Ni senŝeligu la tomatojn kaj metu ilin en kirlilo kun ajlo, kaj tranĉu ĝis ke ne ekzistas plu grumeloj. Ni aldonu la oleon, la salon kaj la panmolaĵon, kaj daŭrigu ĝis ni atingas homogenean kaj glatan miksaĵon. Ni lasu ĝin malvarmiĝi en la fridujo. Ni servu kun pecoj da ŝinkoj, malmole kuirita ovo kaj oleo.
KuriozaĵoLa salmoreĥo estas antikva recepto, sed dum la tempo ĝia aspekto multe ŝanĝiĝis. Antaŭ la malkovro de Ameriko kaj la alveno de la tomato al Hispanio, la salmoreĥo estis blanka. Hodiaŭ la multvalora frukto donas al ĉi tiu kremo la tipan ruĝan koloron. Krome, en la pasinteco pistujo estis uzata por bati la ingrediencojn kaj ne povis fari tion perfekte. Hodiaŭ, per nia fidela kirlilo, la salmoreĥo havas pli kremozan aspekton.
Bonan apetiton!