ENHAVO
Aŭtuna foliaro
Al la verda popolo
Konfeso
Blinda forĝisto
La tempo pasas
En memorlibreto
Danuba voĉo
Ĉe fenestro de vagonaro
Alarmo en 1945
Protesto
Riproĉo
Funebra kanto
Amebrio
Bondeziroj de naiva koro
Bonvola averto
Sub lunlumo
Kanto de militkaptito
Kanto de revoluciano
Dediĉo en poemaro
Al nia lingvo
Pravigita superstiĉo
Al malsana amikino
Aŭtuna grimaco
Nuda realeco
Ĉina melodio
Maja ĝojo
Al Eli Urbanová
Piramidoj kaj kanaloj
Homo ĉe la reloj
Je mia 63-a naskiĝtago
Akcentregulo
Eterna-kaŝludo
Tragikomedio
Nederlanda rememoraĵo
Dubo
Kaj poste?
Printempa saltomarŝo
Al eterna komencanto
Sensenca lingva ludo
Ho, lasu min trankvile revi!
Por Pasko al amikinetoj en Vásárhely
Papilioj
Al nia turista kabano
Fabeleto
Memore pri amiko fidela
Letero al ĉarma kolegino
Tri kantoj el la vodevilo “Holanda pupo”
Ne plu militon!
Dum sunsubiro
Letero al Eva Suchardová
Surdorse de du fotoj
Astridina
Al kara astrologo-amiko
Lamento en tombo ombra
Kurso por urso
Vivi neeble!
Pilgrimo kun flagra koro
Vintra letero
Al Dzitka
Aŭtuna modesto
En memorlibreto
Ŝtatano kaj kamparano
Sopiro
Cirka ĉevalo
Pasera “Kvit kvivit”
Norda letero
Aŭtuna medito
Al Ferenc Szilágyi
Kronoj kaj kateno
Jen nia voĉo
Amara konsolo
Aventuro en Svedujo
Plendo de ADAMO
Sklavokanto
Konstato
Proverba pravo
Malĝentile
La kvar sezonoj
Bondeziro al knabino
Incendio
Grizo
Respondo al kara ermito
Averto
Saluto
Al amiko Paŭlo Thorsen
Kongresa saluto
La rusa samovaro
Letero al Kolomano Kalocsay
Aserto kaj refuto
Ĉiam iu nin atendas
Letero al Udmurtio
Saĉiko
Tosto
Foliaro, flirte danca, en koloroj centnuanca, prujnmordite ventpelate ŝvebas ĉie: kampe, strate; jen kuniĝas, jen dissaltas, tie sinkas, tie haltas por susuri, sible plendi, jen funebre por silenti, poste supren, ek pro blovo, sed sencele kaj sen povo ĝis ĝi ĉesas kirle krozi kaj ariĝas por ripozi, kuŝi kiel morta garbo sub soleca seka arbo. |
Ho, verda popolo de lando senlima, en kiu la sun’ ne subiras, vin penso tutmonda, fratecon esprima, al sankta obstino inspiras. Ho, bravaj formikoj de l’ mondhistorio, en rev’ civitanoj de lingva patrio, en vi kreoforto de l’ homa bonvolo potencas per pov’ de l’ parolo. Ideo, jam tempomordita kaj ranca, Ke frata egalo, tutmonda libero La tur’ de Babelo pro lingva diverso En lingvo la ritmo de l’ Vivo muzikas Ho, verda popolo de lando revata, |
HOMO, ci nana giganto de l’ Tero, tiras giganta naneco sin suben! Vanas la strebo al kosma etero; peko Kain-a faligas cin ruben. Jen ci predikas pri l’ AMO mil jarojn, Strangaj ĝemeloj – GENIO, FRENEZO Vivi por MORTO, morti por VIVO; En ĉi kontrastoj alterne ja nestas: En la infero de l’ ETO kaj GRANDO |
La vivo, ĉi forĝisto blinda, senindulga, nin marteladas sur ambos’ de l’ Histori’; sub ĉiu sortobat’ forfalas la skori’: SOPIR’ kaj CEL’. Sufokas volon feĉo fulga. Frakase peze forĝe falas ĉiu bato Jes, ĉi forĝisto blinda sin maŝine movas, |
I. Ni, deksepjarajMi plektus nun deksep narcisojn Nur ŝatas? Pro deksep diabloj! Printempoj deksep vin ornamas, Nun deksepope sekvas dandoj Por vi mi deksep rozojn portos Nun dekseponon mi ne diros Ni, deksepjaraj geamantoj, II. Ni, sepdekjarajMi plektus dornojn kaj urtikojn Simio nur? Pro sepdek gnomoj! Ci iĝis sperta bajadero. Eĉ sepdekono ne plu estas Se gasti iras ni dimanĉe Ni, sepdekjaraj – turtoparo – “Nu, bone, bone! Ne ploretu, |
Knabin’, por via ridet’ mi rekompencas: jen antaŭ vi la poeto – riverencas eĉ konfesante je sia vort’ honora, ke lin vi ravis per via ĉarmo kora. Dankemon lian esprimu bondeziro: “Por via ĉarmo troviĝu brava viro!” |
Popol’ hungara ĉe l’ Danubo mil jarojn luktis nur por viv’; mil jarojn inter fid’ kaj dubo ĝi ofte sangis dum la driv’: eksterme murdis ĝin tataroj kaj turka glav’ dekumis ĝin, Habsburg-a ruz’ dum kvarcent jaroj sufoke premis ĝin sen fin’… Sed tamen vanis murd’, perfido, ĉar kun obstino, brava spito rekreis ĉion eĉ sur rubo popol’ hungara ĉe l’ Danubo. Popol’ hungara ĉe l’ Danubo Popol’ hungara ĉe l’ Danubo Popol’ hungara ĉe l’ Danubo, |
