HTML-eldono kreita laŭ la libroforma eldono:
Kembriĝo: Edmundo, 2013-10-29.
Vojaĝante en malproksima lando, viro iĝis nevole implikita en streĉa komplika aventuro, kiun, pro respekto al lia privateco, ni ne rakontos ĉi tie. Ĝi inkluzivis longan nejustan kaptitecon. Post lia reveno hejmlanden, readaptiĝo al la normala vivo montriĝis malfacila, ĉar lin profunde traŭmatis la ege impresaj travivaĵoj kaj la tro longa periodo de malsekureco, tra kiuj li pasis tie fore. Lian dormon, ekzemple, invadis premsonĝoj neelteneble angorigaj. Kuracisto konsilis entrepreni psikoterapion. La terapio tre bone sukcesis. Ĝi liberigis la pacienton je tiuj angorsonĝoj kaj aliaj perturbaj sekvoj de la traŭmato. Sed dum la terapio okazis ankaŭ io nekredebla, mistera, speco de mistika translokiĝo, kiu ŝoke-skue efikis al la terapiisto kaj vekis en li fortegan scivolemon. Post kiam ambaŭ konsentis, ke plua terapio ne plu estas bezonata, la psikfakulo petis la pacienton, aŭ pli ĝuste, nun, ekspacienton, tamen plu veni al ĉiusemajna renkonto por pli detale rakonti pri tiu eksterordinara sperto. La paciento akceptis. Ĉi tiu libro prezentas la dialogon inter la paciento kaj la psikoterapiisto, kiun la unua familiare, amike nomas Psiĉjo.
– Vi faras al mi vere grandan komplezon akceptante diskuti kun mi pri viaj travivaĵoj. Kiel mi diris, ili fascinas min. Sed ĉio estu plene klara inter ni. Ne plu temas pri terapio. Nia profesia rilato finiĝis. Ni transiras al io tute malsama: scienca esploro. Vi faras al mi, dankinde, la grandan servon kontentigi mian fakulan scivolemon.
– Ĉu senpage?
– Certe estos al vi psikologie utile detale priparoli tiun sperton, sed ĉar ne plu estas terapio, estus absurde, ke mi postulu pagon de vi. Kaj ne estus honeste rilate al la san-asekuro.
– Psiĉjo, psiĉjo, vi miskomprenis min. Mi celis: ĉu mi faru tiun servon al vi senpage, aŭ ĉu vi pagu min?
– Ho! … Verdire, pri tio mi tute ne pensis … Mi opiniis, ke, ĉar vi ŝatas paroli pri vi …
– Nu, nu, bone, mi estos sindonema. Mi malfermas al vi mian animon sen atendi monan kompenson. Ĉu mi kuŝu sur via sofo?
– Ne. Gravas, ke ni vidu unu la alian, ni sidu vizaĝ-al-vizaĝe.
– Domaĝe! La sursofa fazo de la terapio estis vere malstreĉa. Plaĉis al mi, kiam mia monologo vin dormigis, kaj mi aŭdis vin ronki malantaŭ mi … Per kio mi komencu?
– Momenteton, mi kontrolu la magnetofonon. Bone, funkcias. Vi plu konsentas, ke mi surbendigu, supozeble, ĉu ne?
– Se mi dirus al vi, ke tio min ravas, mi mensogus. Aliflanke, estas vere, ke tio flatas min. Pri unu afero mi tamen ĝojas: la mikrofono ne videblas. Mi esperas, ke baldaŭ mi forgesos pri ĝi.
– Dankon. Vi sciu, via kontribuo certe konsistigos la ĉefan parton de mia studo pri religia deliro kun kuraca efiko.
– Kiam vi publikigos ĝin, vi ne aperigos mian nomon, ĉu?
– Kompreneble ne! Tiaj konfidencoj ĉiam estas sennomaj.
– Bone. Mi fidas vin. Kiamaniere ni eku?
– Plej bone estus, ke vi rediru, kiamaniere vi ekvidis tiun luman estulon, kaj malkovris ĉiujn eksterordinarajn aferojn, pri kiuj vi rakontis al mi. Mi konas la aferon proksimume, sed mi bezonas detalan rakonton.
– Se tion vi deziras, bone … Ĉio komenciĝis, kiam mi suferis sendormecon. Ĉu vi memoras?
– Jes, sed faru, kvazaŭ mi ĉion forgesis. Vian sendormecon kaŭzis ventrodoloro, ĉu ne?
– Jes, mi ĉiunokte vekiĝis ĉirkaŭ la kvara, kaj ege doloris al mi la ventro, kio malhelpis min redormi. La doloro grandparte malaperis post la ellitiĝo, sed la manko de dormo, kiu adiciiĝis de nokto al nokto, igis miajn tagojn pli kaj pli aĉaj. Mi sentis min elĉerpita. Mi ne plu eltenis. Mi iris konsulti fakulon, specialiston pri stomako kaj intestoj, kiu faris ĉiaspecajn ekzamenojn kaj kontrolojn, li eĉ enŝovis en mian … nu … en min … mini-televidkameron por vidi, kiel statas la aferoj tie ene. Li konkludis, ke ĉio statas bone, ke logike ne devus dolori, kaj ke se tamen doloras, nenio fareblas, mi nur kutimiĝu vivi kun tio. Facila diro! Mi provis trovi sistemojn por igi la aferon pli facile elportebla. Amiko direktis min al kurso pri malstreĉteknikoj. Mi do trejnis min ĉiunokte, kiam mi vekiĝis ĉirkaŭ la kvara, senstreĉigi mian korpon (“dislasi la muskolojn” diris la sinjorino, kiu gvidis la kurson), kaj estas vere, ke tio helpis. Iom. En la nokto, pri kiu vi petas min rakonti, mi estis tute senstreĉa, kun ĉiuj muskoloj molaj kaj ostaro peza kiel plumbo, sed tamen al mi kruelege doloris. Io estis komplete blokita en mia ventro, kaj mi kredas, ke mi estis mortanta. Terurate, perdante la kapon pro angoro, mi dissendis sav-alvokon.
– Kiel?
– Fakte, mi rememoris pri maljuna ĵurasano, kiu resanigis homojn alvokante difinitan sanktulon laŭ preciza formulo. Tio donis al mi la ideon. Mi kriis enmense: “Ej vi, la sanktulo, kiu kapablas resanigi el ventrodoloro, kuracu min, tro doloras!” Apenaŭ mi finis mense prononci tiujn vortojn, jen mi kvazaŭ renversiĝis en alian mondon, kiun priskribi ne eblas. Estis kvazaŭ sonĝo, sed mi sciis, ke mi ne dormas, ke mi ne sonĝas. Mi estis tro akre konscia, kaj ĉio estis stabila, nenio modifiĝis de sekundo al sekundo, kiel en sonĝoj.
– Kiel aspektis?
– Vakue. Ne troviĝis kadro, scenejo, dekoracio. Estis simpla kaj absoluta malpleno. Sed jen alvenis knabineto, belega, kvin- aŭ sesjara, je la aĝo, kiam oni aliras ĉion lude kaj saltetas anstataŭ paŝi. Mi vidis ŝin same, kiel oni vidas personon en sonĝo, sed mi sciis, ke mi ne sonĝas. Ŝi gestis, kun sunradia rideto, ke mi sekvu ŝin. Ŝin mi do sekvis. Mi tiel alvenis al loko, kie mi devis elekti. Kiel diable mi tion rakontos al vi?
– Materie, kiel aspektis la scenejo?
– Tion ne eblas diri. Estis samtempe materie kaj nematerie. Ne temis pri demando, penso, vortoj, estis perfekte konkrete, kiel objekto estas konkreta. Tuŝebla, videbla aĵo. Sed estis … mi ne scias, kiel diri … antikva pesilo, kun du teleroj, kaj sur unu mi devis premi, sed samtempe estis vojforko en arbaro, kaj mi devis elekti ĉu la dekstran vojeton, ĉu la maldekstran, kaj samtempe estis komputila menuo, kie eblas alklaki al “jes” aŭ “ne”. Estis ĉio ĉi samtempe, kaj nenio el tio. Aŭ eble estis ĉiuj ĉi bildoj sinsekve.
– Kaj vi devis elekti inter kio kaj kio?
– Tio estis absolute klara. Inter DI kaj MI.
– Di, ĉu? Kion vi …?
– Estas ĝene ne disponi taŭgan pronomon. Mi ne povas diri ĝi, ĉar ne temas pri io, sed pri iu. Sed tiu, pri kiu mi nun parolas, estas senlima. Se mi dirus li, mi forprenus de li ĉion inan, kaj se mi dirus ŝi, mankus al ŝi ĉio vira. Certe tiu manko de transseksa pronomo komplikos miajn klarigojn, sed kion fari?
– Estas homoj, kiuj proponas uzi ri aŭ ŝli aŭ liŝi tiakaze …
– Temas pri alia kazo. Tiuj rilatas al estaĵoj, kiuj havas sekson, ĝi nur estas nedifinita. La luma estulo, pri kiu vi petas min rakonti, situas trans seksa distingo. Eble mi provos uzi la vorton tiu, sed di ŝajnas al mi akceptebla. Espereble vi kutimiĝos al ĝi.
– Pri kiu do temis, kiam vi devis elekti? Kia estulo? Senlima, vi ĵus diris, sed krome?
– Mi ne scias. Refoje mi ne povas respondi. Din, aŭ tiun se vi preferas, mi ne vidis, kaj samtempe iel vidis. Ĉiaokaze, mi sciis, ke temas pri iu senfine bonkora, afabla, amika, amanta. Kaj ke kun tiu mi rifuzis rilati.
– Kio? Tion vi ne diris, kiam vi rakontis al mi vian aventuron unuafoje!
– Ŝajnas al mi neeble, ke tion mi prisilentis. Temas ja pri la plej tragika momento en mia vivo! La plej intensa. Pinta momento, ĉefmomento. Min invadis uragana malamsento. Neniam antaŭe kaj neniam poste mi spertis senton tiel ampleksan, tiel fortan, tiel tutprenan. Emon mortigi, detrui, piedpremi, suferigi, humiligi.
– Kiun do?
– Tiun, kompreneble.
– Kial? Kion ĝi faris al vi, por ke vi reagu per tia perfortemo? (Pardonu min, sed mi ne sukcesus diri di, mi uzos ĝi, aŭ li, laŭ tio, kio spontane venos al mia buŝo). Kion do vi riproĉis al tiu estulo?
– Nenion. Estis la plej aminda estulo imagebla. Mi ne scias, de kie venis tiu malamo, sed ĝi estis terura. Mi ne komprenis ĝin. Estis mirige, ke mi sentas tian eksplodon de malamo, mi, kiu estas kutime pacama, afabla, ne pli malica ol iu ajn. Ĉu la malamo fontis el tio, ke mi nepre devis elekti, kaj mi volis elekti MIN? Kiel elekti MIN sen unue elimini DIN? Kaj kiel trovi la energion por tiun detrui, se ne en malamo? Same teruris kiel nekompreneblis, sed mi memoras perfekte. Mi eĉ povas diri, ke rakontante mi resentas la turmenton. Estas mi – la “mi”, kiu nun sidas antaŭ vi – kiu mortige malamis.
Tio daŭris jarmilojn, almenaŭ tiel mi sentis la aferon. Jarmilojn da timiga deziro mortigi, torturi, piede dispremi. Por mia korpo senstreĉa sur la lito, daŭris verŝajne nur kelkajn minutojn. Sed mi troviĝis en alia spaco-tempo. Plej ĝene estis la fakto vidi, ke mi estas stultulo, ĉar tiu rilatis al mi plej bonkore, proponis al mi sian amikecon. Kaj ke klare di estis plej potenca. Havi amikon en la altaj sferoj de potenco povas esti ege utile, ĉu ne? Sed kvankam mi vidis ĉion ĉi plej klare, la emo estis pli forta ol mi. Kvazaŭ mi estus iu alia. Kvazaŭ la tuta malamo de la homaro, ek de Lucy kaj Cro-Magnon, koncentriĝis en mi por instigi min ĉesigi tiun ulon, kiu ridetis al mi ameme kaj proponis al mi kunagadon.
Neniu iam ajn scios, kiom kostis al mi diri “ne” al mia malamo kaj fine elekti DIN. Estis superhoma penego. Simila al tiu, kiun vi devas fari, kiam vi grimpas sur roko kaj vi sentas, ke vi tuj falos: la muskoloj estas maksimume streĉitaj, vi sentas, ke vi ellasos la tenon, kaj tamen vi trovas en vi la energion por lasta fortostreĉo, por altigi vin kaj loki vian piedon sur etan, mallarĝan starejon. La fortostreĉo similis al tio, mi sentis, kvazaŭ miaj “psikaj muskoloj” tuj definitive ŝiriĝos. Sed tuj post kiam mi ĝin faris, tuj post kiam – mi ne scias, kial – mi ekgenuis frunt-al-tere kiel preĝanta islamano (ne estis grundo, ne estis frunto, sed …), ĉio ree ŝanĝiĝis. Ĉio fariĝis mirinda. Ŝvebis miliardoj da estaĵoj flugilhavaj, muzikantaj, da infanoj, da ege simpatiaj homoj, plus papilioj, birdoj, floroj, kune kun eksterordinaraj muzikoj, meze de koloroj, kiuj ne ekzistas sur nia planedo. Kaj jen ridetis tiu, plej simpla, plej bona, bonvenigema. Di montris sin feliĉa, ke mi akceptis la proponitan amikecon. Ŝajnas, ke mi restis tie plian jarmilon …
– Kaj poste, kio?
– Poste? Poste revenis la knabineto por demandi, ĉu mi deziras reiri Teren, aŭ resti tie. Mi okule skanis ĉiujn universojn, ĉiujn galaksiojn. Mi fokusis al mia naskiĝa planedo, mi vidis, kio okazas sur ĝi, kaj min trafis la penso, ke eble mi povus fari ieton por plibonigi la situacion. Jes ja, mi sciis, ke mia kontribuo povos esti nur eta-eta, minimuma, kompare kun la bezonoj, sed ĝi estos pli ol nulo, kaj mi konkludis, ke indos. Se pro mi kelkaj personoj sentos sin pli bone, pli feliĉos, pli kontribuos al la bono aŭ plezuro de aliaj, ĉu tio ne kompensos la malĝojon forlasi la paradizan lokon, en kiu mi troviĝis? Mi do respondis, ke mi volas reiri Teren. Ŝi diris, ke se mi volos portempe reveni al tiu alia mondo, estos plej simple. Sufiĉos, ke mi elvoku ŝin, memoru ŝian vizaĝon, kaj ŝi revenigos min.
Vi sciu, kiam mi estis dekdujara, mia patrino naskis etan fratinon, kiu ne longe vivis. Mi ne scias, kial, sed mia impreso estas, ke la knabino estas ŝi. Sed mi neniam pensas, ke mi povus demandi ŝin. Tion mi nepre foje faru. Estu kiel ajn, ĝuste tiel ĉio okazis. Mi reiras tien preskaŭ ĉiufoje, kiam mi tion deziras. Nu, ne estas aŭtomata afero, dependas de mia laceco, de mia mensostato, fojfoje de la vetero. Se ŝtormas, ne prosperas al mi. Sed, ĝenerale, mi povas tien iri, kiam mi volas. Kaj ili klarigas al mi multon.
– Ili? Kiuj?
– Fakte, ĉiam estas tiu, singulare. Sed estas ankaŭ ili, plurale. Tiu ja parolas al mi per la buŝo de multaj aliaj, di montras al mi per aliulaj gestoj. La knabineto estas la knabineto, sed ĉio, kion ŝi faras, ĉio, kion ŝi diras, estas tio, kion tiu sufloras al ŝi. Kaj ĉar tiun ŝi amas, ŝi agas eĉ ne pensante, ke ŝi povus fari ion alian, ŝajnas al mi. Tamen ŝi povus rifuzi. Ŝi estas libera. Vi aspektas penseme!
– Kaj la aliaj, kiuj ili estas?
– Ne eblus diri, tiel malsamaj ili estas. Povas esti maljuna barbulo, ora kaj travidebla lumo kun homa konturo, maturaĝa sinjorino, besto parolanta kiel en infana fabelo. Fojfoje estas kvazaŭ voĉo en groto, aŭ la muĝo de ŝtorma oceano. Alifoje estas ĥoro de rusaj monaĥoj, kiuj kantas mirinde anim-altigajn kantojn, kaj per tio mi ricevas mesaĝon, kiun mi komprenas, kvankam mi tute ne scias, kiel. Povas esti objekto aŭ rakonto, fabelo, kiu estas rakontata al mi, sed kiu, iel, estas reala. Iom kiel filmo aŭ desegnofilmo. Ne eblas klarigi. Vortoj ne ekzistas por priskribi ĉion ĉi. Ofte ŝajnas al mi, ke mi nevole nur “vestas” nevideblajn estulojn per konkreta korpo, tute simple por faciligi la dialogon.
– Projekcio de via nekonscio, ĉu?
– Eble. Mi havas neniun certecon krom pri la fakto, ke por mi, tio estas tute reala. Eble ne laŭ la ekstera aspekto, laŭ tio, kion mi vidas kaj aŭdas, sed laŭ esto, kiu situas trans la sensoj.
– Strange, strange! Oni certe rajtas nomi tion deliro, kun halucinoj … Mi tamen miras pri tiuj ripetataj halucinoj en iu, kiu, en la cetera vivo, elmontras neniun signon de psikozo. Fascina afero!
– Via vizaĝo aspektas streĉite, kaj bluringe viaj okuloj … Ĉu vi malbone dormis, kara psiĉjo mia? Mi esperas, ke ne miaj ĉielaj aventuroj kaŭzas al vi sendormecon, ĵetante semojn de dubo en vian belan sciencan certaron!
– Ne, ne. Ne rilatas al tio. Sed mia semajno plenis je malfacilaĵoj. Kazoj urĝaj, kazoj premaj … Angorigaj decidoj kun nekalkulebla risko, kiam oni ne scias, kie situas la prava elekto … La homoj ne imagas, kiel solaj ni sentas nin kun nia respondeco.
– Se vi estus same bonŝanca kiel mi, vi ne estus sola, ĉar vi havus miliardojn da aliancanoj kaj helpantoj tie transe, ofte miloble pli kompetentaj ol vi.
– Mi ne povus trovi tiun helpon sen mensogi al mi. Mi ja ne kredas je la ekzisto de tiu transa mondo. Sed sufiĉe pri mi! Ni reprenu vian rakonton. Fakte, kvankam ĉio, kion vi spertas en via halucinata mondo, ege interesas min, mi ŝatus, ke ni ĉefe koncentru nin sur … sur … tiu, kiun vi finfine elektis. Ĉu vi legis unu aŭ du tekstojn pri Dio, kiel mi konsilis al vi ĉirkaŭ la fino de la terapio?
– Ne, mi nenion legis. Tamen mi prenis duonserioze vian konsilon. Mi iris al biblioteko kaj foliumis kelkajn librojn pri tiu, kiun oni nomas Dio. Mi tuj vidis, ke ĉi-lasta ne havas multon komunan kun mia amiko el tie transe. Tiuj tekstoj plenplenas per grandliteroj: Li, Vi, Lia, Sia, Vin, ktp. Mi nun konas din sufiĉe bone por scii, ke tiujn majusklojn di ne elportus. Di estas simpleco mem, kaj tiel proksima! Tiuj grandliteroj kreas distancon. Distancon kun iu alia di ne ŝatas. Ĝuste ĉar di estas tute proksima la homoj ne rimarkas din. Vi ne rimarkas vian sangon, ĉu? Tamen ĝuste via sango igas vin vivi. Sed vi ne vidas ĝin, ĉar ĝi estas en vi, ĉar ĝi estas vi kaj ĝi ne estas vi. Kiel mia luma amiko la eternulo.
– Vi diris milfoje, ke ĉio estas tre simpla tie supre, sed tio, kion vi nun diras, estas komplika. Se samtempe estas mi kaj ne mi …
– Nur ni, la teranoj, estas komplikaj, ne ili, ne tiu. Kiam tiun oni vidas, oni vidas iun tute simplan. Sed poste, se oni provas klarigi … Tiu ne volas majusklojn, ĉar ili apartigas din. Kiam via sango apartiĝas, tio nomiĝas “sangi”. Al via sango tio ne plaĉas. Ĝi ŝatas flui sialoke. Kaj ankaŭ al vi tio ne plaĉas, ĉar vi sentas, kiam tio okazas, ke io estas nenormala. Via sango devas resti en vi, ne flui eksteren. Ĝi devas nutri vin kaj kolekti ĉiujn malpuraĵojn por bruligi ilin en la pulmoj. Kiam ĝi videblas, kiam ĝi fluas eksteren, estas io ne en ordo.
Nu, pri tiu estas same. Estas vere, ke kiam mi vidas din, mi vidas din ekstere, ĉar tiel estas pli facile, sed se mi volas, mi povas vidi din ene, aŭ pli ĝuste senti din, din aŭdi interne. Kiel tion fari, montris al mi la knabineto. Fojfoje mi vidas mian korpon tute plenan je kvieto kaj lumo, kaj mi scias, ke la kvieto kaj lumo estas tiu. Sed por interparoli estas pli facile, ke di estu vidalvide de mi, kaj ofte, mi ne scias kial, mi metas din pli alten. Kiam mi faras tion, jen kaj jen okazas, ke di malaperas, kaj mi subite rimarkas, ke di troviĝas malsupre. Di ofte agas kiel petola ŝercema etulo, plaĉas al di ludi kaŝludon, aŭ surprizi. Di diris, ke ne plaĉas al di stari pli alte ol mi, ĉar tio riskus fuŝi la rilaton. Di estas super mi, ĉirkaŭ mi, sed ankaŭ en mi, por nutri min kaj doni al mi vivon. Ankaŭ en vi. Se vi imagas din malproksima, kaj falsvestas din per majuskloj, vi eraras.
– Nu, en la vivo, oni konstante eraras.
– Kompreneble! Sed tiu preferas esti renkontata en ĝusta situo, ĉar tiam ne estas barilo inter di kaj ni, kaj di ne ŝatas barojn. Kio plej plaĉas al di, tio estas, kiam di koincidas kun sia kreaĵo, kiel kun la knabineto. Vi komprenu, plaĉas al di ami. Di estas kiel sango, kaj sango estas kiel patrino. Kion faras juna patrino, kiu ĵus naskis bebon? Ŝi nutras kaj purigas ĝin, por ke ĝi sentu sin bone kaj kresku. Kiel la sango viakorpe. Tion faras tiu en la universo. Di zorgas pri la vivo. Di amas ami. Kaj kiam oni amas, oni deziras esti tute apuda.
– Se tiel, kial ĝi ne montras sin?
– Mi ne scias. Kial di montris sin al mi? Kial di altiris min al si? Pri tio mi havas eĉ ne plej etan ideon. Sed mi starigas al mi demandon. Ĉu tiu ne montras sin, aŭ ĉu vi din ne vidas? Blindotruoj ekzistas en la cerbo. Vi foje klarigis tion al mi dum la terapio. Homoj rezistas al vido de io malagrabla kaj nekonscie aŭ duonkonscie trovas rimedon, por tion ne vidi fronte.
– Jes, mi memoras, ke mi uzis la ekzemplon de firmaestro, kiu vivas en konstanta nerva streĉiĝo, komencas percepti maltrankviligajn sensaĵojn en la regiono de la maldekstra brako kaj pinĉojn en la brusto, sed ne kuraĝas konfesi al si, ke li devus konsulti kuraciston, ĉar eble lia koro grumblas kontraŭ lia vivmaniero kaj li rapidas direkte al infarkto. Tiu preteratentas la signojn de kardia risko. Vi do kredas, ke via ulo montras sin, sed mi elturnas min por ĝin ne vidi?
– Pri tio mi havas neniun ideon, sed estas vere, ke ofte vi donis al mi la impreson, ke la ideo rigardi din fronte estas por vi angoriga. Sed eble la afero rilatas ne al viaj angoroj, sed multe pli al ties ŝato diskreti. Tiu amas, sekve kondutas diskrete. Kiam oni amas, oni respektas. Neniam di faros ion al vi sen via rajtigo. Tiu nepre ne volas interveni, aŭ invadi. Fari ion al iu sen ties permeso, tio estas surpaŝi sur ties teritorion. Tion di neniam faros. Di ĉiam respektas la sentojn, vian timon di sekve respektas.
– Timon, ĉu? Timon pri kio?
– Pri di, timon vidi din.
– Kie diable vi ĉerpas la ideon, ke mi timus vian ulon? Mi certigas al vi, ke ĝi tute ne timigas min. Kial ĝi kaŭzus en mi timon?
– Ĉu vi jam vidis bubon, kiu unuafoje vidas, ke li sangas? Kio estas lia unua reago? Paniko! Li ne sciis, ke tio ekzistis en li kaj havis tiun aspekton. Li trovas tion terura, ĉar tiu ruĝa likvo, kiu elfluas elkorpe, estas vivo, estis en li, kaj pri ĝi li sciis nenion. Kaj li timas, ke la elfluo ne ĉesos, kaj ke li perdos la tuton. Nu, kvankam tiu ulo, pri kiu ni parolas, estas en vi kiel via sango, vi ne scias, kiel di aspektas, vi ne scias, kiel efikas vidi din, vi ne scias, ke vi vidas vin tute alimaniere, tuj kiam vi tiun vidas. Kaj vian belan vidon pri vi mem, eksteran, supraĵan, vi ne volas perdi, ĉu? Ĝi gravas por vi. Vi estas la mense sana, kaj mi la frenezulo, ĉu ne? Vi estas la scienculo kaj mi la homo kun halucinoj. Sincere, ĉu vi pretas interŝanĝi la rolojn? Estu honesta: vi antaŭsentas, ke se vi vidus tiun, ĉio ŝanĝiĝus. Verŝajne vi timas, ĉar nekonateco timigas vin.
Ankaŭ mi post la unua vojaĝo en tiun strangan mondon konstatis, ke mi timas. Mi tre deziris reiri tien kaj mi plene fidis la knabineton, sed mi ne kuraĝis, mi hezitis, mi timis. Estis io funde nekonata. Eble mi timis retrovi min antaŭ angoriga elekto aŭ antaŭ nova ŝpruco de malamo. Eble mi timis elreviĝon, ne retrovi tiun mirindan mondon, tiel malsaman je la nia. Mi tre deziris iri, kaj samtempe sentis fortan malvolon. Ankaŭ vi deziras, kaj samtempe malfidas.
– Kaj tamen vi reiris!
– Jes, iunokte la emo superfortis min. La memoro pri tiu unua sperto tro allogis por ke mi plu rezistu. Mi alvokis la knabineton.
– Kaj ŝi venis, ĉu ne?
– Jes, fidela al sia promeso. Ŝi gvidis min en speco de turisma vizito de tiu stranga mondo. Poste mi konsciiĝis, ke ŝi montris al mi nur minimuman parton, tiom vastega kaj diversega tiu mondo estas. Mi sentis, ke la sekvantan fojon ne plu estos en mi eĉ plej eta malinklino refari la vojaĝon. Okazis inter ni kvazaŭ traktado. Ŝi diris, ke ŝi konsentas akcepti min tie tiel ofte, kiel mi deziros, kondiĉe, ke mi promesu ĉiam akcepti reveni Teren, ĝis la momento antaŭfiksita por mia morto. Mi promesis. Ek de tiam, mi vizitas tiun mondon kiel eble plej ofte.
– Kaj kion vi tie faras?
– Kion oni faras ferie? Oni rigardas, oni renkontas homojn, oni diskutas, oni esploras, oni havigas al si plezuron … Tiajn aferojn mi faras. Mi replenigas min per nerva energio. Regas en tiu mondo trankvilo eksterordinare densa, dika, kiu nekredeble bonfartigas. Krome estas muzikoj, silento, ebloj elekti tion aŭ tion ĉi, libereco, amikeco, ĝenerala solidareco, sento ani, rajto kundividi milojn da komunaj bonaĵoj … Kaj ĉio estas tiel bela! La lumo estas mirinda. Floroj, arboj, montoj, riveroj, dezertoj, lagoj … Se vi scius! La gusto de la fruktoj, la parfumoj de la naturo …
– Ĉio, kion vi priskribas, estas materia. Kiam vi unuafoje raportis pri via travivaĵo, dum la terapio, mi komprenis, ke temas pri io spirita.
– Mi sentas min senpova priskribi. Mi ne povas klarigi, ĉar estas ambaŭ samtempe. Mi vidas, mi tuŝas, mi flaras, mi aŭdas, ĉio estas plej konkreta, materia, se tiel diri, sed ĉiuj sensaĵoj nur esprimas ion spiritan. Cetere estas pli ol simplaj sensaĵoj: mi vibras, mi amas, mi sentas plaĉajn tremetojn, emociojn, entuziasmojn, aŭ ion similan al granda trankvila ĝuo, estas do ankaŭ aspekto psikologia. Eble plej ekzakte estus diri: “Temas pri io spirita, sed tio, kio estas spirita, eble ne estas tiel senkarna, kiel homoj imagas en nia socio.”
– Kaj la homoj …? Vi diris, ke vi renkontas homojn, kiuj ili estas?
– Ili estas nekredeble diversaj. Kelkaj vivis sur nia planedo, kelkaj vivis en aliaj universoj, sur aliaj astroj. Kelkaj estas absolute senmateriaj, kiel anĝeloj. Estas ankaŭ bestoj, kun kiuj mi povas paroli. Mi tie renkontis grandetan nombron de miaj praavoj.
– Kaj vi parolas kun ili, ĉu?
– Kompreneble! Eble tio faras al mi la plej grandan bonon. Ili estas tre malsamaj, sed ili havas ion komunan: afablecon, bonkorecon, korvarmon, kies similaĵon mi neniam renkontis surtere. Kun ili oni ĉiam sentas sin respektata. Ili neniam juĝas. Ili estas helpemaj. Ili kapablas ridegi kiel etaj infanoj. Mi ilin pridemandas. Mia scivolemo estas senlima. Sed ofte ili ne sukcesas respondi. Ne ĉar ili ne volus. Nur pro tio, ke mi ne havas la bazojn necesajn por kompreni. Ĉiu havas, iugrade – kaj ĉiu laŭ malsama aspekto – la karakterizojn de mia tiea amiko, de tiu, kiun mi emus nomi mia eterna vivdonanto, la unua, kiun mi vidis, tiu, kiu devigis min elekti, kiam min skuis la ŝtormo de malamo.
– Aŭdi ĉion, kion vi diras, igas min tre deziri vidi vian “eternulon”! Estas vere, ke mi estas la fakulo pri psiko kaj ke vi estas la objekto de mia esplorado. Sed estas same vere, ke vi impresas min. Oj! Ŝajnas, laŭ via esprimo, ke vi tuj diros al mi, ke mia deziro vidi lin estas pure imaga.
– Momenteton, psiĉjo, ne ekscitiĝu! Kiam mi diris, ke eble vi elturniĝis por tiun ne vidi, mi devus precizigi: vi ne havigas al di la plenan, kompletan, senrezervan rajtigon, kiun di atendas por montri sin. Kiam mi diris, ke vi timas, mi devus diri: premas vin sufiĉe da timo por ke vi ne sukcesu malfermi al di la pordon tute larĝe, tiel ke tuta di povu enpasi. Kaj kiam vi diras: “Mi deziras vidi din”, mi respondas: Jes, estas vere, vi deziras din vidi, sed via deziro ne estas simpla. Ekzistas en vi samtempe timo pri la renkonto. Vi similas al kato, kiu rondiras ĉirkaŭ telero, en kiun oni metis manĝaĵon, kiun ĝi ne konas. Ĝi proksimiĝas, flaras, retropaŝas, reproksimiĝas, hezitas. Allogas ĝin la aĵo, sed samtempe ĝi timas ĝin. Estas natura, normala, sana reago. Mia transmorta amiko … Kian vizaĝon vi subite montras! Ĉu ŝokas vin, ke mi nomas din transmorta? Sed tio estas la impreso, kiun mi havas, dum miaj vojaĝoj tieaj: ke tiu mondo situas trans la limo inter vivo kaj morto, kia ni konas ĝin sur nia vivnivelo. Tiumonde morto ne ekzistas, mia tiea amiko do estas transmorta. Aŭ ĉu ŝokis vin, ke mi nomis din mia amiko? Tion tamen di montris kaj diris al mi, eĉ se di estas grandegega kaj mi eteteta, eĉ se di estas senmanke bona kaj mi … nu … vi komprenas, kion mi volas diri, ĉu ne? Tiu neniam sin trudas, di nur proponas sin. Kaj ni malfidas, ni rondpaŝas ĉirkaŭ la telero, ĉirkaŭ la poto, dirus la francoj, ne vidante, ke tiu estas la jackpot, la ĉefpremio.
– Vi ne sonas tre respekte!
– Vi ŝatus, ke mi metu grandliteron, ĉu ne? Estas malfacile al vi akcepti, ke kiom ajn eterna, nemateria kaj senfina di estas, tiu havas humursenton. Vi volas loki din aparte, sur tronon, ĉu ne? Vi preferas imagi din supre ol ene. Ne plaĉas al vi vidi din tute apude, centre de la ludo, kiel la ludmono, kiun gajnos la gajninto.
– Ludmono! Fi al vi! Ĉu vi ne kredas, ke vi ofendas ĝin uzante tiajn vortojn?
– Vi sciu: tia, kia mi vidis din, di estas humila kaj alte taksas sian humilecon. Kiam mi parolas pri ludmono, ne estas tute ĝuste, ĉar la ludan monstakon kreas la ludantoj, sed kelkrilate ne estas tute malprave. Iel di esperas, ke oni kreos, komponos, inventos din.
– Ke ĝin … lin … din. (Kiel diable nomi tian ulon?) oni halucinos!
– Kial ne? Ĉu vi jam vidis fotopaperon en la ĥemia bano, en kiu oni lasas ĝin por aperigi la foton? Komence videblas nenio, nur ian sablokoloran kartonon kun nenio sur ĝi, kaj jen iom post iom aperas io tre malpreciza, kiel griza ombro, la desegno iĝas pli kaj pli neta kaj finfine la foto aperas tute klara. Oni diras, ke ĝi iĝis “rivelita”. Tia mi vidas mian tiean amikon. Ĉiufoje, kiam estas iom pli da belo, da bono, da justeco, da kuraĝo, da raviĝo, da amo en la mondo, di estas iom pli rivelita. Sed kio plaĉas al mi en la komparo kun la ludmono, tio estas, ke ĝenerale, almenaŭ en societoj, la grupo elmetas ĝin kun preciza celo: grupa vojaĝo, komuna restoracia manĝo, kunaj ferioj. Ĝi estas farita, por ke oni ridu, gaju, sentu sin bone kune. Ankaŭ tiu manifestiĝas feriece, ride, festene. Sed temas pri ludmono konstante renovigata.
– Ba!
– Kia abomena vetero! Mi ne memoras jaron, en kiu okazis tiom da fulmotondroj. Ĉu vi bone dormis, psiĉjo? Aŭ ĉu vi kuntiriĝis terurate sub via lanugaĵo dum tondro ĉiuflanke klakis?
– Estas vere, ke kiam mi estis etulo, mi terure timis tondron. Kaj fulmojn. Nun mi pli bone elportas ilin. Vi sciu, eĉ se oni trejniĝis psikologe, oni restas homo, kaj vira homo estas nenio alia ol knabo, kiu kreskis. Kiam oni troviĝas meze de fulmotondro, oni estas impresata, eĉ miaaĝe. Ĉu la ideo pri Dio ne fontus, ĉe primitivuloj, el travivaĵo pri ŝtormo?
– Eble ĝi radikas en travivaĵoj kiel la mia. Sed eble via timo al la transa mondo, pri kiu vi petas min rakonti, fontas el paniko infanaĝe sentata, kiam fulmis kaj tondris.
– Eble vi pravas: apud la deziro vidi vian transan mondon kaj ties ĉefrolulon, ekzistas en mi timo ilin renkonti. Sed miaopinie tio ne rilatas al timo pri fulmotondro. Nur al tio, kion oni diris al mi pri Dio.
– Tion mi facile komprenas. Oni prezentis Dion al vi kiel estron, kiu juĝas kaj kondamnas, ĉu ne? Kaj, krome, kiu kondamnas laŭ plene arbitraj leĝoj, kontraŭ kiuj ribelas nia sana prudento. Honeste, tian ulon indas timi. Ulo, kiu kondamnas pro simpla deziro, eĉ kiam oni eĉ ne komencetis agon, kia abomenindo! Fundfunde ni estas bestoj, kun io kroma, konsentite, kio igas nin homaj, sed kio nenion forprenas el nia naturo fundamente besta …
– Vi pravas. Eĉ anatomie tio estas vera. Kio faras nin homoj, tio estas nia tre evoluinta cerba kortekso. Nur superaj bestoj kiel hundoj aŭ simioj havas tian kortekson, sed la nia estas ege pli disvolvita. Sub ĝi nia cerbo estas preskaŭ la sama kiel serpenta.
– Vi konfirmas, kion mi opiniis. Sed, pensu! Se ĉiufoje, kiam oni havas normalan biologian reagon, kiel seksan deziron, oni eliras el la sfero de tio, kio estas permesita, kiel eblus vivi? Aĥ, penso trafulmis mian menson, sed ĝi pasis tiel rapide, ke mi ne sukcesis kapti ĝin. Ŝajnas al mi, ke ĝi iel rilatis al la pensmaniero de infanoj. Io, pri kio vi parolis al mi dum la terapio.
– Ni provu retrovi ĝin. Diru, sen pripensi, kiu estas la unua bildo, kiu venas al vi en la menson?
– Nekredeble! Vilaĝa stacidomo! Surskribo: “Estas malpermesite trapasi sur la trakoj”.
– Jes, mi vidas. Kune alvokis la bildon almenaŭ du ideoj. Unu estas nia temo: malpermeso, malpermeso trapasi limon. Kaj la dua rilatas efektive al la infana pensmaniero. La penso, kiun vi ne sukcesis teni, verŝajne estas memoro pri tio, kion mi klarigis pri la du-termina mondpercepto de eta infano. Eble mi snobece uzis la vorton “binara” por karakterizi ĝin.
– Nu, kia rilato kun stacidomo?
– En nia plurlingva lando, ĉiufoje, kiam vi staras sur kajo atendante trajnon, viaj okuloj legas, eĉ se vi ne konscias tion: “Vietato attraversare i binari”, “Estas malpermesite transpaŝi sur la trakoj”. La trakoj nomiĝas “binari” en la itala, ĉar la reloj ĉiam paralelas duope. Same kiel duece funkcias la menso de eta infano.
– Duece!? Vi ne estas klara! Kion vi celas?
– Kiam eta infano (ĝis proksimume aĝo de kvin jaroj) provas rezoni, pripensi, ĝi povas samtempe teni en la kapo nur du terminojn, kiuj estas kontraŭaj, ekstremaj kaj simetriaj. Ĉio / nenio. Unua / lasta. Bona / malbona. Bela / malbela. Forta / malforta. Granda / eta. Inteligenta / stulta. Kaj en tiu serio, ĉiuj unuaj terminoj asimileblas inter si. La sento estas, ke la duaj terminoj estas nepre evitindaj, kvazaŭ ili surhavus ŝildon kun la vorto “Danĝero!”. Esti akceptebla, tio estas esti forta, granda, bela, saĝa, la unua. Necesas ĉion fari por ne esti malbela, malforta, malgranda, stulta, lasta. Funde de sia koro, infano ofte kredas, ke ĝi estas pli kulpa, ol ĝi fakte estas, ĉar eĉ plej eta kulpo klasas ĝin en la kategorion de la forĵetinduloj, la duan serion, la aĉajn kvalitojn. Por ĝi plenkreskulo estas ĉio (kapablas ĉion, scias ĉion, havas ĉiujn povojn) kaj infano estas nulo (nenion scias, nenion povas, nenion valoras). Dio, estante la Super-Grandulo, necese troviĝas en la kategorio de la juĝistoj, kiuj konstatas la nulecon de la infano kaj riproĉas ĝin, ĉar grandulo estas ne nur ĉiopova, sed ankaŭ ĉiopostula. Devas esti en nia fundfundo ideĉeno simila al “Mi devus esti tute bona, kaj mi estas tute aĉa.”
