.
Tiam turmentite do Zatovo spita
kriis: «Zanahari, estas mi venkita!»

Zanahari tuj per pluvo lin regalis;
dense rizograjnoj kun la gutoj falis…
Nun Zatovo de sur monto rokojn ĵetis,
ilin en la valo digofare metis
kaj abunde sur la kampoj kreskis rizo…
Tiel komenciĝis – tera paradizo.
Tamen nun Zatovo kun edzino sia
plende turnis sin al Zanahari dia:
«Bone por ci super nuboj kaj nebuloj,
sed tre mankas al ni bravaj posteuloj».
«Nu, tre simple estas – Zanahari diris,
al filino sia mildan blovon spiris
kaj ŝi – aĥ, miraklo – sub la koro sentis,
tie vivo ĝermas, kiun dio sendis.

«Sed Zatovo, pensu, vanos scisoifo;
ci neniam scios, kiel iĝas Vivo.
Por cin mem defendi, nutri Volon, Amon,
nun mi donas al ci sorĉan talismanon.
Tian talismanon sanktaj arboj havas;
serĉi, trovi ĝin por Homo ĉiam gravas.
Tamen mem la Vivon tiam mi reprenas,
kiam plaĉas al mi, kiam ĝi troplenas».
«Diru, Zanahari, kio restos por mi?
Korpojn de l’ idaro mi mem penis formi!»
«Prave ci parolas… Elokventas vero…
Korpojn de l’ idaro gardu do en Tero!
Ci, el hum’ kreskinta, havas teran trajton.
Preni for Vivspiron havas nur mi rajton.»

(Jen prapatra fablo… Kredu, se ne, dubu;
se mensogo estas, ĝin al vento ŝutu,
sed memoru, fakte restas vera vero:
la mortintajn idojn gardas vi en tero.)


 

Kiel fariĝis la blanka homo?

negra fabelo
Kiam la Temp’ ne havis nomon,
komencon, fazojn, finon,
la Dio kreis – nigran homon
dirante la destinon:
«Al vi la bestojn kun ĝangaloj
mi donas nun donace,
eĉ riĉon de la montoj, valoj
por vivi bone, pace.
La paradizo de l’ tropiko
al negroj apartenas
ĝis fraton frate en kunligo
la buŝo, koro tenas».

Du fratoj foje el la valo,
kiel ebono nigraj,
ĉasadis kune en ĝangalo
sur vojoj spure tigraj.
Ĝemeloj ili, sed interne
du malaj mondoj estis:
ĉe unu noblo en li ferme
kun bona volo nestis;
ĉe dua ruzo kaj avido
superis ĉiun senton,
li pagis fidon per perfido,
neniam havis penton.

Rivaloj estis la ĝemeloj,
knabinon saman volis,
sed ŝi dum svataj amkvereloj
nur ridis kaj petolis:
«Mi ne elektos, sed vi sciu,
ties edzin’ mi estos,
kiu en ĉaso venkos, kiu
pertigrofel’ min vestos!»

* * *

Kutimo estis tiapreze
akiri la amŝancon;
tial la fratoj ĝangalmeze
ĉasante tenis lancon.

L’ unua brave kaj ĉasarde
inter lianojn paŝis;
la dua ruze, tre singarde
post frata korp’ sin kaŝis.
Subite ega tigro saltis
sur dorson de la dua…
Je helpokri’ sinturne haltis
lin savi la unua
kaj li per lanco, sed batale
la tigrokoron trafis,
gajninte ŝancon eĉ lojale
la fratan vivon savis.

Sed danka sento en animo
de l’ dua fate dormis;
instige lin al aĉa krimo
ĵaluzo murda ŝtormis.
Dum senfeligis sian predon
la ŝancgajninta frato,
la dua planis jam rimedon
ĝin ŝteli sen kompato
kaj postrestante tuj kruele
mortpikis li per lanco
kaj sinvestinte tigrofele
jubilis pro l’ amŝanco.

