Lazanjo kun fungojn kaj juglandoj

Aperis en la blogo Kuiru kun mi, de Maria Paola, 26/05/2015
Pliaj receptoj


INGREDIENCOJ

Ni lavu kaj ni tranĉu la fungojn en pecojn, tiam ni metu ilin en pato kun iom de olivoleo. Samtempe, ni elguŝigu la juglandojn kaj ni tranĉu la fumaĵitan mocarelon en pecoj. Ni preparu la beŝamelon. Vi devas kunigi la farunon al la fandita butero kaj miksi daŭre. Kiam la kunmetaĵo estos malhela, ni kunigu iom post iom la lakton, lasu la beŝamelon sur fajro malalta ĝis kiam ĝi estos densa. Ni metu la salon, la nigran pipron kaj la muskaton laŭ via gusto.

Kiam la ingrediencoj estas preparitaj, ni metu en la rostopato iom de beŝamelo por kuiri pli bone niajn lasanjojn kaj ni komencu meti la unuan tavolon de lasanjoj kun iom de fungoj kaj juglandoj, beŝamelo, mocarelo fumaĵita en pecoj kaj raspita parmezano. Ni ripetu la operacion plurfoje, por pluraj tavoloj. Ni surŝutu la supran tavolon kun beŝamelo, mocarelo kaj parmezano. Ni ripetu la saman procezon plurfoje ĝis la dezirita grandeco laŭ via gusto.

Ni baku ĝin en la forno en 200°C por ĉirkaŭ 20 minutoj, ĝis kiam estos formiĝinta krusto.

Bonan apetiton!