Vilaĝeto ĉe rivero, ligas min al vi memoro: Vilaĝeto ĉe rivero, |
Frato, vekiĝu! Ĉesu inerto! Alarme vin vokas matena hel’. Signoj sin levas, sonas averto: vi, Homo, naskiĝis por alta cel’. For do el keloj, ŝimaj profundoj! Nur talpoj vivaĉas blinde sub ter’. Lumon bezonas koroj kaj vundoj: balzaman sunhelon de l’ Vivo, Esper’. Frato, vekiĝu! Vivo vin vokas: Frato, vekiĝu! Estas mateno. Frato, vekiĝu! Venu por festi |
Scienco jen instruas, jen atestas: ci, Hom’, ne homo, sed nur besto estas, en greg’ vivanta ŝafe dum bivako, kontenta eĉ, se plenas la stomako. Ĉar korpo suverenas en ĉi mondo, skaraboj estas ni sur sterkomonto. Ne korpo faras homon – mi protestas. Nin ne la Besto, sed la Hom’ admonas Rigardu supren! Supren al la helo! Ne gregokorp’ do estas la – socio, |
Pro vi, amata, en sunbrilo pompadis eĉ nebula tag’; nun – bril’ printempa en Aprilo nebula ŝajnas dum la vag’… Pro vi, amata, sanktan sencon Pro vi, amata, pia kredo Pro vi al Di’ mi psalme dankis, |
La “Tajga” muĝas, neĝo falas, post nigra nub’ la luno palas; revenĝo sakras en la muĝo, makulas neĝon la sangruĝo kaj el la nubo fluas sole homaj larmoj senkonsole. |
Surlipe kisoj ardas, brulas, dezir’ tamburas en la kor’, cent rememoroj Vin postulas dum la soleca nokta hor’… En la amvoka febra hor’… Mi Vin sopiras. Venu… Venu Ho, kisu, kisu multpromese, Senspire longe kisu lipoj; Altar’ fariĝu lit’ de l’ nupto, Surlipe kisoj ardas… Vane! |
KorҠal koro kore sendas, kion korҠen forҠatendas: kiskareson, amsopiron, naskiĝtagan bondeziron. La esperҠkun vivoĝojo Vin ne venku sortkruelo, Ne rimarku: tempo pasas, kaj se premos vin doloro, |
Pro unu EVA jen okazis tragedi’: ho ve, ADAMO perdis la – Edenon, ĉar ŝia pomo, kvankam plena de la SCI’, neniom havis el la – edzkompreno. Vi, nuna EVA, estu saĝa ĉe l’ regal’; per pom’ de l’ SCI’ ne faru hejman krizon! Scivolon venku! Al ADAMO sen skandal’ kredigu, ke li havas – Paradizon. |
Sun’ de mortintoj, Luno palvizaĝa, psalmas al ci la nokta hor’ vilaĝa: la kolere plenda hunda boj’… Ci, satelit’ kun sunpruntita lumo, Lune ni venas, kreskas, konsumiĝas, Nun ni reflektas lumon de jarmiloj, |
Larmsalitan panon manĝas la kaptito, ŝtonkusenon havas lia frosta lito, tra l’ arbaroj, stepoj pelas lin la sorto, lin nenio savos de la Blanka Morto. Patrineto bona, amatino kara, |
Ivan’ iris en arbaron, hej, malgaje iris li. Azen’ tiris lian ĉaron, amble stumble tiris ĝi. Ivan’ sakris, gratis verton, rememoris la averton: “Se ĝi spitos, batu ĝin!” “Sed ĝi mortos.” “Hej, egale, batu ĝin! Hej, egale, eĉ se mortos, batu ĝin!” Ivan’ prenis la timonon, |
Vi diris: “Ne sufiĉos dato, nomo!” sed, kara, en ĉi verko vivas homo kaj ĉiu verso estas – korobato, pulsante eĉ post mort’ sen nomo, dato. |
Vi, bela lingvo Esperanto, en mi la penso jam ne mutas: parolas sentoj en la kanto, per kiu vin mi nun salutas. Ho, kie estas via lando? Al tuta mond’ vi apartenas, En homan mondon venas Amo Vi donis al mi, Esperanto, |
La sonĝoj ne mensogas. Jen trista histori’ por kredi nin provokas; atestas krome mi. En sonĝo ŝi aperis… Subite jen mi vidas Simbolo: kato ruzas, Konjekto en mi ondis, Min trafis sortbat’: |
Rigardu, kara, jen ora radio vizitis vin ĉe l’ hospitala lit’. Ĝi estas milda kompato de l’ Dio, la sorĉoforta resaniga rid’… Vetridu, kara, kun rido radia,
malfermu larĝe vundon de la kor’, por ke efiku la sorĉo magia, de vi la tent’ ĥimera fuĝu for! Printempo pompas, respiras la tero, Vin ravi lasu per florpompo,
konsole distru vin la birdokant’, en koron fluu la ĝojo sen rompo, ke tie semu Dio, kresku plant’! Kupolo blua de la firmamento Ho, volu vivi, plu teni la manon!
En harmoni’ sin banas la anim’. Redonos volo mirakle la sanon kaj via san’ ĝojigos ree min.