– Ha jes! Kiom mi suferis, kiam mi estis etulo, ĉar oni diris al mi, ke Dio vidas ĉion, scias ĉion! Mi abomenis havi neniun kaŝejon, neniun rifuĝejon por ŝirmi min kontraŭ tiu akuza rigardego! Iu, kiu vidas ĉion, estas terura, ĉar tiu perfekte vidas, ke mi ne estas, kio mi devus esti. Kaj kio mi estas, tio ne estas akceptebla. Kiel diable mi povus esti io alia ol mi estas? Preferindas ne pensi pri Dio, aŭ ĉesi kredi je ĝi, ol elporti tiun hororon.
– Vi plene pravas. Nenio estas pli maljusta ol postuli de homoj, ke ili estu aliaj ol ili estas. Estas fie!
– Tiu akuzisto-prokuroro-kondamnisto estas la malo de mia feliĉdonanto, kiun vi petas min priskribi. Tiu postulas nenion, tiu nur amas, kreas, nenion pli. Incitas min la kutima maniero paroli pri Dio. Ĝi elvokas iun aĉan, maljustan, je kiu kredi oni devigas la infanojn. Kiel feliĉa mi estas, ke mi renkontis la knabinon, kiu kondukis min en la mirindejon! Sen mia deliro, miaj halucinoj, kiel vi diras, mi plu imagus, ke la universon kreis kaj regas la sadisto, kiun miaj edukistoj prezentis kiel la grandan mastron de ĉio. Kian savon mi dankas al tiu sperto!
– Nu, tio, pri kio mi indignas, estas, ke via dio, kiu teorie estas justa kaj ĉiopova, akceptas tiajn fuŝdirojn, ĉar tiu maniero prezenti lin faras katastrofojn, psikologie, tion mi ĉiutage konstatas.
– Mia dio, mia dio … Vi ne rajtas diri, ke mia dio akceptas tiujn misprezentojn. Fakte, sed tion vi ne povas scii, mia amiko, la lumradia ĝojdonanto, malpermesas ilin. Di tute ne ŝatas la erarojn disvastigatajn pri di. Pro ili di suferas, di esperas, ke oni korektos ilin. Nur: di ne malhelpas, ke ni homoj ilin disvastigu, ĉar tio estus senigi nin je nia libereco. Di ne estas intervenema. Ke ni estu vere liberaj, liberaj elekti eĉ ion fuŝan, tio havas por di valoron, kiun vi ne povus imagi, kiun mi ne imagis, antaŭ ol di montris ĝin al mi. Sed, psiĉjo mia, ĉu vi ne opinias, ke vi troigas? Vi atakas mian dion, kaj ŝajne atendas, ke tiun mi defendu. Mi ne kapablus. La sola afero, kiun mi provas fari, estas tio, pri kio vi petis min: rakonti al vi, kion mi travivis.
Kompreneble, se via kranio plenplenas je bildoj de etmensa, ĝenema, sadisma dio, kiu konstante ŝovas fuŝojn en nian vivon por la simpla plezuro senti sin supera al ni, vi neniam sukcesos vidi din. Via misbildo baros ĝustan percepton. Ĉu vi ne diris al mi foje, ke la vorto “diablo” origine egalis al “ekrano”, “intermetaĵo”, “barilo”, tio, kio malhelpas, ke oni trapasu?
– Jes, greke dia-bolos, tio estas “kion oni ĵetas” (bolos) interen (dia). La diablo estas tiu, kiu ĵetas sin inter nin kaj nian celon, mezen de nia vojo, por ke ni ne sukcesu pasi.
– Ne fanfaronu per via klasika kulturo, ne estas publiko ĉi tie, al kiu vi povus imponi. La grava afero estas, ke ekzistas io aŭ iu, kiu intermetas sin inter nin kaj tion, al kio ni sopiras pli ol al io ajn, kvankam ĝenerale nescie: feliĉo, alivorte mia amiko de tie transe. Vi vidas, kiel estiĝas la trompo: oni atribuas al Dio karakterizojn de naŭza aĉulo, malnobla, maljusta, malestiminda, karakterizojn de homoj kun plej abomenaj trajtoj, la mensogo, aŭ, se indulgemi, la eraro disvastiĝas, kaj la publiko imagas, ke tia estas Dio. Kiel ili povus imagi, ke ekzistas alia? Bonkora, simpatia, kiu lasas liberaj? Ĉu mi jam parolis al vi pri mia amiko Raĝendra?
– Hindua amiko el Barato, ĉu ne?
– Jes. Ofte mi ne samopinias kun li, sed li havas apartan talenton por diri frazojn, kiuj surprizas min kaj fiksiĝas en mia menso. Ekzemple: “Oni povas vidi en la ekstera mondo nur tion, kion oni jam antaŭe vidis en la enmensa mondo.” Se via menso ne kapablas imagi spiritan estulon, kiu estas, je la plej alta nivelo, boneco, donemo, indulgemo, beleco kaj ĉio alia, per kio mi tedas vin parolante pri la alia mondo, vi tiun ne vidos eĉ se di staros tuj antaŭ via nazo. La bonulo, pri kiu mi raportas al vi, similas nian sangon, kiu forportas morton kaj enportas vivon al la tuta korpo, afable kaj humile, sen brui. Kaj tion farante tiu ebligas al ni liberi kaj krei.
– Krei kion?
– Ĉion ajn. Tiu ŝatas la plezuron krei, tial di donas ĝin al siaj kreaĵoj: di kreas kreantojn. Kaj ĉar di tre alte taksas liberecon, di kreas kreantojn liberajn, t.e., kiuj povas elekti, kion ili kreos. Kion di plej ŝatas, tio estas, kiam oni kreas ion, kio disradios bonon ĉirkaŭen, belaĵojn, tenerecon, amgestojn, novajn manierojn vivi, konduti, rilati, en kiuj oni feliĉigas unu la alian, en kiuj oni zorgas kun diskreteco kaj respekto pri la bonfarto de aliuloj, aŭ pri ilia kreskado laŭ la propra naturo, politikon kun homa vizaĝo, firmaojn kun homa vizaĝo, familiojn kun homa vizaĝo, artaĵojn kun homa vizaĝo. Vi komprenas, ĉu ne?, kion mi celas per “kun homa vizaĝo”: tio signifas “taŭga por ke homoj sentu sin bone, respektate, valorhave …” Strange, kiam oni uzas la vorton “homa”, ĉiam estas por signi ion, kio, en homo, plej similas al tio, kion mi vidis tie kaj kion mia tiea amiko esperas, ke ni kreos. Eble estas maniero koni din, kiu povas helpi superi la timon.
– Interese. Mi antaŭe neniam rimarkis, ke kiam oni aplikas la vorton “homa” en pozitiva senco, tio ofte rilatas al io, kio, en la konkretaj homoj, estas multe malpli disvastigita ol oni dezirus …
– Ha! Hodiaŭ vi mienas freŝe kaj sane. Estas ĝojige vidi vin tia. Vi reakiris homan vizaĝon. Kaj via kabineto montras ordon, kian mi neniam vidis. Kio okazis?
– Mi hieraŭ devis partopreni en komisiona kunsido, kie oni devis diskuti pri tre komplikaj, delikataj aferoj, kaj mi preparis min al teda tago, plej enuiga. Plentago da diskutoj fojfoje ĝene akraj. Sed la kunveno estis nuligita. Kia malpeziĝo! Mi atendis tagon da incitiĝo, mi ricevis tagon ferian. Mi iris promeni en arbaro, kaj tio havis sur min plej bonan efikon.
– Bonege! Ĉu vi konscias, ke vi tro laboras? Tio ne estas bona por nerva higieno. Vi devus konsulti psikoterapiiston, kiu instruus al vi, kiel diri “ne”.
– Kara, kara, via zorgemo pri mia sano kortuŝas min. Sed ni revenu al tio, kion vi diris fine de nia lasta renkonto. Vi diris, ke testo por scii, ĉu temas pri Dio, en tiu aŭ alia okazo, povus esti demandi sin, ĉu la vorto “homa” tiuokaze aplikeblas.
– Ĝuste. Pensu pri ĉiuj okazoj, en kiuj vi uzus la vorton “homa” en pozitiva senco. Tio donos al vi ideon pri tio, kio mia luma amiko estas. Kaj ĉefe pensu pri tiuj okazoj, en kiuj vi dirus: “tio estas nehoma”, tio montros al vi, kio di ne estas. Se vi meditas deirante de tiuj vortoj, eble vi iom post iom komencos akcepti, ke vere estas en di nenio timiga. Tiam vi havigos la permeson, kiun di atendas por montri sin.
– Sed jen, nun, mi permesas. Kial ĝi ne …?
– Vi diras, ke vi permesas, ke di montru sin al vi, sed ĉu vi donas tiun permeson vere tutkore? Eble vi ne estas sufiĉe sincera, kiam vi tion diras, kaj devus strebi al pli plenkora akcepto. Por tion fari, plej bone estus turni vin al di. Tion fari kiel eble plej ofte, iam ajn dum la tago, aŭ, se vi preferas, je fiksa horo, ekzemple ĉiumatene aŭ ĉiuvespere. Dissendi specon de radioalvoko, kiel oni faras, kiam ŝipo estas sinkanta post ŝtormo kaj ĝia radio ne funkcias plene: ĝi elsendas, sed ne ricevas. La radioprizorganto lanĉas vokon, sed respondon ne atendas.
– Kial ne atendi respondon? Kial ĝi ne respondas, via ulo?
– Eble di respondas, sed vi ne aŭskultas din. Aŭ povis okazi, ke en via paniko vi malkonektis la ricevilon, tion eĉ ne konsciante.
– Tion ni provizore akceptu. Kion mi dissendu alvoke en mia ena mikrofono?
– Kiom da demandoj vi ĵetas al mi! Kvazaŭ mi estus via gvidisto! Ni decidis, ke mi rakontos ĉion, kion mi povas, koncerne mian tie-transan amikon. Sed vi ne lasas min rakonti. Kiam vi ne kontraŭstaras, kion mi diras, vi volas ricevi konsilojn. La alvoko, kiun vi dissendu, estu tio, kion vi decidu; provu nur, ke ĝi estu kiel eble plej sincera. Kion mi povus diri al vi? Povus esti io kiel: “Ej vi tie supre! Helpu forigi mian timon kaj faru, ke mi deziru senti min via kamarado kaj vin kamarado mia …”
– Kion?!
– Ĉu ŝokas vin la vorto “kamarado”?
– Iom, ĝi havas ian sovetan, komunistan etoson, kiu forprenas de ĝi ĉion amindan.
– Uzu do alian vorton en via alvoko. Sed por mi kamarado estas tre pozitiva vorto. Kun kamarado oni solidaras, por kamarado oni povas oferi sian vivon. Iel, kamarado estas pli proksima, pli grava ol amiko. Eble mi reuzos tiun vorton parolante pri di, ĉar riĉa je tiuj kvalitoj mi perceptas din. Sed pri kio do ni parolis, antaŭ ol devojiĝi pro la vorto kamarado?
– Pri la alvoko, kiun mi sendu.
– Ha jes! Kion vi volas, tio estas renkonti la eternulon, konatiĝi kun di. Vi estas kiel sovaĝa aŭ vundita besto, kiu timas kontakton. Vi devas komence diri, ke vi bezonas esti malsovaĝigita, sed ke vi tute ne estas certa, ke tion vi vere deziras. Tio estas via reala stato, ĉu ne?
– Vi legas mian psikon kvazaŭ ĝi estus libro. Mi min demandas, kiu el ni estas la observato kaj kiu la psikfakulo.
– Vi do diras ĉion ĉi en via menso … Di aŭdos, se vi nur direktos vian penson al di.
– Direkti sian penson, ĉu? Kiel oni faras tion?
– Vi vortigas la aferon komence de la elsendo, en via kapo: “Ej, vi! La ulo, kun kiu rilatas mia ekspaciento, al vi mi turnas min.”
– Sed kio, se je tiu mi ne kredas? Mi ne deliras, mi ne estas halucinata! Kiel mi povus diri ion al iu, kiu, miaopinie, ne ekzistas?
– Kiel komplikaj vi estas, vi psikistoj! Vi diras: “Se vi ekzistas, al vi mi turnas min” aŭ “Al ĉiuj, kiuj povas min aŭdi kaj helpi” aŭ ion similan. Estas multaj personoj, trans la vualo, multaj personoj ege bonkoraj, kiuj pretas faciligi al vi la vojon al la senlima feliĉo, al la spirita plenumiĝo. Sed, kial ne turni vin rekte al di? Diru do: “Vi, kiu eble ne ekzistas, faru, ke mi perdu la deziron forkuri de vi aŭ vin forpuŝi, same kiel la impreson, ke vi forpuŝas min aŭ ke mi ne estas sufiĉe bona por vi. Faru, ke mi deziru renkonti vin kiel mia halucinata ekspaciento, ke mia timo transformiĝu al fido, al pacienca atendo de via veno, kaj faru, ke ĉi tiu peto, kiun mi direktas al vi, iĝu pli kaj pli sincera.”
– Kial tiu lasta diro?
– Psiĉjo, psiĉjo! Kelkfoje mi demandas min, kion vi lernis dum via faka trejniĝo. Vi ja scias, ke homo malofte estas cent-elcente sincera, ke homon manipulas disaj inklinoj, ke homo povas samtempe deziri kaj malvoli. Dum la terapio vi nomis tion … kiel do? Ha jes! Ambivalenco. Kiam vi elsendas vian unuan mesaĝon, estas probable, ke ie en vi, vi pensas la malon de tio, kion vi vortigas.
– Mi koncedu. Se mi diras tion, mi ricevos mian respondon, ĉu? Jes, mi vidas la sistemon, ju pli mi ripetos, des pli mi igos min kredi, tio iĝos ekzerco memsugestia, tiel ke ankaŭ mi finfine haluciniĝos.
– Oj, psiĉjo! Vi vere talentas por inciti homon kolerige. Vi samtempe volas kaj malvolas. Vi volas, ke mi raportu pri tiu, sed ĉiufoje, kiam mi elbobenas miajn memorojn, vi interrompas per nerespondebla demando. Vi asertas, ke vi volas tiun renkonti, kaj vi volus, ke vin konduku mi, sed ĉiufoje, kiam mi proponas al vi rimedon, superante mian kompetentecon, ĉar estas nenio komuna inter mi kaj gvidisto oficiale rajtigita konduki turistojn al la paradiza belo, vi ironias pri la proponata rimedo. Se vi timas memsugestii vin, haltigu vian komedion kaj lasu min trankvila! Ni forlasos unu la alian bonamike. Alie, provu, kaj juĝu la arbon laŭ la fruktoj. Vi foje diris al mi, ke fakte mi ne estas frenezulo, ĉar mi iĝis tute malsama, laŭ tute pozitiva senco, ek de kiam komenciĝis miaj “halucinoj”. Vi konstatis, ke mi estas pli kreema, ke mia emocia etoso estas pli stabila, ke la rilatoj kun miaj familianoj kaj proksimuloj estas harmoniaj, ke mi havas pli da profesia konscienco kaj pli bonan senton pri miaj respondecoj. Ĉu vi memoras? Sekve, kiam vi komencos haluciniĝi kiel mi, se ĉio en via vivo pliboniĝos, se vi iĝos pli donema, pli kuraĝa, pli forta fronte al sortobatoj, se vi sentos vin pli bone en via korpo kaj en via personeco, se vi fariĝos pli ĝoja, pli solidara kun la ceteraj homoj, tio signos, ke tiu frenezeco, eĉ se plej freneza, estas pli valora ol viaj dubvaloraj terapioj.
– Bone, bone, ne koleru! Mi konfesas, ke mi ne estas certa scii, kion mi fakte deziras. Via maniero paroli sugestas, ke estas io interesa en viaj travivaĵoj, kaj mi ŝatus sperti ion similan, sed mia tuta psikologia trejnado igas min diri, ke tio estas fuŝa mistikismo, imagaĵoj, kiuj povas esti danĝeraj, se oni lasas sin fali en tiun tipon de kirloondo. Oni ĉiam “racion gardu”, diris … eee … Francisko la Unua, se mi ĝuste memoras. Mi koncedu pro scienca aliro vian hipotezon, ke ne temus pri memsugestio. Ĉu mi ricevos mian respondon?
– Kiel mi povus scii? Al mi tio okazis, ĉio komenciĝis per simila alvoko.
– Ĉu vi kredas, ke se mi dissendos sav-alvokon kiel vi, mi faros similan sperton?
– Ne eblas scii. Eble jes. Tamen mi suspektas, ke se vin puŝas nur scivolemo, verŝajne ne funkcios. Sed eĉ se ne estas vera SOS dissendita, ĉar vi troviĝas en gravega senhelpa situacio, se estas sincera peto, vi havas ŝancojn, ke efikos, sed probable en maniero tre diferenca de la mia. Se juĝi laŭ tio, kia tiu sin montris al mi, di donos al vi, kion vi petas, tre laŭgrade, nur iom post iom. Tiu ĉiam agas plej delikate. Unubate anstataŭigi vian timon per plena fido, tio povus rompi ion en vi. Mi vin konas ne malbone. Se mi imagas vin abrupte metita fronte al tiu mondo … Oj oj oj! Mi vidas vin plene konfuzita, simile al iu, kiu ĵus travivis cerban vaskulrompon, kaj tiel perdis ĉiujn kutimajn gvidomarkojn, aŭ al iu, kiu perdis la memoron, kaj eĉ ne plu scias, kiu li aŭ ŝi estas. Ĉiuj viaj psikologiaj teorioj, viaj studaĵoj, viaj kutimaj pensovojoj, ĉio ĉi estas parto de vi, ĉu ne? Sur tio vi bazas vian sekurecon, ĉu ne vere? Forpreni ĉion ĉi subite estus terure detrue. Pro tio vi kate rondiras ĉirkaŭ la telero, vi rifuzas plene malstabiligi vin, kaj vi pravas. Sed samtempe vi sentas, ke mi disponas riĉaĵon, kiun vi envias, kaj vi konstatas, ke ĝi ne perdigis al mi mian stabilecon, tute male, vi do troviĝas puŝita en sakstraton, el kie eliri ne eblas.
– Ŝajnas al mi, ke mi aŭdas kolegon.
– Belega pentraĵo! Jen bonega ideo! Estas rimarkinde, kiel ĝi ŝanĝas la etoson de via kabineto! Estas nokta vidaĵo, kaj tamen ĝi lumigas la tutan ĉambron. Strange, mi ne povas ne vidi en ĝi kvazaŭ aludon al la mondoj, kie mi promenas dum miaj eksterteraj noktoj. Tiuj domoj, lumigataj de interne, nokte, tiuj nuancoj de koloroj viola, malva, blua, tiuj steloj, tiu plenluno … Negranda aĵo, kiom ĝi mezuras? 35 x 45 centimetrojn? Sed kia beleco, en tiu simpla pejzaĝo! Kie vi trovis ĝin?
– En la hospitalo, imagu! Vi scias, ke artistoj tie povas ekspozicii siajn verkojn. Mi vidis tiun ĉi, kaj mi tuj enamiĝis al ĝi. Mi hazarde estis tie kun mia filo. Kiam li vidis mian entuziasmon, li aĉetis ĝin por mi. Tiu donaco de li min profunde kortuŝis.
– Vi povas transdoni al li mian dankon. Dank’ al ĝi via kabineto, kiu estis ted-aspekta, finfine akiris ion fantazian. Bone, ĉu ni daŭrigu? Pri kio ni parolis lastfoje?
– Vi diris al mi, ke via tie-transa amiko ĉiam agas kun maksimuma delikateco, ke ĝi neniam abruptas, kiam ĝi intervenas en la vivon de la homoj.
– Ha jes! Mi ekmemoras! Efektive, unu afero estas certa: tiu havas tiom da respekto al vi, ke di ne subite trudos sian ĉeeston. Kelkfoje okazas, ke di agas abrupte, kiam temas pri personecoj aparte fortikaj, kapablaj kontraŭstari al neatendita, renversa batego. Sed – pardonu min, psiĉjo, ni decidis sinceri – mi ne vidas vin tia fortulo. Ĝenerale di agas tre laŭgrade. Di adaptiĝas al ni. Vi sciu, oni mem sentas, ke oni ne povas malfermi sin en unu sekundo, kaj di respektas onian reziston. Di absolute volas ne kaŭzi al ni malbonon.
– Kion vi nomas rezisto?
– Mi ne povus uzi alian vorton. Ni ja rezistas al tiu. Se juĝi laŭ tio, kion mi vidis, ŝajnas, ke ekzistas en la plimulto el la homoj bezono lukti kun di. Ĉu ne troviĝas io en la Biblio, kio nomiĝas la lukto de Jakobo? Ĝi povus aludi al tio. Vi komprenu, di amas dignecon. Kiu estas mola, tiu malfacile dignos. Mia amiko do ŝatas, ke oni batalu kun di. Ke oni kontraŭstaru. Se, ĉiufoje, oni tuj diras “jes”, povas esti, ĉar oni estas tre akceptema, malferma, sed ĉu plej ofte ne estas pro manko de kuraĝo? Certe, tiu komprenas la homojn, kiuj estas malkuraĝaj, ne konscias pri si aŭ havas tiel akran senton pri la propraj interesoj, ke ili tuj aliĝas al la plej forta. Di indulgemas kaj amas ilin, kiel di amas ĉiujn estaĵojn, inkluzive de la moluloj. Sed se estas mole, ne estas vera rajtigo, libere donita, estas intereskalkulo. Oni ne amas pro intereso …
– Jes ja, la etuloj, la infanetoj …
– Prave! Dankon, ke vi korektas miajn misojn. Ĉiam indas meti nuancojn. Kion vi diris, tio estas ĝusta: la etuloj amas nur pro propra intereso. Kaj ni tamen amas ilin, eĉ se ni scias, ke ilia amo estas egoisma, memcentra. Tiu kondutas simile kun la moluloj, tiuj, kiuj, pro singardemo, aliĝas al la venkonto. Di scias, ke tio estas bebeca amo. Sed ĉu ĉiuj amoj ne estas komence bebecaj? Mia ĉiela amiko atendas. Di havas la tutan eternecon, ĝis diaj celoj estos atingitaj. Sed di amas, ke oni amu, kiel amas di. Senrepage, senkompense, sen reciprokeco. Ne pro devo, ne kun celo, ne kalkulinte. Simple, ĉar ami estas bone. Se la permeson enveni oni donas al di alfronteme kaj plene konscie, tio pli plaĉas al di, se juĝi laŭ tio, kion mi komprenis. Mi supozas, ke tio rilatas al dia amo pri libereco. Se oni batalas kun di, tio pruvas, ke oni deziras senti sin libera. Se oni tuj klinas sin obee, ĉu oni estas iu digna kaj libera, aŭ malkuraĝulo, kiu komprenis, kiu superfortas? Ĉiaokaze, di certe preferas, ke oni malfermu la pordon al di en tiu spirito. Kaj …
– Kial vi ekhezitas?
– Mi ekkonscias, ke mia maniero paroli eble donis la impreson, ke ekzistas du specoj de estuloj. Unuflanke la malbravuloj, nekonsciuloj, egoistoj. Aliflanke la homoj kuraĝaj, konsciaj kaj sindonemaj. Sed laŭ tio, kion mi vidis, ne tiel la aferoj prezentiĝas. Ĉiu estulo staras je malsama stadio en sia progreso. Estas tiuj, kiuj ankoraŭ estas je la stadio de memcentreco kaj de timo, la malbravuloj kaj nekonsciuloj, kiel mi ĵus ilin nomis kun manko de indulgemo, kiun di certe bedaŭris (“Kial vi malestimas ilin? Ĉu vi konas la fundon de ilia koro?”) Kaj estas tiuj, kiuj eliris el tiu stadio kaj sukcesis bonvenigi en si la sincerecon, la kuraĝon, la profundecon, la fidon necesan por aliri din sen moleco, kun plena digno.
– Vi parolas, kvazaŭ ĉiuj atingus tiun fazon de forto kaj digneco, sed ĉu la plimulto ne mortas antaŭ ol ĝin trafi, se eĉ ili entute progresas tiuvoje?
– Kial morto haltigus evoluon? Vi scias, ke mi laboris en Azio kaj Afriko. Tio instruis al mi multon. En multaj lokoj tie, ĉe multaj homoj, morti estas nur senigi sin je vesto, sed perdante la korpon, oni ne perdas la vivon, oni perdas nun unu aspekton, la materian, la supraĵan tavolon de nia vivo. Kion katolikoj nomas purgatorio, hinduoj reenkarniĝo kaj aliaj, certe, nomas alimaniere, tio povus esti malsamaj bildigoj de sama realeco, nome, ke evoluo plu daŭras, ke la irado al plena feliĉbrilo konstante plu progresas, almenaŭ ĉe tiuj, kiuj elektis progresi al ĝi. Kion mi vidas en miaj noktaj vojaĝoj, tio ne ĉiam estas tre neta, sed ekzistas io simila, tion mi vidis. Mia luma kamarado – allasu, ke mi tiel nomu din – ĉiam respektas la elekton, kiun oni faras. Se iu rifuzas din kaj preferas plu rondiri surloke, di ne devigos la koncernaton ŝanĝi sian preferon. Sed ĉar di amas kaj esperas, ke ni fine atingos liberecon kaj feliĉon, di faros ĉion eblan, por ke ni ekkonsciu niajn realajn interesojn, ofte pere de aliaj kreaĵoj – anĝeloj, spiritoj, homoj, okazaĵoj … – ankaŭ ĉi-rilate lasante la perantojn liberi. Di lasas solidarecon konkretiĝi, dum jarmiloj se necese, ĝis ĉiu superos sian timon kaj kuraĝos fronti al di.
– Kial vi parolas pri timo kaj ne pri malbono? En la religio, kia oni instruis ĝin al mi, dum mi estis infano, la kaŭzo, pro kiu oni maltrafas paradizon postmorte, estas, ke oni malbonagis kaj estas punata.
– Mia amiko ne punas. Tio estas certa. Kial di punus? Ĉu vi jam pripensis, pro kio oni punas? Oni punas, kiam oni volas trudi ion, kaj la altrudato kontraŭas. Aŭ kiam oni sentas sin senkonsila kaj ne scias, kion fari, ĉar oni havas aŭtoritaton, kiun la aliaj respektu, sed ili ne obeas. Sed mia luma amiko neniam estas senhelpa, neniam volas trudi. Kaj … eble mi eraras, sed mia impreso estas, ke morala malbono radikas en timo. En la timo perdi. Funde, kio estas malbono? Estas kiam oni perfortas la teritorion aŭ liberecon de iu alia. Kiam oni ne havigas al homoj aŭ aliaj estaĵoj ion, kion ili rajtus ricevi, aŭ kiam oni prenas de ili ion, kion ili juste posedas. Kiam oni ilin trompas aŭ humiligas tiel, ke ili ne povas trovi sian dignon kaj sian valoron. Kiam oni trudas al ili situacion, kiu igas ilin malĝojaj aŭ brutece stultigitaj, dum ili povus esti ĝojaj, viglaj, kreemaj, plenaj je vivo. Sed kial oni faras tiajn aferojn?
– Ĉar oni volas por si ion, kio estas destinita al iu alia. Aŭ por senti la plezuron suferigi.
– Sed el kio fontas la plezuro suferigi? Kaj kial oni havas la ideon preni por si ion, kion devus havi iu alia?
– Mi ne scias. Por venĝi sin, eble, en iuj okazoj. Aŭ por senti sin supera.
– Sed kial oni volas venĝi sin? Aŭ senti sin supera? Ĉu ne ĉiufoje temas pri la strebo al tuteco, al plio? Ĉu ne temas pri la timo perdi, la timo, ke io mankos?
– Ŝajnas al mi normale strebi al tuteco, al plio.
– Certe. Ja estas tio, kion mia luma kamarado volas por ni. Tio signifas strebi al di. Tio estas bonega, sed je unu kondiĉo: ke tio ne kaŭzu malbonon al iu alia. Kaj oni kaŭzas malbonon al iu alia, kiam oni timas, kaj oni timas, ĉar oni ne komprenis. Kaj, kiel vi ofte diradis, oni ne komprenis, ĉar oni plu rezonas, aŭ pli ĝuste sentas, kiel eta infano.
– Por vi, malbono konsistas en infaneca kondutemo?
– Memoru, kiom ofte vi klarigis al mi la mensan funkciadon infanecan limigitan je du terminoj! La kvinjarulo ne sukcesas pensi samtempe plurnivele. Eble tiuj, kiuj ne kapablas kunordigi la propran bonon kun bono aliula, restis, almenaŭ en tiu kampo, ĉe tiu stadio de la mensa disvolviĝo. Ĉe la stadio, kiam oni reduktas ĉion al nur du terminoj: ĉio / nenio. Ilia impreso estas, ke se ili ne havas ĉion, kion ili deziras, aŭ se ili ne havas ĉion, kion la aliaj havas, ili havas nenion, mankas al ili tio, kio estus esenca.
– Estas vere. Por eta infano, la neo de ĉio estas nenio, dum por plenkreskula menso, la neo de ĉio estas io.
– Estu kiel ajn, tion mi sentis en mi, grandparte dank’ al vi. Kion mi ne havis, tion mi volis ŝteli de la aliaj. Mi ne diras, ke oni ĉiam agas tiumaniere, sed malbono estas en ni. Ekzemple, oni ne sentas sin amata, kaj oni provas ricevi amon ĉantaĝe. Estas malbone, ĉar oni devigas, trudas kaj trompas, sed tio, kion oni ricevas, ne estas amo, estas ia pseŭdoamo.
– Mi devas agnoski, ke, se konsideri, ke vi deliras, vi tamen rezonas tute mature. Mi admiras la efikecon de mia terapio!
– Vi ridas, kaj mi kun vi, sed mi neniam sufiĉe dankos vin. Vi ege-ege helpis min. Ni konsistigis rimarkindan skipon, vi kaj mi, por eltiri min el psika mizero. Ĉiaokaze, ŝajnas al mi, ke mi povus babili pri tiaj aferoj senhalte dum jarcentoj konstante trovante novajn ekzemplojn. Kiom da homoj obsedas la penso, ke ili maljuniĝas, la konstato, ke ilia forto malpliiĝas, ke ilia beleco senbriliĝas, ke iliaj muskoloj perdas sian tonion aŭ iliaj haroj sian brilon! Estas la timo perdi. La timo morti apartenas al la sama sfero, ĉu ne? Sed ankaŭ la timo malriĉi, la timo esti malbone konsiderata. Ek de kiam mi malkovris tiun alian mondon, tiujn timojn mi konstatas ĉiupaŝe, ĉe multegaj homoj.
– Vi pravas. La timo perdi okupas enorman spacon en la afekcia vivo de multegaj homoj. Kaj ankaŭ la timo esti perdita, forlasita. Iuj eĉ klarigas religion kaj mistikajn spertojn per tiuj perdoj. Time, ke oni vidos sian fundan solecon fronte, oni imagas por si spiritajn kunulojn el alia mondo. Oni konstruas por si image tutan paralelan universon, kiu plenigas la vakuon, la mankon de signifo kaj de kunuloj. Estas defendmeĥanismo kontraŭ angoro.
– Kaj vi, mia kompatinda eta psiĉjo, por superi vian angoron, imagas vin supera estulo, vi rigardas min de alte konsolante vin el via ena malpleno per la ideo, ke vi estas tro inteligenta por esti trompata per tiuj mitoj, ke vi havas la kuraĝon alfronti vian solecon, kaj ke vi disponas ampleksan moralan forton, kiu ebligas akcepti la absurdecon de la vivo … Sanon al vi! Sed mi preferas mian lokon al la via!
– Oj! Kio okazis? Kial tiu aĉa apogseĝo? La antaŭa pli plaĉis al mi, ĝi estis ege komforta.
– Necesas, ke mi aĉetu novan, sed minuton mi ne disponas: la multaj personoj, kiuj venas rakonti al mi siajn turmentojn, ne lasas al mi liberan momenton.
– Kial vi ŝanĝis? Ĉu okazis io al la alia? Ĝi tamen ŝajnis fortika.
– Konsultis min nova paciento, viro pezanta 180 kilogramojn. Li estis tre ekscitita, maltrankvila. Li ne ĉesis turni sin, returni sin, tien, reen, ekstare, reside, konstante farante larĝajn gestojn … La apogseĝo ne eltenis. En ĉi tiu profesio, ni havas gravajn respondecojn: mi eĉ ne allasis al mi la rajton ekridi, kiam ĝi frakasiĝis. Tamen estis vere komike.
– Kompatinda psiĉjo! Kiom da malagrablaĵoj vi devas elporti! Vi sciu, ankaŭ min zorgigas la ideo, ke eble mi riskas kaŭzi al vi skuon, kiel tiu ulo al via seĝo. Vi ŝajnigas vin forta, la homo kun scienca menso, kiu trovas respondon al iu ajn demando, sed mi vidas, ke kelkaj punktoj el mia rakontado ŝancelas vin. Estus bedaŭrinde, se via mondpercepto kaj via bildo pri vi mem disfalus kiel tiu sidilo.
– Ne zorgu pri mi. Mi eble pli fortikas ol vi opinias. Kion vi ĵus diris, tio estas iom ofenda. Kiel mi povus praktiki mian profesion, se mi ne kapablus kontraŭstari la agresojn de miaj pacientoj.
– Pardonu min, psiĉjo. Vi pravas. Ĉiutage reagante al stranguloj, vi certe faris al vi belan psikan kirason. Tamen ĝi ne havigas plenan protekton. Vi aspektas tiel defendema, kiam mi parolas al vi pri la alia dimensio. Lastfoje ni parolis pri la timo perdi. Mi antaŭsentas ion similan en vi ĉiufoje, kiam ni eliras el la kampo bele katastrita de nia planedo.
– Kion vi nomas mia timo al Dio, tio estus aspekto de la timo perdi?
– Jes. Kiam oni vidas din, oni perdas la ideon, ke oni ekzistas per si mem. Oni perceptas sin imagata. Oni konscias, ke oni estas malpleno, vakuo, truo. Estas neelporteble.
– Truo, ĉu?
– Tion mi foje vidis. En tio, kion vi nomas miaj halucinoj, nemateriaj aferoj riveliĝas sub materia formo. Mi ne scias, kiavorte eblas tion priskribi. Kiel en mia unua vojaĝo, kiam mi vidis la pesilon kun la du teleroj aŭ la vojforkon kun la du vojetoj. Nu, iunokte, mi vidis min … Aj! Vi diros, ke tio estas skizofrenia, aŭ psikoza, aŭ io simila … Mi vidis min fonto en fabelo.
– Fonto, ĉu vere? Vi estis aĵo?
– Mi estis fonto en fabelo. Ĉu vi volas, ke la fabelon mi rakontu?
– Kompreneble. Vi scias, ke viaj imagaĵoj fascinas min.
– Nu, bone, jen. Sur montoflanko troviĝis tre bela fonto, meze de rokoj, ĉe kiu filikoj, muskoj kaj aliaj belaĵoj kreskis. Ĝi donis akvon malvarman, plej plaĉan al la buŝo, tute sekure trinkeblan, kaj promenantoj ofte haltis apud ĝi. Dum sia longa vivo de fonto, ĝi perceptis sin, kun malmodesteco facile komprenebla, kiel belan, ĉar pentristoj venis por ĝin pentri kaj la promenantoj parolis pri ĝi admire. Aŭ kiel bonan, ĉar ĝi sensoifigis tiujn, kiuj alvenis lacaj pro la kruta supreniro, kaj ili pri tio esprimis sin danke. Ĝis la tago, kiam …
– Kial vi subite haltas?
– Por eksciti vian scivolemon. Ĝis la tago, kiam ĝi starigis al si demandojn pri si mem. Ĝi demandis al si: Kiu mi estas? Kio mi estas?
– Hm! Estis fonto kun menso metafizika.
– Vi uzas longajn vortojn, sed ĉiu normala estulo starigas al si tiujn demandojn iufoje en sia vivo. Komence ĝi diris al si: mi estas tiu belega kunmeto de rokoj, tero, musko kaj filikoj. Sed rapide venis reago: ne, tio ne veras, tiuj estas la monto, ili ne estas mi. Tiam ĝi ekpensis: nu, mi estas tiu akvo, ĉiam freŝa, kiu sensoifigas disdonante ĝojon. Sed ĝi devis konfesi, ke ĝi ne sciis, de kie venas tiu akvo, nek kien ĝi iras, kiam ĝi fariĝis rivereto. Ne, ĝi ne povis konfuzi sin kun la akvo. Tiam la kompatinda fonto ekkonsciis, kio ĝi estas reale: truo. Nenio.
– Tio ŝancelis ĝin, ĉu ne?
– Kompreneble. Per tiu skua malkovro, ĝi perdis ĉion. La tuta bildo, kiun ĝi formis pri si, komplete disrompiĝis. Ĝi estis nek bela nek bona, nur nulo. Estis neelporteble.
– Deprima, via rakonto!
– Ne. Ĝi havas feliĉan finon. Dank’ al mia luma, eterna amiko. La fonton tiu amis. Di sendis anĝelon subdiri al iu familio, ke ĝi iru tien por pikniki. La etan grupon ravis la belega loko, kun tiu akvo muzike elrokiĝanta. Ne ĝenis ĝin, ke la fluo elrokiĝis kun skuaj, spasmaj plorsingultoj, tiel malfeliĉa ĝi estis (sed neniu imagis, ke fonto povas malĝoji, kaj eĉ la propraj larmoj ne apartenis al ĝi: la akvo, kiu tiel hakate elverŝiĝis, originis en fora nekonata loko, kaj tio igis ĝin des pli plorema).
Tiam infano el tiu familio demandis: “Kial estas fonto tie?” La patro respondis, iom incitite: “Mi ne scias, ĉar estas truo.” Kaj la knabeto diris: “Kial estas truo?” La fonto ne bezonis atendi respondon, ĝi komprenis. Se ne estus truo, ne estus fonto. Ĝi certe estis nenio, malpleno, ne-estaĵo, sed pro tiu nenio estaĵo povis pasi: akvo. Kaj dank’ al tiu akvo, kiu povis pasi nur pro tio, ke la fonto estis nulo da esto, la ŝtonoj alprenis tiun brilan belecon, musko venis tiel pentrinde ilin vesti, kaj filikoj prosperis. La tuta beleco kaj boneco, kiun ĝi manifestis, eblis nur pro tio, ke ĝi estis nenio, vakuo, aperturo. Tiam ĝi komprenis, ke ĝia digno ne konsistis el tio, ke ĝi havas tion aŭ tion ĉi, aŭ eĉ el la fakto esti tio aŭ ĉi tio, sed el la kapablo servi kiel pasejo, prezenti neobstaklon, esti la malo de malhelpo.
Ĝi kredis, ke ĝi perdas ĉion, ĝi fakte ĉion gajnis. Ĝi pli feliĉis ol antaŭe, ĉar ĝi rezignis la iluzion beli aŭ boni per si mem, sed ĝi malkovris, ke ĝi amas tiujn rokojn, tiun muskon, tiujn filikojn kaj tiun akvon, ke plaĉas al ĝi esti la neniejo, pro kiu ĉio ĉi povas ekzisti kaj esti bona kaj bela. Tiumomente ĝi sentis sin solidara kun la tuta universo. Aliaj havigis al ĝi tion, pro kio ĝi estis bela kaj bona. Sed sen ĝia nuleco ili tion ne povus fari. Tiam ĝi ekamis ilin eĉ pli forte, kaj ĝi sentis, ke ankaŭ ili amegas ĝin.
