Unue ni lavu la legomojn funde. Ni metu multe da olivoleo en la pato kaj komencu tranĉi la legomojn en striojn. Ni metu la akvon por la pastaĵoj sur la alta flamo. Ni fritu aparte antaŭ la kukurbetojn, tiam la melongenojn kaj fine la kapsikojn. Gravas ne friti ilin kune por ne konfuzi la gustojn. Dume ni fritas la legomojn, ni haketu la ajlon fajne kaj apartigu ĝin. Tuj kiam la akvo bolas, delasu la pastaĵojn kaj metu la salon laŭplaĉe. Senakvigu la pastaĵojn kaj transpasu ilin sub la malvarma akvo dum kelkaj sekundoj. Miksu la pastaĵojn kun la legomoj kaj kondimentu kun ajlo kaj bazilio aŭ mento rompitaj mane.
Bonan apetiton!