Biskvitoj de Sankta Valenteno

Aperis en la blogo Kuiru kun mi, de Maria Paola, 13/02/2015
Pliaj receptoj

Morgaŭ estas la tago de Sankta Valenteno, la festo de la enamiĝintoj, do ni preparu ion dolĉan kaj romantikan!

INGREDIENCOJ

Ni metu la buteron en bovlon kaj moligu ĝin per kulero. Ni aldonu la sukeron, pinĉaĵon de salo, la tri ovoflavojn, vanilon kaj farunon, kaj miksu bone ĉion. Ni knedu la paston permane ĝis ni formas bulon. Ni dividu la paston kaj ni koloru parton ruĝan por formi la koron. Ni etendu la ruĝan paston kun la pastorulo kaj kun la ŝablono ni faru multajn korojn kiujn ni surmetu kaj ni peniku kun la ovoblanko.

Kiam ni havos tubon kiun havas la formon de koro ni metu ĝin en la frostujo dum ĉirkaŭ dudek minutoj. Do, ni eltiru ĝin kaj ni envolvu ĝin en la flava pasto por formi cirklan tubon.

Ni peniku la tubon kun la ovoflavo kaj ni pasu ĝin sur la koloraj draĝeoj. Ni tranĉu en tranĉaĵojn la tubon. Ni enmetu en la fornon ĉe 170° dum ĉirkaŭ 15 minutoj.

Nun vi povas manĝi ilin kun tiu kiun vi amas. Feliĉa Sankta Valenteno!

Bonan apetiton!