Spagetomeleto

Aperis en la blogo Kuiru kun mi, de Maria Paola, 27/11/2014
Pliaj receptoj

Karaj amikoj, hodiaŭ ni kuiras facilan, rapidan kaj tre, tre bonan recepton: la spagetomeleto!

INGREDIENCOJ

Ni komencu kuiri la spagetojn. Dume, en bovlo ni rompu la ovojn kaj kirli ilin kun forko. Ni aldonu salon, pipron, parmesanon kaj petroselon kaj fine la spagetojn. Ni miksu bone la ingrediencojn kune. Ni verŝu la miksaĵon en kontraŭadhera pato enhavanta kun varmega oleo, kaj distribuu ĝin super la tuta surfaco de la pato. Ni daŭrigu kuiri super malalta varmego dum 10 minutoj, kovrante la omleton kun kovrilo. Ni turnu la omleton per la kovrilo kaj lasu kuiri ĝin por pliaj 5 minutoj. Ni tranĉu en pecojn kaj servu varmega.

Bonan apetiton!