For de miaj okuloj!

Wacław Rekowski

Paŭlo jam duan fojon en lasta monato aŭdis tiun frazon. Li tre koleriĝis kaj brufermante la pordon foriris al sia ĉambro. Jes, li sciis, ke li ne estas bona filo, li multfoje promesis al patro kaj al si mem plibonadon de sia konduto, sed ĝis nun ne atingis tion. Ĉifoje la frazo tuŝis lin pli forte ol antaŭe. Eble tial, ke li estis sobra. Li sidiĝis ĉe tablo, apogis sian kapon sur la manoj kaj profunde ekpensiĝis. Liaj pensoj ne estis gajaj. Gaja estis lia vivo. Devis esti, pri tio li reziste strebis. Ĉu certe tia ĝi estis? Li mem de tempo al tempo dubis. La akra frazo de lia patro:  “For de miaj okuloj!” estis kaŭzita per laŭvica banka admono pro pli kaj pli granda sumo de pagendaj kreditaj partopagoj. La patro jam kelkfoje admonis lin al necesa ŝanĝo de lia vivmaniero, al bezono labori aŭ studi kaj serioze pripensi propran estontecon. Ja li jam estis dudek kvinjara kaj, nek laboris, nek studis.

Paŭlo ne estis tute malbona junulo. Li eĉ scipovis bone labori, kaj dum sia lernado li havis bonajn notojn malgraŭ maldiligenta karaktero. Lia ĉefa inklino estis netoleremo de enuo. Kaj enua estas ja laborado, lernado kaj eĉ ĉiutaga senamuza vivado. Paŭlo do serĉis ĉie kaj ĉiam amuzaĵojn. Ĝuste ili kostis de li la plej multe da mono kaj tempo. Li ne estis ebriulo, malgraŭ li ofte uzis la drinkaĵojn, kiuj plibeligis ĉiujn renkontojn kun kamaradoj. Vanaj estus provoj montri ĉiujn penojn de Paŭlo cele fari siajn tagojn pli atrakciaj. Inter konatuloj li estis nomata ventanimulo.

Hodiaŭ, post koleriginta parolo kun sia patro, Paŭlo komencis konsideri, kion plu fari, sed li estis tro ekscitita, por ion saĝan elpensi. Li sidis kaj gapis senpense antaŭ si.

Morgaŭe, post malbone tradormata nokto, li plu ne sciis, kion fari, tamen jam ne pensis pri distraĵoj, sed pri sia venonta sorto. Ĝis la vespero li ne eliris el loĝejo kaj longe konsideris eblajn direktojn de sia viva vojo. Unue Paŭlo konstatis tutan pravon de sia patro. Ja nur la drasta parolo de li kaŭzis emon ekpensi pri gravaj, pri la plej gravaj aferoj en lia vivo, kaj ankaŭ en vivo de lia patro.

Paŭlo ne jam sentis ofendita je la patro. Li bone sciis, ke li mem tre dolorigadis lin per sia konduto. Sekvan tagon li nememfide frapis pordon de la patra ĉambro, por ke sciigi lin, ke tuj eliras por serĉi sencon de sia vivo. La patro kurte respondis: -Vi revenu, kiam vi saĝiĝos.

Tie komenciĝis nova etapo de Paŭla vivo. Antaŭe li decidis ŝanĝi ĉirkaŭumon, elveturi ien malproksimen kaj ĉion komenci denove. Tuj li gvidis sin al stacidomo. Li jam estis decidema veturi al Gdansk, kiu ja estas granda havenurbo, do verŝajne eblas trovi tie bonan laboron, aŭ iun ajn laboron.

Kaj Paŭlo volis labori. Li devis labori.

Alveninte al la granda havenurbo Paŭlo aĉetis gazeton kun anoncoj kaj tuj komencis serĉi ofertojn de laboro. Kiom multe da anoncoj, kie trovi ĝustan? Tre multaj tuŝis profesiojn, pri kiuj Paŭlo eĉ ne aŭdis, multaj temis pri sezonaj servoj en restoracioj aŭ en butikoj. Tiuj ne interesis lin, ĉar li ne volis labori nur dum du aŭ tri semajnoj en iu butiko. Li serĉis seriozan laboron por longa tempo, sed li ankoraŭ ne sciis kiun. Fine li elektis du anoncojn kaj telefonis al ofertantaj firmaoj, sed ambaŭ bezonis spertajn laboristojn pri komerco. Kelkfoje Paŭlo tralegis esperdonajn anoncojn kaj ne trovis taŭgan, escepte se… li estus maristo. Kial ne. Paŭlo volus esti maristo.