|
Ankaŭ mi estis foje feliĉa; tero kaj vivo ŝajnis ĉielo, havis mi sunon, lunon kun steloj, floroj de revoj faris min riĉa, ardis en mi ebrie sentbruloj, nutris la koron suk’ de ĝojfonto, perlon kaj oron kaŝis terbuloj, bela, tre bela estis la mondo… Kiel belega estis ci, mondo! Vivo mortvundis koran fidelon Masko de rid’ nun falsas mienon, |
Ĉe manostreĉ’ sub umbiliko la vivosenco kaŝas sin. Obeas al ci tikla piko egale viro kaj virin’ trallala lala! Trallala lala! Al ĝi obeas vir’, virin’. Ho, ve al tiu, kiu neas, Nur saĝperdinto filozofas Ĉe manostreĉ’ sub umbiliko Kaj ĉio pli estas nur – ŝajno, Negrave, se eĉ ĉiu neus |
Pomp’, pomp’, pomp’, Lin gonglango longe logas, |
La maja vivo nun parolas: la suno ridas, pompas floroj, en tero la printempo bolas kaj kantas birdaj, homaj koroj. Ho, vi, stulteta ĉina knabo, Kaj kial igas vin la sento Ĉar vivas vi kaj vivas, vivas |
Vi, kara fratin’, sur kamp’ poezia kun ruĝo de roz’ kaj blanko lilia aperis por ĉarmi, revojn disŝuti… Mi, bardo maljuna, povas nur muti kaj mire jubili pri pompa floriĝo de juna talent’, parenca en riĉo de sentoj kaj pensoj ritme muzikaj. En kantoj vi vivas. Per mozaikaj pentraĵoj de l’ koro volu fideli al lingvo, al lir’ – por ravi nin, Eli! |
Piramidoj kaj kanaloj ŝviton sorbas, penon urĝas, laborestroj sklavojn skurĝas; vivojn glutas mil bataloj… KLIO notas en analoj: “Supre siblas ureuso,* sube veas sklavkorpuso, milionoj da damnitoj kaj kreiĝas gloraj mitoj, piramidoj kaj kanaloj.” Piramidoj kaj kanaloj; |
ureuso = afrika serpento, simbolanta la faraonan potencon; kiel kapornamo ĝi estis la egipta krono.
Nur reloj, ĝishorizonte etendaj, senfine stangoj, barier’ de vojo, tre simpla dom’ kvadrata,
en ĝi hometo ŝtata, surkorte grak’ kornika, hunda bojo. Ĉe reloj tien kaj reen la homo ĉar en deĵora ordo
li estas rad’, risorto; li tamen iam ridas, eĉ parolas. Sur reloj pasas preteraj mirakloj: saluta gesto vokas,
kisĵeto gaja mokas, pri kio poste restas rev’ en sino. Sur reloj brue trafikas la Vivo; Dum morna ŝtalgiganto
kun sparkospira vanto fiero preterkuras, al li sputas. Sur reloj poste giganto naniĝas, Postgapas, ŝultrojn tiras,
al dom’ la hom’ reiras; surkorte hundo bojas al korniko. |
Ĉio jam iĝas funde vunda,
senfekunda;
nana mi estas, restas nana: vivo vana.
Por kio iam indis spiti, kaj teorio en praktiko
nur mistifiko
kaj intrigo.
Ĉio jam iĝas fore fora, senkolora;
sola mi estas, restas sola, senkonsola.
Negrave kien, kiel iri? sed tiras suben la deklivo,
de laca vivo
aĉa vivo.
|
La LINGVO servas por orelo, la SKRIBO por okula uz’; ĉe ambaŭ regas sama celo: KOMPRENI SENCON SEN KONFUZ’. Parolu ĉiam RITME, KLARE Silabo ANTAŬLASTA gravas Se POST VOKAL’ VOKALO iras Se KONSONANTOJ PLI OL UNU Se vort’ SILABON UNU havas, NENIAM SEKVAS DU AKCENTOJ; ESCEPTOJ MANKAS, ĉar la celo |
Ie oni neas… ie oni kredas, dion jen el koto, jen el revoj knedas; cerbo materion metas sur la tronon, koro al abstrakto donas reĝan kronon kaj poste?
Multkoste jen nur karno gravas,
jen transtero ravas. Bedaŭre,
ke daŭre kaŝludas en mio Ie oni ruktas… ie oni fastas kaj poste?
Multkoste trompo – suverenas,
timo venĝi penas. Bedaŭre,
ke daŭre kaŝludas sur Tero Ie oni prenas… ie oni donas, kaj poste?
Multkoste ĝojon sekvas veo,
rube falas kreo. Bedaŭre,
ke daŭre kaŝludas en fono Ie oni ridas… ie oni ploras, kaj poste?
Multkoste vant’ en vanon dronas,
senton dornoj kronas. Bedaŭre,
ke daŭre kaŝludas sen laco |
Ululis strigo… Juna edzo mortis. Vidvino lia dronis en funebro… Cindriĝi la kadavron oni portis, dum ŝin al lito ligis la plorfebro. La cindron en orvazon oni metis, Ho, kion fari? Lin eĉ spir’ forlasis, Ĉe l’ urno, ĉe altaro kandelluma, |
Jen surstrata aŭtomato; venas el ĝi kuk’, salato. Ĉio kostas nur dek cendojn, kontentigas multajn centojn. Metu zorge en trumezon Nun do premu la – butonon Ho, ne perdu la trankvilon! Vi pritraktos la aferon; Pri salato, kuk’ ne revu, Kion fari? Bati? Puŝi? La turmento havas finon; Sciu, tiu aŭtomato |
Vizaĝ’ spegulo estas onidire; en ĝi animo montras sin. Mi volus tion, tamen spertas mire, en ĝi neniam oni vidas min. Rideton, sentojn, amon mi disipas, |
… … … … ĝisvome buŝo, preso blufadis pri promeso, ke estos ekstermita la MONSTRO SANGAVIDA. Kaj poste?… Iluzie Kaj poste?… Teorie |
(Al Eli Urbanová)
Rigardu, ridas sun’! Do migru kun mi nun tra pompo de l’ natur’! por ĝoji, kanti nur! Rigardu, logas nin Rigardu, ĉiu nest’ Rigardu, nia ard’ Sed, vidu, foras spac’, kaj sola migru plu ĉar, sciu, frata vart’ Nur kantu plu kun ĝoj’ |
Por rememori pri mi vi petis unu penson; mi penas ĝin esprimi: kulturu vian – menson! |
Jam onta ulo onas en la nuna, mil eroj iĝos unu aro kuna, sed oblaj aĉaj ecoj de l’ praulo en posta ido foros ĝis la nulo. Por jese estri eksos malo, neoj, La inda duo per ecaro nura |
Ho, lasu min trankvile revi, en lum’, portata en mi, bani min, rifuĝi for el mond’, min levi inspirflugile ĝis la kosma lim’! Atendas transe senlimeco
kaj eblo por forgesi pri la ter’ por ĝui en la eterneco collongan ŝajnon de fiktiva ver’. Ho, lasu min trankvile drivi Ĉi infanlud’ ne malutilas
al vi, tre sobraj estroj de l’ real’; en ĝi konsola trompo brilas por la fratar’ dum migro sub fatal’. Ho, lasu min trankvile kanti, Ne gravas grumblo de l’ stomako;
min nutras ja nektaro, ambrozi’ kaj lulas eĉ la korvograko, se ravas min korsorĉa melodi’. Ho, lasu min trankvile gasti Mizeron bardan Muzo kaŝas
nebulvuale sur stelpolva voj’; dum mi kantante migre paŝas, ne ĝenas dornopik’, nek hunda boj’. Ho, lasu… Petoj vane spitas; kaj homa digno, mi jam scias,
nur vipe servas en la sanga pel’: pri ĝi la sklavo fantazias, en ĝia nom’ li murdas dum ribel’.
