Sterilulino

Teksto: Raĥel
Traduko kaj melodio: Doron Modan

Kantado: Israela Becker. Ludado: Doron Modan

Filon – se mi nur havus!
etan infanon,
kun nigraj bukloj kaj saĝa.
Teni lian manon kaj pasumi lante
tra la vojetoj de la ĝardeno
eta infano.

Uri – mi nomos lin.
Uri mia.
Milda kaj klara estas la nomo kurta.
ereto de lumo,
Al mia knabo nigreta
Uri – mi vokos.

Mi ankoraŭ amare plendos
kiel Raĥel la prapatrino
Mi ankoraŭ preĝados
kiel Ĥana la senfilulin’
Mi ankoraŭ atendos lin.