– Ĉu mi povus labori ĉe vi mariston?

– Jes, vi povus, kiom longe vi ĝis nun laboris je tiu posteno? Vi ne laboris? Vi ne estas maristo.

Paŭlo vagis tra stratoj kaj pensis pri bezono tranokti kaj manĝi. Ho, li tute forgesis pri manĝado. Proksime estis restoracioj, sed li ne volis iri al iu multekosta, ĉar ne havis multe da mono. En mallarĝa strateto li ekvidis “Maristan Manĝejon” kaj eniris tien. Ene sidis unu maristo vestita maristan uniformon kaj du civilaj laboruloj. Ili manĝis bigoson, trinkis bieron kaj laŭte parolis. La bigoso bonguste odoris kaj Paŭlo ankaŭ mendis ĝin. Dum manĝado li aŭdis parolon de la viroj. Ili opiniis lastan salajron post reveno el ŝipirado kaj plendis pro malmulte da mono. La maristo nelonge foriris, kaj post li eliris Paŭlo.

Ĉe la pordo li momenton ekpensis. Li revenis kaj proksimiĝis al du kunparolantaj viroj kaj ĝentile petis permeson sidiĝi. Ambaŭ viroj rigardis lin scivole, kaj li demandis ĉu ili laboras en pola fiŝkapta ŝiparo. Ili ekridis ie malsincere kaj respondis, ke la pola ŝiparo de kelkaj jaroj ne ekzistas. Ĉio estis vendita. Paŭlo diris, ke li serĉas laboron kaj tre volus labori sur ŝipo. Dum kvaronhoro li eksciis, ke tio eblas, sed ne estas facila, same ne estas facila laboro en fiŝkapta ŝipo. La kunparolantoj laboris sur hispana ŝipo “Ŝarko” kaj diris, ke du laboristoj de prilaborado de fiŝoj malsaniĝis, do eble la ŝipestro donos laboron al li. Paŭlo, malgraŭ posttagmeze, iris serĉi la ŝipestron. Tiu unue postulis sanateston kaj ordonis rapidon, ĉar post du tagoj la ŝipo eliros Atlantikon.

Do okazis. Paŭlo kiel ŝipano ekŝipiris al oceano. Ĉiutage post seshora lernado pri navigado kaj pri preparado de fiŝoj li iome laboris ordonante ilaron bezonotan dum fiŝkaptado. Poste li sentis sin preskaŭ kiel turisto. Kiel bela estas maro! La dekan tagon  komenciĝis fiŝado kaj ekde nun neniu kalkulis laborhorojn. Ĉiuj peze laboris dum dek du, aŭ dek kvar horoj, kaj poste, post rapida manĝado tuj enlitiĝis. Tia laborado daŭris du aŭ tri tagojn, kaj poste same longe la ŝipanoj preparis kaptitajn fiŝojn al fridujoj. Dum tri monatoj de tiu penlaboro Paŭlo tute forgesis pri sia antaŭa senzorga vivo. Li spertis ŝultrodoloron kaj kalojn, sed li ja ankaŭ spertis ĝuon de ekdormado post penlabora tago. Fine ili proksimiĝis al Sudameriko. Restado en San-Paulo daŭros tri semajnojn. Ŝipanoj de “Ŝarko” prenis siajn salajrojn kaj eliris teren por ekkoni la urbon. Kelkaj jam konis ĝin kaj promesis montri al la aliaj vidindaĵojn. Unu el ili estis “Perlo”, restoracio kun bonaj drinkaĵoj.