– Nu, laŭ mi, via fabelo mistrafas. Vi diris antaŭ nelonge, ke ĉiuj malfeliĉoj de homo radikas en tio, ke ĝi rezonas infanece, per nur du terminoj, ĉio / nenio. Ĝuste tion faras via fonto. Komence ĝi kredas, ke ĝi estas ĉio, kaj poste ĝi konstatas, ke ĝi estas nenio. Ĝi ne eliris el la primitiva pensmaniero.
– Jes ja, ĝi liberiĝis el ĝi! Ĝi eliris el tiu fuŝa pensado precize, kiam ĝi komprenis, ke kvankam ĝi estas nenio materia, ĝi tamen estas io. Kaj ke ĝi ne bezonas esti io alia ol si mem, esti io ne sia, por esti fonto. Komence ĝi timis perdi, kaj sekve tenis sin en vanteco kaj iluzio. Je la unua konsciiĝo, ĝi spertis panikon kaj renversiĝis al la mala impreso: ĉar trudiĝis la konstato, ke ĝi devas rezigni la ideon esti ĉio, ĝi kredis, ke ĝi estas nenio. Ĝia angoro venis de tio, ke ĝi plu rezonis infanece. Ĝi retrovis sian dignon kaj sian valorsenton, kiam ĝi komprenis, ke kvankam pasejo ne havas substancon, konsiston, tamen sencon ĝi havas, sencon, kiu modifas ĉion ĉirkaŭe kaj kiu bonfaras al multegaj homoj. Miaopinie, tiumomente, ĝi komprenis, ke ĝi estas ne nur io, sed iu.
– Vi neniam divenus, kio okazis al mi! Mi sonĝis pri via fonto! Nu, ne estis ekzakte fonto, estis belega fontano aŭ pli ĝuste tuta serio da fontanoj. Estas fakto, ke, kiam mi vekiĝis, kun la impreso pri la sonĝo ankoraŭ tre forta miamense, mi tuj pensis pri via fabelo. Komprenu, mi estis la Reĝo de Francio …
– Estas interese havi ekrigardon al sonĝo de psikfakulo! Haha! Vi do havigas al vi plezurojn reĝajn dumdorme! Mirinde!
– Ke mi diras ĝin al vi tiel simple, tio montras, kiom mi fidas vin. Estas vere, mi estis la reĝo, kaj mi estis devigita rezigni la reĝecon. Mi perdis ĉion, inkluzive de mia palaco kaj ĝiaj fontanoj. Mi furiozis, sed miaj malamikoj estis ege pli fortaj ol mi. Mi povis fari nenion por konservi miajn titolon kaj havaĵojn. Ĉar via rakonto temis pri la timo perdi, mi tuj vidis rilaton kun ĝi. Kia malplaĉa sento! La impreso pri manko, pri malpleno, fine de la sonĝo, estis terura.
– Ĝuste ĉar estas malfacile sperti tion, ni homoj faras ĉion eblan por kaŝi al ni nian fundan malplenon. Ĉu vi ne trovas impresa la sumon da energio, kiun homoj investas en akiron de objektoj, mono, statuso, plezuro, forto, beleco, potenco? Ĉio ĉi tre similas senesperan strebadon por meti plenon tien, kie oni timas malkovri vakuon. La tuta vivo de tiuj homoj estas krio: “Mi ekzistas!”, “Mi estas!”, “Mi estas iu!”, kun ĉiuj variantoj: “Mi estas viro!”, “Mi estas belulino!”, “Mi estas potenca!”, “Mi estas supera!”, “Mi estas malfeliĉa!”.
– Nu, tio ne aplikiĝas al la sennombraj individuoj, kiuj havigas al si malvastan vivon rutinan provante travivi kiel eble malplej da nekutimaj aferoj, kaj igi sin nerimarkataj.
– Miaopinie, estas la samo, kvankam estas la malo. Mi volas diri: estas la kontraŭa flanko de la sama afero. La superregantoj timas malkovri, ke ilia potenco estas pure iluzia. Strebante al povo, mono, titoloj ili provas sekurigi sin kontraŭ la malpleno, kiu ili estas, fundfunde. En la regatoj, la malpleno, kiu angorigas, estas ĉio nekonata, nesekura, la ebla ŝanĝo, kiu perdigos la komforton senti sin en perfekte konata medio, kaj sekve la trankvilecon. Ili kontentiĝas per malpli fortaj ĝuoj kaj vivas sen ambicio por gardi sian vivon protektita kontraŭ ĉia danĝero, kontraŭ la risko perdi siajn etajn sekurigajn havaĵojn, aŭ siajn ideojn.
– Ne ĉiuj homoj estas tiaj!
– Mi esperas, ke tia estas neniu. La timo perdi, la timo ekvidi la eternan lumulon, kiun mi renkontas tie transe, kaj pro tiu lumo vidi sin nula, nula/nuda, estas nur unu aspekto. Mi supozas, ke ĉiu homo iom malfermas la pordon, iom akceptas la propran malgrandecon, la propran neniomon, aŭ la fakton, ke li aŭ ŝi apogas sin sur iu alia. Estas unu el la aferoj, kiuj okulfrapis min dum miaj “vojaĝoj”. Mi vidis, ke ĉiu homo estas multe pli bona ol li/ŝi opinias aŭ – koncerne tiujn, kiuj kredas sin perfektaj – ol oni opinias pri ili. Ne estas la kulpo de nia samplanedanoj, se ili rezonas kiel etaj infanoj. Tio ja estis ilia deirpunkto en la vivo. Oni ĉiam estas stampita de sia origino. Krome, tio, kion ili vidas ĉirkaŭ si, ne helpas ilin superi la timon perdi.
– Vi kredas, ke oni povas superi ĝin, ĉu vere?
– Jes ja. Kiam oni komprenas, ke oni povas ellasi la iluziaĵojn tamen restante stabila. Vi scias pri tio, psiĉjo. Pri tio min atentigis vi. Ĉu vi memoras? Vi diris al mi, ke terapio estas sinsekvo de rezignoj je falsaĵoj, por pli kaj pli proksimiĝi al la realo. Vi klarigis al mi, ke tio postulas kuraĝon, ĉar oni devas senigi sin je sekurigaj iluzioj, komfortaj, agrablaj, por akcepti realaĵojn unuavide frustrajn. Vi emfazis, ke ĉiu kresko neprigas perdon. Se ranido ne perdas sian voston, ĝi ne fariĝas rano; se floro ne perdas siajn petalojn, ĝi ne fariĝas frukto; se bubo ne perdas sian knaban voĉon, ĝi ne fariĝas viro. Estas io malĝoja en ĉiuj ĉi perdoj, sed eviti ilin ne eblas, kaj kiam oni transpaŝis kaj retroviĝas sur la alia flanko, oni sentas sin pli bone, ĉar tia estis nia nekonscia celo: kreski.
– Vi pravas, mi diris al vi tion ree kaj ree, kun pli da detaloj. Mi memoras, ke mi prenis kiel ekzemplon la fakton lerni naĝi. Sed oni povus diri la samon pri paŝado aŭ biciklado. Tamen miaopinie la ekzemplo pri naĝado estas aparte bona. La piedoj ja tuŝas la fundon, kaj necesas ordoni al ili ĝin forlasi por apogi sin sur io, al kio plene mankas solideco, stabileco, fortikeco. Oni devas fidi la akvon, spite al ties aspekto, spite al tio, ke, kiam oni apogas la manon sur ĝi, ĝi tiun ne subtenas. Necesas koncentri sian kuraĝon por fari la eksperimenton kaj malkovri, ke, se oni ekkuŝas sur tiu molaĵo, kiu aspektas plej cedeme, kaj se oni faras kelkajn movojn, oni flosas. Oni imagas, ke oni perdos stabilecon, sekurecon; fakte oni ricevas novan: oni aldonas al stabileco surtera stabilecon surakvan; oni plivastigis sian agadkampon, kaj do sian liberecan zonon. Sed oni sukcesas nur, se oni delasas, se oni rezignas teni la piedojn sur firma tero, tiel sekuriga. Tion faris la fonto en via fabelo. Ĝi ellasis la iluziojn pri si, sed por apogi sin sur aliaj elementoj.
– Ekzakte. Akceptante ne esti per si mem, ĝi povis ami. Ami la akvon, kiu pasas tra ĝi, ami la muskon kaj ŝtonojn, ami la homojn, kiujn ĝi sensoifigas. Ĉu vi konas la esprimon “ago de fido”?
– Kompreneble, mi estas kulturita homo!
– Pardonu, sed tiel multaj el tiuj konceptoj estas fremdaj al vi! Kiam vi ĉesas teni vin sur la piedoj por apogi vian korpon sur akvo, aŭ kiam vi unuafoje ekmoviĝas sur biciklo tute sola, vi forlasas viajn sekurigilojn, ĉar vi fidas, eĉ se vi ne scias precize, kion vi fidas: estas veto pri venko de la bono. Tion oni nomas ago de fido: investo en fidon. Sen ĝi oni ne atingas la paradizajn zonojn, pri kiuj vi volas, ke mi raportu. Estas venko super timo.
– Min amuzas vidi, kiel vi revortigas per religiaj terminoj ĉiajn aferojn, kiuj kuŝas baze de mia profesia praktiko. Sed ni parolas pri ili malsamvorte. Mi neniam uzis la esprimon “ago de fido”, sed kion vi ĵus diris, tion mi ne ĉesas instrui al miaj pacientoj.
– Hoho! Se psikisto kaj halucinulo vidas la aferojn same, ilia vido devas esti ĝusta.
– Saluton, psiĉjo. Vi mienas bonfarte hodiaŭ, plaĉas al mi vidi vin tia: serena, senstreĉa, kun surfrunte simpla stampo de pripensado.
– Vi pravas. Mi estis pripensanta, atendante vin. Ni foje parolis pri la serĉo al tuteco, al plio … Ĉu vi povus reveni al tiu temo? Ĝi aparte interesas min.
– Ŝajnas al mi, ke tio estas la strebo de ĉiu homo ĉiumomente, eĉ se li aŭ ŝi tion ne konscias. Kaj, feliĉe, homo estas eterna.
– Eterna? Kiel vi povas tion diri? Iutage ni mortos! Estas eĉ la sola afero, pri kiu ni estas absolute certaj.
– Se vi dubas, ke vi vivos eterne, tio estas via problemo, tio havas neniun rilaton kun la realo. Sed ni respektu la regulojn de nia ludo, mi petas. Vi deziras, ke mi rakontu, kio prezentiĝis al mi en la alia dimensio. Nu, mi raportas al vi, kion mi travivis. Vi estas libera kredi aŭ ne kredi. Kiel mi jam diris, laŭ mi, mortas nur nia korpo, ne ni. La mondo, en kiu mi promenis tiun eksterordinaran nokton, kiam mi spertis la kulminon de malamo, ne estis nia Tero, estis aliloke, ekster nia tempo. Kaj tamen ĝi estis pli reala, kaj plu estas pli reala, ol via kabineto ĉi tie. Tie ĉi, kiam mi ĉirkaŭrigardas, mi povas diri al mi, ke eble mi sonĝas, ĉefe kiam mi rigardas tiun mirindan pentraĵon kun la plenluno kaj la domoj tiel bele lumantaj de interne. Sed dum tiu travivaĵo, la certeco, ke mi estas meze de plej reala realo, superis ĉiujn certecojn de mia vivo. Mi estas certa, ke en tia mondo ni vekiĝas postmorte. Mi ne dubas pri tio, ĉar mi tie renkontis personojn, kiujn mi konis surtere, sed kiuj jam delonge mortis. Kaj mi ne dubas, ke tiu mondo estas eterna. Tio estas granda feliĉo, ĉar ni bezonas eternecon por fari tion, kion ni volas fari.
– Kion do ni volas fari, kio postulas tiom da tempo?
– Imagu, ke vi volas skribi la plej longan nomon, kiun eblas imagi. Eĉ kun via limigita intelekto – vidu, mi estas ĝentila, mi ne diras “malvasta” – vi povas facile kompreni, ke tio postulas eternecon, ĉar al ĉiu litero de tiu gigantega nomo vi ĉiam povas aldoni unu literon: estas tasko senfina. Same se vi starigas demandon kiel: kiom da kalkuloj ekzistas, kies rezulto estas 72. Vi trovos senliman nombron da tiaj: 8 x 9; 70 + 2; 84 – 12; 222.222.222.222 – 222.222.222.150, ktp.
– Mi ne vidas la rilaton inter tiuj cerbumaĵoj kaj tio, kion, laŭ vi, ni volas fari.
– Kion ni serĉas, senscie, tio estas rilato, kiu nin pli kaj pli, plu kaj plu kontentigu. Vi foje enamiĝis, ĉu ne? Se jes, vi spertis la komencon de la afero. Se okazis al vi, kiel al mi, je la unua renkonto vi havis ĝeneralan impreson, ke la persono estas ege simpatia, ke ŝi vere plaĉas al vi. Je la dua renkonto, vi malkovris iun kvaliton, iun kroman belecon, kiun vi unuafoje ne perceptis. Kaj tiel plu de renkonto al renkonto: ne nur ŝi estas tia kaj tia ĉi, ne nur ŝi havas tion kaj ĉi tion, sed krome ŝi kapablas fari tion, kaj tion kaj tion alian …
– Sed sentiĝas ankaŭ: “Ŝi havas tiun manion” aŭ “Kiel eblas, ke ŝi ne kapablas fari tion kaj tion?” …
– Sed se vi vere estis kaptita de amo, tion vi rimarkas nur komence, kaj la impreso ne daŭras, vi ĉesas atribui gravecon al tiuj detaloj, vi eĉ fine trovas en ili ĉarmon. Kion mi vidis tie transe, tio estas, ke eterneco konsistas en tiu sinsekvo de malkovroj en la rilato kun di, kaj tute forestas malplaĉaj detaloj. Mi provu klarigi, kiel la afero disvolviĝis miakaze. Iutage mi malkovris, ke male al tre disvastigita opinio, la eternulo estas bona: bonkora, bonintenca, bonfara. Estis granda donaco al mi, ĉar la plimulto el la homoj tion malkovras nur sur la alia bordo.
– La alia bordo, de kio?
– La alia bordo de la rivero inter vivo kaj morto, se mi rajtas tiel metafori. Alivorte trans la morto. Mi rimarkis, ke di havas al mi plenplenon da respekto, da admiro, da konsidero, da indulgo, da kapablo kunvibri kaj ĝisfunde kompreni. Ne ĉar mi estas iu speciala, simple ĉar mi estas homo, ĉar mi estas animo. Kiam di montras sin tia, oni sentas sin bonvenigita, akceptita, amata, rekonata kun sia tuta valoro (kiun homoj ne vidas, kiun ni mem ne vidas). Ek de la momento, kiam tio okazis, estas multaj ŝancoj, por ke la procezo plu daŭru senfine. Kompreneble, komence mi ofte, eĉ tre ofte, trapasis periodojn de dubo, de kontaktoperdo, de impreso, ke mi eraris, ke ĉio ĉi estis nur iluzio …
– Halucino.
– … sed tio ne tre longe daŭris, tiu sento laŭgrade malpliiĝis, kaj laŭ ofteco kaj laŭ forteco. Des pli ĉar mi devis alkutimiĝi al la fizika ŝanĝo, kiu okazis dum mia unua vojaĝo al la lummondo, al la fakto, ke miaj ventrodoloroj komplete malaperis. Post tiu unua travivaĵo, post tiuj jarmiloj da malamo, sekvataj de jarmiloj da paradizo, kaj poste de stranga reveno en mian korpon kuŝantan sur la lito, mi estis elĉerpita, lacega je grado, kiun imagi vi neniam sukcesos. Tian lacecon mi neniam spertis, nek antaŭe nek poste. Sed la ventro ne plu doloris. La doloro estis tute for.
– Ĝi neniam revenis, ĉu?
– Neniam. Eble mi eraras, sed mia impreso estas, ke tiu doloro ne plu necesis: ĝi estis finludinta sian rolon, kiu estis konduki min tiumonden. Estu kiel ajn, se mi bone komprenis, kion mi tie supre perceptis, tiu laŭgrada malkovro de la boneco de mia amiko estas eko de tio, kio plu kontinuas dum la tuta eterneco, alivorte senfine.
– Sed ĉu eterneco ne estas ekster tempo? Kiel io povas daŭri plu, kaj situi ekster tempo?
– Ĉu vi volas scii, kial vi eble neniam komprenos ion ajn el tio, kion mi spertis, kvankam, se kredi vin, mia sperto vin interesas, pli: fascinas? Ĉar vi estas tro logika. Mi ne povas respondi komplikajn demandojn tiaspecajn. Mia sento estas, ke vi konfuzas “ekster la tera tempo” kun “en senmova momento”, “en fiksa kiamo”, en kiu la fluo de l’ tempo frostiĝis, kaj nenio plu okazas. “Foresto de tera tempo” ne signifas “foresto de daŭro”. Se juĝi laŭ tio, kion mi vidis tie transe, eterneco estas vivo, kaj vivo estas moviĝo, ŝanĝiĝo, rilatoj evoluantaj, varieco, progresado. Estas ege komplike klarigi, kion mi tie spertas. Multajn aferojn mi vidas tute klare, mi perfekte memoras, sed mi ne trovas la vortojn por priskribi ilin. Mi timas, ke la vortoj simple ne ekzistas. Eble via scienca esploro pri mi estas destinita al fiasko pro tiu manko. Mi diru, ke eterneco, estas kvazaŭ je ĉiu ĉenero de senfina ĉeno vi malkovrus, ke di estas ankoraŭ pli … ol vi antaŭe kredis.
– Pli kia?
– Ĝuste post tiun vorton “pli” vi povas meti iujn ajn kvalitojn, kiujn vi povas koncepti, kondiĉe, ke ili esprimu agmanierojn, kiuj bonefikas al aliuloj: tiu estas eĉ pli bonkora, eĉ pli komprenema, eĉ pli amuza, eĉ pli korinklinita al vi kaj al ĉiuj, eĉ pli bela, eĉ pli forta, eĉ pli ema neniam perforti, eĉ pli ĝoja, eĉ pli renoviganta, eĉ pli artisto, eĉ pli respektema … Eterneco estas konstanta raviĝo, ĉar vi malkovras, ke di estas ĉiam pli mirinda kaj admirinda, ĉiurilate, ol vi vidis din je la antaŭa minuto. Kaj kio veras pri tiu, tio veras ankaŭ pri la aliaj estaĵoj en la kreaĵaro, pri diaj verkoj aŭ faroj, pri la personoj, kiuj loĝas en ĉiuj mondoj, eĉ se ĉiu el tiuj estuloj prezentas unikan formulon de mankoj, kiuj faras ties ĉarmon kaj individuecon, eĉ se, dum limigita daŭro, praktike nulo rilate al eterno – dum la daŭro de vivo sur planedo – tiuj mankoj estis kaŭzo de suferoj kaj abomenaĵoj.
– Limigita daŭro! Facilas tiel paroli, sed ŝokas! Se temas pri jaroj kaj jaroj da terura, neelportebla suferado …
– Mi komprenas vian reagon, sed bonvolu alĝustigi vian rigardon al la realo. Kiam vi estis etulo, iutage, tute certe, vi falis, vi skrapvundis vian haŭton kaj tio doloris al vi. Tuj vi hurlis, via tuta atento estis koncentrita al via doloro, vi estis nur doloro, eble ankaŭ angoro, ĉar vi vidis la ŝiritan haŭton kaj la sangon fluantan, kaj vi timis, ke post momento, da sango restos plu neniom. Vi trovis tion stranga, vi ne konis vian genuon kun tia aspekto, vi subite alfrontis ion nekonatan kaj timigan. Estis terura sufero. Sed hodiaŭ tiun momenton vi eĉ ne plu memoras. Rilate al la tuto de via vivo, tiuj malmultaj minutoj, kiam via estaĵo estis cent-elcente en abomenaj doloro kaj angoro, plu apenaŭ, aŭ tute ne, ekzistas. Vi scias …
– Kial vi interrompas vin?
– Ĉar mi hontas, ĉar mi timas, ke vi mokos min, tiel infaneca aperos al vi tio, kion mi tuj diros. Sed mi promesis, ke mi estos kiel eble plej honesta, mi do ekdiru. Ofte la aferoj estas montrataj al mi sub formo de bildoj, kvazaŭ sonĝaj bildoj, kaj kelkfoje tiuj bildoj estas simplegaj. Cetere, la vorto “bildo” ne estas ĝusta. Estas samtempe bildoj kaj nebildoj, kiel estis pri la pesilo, la vojforko, la fonto. Imagu parfumfabrikon, kiu posedas milojn da hektaroj da rozĝardenoj. Ĉiuj rozoj estas perfektaj. Nur unu estas iomete difektita. Tiun damaĝitan rozon meze de milionoj da floroj senmankaj vi certe ne rimarkos. Nu, eterneco estas miliardoble kaj miliardoble kaj miliardoble pli ol eta vivo de 70 aŭ 100 jaroj. La sufermomentoj, eĉ plej naŭzaj, eĉ plej forpuŝaj de ĉi tiu vivo, kompare kun tiu senfineco, estas treege malpli ol la ununura difektita rozo en la vastega kampo de la parfumisto.
– Mi konfesu, ke viaj halucinoj povas esti belaj.
– Mian luman eternan kamaradon ni do laŭgrade malkovras. Mirinde estas, ke ĉiu malkovro aldonas nuancojn, absolute senfine. Se, je ĉiu momento, vi malkovrus, ke di estas pli potenca, kaj eĉ pli potenca, kaj ankoraŭ pli potenca, di finfine fariĝus terura. Sed kion vi malkovras, tio estas, ke di estas efektive multe pli potenca ol vi imagis, sed ankaŭ multe pli respektema. Strange impresas, kiam vi vidas potencon integritan kun respekto al aliula libereco! Ĝi tiam preskaŭ similas malpotencon. Ĉi-planede, homoj imagas Dion kiel superpotencan, kaj, rezulte, maljustan, sadisman, aŭ malesperige malfortan, fakte neekzistantan. Sed en miaj ĉielaj promenoj – mi ne scias kiel tion klarigi al vi – mi samtempe vidas la du aspektojn. Similas al la impreso, kiun oni ricevas kontemplante ĉielarkon. Oni samtempe vidas la mildon de la verdo, la brilon de la flavo, la forton de la ruĝo, la trankvilon de la bluo: la koloroj ne kontraŭdiras unu la alian, ili kompletigas sin reciproke, ili harmonias inter si.
Kiel diable mi povus transdoni al vi, kion mi vidis? Ĉiam regas ekvilibro, kunordiĝo, io, kio faras, ke kontrastoj restas si mem, do kontrastaj, ĉiam malaj, treege diferencaj, tamen sukcesante ne kontraŭstari unu al la alia. Mildeco, amo, respekto, plena kaj definitiva rezigno je perforto plektiĝas kun potenco kaj faras el tiu ion simpatian, kion oni mallerte povus esprimi per frazoj kiel: “Di amas, kaj dia amo estas pli forta ol io ajn” aŭ “Di fortas, sed dia forto estas amplena”. Se estus forto sen mildeco, la impreso estus pri iu terura. Se estus mildeco sen forto, ĉiam pli kaj pli da mildeco, ĝi finfine iĝus senspina, siropeca. Feliĉe di rivelas tiujn kvalitojn en grado ĉiumomente pli alta ol tio, kion oni atendis. Tial ke, krome, tiuj ecoj manifestiĝas per senfino da kreadoj kaj kreaĵoj, inter kiuj rolas vi, kaj ankaŭ mi, kaj same ĉiuj aliaj, ni vere bezonas eternecon por ĉion malkovri. Se diri nenion pri alia fakto, kiun mi vidis, nome, ke eblas havi intertempojn da ripozo, por asimili, kion oni malkovris, aŭ ĝui la plezuron nenion fari dum unu aŭ du jarcentoj. Sed … kia zorgiga mieno! Kio okazas al vi? Ĉu vi sentas vin ne bone?
– Nu, mi sentas min kiel boksisto surtapiŝe, stuporigita. Ŝajnas, ke mia menso ne sukcesas asimili, kion vi ĵus diris. Je tio mi tute ne kredas, sed nur por mense sekvi vin, por imagi … tiujn miliardojn kaj miliardojn da universoj, da kreadoj, da kreaĵaroj, tiujn jarmilojn, tiujn miliardojn kaj miliardojn da daŭradoj, kiuj, kiom ajn enormaj, tamen ĉiam estas neniom kompare kun eterneco, estas tro multe por mia eta kapo, mi ne elportas, mi estas saturita. Feliĉe, ke ni decidis, ke niaj renkontoj estos mallongaj!
– Bonvolu senkulpigi min pri la malfruo. La trafiko estis komplete blokita. Mi tute forgesis pri la manifestacio organizita de la sindikatoj. Se mi memorus pri ĝi, mi elektus alian vojon. Mi stulte enŝovis min en stratoŝtopon, kiel multaj aliaj aŭtoj. Mi simpatias al tiuj laboristoj, komprenas iliajn postulojn, sed mi konfesas, ke mia humoro fariĝis aĉa, kaj mi ne ĉesis grumbli, dum la tempo pasis kaj mia aŭto staris tie, senmovigita. Tiuj manifestac…
– Manifesti!
– Pardonu, mi ne komprenas, kion vi …?
– Senkulpigu, ke mi interrompis vin. Jam tri tagojn mi turmentas mian cerbon por retrovi tiun vorton. Estas la temo, pri kiu mi deziris, ke vi parolu. Antaŭ kelkaj tagoj vi diris, ke la kreaĵaro, aŭ la homoj, mi ne plu scias, manifestas la eternulon vian amikon. Tiu vorto trafis ion en mia menso, tiel ke ĝi elstaris, kvankam mi ne komprenas, kial. Mi promesis al mi, ke mi petos vin pritrakti tiun temon, kaj poste mi forgesis ĝin. Min agacis ne plu retrovi ĝin. Feliĉe via malfruo pro manifestacio ĝin relumigis. Hazardo fojfoje utile agas.
– Ĉu estas hazardo? Laŭ mia mondkoncepto povus esti anĝelo, kiu uzis tiun rimedon por retrovigi al vi, kion vi deziris demandi.
– Atentu! Odoras je paranojo la emo ĉion klarigi per ies volo, sed ni ne diskutu pri tio nun. Ĉu vi bonvolos diri, kion vi vidis en tiu alia mondo koncerne aferojn aŭ homojn kiel manifestaĵojn de la Supera Potenco?
– Momenton! Mi neniam parolis pri Supera Potenco, ĉefe kun la grandliteroj aŭdeblaj en via tono. Tiu esprimo plene mistrafas. Al mia amiko ne plaĉas, ke oni vidu din potenca, eĉ se tia di tamen estas. Di havas ian pudoron pri sia potenco. Kaj sian povegon di apenaŭ uzas. Pri potenco interesiĝas homoj, ili nomas mian kamaradon ĉiopova, verŝajne por kompensi la propran senton pri terura senpoveco.
– Estas normala psikologia meĥanismo. Kiam oni ne povas rekte ĝui ion deziratan, oni provas ĝin kontakti pere de peraĵo. Eta malforta senriĉa sinjorino, kiu neniam estos princino, legas magazinojn, en kiuj ŝi legas pri la princo de Monako, pri la sultano de Brunejo aŭ pri tiu aŭ alia membro de la brita kortego. Kontemplante iliajn fotojn, ŝi sentas, kvazaŭ ŝi iel partoprenus en ilia vivo. Verŝajne iuj homoj direktas siajn pensojn al iu ĉiopova dio por nutri en si la senton, ke ili partoprenas en ties potenco, kio kompensas ilian teruran mankon de povo, tiel malfacile akcepteblan. Sed ni devojiĝis. Mi petis vin tuŝi la temon de nia mondo kiel manifestiĝo.
– Mi volonte provos, sed ne estas facile. Tamen mi tion vidis, kaj la afero aspektis plej simple. Mi diru jenon: se neniu el ni estus fermita al la eternulo, ni ĉiuj plene manifestus din …
– Ni ĉiuj estus belaj kaj lumaj, ĉu tiel?
– Ne nepre, almenaŭ laŭ la homaj kriterioj pri beleco. Ekzistaj estuloj tre bonaj, tre puraj, tre profunde homaj, kiuj ne havas regulajn trajtojn, nek glorbrilan korpon, kiuj eĉ povas esti malbelaj, sed kies rigardo, vizaĝo, sinteno elradias kvazaŭ lumon. Tiaj estas ekzemple kelkaj maljunuloj kun dense sulkita vizaĝo. Ili estas homoj, kiuj manifestas la eternulon. Sed ankaŭ spirhaltige bela junulino manifestas din. Mia paradiza amiko havas senfinon da aspektoj, kiuj estas manifestataj de aŭ per la kreaĵoj. Ankaŭ bela sunsubiro manifestas din.
– Sunsubiro ne ekzistas kiel io objektiva. Estas ŝanca kunmeto de fizikaj fenomenoj …
– … kiun ni perceptas kiel belan. Mi agnoskas, ke la beleco kuŝas ne en la aĵo, nur en nia kapo, aŭ en nia koro. Sed tamen ĝi ekzistas tiunivele. Tiu organizas en harmonian vidaĵon aferojn, kiuj, en la realo, estas sendependaj unu de la alia, kaj kiuj, cetere, rigardate el alia angulo povas havi neniun belecon. Matterhorn vidata el Zermatt elstaras kiel unike belega. Sed vidate el Chandolin, la sama monto aspektas plej banale, oni eĉ ne rekonas ĝin. Antaŭ mirinda panoramo, kiam nin kaptas sento de raviĝo, la kaŭzo estas, ke la pejzaĝo manifestas din. Foje mi havis impulson legi el la Biblio. Ne longe mi legis, sed je la komenco estas io, kio frapis mian atenton. Ĉiufoje kiam io ĵus estis kreita, la teksto diras: “Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona”. Jen kio okazas, kiam nin ravas pejzaĝo. Ni vibras kun di, ni kuniĝas kun di, kiu, ie funde de nia animo, estas diranta al si: “Kiel bele!”. Tie radikas la sento iĝi pli, ampleksiĝi, ke la brusto iel vastiĝas. Kaj kiam oni vidas tiajn belojn, oni sentas emon kundividi la admiron kun la apudaj personoj, precipe se oni amas ilin. Ĉu vi ne kredas, ke en tiu emo plurpersone partopreni en komuna entuziasmo, same kiel en la vidaĵo mem, troviĝas di?
– Ba! Kaj la sadistoj, kaj la krimuloj, kaj Hitler, ĉu ili manifestas vian adoraton?
– Eble. Negative, kave. Ili manifestas, kio okazas, kiam dia manifestado estas blokita. Ili estas la ekrano. Vi memoras, kion ni foje diris: Satano, la malamiko, la trompisto-akuzisto, estas Diablo, t.e. bloko, ŝtopo, obstaklo al paso.
– Kaj kio pri mi? Ĉu mi manifestas lin?
– Ĉiam memcentra, ĉu ne, psiĉjo? Se mi bone vidis, kiel ĉiu homo, kaj laŭ unika proporcio, vi manifestas din kaj malhelpas ties manifestiĝon. Via korvarmo, via bonvolemo, via fajna intelekto, via saĝeco, via respketo al ĉiuj, ĉio ĉi, kio vin karakterizas, manifestas din. Ankaŭ via skeptikeco: ĝi manifestas la fakton, ke di ne trudas sin, evidenti ne estus respekte, tial di ne estas evidenta. Kiel aero. Sen aero ni ne povus vivi, sed ĝi ne estas videbla, evidenta. Via skeptikeco manifestas, ke di respektas vian liberecon. Sed kiam vi agas en maniero, en kiu mankas konsidero al paciento, al via edzino, al mi, al iu ajn – alivorte, kiam vi diras ion, kio kaŭzas malbonon, senutile vundas, aŭ havas detruajn sekvojn – vi malhelpas, ke di pasu.
– Eĉ se tion mi faras neintence, ĉu?
– Eĉ se tion vi faras neintence.
– Tiam mi ne respondecas!
– Pri tio mi ne scias. Eble vi ne estas kulpa, sed respondecas. Okazas, ke oni faras ion morale neriproĉindan, sed tamen devas respondi pri la sekvoj de la ago. Se vi ekhavis teruran kramfon, kiu igis vin fari fuŝmovon en aŭto, tiel ke vi difektis la veturilon de iu alia, ne estis en vi volo malutili, ne estis morala malbono, sed tamen devos pagi vi.
– Sed kial via Dio, se li estas tiel bona, permesas, ke mi faru malbonon neintence? Aŭ intence? Se vi pensas pri la militoj, la sociaj maljustecoj, la naturaj katastrofoj, la infanoj, kiuj naskiĝas kun doloriga kaj nekuracebla malsano aŭ kun handikapo, kiu devigos ilin vivi nenormalan vivon … kiel eblas ĉio ĉi, se Dio estas bona?
– Vi scias, kio okazas tie transe, tio ne estas facile regebla. Mi renkontas … refoje mankas al mi la vortoj … estulojn, fojfoje tre precizajn, kiel la knabineton, ofte nebulecajn, kiel travideblajn formojn, kiel vibron de aero, kiu havus homan formon, kaj jen kaj jen estulojn absolute senkonturajn. Rilate al ili mi sentas min kiel handikapulo, kiu perceptas la bonkorecon, la sindediĉon, la paciencon, la korvarmon de tiuj, kiuj prizorgas lin. Ili faras gigantajn fortostreĉojn por instrui al li tion aŭ tion ĉi, sed la handikapo estas tia, ke la mesaĝoj ne transdoniĝas, aŭ ke transdoniĝas nur eta-eta ero, tute malklara. Krome estas la multnivela … kiel diri? … enujeco … ĉu vi komprenas? … ne estas facile tion esprimi. Kiel rusaj pupoj: unu eta en pli granda, mem en pli granda, mem en pli granda, ktp. Rezulte, mi neniam scias ekzakte, kun kiu mi rilatas. Ekzemple mi babilas kun ege simpatia junulo, kaj jen subite mi perceptas din, la eternulon, kvazaŭ kaŝitan en tiu junulo, kvazaŭ ludantan la rolon de tiu junulo, kvazaŭ komunikantan kun mi per la buŝo de tiu junulo. Kaj samtempe mi sentas, ke tiu knabo estas tute reala, li estas iu, iu kun difinita personeco, iu kun historio, kiu estas lia kaj de neniu alia. Kaj kiu estas libera. Sed je la stadio, kiun li atingis, li estas ankaŭ mia amiko la eternulo, aŭ ĉi-lasta estas la junulo. Elĉerpas min provi klarigi ĉion ĉi. Kiam mi estas tie, ĉio estas ege simpla, sed se mi devas priskribi, kia peno!
– Mi iom vidas, kion vi provas diri. Sed ni revenu al mia demando. Kiel eblas ĉiuj abomenaĵoj, kiuj okazas niaplanede, se li estas bona, kiu ajn li estas? Kial li permesas al homoj, aŭ al naturo, malbonfari?
– Sed kie vi prenis, ke di tion permesas? Di tion ne permesas, tute male, di malpermesas fari tiaĵojn. Mortigi, ŝteli, mensogi, blasfemi, ekspluati, perforti, seks-avidi kunulon aŭ kunulinon de iu alia, ĉio ĉi estas malpermesita. Ne diru al mi, ke vi neniam aŭdis pri la listo de agoj komunikita al Moseo, kaj kiu difinas, kio staras ekster la limo de la permesitaĵoj. Se Dio verkis tiun liston, tio pruvas, ke la fi-faroj estas malpermesitaj. Di malpermesas, sed di ne malebligas, ĉar libereco – la povo fari, kion oni volas – tro gravas por di. Almenaŭ jen kion mi komprenis, eble fuŝe. Fakte mi scias nenion tiuteme. Ĉu vi konscias, kion vi petas de mi? Ke mi komprenu Dion! Vi volus, ke mi, eta ulo, kiu eĉ ne komprenas elektron aŭ radioondojn, aŭ kial Luno estas pli granda kaj ruĝa, kiam ĝi apudas horizonton, klarigu ĉion pri di! Ĉu vi postulus de kateto, ke ĝi klarigu, kiel funkcias komputilo? Kvinjara infano ne povas kompreni, ke, se oni disrompas platon da ĉokolado al etaj kvadratoj, tamen restas la sama kvanto da ĉokolado. Tion al mi klarigis vi. Sed rilate al mia tiea – fakte ĉiea – amiko, mi estas ege malpli ol infaneto kompare al plenkreskulo. Miaopinie, ne eblas respondi al via demando, ĉar estas mistero. Ni disponos eternecon por esplori tiun misteron. Sed dume mi ne povas respondi, krom dirante, ke mi scias, ke di amas, ke di estas bona, ke di ne volas, ke malbono ekzistu.
– Se tiel, li ne estas ĉiopova.
– Kial di devus esti ĉiopova? Ĉu tiu ĉiopoveco ne estas kvalito, kiun homoj projekcias sur din por kompensi sian senton pri senpoveco, kiel mi diris antaŭe? Cetere, laŭ tio, kion mi rimarkis pri di, di povus havi tiun ĉiopovecon, sed libere rezigni uzi ĝin, pro amo, ĉiufoje, kiam libereco aperas.
– Vi ŝajnigas, ke mia demandado ne plaĉas al vi, ke vi volus nur raporti pri viaj travivaĵoj, kaj ne diskuti, sed ĉiufoje, kiam, por tikli vin, mi starigas demandon, vi sukcesas trovi respondojn. El kie vi ĉerpas ilin?
– Tion vi scias pli bone ol mi: el la nekonscio de deliranta psikozulo.
– Vi parolis pri libereco, fine de nia lasta renkonto, kaj mi ŝatus …
– … ataki min. Tio videblas sur via vizaĝo. La mentono elstaras antaŭen, makzelo aspektas agreseme, ŝultroj estas streĉitaj. Mi divenas, ke anstataŭ lasi min rakonti trankvile pri mia ĉiela travivado, vi provos ree treni min en vortan duelon …
– Tute ne, mi garantias al vi. Mi nur deziras kompreni vin, nenion pli. Ŝajnas al mi, ke vortoj kiel “libera”, “libereco” funkcias en vi kiel ruzaj iloj por eviti vidi la nekonsekvencaĵojn en via deliro. Estas nekredeble, kiel ofte vi uzas ilin! Ĉu ne obsedus vin tiu koncepto? Finfine, estus normale en iu kiel vi, kiu travivis proprakarne senigon de libereco.
– Estas vere, ke mi certe pli sentemas ol iu alia pri tiu koncepto. Sed komprenu! Mia ĝojdonanto eterna ŝatas krei. Tio signifas, ke plaĉas al di estigi estulojn, kiuj plene ekzistas. Ju pli libera vi estas, des pli vi ekzistas. Ju pli libera vi estas, des pli vi estas vi mem, kompare kun iu, kiu faras nur tion, kion trudaj fortoj devigas lin aŭ ŝin fari. Kredu min, se tagon post tago vi povas enbuŝigi nur la aĉajn fi-manĝojn, kiujn oni trudas al vi, sen iam ajn povi elekti, konstante restante malsata, vi sentas, kvazaŭ vi ne ekzistus. Kontraste, sidi en surtrotuara restoracio kun en la mano menuo kun dekoj da elektoj, tio estas vivi, ekzisti, esti. Se la homoj tion konscius, ili verŝajne sentus, ke tio estas esti amata. Vi sciu: kion vi nomas malbono kaj kio efektive estas malbono, tio eble havas funkcion: malkovrigi bonon. Mia sperto pri kaptiteco kaj mallibereco ebligas al mi tre alte taksi etajn liberecojn multe pli ol naŭ dekonoj el la loĝantaro. Por mi, tiu, al kiu oni ne lasas elekton, ne ekzistas per si mem, ekzistas nur depende de tiuj, kiuj havas la povon trudi laŭplaĉe. Tiuj jes ja ekzistas, kaj povas fari el homo aĵon. Kiam oni mem uzas sin mem, oni havas pli grandan eston, pli grandan densecon, mi ne scias, kiel diri, sed mi trovas, ke oni ekzistas pli. Kaj mi kredas, ke mia transborda amiko volas pli ol ion ajn, ke tion ni havu.
