Heroo

Heroo (vera rakonto)

Wacław Rekowski

Estis varma, somera tago. Oni aŭdis voĉon de birdoj kaj krioj de infanoj  baniĝintaj en proksima lageto. Domoj de la vilaĝo estis malproksimaj de si.

Joĉjo antaŭ du semajnoj  kun premio finis lernadon de la kvara klaso de bazlernejo kajnun li havis  multe da libera tempo. Estis ferioj. Joĉjo antaŭ hejmo riparis sian biciklon. Aertubo de la rado estis difektita, do li flikis ĝin kaj pumpis.

Apude, kun plorego kuris vidkonata knabino, lernantino de pli juna klaso de la lernejo. Ŝi loĝis kun sia familio malantaŭ la arbaro kaj nun kuris ĉidirekte.

– Kio okazis ? – demandis knabo.
–  Mia … fratino…
– Kio kun via fratino?
– Ŝi dronis…
– Kie ŝi nun estas?
– En la lageto.
– En la akvo?
– Jes.

Joĉjo  preskaŭ ne scipovis naĝi. Li prenis la aertubon, kaj kurante kun la knabino lageten demandis:

– Ĉu neniu estas tie?
– Estas, sed…

Li jam ekvidis. Ĉe la akvo staris tri viroj, kiuj loĝis plej proksime, kaj vigle kunparolis. Proksime staris kelk de timataj geknaboj.

Dume Joĉjo pensis, ke ne estas ŝanco savi la knabinon. De leciono de biologio li memoris, ke la homo povas vivi senaere nur dum kelkaj minutoj. Distanco inter lia hejmo kaj la lageto estis ĉirkaŭ ducent metroj.

Unu el la viroj – poŝtisto – vadis ĉeborde kaj per stango sondis la fundon.

– Kie ŝi estas? – demandis Joĉjo.
– Tie, tie – oni montris kelkajn lokojn. La knabo naĝis kun la aertubo tie kaj tie sondante la fundon  per sia piedo.
– Tie – vokis la ploranta fratino de la dronata knabino.

Fakte tie. Joĉjo tuŝis ion sube  kaj  sentis  terurtremon. Li kaptis malvarman manon kaj unumane malfacile naĝis al la bordo. Oni provis revivi  malfeliĉulinon, sed ŝia spiro ne revenis. Venis ambulanco kun kuracisto kaj li konstatis la morton. Poste longe parolis kun la poŝtisto.

Post du tagoj en loka gazeto aperis artikolo titolita “Heroa  ago de la poŝtisto“