Marlutroj kaj Konkoĝardenoj ĉu Konfliktoj?

Wally DuTemple

Marlutro

Marlutroj preskaŭ malaperis de la Pacifika marbordo de Brita Kolumbio al Alasko antaŭ 200 jaroj. Oni kalkulas ke tri cent mil marlutroj loĝadis laŭlonge de la okcidenta marbordo de NordAmeriko kiam Kapitano’ Ĵejms Kuk’ ( James Cook ) aĉetis peltojn ĉe ‘Nutka Saŭnd’  ( Nootka Sound ) en 1778. La molajn, ricajn peltojn li transportis al Ĉinio kie oni ŝategis ilin pro la plej densa hararo, varmo, aspekto kaj modo. Tial tiutempe ekstartis la komerca ekspluatado de marlutroj. Indiĝenoj, kiuj ĝis tiutempo kunvivis harmonie kun marlutroj apenaŭ gajnis de la amasa kaptado. Pli ol 18,000 peltojn britaj kaj rusaj komercistoj kolektis jare. Ĝis la jaro 1830 restis tiom malmulte ke la industria kolektado ĉesis.

Post la preskaŭa malapero de la marlutroj la marborda subakva ekologio ŝanĝiĝis. La marlutroj predis konkojn, krabojn, ĉiujn krustulojn sed speciale grave ili predis ekinojn, tiuj globformaj ekinodermojn, kiuj estas kovritaj de kalka karapaco kun longaj, ofte moveblaj pikiloj.

Ekino (Mara erinaco)

Kiam malaperis la marlutroj la ekinoj formanĝis senkontrole la fukojn, speco de brunalgoj, kiuj alfiksas sin al la marprofundo are kiel fukarbaroj. Estis ĝuste en tiaj fukarbaroj la lutroj pasinte loĝis. Marlutroj utiligis tiujn por ligi sin al la folioj, por loĝi, dormi, naski kaj prizorgi idojn. Mankante subhaŭtan grason kiel balenoj ili devas manĝi ĉiutage la egalon de al unu trionon de sia korpa pezo. Ne surprize ke okazis eksploda plimultigo de ekinoj, kaj simila eksplodo de la kvantoj de ĉiaj konkoj kaj krustuloj.

Krustuloj (Krustacoj)

Por pli ol cent jaroj la marbordaj indiĝenoj alkutimiĝis al la nova realo. Ili konstruis tiel nomatajn ‘konko-ĝardenojn’. Ili kolektis rokojn kaj metis ilin ĉirkaŭ sabloplaĝojn por ke la tajdakvo hezitu dum retiriĝo. Konkoj kaj krustuloj fariĝis pli grava aspekto de la indiĝena kulturo kaj dieto.

En 1960, sciencistoj de Alasko rimarkis ke en lokoj kie marlutroj ankoraŭ vivas ekzistis ankaŭ grandegaj amasoj de zosteroj, kaj fukarbaroj. Pere de ili floradis la bredlokoj de haringoj kaj aliaj marestaĵoj por subteni multe pli riĉa ekosistemo. Oni nomis la marlutrojn ‘specio endanĝerigita’.

Konkoj

Per internacia koopero, oni komencis plidisvastigi la bredadon de marlutroj. Suden ili transplantis ilin al bredokolonioj. Okazis la plej signifa kaj sukcesa halto de la neniiĝo de specio. Efektive la marlutroj rapide pligrandigis siajn teritoriojn suden, kaj komencis detrui la ‘konkoĝardenojn’ de la indiĝenoj.

Tiel granda sukceso en la protekto kaj reestbligo de marlutro gvidis al konflikto inter marlutroj kaj homoj. Oni nun provas trovi solvon de tiu konflikto per specifa protekto de ‘konkoĝardenojn’ kaj limigita permeso ‘rikolti’ marlutrojn por peltoj kaj viando.

Por la marlutroj kaj homoj nova problemo leviĝis la unuan de novembro 2016. Plonĝantoj trovis apud insularo ‘Hajda Gŭaj’ ( Haida Gwaii )  ‘atoman bombon’ je 25 metra de la marprofundo. En 1950, dum la tiel nomata ‘Malvarma Milito’ pereis US aerarmea bomba aviadilo en la maron. Antaŭ ol ĝi dispeciĝis, ĝi faligis la bombon en la maron. Oni diras ke la bombo estas “Mark 5 ‘Fat Man’ nuklea bombo sed plena je TNT anstataŭ plutonio. Sed kiu scias ĉu tiu klarigo estas ‘politika parolo’ por eviti panikon. Ni esperu ke la mararmeoj de Kanado kaj Usono sukcesos levi kaj malarmigi tiun bombon. Eĉ se ĝi nur enhavas TNT sufiĉas por detrui vilaĝon, kaj multajn koloniojn de marlutroj.