– Mi koncedu.
– Ŝajnas al mi … sed mi eble ekpaŝas sur terenon, kiun mi vidis per tro ĝenerala vido, tro malpreciza, eble mi ne rajtas tiel paroli … ne gravas, mi tamen ekdiru … ŝajnas al mi, ke ekzistas pli da libereco en la mondo ol ni imagas. Eble herbo, floro, besto havas pli da ebloj elekti, ol aperas al niaj homaj okuloj.
– Strange, mi havas la malan impreson. Homoj imagas sin liberaj, sed ili estas kondiĉitaj, manipulataj per ĉiaspecaj aferoj: reklamado, aŭtoritatoj, edukado, instinktoj, individua historio, genetiko, miloj kaj miloj da subtilaj influoj … La impreso liberi ĝenerale estas nur iluzio.
– Sed la latenta libereco estas giganta, kaj je tio vi kredas. Kial vi praktikas vian profesion, se ne por liberigi homojn? Vi liberigas ilin el iliaj kompleksoj, el iliaj kondiĉadoj, el ilia kontraŭraciaj impulsoj. Vi liberigis min el terura traŭmato, kiu malhelpis min normale pensi, elekti, reagi, esti mi mem, do esti libera. Min igis psike libera vi. Libereco eĉ pli gravas por vi ol por la plimulto el la homoj, alie vi farus ion alian.
– Hm!
– Kiel ajn estu, se iu estas libera, tio signifas, ke tiu povas elekti malbonon. Tiaj homoj povas krii “merdon!” al la granda estro, kiu estas nur bono. Ĉu vi ne trovas, ke estas io grandioza en iu, kiu ribelas kontraŭ Dio, kriaĉas al di “merdon!”? En la ideo detrui ĉion belan, vandali, ruinigi, dolorigi? Kiam, je mia unua vojaĝo transen, mi trapasis tra la malam-erupcio, mi sentis, ke ĝi estas mirinda. Estis terure, sed grandioze.
– Grandioze, eble. Bone, ne.
– Ha! Se vi sentus la prezon de libereco, kiel mi tiam ĝin sentis, vi havus senliman admiron al tiu ulo, kiu akceptas, ke portempe oni venku din, ke oni fariĝu egala, supera al di, ke oni sabotu la kreaĵojn, ke oni difektu ĉion, kion di faris. Kia humileco! Kia grandanimeco! Jes ja, se la situacio restus fiksita en la venko de la vandaloj, estus abomene, sed tiel ne estas: di renversas ĝin, korektas, riparas, revenigas la viktimojn al bonstato. Certe vi scias, ke ekzistas mafiuloj, kiuj iras al Ukrainio aŭ Brazilo kapti junajn knabinojn por enmeti ilin en siajn prostituajn retojn. Sed estas ankaŭ homoj, kiuj dediĉas sian tempon kaj energion al la savo de tiuj inoj, homoj, kiuj kun admirinda delikateco remetas ilin sur normalan vivvojon, liberigitajn de ĉia ekspluato, kaj ebligas al ili retrovi sian dignecon, eĉ ne petante unu groŝon. Tiaj homoj estas unu el diaj manifestaĵoj niamonde. Da similaj sindediĉoj ekzistas miloj kaj miloj. Amaskomunikiloj ilin ne mencias, ĉar estas en tio nenio sensacia. Sed la mondo tre diferencas de tio, kion amaskomunikiloj prezentas. La milojn da bonkoraj agoj, kiuj plenumiĝas, ili ne pritraktas, la publiko tiujn ne konas, ĉar estas en la naturo de boneco esti diskreta. Ĉiaokaze, di neniam forlasas, neniam rezignas, di estas fidela, fidinda. Sed di estas same senlima en sia respekto al la libera elekto de la kreaĵoj kiel en sia obstino savi tiujn, kiuj suferas, ĉiufoje, kiam libera ago servas al malbono.
– Laŭ mia sento, estas io tragika en tiu allasemo fronte al abomenaĵoj.
– Mi komprenas vin. Mi samopiniis, antaŭe. Sed kiam oni havis okazon direkti la okulojn al la alia bordo, al la “postmorto”, oni diras al si, ke tiu kreaĵaro, kun la fuŝe uzata libereco kaj la neobservataj malpermesoj, sed ankaŭ kun eksterordinaraj agoj de solidareco, estas pli admirinda ol universo el etaj ŝafidoj sen personeco, sen iniciatemo, kiuj nur obeus al diktatoro senprofundeca. La tragika dimensio estas terura, sed ĝi igas la mondon pli valora. Mi vidis …
– Vi aspektas kvazaŭ vi subite vin ĝenus.
– Jes, mi min ĝenas antaŭ vi, ĉar kion mi vidis, tion ne eblas racie klarigi, kaj mi timas vian reagon. Aĉ aĉ aĉ! Ne facilas la kontrakto kun vi! Se vere mi devas diri ĉion, kion mi vidis, ĉion, kion mi sentis … Kie mi ĉerpu la kuraĝon …? Mi tremas antaŭpensante, kion vi diros! Ĉu mi tamen plonĝu en la konfeson? … Nu, jes, ek! Jen: mi vidis, ke neperfekta universo estas pli perfekta ol perfekta universo.
– Aj! Ĉi-foje vi falas en mallogikon, plej neakcepteblan!
– Mi sciis, ke vi ne komprenos min. Tial ofte mi hezitas. Vi volas, ke mi raportu pri ĉio, sed se vi imagas, ke estas agrable diri, kion oni vidis, kaj tuj poste aŭdi, ke oni stultas nesaveble …
– Pardonu. Tion mi devus ne diri. Mi devus antaŭe lasi vin klarigi.
– Kiel mi povus klarigi? Ĉu vi ne trovas, ke estas io neelportebla en perfekteco? Aŭskultu, mi ne pretendas, ke mi komprenis. Mi montras al vi, kion mi vidis, ĉar tion vi petas. Kaj kion mi vidis, tio estas, ke neperfekteco estas pli perfekta ol perfekteco. Se tio ne havas sencon, ne estas mia kulpo. Aŭ eble jes, en la senco, ke mi faras, kion mi povas: mi estas aĉa tradukanto de la originalo, kiun oni prezentis al mi. Mi tie trafas unu el miaj limoj, sed estas la plej bona maniero vortigi, kion mi perceptis. Neperfekta universo estas pli diversa, pli riĉa, malpli rigida, pli elasta, ol universo perfekta; jen kion mi povas diri. Mia luma amiko estas perfekta, tial di estas neelportebla. Verŝajne pro tio la homoj tiom ŝatas insulti kaj malrespekti din, din kritiki, saboti dian verkaron. Pri tio mi kompetentas. Mi tion detale sentis, kiam min sturmis malamo. Kaj la bezonon malaltigi din ankaŭ vi konas; ĝi subkuŝas multajn el viaj rimarkoj. La du-termina pensado infaneca … Eble falintaj anĝeloj kaj aliaj malicaj spiritoj plu funkcias tiusisteme: “Se dio estas potenca, ni estas malpotencaj”. Tiam, por pruvi al si sian potencon, kaj ĉar ili ne povas detrui din, ili atakas din en ties kreaĵoj. Simile al junulo, kiu ne povas efike ataki la riĉulon, kiun li envias kaj malamas, kaj iras ŝprucfarbi enorman malbelegan desegnaĵon sur la muro de lia vilao.
– Estas vere, ke multaj popoloj havas ion similan en sia tradicia konceptado pri la origino de la mondoj. Ili opinias, ke Dio kreis anĝelojn aŭ ke Granda Dio kreis aŭ naskis subdiojn …
– Jes, kaj, por ke ili ekzistu kiel realaj estuloj, tiu granda dio havigis al ili liberan volon. Se ili ne estus liberaj fari ion ajn, inkluzive damaĝi, difekti, ruinigi, malici, ili estus robotoj, ne vivantoj.
– Kaj inter tiuj anĝeloj aŭ subdioj, kelkaj elektas detrui la harmonion, kiun Dio volas estigi, ĉu tiel?
– Kial ne? En la terapio, kiun mi faris kun vi, estis periodo, dum kiu ni laboris super la plezuro saboti, dispecigi, malbonfari. Ĉu vi memoras? Tiu deziro malbonfari ekzistas en mi, mi tuŝis ĝin kvazaŭ fingre, mi sentis ĝin. Mia sperto pri malamo al di, estis tio. Kaj el tio mi ne liberiĝis cent-elcente, estas tuta zono de mi, kiu postrestas. Cetere, vi diris, ke tio estas normala, ke oni trovas tion en ĉiuj homoj, eĉ se la plimulto timas iri rigardi, kiaj ili estas tiunivele. Ĉu vi memoras? Vi eĉ diris, ke tiu timo malkovri en si la plezuron fuŝi kondukas multajn homojn al tio, ke ili turnas kontraŭ si mem la emon detrui, tiel ke ili malpermesas al si feliĉi, ili emas senti sin kulpaj pro banalaĵeto, ili ne kuraĝas aserti siajn gustojn aŭ tion, kion ili vere deziras fari je difinita momento, tiagrade, ke ili diras “jes” kiam ili preferus diri “ne”, eĉ se neo ne havus eĉ plej etan negativan sekvon.
– Estas vere. Tion mi diris, kaj mi konfirmas. Mi alfrontas tiun homan inklinon ĉiutage.
– Bone. Se tio ekzistas en mi kaj en ĉiuj viaj pacientoj, kial tio ne ekzistus en anĝelo aŭ dio? Kaj kiu scias, kio estas la respondeco de anĝeloj aŭ dioj en la vivo de niaj planedoj aŭ en genetiko? Pri tio ni scias nenion. Ni eĉ ne scias, ĉu tiaj estuloj ekzistas. (T.e., mi scias, ĉar mi vidis, sed mi parolas el la vidpunkto de homoj viaspecaj). Ni ĉi tie troviĝas en plena mistero.
– Mistero! Estas tro facile. Pri tio ni devas reparoli.
– Io ĝenas min. Pli kaj pli mi mire rimarkas, ke mi pensas multe pli ol mi devus pri viaj diraĵoj. Se mi konstatus, ke tio evoluas direkte al obsedo, mi devus meti finon al niaj interparoloj kaj konsulti kolegon.
– Tamen, tiu, kiu petis min raporti pri miaj spertoj, estas vi, nur vi.
– Jes. Vi kulpas pri nenio. Kio kaŭzis la problemon, tio estas mia intereso pri via mensa funkciado. Sed mi ne troigu. Mi ne estas obsedata. Simple, okazas, ke la ideoj, kiujn ni interŝanĝis, plu rondiras en mia kapo dum la sekvantaj tagoj. Kaj ofte nokte.
– Kio staris centre de viaj priokupoj post la lasta renkonto? Ĉu io, kion mi diris?
– Jes. La kunsido konkludiĝis per vorto, kiu ĉiam incitis min: “mistero”. Ni parolis pri la plezuro detrui, saboti, malbonfari, kaj vi lastminute – kvazaŭ por ĝui la finan venkon super mi – enmetis la vorton “mistero”. Ni fakte estis pritraktantaj la problemon, kiun kaŭzas la ekzisto de malbono sur nia tero, nia mis-tero, oni povus diri pro ĝi. Sed kredantoj je religio ĉie samas. Kiam ilia Dio montriĝas plena je kontraŭdiroj, ili nomas tion “mistero” kaj fermas la okulojn al la problemo. Ankaŭ vi tion faris. Estas vere tro facile! Ĉu vi timas alfronti la demandon?
– Kiel altan ideon vi havas pri vi! Se vi ne akceptas, ke misteroj ekzistas en la mondo, vi agas kiel simio, kiu furiozus, ĉar ĝi ne kapablas senerare tajpi. Niaj cerbaj kapabloj estas limigitaj. Kiam mi diras “mistero”, mi celas nenion alian ol tiujn limojn: la afero situas trans la limoj de mia menso, kiu ne sukcesas kapti kaj kunordigi ĉion. Kion mi povus diri pli? Vi elektas laŭ via bontrovo, mi elektas laŭ mia. Persone mi preferas havi radian, ravan, ĝojŝveligan rilaton kun la amiko, kiun mi “halucinas”, sen kompreni, kial malbono ekzistas (sed estante certa, ke di ĝin ne ŝatas, ĉar di estas pura tenereco), ol rompi la rilaton pro tio, ke di estus maliculo. Mi ja vidas, ke di havas multegajn aspektojn, sed suferigemo ne estas inter ili.
– Multaj el niaj samtempuloj, inkluzive de mi, elektas malsame ol vi. Sed por tiuj la demando pri rompo de rilato ne prezentiĝas, ĉar tia rilato neniam estiĝis.
– Estas via vivo, vi decidas pri ĝi laŭplaĉe. Tamen agnosku, ke estas maljuste kondamni antaŭ ol malfermi la dosieron. Estas maljuste rifuzi misteron, dum ekzistas multegaj aferoj, kiujn vi ne kapablas klarigi. Estas maljuste akuzi din, ke di estas aĉulo, pretekste, ke malbono ekzistas, dum eĉ mia rolo, mia respondeco en la malbonaĵoj, kiuj ekzistas, ne estas klaraj al mi, ĉar mi ne komprenas min ĝisfunde. Ni ne scias. Ni frontas al mistero. Tiel longe, kiel iuj punktoj ne estas klarigitaj, dum kaŭza ligo inter la akuzito kaj la krimo ne estas firme konfirmita, oni ne rajtas kondamni. Mi ne vidas, kiupretekste oni povus ne apliki al Dio la demokratian regulon, ke iu ajn estu traktata kiel senkulpulo tiel longe, kiel kulpeco ne estis pruvita. Ĉiaokaze, por mi estas klare. Di ne nur estas konsiderenda senkulpa. Di estas senkulpeco. Plena senkulpeco. Pura senkulpeco.
– Vi estas nekredeble bonŝanca.
– Jes. Tion mi ne komprenas. Mi ne sentas min digna por tio. Ĝuste tial mi ŝatus komuniki, kion mi travivis, por ke aliaj profitu. Sed estas neeble kaj tre frustre. La homoj rezistas. Ili timas elreviĝi. Ili estis tiel longe trompataj, kaj pri tiom da aferoj! Ili timas, ke mia atesto estos nova maniero delogi ilin per allogaj mensogoj. Tio memkompreneblas, sed suferigas min ne povi vere kundividi mian feliĉon kaj ĝian faktan bazon. Rea ekzemplo de malbono, vi vidas! Plia sufero, kiun mi prenu sur min, da kiaj prezentiĝas multe sur nia tero.
– Kial, kial, kial tiom da sufero?
– Mi ne povas respondi pri la aliaj, sed kiom koncernas min, la suferoj, tra kiuj mi pasis kaj plu pasas, estas okazoj malkovri min malfortika, vundebla, kun la rezulto, ke mi pli facile akceptas mian malaltan kaj flankan lokon en universo, en kiu ia infana sopiro volus, ke mi staru centre kaj supre. Kiom koncernas la suferojn de aliuloj, ili estas okazoj malkovri la bonon, kiun mi povas fari al ili. La bono estas di. Ili do estas okazo malkovri din. Esti kiel la fonto en mia fabelo: nulo, dank’ al kies nuleco povas pasi la akvo, kiu sensoifigas kaj reduktas la suferon, kaj ebligas lavi la vundojn. Mi …
– Jen vi ree ekhaltas. Ĉu venis al via menso io, kion vi ne kuraĝas diri, time pri mia reago? Ne hezitu. Mi promesas, ke mi ne malestime respondos.
– Ĉu vi scias pri la purgatorio? Mi jam ektuŝetis la temon alifoje.
– Malprecize. “Purgatorio” fakte signifas “purigejo”. Estas katolika teorio, eble ankaŭ ortodoksa, ke ekzistas ia portempa infero, ĉu ne? Postmorte la animo purigas sin per suferado por povi iĝi sufiĉe pura por eniri paradizon. Io simila, ŝajnas al mi.
– Jes, tiel estas proksimume. Ili montris ĝin al mi.
– Kiuj?
– Ili, di, di pere de ili, tiuj, kiujn mi renkontas tie supre … malsupre … fore … nu, transe. La purgatorio, kiun mi vidis … atentu, ke nur mi nomas ĝin tiel, eble erarante pri la nomo, neniu tie uzis tiun vorton … nu, tiu loko, aŭ pli ĝuste vivnivelo, evolustadio, havas nenion komunan kun la flamoj kaj monstroj en la pentraĵoj de Bosch. Ĝi nur konsistas el tio, ke dum oni havas en si la sekvojn de la malbono, kiun oni faris, oni ne estas preta eniri en la glorbrilon. Vi do ricevas okazon fari staĝon, provperiodon, dum kiu vi riparas, vi faras bonon, vi helpas al suferantoj, vi partoprenas en iliaj suferoj, transirante de supereca kompato al plena samnivela kunsento, kaj vi provas elsuferigi ilin, vi havigas al la surteruloj inspirojn, faciligojn, kiuj igas ilin progresi, kvankam ili ne perceptas vian kontribuon – ili misinterpretas viajn intervenojn kiel hazardojn, aŭ ideojn, kiuj spontane aperis en iliaj mensoj ili ne scias, de kie – unuvorte, vi trejnas vin vivi ame, kaj tio entenas iun dozon da sufero, ĉar vi plu havas vian memcentrecon, kiu rezistas al tiu maniero vivi, kaj ĉiaokaze sindonemo ĉiam devas alfronti la malicaĵojn de tiuj, kiuj misuzas sian liberecon. Kelkfoje mi min demandas, ĉu iuj ne travivas la “purigejon” ĉi tie, surtere, sur nia ekzistonivelo.
– Purgatorio ne estus poste, kiel kredas katolikoj, sed ni jam estus en ĝi, ĉi tie kaj nun, ĉu? Tio estas la hindua kaj budhana teorio. La malbono, kiu trafas nin ĉi-vive, estus la sekvo de tio, kion ni faris en aliaj vivoj, antaŭ ol naskiĝi ĉi-foje. Ia puriga procezo, en kiu, je ĉiu sinsekva vivo, oni progresas per kelkaj paŝoj ĝis la plenpleno de feliĉo. Ĉu je tio vi kredas?
– Ne. Mi ne kredas je tio, sed je tio mi ankaŭ ne malkredas. Mi ne scias. Mi havas neniun ideon. Mi jes vidis staĝ-aranĝojn, sed estis tro nebule. Mi scias nur, ke mia luma amiko volas, ke ne estu sufero, ke tamen sufero ekzistas, kaj mi ne povas deteni min de la ludo hipotezi.
Min tre impresis akcidento, kiu okazis al deksepjara knabo. Li veturis sur sia zumbiciklo … Ĉu vi vidas, kion mi celas? “Mopedo” oni kelkfoje diras, biciklo kun motoro, tamen ne vera motorciklo. Oni avertis lin milfoje, kiom danĝere estas malobservi la trafikregulojn, sed li neniam prenis tiujn avertojn serioze. Foje li pasis ĉe “halt”-signalo sen halti, plu rapidante sur la alian vojon. Sed li ne havis tempon ĝin atingi. De maldekstre alvenis aŭto, kiu koliziis kun li kaj lin ĵetis for en la aeron. Hodiaŭ li ne nur estas mense debila, kun menso de trijarulo, sed li perdis eĉ la memoron de la vivo, kiun li vivis antaŭe. Lia ago estis komprenebla, natura. Kiam oni estas juna, oni ne havas senton pri riskoj. Sed li elektis, li uzis sian liberan volon, neniu trudis al li preteratenti la signalon. Li sciis, ke tiuj signaloj estas elpensitaj por preciza celo: protekti. Tiurilate, la trafikreguloj estas kiel la moseaj reguloj: ili malpermesas, sed ne malebligas. La junulo preferis ludi kun ŝanco. Li estas libera: li povis tion fari. Ke li definitive perdis la memoron kaj multajn aliajn kapablojn, tion kaŭzis li, nur li, ne la juristoj kaj spertuloj, kiuj ellaboris la trafikregulojn, nek la politikistoj, kiuj voĉdonis por ili, nek la ŝoforo de la aŭto, kiu trafis lin, nek la lumulo, kiun mi renkontas en miaj noktaj ekskursoj. Nur la junulo mem kreis suferon por si, por sia familio, por sia amatino, ĉar li elektis ne fari tion, kio estis prudenta, kvankam li estis avertita.
– Mi ne vidas, kiel tio rilatas al la temo.
– Kial io simila ne estus okazinta en la spirita sfero? Eble la biblia rakonto pri la prapeko – vi scias, ĉu ne? Adamo, Eva, la pomo – estas la mita prezento de simila akcidento. Eble la homoj antaŭe estis anĝeloj aŭ spiritoj, kiuj elektis faron poste kondukantan al nia nuna stato. Eble la agon faris eĉ aliaj estuloj, kaj nia speco estas simple viktima. Se tiel, povas esti, ke ni havas neniun memoron pri la origina fuŝago, kiel la junulo, kiu, revenigite pro la akcidento al la stato de trijarulo, komprenas nenion pri sia situacio, perdis la memoron pri tempo, kiam lia menso funkciis normale … Eble ni konsentis pri io, kio kondukis al la nuna malbono. Eble ni estas viktimoj de aliaj, kiuj pri tio konsentis. Same kiel la aŭtostirantoj, kiuj malobeas la trafikregularon, antaŭakceptas la riskon de akcidento por si, sed ankaŭ por aliaj, kiuj neniel respondecas pri la afero, sed bedaŭrinde troviĝas tie kaj suferas la sekvojn.
– Ĉu vere ili akceptas tiun riskon? Verŝajne, tute simple, ili ne pensas pri ĝi.
– Sed kial ili pri ĝi ne pensas? Aŭtoakcidentoj ne estas kaŭzataj nur de neinteligentaj aŭ egoismaj personoj. Ĉiaspecaj homoj tre inteligentaj kaj simpatiaj, ĉiaaĝaj, faras krimajn stultaĵojn ŝoforante. Ilia inteligenteco devus igi ilin kredi je la risko kaj ĝin taksi, preni sian respondecon en konsideron. Sed ofte ili tion ne faras. Ili ne hezitas trinki pli da alkoholaĵo ol estus saĝe antaŭ ol ekstiri. Mi povas pri tio paroli, tio okazis ankaŭ al mi. La ŝanco favoris min, tute simple, sed tio, kion mi faris, estis malmorala. Ĉiufoje, kiam mi tiel agis, mi malbone uzis mian liberan volon. Neniu devigis min. Mi tion faris, ĉar mi tion akceptis. Kaj mi povus kaŭzi katastrofon teruran por iu familio.
Aŭ pensu pri la sinjorino, kiu mortigis du personojn, ĉar ŝi tajpis mesaĝon sur sia poŝtelefono, dum ŝi stiris sian aŭton, kaj ne rimarkis, ke ŝi veturas je 170 kilometroj hore sur mallarĝa vojo.
Kiam oni agas tiamaniere, oni kredas sin ĉiopova. Oni jes ie legis aŭ aŭdis ĉe radio, ke, eĉ se oni sentas sin tute normala, oni ne plu havas la samajn refleksojn trans iu limo, kiun difinas la proporcio de alkoholo en la sango, aŭ ke la manko de atento, kiam oni telefonas stirante, povas esti danĝera. Sed oni vole, libere, faras la mensan geston flanken meti tiun scion. Funde de la psiko, oni diras al si: “Al mi tio ne okazos. Akcidentoj estas por aliuloj …” La plia glaso allogas, kaj la grupo instigas al trinko kaj minimumigas la riskon. Aŭ la poŝtelefono sonoras, kaj oni deziras tuj respondi. Tiam oni silentigas la enan voĉeton, kiu flustras: “Vi devus diri: ne” Kaj unu fojon el x, tio disrompas vivojn, jen kaj jen por pluraj generacioj, se, ekzemple, oni kaŭzas la morton de patro, aŭ de patrino, je decida momento.
– Vi plene pravas. Kaj mi devas konfesi, ke ankaŭ al mi okazas, ke mi fojfoje ekstiras mian aŭton, dum mi havas tro multe da alkoholo ensange, kvankam post mia trejniĝo mi pli bone ol multaj scias pri la riskoj. Estas vere, ke oni povas detrui vivon, eventuale la propran, pro tiu eta diferenco. Estas vere, ke, se, subjektive, ni sentas nenion specialan, eĉ ne plej etan diferencon rilate al nia normala stato, ni tamen havas, objektive, pli malrapidajn refleksojn kaj malpli bonajn perceptojn. La samo validas, cetere, pri diversaj medikamentoj. Homo uzas sian racion, ho ve!, nur kiam ĝi akordas kun ĝiaj deziroj.
– Eble tial vi malinklinas uzi ĝin, tuj kiam temas pri la alia dimensio …
– Bonan tagon, psiĉjo. Ŝajnas, ke vi disradias bonhumoron! Ĉu vi rimarkis, kiel belas la lumo?
– Efektive, ĝi estas mirinda! Mi tre ŝatas la lumon post fulmotondro, ĝi prezentas ian specialan viglecon, se havas sencon diri, ke lumo estas vigla. Sed verdire mi ne rimarkus ĝin, se vi ne atentigus min pri ĝi.
– Kompatinda psiĉjo! Vi neniam feliĉos, se vi ne vidas la mirindaĵojn, kiuj ĉirkaŭas vin!
– Tio distrus min. Atendante vin, mi repensis pri nia lasta renkonto, pri la katastrofo, kiun vi hipotezis. Tio ne instigis min rigardi la lumon, nur rigardi enen al miaj pripensoj. Se mi bone komprenis, kion vi diris lastfoje, vi kredas, ke katastrofo trafis en alia ekzistado la homojn, kiuj nun vivas ĉi-tere, kaj ke ili suferas la konsekvencojn?
– Ne. Estus mensogi diri, ke je tio mi kredas. Mi ne scias. Mi diras nur, ke tio situas en la sfero de la ebloj. Estas impreso, kiun mi havas en miaj rilatoj kun la alia flanko. Mi sentas la aferon jene. Ni estas kaptitaj en speco de kelo. Okazis bombado aŭ tertremo. Ni antaŭe rifuĝis en kelon, sed ĉio disfalis sur nian ejon, kaj ne plu eblas eliri. Mankas laboriloj por senigi la ŝtuparojn je la rok- aŭ betonpecoj, kiuj ilin nun ŝtopas. Alivorte, ni estas malliberaj sub tunoj da rubo.
– Ĉi-foje, via imago ne funkcias ĝojige. Kia terura situacio! La kompatinduloj certe reagas panike kaj kverelas inter si.
– Prave. La plimulto sentas angoron, kelkaj provas fanfaroni kaj montri sin fortaj, sed ĉiuj fakte estas senhelpaj, senkonsilaj kaj senkonsolaj. Kelkaj kuraĝe penas trabati vojon por eliri. Aliaj diras al si: “Ĉio estas perdita ĉiaokaze, ni provu profiti kiel eble plej bone, eĉ se pro tio suferos tiu aŭ tiu alia”. Aliaj zorgas kaŭzi neniun suferon, malpliigi la doloron, kiun ili konstatas, sed funde ili estas senesperaj. Aliaj perdis la kapon kaj agaĉas dise-mise. Ĉiaj reagoj prezentiĝas.
– Kaj tiuj, kiuj vivas “trans la vualo”?
– Ili estas la savantoj, kiuj ekstere strebas por nin liberigi. Ili havas relative ampleksan vidon al nia situacio. Ili provas komuniki kun ni, sed ni, enŝlosite en la ruino, aŭdas ilin malbone, aŭ tute ne. Kiam iuj diras, ke ili aŭdis homojn venantajn de ekstere, ili vekas plej diversajn reagojn. Unuj diras, ke ili misprenas siajn dezirojn por realo, aŭ ke ili halucinas, kaj ili tiel neniigas la esperon de tiuj, kiuj komencis esperi. Aliaj elpensas tutajn fantaziaĵojn surbaze de tiuj vokoj aŭ bruoj, kiuj venas de la savantoj, nekompreneblaj por la enterigitoj. Eble tiel naskiĝas kelkaj religioj: percepto komence aŭtenta, sed miksita kun tuta ĥaoso da psikologiaj projekcioj aŭ imagaj produktadoj, kiajn povas elpensi homoj kaptitaj en angoro. Ĝenas la fakto, ke la homoj enŝlositaj en la rubo tiom bruas diskutante inter si pri la realeco de la vokoj, ke estas tre malfacile aŭdi tiujn. Sed tiuj, kiuj perceptis precizan frazon, scias, ke ili perceptis ĝin, kaj ne plu dubas, ke la savo estis organizita, eĉ ke la savantoj troviĝas relative proksime. Bedaŭrinde, ili ne povas transdoni al la aliaj tion, kion ili aŭdis. Aŭ pli ĝuste jes, ili tion trandonas, sed tiuj panikemaj, angorplenaj, skeptikaj kunkaptitoj timas esti trompataj kaj fermas sin, rifuzas kredi. Atestantoj povas atesti, sed ne esti kredataj, eĉ se ili diras nur plej rigoran veron. Tio estas la situacio, en kiu mi sentas min.
– Kaj la fakto, ke ni nenion komprenas, rezultus el la katastrofo, ĉu?
– Kial ne? Memoru pri la junulo, pri kiu mi parolis, tiu, kiun aŭto kolizie ĵetis aeren, ĉar li ne haltis ĉe “halt”-signalo. Tiu perdis la memoron kaj grandan parton de sia intelekto. Li ne plu scipovas kalkuli, li ne plu scipovas legi, li ne plu scias, en kiu stato li troviĝas. Li ne plu scias, ke li mem, kaj neniu alia, respondecas pri tiu stato. Li eĉ ne scias, ke tio estas nenormala stato, li estas handikapita, limigita, sed komprenas nenion pri si kaj pri la evento. La homaro povus esti en simila situacio. Sed pri tio mi scias nenion. Kion mi ĵus diris, tio estas unu fantaziita scenaro, kiu povas havi neniun rilaton kun la realo. Mi ne kredas ĝin pli ol ion ajn alian. Mi scias, ke mi ne scias. Certe ekzistas miloj da aliaj validaj hipotezoj. Mi estas certa, ke iutage, en nedifinebla stato, post ĉi tiu vivo, ni komprenos.
– Kio igas vin tiel certa?
– Mi vidis, aŭ, se vi preferas, halucinis la senfinan bonkorecon de mia luma amiko. Mi scias, ke di estas bonulo, nenio malica troveblas en di. Mi scias ankaŭ, ke di vokas kaj atendas nin, nin altiras kiel magneto. Alivorte, la senco de nia vivo estas iri al di, forigi kiel eble plej multe la ekranojn kaj rubojn, kiuj kovras nin, kaj kiuj faras, ke ni renkontas din nur parte, malprecize, kvazaŭ tra nebulo. Mi perfekte scias, ke se mi plu paŝas diadirekte, kiaj ajn la devojiĝoj, kiuj perdigos al mi tempon, mi fine trafos dian hejmon por definitiva restado. Tiam komenciĝos la longa esplorado de la misteroj, kaj la senfina raviĝo. Ankaŭ vi tie troviĝos, kaj vi komunikos al mi, kion vi vidis, kaj ĉiuj aliaj same faros, kaj ni transiros de raviĝo al raviĝo, de danko al danko, kaj nia amo al di kaj unuj al la aliaj paralele kreskos. Mi intuicias, ke tiam ni perceptos, ke ĉiuj abomenaĵoj, kiuj misformas nian planedon, estis nur deirpunkto. Finfine, nenio aspektas pli ĥaose ol konstruejo. Vidiĝas ĉarumoj, radsulkoj en koto, palisaroj, betonmaŝinoj, dratrulaĵoj, homoj, kiuj kolizias inter si kaj kriaĉas. Estas ege malbele. Sed estas la deirpunkto. Oni ne misprenu la konstruejon por la finita konstruaĵo.
– Estas terure tio, kion vi rakontas, pri tiu homaro, kiu igis sin handikapita per la propraj agoj, sed mi devas konfesi, ke ne estas komplete kontraŭracie. Ne estas tre probable, sed el logika vidpunkto, estas neriproĉeble. Tion dirinte, mi admiras vian certecon, ke ĉio bone finiĝos. Mi tute ne samopinias. Laŭ mia vidpunkto, vivo estas absurda, ĉar ĝi fontas el hazardo, kaj hazardo rezultigas ion ajn. Al mi plaĉas la starpunkto de Sartre, ke ĉio jes ja estas absurda, sed ke ni povas en tion meti sencon, pli malpli sukcese, kiu konsistus en tio, ke ni strebu por igi vivon kiel eble plej agrabla por kiel eble plej multaj homoj. Mi eĉ opinias, ke ni havas tiun respondecon. Se konsideri, ke ne ekzistas Dio, kaj ke neniam ekzistis paradizo, estas nia tasko krei kondiĉojn sociajn, sanecajn, humanecajn, psikologiajn tiamaniere aranĝitajn, ke ni pli kaj pli proksimiĝu al tiu idealo. Jen. Mi diris al vi, kion mi kredas. Estas tre diference de tio, kion kredas vi, sed mia vidmaniero ŝajnas al mi pli probabla.
– Vi kredas, kion vi kredas, mi kredas, kion kredas mi. Nenio povas helpi scii, kiu el ni pravas, ĉefe ne scienco, ĉar tiu temo staras ekster ĝia studkampo. Sed, sincere, mi preferas mian pozicion al la via. Des pli ĉar la mia baziĝas sur travivita sperto konstante retravivata.
– Ĉu sperto, ĉu deliro kun halucinoj? Aŭ fabelo, kiun via nekonscia psiko proponas al vi, por ke vi povu elteni en mondo, en kiu vivo estas malmilda, se oni kuraĝas fronti al la fakto, ke ĝi ne havas sencon.
– Ne havas sencon, ĉu? Vivo sensenca? Nenio permesas al vi diri tion. Vi ŝvelas pro malmodesteco! Por vi “Mi ne komprenas” egalas al “Tio ne povas ekzisti”. Gravega mislogiko: vi atribuas al via intelekto kapablon senliman. Kelkaj el viaj kolegoj havas alian rigardon al la mondo, ekzemple karmemora esperantista psikoterapiisto Charles Baudouin, kiu foje diris: “La signifo de la vivo estas rideto de infano.”
– Vi ekposedis min, fine de nia lasta renkonto, kun via citaĵo pri infana rideto. Ĝi neniel ŝanĝas mian rigardon al la mondo, tute certe, sed estas vere, ke, ek de kiam mi estas avo, vivo havas por mi pli riĉan signifon, ĉar mi povas babili kun miaj nepoj, ludi kun ili, instrui al ili ĉiajn aferojn. Kaj kiam ili ridetas, fandiĝas mia koro tenere. Mi sentas ian eksterordinaran varmon en la brusto, mi vibras, tio faras al mi bonon. Mi supozas, ke tio estas manifestiĝo de la vivinstinkto. Kiam aperas nova generacio, varmas nia koro, ĝoja, ke la speco plu daŭros. Nia speco, kiel ĉiu besta speco, volas plu vivi. Tio jam okulfrapis al mi, kiam miaj gefiloj naskiĝis. Mi reagis per sento de fiereco, kiel ĉiuj junaj patroj. Tamen, sincere, se oni pensas pri tio, kion viro devas fari, por ke homido naskiĝu, tio ne estas aparte heroa ago. Ne estas kialo fieri. Ĉu ne stranga tiu fiero? Kion vi opinias?
– Ĝi ŝajnas al mi normala. Vivo estas manifestaĵo de mia amiko la eternulo. Ĝi estas konstanta renoviĝo, muariĝo, kiel rebriloj de suno sur akvo fluanta, ree kaj ree ŝanĝiĝantaj. Ĝi estas konstante si mem kaj konstante malsama, kiel maro aŭ fajro. La alveno de plia estulo, unika, al kiu, de la komenco de la universo – do dum dek kvin miliardoj da jaroj – plene similis neniu, manifestas la fekundecon de la kreanto. Kaj la fakton, ke di estas senfina, ĉar la genkombinoj estas same senfinaj kiel la liter- aŭ ciferkombinoj, kiujn mi citis, kiam ni pritraktis eternecon. La fiereca sento radikas en tio, ke vi servis kiel kanalo por tiu fekundeco. Iom kiel en la rakonto pri la fonto. Ankaŭ la fonto rajtis fieri, kvankam ĝi sciis, ke ĝi estas nenio, nur truo.
– Laŭ via opinio diverseco estas bonaĵo, nur pro tio, ke ĝi ekzistas, ĉu?
– Kompreneble, kaj ankaŭ laŭ via, se vi nur pripensos du sekundojn. Vi ne elportus mondon, kie ekzistus nur unu besto, nur unu frukto, nur unu speco de vino, nur unu manĝaĵo, nur unu korpa tipo, nur ebenaĵo sen eĉ plej eta monteto, sen valo eĉ mallonga. La diversecon de naturo, kiel la diversecon vivstilan, kulturan, vestan, muzikan kaj dancan, lingvan, arkitekturan, kuir-receptan, ktp, ĉiuj taksas riĉaĵo, ĉar fakte estas riĉaĵo. Estas la respondo de vivo al postulo pri senfineco, kiu vivas en ĉiu el ni. Kaj tiu respondo kontentigas ion en ni, eĉ se ni scias, ke neniam ni sukcesos tute-tute koni ĉiujn diversaĵojn, almenaŭ ĉi-vive. Mi kredas, ke mia tie-transa ĝojdonanto same alte taksas diversecon kiel liberecon. Verŝajne, cetere, ambaŭ estas du flankoj de unu sama monero. Mondo, en kiu A diesa ne tute egalas al B bemola, kaj en kiu ekzistas dekoj da nuancoj de ruĝo aŭ bluo estas pli agrable aminda ol mondo, kie ekzistus nur unu speco de ruĝo aŭ bluo, aŭ nur unu noto A. Ĉu vi ne samopinias?
– Jes, certe. “Nuancoj”. Mi ne scias, kial, tiu vorto tuŝas min. Mi forgesis la penson, kiu trafulmis tra mia menso, kiam vi menciis ĝin alifoje. Ĉu vi memoras, en kiu ĉirkaŭteksto?
– Verŝajne, mallerte provante priskribi al vi mian paradizan amikon, mi diris al vi, ke mi konstante vidas din “en nuancoj”. Mi konscias, ke tion diri ne estas tre klare, sed la afero ne estas facile esprimebla. Mi diru, ke di ne estas giganta bloko, maso, ŝtona koloso. Di estas konstante ŝanĝiĝantaj rebriloj. Rivereton vi ne povas kapti. Ankaŭ fajron ne. Se vi fotos fajron je iu difinita momento, vi havos unikan bildon. Ek de la bigbango … mi ne scias, ĉu la vorto ekzistas, mi celas: la eksploda komenco de la universo … neniu fajro havis ekzakte tiun formon. Tamen dum la tuta daŭro de la fajro, estas la sama fajro, kaj la rivero estas la sama rivero, eĉ se ne estas du sekundoj, dum kiuj la akvo estas ekzakte sur la sama loko, kun la sama aspekto, la sama koloro. Mia luma amiko similas al ili: ŝanĝiĝanta, viva, ondeca, kaj tamen ĉiam si mem, ĉiam fidela al si kaj al ni, ĉiam absolute fidinda. Tial nia inteligenteco ne kapablas kapti din. Di ne estas nur substantivo, di estas ankaŭ verbo: ami, krei. Mi volas diri, ke kiam vi amas, vi dias, vi diumas, se vi preferas: di estas tie, estas en vi, pasas tra vi. Same kiam vi kreas, escepte se vi kreas por suferigi aŭ ekspluatante iun. La nuanco estas la eta diferenco. Simila al spico, al eta guto, al eta herbo, sen kiuj la manĝo ne estus same frandinda. Por priparoli din ĝuste, ofte necesas uzi du terminojn kun malsama intenseco: forta, sed ne disprema, milda sed ne mola, rekta sed ne rigida, fleksebla sed ne senspina, simpla sed ne simpligita ĝis kompleta plateco …
– Dio ne estas malsupre, ĝi estas supre. Pri tio vi ne povas kontraŭmeti viajn adjektivojn.
