Esperanto (vera rakonto)

Wacław Rekowski

Kiel kelkjara knabo, Karlo kaj lia frato ofte ludis kune kun Johano kaj du liaj fratinoj. Ili kuris, grimpis arbojn, kaŝludis ĉe ili, aŭ gvidis militojn en aleo kun grandaj tilioj. Karlo estis la plej aĝa kaj iom ignoris la aliajn, sed ĉiam ludado estis tre agrabla kaj tre grava por ĉiuj.

Poste, post jaroj ĉiuj lernis aŭ laboris diversloke, do ili renkontiĝis tre malofte. Cetere ĉiuj plenaĝiĝis kaj alie pasigis liberan tempon.

Karlo evidente admiris unu el fratinoj de Johano. Ŝi estis modesta, bela kaj tre inteligenta, kaj nomiĝis Eva. Karlo gvidis lokan junularan  sportgrupon kaj foje proponis al ŝi partoprenon en tiu agado, sed ŝi rifuzis.

Iam, tute hazarde, ili renkontiĝis kaj Eva informis lin pri Esperanto. Tio estis interesa por ambaŭ, do ili interkonsentis sekvasemajne interparoli pri ĝi. Eva  pruntedonis al li  du lernolibrojn de koresponda kurso.

Ĉijare Karlo edziĝis kaj translokiĝis. Sekvajare li venis al Eva por redoni unuan parton de la kurso. Ili longe kaj tre interese interparolis ne nur pri Esperanto.

Post kelkaj tagoj Karlo atendis  trajnon, por veturi al lia laborejo. Trajno venis, haltiĝis kaj elvagoniĝis… Eva. Ŝi ridetis, salutis lin, kaj trairante proksime tuŝis lian manon. Ĉu hazarde? Karlo kredas, ke ne.

La tuŝon li ofte rememoradas. Poste Eva forveturis kaj ili ne renkontiĝis dum dek jaroj. Antaŭ du jaroj Karlo atingis telefonnomeron de ŝi, sed ĝis nun ne kuraĝis telefoni. Eble pli bone ne fari tion…

Restis la alia parto de E – kurso.

Restis la aleo kun oldaj tilioj.