Elmuldaĵetoj el brokoloj kaj molfromaĝo kaj saŭco de fromaĝo

Aperis en la blogo Kuiru kun mi, de Maria Paola, 05/03/2016
Pliaj receptoj

Hodiaŭ ni kuiras bongustajn elmuldaĵetojn kiujn vi povas uzi kiel aperitivo aŭ kiel garnaĵo.

INGREDIENCOJ

Ni purigas kaj tranĉas la brokolojn kaj boligas ilin. Kiam ili fariĝas molaj sufiĉe, senakvigas kaj pasas ilin en trapremilon. Ni prenas bovlon kaj enmetas la batitajn ovojn, la kremon, la pipron, la salon, la muskaton, kaj fine aliĝas la brokolpureon kaj la raspitan parmesanon.

Ni kunmiksas ĉion. Ni buteras la ŝablonojn kaj plenigas ilin kun la miksaĵo, aldonante pecojn de molfromaĝo. Vi povas aldoni aliajn ingrediencojn kiel pecoj de kolbaso aŭ juglandoj aŭ pinsemoj.

Ni metas la lakton en la kaseroleto kaj aldonas diversajn tipojn de fromaĝo tranĉitajn en pecojn, salon, pipron, kaj ni miksas ĝis ili iĝas glata saŭco sen grumeloj.

Bonan apetiton!