– Kian strangan ideon! Vi asertas, ke vi volas koni la enhavon de mia “deliro”, sed kiam mi ĝin tute simple priskribas, vi ĵetas kontraŭargumentojn al mia vizaĝo. Ĉu vi ne sentas vin komforte en niaj konversacioj? Ne estas supro kaj malsupro rilate al mia amiko. Kiam mi uzis vortojn kiel “supre” aŭ “ĉiele”, tio estis, ĉar mi ne scias, kiel esprimi tiujn senspacajn realaĵojn. Oni povas metafore diri, ke di situas supre, sed di situas ankaŭ en la profundo. Ju pli vi supreniras al la kulmino, des pli vi progresas malsupren al la profundo. Tio povas soni stranga, sed tia estas mia sperto. Supozeble la spiritaj leĝoj diferencas de la fizikaj. Certe, di neniam troviĝas en tio, kio estas morale malalta. “Malalta” kaj “profunda” estas tre malsamaj aferoj en la spirita mondo. Estas vere, ke di tamen ĉeestas en la kanajlaj, malnoblaj tavoloj de la socio, por solidari. En la drogaĉulo, kiu hurlas al li “merdon!” kaj kiu, intence, delogas kunulon por tiun treni en sian fian dekadencan kirlofumon, sciante, ke nur mizeron li kaŭzos al li, di ĉeestas. Ne en la volo detrui kaj malbonfari, sed en la solidareco kun la sufero, kiu kondukis al tio, en la kompreno, ankaŭ en la deziro liberi. La drogulo volas liberi rilate al la socio aŭ al morala mizero aŭ al aliaj aferoj, kaj la deziro liberi, en ni, ĉiam estas la ĉeesto de mia luma kamarado. Evidente, en la kazo de la drogulo, tiu deziro estas perversigita, sed ĝi tamen estas aŭtenta aspekto de tiu, kiun mi rakontas al vi. Mia amiko la eternulo, mi jam diris al vi, similas al nia sango. Sango nutras ne nur cerbon, ĝi iras ankaŭ en la intestoj kaj plandoj.
– Via ulo – Dio – havas sentojn: ĝi amas, ĝi preferas, ĝi volas savi. Kaj ĝi agas: ĝi organizas savon. Mi ne scias kial, sed tio ĝenas min. Se mi kredus je Dio, mi komprenus ĝin kiel abstraktan principon, kiu regas la universon.
– Vi rondiras en senelirejo. Vi eĉ ne volas supozi dum sekundo, ke temas pri io alia ol halucinoj, ekzemple pri realo ekstera al via eta fermita mondo de universitata intelektulo, kaj vi ne akceptas, ke mi scias preskaŭ nenion pri la naturo de la estulo, kiun mi renkontas nokte dum miaj … mi diru … spiritaj … aŭ ĉu mistikaj? … vojaĝoj. Sed mia vidmaniero estas kohera. Di estas la plej perfekta el la ekzistaĵoj. Ĉu vi ne opinias, ke estulo, kiu amas, vibras, vivas, estas pli perfekta ol abstrakta principo? Eĉ se kelkrilate vi blindas pro ŝtopitaj menskanaloj – vi sentas, ĉu ne?, ke kiam mi tiel parolas, estas nur luda amika moketado, kiu forprenas nenion el mia respekto al vi – eĉ, do, se kelkajn aferojn vi ne vidas klare, vi tamen ege utilas al la homoj per via stranga profesio. Vi savas, vi eltiras pacientojn el ĉiaspecaj suferoj, vi igas homojn pli feliĉaj senigante ilin je inhiboj aŭ kompleksoj, kiuj fuŝis ilian vivon, ĉu ne vere? Ĉu tio ne havigas al vi valoron superan al tiu de astronomiaj leĝoj, kiuj ŝanĝos eĉ ne reguleton, ĉar io al infano doloras, aŭ ĉar alia tipo de verdo igus pentraĵon pli kontentiga? Via “Dio-abstrakta-principo-reganta-la-universon” ege similas astronomiajn leĝojn. Blindaj, senkompataj, necedemaj, neflekseblaj. Sed kiel savi aŭ krei belaĵojn, se oni ne estas iu, kiu sentas, kiu vidas, kiu agas? Ĉu iu ne estas pli ol io? Se mia luma amiko estas io, vi estas supera al di. Eble ĝuste tio plaĉas al vi en via teorio: ĝi metas vin super ĉiuj!
– Vi eraras. Mi senprobleme akceptas, ke ekzistas estaĵoj superaj al mi. Sur aliaj planedoj, ekzemple, aŭ en la estonta tempo. Kio ĝenas min, tio estas, ke Dio, laŭdifine, estas senlimulo. Nu, persono distingiĝas de alia persono, do havas konturon, havas limojn. Personojn limigas tio, kion ili havas, sed aliaj ne havas, kaj tio, kion ili ne havas, sed havas aliaj.
– Vi pravas. Kion vi diras, tio bele esprimas, kion mi vidis. Miaopinie nin ĝenas refoje la lingvaj kaptiloj. Vortoj. Vortoj kiel “persona” kaj “nepersona” estas kaptiloj, trompiloj. “Persona” povas elvoki ideojn kiel “iu, kiu faras stultaĵojn sekvante sian fantazion sen konsideri la aliajn” aŭ “kiu volas diferencigi sin de ĉiuj”. Klare, tio ne povas aplikiĝi al mia lumulo, kiu ne estas persona en la senco, ke Ulo Ikso havas tiun kaj tiun karakterizojn, kiuj mankas al Ulo Ipsilono. Mia tiea amiko ne havas rivalojn, samulojn, similulojn. Estante ege supera al ĉiuj niveloj, di estas, iumaniere, nepersona: super kaj trans ĉiu persona diferenco.
Sed se mi diros “nepersona”, oni miskomprenos min. Tiu vorto elvokas konceptojn kiel “sen animo”, “sen koro”, “anonima”, “abstrakta” aŭ “universala”, en la senco “konsideranta nur la amasojn, ne la individuojn” aŭ en la senco de io tiel vasta, oceaneca, ke eta guto aŭ eta fiŝo por ĝi ne ekzistas. Tiu, kiun mi renkontadas, plej kontrastas al tiuj. Ĉu estus pli klare, se mi dirus “transpersona” aŭ “superpersona”? Ĉiaokaze, mia amiko el la alia dimensio estas ne io, sed iu.
– Se tiel, estas klare, ke tiu, kiun vi nomas via amiko, estas la Dio de okcidentaj religioj. Por ili estas tre grave koncepti Dion kiel iun, eĉ iun, kun kiu eblas rilati, kun kiu rilati eĉ estas normale. Tio estas punkto, je kiu mi ne povas kredi.
– Vi estas libera elekti vian starpunkton. Sed via elekto estas laŭ mi bedaŭrinda. Se vi nur scius, kiom da bonaĵoj pro ĝi vi mistrafas!
– Refoje vi cerbumis pri miaj diraĵoj, kaj vi deziras diskuti. Tio vidiĝas el via vizaĝo. Ni ofte staras malproksime de la komenca projekto: ke mi simple raportu miajn travivaĵojn en la transo.
– Mi konfesas, ke vi pravas. Vi igas min cerbumi, tio estas fakto. Kio interesas min, tio estas vin kompreni, kompreni la mensajn meĥanismojn, per kiuj naskiĝas viaj strangaj noktaj eksterteraj vojaĝoj. Kaj kiel mi povus esti certa, ke mi bone komprenas vin, se mi ne demandas?
– Konsentite. Nu, bone. Elpafu!
– Vi klarigis al mi pasintfoje, ke via luma amiko la eternulo estas nek persona nek nepersona. Kaj mi kontraŭdiris, ke ĝi havas sentojn, ĉar ĝi sendas savistaron al tiuj, kiuj estas enŝlositaj sub la ruboj de ruinigita konstruaĵo. Sed, eĉ se superpersona, kiel principo povus ami? Ĉar por mi, senkorpa estaĵo nepre estas io abstrakta.
– Jen tipa okazo, kiam reliefiĝas la nekredebla distanco inter vi kaj mi. Se laŭ vi temas pri principo, ĝi havas nenion komunan kun la estulo, kiun vi petis min rakonti. Principo estas io, ne iu. Krome, mia amiko havas korpon. Kiel mi jam diris, di estas kiel sango en vi. Di estas la vivo en vi. Vi estas ties korpo. Kaj ankaŭ mi. Sed di lasas vin libera – kaj di lasis liberaj la socion, viajn gepatrojn, ĉiujn, kiuj iel influis vin – tiel, ke via korpo povas fari agojn, kiujn “di-en-vi” per si mem ne farus. Certe estas okazoj, kiam vi sentas, ke vi faras aferon, kiun funde de vi vi ne aprobas, ke vi estas kvazaŭ enŝlosita en konduto, kiun vi ne vere elektis plene libere. Tiuj estas okazoj, kiam vi estas viktimo ĉu de via pasinteco (stulta decido, kiun vi foje plenumis kaj kies konsekvencoj plu daŭras), ĉu de aliaj estuloj – gepatroj, amikoj, instruistoj, pastroj, filmkreantoj, libroverkintoj, reklamistoj, ĉiaspecaj uloj – kiuj kondiĉis vin fari aferojn, kiuj, funde, malplaĉas al vi, sed el kiuj vi ne scias, kiel malligi vin. Eble estus troigo diri, ke ni vivas en mondo, en kiu ĉiuj konstante provas influi ĉiujn, sed ĉu vi ne kredas, ke estas iom da vero en tiu ideo? Kaj kiam la influemuloj uzas tre potencajn premrimedojn, ekzemple: “Se vi tion faros, vi eterne suferos en infero” aŭ “Se vi ne surhavas veston aŭ ŝuon de marko Ikso, kio vi estas? Nulo!”, ni estas tiel malfortaj, ke la premanto gajnas. Ŝajnas al mi, ke la plimulto el la homoj ne kapablas defendi sian liberecon, ili konstante serĉas, sen tion konscii, iun, kiu diros al ili, kion fari aŭ kion pensi.
– Jes, mi vidas, kion vi celas. Tia estas ekzemple cigaredfumanto, kiu volus ĉesi fumi, sed kiu ne sukcesas, kaj kiu komencis, ĉar, kiam li adoleskis, lin tedis ĉiam rifuzi la proponitan cigaredon kaj aŭdi la kunulojn diri “Vi ne kuraĝas fumi, ĉu? Vi ne estas viro!” Ili ne respektis lian liberecon, ili premis, por ke li faru kiel ili, la reklamoj aldonis al ilia influo siajn manipuladojn de la nekonscia psiko, kaj nun li bedaŭras, sed li ne trovas, kiamaniere eliri el tiu sakstrato.
– Jes. Ekzakte al tiaj sintenoj mi aludis. Ni povas uzi nian persvadforton aŭ nian prestiĝon por konduki aliajn al kondutoj, kiuj funde ne plaĉas al ili. Aŭ instrui al ili ami aferojn – drogon, malhonestaĵojn, seksumajn praktikojn ne respektajn al la partnero – kiujn, komence, ili sentis plej kontraŭaj al tio, kio radias plej profunde en ili. Temas pri perversigo de gusto aŭ inklino.
– Vi priskribas per terminoj … kiel diri? … ĉu metafizikaj? … realaĵojn, kiujn mi ĉiutage renkontas en mia profesia praktiko. Sed en nia ĵargono ni nomas tiujn “kompleksoj”, “nekonsciaj meĥanismoj”, “duobla ligo”, ktp
– Egale, kiel tiuj nomiĝas, kiam la funkciado de liberecoj estigas diferencon inter tio, kion via korpo faras, kaj tio, kion via animo esperas en siaj plej profundaj tavoloj, aperas streĉiĝo, konflikto, inter la fundo kaj la pli supraĵaj niveloj. Mi tion bone perceptis pri mi. Kion oni sentas, kiam oni sentas sin malbonhumora, fuŝa, aĉa, sentaŭgulo, aŭ sentas la mondon fuŝa, aĉa, maltaŭga, tio estas la konflikto inter “di-en-ni” kaj “ni-en-ni”. Tiu foje montris al mi, ke nia korpo enhavas pli multajn agantojn ol ni imagas.
– Aj aj aj! Per tia diro, amiko mia, vi montras vin preskaŭ psikoza. Ekzistas fakterminoj por tiatipa deliro …
– Sed eble la frenezuloj estas tiuj, kiuj kredas, ke ili komprenas ĉion, kaj kiuj elpensas tiajn terminojn por rigardi de supre homojn, kies travivaĵoj superas la komprenpovon de ilia malvasta cerbo. Krome, kiel vi scias, mi ne pretendas ne esti freneza. Mi ne scias. Mi ne eldiras juĝon. Mi rakontas miajn travivaĵojn. Dia korpo estas ne nur la via, estas ankaŭ arbo, herbejo, lago, floro, domo, kiujn homoj konstruis kun koro plena je amo …
– … aŭ kun multe da egoismo kaj aĉa kompreno pri belo.
– Jes. Se tiel, homoj vestis din per vesto, kiu din misprezentas. Di tion ne ŝatas, sed di lasas ilin fari, ĉar por di homoj estas infanoj, kiuj ne scias, kion ili faras, kiuj tion lernas ege malrapide, ege laŭgrade, de jarmilo al jarmilo. Di similas patron, kiu lasas sian fileton ludi tajloron kaj surmeti sur la korpon patran vestaĵojn, kiuj naŭzus lin, se tion farus plenkreskulo. Aŭ katon, kiu konsentas, ke infano kaŭzu al ĝi doloron, ĉar ĝi scias, ke estas infano. Mia luma amiko lasas la homojn kaj aliajn estulojn fari, kion ili volas, ĉar di disponas eternecon. Di scias, ke la allogo de dia belo / bono estas tiel forta, ke homoj kaj aliuloj finfine vestos la universojn laŭ maniero, kiu taŭgas al di. Por di jarcento estas multe malpli ol sekundo por ni.
– Unu el la fascinaj trajtoj de via mensa stato estas via tempa skalo. Vi rigardas laŭ vidpunkto tre malsama ol la mia. Vi parolas pri jarcentoj kaj jarmiloj en kazoj, kiam mi uzus skalon nur horan aŭ tagan.
– Tiaj la aferoj aperas al mi, kiam mi iras al mia rendevuo trans la bordo. Sed mi revenu al tio, kion mi diris: mia tiea amiko ne estas principo. Estas iu, kiu amas, vibras, vivas. Di estas amo, vibrado, vivo. Kaj di transdonas amon, vibradon, vivon. Di traktas ĉiun ekzistanton kiel unikan. Estas la malo de administrejo. Por la impostoj, kiu vi estas, tio tute ne gravas. Kio gravas, tio estas eksteraj aferoj: via salajro, viaj enspezoj, via familia situacio. Sed kio okazas en via imago, viaj revoj, sonĝoj, deziroj, timo, suferado, aspiroj, psika aŭ spirita vivovojo, tio ne estas konsiderata. Di agas male. Kio din interesas, tio estas via esto. Vi kiel persono, ne kiel n-ro Tiom aŭ Tiom ĉi.
– Ĝi havas malsaman sintenon rilate al ĉiu kreito?
– Jes. Di estas plene adaptita al ĉiu kreato, di ja …
– Pardonu la interrompon, kial vi diras “kreato”, ne “kreito”?
– Ĉar di ne ĉesas krei ĉion, kio ekzistas. Di nun kreas vin, kaj min. Je ĉiu sekundo de nia tempo di subtenas tiujn, kiujn di kreas. Di estas kiel mano en infanteatra pupo. Sen la mano ĝi estus mola kaj inerta. Sed mia komparo riskas kaŭzi miskomprenon, ĉar vera teatra pupo ne vivas sendepende. Kontraste, homo liberas: estas pupo, kiu faras, kion ĝi volas, kiu decidas, kion la subtenanta mano faros. (La realo estas pli komplika: oni aldonu, ke la teatra pupo samtempe estas viktimo – kaj profitanto – de la influo de aliaj estuloj, kiuj antaŭe intervenis en ĝia vivo: ĝi faras movojn, kiuj jen estas tiuj, kiujn ĝi mem volas, jen estas movoj, kiujn aliaj kondiĉis ĝin fari, sed ambaŭkaze la mano lasas la pupon regi siajn movojn.)
– Se tiel, la mano utilas al nenio! Kial supozi, ke ekzistas mano? Ne estas mano!
– Estas unu mano, ĉar estas ankaŭ alia mano, kiu estas parto de la sama korpo. Ankaŭ tie estas pupo vibranta. Di lasas ilin ludi. Ili povas frapi unu la alian, batali, insulti sin reciproke: estas stadio en ilia ludo. Di scias, ke finfine ili komprenos, ke estas preferinde harmonii inter si ol malestimi, ol kriaĉi humilige aŭ ol militi. Pro respekto, di volas, ke ili mem atingu tiun komprenon, ne ĉar iu perforte trudis la bonan sintenon al ili. Sed mia komparo, kiel ĉiuj komparoj, tre malproksimas de la realo, kia mi vidis ĝin. Eĉ se nur ĉar mi devus atribui al di senfinan nombron da manoj.
– Kiam vi diris, ke la pupo regas la manon, tio pensigis min pri dancado.
– Jen belega bildo! Vi plene pravas. Ĉiu estulo dancas kun di. Iuj sentas, ke di pli bone gvidas ol ili, kaj ili petas din gvidi. Tion di faras, kvankam kelkfoje di diras: “Tamen, iom da digno! Ne pasivu! Akceptu iniciatemi! Nun estu via vico konduki min.” Aliaj volas fari, kvazaŭ ili estus solaj, sen partnero. Di respektas ilin, lasas ilin konduki din tien, kien ili iras. Di plu havigas al ili vivon, moviĝon. Di provas revenigi ilin al ilia propra ritmo, al la vera ritmo de la paro, di flustras al ili, ke tiu zono estas danĝera, aŭ tiu maniero danci nekontentiga, sed di nur flustras. Di neniam perfortas, ĉar por di, kio valoras pli ol ĉio, tio estas libereco. Di scias, ke oni sukcesas pli bone, se oni malkovris mem. Kaj di scias ankaŭ, ke se la partnero faligos ilin en abismon, di kapablos eltiri lin aŭ ŝin el tie.
– Se ĉiu dancas kun ulo, kiu estas la sama laŭ miliono da ekzempleroj, devas esti ege monotone!
– Sed ĝuste tiel ne estas. Kaj mi imagis, ke vi komprenis! Memoru, kion mi diris pri dia amo al diverseco. Di similas manon en teatra pupo. Se estas infana pupo, di similas infanan manon, se estas gorila pupo, gorilan manon. Di estas la animo de ĉiu korpo. Di ne estas la sama ulo. Jes, jes, mi eraras. Kiel malfacile estas klarigi ĉi-tere aferojn tiel simplajn tie! Di ĉiam estas si, la unikulo, la sola, kiu estas super ĉio, origine de ĉio, baze de ĉio kaj fine de ĉio, samkiel centre de ĉio, sed di havas miliardojn da vizaĝoj. Ĉar di estas vivo konstante renovigata. Mi nomis din ondemaj, ŝanĝiĝantaj rebriloj, ĉu vi memoras? Di povus esti io ajn, krom monotona.
– Adaptita al ĉiu, amanta ĉiun, ĉu?
– Jes. Estas dio proksima. Tiel proksima al vi kiel viaj karno kaj sango. Sed samtempe universala: ena al ĉio, subtenanta ĉion ekzistantan, amantan ĉion, kio estas.
– Ĉu ankaŭ viruson, kiu kaŭzas inferecajn suferojn?
– Aŭskultu, tion mi ne vidis. Sed se juĝi laŭ tio, kion mi efektive konstatis, mi diros, ke plej probable okazas jeno: di amas la viruson, sed di ne amas tion, kion la viruso faras al la malsanulo, aŭ di ne amas ĉi ties mankon de rezistopovo, kiu ebligas al la viruso agi detrue. Kiel estaĵo, la viruso estas amata. Sed io certe estis perversigita en la rilato inter homo kaj viruso, ĉu la homo iĝis sendefenda kontraŭ io, kio havis alian funkcion ol malbonfari, ĉu la viruso estis enpuŝita en alian agadon ol tiu, por kiu ĝi kreiĝis. Kiam vi diras al via edzino vundan parolon, se tio okazas al vi, di amas vin, eĉ en tiu momento. Di amas vian personon, vian eston, vin. Sed kion vi faras, tio ne plaĉas al di. Ĉar di amas ankaŭ la personon de via edzino kaj por di ĉiu ekzistanto rajtas esti respektata. Miaopinie, por di ekzistas granda diferenco inter estulo kaj ago … Ej! Mi atentu! Estas io fia en niaj interparoloj!
– Kio?
– Pli kaj pli vi alparolas min, kvazaŭ mi estus fakulo pri Dio. Kaj mi ludas la ludon, kiun vi ekirigas. Ĉu ne ĝuste tion moralistoj nomas “orgojlo”? Eĉ se vi ne kredas, kion mi rakontas, via maniero paroli flatas min. Mi preteratentas, ke mi scias pri di praktike nenion. Mi ŝajnigas min tiu, kiu scias. Mi donas al vi belajn respondojn, kvazaŭ mi kompetentus. Estas trompe. La demando, kiun vi ĵus vortigis, tre alte superas mian “halucinan” sperton. Nenion mi eksciis pri virusoj. Kial mi tamen provis respondi?
– Estas home, laŭ mi. Unuflanke, mia parolmaniero subkomprenigas, ke vi havas tiun kompetentecon, kaj estas normale ludi rolon, kiun la alia atribuas al ni kiel evidentan. Aliflanke, estas home, kiam oni havas partan sperton en unu kampo, provi diveni, surbaze de tiu sperto, kio okazas tuj trans la limo de la konataĵoj. Estas tie nenio riproĉinda. Des pli se, kiel vi, oni kapablas ekkonscii, kio okazas, kaj konstati, ke oni eliras el la konata sfero. Se ne, oni misprenas probablan opinion por vero, kaj oni falas en antaŭjuĝon.
– Vi estas indulgema. Dankon pri viaj toleremo kaj kompreno.
– Ĉu vi scias, kiel la verkisto David Ŝahar konceptas malbonon?
– Ne.
– Li diras, ke ĝi konsistas en tio, ke afero ne situas ĝustaloke, tiel ke ĝi akiras alian identecon. Kafo en mia taso estas bono, bona. Kafo sur mia pantalono estas malbono, malbona. Ĝi eĉ ne plu estas kafo, ĝi estas makulo. Eble la viruso estas en simila situacio …
– Okazis io. Vi aspektas kiel iu, kiu estis … mi ne dirus traŭmatita … tio estus tro forta, sed … skuita.
– Psiĉjo, vi mirinde legas el vizaĝo, tio estas unu el viaj ŝatataj talentoj. Jes, okazis al mi io, kio … ankaŭ mi ne trovas la vorton … ŝancelis min, kaŭzis en mian animon kvazaŭ tertremon.
– Sed estas klare, ke vi retrovis vian ekvilibron, tio ne lasis vin surgrundigita, aŭ deprimita.
– Ne, tute male. Mi ŝvebas en dankemo, kaj tio estas plej agrabla. Fakte, temas pri sonĝo.
– Ĉu vera sonĝo, aŭ io, kio okazis al vi dum ekskurso en la mondo de senfina lumo? Por vi, tiuj estas tre malsamaj aferoj, ĉu ne?
– Jes. Mi sonĝas ĉiunokte, kiel ĉiu homo, kaj tio havas nenion komunan kun la alia sperto, kiu ĉiam estas tute stabila, en kadro, kiu ne varias dum la restado tie, aŭ varias nur en kohera maniero, kiel surtere. Kaj krome estas ĉiufoje io, kio bonefikas al mi, travivaĵo, dum kiu mi renkontas nur bonulojn, estulojn simpatiajn, komprenemajn, kapablajn kunvibri kun mi aŭ kundividi miajn zorgojn. En la sonĝoj okazas io ajn. Mi povas timi. Ofte mi forgesis ion, aŭ mi ne retrovas miajn ŝlosilojn. Aŭ mi sidas en la lernejo kaj mi ekkonscias, ke mi ne faris la farendan taskon. Aŭ mi estas tute nuda inter homoj vestitaj. Aŭ min persekutas banditoj. Aŭ mi transiras en unu sekundo de ĉevalo al biciklo al kamiono. Vi scias, kiajn sonĝojn mi vidas, ni sufiĉe parolis pri ili dum la terapio. Ili ne ŝanĝiĝis ek de kiam mi vizitadas la brilmondon, krom per tio, ke mi pli malofte havas sonĝojn, en kiuj mi timas aŭ sentas min malsupera.
– Vi diras, ke tiuj noktaj vojaĝoj estas stabilaj. Kiam vi forflugas al tiu brilmondo, ĉu vi ĉiufoje trafas la saman ejon?
– Ne. Tute ne. Estas preskaŭ ĉiam malsame. Mi vidas la knabineton. Ŝi ridetas al mi petole, kaj poste … Estas kvazaŭ mi ĵetus ĵetkubon, kiu difinus, en kiun ĉelon de la ludo mi metos mian ludmarkon por komenci. Fakte, mi havas ian povon super la komenca kadro. Se mi deziras alveni en loko kun difinitaj karakterizoj, senprobleme prosperas al mi. Sed tion mi ne faras, ĉar fascinas min vidi la variecon de la scenejoj, kaj tio pliigas mian liberec-senton, kiu pliigas la senton proksimi al mia tiea amiko. Ofte mi sentas din, mi sentas dian ĉeeston, eĉ se mi din ne vidas, eĉ se mi ne parolas kun di. Mi sentas, ke mi estas en mondo, kiu aparte bele manifestas din. Estas tre malfacile esprimi, kion mi vivas, per teraj vortoj. Kiam di ne percepteblas, mi tamen sentas din, kaj kiam ni ne parolas, tamen ni parolas. Kompatinda psiĉjo! Kun via kartezia logiko, vi neniam povos penetri la mondon de la glorbrilo.
– Aĉ al mi! Tamen, mi ne malbone vivas eĉ sen koni vian fantazian mondon. Des pli, ĉar mi ekkonas ĝin per vi …
– Ha jes! Tion vi foje nomis “vivi per peranto”. Mi ĝojas, ke mi povas fari al vi tiun servon.
– Ni transiru al io pli serioza. Kiel aspektas tiuj neatenditaj kadroj, en kiuj vi subite troviĝas.
– Ili konigas al mi la diversecon de mia tie-transa lumkamarado, diversecon, kiu estas senfina, ĉar di estas senfina. Alivorte, povas esti ege simple, normale aŭ tute surprize. Verda pejzaĝo kiel nialanda kamparo. Granda urbo kiel Parizo, sed sen poluo, sen malbelaj magazenoj, sen homamasoj, kies vizaĝoj estas streĉitaj, zorgaj aŭ atakemaj, kaj kun pli vastaj kaj plaĉaj verdaj spacoj. Neĝa pejzaĝo. Ŝipo meze de vasta maro, jen kvieta, jen kun gigantaj ondoj. Biblioteko, kie homoj toge vestitaj malvolvas antikvajn tekstojn kovritajn per stranga skribo, ridetante unu al la alia. Vidaĵo de sur alta montaro, vi scias, kiel aperas, se oni staras pli alte ol la limo de la arboj, kaj oni troviĝas en rokdezerto. Tre paca klostro, kun kvadrata ĝardeneto kaj puto meze. Ĉambro simila al nenio konata, en domo eksterordinara, kiel verŝajne ekzistas sur aliaj planedoj. Praarbaro simila al la amazonia. Ĉina ĝardeno mirinde aranĝita, kiajn mi vidis, dum mi laboris en orienta Azio. Vastega herbejo kun enormaj aroj da bizonoj …
– Estas do bestoj, ĉu ne?
– Certe! Ĉu pri tio mi neniam parolis? Nekredeble vasta gamo de plej diversaj bestoj, floroj, kreskaĵoj.
– Kaj vi ne elektas, ĉu?
– Ne konscie. Estas pli malpli, kvazaŭ mi pagus abonon al restoracio, kies ĉefkuiristo ĉiutage preparas malsaman menuon. Mi fidas lin. Se io ne plaĉus, mi petus ion alian kaj tion ricevus. Sed neniam okazis, ke ne plaĉas al mi. Eĉ kiam mi retroviĝis rajdanta flugantan ĉevalon, kiu rapidis supren direkte al brulanta stelo. Aŭ kiam mi staris funde de oceano, kaj paŝis sen devi naĝi kaj sen spirproblemo. Iuaspekte, estas mondo sonĝa aŭ luda, kiel la mondoj, kiujn elpensas infanoj aŭ bildostri-desegnistoj. Sed ĉiam estas io, pro kio estas ege pli ol tiuj: la konversacioj, la faktoj, kiujn oni instruas al mi, la fakto esti amata, estimata, alte taksata. La ĝojo. Ĉiam estas fona etoso de ĝojo. Kaj ĉiam estas tre trankvile, krom se mi decidas la malon por preciza celo. Aŭ pli ĝuste, ĉiam regas granda trankvilo funde de mia koro, eĉ se je la nivelo de gestoj kaj agoj povas ekzisti ia ekscitiĝo.
Foje la ekskurso komenciĝis meze de tre skuata maro. Mi estis en eta-eta boato, vera nuksoŝelo. Mi estis sola, kaj ne sciis, kie mi troviĝas. Zigzagis fulmoj, tondris. Sed sentiĝis nevidebla ĉeesto, pro kiu mi estis plene trankvila, sen eĉ plej eta zorgo. En sonĝo simila sceno terure angorigus, ĝi striktigus la gorĝon, anheligus. Ankaŭ en realeco, cetere. Tie, ĝi pli similis al plezuro. Tial mi ne timas morti. Mi scias, ke trans morto nin bonvenigas homoj ege simpatiaj, kaj ni neniam enuos, tiom da fascinaj aventuroj ni vivos. Preterpase mi diru, ke vi, kiu ŝatas legi, trovos tie transe librarojn, apud kiuj ĉiuj teraj kune estas kvazaŭ ludmagazeno por sesjaruloj.
– Ha jes! Ĉu vi vidis bibliotekojn?
– Jes. Kaj vidbendejoj kaj diskejoj.
– Ĉu oni dancas en tiu universo?
– Kompreneble. Festo estas tie grava ero de la vivo. Sed ankaŭ silento, kian povas elekti iu portempe enmemiĝinta en soleco, plej ripozige. Oni tie trovas ĉiujn elementojn de surtera kaj ekstertera vivo, escepte de la malbonaj. Apud bibliotekoj ekzistas rimedoj por transdoni informojn, kiaj ne ekzistas niamonde, specoj de ĉioampleksa vido, kiuj komunikas en unu sekundo la enhavon de dudekvoluma enciklopedio (ho ve, en mia sperto, restas el tio nenio, kiam mi revenas sur nian planedon). Oni elektas laŭ la gusto kaj ritmo. Oni povas pasigi la eternecon en lernado, distrado, kontentigo de sia scivolemo.
– Ĉio, kion vi ĵus diris, tiuj pejzaĝoj, la ĉevalo, kiu ekflugas, la eta boato en la alt-onda maro, pensigas min pri LSD. Mi min demandas, ĉu, neintence, vi ne hazarde trovis sistemon, kiu igas vian cerbon sekrecii halucinigan substancon. Ĉu viaj promenoj en tiuj ĉielaj lokoj ne estus kvazaŭ toksomania kutimo?
– Je tio vi ne kredas, espereble! Aŭ ĉu pliafoje estas rimedo defendi vin kontraŭ vero, kiu vin timigas? Kiel vi povas diri ion similan? Kun via profesio, vi certe rilatas kun veraj toksimaniuloj. Ĉu vi vidis eĉ unu, kiun drogo kondukis al anima paco, al trankvilo, al ekvilibro, al pli bona sano, al kuraĝo? Vi sekvis mian progresadon. Vi konas mian evoluon. Vi perfekte scias, ke mi ŝanĝiĝis ek de la unua vojaĝo tien laŭ plene pozitiva maniero. Vi eĉ scias, ke mi estis psikologie kaj spirite devigita ŝanĝi mian okupon, ĉar mi ne plu elportis nur relative facile perlabori monon, kaj io profunda en mi postulis, ke mi prizorgu suferantojn, agu en la kampo de homa mizero, pro kio mi transiris al sociala aktiveco, kvankam mia salajro nun havigas al mi kvaroble malpli da mono ol mi ricevis en mia antaŭa profesio. Vi scias, ke mia edzino trovas la vivon kun mi tre pli facila kaj plaĉa, ek de kiam mi oftumas en tiu paradizo. Se vi konas drogon, kiu havas tian efikon, mi tre dankus, se vi indikus al mi, kiu. Kaj vi havas la moralan devon konigi ĝin al niaj aŭtoritatoj, al la medicinaj, sociaj kaj ekonomiaj rondoj, al internaciaj instancoj. Ĝi rapide solvus ĉiujn problemojn de la homaro.
– Bonvolu senkulpigi min. Vi pravas. Neniu drogo havas sur la psikon la efikon, kiun klare havas sur vin viaj malkovroj en tiu transa mondo. Toksa drogo enŝlosas individuon en si mem. Viaj noktaj ekskursoj malfermis vin al aliuloj. Ili liberigis fontojn de sindediĉo kaj sindonemo, kiujn mi nur povas agnoski. Mi scias pri viaj aktivecoj serve al senesperuloj kaj homoj senhejmaj, ili estas publike konataj. Kaj estas vere, ke vi tute ne estis tia antaŭe. Pardonu min. Asimili viajn travivaĵojn al drog-efiko estis nepermeseble.
– Uf! Mi ektimis. Mi ĝojas, ke vi ekkonsciis la signifon de via diro. Alie nia rilato estus fuŝita. Mi ne plu fidus vin. Sed … mi bone komprenas, ke la ideo venis en vin. Estas spontana reago tute normala. Hipotezo, kiun vi devis fari.
– Dankon pri via kompreno. Sed nun mi ŝatus, ke ni revenu al tiu sonĝo, kiu tiom skuis vin, kaj kiu estis vera dorma sonĝo. Ĉu vi rakontu ĝin?
– Estis mallonge, sed plej intense. Mi marŝis en sablodezerto. Mi estis elĉerpita. Mi soifis mortiĝe. Mi malsatis. La suno estis senkompata. Mi ne sciis, kie mi estas. Mi marŝis, marŝis, marŝis plu, ĝis mi falis, perdinte la forton teni min sur miaj kruroj. Mi ne dubis, ke mi mortas, ke ĉi-foje estas vere la fino. Mi perdis la konscion. Post longega daŭro mi vekiĝis en groto. Kaŭris apud mi maljunulo kun turbano surkape, kiu psalmis ritmajn frazojn. Komence estis tute konfuze, sed iom post iom mi komprenis, kion li ĉantas kaj mi sentis, ke tion mi ripetu. Estis kvazaŭ magia formulo, kiu min resanigos: “Dissolviĝu la timoj / Regu lumo / Bono disvastiĝu kaj venku” Mi ankoraŭ estis grandparte nekonscia, kiam mi komencis ripeti tiujn vortojn. Kaj subite mi retroviĝis en oazo kun beleco senkompara. Staris palmoj, mozaikaj fontanoj, marmorpalacoj puntece prilaboritaj. Ek de tiu fazo de la sonĝo, la etoso tre similis tiun de miaj paradizaj ekskursoj. Tamen estis malsame. Jen. Estas nenio pli ol tio. Mi ne sukcesas komuniki, kial mi sentis ĝin tiel eksterordinara. Eble la dankosento al la turbana maljunulo. La impreso, ke oni tiris min elmorte, el morto aparte abomena, en angoro kaj plena sekiĝo.
– Dankon, ke vi rakontis al mi tiun belan sonĝon.
– Mi rakontis la sonĝon, sed ne tion, kio okazis al mi tuj, post kiam mi vekiĝis. Mi ne povas diri tion. Mi ne kuraĝas. Vi rigardus min definitive freneza. Eble foje, post multe da tempo, mi tion rakontos al vi.
– Feliĉe mia profesio trejnis min elporti frustron.
– Hoho! Hodiaŭ vi aspektas bataleme. Vi sentas emon diri al mi ion, kio saltigos min plafonen!
– Ĝuste divenite, psiĉjo mia kara. Mi efektive deziras diri al vi ion nekompreneblan, nelogikan, kio restos en via gorĝo negluteble. Sed diri mi devas, ĉar mi vidis.
– Ĉesu rondvagi ĉirkaŭ la temo! Pri kio temas?
– Pri vero, kiun vi ne sukcesos digesti, tiel ke vi trovos esprimojn, pro kiuj mi sentos min idiota aŭ nekomprenata, kio estas plej malagrabla. Jen: Dio preferas ĉiun.
– Efektive, tio ne havas sencon.
– Ĉu vi havas gefilojn, psiĉjo? Jes, certe. Vi ja estas avo. Kaj vi aperas al mi kiel bonulo, malgraŭ kelkaj misfunkciantaj cirkvitoj viacerbe. Mi do supozas, ke vi amas viajn infanojn kaj ke ankaŭ ili estas homoj ne malbone bakitaj. Se tiel estas, certe okazas, kiam via familio kunestas ĉe vi, ke vi rigardas viajn idojn unu post la alia. En la momento, kiam vi rigardas unu, vi sentas vin plena je tenereco, vi fandiĝas pro amo, kaj vi diras al vi: “Ne estas dubo, tiun mi preferas.” Vi vere sentas la preferon. Sed post sekundeto viaj okuloj turniĝas al alia, kaj enmense vi diras: “Kia bela knabino, kaj kiel dolĉa! Certe ŝin mi preferas.” Kaj vi sentas korinklinon miksitan kun fiero, kiu portas vin al kulmino de feliĉo. Kaj tiel plu kun ĉiu. Mia amiko la eterna vivdonanto sentas same por ĉiu el ni. Sed, kiel mi foje diris pri la ĉielarko, di havas la kapablon ĉion vidi samtempe. Tiu preferas ĉiun el ni al ĉiu el ni je la sama momento.
– Tro paradokse! Tio estas sensencaĵo.
– Mi sciis, ke tiel vi reagos. Nu, egale ĉu paradoksan aŭ ne, tiun preferon al ĉiuj mi konstatis, kaj pri ĝi diskutis kun diversaj renkontitoj tie-transe. Mia impreso do estis ĝusta, sed mi ne scias, kiel ĝin komuniki. Vi iam klarigis al mi, ke ĉiu homo deziras esti iu speciala por iu, esti rekonata, amata nur pro tio, kio li aŭ ŝi estas. Tiu deziro estas plenumita rilate al mia tie-transa amiko. Vi estas speciala, vin di rekonas aparte, vi elstaras por di el la homamaso, vi estas la preferato. Sed ankaŭ ĉiuj aliaj.
– Via rakonto estas simpatia, sed mankas al ĝi kohero.
– Eble por di “simpatia” pli gravas ol “kohera”, tenero pli ol rigoro. Sed imagu jenan situacion. Okazis ŝippereo, kaj la sinsavintoj, sur senhoma insulo, sukcesis komuniki per radio kun homoj sur la firma tero, tiel ke la estro de sav-organizo delegas al ili junan virinon por alporti nutraĵojn, medikamentojn, ktp, kaj aranĝi la revenon. Plenumante sian taskon, ŝi enamiĝas al junulo el la grupo. Ŝi klare preferas lin. Ŝi agas juste rilate al la aliaj, ŝi ne favoras lin, sed en ŝia koro ne estas dubo: lin ŝi preferas. Ĉu vi sekvas min?
