Kion vi legas, mia princo? Vortojn… vortojn… vortojn… [Ŝekspiro, el Hamleto]
Vortojn.com – retejo, kiu instruas la 5,000 plej uzatajn vortojn en Esperanto, ordigitaj laŭ ofteco. La retejo turnas sin al angla-parolantoj. Ĝi inkludas anglan tradukon de la vortoj, ekzemplajn frazojn kaj iliajn tradukojn, memteston, kaj voĉan aŭdigon de ekzemplaj frazoj. Ekzempla teksto ankaŭ aperas: “La Feliĉa Princo” de Oscar Wilde, en ambaŭ lingvoj. Kiel aktivan instruan rimedon oni povas prezenti la ekzemplajn frazojn kaj la rakonton en la angla aŭ en Esperanto – kaj la uzanto estas bonvena provi traduki memstare – kaj poste aperigi la ĝustan tradukon.