Li henveniri sin preparis
sen pento, sen riproĉo,
kiam mem Dio vojon baris
kaj tondris Lia voĉo:
«Ah, kion faris al la frato
ci, aĉa kaj maldanka?!»
Li sen respond’ kun timtremado
paliĝis krete blanka.

* * *

«Por puni stigme perdu signe
la nigron de l’ ebono!»
Dum tion diris Di’ indigne,
fariĝis – blanka homo.


 

Pigra Petro

rusa popola fabelo
Petro estis grasa knabo
kun pomvangoj, dika kapo;
post satiĝo li senage
ronke dormis nokte, tage.

Paĉja digno se admonis,
panja mildo tuj oponis;
ŝi ne ĉesis lin trovarti,
eĉ de vento ŝirme gardi.

Tiel kreskis li plenaĝa,
sed tre pigra, ne tro saĝa;
eĉ al manĝo li penpove
trenis sin nur limakmove.

Li altiĝis laŭ staturo
kiel inter domoj – turo;
lia forto ŝajnis bova,
sed por la labor’ senpova.

Foje monon li bezonis,
sed la patro ĝin ne donis:
«Kiu volas grandsinjori,
devas peni kaj labori.

Eble scias vi, verŝajne,
mono venas laborgajne;
se ĝin havi vi ne penis,
ĝi foriras kiel venis.

Mi konsilas, rememoru,
unu rublon perlaboru
kaj mi tiam, ne plifrue,
donos plion kontribue!»

Petro pensis – aĥ, kruele! –
kaj li kuris tuj ribele
al la kara panjo plendi,
helpon de ŝi nun pretendi.

Kiel ĉiam, la patrino
premis lin al sia sino
kaj karesis, kisis multe:
«Paĉjo agas iom stulte».

Lin persvadi ŝi promesis,
sed ĉi-foje ne sukcesis,
ĉar la patro tre obstine
tiel ŝin rifuzis fine:

«Hej, virino kokin-mensa,
tia amo senpripensa
kovas en la knabo pekon!
Mi ne donas eĉ kopekon».

Kiel helpi, kion fari,
patran spiton nun ripari?
Panjakore ŝi cerbumis
kaj planeton ekplenumis:

«Ho, fileto, mia kara,
paĉjo estas nun avara,
sed ni povas saĝon uzi,
lian volon superruzi.

Jen mi ŝovas en poŝeton
unurublan bankbileton;
por ne fasti dum la tago,
lardon havos vi en sako.

Iru kampen nun libere
kaj revenu nur vespere,
al li donu tiun monon
kaj postulu la aldonon!»

Nu, al Petro la aranĝo
plaĉis tre, do tuj post manĝo
frumatene kampen iris,
sin sub ombron li entiris.

Tie dormis li trankvile
dum la suno ardis brile;
post kiam ĝi subeniris,
ankaŭ li mem hejmeniris.

Tuj la rublon li etendis
al la patro kaj atendis
je aldono promesita…
Sed la patro restis spita.

Li la rublon geste petis,
poste ĝi en fornon ĵetis,
moke diris kun rigoro:
«Ĝin vi gajnis sen laboro!»

Kion fari? – Petro pensis,
tagan dormon rekomencis,
sed la panjo lin senbrue
flustre vekis jam tre frue:

«Jen, fileto, en poŝeto
unurubla banbileto;
kuko, koko en pansako,
ke ne grumblu la stomako.

Sed nun zorgu dum reveno
pri postsignoj de ŝvitpeno;
certe ŝajnus tre utile,
se vi ŝmirus vin argile…»

Li do agis laŭ konsilo
kaj sin ŝmiris per argilo;
post tuttaga nenifaro
li revenis de kamparo.

Li la rublon tablen metis,
ĝin la patro fajren ĵetis,
ree mokis kun rigoro:
«Ĝin vi gajnis sen laboro!»