La ŝipanoj vespermanĝis princindajn pladojn kaj trinketis bonegajn drinkaĵojn. Paŭlo kaj unu el liaj polaj kamaradoj ekhavis jam bonajn humorojn kaj deziris ekparoli kun ĉilandanoj. Ili ambaŭ konis apenaŭ hispanan lingvon, kaj brazilanoj ne uzis ĝin, sed helpe de gestado iom post iom ili ekkompreniĝis. Iumomente novekkonata brazilano ruĝiĝis, subite stariĝis kaj laŭte kriis “Mi ne permesos”! kaj ankoraŭ ion. Komenciĝis akra kverelo, kies kaŭzon neniu konis. Verŝajne iu vorto estis misuzata aŭ miskomprenata, kaj ĉiuj kapoj jam estis varmigitaj per alkoholo. La ofendiĝinta enlandano kunvokis siajn kolegojn kaj kune elkondukis Paŭlon kaj lian kamaradon eksteren. Proksimiĝis bataĉo. Paŭlo ekkriis al sia kolego: – Kuru, venigu policon, kaj jam sentis frapon sur sia kapo. Li forte elpuŝis la atakanto per sia kubuto, sed tuj ricevis batojn al maldekstra brako kaj brusto. Falante li ekvidis dekstre iun manon kun tranĉilo. Li rulfalis kaj piedbatis la manon, sed ne esperis eliri sendifekte. Antaŭ ol iu ŝuo atingis lin, li ĵetis sin eskapi. La plej proksima savo estis kajo kaj li senhezite kuris tien kaj saltis akven. Iu ĵetis ŝtonon, sed maltrafe, ĉar jam estis mallume.

Lin vekis malvarmego. Ankoraŭ li sentis nenion plu. Kiam li rehavis konscion, lin ekregis frostotremo. Estis frua mateno, la ĉielo almenaŭ heletiĝis. Tuta vestaĵo de Paŭlo estis malseka. Li provis kunvolviĝi pro malvarmo kaj ekĝemis pro doloro. Doloris lia brako, kapo piedo kaj… ĉio. Iumomente li ekaŭdis mallaŭtan parolon. La voĉoj estis belaj, junaj kaj iaj nekutimaj.

– Ĉu mi estas en la ĉielo – li pensis kaj provis malfermi siajn okulojn.

– Verŝajne jes – li denove fermis ilin. La parolo eksilentiĝis. Paŭlo ankoraŭfoje malfermis la okulojn, sed sunflavaj estaĵoj ne malaperis. Super li klinis tri infanoj; unu nigrulo kaj du blankhaŭtaj, blondaj knabinoj. Ĉiuj estis vestitaj per flavaj ĉemizetoj kun blua koro sur brusto. Unu knabino per dolĉa voĉo demandis lin pri io, sed li ne komprenis, li eĉ ne pensis pri kompreno de la vortoj, nur volis aŭskulti la voĉon. La knabo diris ion kaj ambaŭ knabinoj komencis vigle kun li interparoli. Nur nun Paŭlo provis ion kompreni, sed tio ne sukcesis, malgraŭ ilia lingvo ŝajnis konata al li.

La gejunuloj provis levi lin, tute ne atentante lian malsekan vestaĵon, kaj li provis ekstari sur siaj piedoj. Apoginte sur brakoj de la gejunuloj, la preskaŭ senforta ŝipano sukcesis trairi kelkdek metrojn al bushaltejo. De tie per buso ili alveturis proksime al granda moderna domo ornamita per flava ŝildo kun blua koro kaj literoj LBV.
Paŭlo rapide resaniĝis, ĉar krom kelkaj bluaĵoj li suferis nur postdrinkan kapdoloron. Li tuj konsentis resti en Legio de Bona Volo, labori kaj lerni la novan lingvon, kiu tiom plaĉis al li. Ĝi ankoraŭ pli ekplaĉis al li, kiam li eksciis, ke ĝi estas internacia kaj kiam li ekkonis ĝin. Jam post duonjaro li stariĝis instruisto de ĝi al infanoj kaj edukanto, kiu, pro gaja temperamento, estis tre ŝatata. Eĉ en televido oni publikis lian novan metodon eduki esperantan lingvon.

Paŭlo ofte pensis pri sia patro. Ĉu rememoras lin? Ĉu malbenas? Li deziris skribi al li venontjare, kiam li ekestos diplomita instruisto.

“Vi revenu, kiam vi saĝiĝos” diris la patro. Hodiaŭ Paŭlo ne scias, ĉu li saĝiĝis kaj ĉu li volas reveni, sed lia vivo tute ŝanĝiĝis.