ENHAVO
Prologe de Norberto Bartelmes
Dediĉo
EKZILO
Mi marŝas al la malproksimoj
Tragedieto
Tiam
Martelkanto
La ĝardeno de l’ patrino
Katerina
Feliĉo
Matena freŝo
Someraj voĉoj
Vi
La lasta vespero
Tago el mia vivo
Aŭtuna suspiro
Vespersilento
Nur unufoje
Sub la selo
La amatoj de la stelo
Krizo
En nokta horo
Ĝis la venk’
Al hirundo
La kanto de la violo
Mi amas la vilaĝon
Sur la granda paŝtejo
La kanto de pluganto
Somera seko
La kruela somero
La koĉero
Peza ripozo
Tombo
Demando
Antaŭ la spegulo
Knabeto mortis
Eterna lulkanto
Al forironto
Printempa velko
Renkontiĝo
Mia patrino
Al knabino palvizaĝa
Nigra majo
Al pluvego
Rifuĝo
Letero al N. Bartelmes
Faladas neĝo
Rebrilos la stelo
AZILO
Printempe kaj aŭtune
1945
Printempiĝo
Demokratio vivu!
En sonĝo
Kaj flugu la animo…
Majkanto
Sur larĝaj kampoj…
Fabela poplo
Margareta
Dimanĉa mateno
Vivsonoro
Konsiloj
Mia filineto
En mia naskvilaĝo
Vana, vana
Al la memoro
En soleca horo
Mi
La penso
Allogiĝo
Frostfloro
Mi vin deziras…
Koni vin…
Palinodio
Turdo
Primavero
Akvinkum
Falo
Enigmo
Lasu…
La neakireblaĵo
Vesperaj papilioj
Hirundo mortpafita
Splitoj
La arbo de juneco
Roz’ aŭtuna
La strato
Novjara penso
Vinon
Stulto
Ama poemo
Libero
Lampo kaj steloj
Febro
Rikolto
Idolfalo
Glacirompiĝo
La bona oĉjo Bion
Al kamarado
Kial vi haltis?
Somera ardo
Drinkokanto
Virinoj varmsinaj
Memorpanoramo
Testamento
Popol’ ni estas…
Veteran-enterigo
Ŝipo
Sinoj
Prenante tiun ĉi volumon en manon, la leganto notu en memoron kiel unuan informon la fakton, ke la aŭtoro de tiu ĉi poemaro ne ĝisvivis ĝian eldonon. EMBA – kies civila nomo estis Emeriko Baranyai – mortis la 30an de novembro 1961 en sanatorio de Budapeŝto.
Lia tuta vivo estis espero; kaj informite de la eldonisto de STAFETO, ke lia poemaro estas akceptita por la serio Beletraj Kajeroj, li skribis treege ĝojoplenan leteron al mi; ĝi estis la lasta sunradio, kiu trafis lian de malsano turmentitan vizaĝon.
Vi, kiuj legos nun lian poemaron, tenu bone en memoro tiun afliktan fakton, kaj dum la legado vi ligos kun ĝi, ĉenero post ĉenero, aliajn malĝojajn bildojn, lumantajn palbrile el tiuj multnombraj kaj multfacetaj versoj.
Jes, lia tuta vivo estis espero kaj neplenumiteco.
Li naskiĝis en la jaro 1902 en malgranda hungarlanda urbo, Alap. Al la Esperanto-movado li aliĝis en Budapeŝto, la ĉefurbo hungaria, ĉ. 1928, kie sub la reĝimo de Horti tre malfacila estis la agado de l’ esperantistoj, kaj nur kelkaj grupoj estis tolerataj.
Malgraŭ tio li ne timis turni sin eksteren per siaj leteroj kaj verkaĵoj, kaj trovis sin hejmece, tre frue, en la SAT-movado, al kiu li aliĝis en momento, kiam neniu nomo de membro el Hungario povis aperi en la Jarlibro de la Asocio (1930). En SAT li trovis amikojn ĉiulandajn, kiuj pensis kaj aspiris kiel li al nova socio vere homeca kaj senekspluata. Li kunlaboradis regule al la SAT-organoj, prefere – kelkfoje ankaŭ al aliaj Esperantaj gazetoj. Szilágyi donis al li lokon en «Norda Prismo».
Malsano subminanta lin malrapide malhelpis lin dum la tuta vivovojo, kaj kun ĝi regis materia mizero, malsato, senlaboreco. Lia metio estis vendado de pentraĵoj ĉe dompordoj, kaj en unu novelo – ĝi aperis en «Sennacieca Revuo» (jan. kaj febr. 1934) – li priskribis sub titolo Pordoj kaj homoj la malfacilaĵojn kaj seniluziiĝojn en sia profesia laboro.
«Sinjorino!» li alparolis sub pseŭdonomo Spiro esperatan klientinon ĉe dompordo. «Kiel mi vidas, vi ŝatas la arton. La belaj bildoj tre altigas la artan nivelon de via loĝejo. Do aĉetu unu belan bildon por via loĝejo! Vi devas pagi monate nur kvar florenojn kaj vi ricevos tiel belan bildon… jen vidu, mi…»
Post plua marĉandado la sinjorino forpelis lin. Kaj tiel same ĉe la aliaj pordoj.
Ne mirige, ke tiu delikate sentema revulo-artisto naŭziĝis pri la nuna stato de la homa socio kaj viciĝis inter la revoluciularo.
Por ni lia plej granda merito estas, ke li uzis, por esprimi siajn sentojn kaj pensojn, nian lingvon Esperanto, kiun li ŝategis kaj sekve uzis ĝue kiel ujon por enverŝi siajn animajn movojn plej intimajn. Tial en SAT li trovis konkretan reprezentanton de sia idealo, ĉar lia spirito estis libera de naciaj antaŭjuĝoj kaj nacia vantemo. Tamen neniam dum sia tuta vivo li sukcesis partopreni kongreson de SAT; ĉiam lia fizika stato najlis lin al la hungara grundo.
Vestite kiel vagabondo, vegetante kiel senhavulo, senheredigite de la sorto, ĉiam denove por pli-malpli longa periodo en sanatorio por iom rebonigi sian farton, EMBA luktis, luktadis. Li ne estis sola en sia batalo: li havis edzinon same mizeraspektan kiel li mem, kaj iun tagon sunradio lumigis la vojon de la paro: naskiĝis ido. Sed ve! Tiu fileto ne vivis longe; ĝi fariĝis viktimo de la ekonomia krizo kaj de l’ subnutriĝo proleta. En tiu periodo tre kortuŝaj poemoj trafis nian redaktoran skribotablon en Parizo. Vi trovos en tiu ĉi volumo la Eternan lulkanton, en kiu EMBA funebras pro la morto de sia knabeto (aprilo 1933):
Dormu, dormu mia eta, blonda fil’; sonĝu, sonĝu pri la orfa pilkludil’! En mistera sonĝ’ subtera
dormu en trankvilo; miozota
dormu kara, mia filo! |
Malgraŭ la progresanta ftizo li konstante kaj kun certa optimismo skribadis, precipe li verkis poemojn; tiu verkado estis lia vivkialo. Krom tio, kion ni publikigis en la SAT-revuoj*, ne multo el lia poezio atingis la publikon. Pro tio STAFETO havas apartan meriton, ke ĝi konsentis aperigi tiun ĉi libron plenan de konfesoj kaj lirika sent-elverŝo, en la serio de siaj eldonaĵoj.
Certe plej konata fariĝis lia proza verko originala Maria kaj la Grupo, kiu traktas la medion de l’ aktivaj esperantistoj, kiujn li frekventis, en formo de romano sen pretendoj, sen enigmoj kaj misteroj, klara kaj natura en la lingvo kaj en la formo.
Tiu natura fluo de la lingvo karakterizas ankaŭ liajn poemojn, el kiu plaĉa bukedo aperis iam sub la titolo En ekzilo. Libreto kun proza kaj ankaŭ kun poezia enhavo (nur tradukoj) aperis ĉe SAT en la jaro 1934 sub la titolo La profeto. Li elektis por ĝi pecojn el la hungara laboristtendenca literaturo, ja pecojn, kiuj respondas al lia propra temperamento kaj al lia propra percept- kaj vid-maniero.