Kion fari?… Ŝultrotire
dormi iris li trankvile,
sed lin dormo nun evitis,
li pensadis kaj decidis.

En krepuska horo frua
ĉe kok-krio la unua,
pigra Petro eĉ tre vigle
al vilaĝo marŝis migre.

Inter domoj li zigzagis,
laborserĉe haltis, vagis;
li balais straton, korton,
sakportante streĉis forton,

fosis, plantis en ĝardeno,
ĉaron tiris kun ŝvitpeno,
dek-kopekan kapitalon
gajnis puriginte stalon.

Cent kopekoj, unu rublo!
Cent moneroj nur el kupro!
Tamen ŝajnis orvalora
sumo post la tag’ labora.

Li aspektis laca, vere;
sed li tenis sin fiere:
«Jen la rublo! Do kalkulu!
Pri mi moke ne skrupulu!»

Sed la patro tamen dubis,
la monerojn ĵete ŝutis
en la fornon kun rigoro:
«Ĝin vi gajnis sen laboro!»

Petro saltis post sekundo
neatente pri brulvundo
preni el la ardaj cindroj
cent kopekojn per la fingroj.

Dum pri tio li klopodis,
patra ĝojo jen eksplodis:
«Tiun rublon, nun mi vidas,
por laboro vi meritas.

La aldono ne forestos.
Eĉ ni gaje kune festos.
Vi fariĝos viro brava,
devoscia, honesthava».

Depost tiam – diro migras –
pigra Petro ne plu pigras,
sed volonte kun fervoro
ĉiam pretas por laboro.

Famo pri li eĉ asertas,
kion li mem ĝoje spertas,
ke post tiu grava ŝanĝo
por li gustas pli – la manĝo.


 

Deziro de grandveziro

turka fabelo
Dum konsiliĝo en divano
ekstaris grandveziro:
«Indulge donu, ho sultano,
permeson por foriro!
Rigardu tien, en angulo
kun glavo negro staras;
mi sentas, tiu maliculo
min buĉi sin preparas.
Ekster muroj de Bagdado
distanco estus ŝirmo;
ordonu al mi por agado
en fora urbo, Smirno!»

La suvereno en angulon
rigardis tuj defie,
sed li ne vidis la fremdulon.
Neniu staris tie.
«Vi, grandveziro, estas laca
post longa tempo serva;
vi indas do por vivo paca
en Smirno malpli verva».
Sed post foriro tuj klariĝis,
ĉe vid’ li ne eraris,
ĉar en angulo videbliĝis:
kun glavo negro staris.

«Kiel ci venis, hej, pagano,
tra gardo de l’ eskorto?!»
«Mi estas, sciu, ho sultano,
anĝelo de la Morto».
«Ĉu venis ci por min ekbuĉi
aŭ mian grandveziron?
Mi pretas, sed li por rifuĝi
al Smirno prenis iron».
«Lin trovi tie ĉi, mi miris;
Bagdad’ ja estis ŝirmo.
Al mi ordone Allah diris:
mortigu lin en – Smirno!»


 

Minstrelo kun ĉongurio

gruza fabelo
I

En fora foro fabellanda
afliktis reĝon kaj popolon
malica sorĉo, plage granda;
ĝi prenis for vivpovon, volon
de solfilino – reĝidino.
Kvankam vivardo mem de l’ suno
en ŝia belo loge ravis,
mortvoke tamen frost’ de l’ luno
en trajtrigardo rege gravis:
ŝi nur estadis sen animo.

Senŝance provis plagon peli
la pastra preĝo, aĝa saĝo,
en ŝin la Vivon enfuneli
magia ruzo per likvaĵo:
ŝi restis plu nur vive morta.
Trans vitromontoj mondorande
en fruktĝardeno orfolia
de brila branĉo nun pendante
sin kaŝis vivopovo ŝia
en ora pomo vivoporta.

