Makso Kaj Disleksio

Wally DuTemple

Makso Miro ne povis lerni kiel legi. Kiel dekdu jara knabo la elementa lerneja temo de legoscio estis koŝmaro.

Kiam Makso estis malgranda knabo en porinfana lernejo, neniu iam pensis pri la malsano kiun oni poste nomis disleksion. Sed li havis ĝin, malbonan kazon de ĝi. Neniu sciis tiutempe, ke tia malordo estas reala. Tamen, ni nun scias ke Disleksio (prefere vortblindeco) estas lingva malkapablo, kiu malhelpas uzi la lingvon, ĉefe lerni ĝuste legi kaj kompreni vortojn kaj frazojn speciale akuta por homoj kun nefonetikaj denaskaj lingvoj. Por li la nacia lingvo de la nova lando al kiu liaj gepatroj migris estis granda defio pro tio ke ĝi estis plenplena de silentaj silaboj kaj literoj . Krome, la sama sono povas esti literumita multmaniere. Li fariĝis viktimo de la nefonatika lingvo. Pro lia malkapablo lerni ĝin rapide oni konsideris ke li havas difektitan menson…..

Li ŝajnis esti bubaĉo pri la silentaj leteroj kaj pri vortoj kiujn oni devis parkeri por prononci. Li ŝajnis idioto ĉe la ortografio de pluraloj. Li balbutis kaj ne povis legi laŭte. Li estis infano kun fobio por la vortoj ne prononceblaj fonetike. La sarkasmoj kiuj falis de la instruista buŝo similis al bomboj kiuj diskrevis lian koron. Li ofte sentis la emon plori, sed rifuzis tiun urĝon pro obstineco bubaĉa. Li grimacis kaj kunpremis la pugnojn. Li nur provizore kapablis kontroli sian koleron.

Liaj gepatroj povis vidi, ke Makso hontis, ke mankis al li memestimo, ke li estas preta eksplodi. Pro tio ili dungis trejniston pri legscio, pri la legado por Makso. Ili ne sciis ke la instruistino estis enmigranto de Anglio kaj pasinte estis membro de la Londona Esperanto-Klubo. Ŝi tuje komprenis kial Makso suferis. Ŝi gratulis al Makso pro lia amo de fonetikaj vortoj. Ŝi donis al li kuketojn kaj varman ĉokoladan lakton. Ŝi nutris lian korpon kaj psikon dum vizitoj al privata hejmo. Ŝi diris al Makso ke li povas esti bona adepto por la lingvo, Esperanto.  Ŝi diris ke fonetika lingvo kiel Esperanto helpas al infano majstri la arton de legado. Speciale rilate al Esperanto estas la gramatkaj indikoj por verboj, adjektivoj, adverboj, substantivoj kaj nominativoj, kiuj estas regulaj. Tion Makso simple lernis tute rapide kaj nature pro la kvalitoj de Esperanto. Poste li lernis parkarigi la vidvortojn ( ne fonetikajn ) de la angla, kaj ridi pri ili.

Post kiam la trejnisto de Makso pri legscio instruis al li kelkajn frazojn por ridigi la literumadon de la angla Makso decidis utiligi siajn poemetojn kaj novan scion en klasĉambra ribelo. Kiam la instruisto pri la angla postulis ke li staru por literumi la vorton ‘house’ ( haŭs ) li ridete komplezis dirante.” Se la pluralo de ‘mouse’ ( maŭs ) estas ‘mice’ ( majs ) , tial la pluralo de ‘house’ estas ‘hajs’.” Klasanoj ridis kaj la instruistino koleris. “Estu senchava infano. Literumu la pluralon de ‘moose’ ( mus )”. Makso nun fiere akceptis la defion. Lia Londona esperantisto bone preparis lin. Li diris ke se la pluralo de ‘goose’ ( gus ) estas ‘geese’ ( gis ) tial la pluralo de ‘moose’ ( mus ) devas esti ‘meese’ ( mis ). Li tre fiere ne povis sin haltigi, kaj li diris, ‘Kiam mi havas unu ‘box’ ( boks ) kaj la puralo estas ‘boxes’ kial la pluralo estas ‘oxen’ kaj ne ‘oxes’. Li iĝis balbutanto de neregulaĵoj en la angla lingvo. Ju pli la instruistino kritikis lin kaj punis lin, des pli li ĝuis la aventuron. Eĉ kiam li estis devigata stari en angulo de la klasĉambro kun klaŭna ĉapo sur la kapo li ridedis por kolerigi la instruiston.

Makso eltenis la punojn kaj atendis senpacience por oportuno okazigi kaoson. La kampara lernejo estis nur unu ĉambra, kaj la necesejoj estis en apartaj lignaj ejetoj ekstere, unu por knabinoj, unu por knaboj. Makso secrete portis najlojn kaj martelon al la lernejo. Kiam la instruistino devis iri la la necesejo li postsekvis ŝin kaŝe kaj alnajlis la pordon por ke ŝi estu en kaĝo.

Makso estis oficiale elpelita de la lernejo. Tamen, lia kariero kiel leganto de literaturo pro la studo de la regula, fonetika lingvo Esperanto estis garantiita. Li fariĝis aŭtoro ne nur en Esperanto sed ankaŭ en la angla lingvo. Por Makso, lia finfina venko pri legoscio ne estis lia klimakso.