|
Vásárhely ja estas granda urbo; Ĉarmulinoj, mi nun venis versi, |
Gape mi vagas kun mir’ en muzeo inter subvitraj karceroj demonstraj. Kiom da pruvoj pri esto… Pereo! Kiom da aĵoj subtilaj kaj monstraj! Tie, florpolvaj, brilantaj juvele, Iam vi flugis en pompo galanta Kiel kanzonoj ravantaj vi ŝvebis, Kiom da formoj, koloroj kaj arto Inter subvitraj karceroj demonstraj |
Ci, ligna dom’ en denso akacia, malfermu pordon al migrulo laca, kiam lin vokas birda tril’ aria kaj sur Danub’ boato lule paca. “Kaban’ mi estas, ne palac’
– invitas nia dom’ – se post labor’ vin premas lac’, ripozu en mi, hom’!” Ci, ligna dom’ en akacia denso, “kaban’ mi estas, ne palac’
– nun flustras nia dom’ – la revojn lulos hejma pac’ de ligna koro, hom’.” Ci, ligna dom’ en akaciarbaro, “Kaban’ mi estas, ne palac’
– modestas nia dom’ – kiam refloros, verdos spac’, revenu al mi, hom’!”
|
Feinon de l’ fabelo renkontis la knabin’. “Jen, kara, verda stelo – ŝi diris – gardu ĝin!” La stelon kun fiero Kaj foje ŝi promenis “Vi havas saman stelon!” Kaj poste? Nu, alvenis Ne ridu – mi protestas – Kaj ili – mi raportas – |
Amiko estis ci, la plej fidela, trovita iam vintre sur la strato; cin vestis pelta felo blanka, bela ci servis kun pretec’ sen falsa flato. Cin BIĴU nomis mi, ho, mia hundo; Cin ŝatis ĉiu, ci neniun mordis, kaj dum promen’ ci gaje salte migris, Dum sube en mallum’ ci vigle gardis Malsatis mute ni, suferis kune, Jam pasis jaroj, tamen mi memoras sub botoj pro la kalkanumoj feraj |
Vi flatas, Ĉarmulino. Ĉu ne honte min trovi ĉiam juna kaj renkonte aserti, ke la temp’ forgesis pri mi, ĉar eĉ nun june povas mi primiri dum taga helo – lunan amindumon, dum noktomez’ admiri – brilan sunon, kvar grizajn murojn, se venas okazo sugeste montri en dezert’ – oazo. Jes, mia koro estas – deksesjara, Sed, sciu, koro vane spitas, viglas, Perpense tuj sub la balkon’ mi staras, Ĉar idilion trafis jen fiasko, |
virkapro aludas pri la zodiaka signo de Januaro, en kiu monato mi naskiĝis.
Miŝi: | Kongresa amo: nur pajla flamo, oktaga paradiza viv’. Se for la gasto, jen sekvas fasto, postrestas nur la kissoif’. |
Paŭlo: | Ho, stulta bubo, jen via dubo nur pro nescio pri la am’, pri amo sorĉa, pri kiso dolĉa, pri jeso, katenanta jam. |
Miŝi: | Kongresa jeso: nura promeso; plenumos ĝin la – fantazi’. Jes, ĵuroj, petoj, sed en sekretoj ricevas kornojn vi kaj mi. |
Paŭlo: | Ci, blinda talpo, per misa palpo aludas vi pri nura flirt’. La amo ĉasta ne estas hasta; ĝin kronas fianĉina mirt’. |
Kune: | Kion vi scias pri la virin’? Ho, virin’, virin’! |
Paŭlo: | La virino estas diadem’, en la kron’ de l’ kreo – brila gem’; varmo viviga, mirakla sorĉ’, celmontranta torĉ’, rido edena, inspira fort’ por la vira sort’. |
Miŝi: | (Samtempe kun kanto de Paŭlo) Egale ja norvega, sveda, hungara, latva, samojeda, estona, finna, pola, dana, holanda, franca kaj hispana, germana, greka, portugala, turka, angla kaj itala, slovaka, ĉeĥa, ĉukĉa, ĉina, belga, kurda kaj lezgina, |
Kune: | Ĉu ŝi estas nerga, blanka, blonda, blua, kolormanka, |
|
|
Plena de melodi’, plena de maja trilo am’, donita de Di’, kiel la kant’ de grilo libere ĉirpas for sur kamp’ de flor’ al flor’, tiel korveka kanto flugas al la amanto: Venu, vokas vin
la amatina buŝ’, logas al la sin’ tikle la kisa tuŝ’, ridas maja sun’ en la okula par’ en la koro nun mankas la amoŝpar’. Ehe al melodi’, Via voka voĉ’
vekis min amatin’; dolĉa amriproĉ’ flustras nun en la sin’: “Longe restis for logo de l’ ama tent’, pacon al la kor’ donu nun kisoj cent’!” |
Paŭlo: | Memoro pri vi, Nel amata, sin ŝtelas nun al mia kor’; sopira kanto korobata fabele flirtas al vi for. Jen vidu, nuno min ne ligas, ĉar fantazio vin vivigas kaj vin revidas mi, ho kara, en hor’ soleca kaj amara. Jen vi, jen mi;
ni vivas kune. La harmoni’ nin kisas sune. Nek vi, nek mi ja estas sola, nin dotis Di’ per sent’ konsola. Se jam la am’ en koroj ardas, la sorĉa flam’ sopiron hardas. Jen vin, jen min ĝi firme tenas, ĝistombe nin al si katenas.