Ni diru ankaŭ, ke EMBA estis kunlaboranto, pri aktivuloj el la laborista esperantista movado, al la Enciklopedio de Esperanto de Literatura Mondo (Bleier).
Post la milito, en la printempo de 1945 li ĵetis sin en la poresperantan laboron, ankaŭ liaj vivcirkonstancoj pliboniĝis, lia poezio prenis pli helajn kolorojn. Sed tio ne daŭris longe: reakriĝis lia malsano kaj poste lin amarigis ankaŭ la «paŭzo en bril’ de l’ verda stelo» kaj aliaj aferoj, senteblaj el liaj poemoj tiutempe verkitaj. En la postmilita periodo la eldonrimedoj de SAT ne estis tiaj, ke ni povus dediĉi multe da loko al la beletro en niaj organoj, kaj tial ni ofte malakceptis liajn sendaĵojn en tiuj jaroj. Krome ni hezitis publikigi plurajn el tiuj amaraj versoj ankaŭ pro la timo, ke ili povus havi malbonajn sekvojn por la aŭtoro. Li tre ĝojis, kiam el la granda provizo, kiun ni tenis el liaj poemoj, ni aperigis en «Sennaciulo» (jun. 1961) lian La poplo (nun: Fabela poplo), ĉar li rigardis ĝin, kiel li poste al ni skribis, kvazaŭ legaĵo por infanoj.
En sia lasta jaro, post kiam ekbrilis al li la espero vidi eldonita sian verslibron, li ekscitite kolektadis, ordigadis, korektadis siajn poemojn novajn kaj malnovajn. Li petis ankaŭ plurajn siajn konatojn pri kritiko kaj konsiloj. Vere, estas emocie scii, kiel li, luktanta kun sia malsano, kun la pli kaj pli mallonga spirado de sia malsana pulmo, klopodis malespere, ke lia kantvoĉo iĝu pli pura. Ne estas eble ne memori la legendon pri la mortante kantanta cigno.
Malgraŭ ke la malsano lin tiel ofte premis teren, li ne interrompis la korespondadon kun ni, kaj en liaj leteroj preskaŭ ĉiam temis pri verkaĵoj pretaj aŭ pretiĝontaj; li ja ne povis ne verkadi… Jen linioj el lia lasta letero al mi (komence de oktobro 1961, apenaŭ du monatojn antaŭ lia morto): En tiu ĉi jaro relative mi sufiĉe bone fartis, sed nun jam denove mi sentas la malfortiĝon kaj tre atendas la tempon, kiam mi povos ensanatoriiĝi…
Fine de novembro li estingiĝis…
Ŝajne, tiu «relative sufiĉe bona farto» devenis el la ĝojo, ke aperos lia volumo, kaj el la meminstigo por la aranĝado, tralaboro, rabotado, polurado de siaj poemoj. Tiu streĉa laboro multobligis, sed samtempe ankaŭ elĉerpis liajn fortojn, kaj, kiam la verko estis preta, forflugis la vivo ĝin kreinta.
Ni esperas, ke la legantoj de la verko, kiu aperas sub la titolo Ekzilo kaj Azilo, trovos en ĝi multajn perlojn vere valorajn, kaj ke ili, antaŭ ĉio, kiel ni mem, kiuj ne persone, sed nur per skribado ekkonis la aŭtoron, agnoskos la grandan sincerecon de tiu homeca homo.
Mi vivis longe en ekzilo Ho rememoro, rememoro, |
Mi marŝas al la malproksimoj de milde verdaj montoj-valoj, kie ne estas tedaj homoj, sed min salutas florpetaloj.La vojorandaj ruĝaj floroj, jen estas miaj kor-amikoj; la plendon de animo mia akceptas ame mil kalikoj, Al homoj tute vane sonus Do jam la homojn mi evitas |
En loko post la dors’ de Dio en grize drona malproksim’ okazis eta tragedio: patrino mia naskis min,Pri l’ vilaĝeto diru mi, ke progresis tie – mizeriĝ’. La polvo kovris ĉion dike, vidiĝis sole la malriĉ’. Ĉe la petrola lampobrilo Kaj ŝi kantetis pri feino Eĉ nun rezumas la naivo |
Tiam, antaŭlonge mi luliĝis en nebulaj revoj de infan’; tie onde ortritik’ ruliĝis, buntis papaveto kaj cejan’.Tre malvastis tiam mia mondo. Meze staris alte la kastel’. Ĝia parko, kien gvidis ponto, estis kaj tabuo kaj mister’. Sed, mister’ intima, tie zumis Mond’ malvasta, sed sen elĉerpeblo: Ĉio ravis min, eĉ la kabano La dezir’ jam estis plenumiĝo Tiel vivis mi en mondo paca, |
Botisto estis mia patro kaj oftis ĉe ni serenad’: mi kvazaŭ eĉ nun aŭdas noktan muzikon de la martelad’.Plurfoje, dum jam ĉiu dormis, muzikis al mi tra l’ malhel’ kiel lulkanto vartistina la taktaj batoj de martel’ Lulkantis al mi la martelo Sed kiam venis la mateno, Kaj en la marteltakto tiam La martelfrapoj bruis, kvazaŭ Jen mia heredaĵ’: memoro |
Ho tiel, tiel ĝi malgrandis, kiel knabeta dekpaŝ-longo, kaj tamen, jen en ĝi girlandis la floroj de la tuta mondo.Kaj povis ĝin eniri plene la ĉielbluo tuta, tuta, kiam la florojn frumatene revekis suna kis’ saluta. La papilioj flugis flirte Defiis miozotoj ride Miraklojn ĉi ĝarden’ entenis, |
En radioj de la sunsubir’, sur herbeja verd’ senfina, karesate de l’ zefir’ sur floroj promenis la eta Katerina.Mi neniam antaŭ tiu tag’ sentis tiklon en la koro, nek al rava rev-imag’ instigis deloge min kampa florodoro. Kaj ne flustris Nun mi miris, Kaj post tiu |
Ia frenez’ min ekposedis: mi serĉis ĉiam nur la solon kaj nervis, kaj min ĉio tedis, mi spitis eĉ patrinan volon.Kaj premis min la dom’ kaj korto; la kamp’, la vasto min altiris. Tie, sur rivereta bordo, amase florojn mi deŝiris. Kaj kronon mi de l’ floroj plektis, Mi hejmeniris inter revoj, Sed mi ne povis pensi saĝe, Mi iris kaŝe inter kanoj, La eta domo brilis blanke: Kaj mi postenis ĉe l’ fenestro Ekkriis koko, ekpurpuris |
L’oreloj ensorbis birdkanton
en frua matenhoro,
kaj ĉiun laborkomencanton karesis fojnodoro.
Ensorĉis la pompo matena eĉ simplan okulparon,
levadis branĉaro sukplena la pezan foliaron.
Nebulo de sonĝoj aŭroraj en delikata naĝo
ŝvebadis de l’ domoj koloraj ĉe l’ fino de l’ vilaĝo.
Al lipoj de homoj zorgplenaj, perdintaj vivofidon,
la sunaj radioj matenaj alkisis junan ridon.
En longa aleo mi iris kun mia amatino,
per sorĉa lazuro nin tiris magie la senfino.
Kaj venis ankoraŭ aro da brunaj gejunuloj,
por ŝvite labori sur maro da fremdaj terobuloj.
Tre certe nin io perfidis al ili geamantojn,
ĉar ili petole alridis, kaj eĉ komencis kantojn.
|
El alteta turo voĉas tra l’ lazuro sono sonorila sub la suno brila, kaj la voĉo el arĝento, helpe de la mola vento, flugas pace, pacdonace,
de l’ vilaĝo fora gilin-galan’
galan-gilin’
por kamparan’
kaj kampulin’.
Trile, trile, trile, la alaŭdo
de la kampo flora pean’, pean’
por korinklin’
de kamparan’
kaj kampulin’.
|
ViLa horizont’ allogas de sur monto, vi estas mia horizonto.
