La violkolora rob’

Teksto: Ĥaim Ĥefer
Melodio: Aleksander Argov
Tradukis: Amir Naor

Kantado: Israela Becker kaj  Doron Modan. Ludado Doron Modan.

Alvenos maten’, alvenos maten’
Maldormos ni la tutan longan nokton antaŭ ĝi
Ni sidos apud voj’ ĉeborde de l’ kanal’
Ni rajdos sur kamiono en la nokta vent’
La montojn vidos ni, vekiĝi en viola lum’
Ridados via dom’, someros via pord’
Kiam ni amindumos kune

Vi vestos vin per la violkolora rob’
Viaj okuloj plenos de malhela lum’
Ridetos vi al ĉiu ajn preterpasant’
En viaj haroj floros sen avert’ viol’
Kantos vi forgesitan kanton al vi mem
Subite ridos vi, eĉ ne sciante kial
Kiam ni amindumos kune

Alvenos maten’, alvenos maten’
Maldormos ni la tutan longan nokton antaŭ ĝi
La urbon drinkos ni, ni kuros tra la plaĝ’
Kunkantos ni frenezajn kantojn en la bus’
Ni sidos horojn cent sur la baril’ ĉe via dom’
Kaj tiel ĝi revenos, ĉiam ĉiam ajn
Kiam ni amindumos kune

Vi vestos vin per la violkolora rob’
Viaj okuloj plenos de malhela lum’
Ridetos vi al ĉiu ajn preterpasant’
En viaj haroj floros sen avert’ viol’
Kantos vi forgesitan kanton al vi mem
Subite ridos vi, eĉ ne sciante kial
Kiam ni amindumos kune