Mia Financa Kariero

Stephen Leacock (1869-1944)
Tradukis: Wally DuTemple

Kiam mi eniras bankon, mi perdas la aplombon. La komizoj ekskuas min; la giĉetoj ekskuas min; la ekvido de la mono ekskuas min; ĉio skuas min.

Momente kiam mi transiras la sojlon de banko kaj klopodas negoci tie, mi fariĝas senrespondeca idioto.

Mi sciis tion jam antaŭe, sed oni altigis mian salajron per kvindek ses dolaroj monate, kaj mi sentis, ke la banko estas la taŭga ejo por ĝi.

Tial per ŝanceliĝĝantaj paŝoj mi trenis min preter la enirejo kaj timeme ĉirkaŭrigardis al la komizoj. Mi havis la ideon, ke persono, preta la unuan fojon  enbankigi monon, ja devas pritrakti la aferon kun la bankestro.

Mi iris al giĉeto kun surskribo ‘Kontisto’. La kontisto estis alta, flegma diablo. La nura vido de li senaplombigis min. Mia voĉo estis funebra.

“Ĉu mi povas renkonti la bankestron,” mi diris kaj aldonis solene,”private”.

“Certe”, diris la kontisto kaj venigis lin.

La bankestro estis aplomba, serioza gravulo. Mi tenis miajn kvindekses dolarojn, kunpremitaj en ĉifitan bulon en mia poŝo.

“Ĉu vi estas la bankestro”? mi diris. Dio scias, mi neniel pridubis tion.

“Jes”, li  diris.

“Ĉu mi povas renkonti vin” mi petis,”private”? Mi ne deziris diri “private” denove, sed sen tiu vorto la afero ŝajnas esti memevidenta.

La bankestro rigaris min konsternite. Li kredis, ke mi havas teruran sekreton por malkaŝi.

“Envenu ĉi-tien”, li diris, kaj kondukis min al privata ĉambro. Li turnis la ŝlosilon de la seruro.

“Ni estas sekuraj kontraŭ interrompo ĉi-tie”, lid iris. “Sidiĝu”.

Ni du sidiĝis kaj rigardis unu la alian. Mi tute ne kapablis ekparoli.

“Vi estas unu el tiuj viroj de Pinkerton, mi supozas.”

Li divenis el mia mistera maniero, ke mi estas detektivo. Mi sciis, kion li pensas kaj mi sentis min eĉ pli malbone.

“Ne, ne de Pinkerton”, mi diris, ŝajne implikante, ke mi venas de rivala agentejo.

“Por diri la veron”, mi daŭrigis, kvazaŭ io insttigus min mensogi tiurilate.

“Mi ne estas detektivo, tute ne. Mi venis por establi konton. Mi intencas havi mian tutan monon en ĉi-tiu banko”.

La bankestro aspektis trankviligita, sed ankoraŭ serioza; li nun konkludis, ke mi estas filo de milionulo, de Rothchild aŭ de la juna Gould.

“Granda konto, mi supozas”, lid iris.

“Sufiĉe granda”, mi flustris.”Mi propones deponi kvindek ses dolarojn nun kaj kvindek dolarojn ĉiumonate, regule.”

La bankestro leviĝis kaj malfermis la pordon. Li vokis la kontiston.

“Sinjoro Montgomery”, li diris, malagrable laŭte. “Ci-tiu sinjoro deziras malfermi konton. Li deponos kvindek ses dolarojn. Adiaŭ!”

Mi stariĝis. Fera pordo oscedis malfermite ĉe unu flanko de la ĉambro.”Adiaŭ”, mi diris, kaj paŝis enla monŝrankegon.

“Eliru”, diris la bankestro froste, kaj montris fingre al la vera elirejo.

Mi iris al giĉeto de kontisto kaj ŝovis bulon de mono al li per rapide konvulsa manmovo, kvazaŭ mi estus iluziisto. Mia vizaĝo estis fantome pala.”jen”,mi diris. “Deponu ĝin”. La vortoj elbuŝiĝis tiel, ke ili ŝajniĝis diri, “Ni faru ĉi-tiun dolrigan aferon ĝis kiam min tenas manio. Li prenis la monon kaj donis ĝin al alia komizo.Li devigis min skribi la ciferon sur papareton kaj ssubskribi en libron. Mi neplu sciis, kion mi faras. La banko turniĝas antaŭ miaj okuloj.

“Cu ĝi estas jam deponita?” mi demandis per voĉo vibranta, senesprima.

“Jam farite”, diris la kontisto.

Tiuokaze, mi volas maldeponi iom. “Mia ideo estis debeti mian konton per ses dolaroj por tuja uzo. Iu donis al mi ĉeklibreton tra giĉeto kaj iu alia komencis klarigi al mi kiel ĝin kompletigi. Homoj en la bank certe havis la impreson, ke mi estas milionulo invalida. Mi ion skribis sur ĉekon kaj puŝis ĝin al komizo. Li ĝin rigardis.

“Kion, ĉu vi maldeponas la tutan summon”?

Mi ekkomprenis, ke mi estis skribinta kvindek ses anstataŭ ses. Estis tro malfrue rezoni nun. Mi havis senton, ke estas neeble la aferon ekspliki. Ĉiuj komizoj ĉesis skriblaborojn por min rigardi. Senbride pro mizero, mi faris plonĝon.

“jes,la tutan summon”.

“Ĉu vi maldeponas vian monon el la banko”?

“Ĉiun cendon el ĝi”!

“Ĉu vi ne plu intencas deponi”? diris la komizo, mirante.

“Neniam”.

Idiota espero min frapis, ke eble ili pensas, ke skribante la ĉekon oni insultis min kaj mi ŝanĝis mian opinion. Mi faris mizeran provon aspekti kiel viro fulmrapide kolerema. La komizo prepariĝis elpagi la monon.

“Kiel vi volas ĝin”? li diris.

“Kion”?

“Kiumaniere vi deziras ĝin”?

“Oh”, Mi subite ekkomprenis la signifon kaj respondis eĉ sen provo pensi.

“En kvindekoj”. Li donis kvindek dolaran bileton al mi.

“Kaj la ses”? Li demandis senemocie.

“En sesoj”, mi diris. Li donis monon al mi kaj mi rapidis eksteren. Dum la pordego svingis, ,I aŭdis la eĥon de muĝanta ridado, kiu leviĝis al la plafono de la banko. Ek de tiam mi ne plu enbankigas ion ajn. Mi tenas mian paperan monon en poŝoj de miaj pantalonoj kaj miajn ŝparaĵojn en arĝentaj dolaroj en ŝtrumpo.