Aveloj terenaj

Aperis en la blogo Kuiru kun mi, de Maria Paola, 22/12/2015
Pliaj receptoj

Post kelkaj tagoj estas Kristnasko, do hodiaŭ ni kuiras tre simplan recepton de mia amata regiono, la Puglia. Kutime oni kuiras ilin pli kun migdaloj, sed mi preferas la avelojn. Vi povas elekti laŭ via gusto aŭ fari ĝin iom kun migdaloj, iom kun aveloj por kontentigi ĉiujn.

INGREDIENCOJ

Ni rostu la avelojn en rostopato ĉe 200 gradoj dum kelkaj minutoj. Elfornigu kaj lasu malvarmigi. Dume ni fandu la ĉokoladon laŭ kuirbano miksante fojfoje. Kiam ĝi solviĝas, ni estingu la fajron kaj verŝu la avelojn miksante ilin kun la kulero.

Ni prenu iom de komponaĵo kun la kulero kaj metu ĝin sur pleto kovrita de bakpapero. Ni faru tion por ĉiuj aveloj. Se vi volas, eblas meti iom da koloraj draĝeoj, kiel mi faris. Kiam ili malvarmiĝas vi deprenu ilin facile de la bakpapero. Ili nun estas pretaj. Ili povas esti tenitaj dum pluraj tagoj.

Bonan apetiton kaj feliĉajn festojn al ĉiuj miaj amikoj de Kuiru Kun mi!