Kukurbofloroj farĉitaj kaj frititaj

Aperis en la blogo Kuiru kun mi, de Maria Paola, 15/01/2016
Pliaj receptoj

Hodiaŭ ni preparas bongustegajn kukurboflorojn plenigitajn kun selaktaĵo, bubala mocarelo kaj fumaĵita ŝinko. Bonegaj kiel aperitivo kiu vi povas manĝi kun viaj amikoj!

INGREDIENCOJ

Ni lavu kaj purigu delikate la kukurboflorojn, forigante la tigon. En bovlo, ni preparu miksaĵon kun la selaktaĵo, la fumaĵita ŝinko tranĉita en malgrandajn pecojn kaj la nigra pipro. Dume ni tranĉu la bubalan mocarelon en malgrandajn striojn.

Ni sekigu bone la florojn kaj plenigu ilin kun la mocarelo en la centro kaj la miksaĵo. Ni fermu la pinton, mergu en la batita ovo kaj poste en la raspita pano kaj fritu ilin en la varma oleo dum kelkaj minutoj. Ni metu la salon kaj servu ĉe la tablo.

Bonan apetiton!