Ni lasu la buteron ekster fridujo por moligi ĝin kaj dume ni dispecetigu la biskvitojn en granda bovlo. Ni fandu la fandoĉokoladon en maribano kaj ni kirlu ĝis ĝi iĝas kremeca kaj sen grumeloj kaj ni lasu ĝin malvarmiĝi.
Kiam la butero estas morbida, ni laboru kun spatelo, kaj ni aldonu la sukeron, la ovojn, la fandoĉokoladon, kaj la rumon.
Ni amalgamu la miksaĵon bone kaj ni verŝu en la bovlon kun la biskvitoj, kaj miksu bone. Ni metu la kunmetaĵon en fornopapero kaj ni donu la formon kiun ni preferas kaj ni metu en la fridujo por 2-3 horoj. Ni tranĉu kaj servu tiun delikataĵon!
Bonan apetiton!