Portugala franĉesino

Aperis en la blogo Kuiru kun mi, de Maria Paola, 21/11/2014
Pliaj receptoj

Karaj amikoj, mi pardonpetas por mia longa foresto sed mi estas en Portugalio por laboro kaj mi ne havis multan tempon por esti ĉe la forneloj! 😦 Sed nun vi pardonas min cxar ni kuiras tradician recepton de Porto: la “francesinha” (en la portugala lingvo)! Oni diras ke la plado estis kreita de Daniel David Silva, servisto de restoracio en Regaleira dum 1950 kiu, post ili laboris en Francio, portis en Portugalio francan pladon post modifis la ingrediencojn.

INGREDIENCOJ Por la saŭco: (2 personoj): Por la sandviĉo (1 persono)

Vi fandu la kubeton Knorr en la biero, boligi kaj aldoni la aliajn ingrediencojn krom la amelo de maizo kaj la lakto. Vi miksu dum 5 minutoj. Poste vi fandu la amelon de maizo en la lakton kaj aldonu al la miksaĵo, miksante ĝis ĝi estas densa. Forprenu la foliojn de laŭro kaj muelu la miksaĵon bone, kaj boligu ĝin. Vi metu sur la pantranĉaĵo kuiritan ŝinkon, bovoviandon, freŝan kolbason kaj fumaĵitan kolbason, paion kaj linguican. Vi kovru kun la alia pantranĉaĵo kaj, se vi volas, metu sur ĝin ovon kaj kovri kun tranĉaĵoj de fromaĝo sur ĉiuj flankoj. Fine, vi aspergu kun la saŭco kaj baku dum 10-15 ĝis la fromaĝo estos fandita. Vi povas akompani kun frititaj terpomoj kaj servi.

Bonan apetiton!