|
Nel: | Memoro pri vi, Paŭlĉjo kara, min pelis nun al via kor’; kun lipoj ardaj, kis’ nektara mi venis al vi el la for’. Fidela amo sune helos, la dubojn, kredu, ĝi forpelos kaj sorĉa ritmo korobata konsole lulos nin, amata. Jen vi, jen mi;
ni vivas kune. La harmoni’ nin kisas sune. Nek vi, nek mi jam estas sola, nin dotis Di’ per sent’ konsola. Se jam la am’ en koroj ardas, la sorĉa flam’ sopiron hardas. Jen vin, jen min ĝi firme tenas, ĝistombe nin al si katenas.
|
Dum ardas la suno radiojn disperse kaj fruktas abunde la arboj kaj hum’, jen profitavido sadisme perverse preparas inferon kun kela mallum’; dum centmilionoj sin streĉas konstrui, per vivo por vivo eĉ morton mem spitas, ĉi bando kelkmila nur celas detrui, kun blinda konscio pereon profitas. Tondru respond’ venkante minacon: Ne plu militon! Pacon! Nur pacon! Rigardu returnen! Sin levas fantome Vivige brilegas la sun’ horizonte, Rigardu antaŭen! Futuro nin vokas |
Domaĝe estas maljuniĝi kaj vidi: “jen, ni vane luktis”. Disipi ardon,
krei arton, eĉ tutan vivon fordediĉi, domaĝe estis maljuniĝi!
Domaĝe estas maljuniĝi Oferi multe,
servi kulte, suferi, spiti, flustri, kriĉi, domaĝe estis maljuniĝi!
Domaĝe estas maljuniĝi Turmente senti,
ke por penti ne povus vivoj cent sufiĉi, Domaĝe estis maljuniĝi!
Domaĝe estas maljuniĝi Nin ĉio tedas,
ni ne kredas, ne emas fidi, superstiĉi, Domaĝe estis maljuniĝi!
Domaĝe estas maljuniĝi Eĉ vort’ amika
ŝajnas pika, nin vundas, igas malfeliĉi. domaĝe estis maljuniĝi!
Domaĝe estas maljuniĝi Por plua danco
mankas ŝanco; neniam rajtis Hom’ kondiĉi, Domaĝe estis maljuniĝi!
|
Eva, fratino mia en artoj, kie avide ni serĉas la belon, kie ni al ni sugestas vivcelon eĉ dorne ŝirate de kardoj mi vin salutas!
Sur la scenej’ de l’ vivo varias: ŝakale sin mordas, vekrias, venkite mutas.
Jam en teatro nur panorame reflekte prezentas profane la art’ aktora.
Arto ĝi estas – memon oferi, vivdramon eĉ propran konsideri nur rolo glora.
En sinforges’ dum ludo ni dronas, dum fremdan figuron ni donas kreante arte.
Certe vi neniiĝi vin sentas, aŭ almozuline pripentas simile arde.
Sed en sufoka solo jam hejme, kaj skurĝas ribelo envejne, ni prenas plumon.
Krei ni penas, volas eterni, por miro de l’ mondo dissterni la propran lumon.
Kvankam ridinde kredi plu blinde, inflamas la vundoj senvinde. Ridinde fidi…
tamen alternas sentoj malsobraj, Ni emas en idoj jam propraj nin mem revidi.
Stulte jubilas en ni – dorloto, ke estas la id’ – idioto aŭ tute fremda.
Perdis ni – se ni havis – la memon? portante kutiman katenon sen vorto plenda.
Por ni la Vivo – ludo duobla: en rolo ĉu aĉa ĉu nobla, se ni debutas.
Eva, fratino mia enarte, En koro vartante vin arde mi vin salutas!
|
Eva kiel “Tarzanino” jen sur arbo sidas; al “Tarzan” de sia sino ŝi plengorĝe ridas. En ĝangal’ de mondo reva Por mi tie honto nestus; Stefĉjo faras sablomonton, Kiu kreas el la sablo, Stefĉjo diras: “Kotmakulo |
Jen: Astridina… Per ĉi nomo admiro barda vin nun baptas. Tre bela nom’. En pensofono misteron, veron ĝi adaptas. Ĝi, trafe flata, eĉ reĝina, al vi tre indas, Astridina. Ne pensu, ke nur barda flato Reĝinan belon, sparkan fajron Regatoj sklave superŝutas Verdire tiu nom’ sugestas, |
Ĉar eĉ plej sperta astrologo ne certas en la – astro-logo, por kaŝi, ke li ne sukcesas, li malpli donas, pli promesas. |
La nokto oktobra, ho, brakumis al si la silenton en tombo ombra; traeĥis ekkiso izola sola… Lamente en tentotona vibro “Ne veku! Ve, kuŝ’ sub pluŝo ŝima, en fund’ profunda de dormo morna La amo amorfa – nur orfa famo; Ne venu! Vevortojn portu foren! En tombo jen ombro trovas rodon; Alsalti al tia dia alto Por trovi min, ho, vi min trovindis, Spirito pri mita rito ridas; Ne pensu en suna bril’ pri l’ vintro! – – – – – – – – – – Lamento en tombo ombra pravas; La nokto oktobra nigre migris… |
La cigano urson kaptis. Kara Frato ĝin li baptis. “Cin instruos pri kulturo mi per – bruo de tamburo. Kion fari? Kiel ami? Nu, ne bleku pro la piko! Sekvos nun la – “frata ligo”: Nu, ne grumblu kara Frato! Ĉeno, Frato, ĉu cin ĝenas? Tiu ĉeno, dum ci iras, Fermu buŝon, kara Frato, Dancu, Frato! Estu saĝa |
Por esti nur Homo vivu en vero! Sub ŝarĝo de l’ Vero vivi neeble. Do falsu realon – reva prefero! Do kredu! Sen Scio penu kaj spitu! Do dubu skrupule! Agi hezitu! Do inter Neebloj penu pilgrimi, Nur hurli, barakti, timi aŭ krimi Vivi neeble!