Por trink’ allogas riveret’ sub ponto, vi estas mia freŝa fonto. vesperoj fojnodoraj,
la onda oro de tritiko, printempa birdmuziko,
ridantaj larmoj de Aprilo, Katerinet’ orhara!
|
Simile al bestoj ĉasataj en pelo, la nuboj, gravedaj de fulmoj, puŝate de vento siblanta, kuregis sen celo, rifuĝe, tumulte, tordiĝe, pluvbate.Kaj unu al alia la manojn ni premis varmege, dolore, pasie, mutbuŝe, kaj niajn suspirojn la vent’ superĝemis, la nuboj kurantaj frapadis nin duŝe. De ŝtormo ekstera, de ŝtormo interna Min pelas, forpelas la lukt’ por moneroj. |
Dumnokte: steloj, steloj, steloj, sopiraj sonĝoj, fe-kasteloj.Matene: kuro post fortuno; kun nova suno nova nuno. Dumtage: ŝvito, vana ago; Jen ree mortis viv-espero, |
Sur arboj la folioj flave palas, kaj unu post alia flirte falas, folioj flavas kaj faladas lante,
kraketas defalante. Birdeto orfa sidas silenteme, Birdet’ ne flugas nun, birdet’ ne flutas,
funebro ĉie mutas. Junul’ soleca kapokline staras, la kampoj nudas, lanta pluvo ploras,
soleca kor’ doloras. Sur arboj la folioj flave palas, Foli-kraket’ sur kalvaj terobuloj:
suspir’ de malriĉuloj.
|
Silentas la vespero, silentas la pejzaĝ’, kaj brilas super tero la rida lun-vizaĝ’.La revoj eksuspiras, la kor’ ekbatas nun. Tra foraj landoj tiras la zorgojn jam la sun’. Ĉi bild’ re- kaj revenas Revadi pri la bono, |
Mi volus sole unufoje la ĝustan tempon koni, kiam komencas dio ĝoje feliĉon jam disdoni.Kaj volus mi kun la hastantoj en ĝusta tempo veni, kaj foje da donacoj diaj nur etan sakon preni. Sed ĉiam mi malfruas, vane |
Sub la seloMi sentas min kaduka ĉevalaĉo La diktatoro dignas sur la dorso, Sed li trankvile sidas en la selo, |
Kun ĉiuj mil doloroj de l’ infero baraktas ni en marĉoj de la tero, en ties senmezura nigra kot’, kaj se nin lac’ faligas, por plua pen’ instigas aŭ nin en koton premas fera bot’.Ĉi koton ni eterne knedas, plugas, kaj sole timaj, kaŝaj pensoj flugas al la mallum’ funebra de l’ ĉiel’, sed scias ni: emerĝos, nin amas ja kaj serĉos la stelo, tiu sava stel’. |
La frost’ la loĝejojn regas, malsat’ la stomakojn segas, la stratojn trapasas
la vento glacie,
hu-i, hu-i-i!
Kaj homoj amasas,
superas krie
la uraganon: «Laboron, panon!»
Armilojn la Ordo havas, L’ amaso diskuras
en vento tempesta,
hu-i, hu-i-i!
Sed plue murmuras
vok’ ĉieesta
spitanta ĉanon: «Laboron, panon!»
Malantaŭ ŝutraj fenestroj de l’ Kriz’ kaj Malsato.
Sed vojon alserĉas,
hu-i, hu-i-i,
la krio de l’ strato,
kaj galon verŝas
en la ĉampanon: «Laboron, panon»!
|
En prema nigra nokta horo ŝajnas, ke estas mia koro flamruĝa floro, kies forton elsuĉas raŭp’, kaj kiu morton sentante estas jam klinota en malesper’ al tero kota.En prema nigra nokta horo vekiĝas en ĉi velka koro sopiro granda, ardpurpura el aĉa mond’ je mondo pura, en kiu ruĝe pompas justo. Ho, sonĝ’ de malespera brusto. En prema nigra nokta horo En prema nigra nokta horo |
Se ĝoj’ vin trafus iahore, ne lasu ĝin forflugi plore, sed ĝin ekkaptu kun impeto, kaj ĝoju por la ĝoj’, proleto!Se vin karesas man’ tenera simile al zefir’ vespera, malfermu koron kun ampreto, kaj amu por la am’, proleto! Se Oro ŝtelas vian sangon, Kaj se la horo per signalo |
Jam forpasis la somero, prujnon spiros la aŭtun’, en la koroj la esperon hejtos nur tre pala sun’.La hirundoj jam forflugas kaj funebras la pejzaĝ’, pezaj zorgoj al mi plugas palan kampon de l’ vizaĝ’. Haltu, haltu en aero Se printempe vi revenos, Flugos en ĉiel’ senbara Esperflamoj en mi brulos, |
Mi anoncas reviviĝon el la frostomorto, ve, sed per mallonga vivo dotis min la sorto.Mi anoncas la printempon, kun ĝi la sunbrilon por arbaroj foliaron kaj la birdotrilon. Mi anoncas por la buŝoj La animon mi dissendas |
Mi amas la malgrandajn domojn kun ties neĝe blankaj muroj, kiujn de supre gardkontrolas kastela kaj preĝeja turoj.Mi amas la silenton noktan, kiam la zorgoj jam ekdormis, kaj la hundboja sonĝ’ el nuno pli belan estontecon formis. Mi amas labortage ĉiujn Mi amas la ĉifonajn bubojn, |
Herbmilionoj en printempaj ventoj luliĝas, verdas, kreskas en silento, kaj marŝas jam al ili pluraj centoj da bovoj kun nesatigebla ventro.Pri sukoŝvela trunko, verdo silka la bonaj herboj fanfaronas vante, la kardon sekan kun la kapo hirta ili rigardas moke, malŝatante. La sukoŝvela trunko, silka verdo «Malsaĝaj herboj», diras nun la kardo «Malsaĝa kardo! Kontraŭ la potenco |
Migrobirdo, vi forflugas, kampe grakas frugileg’, mi la fremdan teron plugas kun amara klopodeg’. Migrobird’, se vi ekmastros vian neston post reven’, mi la fremdan teron rastros kurbe de amara pen’.Migrobirdo, grajnon, vermon al la idoj portas vi, la tritikon, frukton, kernon ne por mi rikoltas mi. El la vintro en sunbrilon de la sudo celas vi, en la vintra frost’ hejtilon havas mi, se ŝtelas mi. Migrobirdo, vin sen baro, Migrobirdo, mi volonte Migrobirdo, mi nur pense |
La kampo estas granda sunkameno, bakiĝas en ĝi verde jam la greno. Angore staras la ĉifonaj mastroj kaj por la pluvo preĝas kun la pastroj.La sun’ mokridas pri la preĝ’ enua, ĉion envolvas polvo ĝisgenua, kaj el la polvo-mar’ kun hirta kapo emerĝas la Mizer’ en stulta gapo. |
Ne ĝojas mi, se venas la somero: en ĝia arda koro mankas amo, kaj mian karnon trasekigas ĝisoste ĝia flamo.Se la vizaĝo soifegas roson, ĝi trempas ja en ŝviton mian vangon, kaj ĝia pluvavida tero elsuĉas mian sangon. Kiam la klingo de falĉil’ ektintas Rifuĝi nur la Moŝta Mono povas Mi trenas ŝarĝon, besto tolerema, Ne timu, la falĉilon rektigitan |
Kvar ĉevaloj kun kaleŝo, bona ras’, facila freŝo, polvokirle tragalopas, la okulojn polvo ŝtopas.Veturigas grandsinjoro, mond’ alia, bril’ kaj gloro. Vojon polvonubo signas, la koĉero alte dignas. «Flanken, flanken, he, kampuloj, «Jen do, Joĉjo, tiu inda |
Peza ripozoSur polvaj stratoj antaŭ domoj La nuboj naĝis super ili Malgrase ili penis, grasis |
Lin potenculoj malestimis kiel la rustan feron, sub piedpuŝ’ li kapon klinis kaj plugis, semis teron. Virin’ varmsina plezurarde neniam lin alpremis. Distriĝi? Drinki? Danci ĉarde? Li fosis, plugis, semis.Jen lia tombo… Granda tristo ne nigras, mankas ploro. Ĉi tie, en la vintra frosto, nur larmas mia koro. Ne sonis ĥor’ funebrofeste nek tombceremonio, nenia ŝanĝ’, nur mortis beste la vivsemanta dio. |
Ankoraŭ mi memoras, apenaŭ pasis Majo, kun varme pulsa sango, printempodora gajo, kiam el ĉiuj floroj juneco stulta ardis, kaj al la foraj montoj ebrie mi rigardis.Ne antaŭlonge venis eĉ la somer’ sovaĝa, sed poste ĝia flamo fariĝis aĝa-saĝa, poste, sur kalvaj vojoj kun grize flavaj flagoj, enkuris la aŭtunon venene splenaj tagoj. Kuregas jam la tempo velkbrune tra l’ kamparoj, |
Mi staras mute antaŭ la spegulo. Vizaĝo fremda min rigardas gape, kaj kvazaŭ prujno tra aŭtun-nebulo, jen, grizaj strioj montras sin surkape.Mi serĉas la malnovajn konatulojn: riĉbuklan bubon kun la ruĝa vango kaj kun malhela bluo de l’ okuloj, sur kies lipoj trapurpuris sango. Mi serĉas la junulon tromemfidan, Mi serĉas viron, kiu kante ŝvitis, Neniu…! Sed jen ulo kun rezignoj For, for de mi ĉi fremdan vizaĝaĉon, |
Laŭtis nia korto de rido gaj-asperga. Hop-hop! – sonis vorto al la ĉevalo verga.Eta blonda filo kuretis trote, tinte, maja brilo-trilo ridegis ankaŭ vintre. Sed en tag’ de Majo Vintris ter’, ĉielo. |
Pro perdita ido ploras turto-par’ kaj la vent’, kun frido. ploron de amar’ portas, portas, turne tordas
super la kovrilo roskovrota…
Dormu, filo, eta filo. Pro la dolorsvarmo fluas al la
miozot-kovrilo esper-sterna…
Dormu, filo, blonda filo. Vundo sen cikatro vivmalpace
apud la lulilo surpluvota…
Dormu, filo, mia filo. Jam pli bone por vi sortobato,
en la tomblulilo, for de ploroj.
