Web Analytics
Verkistoj Tradukistoj Laŭteme


Buloj de meleagro kun mango kaj zingibro

Aperis en la blogo Kuiru kun mi, de Maria Paola, 27/01/2016
Pliaj receptoj

Jen bulojn gustajn por viaj piknikoj

INGREDIENCOJ

  • •  500 gramoj de muelmeleagro
  • •  1 ovo
  • •  mento
  • •  salo
  • •  nigra pipro
  • •  semoleo
  • •  faruno 00
  • •  fromaĝo kun mango kaj zingibro (ajna mola fromaĝo)

Ni kreu miksaĵon de muelmeleagro, fajna dispecigita mento, salo, nigra pipro kaj ovo. Ni miksu bone por formi homogenan miksaĵon. Aparte, ni tranĉu en malgrandajn kubojn la fromaĝon. Ni kreu per la manoj bulojn de la dezirata grandeco, kaj faru malgranda truon ĉe la centro en kiu ni enmetu la fromaĝon, kaj poste fermu la truon kaj farunumu la bulojn. Tiam ni mergu ilin en varma oleo ĝis ili estas oritaj.

Niaj buloj estas pretaj por servi kaj ĝui.

Bonan apetiton!