|
Mi vagas en la nokta sol’, albrilas stele la kupol’… Tra l’ valoj, montoj kun pasi’ Al krutoj, kurboj dum la kur’ De foro oni vidas min, El etaj domoj per la bril’ Por mi tro fremdas ĉiu kort’, Rapidi devas… Trans la lim’ La flagran koron post pilgrim’ |
Vi, mia kara, se printempo estus kaj burĝoveke brilus maja sun’, se kampo sin per florornamo vestus, se vespoj zumus, birdoj trilus nun, al vi ne skribus rime mia plum’… Nur mute mirus mi pri l’ reviviĝo, Sed… nun neĝerojn kirlas vintra vento, Mi vin sopiras… Vian bildon skizas Negrave, ke nur pase efemere Kaj vi, amata, ŝvebe venas al mi Jen: vintro ĉesas… vento ne lamentas, Kun ĝi forglitas sorĉo de l’ imago Kiel pli frue ĉio… Ah, ne vere! Silento kaj soleco iĝis bonaj, Ĉu vi priridas min pro l’ amkonfeso, Ĉu vi priridas, ke dum kuraj jaroj Ne miru, ĉar kapelon mi malfermas Sekreto sankta, kiu min instigas |
Dzitka, balzamon de l’ frateco pola vi verŝis al hungara kor’, kiam la fato ĝin disigis sola de patrolando, hejmo for. Vi tre modeste helpovole vervis prizorgis “panje” por fremdul’, eĉ per rideto vi konsole servis por helon doni en nebul’. Nun por esprimi senton vortoj mankas, ĉar svene mutas la korfund’, sed – eĉ se buŝ’ silentas – tamen dankas pro ĉio – la vartita vund’. |
Mia dezir’ ne troas, tre modestas: knabina hejm’, interne vibra lum’, en kiu tablon kampa floro vestas montranta vivon inda vivi nun… Nur ni triope mutus en atend’: vi, mia kara, mi kaj la silent’. La kapon klinus mi al via sino, Ĉiela blu’ el okulpar’ min ravus Al rava efemero min mi cedus Horeton tian mia rev’ petegas |
Por memoro en la libro akceptu nur jenon: |
Ŝtatano pridemandis kamparanon: “Kiel la Vivo estas nun?” Respondis li rigarde la ŝtatanon: “Similas ĝi al vintra hum’.” Pro nekompren’ ŝtatan’ demandas honte: |
Delonge jam la juna revo pasis, velkintajn rozojn sur la voj’ ĝi lasis, tamen mi vokas plore kaj plende, revenon atende… Kondukus vin mi al la tron’ de l’ koro, En ardo de l’ dibenita amo Sur firmament’ de l’ ama sent’ |
(Siberio, Berezovka, 1918.)
Ĉevalo cirka, modpasinte aĝa, sintrene trotas en la sabla rondo. La penda kapo plendas pri la aĉa kadukon truda tedo en ĉi mondo… sed se subita “ĉindra bum!” orĥestra stimulas ĝin sub lumo de l’ areno, ĝi tuj reviglas ĉevalide estra dum stumbla kuro kun sendenta heno… De vanto ventumate iĝas blinda la ĉevalaĉo cirka… kompatinda. Poeto modpasinta tre konscias |
La pasera “kvit kvivit” en la hospitala lit’ en soleco distris min tre dum sufero pasintvintre. La pasera “kvit kvivit” La pasera “kvit kvivit” La pasera “kvit kvivit” La pasera “kvit kvivit” La pasera “kvit kvivit” La pasera “kvit kvivit” La pasera “kvit kvivit” Je pasera “kvit kvivit” |
Letero venis de la morna nordo… La vortoj en tropika sento ardas: “Poet’, mi sidas en silent’ ĉe fjordo, en la spegul’ golfeta min rigardas… Pri suda kiso, jam en tomb’ jardeka, memoro trudas sin al sol’ intima… Pri kis’ printempa, min por Vivo veka, liganta al dorlota sent’ anima… Ci, vagabondo kun sudkora flirto, Sunora blondo mia jam griziĝis, Aĥ, min mi turnas for de l’ golfa bildo Inspirosprona tia kis’ okazis Ci min ne konas, nek adreson, nomon; “Ci, amikino ĉe l’ spegul’ de fjordo, |
Skuinte for skorion de la aĝo mi ree povus migri temposalte, imagi ĉion nobla jam dealte kaj lukti por ideoj kun kuraĝo… Skuinte for la prozon de la tago Skorion, tagan prozon por forskui Dum la geni’ cirkulas jam orgojle |
Amata frato, Feri kara, montrilo de l’ vivjaroj saltas… Ĝi montras cin nun sepdekjara kaj morgaŭ pli, ĉar Temp’ ne haltas. Do mi profitas la momenton al koro preni cin kaj kisi, sen parafraz’ esprimi senton, per buntaj vortoj ĝin ne frizi sed diri, kion koro diktas spontane kun parenca ardo: Evitu cin, kio afliktas kaj dia providenca varto al ci jardekojn lasu vivi, en sano kaj sereno rara talente brile plu aktivi, amata frato, Feri kara! |
Printempe sub sunbrila blu’ sur kampoj sidas homoj du. Ĉar laca por plu dance marŝi du kronojn plektas el florar’ ŝi por lin kaj sin solene kroni. Li – reĝe regi kaj imponi – el leontodoj plektas ĉenon; simbolu ĝi la amkatenon. Kiam la kronoj, ĉeno pretas, Protesta ludo en ŝi spitas: Ŝi loge kuras, haltas, saltas, Ĉi pelo-fuĝo daŭras vulpe: Ne eblas fuĝi, lukti, disi, Ĉe sunsubir’ ruĝiĝas blu’… |