Dormu, kara, mia filo. Dormu, dormu, mia sonĝ’ subtera
dormu en trankvilo miozota,
dormu, kara, mia filo. |
Senbrue volas vi de ni foriri, adiaŭ-flagojn vent’ ne ŝiras, sed ankaŭ l’ fruktomaturiga suno silentas, kiam ĝi foriras vespere ĉe la horizonto. Feliĉon, kara forironto!Vi iros, kiel granda militestro post venk’ foriras el batalo por serĉi iom da ripozo glora en verda varmvetera valo, kie gajritma birdotrilo lin refreŝigos en trankvilo. Sed povas esti, ke transoceane Vi estis batalant’ unuavica, Vi, laŭ spirito Zamenhofa, Kaj vi rezistis venke, malgraŭ krudo Vi iras, kiel granda militestro Vi iras for tra akvoj, montoj, valoj, Se en arbaro zuma vi ripozos |
Hej, fieraj, cigarfumaj palmoj por kafej-ornam’! Vintre vi dum muzikzumaj multaj noktoj pompis jam.Sed alvenis la printempo, ruĝe krevas florburĝon’. Por vi estas velkotempo tiu freŝa florsezon’. Puras bluo senmakule, |
Ondetis grenkampo grandega, mara
ĉe rand’ arbara,
kaj en la ĉielo de klara puro koloraturo.
Nin varme luladis en sia sino ho amikino?
Inter la parfumo de floroj majaj ni estis gajaj.
Ni kaptis la nunon sen celoj, planoj, per molaj manoj.
Sekretojn fabelis al ni tilioj, post papilioj.
Ho Maj’! tiu Majo sunbrila, lasta de ĝojo ĉasta!
La zumoj, parfumoj, majaj koloroj en niaj koroj.
Vespere nin benis edena ĉarmo paŝtista ŝalmo.
Ve, mortis ĉi tempo. Jen ni ĉi tie nun apatie.
Post dekoj da jaroj mi vin revidas, la laco sidas.
Malĝojo vualas al vi la vidon, mortigis la ridon.
Rigardu, nun estas denove Majo, sed kun malgajo.
Nin ŝarĝas la vivo, kaj bruas urbo, en griza turpo.
Post dekoj da jaroj! Ĉu vi memoras? kial vi ploras?
|
Tag’ post tago ŝi malgajas kiel vesperiĝ’ aŭtuna, apatie ŝi rigardas al la malproksim’ sensuna. Iam noktonigre pompis, nun jam blankas ŝiaj haroj, kaj la brilon de l’ okuloj rabis for la sepdek jaroj.Ŝian korpon fortoplenan rompis penoj de laboro, kaj pro la suferoj troaj torporiĝis ŝia koro. Vanas la konsolaj vortoj, ŝi esperi plu ne povas, je l’ paroloj esperigaj eĉ la brovon ne ekmovas. Se espero kaj obstino |
Eklarmas mia koro, vin vidante en zuma laborejo de uzino, kiam mil mordajn radojn murmurante movas la monstra forto de turbino, kaj viajn vangojn en ĉi raba rito makulas strioj de fulgmiksa ŝvito.Mi vin renkontas ankaŭ en kontoro. Tuttage sidas vi ĉe skribmaŝino, dum viajn formojn taksas direktoro. Kaj ĝis alvenas rampa tagofino, en timo, honto, tedo kaj tolero vi revas pri la amo kaj libero. Ankaŭ en vendohaloj vi ĉeestas, Vin ĉie vidas mi en viv’ vandala. |
Tridekdufoje mi jam vidis alvenon vian, ho Maj’, kaj ĉiam venis vi kun verdo, kantbirdo, floro kaj gaj’. Kaj dum zefiro via flustris, esper’ animon mian nutris, pli forte batis koro mia en vent’ majmelodia.Kio la roso por la kampoj, la suno por la maten’, la fonto por la soifanto, libero post la katen’, sekreta sonĝo en ekzilo, espero sub la pendigilo, vi samo estis en sufero, ho Majo, maj-espero! Sed nubo nun ekkovris nigre La sonĝo tamen ne perdiĝis, |
Pluvego frapas, fulmotondras, impeta vent’ min portas puŝe. Kolera ŝtormo, kial do vi min lavas, lavas duŝe?Vestflikojn lavas vi kaj polvon kaj malpuraĵojn de l’ ekstero, kiuj sur miaj vangoj kovras la palon de mizero. Tamen, mi amas la malpuron, Ne duŝu do plu min, pluvego, Vi nur imitas uraganon, For vin, kaj venu kataklismo! |
Mi tra dezerto fuĝas kure sub nuboplena firmament’, kaptistoj pelas min surspure kaj murde venas ŝtorma vent’.Post mi la inferaĉo bolas, kaj antaŭ mi la muĝa ŝtorm’. Mi kuras, kaj ĉi ambaŭ volas min sterni por eterna dorm’. Nenie estas rifuĝloko, Antaŭe, poste kaj jam meze Mi transformiĝos birdo kanta |
En posttagmezo griza kaj sensuna balaas vaga ventfantomo, kaj antaŭ nia domo foli-amas’ kirliĝas, flava-bruna. Jes, en la Romanelli-strato aŭtunas, jam aŭtunas, frato.Ne antaŭlonge florojn mi kolektis printempajn florojn de ĝardeno, kaj nun en malsereno l’ aŭtuno tiajn bukedaĉojn plektis el defalintaj foliaroj. Ho, kuras viv’, galopas jaroj. L’ esperojn, kiujn mi dum la junaĝo En tia tago, kiam arboj ĝemas Ni vidu do! Min la Ideo gvidis Ne mortis tiu fido de l’ revulo Jes, al revland’ la vojo tro malglatas. Futuro, ho futuro! Ĝi silentas Kien do mi sopiras, kompatinda? Ne eblas tio! Kvankam kiel bone Salutojn al vi, kaj sukceson belan |
