Ni tranĉas la legomojn en tre maldikajn tranĉaĵojn laŭlonge. Ni duonbrogas ilin dum kelkaj minutoj en sala akvo. Ni salas, pipras, kaj metas ilin por malvarmiĝi.
Ni prenas rolon de folipasto jam preta kaj tranĉas multajn malgrandajn rondajn formojn. Ni povas helpi nin per glaso. Ni metas la formojn en malgrandajn fajrorezistajn potojn de papero aŭ silikono, tiuj kiuj estas uzitaj por fari mafinojn, kaj aranĝas la kukurbetojn kaj la karotojn en samcentraj cirkloj ekde la ekstera rando kaj ni fermas kun floro de brokolo.
Ni metas en bovlo batitan ovon, kremon, muskaton, salon, pipron, kaj parmesanon kaj miksas ĉion. Ni verŝas la miksaĵon en la malgrandajn kiŝojn.
Ni metas en antaŭvarmigita forno ĉe 200 gradoj dum 20-25 minutoj.
Bonan apetiton!