Scivolo homa pri la kosma leĝ’ – spitante la Misteran Forton eĉ -” de sfero ŝovas sin al sfero… Gapante al stelaro kaptas nin la penso: “ĉu komenco aŭ jam fin’, ke ni forgesas pri la Tero? Ce l’ horizonto lum’ purpura nun ĉu pri aŭror’ aŭ pri subira sun’ enigme kaŝas la futuron? Ĉu menso mekanika en la spac’ heroldas pri milito aŭ pri pac’ kreante plagon aŭ plezuron?” Neniu scias… Sole gravas glor’ Ni, milionoj, nur atendas plu, Ni milionoj, konas sperte jam, Ni, milionoj, filoj de la Ter’, |
Ho ve, la jaroj – amikino kara – similas al malicaj gnomoj. Jen ili venas… iras kun barbara kruelo ŝtele al ni, homoj, el zorgfadenoj teksas sulkan reton, al brunaj haroj neĝon ŝutas, al buŝanguloj ĉizas amareton, al brusto pezan spiron trudas… Ni ne rimarkas, ke la VIVO pasas Ilian povon nur la kor’ rezistas |
Kaŝlude kuras vagonaro en mezo de la pinarbaro… La rustoruĝaj svedaj domoj petole kiel etaj gnomoj el verda denso ĝin admonas: “Ni vidas vin” – jen kvazaŭ sonas. Responde radoj ritme ridas: Inspirflugile tuj alcele Cejanan bluon dum sunardo Mi klinas min kun riverenco. Mi havas jam taktikon drastan, “Ah, diru vian nomon, kara! “Ah, svelta sveda sfinkso kara, |
En VIVO pri l’ perfekta EVO imago restas – vana revo. Alternaj fazoj de la AMO riproĉe ondas en ADAMO: “Kiu mirte kronis,
tiu virgon rabas; kiu alte tronis, tiu falas, strabas; kion horo gajnis, jam minuto perdas; kio vivi ŝajnis, longe ne plu verdas; sobron la pasio pelis por feliĉi, paso de l’ ebrio igas pente kriĉi; la vodvilo rava iĝas – melodramo en misvojojn hava labirint’ de l’ AMO kaj fine eĉ la kisnektaro |
Avo eĉ de la praavo servis kiel negrosklavo, al plugilo sin junganta, por blankulo rikoltanta, batalanta.
Nepo eĉ de la pranepo kaj malsate.
Homo en ci, blanka homo, luksosklave.
Blanka frato, ci sendanka, morne muĝas.
Oraj lumoj jam aŭroraj en la mondo.
Vento freŝa, sklava gento, novan vivon.
Frato, ĉesos ekspluato, por libero!
|
Estante deksesjara knabino prude plendas, ke ĉiu juna viro diable ŝin ektentas; estante sesdekjara komencas ŝi jam plendi, ke eĉ diablo ne plu deziras ŝin atenti. Estante deksesjara |
Hundo, vulpo, homo ruĝaj, eĉ ĉevalo ĉie – laŭproverbe – estas ruzaj, pensas, agas fie. Ili kaŝas la malicon sub mien’ amika, sed profitas ŝancan vicon por moralo piga. Por priprovi la proverbon Ŝi, jes, ŝi kun ruĝaj haroj Ĉu mirinde, ke mi blinde La mensoga ĉarm’ miena Pasis tempo dolĉa-sorĉa |
Por rememori pri mi |
Printempe oni plantas, projektas kapo, koro; ni gaje fajfas, kantas dum marŝo al laboro… Somere oni ardas Aŭtune oni pensas Kaj vintre oni sentas, La Vivo tiel pasas; |
De bard’ vaganta jen la vort’ honora: vi ravas per kuir’ kaj ĉarmo kora… La dankon do esprimu bondeziro: Ĉi lertan ĉarmon havu brava viro! |
Ĉe ni dum Viro orde fluas, en foro hejmojn jam detruas “Kain”-a penso: fimoralo. La Humanismo “senhomeca” kaj Militemo “pacpromesa” pri justo blufas ĉiospite kaj de fratsango makulite la vivon viŝas for de l’ vangoj kaj de altaro fajraj langoj, dum la sirenoj veon gurdas, Ĉielon mokas, Dion murdas… Kabanoj etaj, sveltaj palmoj Ve! Incendio monddanĝera! Kun fajro ludi – malprudente; |
Taga voj’ pilgrima: strato griza, foje polve, foje kote griza… griza domo sub ĉielo griza… en ĝi homo kun vivaĉo griza… Tede premas ĉiam samon fari: pulmojn, koron per pilol’ ripari, en fatala grizo tre humila vidi sin por ĉio senutila kaj konscii, ve, en horo kriza, ke li estas griza… griza… griza. Sinmistifo ŝajnas blinde kredi, Eĉ spontana rido, sprita blago |
Amiko kara,
dankon por averto,
ke vi ne estas László, sed ALBERTO. ALBERTO kara, do por mi pardonon,
ke mi pagane ŝanĝis la – baptnomon, Do vi retiris vin nun en ĝardenon, Kiom vi ŝvitis! Jen nun vin ĝi ŝokas. |
La koro estas mond’, virin’, eĉ kun ĉielo kaj infero; cent revojn pentoj cent en sin’ funebre pagas per sufero. Inter infero kaj ĉielo abismas fundo de l’ NENI’… Ve, tien falas ĉiu BELO! Post ĝojo triston havas ni. Kaj tamen sur soleca voj’ Forgeso dolĉa pri l’ DOLOR’, |
Saluton al vi, kara rond’ virina, en packonstrua lando de l’ hungaroj! Vin, gente lingve fremdajn, voĉ’ fratina invite vokis al komunaj faroj. Komprenis vi la voĉon helpokrian, ĉar nin danĝero sama nun minacas, ĉar vidas vi – fantomon historian: al ni kranio nuda nun grimacas. Atomvekitaj uraganoj muĝas Jen tion vi, virinoj, akre sentas; Al solidaro homa, senarmila |
