Ni senŝeligu kaj tranĉu la cepon en maldikaj tranĉaĵetojn, poste ni metu ĝin trempadita en bovlo kun akvo kaj unu kulero de blanka vinagro, dum almenaŭ du horoj. Ni senŝeligu la kukumon, kaj tranĉu ĝin en subdisketojn kaj apartigu ĝin. Fine ni purigu, lavu kaj tranĉu la tomatojn, forigu la semojn kaj ankaŭ apartigu ĝin. Ni prenu kvar tranĉaĵojn de malfreŝa pano, forigu la pankrustojn kun tranĉilo, tiam ni akvumu kun solvo de akvo kaj blanka vinagro (unu kulero), sen trempi ĝin. Kiam la pano estos simple supla, ni tordelpremu ĝin kaj ni dispecigu ĝin dike kun la manoj kaj ni metu ĝin en granda bovlo.
>Poste ni senakvigu la cepon kaj kunigu ĝin al la pano, kunigu la tomatojn, la kukumon kaj foliojn de bazilio dispecigitaj. Ni amalgamu ĉi tiujn ingrediencojn kun kulero, kaj ni kondimentu kun olivoleo, salo kaj nigra pipro. Ni metu la panzanelo en la fridujo dum almenaŭ unu horo. La panzanelo estas preta; ni devas eltiri ĝin el la fridujo almenaŭ dekkvin minutoj.
Bonan apetiton!