Faladas neĝo kaj kovrile jam kuŝas ĉie sur la tero. Sonĝadas sub ĝi nun trankvile la semoj ĝis la primavero.Faladas neĝ’ kaj dike kuŝas sur la folifalaĵo seka. Ĉi mortintaĵon vane tuŝas la sorĉo de l’ printempo veka. Kaj ŝajnas, ke la neĝo tute |
Profetoj frenezumas de sia rasorgojlo, evangelion krias pri rajto de la klabo, kaj kun ŝaŭmanta buŝo sputadas la Gargojlo, ke l’ mondo apartenas al la Elita Ŝvabo.En ĉi mallumo, kiam sub boto de vandaloj baraktas popolrajto, homamo, bono, belo, inter la sufokataj homaraj idealoj samsorte estingiĝas la lum’ de l’ verda stelo. La «malgermanan» lingvon kondamnis je sufoko Kial al sklavpopoloj internacia lingvo? Nu jes, Eŭropo estas grandparte ergastulo, Armeon lian tie forglutis la kaptilo Mateno ekkrepuskis! Esperas jam denove Kaj nia lingvo vivos, kaj sur la Vojo plue Ĉar tiu stelo brilas inter la grandaj lumoj |
Printempe kaj aŭtune, subpluve kaj subsune, en frosto kaj en ardo, en fruo kaj en tardo, feliĉe kaj missorte, ĝisoste kaj ĝismorte, mi estas via adoranto, Liber’ kaj Esperanto! |
Ruinoj min ĉirkaŭis fulge, fume, postgustis mortotima veo, sed nun mi tamen staris palpebrume sur kurba supro de l’ ŝirmejo.En la urbmez’ ankoraŭ malserene murmuris la kanonaj kantoj, sed tie ĉi jam realiĝis plene la sonĝo de la atendantoj. Mi ĵetis ĉirkaŭ mi rigardon gvatan, Lavita ŝtorme, la aero mola |
Ĉifonojn de la vintra tolo blanka traboras brave la floret’ galanta, nubkaravanoj mornaj forveturas, la firmamento ree blue puras, zefiro flustra flugas kaj fabelas, en korojn stultaj revoj sin enŝtelas.Ni fidu! En ĉi nova primavero ne venos ventoj trompaj per malvero, teneraj sole al la floroj klikaj en la Edeno de la palmoj dikaj, de kie florojn, kiuj pli humilis, de longa tempo oni jam ekzilis. Se leĝo estas tiu diro tinta, |
Jen, kamparanoj ĉifonvestaj solene staras sub la arda sun’. Sur sulkaj vangoj ĝojoj festaj pro l’ granda horo alveninta nun. Al ili zumas, jen, la muziksonoj kaj ne al princoj, grafoj kaj baronoj.Ĝis nun baronoj, grafoj, princoj uzurpe regis sur ĉi larĝa kamp’. Kampuloj penu kun dentgrincoj en ŝvit’, malsato kaj humila ramp’! Jarmilon ili ĝemis en ĉifonoj, dum pompis princoj, grafoj kaj baronoj. Nun jen la kampo, dividite! Ho brila hor’ de tempoj novaj! |
En sonĝo princinon mi vidis kun vangoj malsekaj de ploro. Popolo bienojn dividis, jen kial ŝin kaptis hororo.«Felico de plebo kampara, por mi ĝi ne estas havinda! Bieno grandega kaj kara, vi estas aminda, savinda! Ni ĝin dum mil jaroj posedis Por kio al plebo ĉifona Ĝi scias ja nur laboregi, Al lando ekstera mi iros |
Mi kiel hom’ naskiĝis, kun homrajtoj, kaj tamen oni igis min servisto, eĉ besto, ĉar la zorg’ en trudaj rajdoj min pelis sur la dorna voj’ de tristo.Kaj vane mi al dio, al diablo kaj al Fortuno faris okulumon, el la ansero de l’ riĉula tablo, Lazar’ manĝema, mi nur gajnis plumon. Mi prenis ĝin, kaj post altranĉ’ kaj fendo Sed nun el la veado de l’ sufero, Kaj flugu la animo kantflugile, |
Maja suno, maja flor’, ridoj ehas, kantas hor’, en plej bela tag’ de l’ jar’ ĝoje ludas infanar’.Tago, tago, maja tag’! Flirtu alte verda flag’! Mondlingvanoj estas ni, verdan Majon festas ni. Kanto, kanto, maja kant’, Danco, danco, maja danc’! Majo, Majo, majvesper’, Adiaŭas jam la tag’, Nokto, nokto, nokt’ en Maj’! |
Sur larĝaj kampoj maturas la gren’, ĉielo rozas en frua maten’.Plugistoj novaj! Jen nia moment’! La propran grenon karesas la vent’. Ekkaptu tenilon Ne estas per groŝoj Ni plugis kaj semis |
Poplo staras, jen, gigante, bluajn altojn atingante en la mez’ de l’ kampo. Suprengape strangan tremon mi eksentas, knaban emon por la suprenrampo.Tiu aĝ’ kaj forto foras, sed, revante, mi memoras pri l’ fabel-rakonto: «Sola, en majesta noblo, staras ĉielbora poplo en la mez’ de l’ mondo. Se vi volas temerari, Helpos vin ĉielarmeoj, |
Ŝi amis la amon, la dolĉajn momentojn, kaj, koro ĉe koro, gustumon de sentoj.Ŝi amis duopon en horo vespera, surkorpe la ludon de mano tenera. Ŝi amis brakumi Ŝi amis la Vivon, |
La etajn domojn lante
silento lulis,
en florĝarden’ bluante miozotoj okulis.
La vilaĝeton oraj lumfaskoj ornamis,
la sunradioj gloraj brilegis kaj flamis.
La brilaj buntoj mutis en granda silento,
nur la minutoj flutis en tempo-torento.