Sed la ĝardenon drako gardis,
naŭkapa monstro fajrovoma;
ĝi tage nokte nur rigardis,
ĉu proksimiĝas iu homa
por tiun Vivopomon ŝteli…
Kaj ve, se iun la fatalo
al ĝi hazarde tien gvidis,
kaj ve, se iu en batalo
ĝin venki en duelo spitis:
al flam’ nur povis li sin peli.

La reĝo mem deklaris plore,
ke ŝin kun trono tiu havos,
kiu sukcesos venki glore
kaj sorĉorompe ŝin mem savos
al ŝi portante – Vivopomon.
Baronoj, grafoj, princoj venis
por sorĉon rompi, plagon peli;
la ŝancon ĉiu provi penis,
promesis kun la drak’ dueli,
alporti pomon, gloran nomon.

La vivi-ŝajna frosta pupo
al la svatantoj jese ridis;
sklavece ĉiu ĉe l’ tronŝtupo
fidelon ĵuri ne hezitis
je propra vivo tre solene…
Memfide ĉiu batalpreta
en kirasrobo, ŝtala kasko,
sur rajdĉevalo plumbotreta,
kun glavo kaj kun lancofasko
forrajdis brave… senrevene.

II

Ĉe la tronŝtupo vid-al-vide
al la vivŝajna pupo side
jen unu el paĝioj servis.
Senrange nobla, tre modesta,
en sentoj riĉa, sed grizvesta
la mondon mire li observis
kaj el li fontis cent arioj
kun propraj vortoj arte sorĉi,
al koro koron fande forĝi
per la muzik’ de ĉongurio.

Por li en Vivo ĉio sanktis…
Delire lire li prikantis,
ke ĉio, ĉiu koron havas.
Ne nur la birdo, besto, homo,
sed eĉ kreskaĵo, polvo, ŝtono,
se ies koron oni ravas
per dolĉaj kantoj kaj muziko
la kortuŝita eĉ senpete
plenumas ĉion amrimede
obee al la Vivmistiko.

De l’ reĝpalaco ĝis kabano
pri tiuj kantoj klaĉis famo,
ke ili lulas kaj konsolas,
dum printempiĝo kisotikle
parulon serĉi igas vigle
kaj pri feliĉo orakolas:
de liaj kantoj kaj muziko
kolero kaj venĝemo svenas,
eĉ vivteditoj danci penas
sub sorĉa forto de l’ efiko.

Nur ŝi, la pupo vivi-ŝajna,
eĉ al adoro kia-ajna
responde nur senvive ridis.
Pro tiu frosta rid’ ponarda
en lia brust’ la koro arda
la ŝancon provi ekdecidis;
li kuris al la reĝa moŝto
permeson peti por foriri,
la pomon de la Viv’ akiri
sin mem riskante je mortkosto.

«Jam kavaliroj cent foriris,
Vivpomon ili ne akiris,
sed propran morton tre verŝajne.
Decido via estas stranga…
Vi senarmila kaj senranga
dueli povus venkogajne?!
Aspiras vi je ŝanc’… Per kio?»
«Konjekto sankta en mi febras:
ne venki, sed konvinki eblas
per ravaj kanto, ĉongurio».

III

Ĉar lin revoj regis rekte
nepensante pri fiasko
li ekiris glavneglekte
sen kiras’, sen ŝtala kasko
perpiede kaj kantante
kiel gaja vagabondo
trovi celon mondorande
ie ĉe la horizonto…

Li marŝkante takton diktis
al piedoj por vigligi;
lin mem laco ne afliktis,
kante povis sin instigi.
Dum sub fingroj vibris kordoj
de l’ dolĉvoĉa ĉongurio,
rave sonis for akordoj
kaj ŝvebanta melodio:

«Laŭte plaŭda rivereto,
laŭte laŭda birdkanteto
min inspiras dum la voj’;
taŭre fraŭla ama spito,
klaŭne faŭna venkorido
eĥas en mi pro l’ vivĝoj’…

Dum mi migras longapaŝe
eĉ skaraboj kuras kaŝe
ami per krablanta ir’;
floro, arbo, herbo, musko
de mateno ĝis krepusko
himnas per ozona spir’
pri la Amo ĉiopova
kaj mirakle ĉiam nova
nin stampanta vivsigele.
Ĉio, ĉiu milalterne
en naturo ja eterne
flustras, krias, fajfas, trilas,
erupcie kunjubilas:
Vivi estas bele!
Vivi estas bele!»

Tiel kantis la minstrelo
kun muzik’ sin akompane;
kantoj, sonoj al ĉielo
flugis supren karavane
kaj la birdoj eksilentis,
arboj ĉesis muĝe zumi,
eĉ la bestoj iel sentis,
nun valoras orelumi…

Ĉar esence kaj sentence
pri la viva ver’ li liris,
gnomoj, elfoj riverence
al li mire flati iris;
ilin sekvis pleb’ arbara:
mil lampiroj, gajaj griloj,
fine venis feinara
reĝkortego en stelbriloj.

La minstrelo kantis… kantis.
Lin atentis ĉiuj mute…
Li per kanto amon plantis
en la korojn sentoŝute…
Kiam li jam ne plu kantis
kaj meditis revopele,
reĝ’ de l’ feoj lin demandis:
«Nun vi migras, kiucele?»

«Reĝidino, la aminda,
kiun mi en koro vartas,
nek vivanta, nek mortinta
nun senvive nur rigardas.
Por ŝin savi Vivopomon
el ĝardeno orfolia
portos mi, ĉar viv-aromon
donos ĝi al esto ŝia».

«La ĝardeno, kie kuŝas?
Kiel fore?… Kiulande?»
«Tie vitromontoj tuŝas
la ĉielon: mondorande».
«Ĝis mondfino perpiede
– kredu al mi – migri vanas.
Mi, felanda Reĝ’, senpete
helpos do, ĉar vin mi amas».

IV

Reĝo helpis ne nur vorte,
ĉar kreiĝis tuj sorĉforte
ĉielarka pompa ponto
de komenc’ ĝis fin’ de l’ mondo
je dispono por minstrelo
lin konduki al la celo.

Inspirite pensrapide
vitromontojn eĉ evite
tra l’ ĉiela pont’ kurante
li sin trovis – mondorande,
kie la ĝardeno staris…
Ĝin protekte muro baris.

Jes, senporda alta muro;
ĝin rondiris li per kuro…
Enirejon nevidante
ĝin li jene petis kante:
«Kara muro, cin mi ŝatas,
ĉar en ci ŝtonkoro batas.

Cia bona ŝtonokoro
nun moliĝu por doloro:
reĝidino, la aminda,
nek vivanta, nek mortinta
de mi savon nun atendas,
sed la sav’ de ci dependas.

Lasu min ne vane plendi;
pro kompat’ cin volu fendi!»
Je muziko, kant’ sen dubo
diseriĝe falis rubo
kaj mirakle pro l’ kortuŝo
malfermiĝis – murobuŝo.

Tra la truo li transsaltis…
Ĝardenmeze tie altis
Vivoarb’ de oraj pomoj
kun sukriĉaj vivaromoj…
Sed vekiĝis, ve, la drako
kun terskua brua krako.

Ĝi ekiris flam-anhele
lin dismordi tuj kruele,
plaĉe maĉi, kaĉe gluti,
el naŭ buŝoj ostojn sputi…
Sed surprizo ĝin tre frapis,
buŝmalferme ĝi prigapis…

Jen homet’ kun ĉongurio
kun tre dolĉa melodio
muzikante por ĝi kantas…
Jen koleron en ĝi fandas;
senarmile, sendefende
al ĝi li parolas plende:

«Venis mi ne venki drakon,
ne dehaki ciajn kapojn,
mi ne venis por dueli,
nek la Vivopomon ŝteli…
Kara drako, cin mi amas,
en ci koro frata flamas

certe granda pli ol homa,
sekve estas ci pli bona…
Cin la homoj kalumniis
pri kruelo, sed mi sciis,
en ci flagras frata amo,
ne infera sulfurflamo.