– Kompreneble! Ĉi-foje, estas nenio kompleksa en la afero, estas eĉ simplege.
– Bone. Nun imagu, ke la estro sendas tiom da delegitinoj, kiom da rifuĝintoj estas sur la insulo, kaj ke pro eksterordinara hazardo ĉiu enamiĝas al malsama grupano. Aperas reala prefero, tamen neniu estas maljusta. Nu, mia tie-supra amiko estas tia: di delegas sin al ĉiu vivanto, kaj ĉiufoje di enamiĝas al tiu, di tiun preferas. La fakto, ke di preferas vin, ke por di vi estas iu elstaranta el la amaso, ke vi estas iu speciala en dia koro, ne malhelpas, ke di sentas la samon pri mi.
– Tiam ĝi estas plura!
– Vi foje klarigis al mi, ke ĉiu homo estas plur-esta, ke en difinita momento min tenas kontraŭaj deziroj: fordoni min al la ĝuado, al kiu miaj instinktoj min puŝas, kontentigi postulemajn moralajn ordonojn, kiujn mi akceptis por mi, prizorgi la bildon, kiun mi prezentas al la ekstera mondo, konsideri, kio plej utilos al mia estonta bonstato, ktp. En ĉiu el tiuj inklinoj mi tamen estas mi. Mi estas unu sola estulo, unu sola korpo, unu sola psiko. Kiam mi parolas al mia patrino, mi ne estas ekzakte la sama kiel se mi parolas al kamaradoj aŭ al mia direktoro. Mi uzas iom alian lingvaĵon, mi diras malsamajn aferojn. Mi iel estas iu alia. Mi povas tion fari ne mensogante, plene restante mi mem. Kial mia amiko ĉiela ne estus tia kun la senfina nombro de la kreaĵoj, tamen restante si? Kun la diferenco, ke en di ne ekzistas la streĉiĝoj kaj disstreboj, kiujn vi citis, kiam vi klarigis al mi tiun homan plur-estecon.
– Kiamaniere vi reagis, kiam vi … halucinis …, ke ĝi preferas vin?
– Mia tuja emo estis fandi min en di. Mi diris: “Mi volus esti en vi, miksita kun vi”. Iom kiel kiam oni karne amas kaj oni sentas deziron enplekti sian korpon en la korpon de la alia.
– Kaj ĉu vi kunfandiĝis kun ĝi?
– Ne. Di diris: “Mi volas, ke vi estu vi, ne mi. Al mi plaĉas diverseco, tial mi volas, ke vi estu malsama, unika. Mi volas, ke vi estu distingebla de mi. Mi volas, ke vi estu.”
– Ĝi forĵetis vin!
– Tute ne. Di min kreis. Di diris: “Vi volas miksi vin kun mi, ĉar vi amas min. Sed se vi fariĝus mi, mi ne plu povus ami vin. Imagante, ke mi vin amas, mi amus nur min, mi falus en mem-erotecon. Mi estus la Egoisto. Ne. Faru al mi la plezuron esti, por ke mi povu ami vin.”
– Kaj kion vi respondis?
– Ke ju pli mi vizitadis din, des pli mi trovis din mirinda, des pli mi amis din, des pli mi sentis emon din plezurigi. Mi diris: “Mi volas fari, kion vi volas. Nur tion, kion vi deziras. Estu ĉio laŭ via volo!”
– Vi vere suferas pro obseda pasio. Tiagrade, ke vi submetas vin. Vi rampas kiel kompatinda larvo ĉe la piedoj de via diktatoro el la mistikaj regionoj. Via idealo estas iĝi ĝia sklavo, ĝia roboto.
– Ĉi-foje, psiĉjo, vi troigas. Vi ne plu respektas nian interkonsenton. Vi diris, ke neniam vi insultos min. Mi ne estas kompatinda larvo, nek sklavo, nek roboto. Vi nenion komprenis pri tio, kiom al di gravas, ke ĉiuj ĝuu dignon. Prave di atribuas grandegan gravecon al tiu digno. Se ni submetas nin, io en ni grumblas: “Vi lasas tiun ekposedi vin, vi povus agi sola, memstare, vi ne estas vera homo.” Tiu montris al mi, kiom di amas tiun parton de nia personeco, la parton, kiu postulas liberecon. Certe, di ankaŭ vidigis, ke ofte tiu parto eraras, tiusence, ke pro ĝi ni ne metas nin sur nian lokon de ono de granda tuto, aŭ de etulo fronte al iu grandega, sed eĉ kun tiu fuŝo mia vivkrea kamarado ege amas ĝin. Kaj realisma vido al la mondo postulas, ke ni perceptu nin subaj al di. El di ni ja eliras, ne inverse. Di naskas nin, ne ni din.
– Ĉu vere? Se, kiel mi kredas, ĝi ne ekzistas kaj vi nur imagas ĝin, Dio eliras el via cerbo, ĝin naskas vi, via deliro.
– Vi havas talenton, psiĉjo, por trovi ruzajn elturniĝojn, sed, kiel ajn inteligenta vi estas, ne vi fabrikis la universon, nek vian propran korpon, nek eĉ la psikologiajn leĝojn, kiujn vi aplikas en viaj terapioj. Naturo ekzistis antaŭ ol vi naskiĝis, ĝi havas leĝojn, kiuj jam ekzistis antaŭ ĉio, kion vi povas imagi, antaŭ ĉio, kion vi povas decidi, pretekste, ke vi rifuzas esti submetita sklavo. Ej! Vi ĵus reagis kiel infano!
– Kiel do?
– Estas amuze, vi aspektas ofendite! Vi ĉagrenis min kun via akuzo pri sklaviĝemo, kaj, sen tion konscii, mi nomis vin infano por miavice vundi vin. Estu kiel ajn, estas vi, kiu foje klarigis, ke infanoj ĉiam puŝas koncepton ĝis ekstremo, ĉu ne? Redukti al nur du terminoj la multajn eblajn sintenojn fronte al mia kamarado, kvazaŭ eblus esti nur ĉu “nobla ribelulo”, ĉu “submetita sklavo”, estas infaneca du-termina rezono, ĉu ne?
– Trafite! Vi pravas.
– Homo ne estas sklavo. Ĝi estas libera fari, kion ĝi volas. Mia amiko eterna volas, ke la kreitoj / kreatoj liberu. Ĝuste ĉar por di tiom gravas libereco, di ne malhelpas, ke ili kaŭzu katastrofojn, sciante, ke di sukcesos restarigi la situacion poste. Sed rekonu, ke homo estas parto de Naturo, ke ĝi ne superregas ĝin laŭ absoluta mezuro. Ĝi povas administri ĝin, mastrumi ĝin, sed se ĝi ne respektas ĝiajn leĝojn, ĝi povos fari plej penajn fortostreĉojn, ĝi atingos nenion. Pripensu: kiel homoj iris sur Lunon?
– En raketo komence, poste en eta spacveturilo nomata … kiel do? … ĉu “modulo”?
– Ankaŭ mi ne memoras, sed tio ne gravas. Kion mi celas, tio estas: por liberigi sin el la fortoj tenantaj ilin kaptitaj sur Tero, kaj ekĵeti sin en spacon, la homoj ne diris: “Ni rifuzas submeti nin al la leĝoj de Naturo, ni rifuzas esti sklavoj aŭ subuloj, ni estas estuloj liberaj, ni estas Ribeluloj kun granda R.” Ne. Ili humile esploris por malkovri, kiuj estas la faktoroj, kiuj ligas ilin al Tero. Ili pene laboris por havigi al si detalan ekkonon de ĉiu leĝo astronomia, fizika, ĥemia, matematika, ktp, sciante, ke tiuj leĝoj estas pli fortaj ol ili, kaj ili akceptis, ke tiuj estu pli fortaj ol ili. Tiel ili povis kontraŭmeti unu malliberigan leĝon al alia leĝo lasanta same neniom da libereco: difinita karakterizo de difinita ĥemiaĵo, se metite en difinitajn fizikajn kondiĉojn, estas pli forta ol la senkompata leĝo de universala gravito kaj ebligas, ke la raketo eskapu el la tera altiro, el pezeco. Poste oni utiligas la saman senesceptan leĝon de universala gravito, kiam ĝi fariĝas altiro al Luno. Humile oni submetas sin al la leĝoj. Sed ju pli oni konas ilin, des pli kontraŭeblaj ili fariĝas, des pli inteligenteco povas meti en ilin flekseblecon. Homo ne estas la Plej Supra Ribelulo, kiu estus Kontraŭdio, neanto de la leĝoj de la kreita mondo. Tiu rompus sian korpon, kiel Ikaro, ĉar li lokus sin mem en iluzion. Ni homoj estas la mastrumantoj, plene liberaj (ĉar la mastro lasas nin agi laŭvole), de bieno, kiu ne apartenas al ni, sed kiu estis al ni konfidita. Ni povas helpi Naturon produkti pli multe aŭ pli bone, sed nur se ni respektas ĝiajn leĝojn.
– Mi konfesas mian eraron. Vi ne estas submetita sklavo, kaj estas vere, ke viaj konsideroj estas pli maturaj ol mia unua reago. Sed pri kio ni parolis? Ha jes! Pri tio, kion via halucinata Dio respondis, kiam vi diris: “Estu farate laŭ via volo”
– Vi neniam divenus, kion di respondis.
– Mi eĉ ne provos!
– Di respondis: “Faru laŭ via volo!” Stranga interŝanĝo! Di ripetadis: “Mi volas, ke vi estu libera, ke vi havu vian propran volon kaj plenumu ĝin. Mi petas vin, faru, kion vi volas.” Kaj mi respondadis: “Ne, ne. Kion volas vi. Mi amas vin. Plej gravas via plezuro.”
– Kaj ĝi respondadis: “Mi vin amas. Plej gravas via plezuro.”
– Ekzakte. Ni estis kiel du uloj, kiuj ĝentile kapklinas unu al la alia tiel profunde, ke la kranioj preskaŭ kolizias. Sed ĉe ni estis, ne etiketa rito, nur absolute aŭtenta deziro. Ŝajnas al mi, ke ami estas tio: kiam ambaŭ sincere deziras, ke la alia estu … ekzistu … estu si mem.
– Vi do kreis Dion laŭ via bildo kaj vi imagas, ke ĝi reciproke kreis vin laŭ sia!
– Facilas ironii, kaj rediri delonge gurdatajn ŝercojn. Amuzu vin per tiuj ludoj, se ili helpas vin elporti ion neelporteblan, nome, ke mia alimonda amiko ekzistas, ke di vivas en vi, kaŝite, diskrete, modeste, kaj ke di amas vin per prefer-amo. Tiufoje, mi sentis min kiel planedo orbitanta ĉirkaŭ suno. Mi sentis min altirata al ĝi, al ĝia maso enorma kaj brula. Mia neperceptebla maso de eta-eta planedeto neniom pezis kompare kun tiu altirforto, mi falis sur ĝin el la ekstremaĵo de l’ kosmo. Sed la suno diris al la planedo: “Ne venu tro proksimen, vi brulus. Kaj mi ĉesus vidi vin. Mi amas vian vizaĝon. Eble vi ne trovas ĝin bela, sed mi amas ĝin, kia ĝi estas. Mi vidas en ĝi belecon, kiun la plimulto el la homoj ne povas vidi. Tiun belecon mi volas kontempli. Mi volas vidi vin. Elpensu vian irvojon ĉirkaŭ mia akso: vi amos min, kaj mi vin amos. Se vi fandiĝus en mi, vi ĉesus esti.”
– Vi aperas bonhumora. Via vizaĝo kvazaŭ disradias lumon. Ĉu okazis io aparte ĝojiga?
– Tiel bagatela okazaĵo, ke mi normale ne mencius ĝin, nur pro via demando mi ĝin diros. Mi preterpasis sur la trotuaro, kiam iu sinjorino eliris el sia veturilo, kiun ŝi ĵus lasis tie. Viro pretiĝis enŝovi sin en la propran aŭton. La sinjorino ridetis. Kaj la sinjoro diris al ŝi: “Kiel plezure komenci la tagon ricevante tiel luman rideton!” Estas fakto, ke la rideto de la virino estis aparte radia. Ŝi tuj ridetis eĉ pli, kompreneble, aŭdante tiujn vortojn. Klare, ili ne konis unu la alian. Jen. Nenio pli. Mi nur observis tiun scenon, kiu ne daŭris pli ol tridek sekundojn. Sed ĝi havis efikon. Ĝi vekis en mi grandan ĝojon. Tiu rideto ja estis libera je ĉia atendo, je ĉia reciprokaĵo, fontanta el pura kora inklino, kvazaŭ troabundis la plezuro vivi en mondo kun aliaj vivantoj. Mi havis la saman impreson kiel la sinjoro, ke mia tago bele komenciĝis kaj nun estos pli luma.
– Kaj, se juĝi laŭ tio, kion mi scias pri vi, vi vidis en tio manifestiĝon de via ulo alimonda, ĉu ne?
– Jes. Kvazaŭ la sinjorino ekkonsciis la belecon de la tago. La blua ĉielo, la birdoj trilantaj, la floroj sur vidalvida balkono. Ŝi ne povis teni ĉion ĉi nur en si. Ŝi devis kundividi. Verŝajne ankaŭ la sinjoron kortuŝis tiu belega tago. Li akceptis ŝian proponon kundividi. Kaj ankaŭ mi, kiu staris tie flanke, kaj kiun ili eĉ ne rimarkis, profitis de la interŝanĝo. Ĉio ĉi – la ĝojo pri beleco, la plezuro komuniki (eĉ se senvorte, kiel la virino), la simpleco de la situacio – elvokas tion, kion mi travivas dum miaj noktaj ekskursoj. Mi perceptas en la tri homoj, kiuj partoprenis en la sceno, la amon de mia amiko, amon, kiu superrandiĝas, kaj kreas bonon.
– Iu alia cinikus kaj reagus dirante: “Por tiel rideti, ŝi devas esti bonŝanca. Kial ŝi kaj ne mi? Estas nejuste. Ĉiaokaze, ne ŝia rideto havigos al mi la monon necesan por fini la monaton.”
– Kompreneble. Ĉiu elektas sian aliron al la vivo kaj ĝin flegas en si. Mi ne diras, ke la hipoteza cinikulino kulpas pri sia reago, ni ne scias, kion ŝi travivis, kaj ni ne havas la rajton juĝi ŝin. La sola punkto, pri kiu mi parolas, estas, ke reagi kiel tiu sinjoro estas ege pli agrable. Sed estas homoj, kiuj ne elportas, ke oni amu ilin. Kaj en la rideto de la sinjorino, kiel en la respondo de la viro, estis io simila al “Estas plaĉe esti ĉi tie, estas plaĉe komuniki, eĉ se nur per rigardo …” Jen kio estas ami.
– Vi ĵus parolis pri la homoj, kiuj ne toleras amon fare de aliaj. Foje vi eĉ diris, ke mi ne elportus, ke via ĉiela amiko amu min, se mi ĝin renkontus. El kie vi ĉerpis tiun strangan ideon?
– Kiel respondi? Ek de kiam mi regule vizitas tiun alian mondon, mi ofte vidas klare tra la maskoj, kiujn homoj surhavas eĉ nescie, kaj …
– Laŭ psikologia terminologio: ek de kiam vi deliras kaj halucinas, vi projekcias sur aliulojn viajn frenezajn ideojn.
– Se vi volas. Ĉiu el ni respektu la regulojn de la ludo, la travivaĵojn de la alia. Mia impreso estas, ke vi timas senti, ke di amas vin, ĉar tio kondukus vin al reciproka amo al di. Kiam la sinjorino ridetis, certe multaj homoj blokus sian spontanan reagon, dirus al si: “Ne indas respondi”, eble eĉ “Ne decas respondi”. La sinjoro sentis, ke tie aperis amo, kaj respondis per amo. Miaopinie ĝuste tion vi malfacile farus, se vi akceptus renkonti mian amikon. Respondi al amo, iel estas devigi sin. Devigi sin al io estonta timigas, ĉar tio metas limojn ĉirkaŭ peco de onta tempo … ĉu tio, kion mi diras, estas komprenebla? … mi ne scias, kiel esprimi min … Mi volas diri: se vi devigas vin al io, vi akceptas, ke vi ne plu povos fari ion ajn, vi libere limigas vian liberecon, ĝi ne plu estos absoluta. Kaj vi ne scias, kiaj estos la cirkonstancoj, vi do ne scias, ĉu vi saĝe decidis, difinante tiujn limojn. Ili reduktas vian liberecon rilate al io nekonata. Io nekonata timigas.
– Tion mi jam aŭdis. Mi admiras vian arton rediri la konsiderojn, kiujn mi vortigis dum la terapio. Sed diru plu, vi interesas min.
– Timigas pro la memoro de la elreviĝoj. Vi amis, vi investis vian tutan amon, vi atendis ion mirindan, kaj ĉio disfalis. Kio aperis al vi samtempe nemalhavebla kaj certa, evidenta, tio ne okazis. Vi falis de la alto de ŝatinda revo, aŭ iluzio. La imagata persono, kiu respondus al la ridetulino dirante al si: “Ne tio solvos miajn problemojn” verŝajne travivis similan seniluziiĝon.
– Sed kiom koncernas min …
– Ree memcentra, psiĉjo kara!
– … pri kio temus?
– Mi ne scias, sed kun via profesio, vi certe scias, ke grandega nombro da homoj, eble eĉ ĉiuj, foje elreviĝis, jen el amo, jen el amikeco, jen el fido al iu. Ĉu vi ne opinias, ke plej probable temis pri viaj gepatroj?
– Tiuj, ĉu? Ili estis bonuloj. Kion ili venas fari en ĉi tiun aferon? Aŭ pli ĝuste en vian deliron?
– Ŝajnas al mi, ke vi iĝas pli kaj pli sindefenda. Aŭ agresema. Vi timas ion, ĉu ne? Rigardu bone en vin, psiĉjo, vi konas la simptomojn pli bone ol mi. Kion mi volas diri, tio estas, ke bebo konas nur din, la eternulon, la kreanton. Estas ja ĝia plej freŝa memoro, de antaŭ ol ĝi koncipiĝis. Venante de tiu, ĝi atendas trovi din ĉie, en ĉiuj ĉirkaŭantoj. Kaj komence ĝi trovas din: la patrino kontentigas ĉiujn ĝiajn dezirojn, la patro abundas je amo, en eble iom stulta maniero, sed tio neniam ĝenis bebon. Beboj ne zorgas pri tio, ĉu iu montriĝas ridinda aŭ ne. Memorigu al mi foje, ke mi repriparolu pri la vorto “ridinda”. Estas vorto, kiu mortigas ĉion sanan en homa animo.
– Tiurilate mi sekvos vin senprobleme. Mi tion ĉiutage konstatas.
– Nu, se paroli vian faklingvon, bebo “projekcias” mian amikon sur siajn gepatrojn. Ĝi atendas, kiel ion normalan, ke ili estu ĉiopovaj kaj amplenaj. Perfektaj. Se jukas, necesus, ke la patrino-Dio forigu la jukon tuj, kvazaŭ per magia parolo. Se ĝi malsatas, ĝi volus esti tuj nutrata. Ĝi estas ĉiopova diktatoro, kiun devus servi dioj ĉiopovaj. Bedaŭrinde la efektivaj gepatroj ne estas dioj. Iutage okazas io, kio pruvas la gepatrojn ne-dioj: ili ne sukcesas solvi iun ĝenan problemon. La bebo do devas rezigni la revon. Post iom da tempo, ĝi diras al si: “Ne ekzistas dioj, min trompis tiuj, kiuj metis en min la ideon pri ilia dieco. Ek de nun mi malfidos, se iu ŝajnos bonulo”. Eble vi decidis ion similan – ne plu fidi – kiam vi estis, mi diru, kvarmonata. Eble ĉiuj defendoj, kiujn vi organizas, kiam mi parolas pri di, devenas de tio.
– Vi estas vera psikanalizisto. Kaj eble vi pravas. Io, en tio, kion vi ĵus diris, eĥas en mi. Brave, halucinato!
– Mi ne scias, ĉu temas pri beba elreviĝo, aŭ seniluziiĝo, kiu aperis pli poste, ekzemple instruistino, kiun vi amis, kaj kiu forlasis vin aŭ mokis vin antaŭ la tuta klaso, aŭ aliaj okazoj, kiam vi forte atendis ion kun intensa antaŭĝojo, kaj la afero neniam realiĝis. Aŭ eble okazis tuta serio da elreviĝoj, en kiu ĉiu revibrigis la antaŭan kaj plifortigis la decidon ĉiam malfidi. Estas via privata vivo, tio ne koncernas min.
– Ekzakte.
– Sed kiam mi komparas mian amikon alimondan kun la Dio, pri kiu oni konstante parolas, ŝajnas al mi, ke la konfuzo kun la gepatroj estas tre ofta. Ĉefe kristanoj parolas pri Dio kiel pri patro, eble forgesante, ke la rilatado kun la karna patro ne estis tiel simpla. Eble pro tio estas pli da virinoj, kiuj kredas je Dio kaj praktikas religion: la etulino siatempe enamiĝis al paĉjo …
– Kial vi subite haltas? Kial via mieno fariĝas tiel komika?
– Mi repripensis pri diro de unu el miaj nevinoj, kiun ŝi diris, kiam ŝi estis proksimume sesjara. Ŝi diris: “Mi neniam edziniĝos, ĉar la viron, kiun mi amis, panjo jam kaptis por si.”
– Knabino, kiu, de la alto de siaj ses jaroj, parolas pri la viro, kiun ŝi amis, estas vere kortuŝa! Sed tio rivelas, ke ŝi enamiĝis al sia patro.
– Multaj inoj pasas tra tia stadio. Poste ili enamiĝas al Dio. Ĉar oni ne prezentas Dion kiel patrinon, la viroj estas malpli allogataj. Kiel ajn estu, uzi la vorton “patro” parolante pri Dio estas revigligi ĉiaspecajn memorojn pri la propra patro, povas esti riproĉoj, sentoj pri maljusteco, dankemo, unuvorte io ajn, kio okazis inter la patro kaj ni, kun la rezulto, ke vidi Dion tia, kia di estas, fariĝas neeble. Ne. Mi malbone esprimas min. Vidi din, kia di estas en si mem, tio estas superhoma, neebla, di tro superas nin. Mi prefere diru: fariĝas neeble imagi aŭ duonsenti din sen aldoni trajtojn de paĉjo aŭ panjo, kiuj havas nenion komunan kun dia realeco.
– Koheras tio, kion vi diras. Sed mi perceptas ion similan en via maniero priskribi la ulon, kiun vi nokte vizitas. Ĝi amas, ĝi preferas … tio ĝenas min. Ĝi tro similas idealigitan patron. Ami, preferi estas sentoj. Kiel superpersona estulo povas havi sentojn? Ĉu ni ne atribuas al Dio, ĉar ni fabrikas ĝin laŭ nia bildo, tute homajn reagojn?
– Eble ne ni atribuas al di niajn karakterizojn, sed inverse.
– Kion?!
– Laŭ vi, ni alskribus al Dio homajn trajtojn, ĉi-kaze sentojn. Sed ĉu sento ne estas unu el la ĉefaj diaj karakterizoj? Unu el diaj manieroj vivi? Se ili troviĝas en homo, ĉu la kaŭzo ne estus, ke di komunikas ilin al ni, ĉar dia celo estas nin diigi?
– Kion vi elcerbumas!?
– Mi min demandas, ĉu vi ne lasas vortojn trompi vin. Oni diras “havi senton”, kvazaŭ temus pri “aĵo”, kiun eblus “posedi”. Sed kiam mi amas, mia amo ne estas io, ĝi estas mi travivanta ion specialan. Estas speciala modulado, speciala vibromaniero de mia animo, de mi. Miarigarde, ĉiuj sentoj funkcias same. Diri “havi fidon”, “vidi kun estimo”, “senti admiron” estas manieroj esprimi la rilaton: tia mi estas rilate al la alia. Aŭ tiel mi vivas. Mi emus diri: tiel mi vibras. Kiam mi ekvidas mian tie-transan amikon, mi sentas kvazaŭ tremeton. Ion similan al batanta koro, aŭ al la apenaŭa tiklo, kiun sentas nia haŭto, kiam ni deziras karesi. Mia impreso estas, ke niaj pozitivaj sentoj estas karakterizoj de mia amiko alimonda, tradukitaj en perceptojn niaplanedajn. Ĝojo, ekzemple, estas unu el diaj manieroj vibri. Malespero, malamo, malfido, malĝojo, timo, sento pri neni-valoro kaj la aliaj negativaj sentoj estas tio, kio tenas nin kaptitaj, ĉi-planede, kiam la dia vivo, la dia vibrado, provanta pasi en nin, renkontas ŝtopon pro iu aŭ alia kaŭzo.
– Mi ne estas certa, ĉu mi ĝuste komprenas.
– Kio estas, por vi, malamo? Por mi, kiu spertis ĝin en ĉiuj ĉeloj de mia korpo kun infera intenseco, malami estas senti: “Mi volas, ke ŝi mortu, ke ŝi ĉesu ekzisti.” Aŭ: “Mi volas, ke ili suferu mil turnmentojn.” Aŭ: “Mi volas, ke li estu humiligita fronte al ĉiuj.” Aŭ: “Mi volas, ke li estu mallibera, kaj povu fari nenion el tio, kion li deziras.” Nu, ĉio ĉi estas la malo de tiu, kiu montriĝis al mi. Tiu volas, ke la aliaj estu, ke ili feliĉu, ke ili estu rekonataj, dignaj, liberaj. Mi povus diri la samon pri indiferenteco. Esti indiferenta, tio estas pensi (aŭ trovi elturniĝon por eĉ ne devi pensi): “Li aŭ ŝi ne ekzistas por mi”. Por di, kia mi din perceptas, ĉiu kreaĵo ekzistas, meritas atenton, kaj ricevas atenton.
– Ĉu vi ne vidas ĝin tre tipe homa, kiel idealigitan patron, se vi imagas, ke la Granda Mastro de la Universo interesiĝas pri la etaj priokupoj de via eta individua vivo?
– Vi malebligas al vi vidi din, kia di estas, metante grandliterojn, ĉu ne? Ĉiam sindefenda, kara psiĉjo! Vi ne sukcesas kompreni – kaj tio estas normala, estas praktike nekompreneble – kio estas io, aŭ iu, senfina, senlima. Tiun nenio limigas. Di estas la senfinulo. Dia amo ne havas finon, ne havas limojn, ampleksas ĉiun eron de ekzistaĵo, kiel ajn modesta ĝi estas por ni. Libelon, kiu vivas ne pli ol kvin horojn sur eta malproksima planedo en galaksio, kiun homoj neniam malkovros, di konas, di estas en ĝi, di donas al ĝi vivon. Di estas la sango, la suko de ĉiu estaĵo en ĉiuj mondoj.
– Bone. Tiel vi halucinas ĝin, kaj mi tion komprenas: estas kontentige. Plezurigas vin, kredi, ke la grandan mondestron interesas viaj bagatelaĵoj. Sed je tio mi ne kredas. La scienca termino por signi, kion vi kredas, estas “antropomorfismo”: atribui homajn trajtojn al io, kio apartenas al tute alia kategorio.
– Tion pensu, se plaĉas al vi. Sed laŭ mi via maniero vidi Dion ne estas malpli antropomorfa. Ankaŭ homan bildon vi ŝovas sur din, kiam vi rigardas din la granda mondestro, kiun ne kortuŝas libelo aŭ la larmoj de tera infano niatempa. Anstataŭ projekcii sur lin la bildon de bona patro, vi projekcias la portreton de Ludoviko la Dekkvara, kiu nur fajfis pri tio, ĉu servistinon iu gravedigis en plej fora parto de Navaro. Aŭ la ĉinan imperiestron, kiu ĝuas samlitulinojn en Pekino kaj dediĉas eĉ ne penseton al la dorsa doloro de Si-Ĉuana kamparano. Sed, kiel mi jam diris, via konfuzo de tiuj kun di estas tute normala. Je amo tiel delikata, tiel tuta, kiel dia amo, ne estas facile kredi. Estas normale projekcii. Ĉar ni konstatas, ke nenio simila ekzistas en ni, ni kredas, ke io tia ne povas ekzisti. Antropomorfismo. Aŭ, pli bedaŭrinde, memcentreco: mispreni la propran kazon kiel modelon de la tuta realo. Ĉu vi neniam renkontis personojn, kiuj havis enkore pli da amo ol vi povus havi mem?
– Jes ja. Ekzemple, la patrinon de juna paciento mia. La kvalito kaj amplekso de la amo de tiu virino min profunde kortuŝis.
– Kial ne ekzistus iu kun en si eĉ pli da amo ol tiu patrino? Kaj iu alia kun ankoraŭ pli da amo ol tiu dua persono? Kaj tiel plu? Se ekzistas estuloj, kiujn bremsas nek materio, nek la limigiteco de homa cerbo, nek la diversaj faktoroj, kiuj ĝenas plenan disvolviĝon de senlima potencialo, kial ili ne povus ami eĉ pli? Pli bone kvalite, pli intense kvante. Kaj je la supro de la piramido, aŭ je la plej profundo de la senfundaĵo, estulo, kies amo estas senlima kvalite kaj kvante. Estulo, kiu estas pura amo. Tiun estulon la knabineto igis min renkonti, kvankam mi ne komprenas, al kio mi danku tiun honoron. Eble simple pro tio, ke iu devis atesti, kaj ke bona atestanto estus mi, ĉar mi havas la feliĉon povi apogi min sur altnivela psikisto, kiu min helpas ordigi miajn memorojn, miajn emociojn, miajn provojn kompreni, do sur iu vere kompetenta. Ĉiaokaze, nenio dirata de mi estas originala. Ĉio jam estas gurdata, ek de kiam kredantoj vivas sur nia Tero.
– Kio estas ĝia amo, en tio, kion vi vidis? Aŭ pli ĝuste, kion vi sentis, ĉar viaj halucinoj ne estas nur vidaj kaj aŭdaj. Estas ankaŭ sentoj, ĉu ne?
– Jes, mia sperto ne estas nur sensa. Mi sentas. Sed klarigi dian amon! Vi elĉerpas min, psiĉjo. Vi devigas min resuprentiri senton aŭ perceptaĵon el la fundo de mia animo, analizi ĝin. Estas plej laciga peno, ĉar temas pri spertoj neesprimeblaj. Ĉiuj vortoj aperas misaj, tro mallarĝaj, neadekvataj. Nu, mi pliafoje provu. Vere komuniki al vi mi ne povus, nur eblas elvoki, meti vin sur la vojon, kiu kondukas ĝustadirekte, eĉ se kompreno kuŝas trans la atingebla horizonto. Pli mi ne povas fari. Mi diru jenon: ami, por di, estas samtempe voli, ke la alia estu kun di, en rilato kun di, kaj samtempe libera, si mem, malsama. Esti kune – jen proksimaj, jen je ekstrema distanco, sed ĉiam en kontakto – sen kunfandiĝi, en kadro, en kiu ĉiu restas si mem. Ami kaj krei estas pli malpli la samo, en di. Di kreas estulojn liberajn kaj diversajn, kaj deziras, ke ili mem kreu kaj plene feliĉu.
– Ĉu vi vidis la filmon “La dek ordonoj”? Imagu, ke mi sonĝis pri ĝi! Ne vere pri la filmo, sed pri Moseo malsupren venanta de la supro de Sinajo portante la Leĝtabelojn.
– Plaĉas al mi, psiĉjo, kiam vi parolas pri viaj sonĝoj. Mi tiom tedis vin rakontante miajn angorsonĝojn dum la terapio, ke estas nur juste, ke vi uzu min kiel rubujon por elŝuti viajn. La Leĝtabeloj! Certe estis premsonĝo, ĉu ne? Sed permesu, ke mi ludu psik-analiziston: kiujn bildojn kaj ideojn venas al vi en la kapon, se vi pensas pri tiu sonĝo?
– Kion vi diris fine de nia lasta renkonto. Vi diris, ke via amiko la eternulo “kreas estulojn liberajn”. Kiel vi povas diri tion pri ulo, kiu distrumpetas siajn Dek Ordonojn? Kiam oni ordonas, oni ne lasas la alian libera!
– Vi nepre volas konvinki min, ke la lumulo, kiun mi vidas dum miaj ekskursoj ekster niaj tempo kaj spaco, estas la Dio biblia (kio estas bele amuza, se konsideri, ke je tiu vi ne kredas). Mi rifuzas tion aprobi: mi scias, ke mi ne scias. Eble do temas pri iu alia. Estu kiel ajn, foje mi babilis pri tiuj aferoj kun juda kolego kaj li emfazis ion, kio interesis min. La famaj “Dek Ordonoj” ne estas ordonoj. La hebrea vorto, dibrot, simple signifas “paroloj”. Mia amiko la eterna kreanto volas, ke ni estu feliĉaj kaj liberaj. Sed la universon regas amaso da leĝoj, kiuj superas nin, simple ĉar ĝi estas kompleksa, riĉa, senfine diversa, enhavanta tiom da malsamaj estaĵoj, ke konstante okazus katastrofoj, se ne estus reguloj por meti ordon en mondon, kiu povus iĝi ĥaosa. Mi tion iom pritraktis kun vi, kiam ni parolis pri la vojaĝo Lunen. Estas kaŭzoj kaj efikoj.
Ekzemple, se vi mortigos iun, vi ne plu estos libera. Via ago havos efikojn. Vi estos interveninta en la vivon de alia estulo, de familio, de grupo. Vi semos semojn de venĝo en la familio aŭ grupo, al kiu apartenis la viktimo, aŭ eĉ en la tuta socio. Al neniu plaĉas, ke oni mortigu sen limigo, proprainiciate, simple ĉar tio aperas al ni utila. Tiu reago de la aliaj malpliigas vian povon manovri, do vian liberecon. La Eternulo, diris Joel, mia kolego – kaj en lia buŝo klare sonis la granda E – ne povus samtempe voli, ke vi estu libera kaj feliĉa, kaj ne atentigi vin pri la eraroj, kiujn vi evitu por povi feliĉi kaj liberi. Ŝtelo, mensogo, adulto kaj la aliaj agoj signitaj kiel evitindaj, estas agoj, kiuj povas limigi feliĉon kaj liberecon. Kion pluan diris Joel? Ha jes! Ke kiam oni faras unu el tiuj fuŝagoj, oni anstataŭigas aŭtentan liberecon per iluzia libereco: kredi, ke oni povas fari ion ajn, kion oni deziras, kaj ke tio ne havos konsekvencojn. Tio estas nei, ke kaŭzoj havas efikojn proprajn al la kaŭzo, ne dependajn de ni.
Nia universo ampleksas miliardojn da estuloj malsamaj, kaj se oni volas eviti, ke ili malutilu unu al la alia, necesas reguloj. Se ekzistus nur unu aŭto, ne gravus, ĉu ĝi veturos dekstre aŭ maldekstre, sed kiam estas multegaj … Se vi eniras aŭtoŝoseon laŭ inversa senco, rilate al la tuta trafiko, vi kaŭzos katastrofon, aŭ vi sukcesos tiun eviti nur streĉe atentante kaj devigante ĉiujn aliajn same streĉe atenti. Ne eblas fari ion ajn. Ĉar ni estas multegaj kaj plej diversaj, necesas precizaj reguloj, por ke nenio fuŝiĝu. Ĉu vi deziras mondon diversan, do neprigantan regulojn, aŭ ĉi vi preferas esti sola, ĉar tiam vi povos fari, kion vi volas? Persone mi voĉdonas por mondo kun diverseco kaj multeco, ĝi estas miloble pli bela kaj interesa ol dezerto kun nur unu arbo kaj nur unu loĝanto, kiu enuas tuttage, eĉ se tiu povas fari ion ajn sen devi obei regulojn. Viaj famaj t.n. “ordonoj” estas nenio alia ol la Ariadna fadeno, kiu ebligas orientiĝi en la labirinto de la kondutoj alireblaj al estuloj multnombraj kaj diversaj, kiuj interpuŝiĝas sur la sama planedo.
– Kaj kio pri la devo ripozi unu tagon el sep?
– Psiĉjo, psiĉjo! Min demandas tion vi? Vi tamen foje diris, ke vi devas kuraci multajn deprimiĝojn, kiujn kaŭzas trolaborado. Se oni ne respektas la leĝon de nia funkciado, laŭ kiu alternu tempo por aktiveco kaj tempo por ripozo, la nerva sistemo ekgalopas neregeble, ĝi tiel ekscitiĝas, ke oni ne plu dormas, perdas energion sen povi rekolekti ĝin, komencas misfunkcii: oni ĉesas esti libera. Tion al mi klarigis vi.
– Kaj la devo kulti al Dio?
– Jam duan fojon vi uzas la vorton “devo”. Sed neniu devigas vin. Certe ne mia paradiza amiko. Milionoj da homoj ne honoras Dion per kulto, kaj ĉu vi povus citi unu el ili, kiu estis pro tio punita? Absolute ne. Ne temas do pri devigo. Estas indiko por trovi la vojon, kiu kondukas al maksimumo da libereco kun maksimumo da feliĉo. Sed mi ne scias, kiel respondi, krom per atesto pri mi. Mi konfesu al vi ion. Ek de iom da tempo, ne nur mi din vizitas preskaŭ ĉiunokte, sed mi kultas din. Fakte, mi parolas al di preskaŭ tuttempe, tuttage, kiam mi ne estas koncentrita al io alia, kaj eĉ kiam mi faras laboron, kiun mi streĉe atentas, ŝajnas, ke mia babilado kun di plu daŭras silente, en la nekonscio, vi eble dirus.
– Pli ĝuste en la antaŭkonscio.
– Por mi tio estas sengraveca distingo. La grava afero estas, ke ek de kiam mi esprimas mian ligitecon per kulto, ĉio funkcias pli bone en mia vivo. Eble ĉar tio metas ĉion ĝustaloken. Tiu amiko estas por mi grava realaĵo. Klini min antaŭ di, lumigi kandelon pensante pri di, paroli al di eĉ en la momentoj, kiam mi ne povas din vidi, estas preni en konsideron tiun gravan realaĵon. Mi faru al vi duan konfeson. Ne nur mi kultas al di, sed mi aliĝis al komunumo, kiu same faras. Kaj tie mi konstatis, ke ligoj nodiĝis, ligoj de amikeco, respekto, solidareco. Fakte, kulti estas dediĉi tempon al rilatado. Se oni havas amikon, al kiu oni ŝuldas ĉion, kaj al kiu oni havas la plezuron doni multon, ĉar oni amas lin, estas normale antaŭvidi tempon por li en sia vivprogramo, ĉu ne vere? Oni estas pli libera kaj pli feliĉa, ĉar oni nutras en si, kaj en la alia, senton, kiu bonfaras al ambaŭ.
– Dirante tion, vi min surprizsaltigis.
– Kiel do?
– Konfesante, ke vi aliĝis al komunumo, kiu kultas. Tio ne plu estas simpla deliro aŭ halucinoj, tio estas elplenumado.
– Kion vi volas diri? Mi ne komprenas “elplenumado”.
– Mi ne scias, kiel tion esprimi nialingve. Estas faka vorto, angle acting out, france passage à l’acte. Oni uzas tiun vorton por signi, ke iu nekonscia aŭ pli malpli konscia inklino eliras el la sfero de nur bildoj aŭ sentoj, kaj fariĝas ago konkreta, plenumiĝas ekster la mensa vivo, en la reala, ekstera mondo. Sed kiel ajn vi nomu tion, via deliro efektive per tiu decido esprimiĝis en la realeco. Mi antaŭe ne kredus tion pri vi …
– Vi aperas serena hodiaŭ. Vi do ne plu havis angorigan sonĝon, ĉu?