|
Abeloj flugas kun ŝarĝriĉo, pilkludas knab’ en gaja salt’, la vivo vivas per moviĝo, lacigas sole la halt’.Mi iras el la valo verda al supro de la roka mont’, mi vagas, vole vojoporda, kaprica mondvagabond’. Postrestas post mi ĉio brua, De l’ raraj herboj gapas muto, |
Se vi ne scias kion fari, ĉar via kor’ en duboj dronas, direktu vin al la Naturo, ĝi tuj konsilon al vi donas.Demandu foje la tempeston, kiam sortbatoj vin martelos. Ĝi diros: La venteg’ purigas, kaj post malhelo ĉiam helos. Demandu foje la abelon, Demandu foje la ĉielon, Demandu foje la birdetojn, Demandu foje floran kampon, |
Orblonde ondas ŝiaj haroj simile al la spiko-maroj, kiam la ventomelodioj ludadas kun la sunradioj.Kaj bluas paro de l’ okuloj simile al ĉiellazuroj super lageto tre trankvila en frumateno freŝe brila. Muzikas ŝia rido trila Ŝi flirtas kun facila freŝo, Orinja estas ŝia nomo, Ŝi estas ĝojo nedirebla, El or’ ja estas ŝia koro, |
Sur polva strato, inter knaba moko, anasoj marŝis vigle al naĝloko, dum pacaj bovoj lante, en silento tiris la veturilon de la tempo.Jen estis la kastel’ kaj la kabano, kie mi vivis vivon de infano. En la sunbrilo, ĉe l’ arbara rando filandroj flosis for al fea lando. Nenio, ŝajne, estis ŝanĝiĝinta, |
Memoro pri knabino kamparana en mia koro eĉ nun alte arkas, kaj ŝia orblondeco vive sana en la anima fundo sparkas, sparkas.Mi scias, ke pasinta printemphoro neniam plu revenas sama, sama, kaj la serĉado de velkinta floro inter la novaj estas vana, vana. |
Memoro truda, kial vi min tentas, kiam la kordoloroj jam silentas simile al la laciĝintaj ventoj kaj dormas en arbaro de la tempoj?Memoro tenta, kial vi vin trudas, nun, kiam miaj vundoj jam ne nudas? Ho lasu ilin subcikatre dormi, ne volu ilin ŝiri, novajn dorni. Memoro, vi ne estas ja Promeso, |
En soleca horo pensoj boras min, en soleca horo mi memoras vin.Vi min zorgis, vartis kun ĉiama pret’, kaj mi vin rigardis dua patrinet’. De vizaĝo via Ploras la betuloj |
Denaske iĝis mi hungaro (pri vol’ neniu min demandis). Oni min lulis sur kamparo (la av’ ĝin nudpiede plandis).Sub oraj spikoj de tritiko min nutris sole pano seka, al sonĝoj estis la liriko la trista voĉ’ de bovo bleka. Mi de fremdnoma grafo lernis Preĝeje la predik-fabelo Denaske iĝis mi hungaro, Mi volas esti homo nura, |
Facile flugu pura penso tra ĉiu lando, ĉiu lim’. Ĝi portu markon de la menso, aspiron ardan de l’ anim’.La penso estu plej libera, kiel la birdo en aer’, kiun ne baras reto fera, nek feraj leĝoj de la ter’. La penso estu june pura La penso juna, penso justa, La penso estas pleja dono Ne, ne, ne eblas la afero: Kaj se despoto ĝin enfosus |
Kiam mi vin ekvidas, printempo estas refoje, apenaŭ mi min bridas, burĝonoj krevas ĉe-voje.Kiam mi vin ekvidas, la turpa tempo rekuras: paseo mia ridas, nuntempas kaj futuras. Sed ve, en mia brusto |
Sur vitro fenestre glacias frostfloro, en brusto maldekstre glacias la koro.Glacias okule la fonto de larmo. Ho vartu min lule, virin’, via ĉarmo! Pleniĝos per varmo |
Mi vin deziras kiel la flugon la hirundo, mi vin deziras kiel la freŝan vindon vundo.Mi vin deziras kiel la signallumon ŝipo erarvaganta nokte kun frakasita ripo. Mi vin deziras kiel la buŝ’ deziras ridon, Mi vin deziras kiel la pluvon seka tero, Mi vin deziras tiel, ke tio eliksire |
Cel’ de sopiroj, fonto de plezura frenezo, sorĉa vaz’ de kulpoj sanktaj, kusen’ el felanugoj karesantaj kaj el karnŝira dorn-amaso dura!Ĉielbeata kaj infertortura estas la sento, kiun vi inspiras, la koron vi kuracas kaj disŝiras, satan-lasciva kaj anĝele pura! Tian idolon faris mi perplekse Ho koni vin, ke post volupt’ infera |
Sopirojn mildajn kaj dezirojn ardajn plenumis vi beate, beatige. De tiam mi iradas lunatike, de l’ koro sentas kreski florojn tardajn.Mi pekis versojn durajn kaj ponardajn, nun pardonpete mi pri tiuj hontas, kaj el okuloj miaj larmoj fontas ĉe l’ vido de l’ okuloj mildrigardaj. Anĝel’ vi estas, jes, anĝelo nura, Ĉiel’ plenigas min, ne abomeno! |
Tro frua turdo freŝe flutas la mateniĝan kanton. Mi mutas, mutas, ne salutas resone la kantanton.Sed kanto estas kiel sango, kaj ruĝas sang’ ekscite. Mi volus, eĉ kun pala vango ekkanti tamen, spite! Oj, false nun la turdo tonis, |
Jen trilas trilo trile trila, jen brilas brilo brile brila, ĉi-ĉi-ĉi, verdas vasta valo ĉi-ĉi-ĉi, kantas najtingalo. En la brilo, en la trilo
floras floro, grincas grilo. Ĉi-ĉi-ĉi, tra la tuta tero En granda trila-brila vervo Eble falkoj fajfos fale
melodion najtingale. Proleto, gajtemperamente La karajn kantojn kantu kore, Floroj floru, birdoj trilu,
en orkestro vi nur grilu. En granda festa glordiboĉo |
Mi sidas sub tilio, mi, la vivanta homo. Ruinoj de Akvinkum kuŝadas ĉirkaŭ mi, kaj el la muroruboj la fantomanta Romo susuras pri forpaso de monda imperi’.Kvazaŭ l’ antikvaj dioj suspirus tristrigarde pri l’ forto de l’ legioj kaj glor’ de l’ Roma gent’, pri belulinoj, kiuj amis kaj kisis arde inter ĉi tiuj ŝtonoj polviĝaj en silent’. Antaŭŝovita pugno de Urbs, la mond-priraba, Riĉon amasigitan per rab’ kaj sklavlaboro Ĉi tie, ĉe Danubo, ĉe la maljuna Ister, Ekstere spitis muroj al la atak’ surpriza, Jes ja, ne mankis distro, plezuro kaj festeno Kaj kio jam fariĝis ĉio ĉi? Ruinaĵo. Ho vi, Eterna Paso! Jen, kiom da fiero, Kun la jarmiloj dronaj tre multaj brilaj steloj La sava morto sendas ripozi sklavajn brakojn, |
Ho, tiel bele estis fidi, fidi! Min lulis balancilo de l’ espero kaj svingis. Kaj mi ne povis bridi, jam ŝajnis, ke mi flugos for de l’ tero.Okazis io. Ĉu ŝiriĝo ŝnura? Subite mi defalis pug-al-ŝtone. Mi flugi volis tra l’ aer’ lazura; nun, se mi povus rampi, estus bone. |
Sed kial do silentas la esperantaj bekoj? Ĉu ili mute pentas pri iaj grandaj pekoj?El kia stranga kaŭzo, kun kia stranga celo do estas tia paŭzo en bril’ de l’ verda stelo? De kie nian lingvon Mi vane min turmentas Ribele mi parolas |
Lasu en trankvilo paca ruliĝadi la riverojn kaj sen spit’ en spleno laca dissplitiĝi la esperojn.Lasu tiujn en trankvilo iri for de l’ verda kampo kaj sin turni en humilo al la leviĝinta lampo. Lasu tiujn en trankvilo Lasu tiujn plu incensi |
Mi plugis virgan grundon ĉe vilaĝo kaj semis grenajn grajnojn dum junaĝo, sur fremda kampo kurbajn garbojn ligis, de fru’ ĝis nokto min labor’ ŝvitigis, nokte forpelis mi la sonĝfeinon kaj tamen ne akiris skribmaŝinon.Mi lernis skribi, libroteni false, laŭ la ordon’ de l’ ĉefo danci valse, honeste trompi kiel komercisto, vendadi kiĉajn bildojn de la Kristo kaj miksi akvon en la bonan vinon, sed tamen ne akiris skribmaŝinon. Mi flegis florojn en fremdula korto, Salajris mi en multaj laborformoj, Mi verkis versojn, gazetartikolojn, |