Veron diras mia pledo;
ĝin akceptu kun la peto:
reĝidino, la aminda,
nek vivanta, nek mortinta,
de mi savon nun atendas,
sed nur de ci sav’ dependas,

ĉar ci gardas la Vivpomon,
kiu havas viv-aromon…
Aĥ, bonkora drako kara,
jen okazo tiel rara
pruvi, ke mensogas famo;
vere regas cin – fratamo.

Do dum pensojn ci registros,
komplezeme cin mi distros…»
Kantoj sonis, vibris kordoj,
korsieĝe la akordoj
ŝvebis for de l’ ĉongurio…
Drakon kaptis emocio…

Kantojn pri Am’, Bono, Belo
laŭ sugesto de l’ minstrelo
mire gape ĝi aŭskultis,
pro plorpremo eĉ singultis
kaj subite kapojn-skue
larmgutegoj falis flue…

Sed subite kord’ post kordo
disŝiriĝis sub batforto,
ĉar li kantojn akompane
ludis verve tro-elane…
La muzik’, ve, eksilentis,
tuj li sangan finon sentis…

Sed la drako anĝelvirte
jam mienis pie milde,
ĉesis fajroflamon kraĉi,
eĉ klopodis flate plaĉi,
pasintecon pente pesis,
iom honte ĝi konfesis:

«Ĝis nun tion mi ne sciis,
ke min homoj kalumniis…
Veni devis kant’, muziko
por konscii pri mistiko:
en mi nestas kor’ bonfari,
por kompati, ne barbari…

Pruvi do pri bono kora
jen Vivpomo brile ora!
Reĝidino, la aminda,
levos sin el ŝajn’ mortvinda
pro l’ sangvipa viv-aromo.
Ĝin akceptu, kara homo!»

Li sendanke, eĉ senkante
kun la pomo forkurante
tuj revenis al la mondo
tra la ĉielarka ponto
kaj kuregis ŝvite… haste
ŝin vivigi senprokraste…

Kaj cerbumis drako nia
pri l’ kruelo, peko sia:
«Kiel estus eble ŝanĝi
kaj la homon ne plu manĝi?»
Fine kriis kun aklamo:
«Estos mi – vegetarano!»

V

Kun riverenco ĉe l’ tronŝtupo
al tiu vivi-ŝajna pupo
li donis la Vivpomon ame…
Sentante ĝin en mano eta
ŝi tuj ekĝemis spiropreta;
en ŝia vibra vido same
tuj sparke brilis – vivaktivo;
dum ŝi ekmanĝis sukosuĉe,
promesis al li jeson ruĝe
kaj lasis ŝin for la – pasivo.

Post glut’ unua – aĥ, agrablo! –
ŝin skuis arda vivkapablo
pro l’ viv-arom’ pulsanta vejne,
kaj kiel ĉiam en fabelo
ŝi donis sin al la minstrelo,
sed… nur sekrete, eksterhejme,
for de soleno, teda formo,
ĉar por potenco, pro l’ eduko
ŝin edzinigis – arkiduko
en la blazon’ kun ora korno.

Minstrelo nia – kion fari? –
nur grumbli rajtis, ne skandali…
Sed baldaŭ trovis li konsolon,
ĉar range kantis jam lavange
kun orposeda poz’ survange
nun jam tedante la popolon;
eĉ kiel vera Grandsinjoro
afekte flirtis en la lukso,
montrante sin senhava nukso
senscia pri la perd’ de l’ koro.