La venonta sezono

Vortoj kaj muziko: Doron Modan kaj Enrica Arbib

Sentu la varmon de aŭgusto,
Sentu kiom varme estas
Sentu la varmon de aŭgusto,
Varme estaaaaas.

1.
Jen la vintro kiu venas,
Ĝin portas la vent'
Post tiu varmo de aŭgusto
Faciliĝas la sent'.
Mi la someron amegas,
Al mi tiom plaĉas la varm',
Sed la frido de vintro,
Kian freŝon ĝi donas.

Refreno:
La sezonoj ŝanĝiĝas
Kiel la sentoj de l' koro.
Ne serĉu neĝon de l' pasinta jar',
Nek senton de iama am'.

2.

Kaj en la vintro ni ŝaltos la fornon,
Portos la plej varmajn vestojn
por varmigi nin.
Kiam la vintro finiĝos,
Jam tedas al mi ĉi veter',
Ho, ni sopiros treege aŭguston!

Refreno: La sezonoj ŝanĝiĝas....

3.
Ho , la someron tre varmas,
Ni sopiras la freŝon,
Kaj la vintro malvarmas,
Ni sopiras al l' varm'.
Se ni nur povus ĝui ĉiun momenton
Tia, kia ĝi estas,
Ni vivus la vivon.

Refreno: La sezonoj ŝanĝiĝas...

Sentu la varmon de aŭgusto,
Sentu kiom varme estas.
Sentu la varmon de aŭgusto X 3