– Premsonĝojn mi malofte havas. Sed indus reparoli pri tio, kion vi diris pasintfoje. Vi provis kaŝi la veron, sed ek de la komenco mi suspektis ĝin. Vi neniam parolis pri aneco al religio, sed nun vi konfesis, ke vi kultas al Dio en difinita komunumo.
– Mi evitas la vorton “Dio”, ĉar ĝi ĝenerale elvokas iun, kiu havas nenion komunan kun la amiko, pri kiu ni diskutas. Juĝiston, grumblemulon, etmensan spiriton, kiu ŝatas ĝeni, kulpigi kaj redukti liberecon … Aŭ iun aŭtoritatan, laŭ kiu ĉio, kio ne estas eksplicite permesita, estas malpermesita, kun minaco pri puno per eterna suferado. La malo de libereco kaj amo. Tion dirinte, mi efektive povas konfirmi, ke mia tiea amiko estas Dio, sed dio alia ol la ordinare imagata. Estulo, kiu estas senfina fonto de tenereco, de bonkoreco, de saĝo. Eksterordinara amiko. Se tion la vorto “Dio” elvokas al vi, nu bone, sed dum mia infanaĝo, kaj eĉ pli poste, la vorto signifis iun tiel malsaman, ke min ĝenas uzi ĝin, eĉ en mia kapo, eĉ en la momento, kiam mi turnas min al di, preĝe aŭ kulte.
– Momenteton! Ĉu mi bone aŭdis? Ĝi estas via amiko, via kamarado, vi uzis tiujn vortojn milfoje. Alifoje vi nomas ĝin eternulo aŭ kreanto. Kiel vi povas, vi eta terano, nomi amiko eternan kreanton, pri kiu vi ofte diris, ke ĝi estas senfina? Jam se vi dirus, ke vi estas amiko de la Respublika Prezidento, aŭ de la Ĝenerala Sekretario de UN, mi trovus tion neverŝajna, tiam, imagu, amiko de la eternulo! Krome, vi diras, ke plezurigas vin multon doni al ĝi! Kiel eblas doni al Dio? Ĉu ĝi ne havas jam ĉion dekomence?
– Se respondi vian unuan demandon, jes, tiu estas mia amiko. Mi kelkfoje plu havas la antropomorfan reflekson projekcii sur din iun malproksiman kaj potencan, ian Imperiestron, kiun mi hezitus nomi mia amiko, kvazaŭ tia familiareco estus pretendema, sed tiu reflekso estas nesana. Ankaŭ mi estas sindefenda, kiel vi, ankaŭ mi ne kuraĝas plene kredi, kion mi vidas trans la bordo. Tamen estas klare: estas mia amiko, kiel di estas via amiko, latente: di atendas, ĝis vi libere respondos al dia propono interamikiĝi. Sed mi perdis la fadenon de nia babilado, senkulpigu min. Ŝajnas al mi, ke vi starigis dek demandojn samtempe.
– Estis nur unu alia demando: kiel eblas doni al Dio?
– Pripensu momenton. Kiam oni respektas, oni lasas spacon al la alia. Oni retiriĝas. Ankaŭ tiu respektas la kreaĵojn. Di retiras sin, lasas al ili spacon. Joel tion klarigis al mi laŭ la juda tradicio. Hebree tiu movo havas amuzan nomon: cimcum. Tio signas, ke ĉe malalta tajdo la maro retiriĝas kaj lasas la sablon aperi. Tion faras Dio. Di retiras sin, kaj kreo aperas. Alivorte, kvankam di povus havi ĉion kaj esti ĉio, di rezignas parton de sia havaĵo, por ke la kreataj kreantoj povu libere inventi. Tio ebligas al di ricevi. Di estas la universa harmonio. Sur la “paradiza” nivelo – mi ne scias, kiun alian esprimon uzi – tiu harmonio ekzistas, perfekta, vivanta, konstante ŝanĝiĝanta kiel lumaj rebriloj sur ondetoj en maro, ade renoviĝanta sen iam ajn forsveni. Sed sur la nivelo, kie vivas ni, sur difinita planedo, en difinita tempo, en difinita loko en la spaco de difinita universo, tiu harmonio ne estas donita: estas celo proponita al liberaj estuloj. Sur la nivelo “Tero”, ĉiufoje kiam iu faras ion, kio pligrandigas la harmonion (amon, respekton, fidon, belecon, raviĝon, bonfarton, ĝojon, liberecon, senton pri digno, ktp) mia amiko ricevas tion kiel donacon, di iĝas pli, di havas pli.
– Ĉu tio signifus, ke Dio konas mankon?
– Psiĉjo, psiĉjo, vi komplikulo! Vi traktas min jen kiel kompatindan delirantan frenezulon, jen kiel filozofian profesoron, kiu konus la respondon al nesolveblaj demandoj, super kiuj la plej altnivelaj intelektoj senrezulte cerbumas jam milojn da jaroj. Vi asertis, ke vi volas pli bone kompreni mian deliron, sed fakte vi fordonas vin al intelekta diskuto. Mi ne scias. Mi ne pretendas kapabli kompreni tiujn aferojn. Sed ŝajnas al mi, ke di havas plurajn aspektojn. Ununivele, sur la nivelo “paradizo”, nenio mankas al di. Sed alinivele, sur la nivelo “Tero”, eble di spertas mankon kaj suferas. Dia tenereco …
– Pardonu la interrompon, sed vi kontraŭdiras vin.
– Ĉu vere? Kiel?
– Tiu ulo, kiu troviĝas samtempe sur nivelo paradiza kaj sur nivelo tera, tio ŝokas mian logikon. Ĝi estas tie aŭ ĝi estas tie ĉi. Ĝi ne povas esti samtempe en du malsamaj lokoj.
– Kaj kio pri la tera atmosfero? Ĉu ĝi ne estas samtempe ĉe la ekvatoro kaj ĉe la norda poluso? Pli kaj pli ŝajnas al mi, ke tio, kion vi nomas via scienca logiko, estas simpla nekapablo kunmeti samtempajn realaĵojn, kiuj, unuavide, ŝajnas kontraŭaj, sed tiaj fakte tute ne estas. Povas okazi, ke vi rompis al vi kruron kaj aŭskultas muzikon, kiu plenigas vin per ĝojo, aŭ spektas filmon, kiu igas vin rid-eksplodi. Vi sentas la doloron en la kruro, kaj la ĝojon en la koro. Ambaŭ samtempe. Eble mia amiko estas tia: plene feliĉa en sia “de eterne naskita, realigita” aspekto, suferanta kaj solidara en sia “realigota, naskota” aspekto. Sed vi igas min elbobeni vortajn makaroniaĵojn. Mi vidis nenion, kio ebligus al mi respondi. Di estas esence mistero. La sola afero, kiun mi povas diri, estas, ke di amas, komprenas, sentas kaj estas feliĉa ricevi, kiam oni donas al di donacon.
– Kiel ĝi povas esti senfina, kaj tamen “feliĉa kiam”?
– Min agacas viaj demandoj! Kiel mi povus scii? Kion mi vidis, tio estas, ke di estas vivo, viva, vivi. Vivi signifas moviĝi, ŝanĝiĝi, senĉese renoviĝi. Oceano konstante ŝanĝiĝas, kaj konstante restas si mem. Same, kiel di. Kial ne estus momentoj kun pli granda kontentiĝo? Eble di povus decidi esti rigida, senmova, sensenta, solidigita en neniomo da vivo. Eble eĉ sur iu nivelo di estas tia. Sed pro tio, ke dia povo estas senlima, ĉiuj eblaj elektoj prezentiĝas al di. Di amas diversecon, tion mi vidis, tion di diris al mi. Kial do ne plaĉus al di esti mem diversa? Di eble decidis ekzisti plurnivele, di povas havigi al si senfinon da niveloj, inter kiuj nivelon, kie di ĉesas esti senmova kaj senŝanĝa, kaj kie ĝi fordonas sin al la ĝojo doni kaj ricevi. Sed kio okazas al vi, psiĉjo? Vi subite aspektas ŝancelite!
– Nenio speciala. Ho jes! Kial diable mi komence respondis nee? Pardonu! Io. Io plej efemera. Ĵus trazigzagis en mi mensa bildo.
– Ĉu vi komencus viavice halucini?
– Jen la ideo, kiu ĵus estis inspirita al mi …
– Inspirita, ĉu? Stranga vorto el via buŝo!
– Mi diris “inspirita”, ĉar ĝuste tia mi sentis ĝin: ne kiel produkto de mia cerbo, sed kiel mesaĝo venanta el aliloke. Unuvorte, kio sin trudis en min, tio estis la bildo de infano, kiu donacas desegnaĵon al plenkreskulo, aŭ etan objekton, kiun ĝi ĵus fabrikis. Tia donaco kontentigas neniun mankon en ni, sed ĝin ricevi feliĉigas nin. Ĉar la infano metis en ĝin sian tutan amon. Kaj eĉ se ni jam havis plenplene da amo, tio estas pluso da amo, kiu pliigas nian bonsenton. Io en ni sentas sin ravita. La infano faris ion neatenditan, kio signifas “Mi amas vin”, aŭ “Mi amas la vivon”, aŭ “Mi amas krei”. Invadas nin dankemo, amo, ĝojo, kaj ni mire admiras aŭ admire primiras aĵon en si mem ne speciale mirindan.
– Verŝajne tian donacon mia amiko la eternulo esperis ricevi, kiam di eklanĉis sian kreon. Ĉu vi memoras la frazon, kiun mi foje citis, kaj kiun oni legas komence de la Biblio, kaj kiu aperas unuavide naiva? Post ĉiu krea ago, Dio rigardas sian verkon, kaj la teksto diras: “Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona”. Kvazaŭ di estus tute surprizita kaj ravita vidi, kion di produktis. Tio estas naiva nur, se ni deiras de la ideo, ke di ne kreis estulojn vere liberajn. Se, ekzemple, li unue kreis anĝelojn, kaj lasis ilin liberaj, vere liberaj, krei mondojn laŭ sia bontrovo, dirante: “Mi akceptas, ke aperu truoj en mia ĉioscio: mi lasas vin fari, kaj mi ne scias, kion vi faros”, di povis esti aŭtente mirigita.
– Kaj ankaŭ elrevigita!
– Kiu scias? Dia mistero estas nesondebla, kvankam tre ofte vi parolas, kvazaŭ mi devus scii ĉion pri di. Kion mi vidis el tiu, tio estas miliardono el miliardono el miliardono … kaj vi povas aldoni onojn dum miliardoj da horoj … el tio, kio di estas. Sed tiu eta kvazaŭnenio, kiun mi vidis, efikas kiel sunradio, kiu lumigas malluman kelon, igas ĝin transiri de etoso prema kaj aĉ-aŭgura al brustoŝveliga beleco. Mi estas kiel formiko, kiun oni fingrofrapetis for. Komence senkonscia, konfuzita, ĝi poste konstatas kun intensa ĝojo, ke oni transsaltigis ĝin el aĉ-odora ejo al ĝardeno kun natura plej agrabla parfumo.
– Kio okazas, eta psiĉjo mia? Vi aspektas kvazaŭ vi sentus vin nehejme en via haŭto, kvazaŭ io vin perturbus!
– Vi sciu: mensaj malsanoj povas transdoniĝi kontaĝe. Teorie, mi estas vakcinita kontraŭ tiu risko dank’ al longa psikanalizo, kiu laŭdire purigis mian nekonscian psikon eĉ en ties plej forperditaj anguloj. Kaj mia profunda trejniĝo, mia plena kono de ĉiuj psikaj patologioj devus ebligi al mi tuj rimarki viajn neŭrozajn aŭ psikozajn diraĵojn, viajn halucinojn, viajn projekciojn, la misformadojn, kiujn viaj kompleksoj enmetas en vian rilaton kun la realo, ktp, kio, teorie, devus protekti min kontraŭ la risko, ke via malsano transdoniĝos al mi, sed …
– Sed …
– Mi sentas al vi troan simpation. Ne estas bone. Mi devus esti pli distanca, instali min en strikta afekcia neŭtraleco, por eviti, ke vi tiros min en la kirlon de via patologio, sed …
– Sed …
– Vi imponas al mi. Mia longa profesia sperto instruis al mi distingi la delirantojn, la ruzulojn, la mensogulojn, la ekzaltitojn disde tiuj, kiuj sobre diras la veron. Nu, ĉio en vi donas la impreson, ke vi diras la veron, efektive.
– Eble la kaŭzo estas simple, ke mi sinceras. Ni allasu, ke miaj dumnoktaj vojaĝoj al la lando de mia luma kamarado estas halucinoj aŭ deliro. Por mi, ili estas la realo. Ĉu ne ĉiam estas tiel, kiam iu halucinas? Se la malsanulo ne konsideras la aferon solida realaĵo, ne estas halucino, estas nur imago aŭ sonĝa bildo. Kiam mi raportas pri miaj travivaĵoj, mia sincereco do estas absoluta, eĉ se mi parolas pri aferoj, kiuj tute ne ekzistas objektive. Ĉar mi tion priskribas al vi kun eĉ ne plej eta emeto trompi vin, mia sincera tono kaptas vin. Ŝajnas al mi, ke mi iam legis, ke cent-elcenta sincereco povas trompi eĉ la aparaton, kiu rivelas mensogadon.
– Jes, tiel estas. Tiu aparato, faktermine poligrafo, signas mensogon, ĉar se oni mensogas, oni havas emocian reagon, kiu ofte estas tiel malforta, ke la mensoganto mem ne konscias ĝin, sed kiu fizike esprimiĝas per muskolaj mini-movetoj aŭ minimumaj fiziologiaj variaĵoj (modifiĝas la elektra kondukteco de haŭto, akceliĝas la pulso, ktp). Sed tiuj efikoj aperas nur, se la parolanto scias, ke tio, kion li aŭ ŝi diras, ne esprimas la veron.
– Vi vidas, vi povas ĉesi zorgi. Vin ne trafis kontaĝo. Simple, mi estas vera halucinulo kun absoluta sincereco. Vera mensmalsanulo.
– Vi pravas, mi devus fajfi pri tio … sed … Vi sciu: vera mensmalsanulo ne estus same bone adaptita al la reala mondo kiel vi. Rigardante vin vivi, neniu imagus, ke vi havas tiajn halucinojn.
– Tio signifas nenion. Vi foje diris al mi, ke ĉiu homo havas sian zonon … mi ne memoras la ĝustan terminon … en mia ena lingvaĵo, tio fariĝis “zono de fuŝpensado”. Mia esploro de la transa mondo povus situi en mia zono de fuŝpensado. Tute patologia, sed tiel bone izolita de la ceteraj zonoj de mia menso, ke ĝi havas neniun efikon sur mian manieron vivi.
– Tio ne konvinkas min. Estas vere, ke povas ekzisti psikaj zonoj izolitaj de la cetero, sed en vi tiu travivado ne estas apartigita de la tuto. Viaj deliraj spertoj koloras vian humoron, vian etikon, vian manieron regi vian vivon. Ne. Ne estas zono de fuŝpensado, nek psikoza kerno, kiel ni diras faklingve. Kaj ĝuste tio agacas min. Vi ne eniĝas en konatan kategorion. Vi sciu: kiam mi laboris en psikiatria hospitalo, mi vidis multajn delirantojn, mi aŭdis ĉiajn delirojn, inkluzive de religiaj, ili ne estas maloftaj en tia institucio. Sed ĉiam estas io nenormala, kion oni tuj rimarkas: tro multajn kontraŭdirojn, tro multajn variaĵojn de tago al tago, por ke oni risku konfuzi tiujn rakontojn kun ekzakta raportado pri io efektiva. En vi aperas neniu el tiuj signoj. Mi ne parolas nur pri via kohero. Ankaŭ paranojuloj perfekte kohere rezonas. Ili tamen estas mensmalsanuloj, kaj oni post nelonge rimarkas, ke iliaj rezonoj havas neniun bazon en la realo.
– Se tiel, mi povas trankviligi vin. Kion mi diras – atentu, estas ne rezonoj, nur mallertaj provoj priskribi – tio havas nenion komunan kun la realo, kia vi komprenas ĝin, t.e. kun materiaj mezureblaj aĵoj, kies ekziston sur nia planedo oni povas kontroli.
– Konsentite … tamen … io tre simpla en via maniero paroli … Vi sciu: ĉe mensmalsanuloj, ĉiufoje aperas io, kion profesiulo ne pretervidas: malmodesteco, ideoj pri persekutiĝo, emo sin akuzi mem, impulso malbonfari al iu aŭ iuj, aŭ fari ion detruan al si, nenormala konduto, tute nepravigita eŭforio, enorma suferado, foje kaŝita, tamen vere reala. En vi videblas nenio el tiuj. Mi sentas min embarasita. Se nur estus unu afero, unu eta detalo, kiu sonus mise … Sed estas nenio. Nek troŝvelo de la egoo, nek fantaziaj strangaĵoj ĉerpitaj el malproksimaj kulturoj por imponi al filistro, nek malico, nek vizaĝ-esprimoj atestantaj pri enaj streĉiĝoj aŭ pri nekonscia volo tute malakorda kun la konscia volo, nek bizaraj ideoj, kiajn oni nun facile renkontas en nia “Amfora Erao”. Nenio el ĉio ĉi. Vi estas senesperige normala. Pli grave: vi estas feliĉa. La problemoj, pro kiuj vi konsultis min kaj komencis terapion, estas solvitaj, la kuracado bonege funkciis. Via maniero vivi estas pli sana ol tiu de la plimulto. Vi estas memstara, prudenta, hejme en via haŭto, kun bonaj sentorilatoj, vi sukcesas profesie, vi havas bonan humursenton, se vin trafas serioza, eĉ tragika problemo, vi ne lasas ĝin vin dispremi, vi kuraĝe ĝin alfrontas, vi estas bone adaptita al nia socio, sed ne lasas ĝiajn iluziojn kaj modojn kapti vin … Kelkfoje … mi konfesu al vi ion …
– Vi impresas min. Vi aspektas tiel serioze! Kaj humile. Mi ne konis vin tia. Kion vi konfesu?
– … mi min demandas, ĉu tiu kulmino de mensa kaj korpa sano, kiun vi ĝuas, ne rezultas el viaj noktaj ekskursoj en la mondo de glorbrilo.
– Saluton, psiĉjo, kiel vi fartas? Hoho! Ŝajnas al mi, ke io vin zorgigas. Ĉu plu ĝenas mia kontaĝa efiko? Via vizaĝo ne esprimas la serenan liberecon, kiun ĝi kutime montras.
– Estas vere, ke tiuj interparoloj kun vi perturbas min. Mi komence imagis, ke mi ekfaros pure sciencan esploradon pri viaj mensaj meĥanismoj, sed vi pli kaj pli imponas al mi. Turmentas min la demando pri la rilato inter via … mi diru “mistika” … vivo kaj via rimarkinda psika ekvilibro. Vi estas mense sana. Jes ja, grandparte estas pro la helpo, kiun mi havigis al vi: sen mi aŭ sen alia kolego vi certe ne facile retrovus vian ekvilibron post la periodo terure traŭmata, tra kiu vi pasis. Sed kiel eblas, ke mi, kiu vin konas tiel ĝisfunde, ne sukcesas vidi, kio fuŝa en vi igas vin deliri? Kial mi ne estas imuna?
– Eble mi estas tro kontaĝa.
– Strange, kelkfoje ŝajnas, ke mi komprenas ion, je kio mi ne povas kredi. Mi faru plian konfeson. Kiam vi rakontis viajn ventrodolorojn, vian vekiĝon je la kvara nokte, vian unuan vojaĝon en alispecan spacon-tempon kaj ĉefe – tio aparte impresis min – vian malam-eksplodon, mia profesia, racia ero flustris al mi tri rimarkojn.
– Ĉu vere? Pri tio vi neniam parolis!
– Ĝuste, jam en tio mi ne rekonas min. Mi ne povis tion diri, ĉar mi sentis, ke estus mistrafe kaj detrue. Kaj, unuflanke, mi provas neniam diri ion mistrafan, kaj aliflanke mi rifuzas detrui ion, kio estas viva kaj sana.
– Pri kio temis?
– Kiam vi priskribis vian ekflugon en tiun alian mondon, mi diris al mi: jen tipa spontana memhipnotigo. Vi eble scias, ke, se oni konas la metodon, oni povas senpene hipnoti tute sola. Tion oni povas fari vole, sed ankaŭ nevole kaj nekonscie. Ĝuste konstatante tian fenomenon Chastenet de Puységur priskribis la unuan kazon de hipnota tranco atestita en Okcidento. Mi do diris al mi: “Li metas sin en hipnotan staton, kaj li lasas sian imagon gvidi lin.” Evidente, tio klarigis nenion; la plimulto el la homoj, kiuj sukcesas hipnotigi sin mem, ne travivas tiel eksterordinarajn aventurojn. Kaj poste, kiam vi rakontis pri la elŝpruco de malamo, mi pensis: “Jen li revivas, kiel tridekjarulo, adoleskan krizon, kiu ne komplete plenumiĝis je la ĝusta aĝo. Li amasigis agresemon kontraŭ la gepatroj, la instruistoj, la aŭtoritatoj, kiel ofte okazas adoleske, kaj jen li resentas ĉion ĉi tre intense en tiu imaga mondo, kien li trafis memhipnotige.” Kaj kiam vi rakontis, kiel vi staris antaŭ elekto inter VI kaj TIU, mi diris al mi: “Tipa ekzemplo pri du-termina pensado. Li ree trapasas la etapon de personeca disvolviĝo, kiu antaŭas la stadion de ‘konkretaj operacioj’ laŭ la terminologio de Piaget”.
– Kial vi ne menciis tiujn opiniojn?
– Ĉar, kvankam estus la racia interpreto de la faktoj, kiun la plimulto el miaj kolegoj alprenus, mi tamen sentis, ke ne tie kuŝas la vera klarigo. Estus redukte. Estus friponaĵo, kvazaŭ mi ĉiakoste volus trovi kaŭzojn, ĉar mi timus agnoski, ke estas en viaj spertoj io, kio superas min. Rimarku, ke sendube ne estas erare diri, ke vi ĉiunokte metas vin en hipnotan staton por fari tiujn eksterordinarajn renkontojn. Kaj ne estas erare diri, ke vi retravivis amasiĝintajn sentojn agresajn kontraŭ aŭtoritato datiĝantajn de via adolesko, aŭ eĉ de via infanaĝo, same kiel eliron el la du-termina pensmaniero infaneca. Sed eĉ se tio estas vera, ne estas la tuta klarigo. Viaj travivaĵoj ne reduktiĝas al tio. Estas tio, jes ja, sed ankaŭ io plia. Kaj ĉar mi sentis tiun alian elementon, eĉ se mi ne povis precizigi, pri kio temas, mi malpermesis al mi fari tiujn komentojn. Tio ja difektus aŭ vundus ion en vi, sen kompense alporti pozitivan efikon. Tio detruus la fidon al mi, ĉar vi sentus vin nekomprenata, revenigita al nivelo tute alia ol tiu de la travivaĵoj. Via sperto transirus de “Estas mirinde!” al “Estis nur tio!” Unuvorte, aperis al mi, kiel evidentaĵo, ke mi ne rajtas damaĝi vian trezoron.
– Estas bonintence, mi dankas, sed vi imagis min malpli fortika ol mi estas. Aŭ vi sentis vin pli forta ol vi estas fakte. Ĉu vere vi opinias, ke sufiĉas trovi racian klarigon, por ke mi ĉesu kredi je la aŭtenteco de miaj tieaj spertoj? Vi ne imagas, kiagrade tio impresas reale, nekredeble reale, ege pli solide ol tio, kio okazas en ĉi tiu mondo! Neniu racia interpreto, aŭ prezentita de la plej fama specialisto, povas rivali kun tiu sensado de realeco. Mi tuj estus certa, ke vi devas elpensi tiajn fantaziaĵojn por trankviligi vin, ĉar mankas al vi la kuraĝo eliri el la sfero de viaj antaŭjuĝoj kaj alfronti la realaĵojn de la mondo transa. Ne. Vi detruus nenion, kara psiĉjo mia. Sed tamen, dankon, ke vi havis tiun delikatecon. Vi ne vundus min, sed vi kaŭzus suferon. Mi dirus al mi: “Vere estas neeble komuniki miajn spertojn”, kaj mi sentus min tre-tre sola; kontraste, via aŭskultado, eĉ kun viaj kontraŭargumentoj kaj agacaj demandoj, igas min vidi, ke, fundfunde, vi prenas min serioze.
– Vi komprenu, estas tre ĝene. Oftege mi sentas min tentata kredi je tiuj vojaĝoj alimonden. Sed ĉu vi konscias, kion tio signifas? Se miaj kolegoj imagus, ke mi sentas ion similan, mi perdus la vizaĝon, mi iĝus ridinda.
– Ha jes, “ridinda”! Terura vorto! Ĝi efike malhelpas, ke disvastiĝu la vivo de la transa lumulo en la homaj socioj.
– Kiel do?
– Estas vorto blokanta. Ĝi malhelpas la homojn koni sin, koni siajn naturajn reagojn, koni, kion mia amiko eterna flustras el la plejprofundo en ili. Ili ne kuraĝas paroli en grupo, time, ke oni taksos ilin ridindaj. Ili ne kuraĝas trovi sian veran opinion pri io, time, ke ĝi diferencos de ĉies opinio, aŭ de la elita, kaj ili aperos ridindaj. Ili ne kuraĝas plenumi tiun aŭ tiun agon: eble oni trovos ilin ridindaj. Tiu vorto estas la armilo, per kiu grupo teroras al unu el siaj anoj. Multaj patroj kaj patrinoj uzas ĝin kontraŭ siaj gefiloj, instruistoj kontraŭ lernantoj, samklasanoj kontraŭ samklasanoj. Mi trovas tion terura. Kiom da inhiboj, da fuŝoj, da viktimoj tiu vorto kaŭzas!
– Vi pravas. Ankaŭ kuraci ilin el ĝi estas aspekto de mia ĉiutaga laboro.
– Doloras al mi. Mi ege amas mian amikon ĉielan, vere. Di estas tia disradianto de bono! Kaj por di, ĉiu el ni estas subjekto, libera, memstara, kiu mem decidas pri siaj agoj, kiu havas rajtojn kaj devojn, kaj al kiu oni havu konsideron, respekton. Ĉiuj, kiuj akceptas esti kanaloj, tra kiuj pasu la vivo de tiu paradizulo – dia lumo, dia energio, diaj sugestoj, mi ne scias, kiel nomi ĉion – havas la saman sintenon de konsidero al la aliaj. Taksi iun ridinda, tio estas rigardi tiun objekto. Oni elstarigas ulon el la grupo, kaj oni faras el li objekton, kiun oni submetas al ĉies rigardoj dirante: “Rigardu tiun! Ĉu li aŭ ŝi ne meritas, ke pri ŝi aŭ li ni ridu? Vidu, kia stultulo tiu estas!”
– Kaj ĉiuj ridas, kontentaj kuni kun tiuj, kiuj montras, kaj distanci de la mokata montrato.
– Ekzakte, sed ne estas bonkora rido, rido de egaluloj. Tiu, kiu montras la personon “ridindan”, vekas ridon superecan. La aliaj kuniĝas al li por formi grupon, kiu tiel konfirmas sian superecon. Ĉar neniu ŝatas esti traktata kiel objekto, la plimulto el la homoj faras ĉion ajn por eviti, ke oni taksu ilin ridindaj. Ili do aliĝas al la grupo de tiuj, kiuj rigardas de alte, altanaze, kiel oni diras en Sanktavalo. Ili tiel perdas la ĝojon de rilatado simpla kaj vera, ili pagas gigantan prezon por sia sekureco, por tiu iluzia supereco, sed tion ili eĉ ne konscias.
– Tio estas perfekte komprenebla, oni ne malbone juĝu ilin.
– Kompreneble. Ili malbonfaras al tiu, kiun ili nomas ridinda, sed ili estas viktimoj, ne kulpuloj. La puno estas tiel suferiga: esti apartigita de la grupo, tiranta ĉies rigardojn al si, transformata al objekto de mokado. Preferindas esti en la tendaro de la plej forta. Kio estas malĝojiga, tio estas, ke multaj oferas al tiu iluzia kaj amara supereco la kontakton kun la luma estulo, kiu vivas fundfunde de ili, kun tio, kio igas bona, ĝoja, kreema, sincera, simpla … Pro tio, homaj rilatoj estas ege malpli plaĉaj ol ili estus sen tiu koncepto. Neniu ridindas laŭ la vidmaniero de mia kamarado. Interese: vidu, kiom di diferencas de la kutima “Dio”! Ĉi-lasta, laŭ la ĝenerala kompreno, estas juĝisto. La amiko, kiun mi vizitadas, eble estas, en la miliardoj kaj miliardoj da universoj, la sola konscia estulo, kiu neniam arogas al si la rajton juĝi. Tiu akceptas, bonvenigas, esperas. Ne juĝas. Por di, juĝi estas agresi. Kaj, en ĉiuj universoj, di estas tiu, kiu plej sincere kaj definitive rezignis perforton.
– Se ĝi malpermesas al si agresi kaj juĝi, ĝi iĝus bona psikoterapiisto.
– Okazis stranga koincido. Mi havas pacientinon, kiu tuttage dronas en la Biblio. Ŝi asertas, ke, kiam oni starigas al si demandon, sufiĉas malfermi Biblion sen pripensi, kaj la paĝo, kiun oni ŝance trafos, enhavos tekston, kiu donos la respondon. Post kiam ŝi foriris lastfoje, mi cerbumis pri la komentoj, kiujn vi faris fine de nia lasta kunsido, kaj mi diris al mi: “Ej, jen mi ekprovos la sistemon de S-ino Ŝi”. Ĉu vi memoras? Antaŭ ol ĝis-revidi, vi diris, ke Dio estas tiu, kiu plej sincere kaj definitive rezignis perforton. Mi do prenis Biblion, fermis la okulojn kaj ĝin malfermis. Ŝanco faris, ke ĝi malfermiĝis ĉe teksto raportanta la alvenon de la hebreoj en Kanaanon. Kredu min, mian respondon mi ekhavis! Kia elreviĝo! La minimumo, kiun eblas diri, estas, ke la Dio de la hebreoj ne instruis al ili, almenaŭ sukcese, esti respektemaj al tiuj, kiuj tie troviĝis antaŭ ili, nek gustumi la ĝuon de senperforteco. Oj oj oj! Kia buĉado!
– Ĝuste tial mi ne komprenas, kial, ek de la komenco, vi konfuzas kun la biblia Dio la kamaradon, kiun mi vizitas sur la alia bordo. Tiu firme rifuzas perforton kaj celas, ke respekto disvastiĝu. Di havas tiom da respekto, ke iunokte … ĉi tio similas tion, kion ni diris pri la koncepto “ridinda” … mi ĵus ekkonsciis pri io aĉa, kion mi faris, kaj, priparolante kun di la aferon, mi diris, ke mi trovas min naŭze priplorinda. Di intense reagis. Di sidis sur speco de seĝo kaj havis kvazaŭhoman lumformon, kiam mi babilis kun di tiufoje, kaj kiam mi diris tion, di eksaltis kvin centimetrojn alten, kun indigna esprimo survizaĝe. Per tono tre firma miksanta grandegan tenerecon al senmanka aŭtoritato, di krietis: “Neniam uzu tiajn esprimojn. Tiuj estas vortoj, kiujn oni uzas, kiam oni volas montri sin supera al iu alia (inkluzive de alia parto de si mem, kiel en via kazo). Sciu, ke, por mi, neniu estas naŭza aŭ priplorinda aŭ ridinda aŭ inda esti rigardata de alte”. Kaj di aldonis: “Mi postulas nenion de vi, mi amas vin, kia vi estas. Mi vidas viajn malfortojn, kaj ili kortuŝas min, ili vibrigas miajn patrinajn fibrojn; mi vidas viajn fortojn kaj mi admiras ilin, ili fierigas mian flankon patran. Kaj mi havas la saman sintenon al ĉiu kreaĵo. Tion neniam forgesu.” Alifoje di simile reagis, kiam mi parolis pri virino nomante ŝin kompatinda. Di diris: “La vorto estas ĝusta, ŝi meritas, ke vi kompatu ŝin, sed estis io supera en via tono, kiam vi prononcis ĝin, kaj tion vi prefere forigu el via pensmaniero. Kompati neniam devus esti rigardi de alte, sed bedaŭrinde tio oftege okazas. Gardu vin kontraŭ tiu emo. Eble forigu tiun vorton el via persona vortaro, kaj serĉu alian, kormildeco, ekzemple, aŭ kunsufero, kunsento, kunvibro. La budhanoj havas specialan vorton por la ĝusta sinteno, demandu ilin, kio ĝi estas.”
– Kiam mi aŭdas vin paroli tiamaniere, mi fieras, ke mi tiel bone sukcesis la terapion, kiun vi faris ĉe mi. Mi konstatas, ke la dion, kiun vi mense fabrikas, vi faras ege sana, el psikologia vidpunkto. Se, post kiam ni komencis labori kune al via psika resanigo, mi ne sukcesus remeti vin stara, mi volas diri, liberigita je la neŭrozaj fuŝoj, kiuj malhelpis vin bone funkcii, vi elpensus dion ege malpli simpatian, kun, ekzemple, sadismaj trajtoj, kiel oni ofte trovas en la bildo pri Dio disvastigata de la predikistoj.
– Jes, tio estas la bildo, kiun oni transdonis al mi, kiam mi estis infano. Nur sadisto povas imagi iun potencegan, kiu suferigos vivantojn dum senfina eterneco, ĉar ili cedis al seksa tento aŭ ne sukcesis kredi la rakontojn, per kiuj oni superŝutis ilin.
– Efektive, mi havis pacientojn, kies vivo estis fuŝita de la ideo, ke ili ne povos eviti inferon, kiam ili mortos, ĉar ili ne sukcesis kredi, kion oni volis enkapigi al ili pri Kristo, kvankam tio estis, por iu normala, malfacile kredebla. Tion oni nomas “duobla ligo” en psikopatologio. La viktimoj estas kvazaŭ katenitaj. Se ili ne kredas je Jesuo-Kristo, ili estas destinitaj al eterno da teruraj doloroj, simbolataj per fajro, kiu neniam estingiĝos sed ankaŭ neniam metos finon al la vivo. Sed se ili perforte, per penado, provas igi sin kredi, por eviti tiun teruran sorton, ili sentas sin kulpaj, ĉar ili perfekte scias, fundfunde, ke fakte ili trudas al si tiun kredon, ke ili mensogas al si, ke ververe ili malkredas. La sadismo de tiuj, kiuj kondiĉas infanojn tiamaniere pensi, indignigas min. Sed ankaŭ mi estas katenita per duobla ligo. Se mi ne diras publike, ke tiaj ideoj damaĝas psikojn, ofte drame, kaj ekkaŭzas tutan ĉenon de psikaj fuŝoj, kiuj kontaĝe transiras de generacio al generacio, kaj igas la vivon de multaj terure pli malfeliĉa, ol ĝi estus sen ili, mia konscienco riproĉas, ke mi ne faras mian devon el la vidpunkto de publika sano. Sed se mi publike denuncas ilin kiel malsanigajn, oni atakos min – eble oni procesos kontraŭ mi – pro tio, ke mi malrespektis tiun aŭ tiun religian grupon.
– Laŭ vi, el kie fontas tiuj ideoj, kiuj faras tiom da psikaj damaĝoj? Vi vidas la psikologian malbonon. Sed mi krome vidas spiritan malbonon, kiu estas pli grava: tiuj ideoj ŝtopas la vojon al mia luma amiko la eternulo. Ili dividas la socion en du grupojn: tiujn, kiuj restas enŝlositaj en la kondiĉado, kun timo al damno kaj bildo de dio terura, kaj tiujn, kiuj sentas tiujn ideojn neakcepteblaj, do forĵetas ilin, sed ne imagas, ke anstataŭe povas esti io alia, ĉar ili definitive konkludis, ke la diraĵoj pri post-tera mondo aŭ pri spirita vivo estas nur teksaĵo el mensogoj. Ili do neniam renkontas la eksterordinarajn estulojn, kun kiuj mi konatiĝis transborde. Kompreneble, la realo estas pli nuanca ol mi ĵus diris, multaj kreas por si pli kontentigan bildon, mezan inter la terura dio kaj la dio indulgema, tamen restas multaj, por kiuj la elekto estas limigita al tiuj du ebloj. Eble ĉar ili ne sufiĉe maturas, restis fiksitaj je la stadio de du-termina penso, ĉu?
– Verŝajne, sed ili estas viktimoj, ne kulpuloj. Kie radikas tiuj ideoj, vi demandis. Miaopinie ili rezultas el la socia organizo, kiu regis dum jarcentoj grandan parton de nia planedo: iu maljunulo, patriarko, havis ĉiujn povojn, kaj devis esti ĉiurilate obeata. Nenion kritikan pri li oni rajtis diri aŭ eĉ pensi. Eĉ hodiaŭ tiu mensa kaj socia strukturo plu ekzistas. Mi konas terkulturiston, ĉi tie, en nia laŭdire civilizita lando, homon kvindekjaran, kiu obeas kiel knabeto la stultajn ordonojn de patro okdekjara, eĉ se ili kondukas la bienon al ruino. Li tremas antaŭ sia patro, tiel aŭtoritata tiu estas! La Dio de multaj similas la maljunan mastron, kiu ne toleras, ke pli junaj homoj rivalu kun li. Ion similan oni trovas en alia raktonto, kiun vi, kiel esperantisto, eble foje legis en la Biblio: la Turo Babela. Ankaŭ en ĝi Dio aperas kiel grumblema maljunulo, kiu timas, ke oni sukcesos atingi la altan lokon, kie li rifuĝis, kaj de tie lin forpelos por kapti lian regadon. Mi faris en la Biblion nur etajn disajn vizitojn, sed tio, kion mi ŝance trafis, konfirmis la pravecon de mia starpunkto pri Dio kaj religioj.
– …
– Kio okazas? Kian strangan mienon vi elmontras! Ĉu vi ne konsentas? Sed antaŭ du minutoj ni ambaŭ kune denuncis la sadisman dion de la sanktaj skriboj!
– Prave. Sed mi aŭdas mian konsciencon grumbli.
– Kio malplaĉas al ĝi?
– Ĝi ne ŝatas antaŭjuĝojn, maljustajn taksojn, ĝi havas ian statistikan manieron pensi, pro kiu ĝi diras, ke oni ne rajtas juĝi grandegan tutaĵon surbaze de minimuma mini-specimeno, kaj mi timas, ke ĝuste tion ni ĵus faris. Ĉu vi legis la Altan Kanton de Salomono, la Kanton el la Kantoj?
– Ne.
– Vi devus. Mi konfesu, ke ankaŭ mi ĝin ne legis! Sed laŭ Joel, pretervidi ĝin estas maltrafi ion gravan. Li asertas, ke oni povas diri nenion ĝustan pri la Biblio, se oni ne legis ĝin kaj ankaŭ ne la Psalmojn, kvankam pri tiuj … Nu, li diris, troviĝas inter ili poemoj kun monstra agresemo. Sed multaj el ili prezentas ankaŭ bildon pri dio, kiu estas nur amo kaj pardono, dio, kiu ŝajne similas tiun, kiun mi havas la feliĉon koni, kvankam mi neniam legis pri di eĉ unu linion. Ankaŭ mi fakte preskaŭ nenion legis el la Biblio. Ni do ne rajtas juĝi ĝin deirante de la etaj gustumetoj, kiujn ni havigis al ni pri ĝi. Ĉu mi iam parolis al vi pri mia amiko Hasan?
– Ne. Kiu li estas?
