Unue ni prenu la fornopaperon kaj ni ŝmiru ĝin en antaŭrevarmigita kontraŭadhera pato. Ni ŝmiru 40 gramoj da Pad-vala fromaĝo, raspita antaŭe, en ronda formo. Se ni deziras doni la klasikan formon de bovlo, ni devu labori la vaflon, kiam ĝi estas ankoraŭ varma, metante ĝin super bovlo laborante rapide. Kiam ĝi estos malvarmigita, ni malgluas ĝin de la bovlo. Nia korbeto estas preta.
Poste ni preparu la beŝamelon. Vi kunigu la farunon al la fandita butero kaj miksi daŭre. Kiam la kunmetaĵo fariĝas malhela, kunigu iom post iom la lakton, lasu la beŝamelon laŭ fajro malalta ĝis kiam ĝi estos densa. Metu la salon, la nigran pipron kaj la muskaton laŭ via gusto.
Intertempe ni preparu la pastaĵon. Ni verŝu iom da oleo en paton kaj ni kuiru la fungojn dum ĉirkaŭ 20 minutoj. Kiam la fungoj estos pretaj, ni elŝaltu la varmegon kaj ni aldonu la nuksojn. Poste ni senakvigu la pastaĵon kaj ni metu ĝin kun la fungoj, la nuksoj kaj la beŝamelo, kaj ni miksu bone. Fine, ni metu la pastaĵon en la korbetojn kaj ni servu kun kelkaj skvamparmesano.
Bonan apetiton!