Freneza strebo, diboĉo ĝoja, ebria ŝvebo kaj danc’ re- kaj refoja! Jen nia sorĉomondo; ĝin donas brilo lampa. Ni flirtu en la lumorondo kaj rampu vermo rampa.La brilo ora, la danc’ ebria en vest’ kolora, Jen estas mondo nia! Kaj ekster la lumrondo ne gravas nokt’ malluma, ni flirtu en la sorĉomondo en danco gaje zuma. Malbone gustas Ni buntas veste |
Ĉasist’ murdema pafis la hirundon flugantan gaje kun printempa fid’, kaj flugilfrakasite sur la grundon ĝi falis, kuŝis jam en mortrigid’, kiam poeto venis tenerkora, ĝin levis, portis al herbejo flora.En bunta freŝo de herbej’ floroza, ombre de granda kverko estas tomb’, kaj tie, en kvieto dolĉripoza la birdo kuŝas post la vivo-romp’. La bird’, la povra birdo pace kuŝas, hororo hirta de nun ĝin ne tuŝas. Abeloj tiun tombon ĉirkaŭzumas Kaŝita loko, kiel pura penso Trankvila loko, kiel feĝardeno, Jes, tiu tomb’ sekreta kaj simbola Ho, vanaj veoj de dolor’ senpova! La tombo fantazia kaj simbola, |
1Deviz’ belega la frateco, 2Tra l’ kosmo min flugigas la raketo, 3Eterna movo, turniĝado, paso, 4La bird’ en kaĝo forta, 5Post tromultiĝo de l’ homraso 6De l’ Tero, kiel ajn la Fato nigros, 7Filozofi’! Respektu ĉi sciencon, 8Eterna paco? Revo stulta! 9Ej, ne aŭskultu pri la vana |
Sur verda arbo de juneco la floroj estis sange ruĝaj, kun forto de plej spita speco ĝi staris en la ventoj muĝaj.Se fleksis ĝin la uragano kurbige ĝis la tero kota, elaste de la juna sano ĝi restariĝis, nevenkota. Ho, arbo de junec’ iama! |
Kiam vivkoloroj jam ekpalas kaj fenestrojn niajn larm’ vualas, floras vi de l’ lasta varmo suna, roz’ aŭtuna, blanka roz’ aŭtuna.Jam lamentas veaj ventohoroj pri tretitaj kampoj, velkaj floroj, sed vi pompas, freŝa kaj imuna, roz’ aŭtuna, blanka roz’ aŭtuna. Palos vi sur tombo ĉe l’ urbfino Sed, ankoraŭ juna kaj serena, «Roz’ aŭtuna, se mi vin rigardas, |
Lokomotivon venkas la dizelo, dizelon la turbino, la turbinon devancas la raketo. La akcelo de l’ vivo ĝis frenez’ ne havas finon.Sirene frenezumas la fabrikoj, la fumtubegoj signas per fumsvingo: Necesas pli da ŝtalo, pli da brikoj! Ni urĝas! Hastu! Por futur-atingo! Meditas en matena fru’ la strato: |
Ĉiam promese venas la novaj, novaj jaroj, kaj unu post alia ĉifiĝas kalendaroj.Promeso januara decembre jam fiktivo. Ĉifiĝas kalendaroj, ĉifiĝas nia vivo. Nur du aziloj estas Rigardas la junulo Sed kiu sin de tomba Tre duba la futuro, |
Turmentas ege min io premega en la kranio! Ho donu vinojn, vinojn multajn, surverŝi miajn pensojn stultajn!Tra kiu ĉi idoj mensaj eskapus en vortoj densaj, la gorĝ’ ne voĉu plu, sed mute nur vinon glutu avidglute. Ne pensi kaj plu ne voĉi, |
Jam sunaj tagoj devus esti kaj valoj sin per verdo vesti, sed tamen fridas vento puŝe kaj magra merlo fajfas fuŝe.Burĝonoj timas de malfermo, retenas nazon ĉiu ĝermo, palpante la printemp’ malfruas, veter’ kaj tempo ne kongruas. La vintro provas sin transsavi, Stultiĝis la klimato multe, * * *Fornaĝis fine la neĝnuboj lastaj, jam turtoj flegas sian neston,
pudore bluas la violoj ĉastaj, la arboj prenas verdan veston.
Printempe vestas sin eĉ la knabinoj kaj montras siajn formojn brave,
kun kaŝa amsopiro en la sinoj promenas tra la parko pave.
Ha, nuptojn kovras la ĉiela kloŝo! Gravede grincas gaja grilo.
Kaj eĉ en olda pantalona poŝo nun malfermiĝas la tranĉilo.
|
Amata Lona, venu, vin mi kantos, al via kapo florornamon bantos. El varmaj vortoj el la fundo kora formiĝu la girlando multkolora kaj brilu en la blondo de l’ hararo festone kiel rozoj sur altaro.Krom mia amo, min por tio movas la onidiro, ke mi vidi povas nur dornojn, ne la florojn sur rozarbo, mi fumas, kiel la malseka karbo, kaj por virina ĉarmo, am-intimo ne estas flam’ al mi en la animo. Ĉu tio estas ŝajno do aŭ vero? Ne vidis mi okulojn, kiuj same Ho, viaj manoj! Vere, hom’ ne kredas. Naskiĝis viaj brakoj por brakumo Sur viaj vangoj freŝaj rozoj pompis; La koro al vi estas trezor-gemo Via animo havas la profundon Rideto via estas tiel bona |
Ĉi vorton vi ne rajtas elparoli simile al aliaj cent kaj cent, dum la eldiro devas al vi boli en la animo la plej sankta sent’.Majeste sonu ĝi el via buŝo, mistere kiel la revelaci’, aŭ korjubile kiel post akuŝo la krio de patrina emoci’! Ĝin ne diradu trive, ĝisagace: |
Post estingiĝ’ de l’ lampobruloj la tempo pasis jarpostjare, ĝis, blindiĝinte, la okuloj komencis ree vidi klare.Post estingiĝ’ de l’ lampobruloj l’ okuloj ree vidas klare, foriĝis la incensnebuloj, la ruĝa stelo brilas kare. La ruĝa stelo brilas kare, |
Neniam estis tia! Mi sinjoras! Montaroj verdas tra l’ fenestroj grandaj, sunbrilo bene miajn tagojn oras, nubetoj blankaj naĝas, rozorandaj; feinoj varte super mi deĵoras, regalas min per bonoj fajne frandaj; min mole lulas lito kaj fotel’, jam ŝajnas, ke mi estas en fabel’.La sola devo: kuŝi kaj ripozi, kaj ĉio servas min, la kuracaton, humoron mian oni volas rozi, prizorgas saĝaj kapoj mian «staton». Ne nur tablojdojn ili povas dozi, sed ankaŭ ĉarmon, varmon, delikaton. Servata tiel estis nur la princ’. havanta la servuton de provinc’. Min lulas lito sur la blanka brilo Kaj vidas mi la tutan mondkonfuzon, Sed mi, giganto, ne senfare sidas! «Huŝ!» De senlima lando de vizio |
Tro ardas jam la suna kiso, formaturiĝis la ĉerizo, la vaksmatura greno – ora gajn’ – la kapon klinas antaŭ la kombajn’.En sakojn lirlas or’ tritika, jen la liriko plej lirika. La komunumaj sakoj portas ĝin, la kooperativ’ rikoltas ĝin. La tuto estas idilio Jen kiel mi ĝin fantazias. |
Defalis la idolo kaj lia gloro mortas… Statuojn liajn ĉie disbatas martelfrapoj. Oni jam lian laŭdon ne kantas kaj ne vortas, forstrekas lian nomon el libroj kaj el mapoj.Laboris la popolo kaj kreis grandan, novan, mirindan kaj heroan. Li brilis kaj sentencis, kaj ludis ĉioscian kaj ludis ĉiopovan kaj la Homaran Lingvon ekstermi li intencis. Juĝisto mi ne estas, nur esperanta homo, |
La vivo vintris. Dikis neĝtapiŝoj. La frosta ĉiopovo brove murdis, plej sanktajn vortojn preĝmaŝine gurdis adeptoj kaj gazetoj kaj afiŝoj.Paroli oni rajtis nur en kliŝoj. Jam ĉiu homo vostosvinge hundis, la pensoj en rivero alprofundis kaj fuĝis en la ventron de la fiŝoj. Sed falis tiu ĉiopovo vintra, aervezikoj en ŝaŭmanta denso |
