Sinonimaro kaj Samsignifaj Vortoj

El la retejo La bona Lingvo.

Por informoj kaj klarigoj pri la Sinonimaro, bonvolu legi la Enkondukon.
Por klarigoj pri la Simplaj samsignifaj vortoj bonvolu legi ĉi tie.

Entajpu vorton, kaj sube vi vidos ĉiujn aperojn de la koncerna vorto en la Sinonimaro kaj Simplaj samsignifaj vortoj, kaj ankaŭ la difinon de PIV.

Ĉiu paĝo de tiu ĉi retejo enhavas tuj-tradukilon! Simple elektu kaj kopiu vorton kaj la traduko aperos tuj.


Sinonimaro


bedaŭrinda: kompatinda, priplorinda, malfeliĉa, malbonŝanca, malfavora, fatala, malbonaŭgura, misaŭgura.

bonŝanca: favora, avantaĝa, oportuna, konvena, feliĉa, laŭ feliĉa hazardo, bonfortuna°, benata de la Fortuno°, benita, bonsorta, bonaŭgura, prospera, sukcesa, dezirata.

feliĉa: kontenta, ĝoja, bonhumora, petola, ridema, ridetanta, gaja, ĝojplena, ekstaza.

kontenta: kontentega, kontenteta, ĝoja, ĝojplena, ravita, entuziasma, feliĉa.

malbonŝanco: missorto, sortobato, misŝanco, ŝancaĉo, fi-sorto, misfortuno°, fatalaĵo, malfeliĉaĵo, katastrofo, plago.

malgaja: malĝoja, malĝojiga, griza, deprima, peza, mizera, serioza, malhela, malvigla, senenergia, malfeliĉa, kompatinda, ĉagrenita, afliktita, deprimita, melankolia, funebra.

sorto: destino, fatalo, (mal)feliĉa hazardo, (mal)bona ŝanco, providenco, fortuno°, feliĉo.

PIV


feliĉa: (iu) Sentanta animan plenkontentecon: se mi estus sana, mi estus feliĉa (Z); kvankam vi estas riĉa, mi dubas, ĉu vi estas feliĉa (Z); kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj (Z); pli feliĉa ol ili estas tiu, kiu ĝis nun ne ekzistis (X); feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon! (N); pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sed sklavoj; havi feliĉan mienon (B). [SAMSENCA] beata, ĝoja. [VIDU] ĉielo.

(iu) Favorata de la sorto: ne naskiĝu riĉa, naskiĝu feliĉa (Z); feliĉa ĉe monludo, malfeliĉa ĉe amo. [SAMSENCA] fortuno.

(io) Plenkontentiganta la animon: feliĉa vivo; kara domo, multon da bona kaj feliĉa mi ĝuis en vi! Z); paco feliĉa (Z); feliĉa karaktero; deziri al iu feliĉan feston; la feliĉaj tagoj de la juneco; la feliĉaj Insuloj (Kanarioj). [SAMSENCA] ĉarma, rava. [VIDU] paradizo.

(io) Sukcesdonanta, bonokaza: al tiuj penoj helpis la feliĉa situacio, en kiu li troviĝis rilate unu el la Varsoviaj revuoj (Z); feliĉaj cirkonstancoj (Z); feliĉa akuŝo; la operacio havis feliĉan sekvon; alkonduki la aferon al feliĉa fino (Z); kelke da feliĉaj ideoj kuraĝigis min (Z). [SAMSENCA] prospera, favora.