Amiko, eble nun lastfoje estis, ke en gastama dana hejm’ mi festis kaj ĝuis en etoso varte paca donacoŝancon por hometo laca. Jes, multan ĝojon donis la revido: vi kun edzino ĉarma, brava ido min gastigante pruvis ja modele, kiel ĥemisferoj povus vivi bele, se ili volus fidi sen intrigoj kaj kompreneme iĝi nur – amikoj. Adiaŭ, kara! La impreso kora ĉe mi ne velkos pro l’ distanco fora kaj same restos viva la vizito instruodona pri la sankta spito ĉe mornaj tomboj de martiroj danaj… Bataloj por LIBER’ ne estis vanaj. – – – – – – – – – – – – – Sin turnos Tero plu, ŝanĝiĝos mondo, sed sciu, kor’ de via vagabondo pri vi eĉ tiam danke sentos, kiam – ne estu! – la Malam’ reventos. |
Fremdlandaj gastoj, kolegaro kara, ni vin salutas kun gastama ĝojo! Al urb’ kongresa en la land’ hungara kondukis vin relaro de l’ fervojo kaj kvankam nin disigas mejloj, limoj, eĉ pli – naciaj lingvo, moro, sugestas tamen sento: en la sinoj LIBERON signas – verdaj semaforoj. La reloj ligas landon al la lando; per ili ja trafikas homo, varo. Kompreni, ŝanĝi pensojn ESPERANTO donacas instrumenton al Homaro. Ĝi estas komponento de l’ Progreso, la lingva ilo kaj kulturfaktoro; per Ĝi senpere ĉiam dum kongreso triumfas – klara menso, nobla koro. Klopodis ni, ke vi, gastara rondo, |
Post la ricevo de letero via super montaro, stepoj pensrapide ekiris mi sur vojo fantazia al via lando per memoroj gvide, al hejmo en la lignodomo, al vi, amiko, kara rusa homo, min invitanta al Rostov-ĉe-Dono. Vi min akceptis kaj regalis feste, Rigardo mia tien reen glitis Jes, mankis ĝia dolĉmuzika zumo, “Memoro pri la rusa samovaro Blankhara frato, vi rezigne gestis, “Remetu ĝin el ruboj sur la tablon! Ne nur kaldron’ ĝi estis por vaporo, Ĝin surtabligu kun honora deco; “Al niaj nepoj ĝi nenion diras. La retrotira fort’ de l’ Tradicio Nu, eble tial min dolore tuŝas |
Tre kara Koloman’,
poetofrato,
vi staras nun ĉe mejloŝtona dato, Per ardo de poet’ vi arton forĝis, Ĉi gloran vicon sekvas eĉ amaso Genio via SUR STREĈITA KORDO Dum migrojaroj konsumiĝas vervo; Nur gravedtempon estas mi pli aĝa, Feliĉe longe vivu, Kolomano! |
“Facile estos al vi; vi nun vojaĝas for… Turmente iĝos al mi, ĉar restos mi en sol’…” “Eraris vi, tre kara, |
Eksterlime, for de l’ ESTO, konjektate kaj objekte kiel vaksa pup’ perfekte el ĉifon’ en pompa vesto ni senvivaj jam ekzistas… Kun favoro pri destino jen dorlotas nin knabino panjolude kaj persistas, por ni formon, VIVON mendas… Ĉiam iu nin atendas. Post printempo ampreluda Verve fide fajfe kante Eĉ post falĉilsvingo murda, |
Al Udmurtio, al parenca gento, sopirflugile pro fratserĉa sento, el valo de l’ Karpatoj al Uralo vojpalpe migras pensoj de hungaro… La vojon kovras polvo jam jarmila. Sub tiu polvo la pravivo brila en tempotombo forgesite kuŝas, eĉ fantazio ĝin nur time tuŝas… De tiam pasis for pli ol mil jaroj, Unuon formis ĉiuj gentoj frataj Pranepoj de l’ praavoj tombtegitaj La spacan baron por parolo certe Jen tiel, fratoj kaj fratinoj foraj, Jes, sortoj diferencas, sed ni vidas, Spitante mejlomilojn, lingvan baron, |
En mia hejmo tre modesta kiel artaĵo por ekspozo en luksa pompo japanvesta jen pupo kun akcepta pozo gemastrojn, gastojn nun salutas. Gracia vestas ĝin kimono kun bantozono dukolora, el delikata silkĉifono dank’ al la arto manlabora en mod’ nacia ĝi debutas. Nomon eĉ havas, ho,
ĝi estas: Saĉiko. Karakterize la frizuro Estas tre ĉarma, ho,
la pupo Saĉiko. La gastoj antaŭ ol foriras kreis japano, ho,
ĉe pupo Saĉiko. Ne arta belo min kortuŝis Venis heroldi, ho,
la pupo Saĉiko. Senviva pupo, cin mi ŝatas, Tion mi petas, ho,
tre kara Saĉiko.
|
Per osta gesto frostasigne skelet’ giganta vokas min… Do versu vinon, por ke digne mi povu tosti ĉe la fin’! La Vivo estis aĉe bela: grimacoriĉa komedi’. Per stulta koro revopela kaj sentabund’ min plagis Di’. El tiu doto mi disipis kaj ju pli mia sango bolis, des pli dividi min mi volis, pro fremdaj kulpoj min punvipis. Do versu vinon ĝis glasrando! Naniĝas noblo, celo, grando, postrestos nur en Vivteatro: senpulsa koro kun cikatro. Per sola gluto
ĝis lasta guto mi trinkos ĝin je fia fin’! Knabina rondo kisamema Per sola gluto
ĝis lasta guto mi trinkos ĝin je fia fin’! Amikoj, kamaradoj karaj, Per sola gluto
ĝis lasta guto mi trinkos ĝin je fia fin’!
|