Ni kantu jam pri Bion, oĉjo bona, ĝoje, ke lia speco ne elmortas. Li, libraĉeta kaj gazetabona, eĉ versojn legas kaj la stelon portas. Li estas dupieda propagando, ĉiu evento verda – por li frando, kiun li ĝuas elpuŝante krion: «Ho, se la kara Majstro vidus tion».La lingvo ne malsanas anemie: Vortaro Plena, Plena Gramatiko aspektas jam pli ol akademie kun la timeble respektinda diko. Kaj ATA-ITA-skriboj, Terminaroj! Se oni pesus, estus du kvintaloj. Ekkrias nia bona oĉjo Bion: «Ho, se la kara Majstro vidus tion». Dankeble al la dezirata lakto Ne nur la plenaĝuloj ĉiujare, Sed pli ol tiu ĉi florad’ kaj kresko Ne vane la kantistoj jam esperas, Ni ne forgesu pri legaĵo spica, Kelklande iam estis granda fasto, Jen estis la epoko de malfondo: Ĉi-tempe eĉ Balkányi ne laboris, Kaj fastis Baghy en la nesto doma, Mi fastis kun Maria (en la Grupo) La granda fasto pasis for postlonge Li tamen lernas, pigre ne bradipas, |
Vi, kamarado, trovas turpa, ke mi kun buŝ’ acida, kurba rigardas nian belan kreskon, ĉiopromesan adoleskon de la socialismo.Mi, kamarado, entuziasmus, se mia tus’ ne tiel spasmus, se ne sur rando de pereo sed sane penus mi por kreo de la socialismo. Ho, kamarad’, al alta alto |
– La celo fiksa vokas flagosvinge, minutoj urĝas en freneza kuro, progreso pretermuĝas fulmatinge el ombro de jarmiloj al futuro.Rigardu, frato, jen, la dia Homo per tondraj spacraketoj jam veturas, kial do haltis vi ĉe l’ gardodomo, kiun eksprese trajno preterkuras? Paseon aĉan vi ja abomenas, |
Varmego en la sango – bolegas la aero. Instinktoj tiras-puŝas por ĝuo kaj sufero.Sopir’ plezuravida – ho, ardo de la suno! Rapidu en voluptoj, se gravas nur la nuno. Sovaĝe brulaj kisoj – grenkampoj grajnfekundaj. Flamantaj amantinoj – ja venos vintraj ventoj. Brakum’ ankoraŭ ardas – filandroj flosas naĝe. Somer’, somer’, virinoj: sukplenaj vegetaĵoj! Malnovaj saĝoj – ilin jam l’ antikvuloj sentis, |
Amikoj, levu, levu glason, la Tempo ne ĉesigas pason, do drinku ĝis la fund’, ja post dimanĉo venas lund’!En bona vino estas flamo, arom’ magia, sorĉbalzamo, do drinku ĝis la fund’, la akvo restu por la hund’! Ĉe suĉ’ de suko eliksira Se en la kap’ laboras vino, Kaj se ŝi vin forlasis turpe, Se oni diras: vivu saĝe, Do gaju kise, gaju kante |
Riproĉas korvoj de sur arbobranĉoj la homojn, kiujn kovras nebulfranĝoj. Tremolfolio estas mia kor’. Virinoj, min ne lasu for!Kiel al grega korto lup’ avida, al floroj jam embuskas velk’ rapida. Mi timas, frostas kiel mola pup’. Virinoj, kaŝu min per arda jup’! Jen mi sterniĝis en la frid’ vespera. |
De sur kusen’ dormema de l’ langvoroj al vesperiĝ’ de l’ vivo mi rigardas, kaj foraj bildoj, buntaj de koloroj, en la subira suno al mi ardas.El la paseo eĉ la grizajn tagojn ia magie stela bril’ nun vestas, kaj ili pompas kiel fe-imagoj, ridetas, dolĉas, ravas kaj majestas. Sur flamrubandoj de la sun’ subira Sed se la sun’ subiros en lontano, Ne, ne! Ankoraŭ daŭras dolĉa danco Ankoraŭ banu sunradioj flamaj Ja post la sunsubiro forsvingiĝos |
Ekfebris pens’: la tero tuta pereos per atom-ekstermo! En ĉi pereo absoluta la mondo estos do kaputa kune kun mi, la eta vermo.Mondkataklismo min forviŝos, ne aĉa krev’ en orfa solo. Ŝtiparo mia vere riĉos, se la homaro kunbruliĝos. Ĉu estas do pli da konsolo? Konsolo? Ho ne! Fia vanto! Al vi mi diras, hom’! Ne lasu Tial la Hom’ do iĝis granda, Ne! Venku la pli homa homo! |
Popol’ ni estas, ne movado nura, kaj nia land’ la tuta tuta ter’. Standardo nia, de sangverŝoj pura, portas koloron verdan de l’ esper’.Kaj havas ni heroojn, eĉ martirojn luktintajn kun malico kaj malkler’. Poetoj propraj sonorigas lirojn pri amo, paco, justo kaj liber’. Ĉar kreis nin laŭ sia psika bildo Popol’ ni estas, ne movado nura. Popol’ ni estas ĉie en popoloj, |
Kiel la folioj velkaj deŝirataj de la vento, jen la postrestintoj kelkaj de la veteran-taĉmento falas unu post alia. Venis vico via.Ĉesis por vi ĉia lukto, hasto, urĝo kaj nervozo kaj klopodo kaj produkto, nun jam venos la ripozo, venos la ripozo vera en trankvil’ subtera. Akompanas vin hodiaŭ Sed se l’ lasta veterano |
Eknaĝi volas jam la ŝipo, kiun mi konstruadis ŝvite. Dum ĝi pretiĝis, mia ripo multfoje kurbis penstreĉite.Nun miaj jaroj estas en la feraĵ’ de l’ holdo kaj ferdeko. Portiĝos ĉiuj. Por mi jen la horetoj lastaj sur la seko. Kiam la ŝipo malaperos, |
Ĉu estas io sur la tero pli dolĉa, ol la sin’ patrina, kien soifo je tenero nin logas por luliĝ’ intima?Ĉu estas io sur la tero pli dolĉa ol la sin’ virina, kien la alta ammistero nin logas por plezur’ fascina? Ĉu estas io sur la tero |
Klarigitaj estas ĉiuj vortoj ne troveblaj en la Plena Vortaro (3a eldono). Signo de fontlokoj: (b) = Boirac (1909); (gr) = Grabowski (1919); (gm) = Grosjean-Maupin (1910); (pg) = Parnasa Gvidlibro (1932); (pe) = Pechán (1961); (s) = Plena Vortaro, Suplemento; (v) = Vérax (1910) (wa) = Waringhien (1957); (wü) = Wüster (1923); (z) = Zamenhof.adoleska (pe, wa, wü): plenkreskiĝanta bavi (pg, pe): ŝaŭme salivi bradipo (s): trifingra mamulo vivanta pende sur branĉoj, simbolo de pigreco bunta (s): multkolora ĉardo (gm, pe): hungara kampara drinkejo desaponti (z): seniluziigi devanci (pe): preterantaŭiĝi (en konkuro) dizelo (s): speco de eksplodmotoro dura (s): malmola ergastulo: labordomo de antikvaj sklavoj fajna (s): delikata fascini (s): sorĉkateni filandroj (pe, wa): blankaj fadenoj ŝvebantaj en aero malfrusomere fola (pe): frenezeta frida (s): malvarma gvati (s): kaŝobservi hasti (s): urĝiĝe rapidi hororo (s): teruriĝo kaputa (pe, wa): mortinta, ruiniĝinta (familiare) kombajno (pe, wa): kombinita rikolt- kaj draŝmaŝino kiĉo (pe): artobjekto senarta, plaĉa nur al malbona gusto langvora (gm, pe, wa): malstreĉiĝinta korpe-anime lanta (s): malrapida lasciva (pe, wa): malĉastema lirli (pe, wa): agrable plaŭdeti lontana (pe, wa): malproksima magra (s): malgrasa makjavelo: politika senmoralulo moloĥo: kanaanida idolo, al kiu oni faris hom-oferojn, bruligante la viktimojn en la interne kava ferstatuo de la dio morna (s): preme malhela moroza (s): malbonhumorema obskura (s): malluma olda (s): maljuna orgojlo (s): malhumila fierego palestro: antikva luktejo, korpekzercejo paseo (s): pasinta tempo pigra (s): maldiligenta povra (s): malriĉa, kompatinda predo (s): milit- aŭ rab-akiraĵo; predi: akire milite aŭ rabe primavero (pe): printempo pugo (s): postaĵo homa rastro (pe): fosilo kun triangula ferplato akutangula al la fosilo ronĝi (pe, wa): mordeti spuro (s): postsigno suspiri (s): ĝemspiri sterila (s): 1. senfrukta, produkti nekapabla; 2. senmikroba ŝutro (s): fenestrokovrilo tablojdo (s): plata medikamentpastelo tarda (s): malfrua temerara (pe, wa): ĉioriske sentima tenera (s): dolĉe kaj varme amkonduta torpori (pe, wa): pli-malpli perdi la sentkapablon, obtuze senti trista (s): malgaja trivi (s): uzkonsumi turpa (s): malbela |