Ni solvu la biergiston en varman akvon kun kulereto da malto (aŭ da sukero). Ni kribru en bovlo (aŭ sur laborebeno) la farunon el mola tritiko kaj la farunon 00, ni kreu truon en la centro kaj verŝu ene la miksaĵon. Ni solvu la salon en iom da akvo kaj aldonu la oleon. Verŝu ĝin sur la faruno, miksante kun larĝaj kaj rapidaj movadoj. Ni knedu ĉiun, dum ĉirkaŭ dek minutoj, ĝis ni havas glatan kaj elastan paston kaj ni donu al ĝi la formon de pilko aŭ plilongigitan formon laŭ la tipo de pano kiun vi volas fari.
Ni metu tion en farunumitan bovlon, ni kovru kaj lasu gisti dum ĉirkaŭ du horoj en fermita kaj estingita forno (nur kun ties lumigita lumo). Kiam la pasto duobliĝis en volumo, ni metu ĝin ĉe la centro de grasigita pleto kovrata kun bakadpapero kaj lasu gisti por alia horo en la fermita forno. Ni metu sur la fundon de la forno malgrandan ujon kun akvo, por eviti la paston sekiĝi.
Poste la pasto duobliĝis en volumo denove kaj estis preta: ni faru kun tranĉilo kvar profundajn tranĉojn sur la surfaco de la pasto de ĉirkaŭ 1 cm kaj ni metu en la forno varmigita al 200 gradoj, proksimume por 45-50 minutoj. Kiam la pano estis orkolora ni elfornigu ĝin.
Nia pano heime farita!
Bonan apetiton!