– Islamano. Viro kun alta homa valoro, viro kun vera digno, tuj videbla en la sinteno. Foje mi diskutis kun li pri la Korano parolante pri ĉiuj abomenaĵoj, kiuj, laŭdire, kuŝas en tiu libro. Li aŭskultis min kun sia kutima pacienco, kaj kun eta enigma rideto. La rideto venis de tio, ke li preparis sian respondon, konsidere al la ofteco, kun kiu li ricevas similajn rimarkojn de homoj absolute sensciaj pri la temo. Li agnoskis, ke tiuj teruraj pecoj ekzistas. Sed li montris al mi dokumenton, kiun li preparis, kaj sur kiu li notis aferojn admirindajn kaj aferojn hororajn ĉerpitajn el la sanktaj libroj de la diversaj religioj: la hebrea Biblio, la Nova Testamento, ktp. El la Biblio li prenis citaĵojn el la profetoj, el la psalmoj, el tiu aŭ alia libro, en kiuj Dio aperas kiel senfino da tenereco por siaj kreaĵoj, kaj citaĵojn, en kiuj Dio estas ia terura tribestro, kies brako senhezite frapegas tiujn, kiuj kontraŭas lian momentan strategion (mi diras “li”, ĉar tiu biblia dio estas vira, almenaŭ en tiaj agadoj). Same pri la Nova Testamento. Se tiu prezentas simpatian dion en iuj tekstoj, troviĝas aliaj – Hasan montris ilin al mi – en kiuj tiu “Patro” havas plej tremigan emon senkompate kaj kvazaŭ ĝue surtreti tiujn, kiuj malplaĉis al li, aŭ forpeli ilin al plej terura sorto. En la Korano estas same, ambaŭ aspektoj aperas. Tio memorigas al mi la unuan tagon, kiam mi venis ĉi tien. Antaŭ ol firme decidi, ĉu vi akceptos min en terapion, vi submetis min al testo, en kiu vi montris kartonojn kun grandaj simetriaj inkmakuloj, kaj mi devis diri, kion mi vidas en ili. Iom kiel, rigardante nubojn, oni ludas vidi en ili signifajn formojn. Vi klarigis, ke ĉiu vidas en tiuj makuloj malsamajn aferojn laŭ sia personeco.
– Jes, estis la Rorschach-testo.
– Nu, ĉu la sanktaj libroj ne estus io simila? Ŝajnas, ke ĉiuj enhavas jen plejbonon, jen plejmalbonon, kaj multon mezan. Ĉiu, kiu aliras ilin, trovas ion por si, depende de tio, kio li aŭ ŝi estas, aŭ depende de la momenta mensostato, aŭ de la kondiĉado, per kiu oni muldis ŝin aŭ lin en la unuaj vivjaroj, ekspluatante la sendefendecon kaj flekseblecon de etulo.
– Efektive. Ĝuste pro tio mi miloble pli ŝatas tion, kion vi rakontas pri via eterna amiko, ol kion oni ĝenerale diras pri Dio.
– Plezurigas min aŭdi tion. Pli: flatas min. Sed jen ree mia konscienco grumblas.
– Ĉu vere? Kion do ĝi volas ĉi-foje?
– Ĝi admonas, ke mi ne stimulu tiun pensovojon en vi, ĉar ĝi kondukas al antaŭjuĝo. Ĝi rimarkigas, ke tiu, kiun mi nomas mia amiko, estas priskribata jam jarcentojn per frazoj, kiuj perfekte tradukas, kion mi vidis, kion mi vidas aŭ komprenas je ĉiu ekskurso tien.
– ???
– Kiel malfacilas honesti!
– Kial vi diras tion?
– Ek de la komenco mi diradas al vi, ke la amiko, kiun mi tie vizitas, havas nenion komunan kun la Dio de la kredantoj, kiuj praktikas religion. Mi kvazaŭ furiozas, kiam oni asimilas la biblian dion al la luma estulo, kiun mi renkontas alimonde. Nu, mi ne estas honesta. Fakte, ĉefe ek de kiam mi aliĝis al la religia komunumo, al kiu mi aludis, mi konas abundon da personoj, kiuj havas pri Dio la saman bildon kiel mi, kvankam mi neniam kuraĝis priparoli kun ili miajn noktajn ekskursojn. Sed eĉ antaŭ ol aliĝi al tiu komunumo, mi konis similajn personojn, eĉ en mia propra familio. Mi havas kuzinon tre inklinan religiumi, kiu legas verkojn pri spiritaj aferoj kaj similaĵoj. Mi scias, ke ŝia Dio estas Dio kun koro, kiu komprenas, helpas, respektas, agas diskrete, lasas liberaj kaj neniam sentas rankoron al iu ajn kreito … Kial do mi metas ĉiujn religiemajn homojn en saman ujon, provante distanci min de ili, aŭ eble pli ĝuste, provante nete distingi mian amikon de ilia Dio? Tion mi faras de la komenco kun vi! Fakte tiu maniero koncepti Dion, komuna al miaj travivaĵoj kaj al tiuj homoj, estas disvastigita en iuj medioj jam multegajn jarcentojn, verŝajne eĉ jarmilojn. Mi supozas, ke laŭ ŝanco oni naskiĝas aŭ ne en familio, kiu transdonas bildon pri dio terura aŭ pri dio, el kiu elfluas senfinaj kvantoj da amemo, da amego, kaj kiu tro respektas la homojn por kondamni ilin pro bagateloj.
– Interese. Se mi havas antaŭjuĝon, la kaŭzo povus esti profesia misformiĝo. La homoj, kiuj pasigis sian infanecon en familio, kie la maniero koncepti Dion estis psikologie sana, havas pli multajn ŝancojn eviti kompleksojn, kulposentojn, inhibojn kaj psikosomatajn malsanojn, pro kiuj oni petas mian helpon. Mia klientaro do ne estas statistike reprezenta pri la tuta loĝantaro. Tiu faktoro igas ĝin netipa. La kredantaro en ĝi enhavas troigitan proporcion da homoj, kiuj havas pri Dio malsanan komprenon. Ekzemple mi nun traktas viron, pri kiu mi sentas min tute senhelpa, ĉar lia baza problemo estas ligita al religia edukado, kaj por tiun efike tuŝi mi estas senrimeda. Ej! Nia interparolo donas al mi ideon. Ĉu vi konsentus, ke mi jam nun transskribu kelkajn partojn el niaj dialogoj, por ke li legu ilin?
– Se vi ne citas mian nomon, vi povas fari el ili, kion vi volas, escepte aŭdigi ilin ĉe radio, aŭ alikadre, ĉar oni povus rekoni mian voĉon.
– Helpus min montri al li, ke eblas alia maniero koncepti Dion, kaj ke ankaŭ tiu estas plene kohera. Tiu viro ne sukcesas eviti masturbi sin, kaj tion li sentas kiel plej teruran dramon, ĉar enkraniiĝis al li, ke temas pri abomena peko, inferen-senda, kaj ke li brulos eterne, se li ne rezignos tiun kutimon. Sed tio estas al li fizike neebla. Estas des pli bedaŭrinde, ke li estas bonulo, pli honesta, pli sindonema, pli bonkora ol la plimulto. Lia masturbado havas neniun negativan efikon, des pli, ĉar li ne estas iu, kiu bezonas pornajn bildojn por eksciti sin. Tia spektado havus la kritikindan efikon, ke ĝi kontribuus al la sukceso de fia ekspluato kaj malnobligo de homaj estuloj, tio apartenus al la kategorio de atencoj al la digno de korpo. Sed kion ajn mi diras al li, ĉio restas senefika, ĉar li scias, ke mi estas ateisto; rezulte miaj opinioj pri religiaj aferoj laŭ li tute ne indas konsideron. Estas io tiel simpla kaj tiel sincera en via maniero paroli pri via luma amiko, ke eble tio helpus. Via eternulo ĉion pardonas, ĉu ne?
– Jes. Tiu neniam juĝas, neniam kondamnas. Di allogas (simple pro sia naturo, ĉio bona kaj bela estas alloga). Kaj di atendas. Di atendas, ĝis oni komprenos kaj iros al di. Kio malhelpas antaŭeniron al di, tio estas la agoj, kiuj kaŭzas malbonon al aliaj homoj, aŭ al la kreaĵaro ĝenerale. Sed se via paciento sin masturbas, ĉar la kutimo tro enradikiĝis en li ek de la adoleskaj jaroj, mi estas certa, ke mia amiko rigardas tion sufero, turmento, seniĝo de libereco, kio din ĉiam kortuŝas, kaj ne fi-ago el vidpunkto morala.
– Se mi povus konvinki lin pri tio, kia senpeziĝo tio estus! Por li, sed ankaŭ por mi!
– Por vi, ĉu?
– Se vi scius, kiel saturita mi estas de lia ĉiama sinkondamno. Estas plej tede reaŭdi je ĉiu renkonto, ke li estas monstro, perversulo, krimulo, ĉar, pliafoje, li ne sukcesis regi sin …
– Mi avertu vin tuj, hodiaŭ mi estas malbonhumora.
– Kio okazas al vi?
– Nenio speciala, nenio persona ĉiaokaze. Sed tiu pluvo, kiu ne haltas … Kaj tiu tutmonda politiko, kiu ŝajnas tiel freneza! “Frenezas la Romanoj”, diris Obeliks. Kial redukti tiun juĝon al nur unu popolo? Frenezas la homoj!
– Vi pravas. Nia socio vivas ekster la sfero de psikologia sano.
– Estas suferige por mi vivi en du mondoj. En ĉi tiu, kun la konstanta maljusteco, la multaj suferoj, kaj maniero konduti samtempe malsaĝa, ekscita kaj malbonkora, kaj en tiu transa, kiun mi vizitas preskaŭ ĉiunokte. La kontrasto estas grandega, kaj mi spertas ĝin kiel disŝiron. Mi vidas, kio povus ekzisti, kio fakte ekzistas en alia dimensio, kaj mi vidas, ke ĉi tie sur nia planedo en ĉi tiu tempo oni faras nenion por atingi la samon, kvankam eblus.
– Ĉu vi vere kredas, ke eblus?
– Mi eĉ ne dubas, ke oni tion atingos. Mi eĉ povas diri, ke tion mi vidis. Aŭ halucinis, se vi preferas. Nuntempe ni troviĝas je stadio plej primitiva. Jarmiloj necesas, por ke ni tiru la lecionojn el niaj eraroj. Al mi estas vere strange. Kiam mi troviĝas ĉi tie, mi travivas momentojn de senpacienco, kiel mi ĵus spertis. Kaj kiam mi estas tie transe, mi vidas, ke nia planedo progresas direkte al plena, luma, disradianta feliĉo, sed, tute simple, je helika rapideco. Ritmo de heliko, fakte, kiu ne antaŭeniras rekte, kaj kiu jen kaj jen revenas malantaŭen, antaŭ ol reiri la ĝustan vojon, sed tamen, sumsume, progresas al sia celo.
– Eble. Kiam vi ekparolas pri jarmiloj samtone kaj samfacile, kiel mi parolus pri horoj kaj tagoj, vi ĉiam imponas al mi. Via temposkalo estas io, kio plifortigas en mi la senton – kiu timigas min – aŭskulti iun, kiu efektive vidis alian mondon realan. Mia tuta trejniĝo, mia tuta sperto, mia tuta vivo, fakte, ribelas kontraŭ tiu ideo. Sed ĝi estas en mi. Estas terure! Se tion oni scius … Same, kiam vi klarigas, ke por via amiko la eternulo neniu estas ridinda, mokinda, eĉ de supre kompatinda. La homoj, kun kiuj mi konstante rilatas – kolegoj, parencoj, amikoj – oftege taksas homojn ridindaj, mokindaj aŭ kompatindaj. Kun perceptebla supereca sento. Kaj se mi scius, ke ili opinias ion similan pri mi … Ĉiaokaze, vi sukcesis ion, kio ŝajnis al mi neebla.
– Kion do?
– Vi sukcesis akceptigi al mi kiel eblan, kelkfoje eĉ preskaŭ probablan, la hipotezon, ke vera dio reale ekzistas. Mi emfazas: vera. Dio tute ne simila al tiu, pri kiu oni parolis al mi, dum mi estis infano, kaj kiun mi forĵetis, kiel ankaŭ vi, kun intensega sento pri liberiĝo. Mi rifuzis ĝin, ĉar ĝi estis maljusta, ĉar ĝi estis neverŝajna, ĉar estis evidente, ke la homoj elpensis ĝin por sekurigi sin, eltiri sin el sia timo, havigi al si konsolon aŭ esperon, kiam ĉio iras fuŝe. Sed la via …
– Vi certe rimarkis, ke mi malofte diras “Dio”, eĉ se pronome mi nomas din “di”. Mi preferas nomi din mia amiko la eternulo, mia kamarado de tie transe, aŭ io simila, ĝuste, ĉar la vorto “Dio” tro ofte elvokas iun tre diferencan de tiu, kun kiu mi amikiĝis en la alia mondo.
– Sed vi kultas al ĝi. Tion vi mem diris.
– Sed mi ne diris al vi, al kiu komunumo mi aliĝis. Vi ne scias, kiu di estas. Eble estas Alaho (Allah, se vi preferas). Aŭ Ganeŝo, la hindua dio, kiun oni bildigas kun kapo elefanta.
– Nu, kiel ajn vi ĝin nomas, temas pri iu dio. Ĝi havas ĉiujn karakterizojn de la dio de teologoj. La diferenco estas, ke, kiam oni legas tekston teologian, oni diras al si: “Estus bele, se tia estulo ekzistus, sed ne estas konvinke, estas nur revo. Teologoj esprimas sin kiel infanetoj, kiuj misprenas siajn dezirojn por realo aŭ kiuj projekcias sur ĉielon la idealigitan bildon de sia patro.” Agacas min, ke pri vi mi ne sukcesas diri la samon! Mi ne komprenas, kial. Estas humilige.
– Pardonu min, mi bedaŭras, sed, sincere, mi faris nenion tiucele.
– Klare! Mi ne kritikas vin. Mi konstatas nur, ke pro vi la ekzisto de via dio aperas al mi probabla. Tio ŝancelas min.
– Kial? Kion tio ŝanĝas?
– Se ĝi ekzistas, ĉio estas malsama. Vivo havus sencon. Eĉ bonan sencon. Sencon kunmetitan el amo, paco, harmonio, simpleco, justeco …
– Plus humuro, fantazio, kreemo, ĝojo. Plus senfina diverseco, kio estas riĉo. Plus vivigaj streĉiĝoj, kaj konfliktoj, kiuj stimulas progresadon.
– Kiam vi parolas pri senfina diverseco, kaj pri konfliktoj, vi pensigas min pri demando, kiun jam de longe mi volus starigi al vi, sed okazo neniam prezentiĝis. En tiu senfina diverseco, kiu, se mi bone komprenis, manifestas vian Dion … Ne. Mi revortigu mian demandon: en tiu alia mondo, kien vi tiel facile iras, ĉu ekzistas spiritoj fundamente malicaj?
– Prave vi diras, ke la senfina diverseco manifestas Dion. Tiel mi sentas ĝin, kiam, decidinte ekflugi tien supren, aŭ plonĝi tien profunden, mi trovas min kvazaŭ en filmo ĉiufoje malsama. Kia ajn la kadro – alta montaro, vicoj de vinberplantoj terase aranĝitaj sur deklivo desupranta ĝis blua lago dum bela tago aŭtuna, oceano, ŝtonponto kun aparte harmonia kurbo, ekzotaj vilaĝanoj feste kostumitaj, kiuj dancas ronde – mia sento estas, ke mi vizitas la bienon de kreanto, kies imagpovo estas laŭvorte senlima, ke mi malkovras ĉiufoje novan aspekton de Dio, kiun mia cerbo tradukas en aron da sensaĵoj, da bildoj, kiuj ne estas ekzakte di, sed kiuj din esprimas.
– Jes, mi opinias, ke mi komprenas, kion vi volas diri. Via Dio ne estas eksplicite tia, sed ĉiu el tiuj bildoj esprimas unu el ĝiaj aspektoj, kiu estus per si mem neesprimebla. Vi uzas elementojn bone konatajn al vi por traduki ion netradukeblan. Kaj Dio estas la sumo de ĉio ĉi.
– Vi iom komprenas, sed ne tute. Dio ja estas multe pli ol la sumo de tio, kion mi povas vidi, di estas pli multobligo ol adicio. Sed krome tre ofte mi vidas aferojn, kiuj tute ne estas bone konataj al mi. Antaŭ ol mi gustumis unuafoje mangon, mi ne sciis, kiel ĝi gustas. Nu, tie mi gustumis centojn da fruktoj, al kiuj nenio similas surtere. Kaj mi aŭdis kanti en lingvoj aliplanedaj.
– Sed ĉu en tiu senlima diverseco, kiu konkretigas la senfinan riĉecon de via dio, troviĝas estaĵoj, kiuj volas suferigi, kiuj volas malbonfari, unuvorte malicaj?
– Mi ne scias, kiel respondi. Ŝajnas al mi, ke la aĉuloj estas tiuj, kiuj ŝtopas la pason de la dia vivo. La plimulto el ni tion parte faras, tiel ke parto de la malbono pasas tra ni. La proporcio certe estas tre malsama de persono al persono (aŭ eble de besto aŭ anĝelo al alia). Kaj mi havas neniun ideon pri tio, kiom da respondeco la koncernatoj havas en la amplekso de tiu ŝtopado. Sed via demando havas sencon. Ekzistas danĝeraj estaĵoj en tiu alia mondo. Kaj kvankam mi neniam renkontis eĉ unu, mi povas diri, ke pri ilia fakta ekzisto mi efektive scias. Komence ja – estas strange, ke mi neniam tion rakontis al vi – la knabino diris, ke se mi volos reveni al ŝia mondo, mi devos protekti min por ne fari malbonajn, danĝerajn renkontojn.
– Kaj kiel oni protektas sin?
– Ŝi diris, ke antaŭ ol mi ekvojaĝos, estos saĝe diri “preĝon el tradicia religio”. Tiuj estas ŝiaj propraj vortoj. Ŝi aldonis, ke tute ne gravas, se la vortoj aperas primitivaj, naivaj aŭ strangaj, la ĉefa afero estas diri la preĝon, enmense aŭ laŭte, ĉar tion farante, mi unuigos min kun la miloj da homoj, kiuj diris la saman preĝon laŭlonge de la historio, orientante sian animon direkte al la plejalto. Al la bono. (La preĝo, ŝi plu diris, ne enhavu ion ajn, kio celu altiri malbonon al iu alia; ekzemple preĝoj por venko super malamikoj, aŭ por faligi sur iun la koleron de Dio, ne havus la ŝirman efikon). Ŝi diris al mi: “Se vi turnos vin al la bono, t.e. se via preĝo celas, ke viaj ĉielaj aliancanoj helpu vin progresi sur la vojo al bonkoreco, donemo, humileco, vero, justeco, ktp, vi riskos nenion, tio kreos ĉirkaŭ vi tavolon protektan, vi estos kvazaŭ en spirita skafandro, en nemateria kosmonaŭta kombineo, tra kiu neniu pafo de malbona influo sukcesos atingi vin.” Mi do tion faras ĉiufoje. Mi repensas al ĉiuj aspektoj de la bono kaj mi diras preĝon, kiun oni diras en mia komunumo. Mi ne pensas pri la frazoj, kiujn mi prononcas, mi zorgas nur pri tio, ke mia animo estu turnita al la bono, ke tiu decido preĝi estu maniero aserti: “Mi elektas la bonon”, “Mi elektas la vivon”, “Mi voĉdonas por amo”, sed estas klare, ke ne temas pri mia persona bono, sed pri la ĝenerala bono, ene de kiu la mia estas inkluzivita. Tiu orientado de la animo estas gravega. Necesas celi al bono, kvankam ni scias, ke ni ne atingos ĝin perfekte en ĉi tiu vivo, nek nur per niaj propraj rimedoj. Ŝajnas, ke la ŝirman efikon efektivigas la orientado de la animo kaj la fido al la alimondaj helpantoj.
– Sed kontraŭ kio vi devas protekti vin?
– Tiurilate mi neniam sukcesis ricevi kompreneblan respondon. Ĉio disvolviĝas, kvazaŭ ekzistus estuloj, kiuj volas perversigi aliajn, forlogi ilin for de la vojo bonen … Sed la knabino diris nenion pri ili, aŭ pli ĝuste, nenion, kion mia cerbo kapablis kompreni.
– Ege bedaŭrinde! Supozeble, mia profesia agado ĉefe rilatas al la efikoj, kiujn havis sur miajn pacientojn tiaj estuloj pli malpli perversaj, verŝajne tra la generacioj kaj tra la influaj uloj en la socio. Ej! Kio okazas al mi? Jen mi parolas, kvazaŭ viajn cerbumaĵojn mi prenus serioze!
– Antaŭ unu minuto vi diris, ke vi komencas akcepti, ke miaj ĉielaj aŭ halucinaj spertoj povus signifi, ke vivo havas sencon. Se vi tion akceptas, kial ne la aliajn aferojn, pri kiuj mi raportas? Kaj tio, kion vi citis – amo, paco, harmonio, simpleco, justeco, diverseco – estas nur eta-eta parto de tiu senco. Mi povus plu aldoni multajn aferojn, ekzemple la senton esti, esti si mem, rajti esti tiu, kiu oni estas, eĉ se oni estas ege malperfekta. Ĉiuj ĉi aferoj, tiu indulgema kaj harmonia mondo, regata de reciproka amo kaj de kreemo, estas paradizo.
– Ĉu vi legis la romanon de Johán Valano “Tien”?
– Ne. Mi ne konas ĝin. Pri kio temas?
– La demando enkapiĝis al mi. Temas pri aventuro en alia mondo; “paralela mondo” ĝin nomas la aŭtoro. La etoso tie, se ĉion konsideri, multrilate similas tiun, pri kiu vi raportas al mi. Almenaŭ kiom koncernas la harmoniajn rilatojn inter la homoj, la ĝeneralan respekton kaj bonkorecon, kaj similajn alte taksindajn kvalitojn. Mi demandis al mi, ĉu ne kuŝus en tiu fikcia mondo la mensa bildo, kiu havigis la kadron de viaj halucinoj. Interesus min scii, kion vi dirus pri tiu romano, se vi legus ĝin. Ĝi priskribas vivon grandparte paradizan.
– Certe al tia vivo funde sopiras la homoj, vi kiel la aliaj. Sed la fundo de homo, tio estas via fako, psiĉjo, vi certe konas tion pli bone ol mi.
– Jes, mi konas tiujn dezirojn al mondo paradiza. Mi sentas ilin en mi, mi perceptas ilin en ĉiuj pacientoj. Sed mi ĉiam rigardis ilin infanecaj deziroj, iluziaj, sen responda realaĵo.
– Eble deziro estas signo. Kion ni deziras en la vivo, se ne aferojn, kiuj ekzistas? Vi deziras belan aŭton, belaj aŭtoj ekzistas. Vi deziras manĝi bongustaĵojn kaj trinki ion plaĉan, frandindaĵoj ekzistas. Vi havas seksajn dezirojn, abundas eblaj partneroj. Vi deziras tiun aŭ tiun diplomon, studoj estas organizitaj por la celantoj al la koncerna titolo. Ĉio dezirata havas respondaĵon en la realo. La deziraĵo ne nepre estas atingebla al ĉiu el ni je difinita momento, aŭ ĉar ni ne posedas la rimedojn por ĝin aliri, sed ĝi ekzistas, eĉ se ekster nia atingpovo. Neniam temas pri nenio, pri nulaĵo. Se ni deziras pacon, amon, scion, saĝon, ĝojon, ridon, amikecon, tenerecon, belecon, eble le kaŭzo estas, ke tio ie ekzistas.
– Alia afero zorgigas min. Mi diris al vi, ke mensa malsano estas kontaĝa. La mensaj procezoj de unu persono povas reeĥi en la cerbo de alia, kun kiu tiu rilatas, kaj eniĝi en ĝin. Se ili estas malsanaj, transdoniĝas la malsano, sed la inverso povas okazi. Iom da tio prezentiĝas en ĉiu sukcesa psikoterapio: komunikiĝas sana mensa funkciado. La demando, kiun mi starigas, estas la jena. Kial mi ne estas kontaĝa al vi? Mi havas la necesan prestiĝon, ĉar mi savis vin, kiam vi estis plene perturbita pro la terura traŭmata periodo, el kiu vi ĵus eliris. Post tiu longa maljusta mallibereco en fora lando, nepris, ke vi ricevu psikologian helpon por retrovi vian ekvilibron. Vi venis al mi kaj ni frukte kunlaboris, tiel ke vi sentas dankemon al mi. Cetere, vi konas miajn titolojn kaj respektas ilin, vi ne estas unu el tiuj uloj, kiuj klasas ĉiujn psikfakulojn en la saman kategorion de ĉarlatanoj. Vi faris sur min tion, kion en psikanalizo oni nomas pozitiva transŝovo. Logike mi do devus influi vin. Mia racio, mia kapablo malimpliki viajn sensencajn klarigojn devus agi. Sed mi klare estas pli influata de vi ol vi de mi. Tiam …
– Ĝenas min ne povi helpi al vi, psiĉjo mia, ĉar mi vin treege ŝatas, kiel vi scias, mi havas al vi senton de grandega dankoŝuldo. Kaj kvankam vi ofte incitas min, ĉar vi provas glitigi mian atestadon al intelekta diskuto, aliflanke, vi estas la sola persono, krom mia edzino, kun kiu mi povas paroli pri miaj travivaĵoj. Kaj tio estas ege, ege grava. Ek de kiam mi komencis promeni en la alia mondo, mi sentas min plej sola. Vivo estas tre malsama por mi ol por la aliaj. Sed tion mi povas diri al neniu. Ĉiufoje kiam mi provis, bumerangis al mi. Kvankam mi scias, ke por di neniu estas ridinda, mokinda aŭ de supre rigardinda, ne estas amuze senti, ke tia oni estas por homoj, eĉ se oni scias ilin malpravaj. Ankaŭ en mia religia komunumo mi ne kuraĝas rakonti, kion mi travivas. Kiam mi faris etajn paŝojn tiudirekte, mi tuj vidis, ke ne prosperos. La homoj ne deziras scii la veron. Strange, ĉu ne? Ĝi estus tiel bon-efika al ili!
– Tio donas al mi ideon. Kial ni ne publikigus nian dialogon? Ĉio ja estas surbendigita.
– Sed se ni publikigos niajn interparolojn, la legantoj ne prenos min pli serioze ol vi!
– Tion vi ne povas diri. Vi ne scias. Homoj estas tre diversaj. Via amiko ŝatas diversecon, kaj, se mi parolu vian lingvaĵon, ĝi aranĝas la aferojn tiamaniere, ke ĉiu homo estas unika, senfine unika. Eble do iu nombro da legantoj prenos vin serioze. Aŭ almenaŭ al ili vi malfermos pripenso-vojojn, aŭ komunikos sentojn, kiuj influos sanige.
– Vi pravas. Finfine, al mi estas egale, ĉu mi aperos mokinda aŭ ĉu oni ne kredos min. Gravas, ke ili povu konatiĝi kun mia rakonto. El ĝi ili faros, kion ili volos. Ili estos liberaj fronte al ĝi, kiel mi liberis fronte al di, kiam ŝprucis la malamo dum mia unua vojaĝo tien. Eble mia atesto malŝlosos pordojn en kelkaj animoj.
– Jes, ni faru tion, ni publikigu. Sed ne kun mia vera nomo. Ne taŭgus, ke miaj kolegoj trovu en nia dialogo pretekston por moki min. La studo, kiun mi publikigos pri la religiaj deliroj kun kuraca efiko, estos pure priskriba, kaj aperos kun mia nomo. Tie mi esprimos min tiamaniere, ke oni ne divenos, ke mi iom emas kredi viajn spertojn aŭtentaj.
– Kompatinda psiĉjo! Kiel facile ŝancelebla vi estas! Kaj tamen, kiam mi venis al vi komence, mi diris al mi: “Feliĉe mi trovis fortulon. Mi povos plene apogi min sur li.” Sed ne … Pardonu … Mi malpravas. Vi estas ŝancelebla nur koncerne la alian dimension. Por via laboro sur ĉi tiu Tero, vi estas fortika, nefaligebla, kompetenta. Jes, jes, ju pli mi pensas pri ĝi, des pli mi trovas vian ideon bona. Ĉu ni do lanĉu nian libron, kiel ŝippereulo ĵetas maren botelon kun mesaĝo? Kiu scias, kiujn ĝi trafos? Eble eĉ troviĝos homoj, kiuj rekonos sin en mia aventuro. Mi celas: por kiuj tio ne estos io fremda, sed ĉe kiuj miaj diroj elvokos ion tute aŭ parte similan, de ili travivitan. Estus neverŝajne, ke nur mi malkovris tiun mondon kaj tiun eksterordinaran amikon. Se ni publikigos, la libro probable bonfaros jen kaj jen. Dankon pri via ideo, dankon, psiĉjo.
– Ĉefe, dankon al vi. Vi efikis al mi ŝanĝe. Mi estas malpli fermita ol antaŭe, ŝajnas al mi. Eble iom malpli memcerta, sed tio estas progreso. Ĉu vi scias, pri kio mi subite revas?
– Ne. Kiel mi povus?
– Ke nia libro iĝu deviga en ĉia psikfaka trejniĝo.
Kara Psiĉjo mia,
Vi certe memoras la fojon, kiam mi rakontis al vi mian sonĝon pri la dezerto. Ĝin rakontinte, mi aldonis, ke mi ne kuraĝas diri, kio okazis tuj poste, ĉar vi certe definitive rigardus min nekuracebla frenezulo.
Efektive, diri mi ne kuraĝus – via rigardo embarasus min – sed skribi ne starigas problemon, mi do decidis tion fari. Vi ja esprimis scivolemon, kaj ŝajnas al mi, ke vi rajtas scii, pri kio temas.
Ne estas facile, sed, nu, hm! … ek! Mi ĵetu min en la faron.
Mi vekiĝis el tiu sonĝo kun la impreso, ke iu savis min, ke mi estis savita el plej dolora morto pro soifo kaj elĉerpiteco, sub senkompata varmego, fare de maljuna turbanulo, kiu portis min al groto, kaj poste al oazo mirinde bela. Se ne estus sonĝo, mi demandus min, el kie tiu skeleta grandaĝulo ĉerpis la forton porti min, ĉar li aperis vere senmuskola.
Kaj je tiu punkto, tuj post la vekiĝo, la afero fariĝas freneza, des pli, ĉar tio, kio okazis, gravas por neniu.
Ia ena voĉo, insista, igis min preni paperfolion kaj skribilon. Kaj surprizite mi ekskribis, kvazaŭ ĉe diktado, sen vere regi miajn gestojn. Ĉu ne temas pri fenomeno konata en psikiatrio sub la nomo “aŭtomata skribo”?
La teksto, kiun mia mano produktis, sen kontrolo de mia cerbo estas la jena:
Kiam mi trastumblis la dezerton,
kiam mi vagadis tute sola,
kiam min brulvundis la soifo
murda,
kiam sub la suno mi ne povis
spiri, kaj la sablo min sufokis,
kaj la tuta kosmo sin prezentis
surda,
kiam estis plu neniu nordo,
kiam oriento estis sonĝa
bildo sen ekzisto sen troveblo
ie,
kiam sekomorto ĉirkaŭrampis,
kiam dissolviĝis la miraĝoj,
kiam mi sterniĝis elĉerpite
tie,
kial do ekkreskis tiuj palmoj?
kial milpetale floroj buntis?
kial novafonte ŝprucis akvo
rave?
Kies himnon kantis tiuj birdoj?
kies ombro donis al mi pacon?
kiu min relevis el la stumblo
save?
Sonas mia danko nekomprene,
morta mi estadis kaj nun vivas,
vere mi ne indis la donacon
de vi,
sed eĉ se neniu min aŭskultos,
eĉ se oni taksos min freneza,
mia tuta vivo estos laŭdo
al Di’.
Kiam, elirinte el kvazaŭ hipnota stato, mi relegis laŭte, kion mi, aŭ pli ĝuste mia mano, ĵus skribis, orelfrapis la ritmo:
–vvv/–vvv/–v//–vvv/–vvv/–v
tatititi / tatititi / tati // tatititi / tatititi / tati
Kiom da demandoj tiu poemo ŝprucigas!
Kiu estas la aŭtoro? Ĉu iu el la alia mondo, por kiu mi funkciis kiel nekonscia kaj nevola mediumo? Se jes, kiu? Kial?
Ĉu produktis la tekston iu nukleo kuŝanta en la nekonscia parto de mia psiko? Ekzistus en mi ekster mia scio nervoĉelaj konektoj, senrilataj kun mia konscia intelekto, kapablaj verki en du minutoj tutan poemon, sen ritma aŭ gramatika fuŝo? Parto de mia cerbo izolita de la cetero, kiel komputprogramo funkcianta per si mem?
Tiu travivaĵo starigas fundamentajn demandojn. Kiu mi estas? Kio mi estas? Kiuj ni estas? Kio ni estas, ni homoj vivantaj surtere? Kio estas la alia mondo, la alia dimensio? Kio estas la nekonscio? Kio la nerva sistemo?
Mi ne kuraĝis pritrakti tiun nekompreneblan sperton kun vi vizaĝ-al-vizaĝe, vi konas min sufiĉe por tion akcepti, kaj senkulpigi min.
Supozeble vi estos same perpleksa kiel mi.
Sed mi povas plezure emfazi, ke la kapŝancela apero de tiu teksto en mia vivo havis neniun malfavoran efikon sur min. Mi ne komprenas, pri kio temas, nur ke ĝi bonege tradukas la etoson de la sonĝo. La sola efiko estis kreskigi mian miron rilate al ĉio, kio okazas al mi.
Cetere mi fartas tute bone, kaj ankaŭ mia familio. Mi esperas, ke estas same ĉe vi.
Plej amike salutas
via deliranta halucinato
Tiu ĉi libro prezentas la transskribon de surbendigita serio da interparoloj, kiuj disvolviĝis inter mi, psikoterapiisto, kaj unu el miaj pacientoj, dum kvinmonata periodo. Apartan rolon en ties rakontoj ludas iu, kiu havas multon komunan kun la estulo … aŭ la imagato … kiun oni en Esperanto nomas “Dio”.
Kompreneble, ne eblas paroli pri tiu sen uzi pronomon. “Kial tion mencii?”, vi eble pensas, “ne estas problemo, la regulo estas diri li; ofte oni skribas Li”. La demando tamen stariĝis, ĉar la paciento ne akceptis tion fari. Li ĉiam uzis alian pronomon, de li elpensitan, kiun mi senprobleme akceptis – homon kun psikaj problemoj oni ne kontraŭdiru pri negrava detalo – sed kiu povus aperi tro stranga en eldonita verko. Mi do decidis iom perfidi la aŭtentecon de la surbendaĵo, kaj uzi li anstataŭ la stranga vorto, kiun la parolanto uzadis. Sed kiam mi volis tajpi li, aŭ Li, mi ne povis. Miaj fingroj simple rifuzis. Paralizo tenis ilin senmovaj. Nekredeble, ĉu? Nu, pensante, ke la ideo, ke Dio havas sekson, povus esti la kaŭzo de tiu miriga fenomeno, mi decidis tajpi ĝi. Ve! Sama rifuzo de miaj movnervoj: kiom ajn mi penis, la fingro ne sukcesis trafi la ĝustan klavon.
Tiam revenis al mia memoro la anekdoto pri la pastro, kiu, psike ege skuita, tremante diras al kolego: “Imagu! Mi ĵus vidis Dion!” – “Ha jes, ĉu vere?” diras la kolego, “kiel li aspektas?” Kaj la respondo falas, peza kiel plumbo: “Ŝi estas nigra!”
Mi do provis tajpi ŝi. Ne pli prosperis al mi. La movnervoj ree strikis. Konsternite, mi longe meditis pri tiu stranga okazaĵo. Solvoj kiel ŝli, liŝi, li/ŝi aŭ ri, kiujn kelkaj proponis kiel pronomon ampleksantan ambaŭ seksojn, ne plaĉis al mi, ĉar ne tiel parolis la paciento, kies aventurojn en “alia dimensio” mi surbendigis. Mi tamen eksperimente provis ilin, sed same vane: la paralizeto tuj rekaptis miajn fingrojn.
Restis nur unu solvo: uzi la saman strangan pronomon, kiun la paciento konstante uzis dum sia raportado. Kiam mi tion provis, la fingroj – kia senpeziĝo! – funkciis kun ŝatata retrovita normaleco. Sed nur tiam. Ĉar gravis por mi, ke ĉi tiu verko aperu, mi do decidis alpreni la pronomom uzatan de la viro, kiu asertas, ke li regule rendevuas kun la eternulo: la pronomon di.
“Sed kio pri la adjektiva formo?” vi verŝajne demandas. Prave. La vorto dia jam ekzistas, kun la senco ‘rilata al Dio’, ‘de Dio’. Ĉu eblas uzi ĝin posed-adjektive? Nu, en la rakontoj de la paciento, tio neniam kaŭzis problemon. Efektive, se oni diras, ekzemple, dia volo en la senco ‘ties volo’ temas ja pri la sama afero, ĉar tiukaze ties signifus simple ‘de tiu, pri kiu oni ĵus parolis’, t.e. ‘de Dio’, alivorte dia.
Mi esperas, ke la leganto bonvole indulgos tiun devojiĝon de la klasika, tradicia Esperanto, kiun mi ege ŝatas, kaj kiun mi preferus uzi. Mi ne povis elekti. Aŭ mi uzis la pronomon di, aŭ la transskribado de la bendoj ne povis okazi. Mi elektis la unuan eblon. Komence kun kulpa, malkomforta sento. Poste pli libere. Mi ja repensis pri mia ĉina Biblio. En ĝi, ĉiufoje, kiam temas pri Dio, la pronomo ta (‘li’ aŭ ‘ŝi’ en la ĉina) estas skribita per speciala ideogramo, kiu estas la sama kiel la normala pronomo, krom per la fakto, ke en ĝi la maldekstra parto – la t.n. klasifikilo – anstataŭ esti la signo por “homo” estas la signo por “spirito”. Alivorte, ekzistas almenaŭ unu lingvo, kiu havas apartan pronomon por Dio. Kial do ne Esperanto?
Ĉar mi volis prezenti al la publiko tute aŭtentan dokumenton, mi konservis en la partoj, kie mi parolas, la pronomon de mi uzatan: ĝi. Mi ne povis sekvi la strangan sistemon de mia paciento, kaj uzi senseksan pronomon ŝajnis al mi preferinde. Kiam mi transskribis ion de mi diritan, forestis la stranga fingra paralizo, kiun ajn pronomon mi uzis.
Mi esperas, kara leganto, ke vi alkutimiĝis al tiu stranga nova pronomo same rapide kiel mi, dum mi aŭskultis mian pacienton-amikon.
DI: Ĉi tiun pronomon, ĝis nun ne apartenantan al la lingvo Esperanto, la paciento uzis ĉiufoje, kiam li referencis al Dio. Kiam la surbendigaĵoj estis tajpataj, io tre stranga okazis al la tajpanto, kiu provis korekti lin uzante, anstataŭ tiu stranga pronomo, pronomon lingve kutiman. Pri tiu mistera okazaĵo vidu “Aldonaĵon: Konfeso de la surbendiginto”.
tranco: La difino de tiu vorto en PIV estas tro redukta kaj ne aplikiĝas ĉi tie. En medicino kaj psikologio, la vorto tranco estas uzata por signi la apartan konscistaton, kiu karakterizas hipnoton, kaj ĝi neniel aludas al okupado de la korpo fare de alipersona senkorpigita animo, kiel en spiritismo.
Aldonaĵo: Ĉi tiu “aldonajo” ne retroviĝas en la franca eldono de la verko, simple ĉar en la franca ĝi lingve ne eblus. Esperanto tiurilate estas pli kontentiga lingvo.