Ni purigas kaj tranĉas en pecojn la kukurbon, la terpomojn kaj la karotojn. Ni fritas la cepon kaj la ajlon, kaj kuiras ĉiujn legomojn ĝis ili iĝas moligitaj kaj ni povas rompi ilin kun forko. Ni aldonas foje la buljonon dum la kuirado. Ni lasas malvarmiĝi nian supon.
Dume ni tranĉas la kaloton kaj malplenigas la panbulon de la molaĵo, ni atentas ne iri tro profunde kaj ne fari truojn. Ni varmigas la panbulon en la forno dum 10 minutoj por fari ĝin pli krakanta. Ni verŝas nian supon kaj servas ĉe la tablo.
Bonan apetiton!