Eseoj

Wacław Rekowski

Mi parolas esperanto – mi pensas Bjalistoko

Kiu, dirante pri esperanto, pensas pri Bjalistoko?

Kompreneble esperantistoj, sed ne ĉiuj kaj ne ĉiam. Ja esperanto estas ne nur lingvo por kongresi kaj solene paroladi. Ĝi servas ankaŭ al kutimaj interhomaj kontaktoj kaj korespondado. Ja ekzistas esperantaj samprofesiuloj, samideanoj, familioj, kaj multaj turistoj, kiuj uzas la lingvon dum ĉiutaga vivo. Aparte kortuŝaj situacioj estas, kiam esperantisto renkontas dank al esperanto ĝuste tiun personon, kun kiu li (aŭ ŝi) volus pasigi pluan vivon. Jen du frataj animoj, kiuj neniam renkontiĝus, se ili ne konus la internacian lingvon verkitan de eminenta loĝanto de Bjalistoko. Pli kaj pli ofte okazas esperantaj edzecoj, kaj kreintaj de ili familioj estas la plej bonaj lernejoj de esperanto. De tie devenas denaskaj esperantistoj.

Certe antaŭ cent jaroj, kiam esperanto famiĝis, ĉiuj esperantistoj sciis, de kie devenas la neodinara eltrovaĵo. Certe sciis tion studentoj de Oxford, kiuj mem tiris droŝkon, per kiu veturis  tiom estimata kongresano kiel la verkisto de esperanto mem.

Verdire, kiam mi ekinteresiĝis pri esperanto, fascinis min ĝia taŭgeco en ĉiutaga vivo de ĉiuj homoj, ĉefe en internaciaj rilatoj, kaj mi ne tre atentis lokon de ĝia ekapero. Kompreneble baldaŭ mi eksciis pri Zamenhof kaj lia naskiĝurbo, sed ĉefe mi volis ekscii regulojn de la lingvo.

Laŭvorte la pola vorto, bjalistoko signifas  blankan taluson, sed en mezepoko per vorto “stok” oni nomis rapidfluan rivereton kaj ĉi tiun signifon laŭ legendo tuŝis eldiro de litova princo Gedymin, kiu ripozante en tiu loko dum ĉasado en XIV jc. diris, ke tio estas blanka rivereto, kio en iama pola lingvo sonis ĝuste “bjalistoko”.

La titolon “Mi parolas esperanto – mi pensas Bjalistoko” elpensis verŝajne tiu, kiu tiel pensas, do bjalistokano. Tie ĝi estas komprenebla.

Similan signifon enhavas kontraŭa esprimo: “Mi parolas Bjalistoko – mi pensas esperanto”, ĉar Ili ambaŭ montras emociajn ligojn de e-aktivuloj al movada laboro.

Post forta aktiveco esperanta agado komence dudeka jarcento sekvis jaroj malfacilaj kaj eĉ periodoj de persekuto, sed dum lastaj jaroj ligo de esperanto kun Bjalistoko tre fortiĝis.Tio estis videbla dum preparoj al 94 e-kongreso kaj dum la kongreso. Tiu ligo plu daŭras kaj plu famiĝas en la mondo dank al agademaj aktivuloj.

En komencaj jaroj de ekzisto de esperanto estis kelkcent personoj sciantaj pri ĝi kaj pri Bjalistoko, nun estas ili milionoj.

Elmigrintoj mi, vi, li…

Por kio elmigri? Ja ni povas vivi trankvile en nia amata patrujo tiom belege priskribita de niaj famaj poetoj, pentristoj kaj aliaj skribistoj. Ja ekzistas la “montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj, la kampoj per greno diversa pentritaj”. Jes, sed la montetoj, la kampoj hodiaŭ aspektas alie.  Alie vidas ilin nuntempaj spektantoj. Kial alie? Ĉar la spektantoj havas alian seĝon en spektejo. Alian vidpunkton.

Impreso de terkulturisto iranta inter spikoj kreskintaj el propramane semitaj grenoj diferencas de impreso de kondukisto de granda, forta kombajno aŭ de aŭtomobilisto veturanta per moderna rapida aŭto.

Tamen kaŭzo de nuntempa migrado la plej ofte estas tute alia. Multaj miaj konatoj kaj multaj miaj parencoj forveturis alilande por labori. Mi multfoje parolis kun ili pri tio. Ili longtempe lasas siajn familianojn, siajn hejmojn, por ke doni al ili pli bonajn ekonomiajn ĉirkonstancojn. Ĉiuj ili preferas laboron, kiu malgraŭ ne estas facila, estas kvar aŭ kvinfoje pli salajrata ol simila en patrujo. Kelkaj kuraĝis tion malgraŭ ne konas fremdan lingvon. Tie okazas evidenta, kiom pli facila estus interlanda vojaĝado kun konato de internacia lingvo.

Dum dekkelkaj jaroj elmigris el nia lando milionoj samlandanoj. Neniu povas koni ĉiujn kaŭzojn de tiuj dramaj decidoj, sed preskaŭ ĉiuj forte ligas kun ekonomiaj kondiĉoj de familia vivo. Simile okazis antaŭ dek kaj dudek jaroj.

Kompreneble ekzistas ankaŭ aliaj kaŭzoj de la elmigrado. Iuj volas ekkoni novajn kondiĉojn de la vivo, iuj ricevis oferton de interesa laboro. Fine iu ekkonis sian fremdlandan  edzinon aŭ edzon kaj forveturis familiiĝi. Kaj estas tiuj, kiuj simple fuĝas de pagado de alimentoj.

Do estus eraro opinii egale ĉiujn, kiuj forlasis sian patrujon.

Ĉiu regiona, landa aŭ monda oponio pri aperaĵo de la elmigrado kaj publikaj komentoj estas pli aŭ malpli malveraj. Preskaŭ nenian valoron havas ofte citataj ciferoj signifataj nombron de civitanoj elveturintaj el sia lando . Grava estas sorto de ĉiu unusola viro aŭ virino devigataj de cirkonstancoj lasi sian familion, aŭ memvole forveturantaj je multaj monatoj aŭ jaroj. Ja tempo perdita vivante fore de siaj samfamilianoj, parencoj kaj amikoj neniam revenos.

Antaŭ jaroj, mia kunlaboranto, kiu ofte laboris malproksime de sia loĝurbo, revenis hejmen kaj lia filo ne rekonis lin. La knabo ekvidante lin vokis al patrino:

– Panjo, iu sinjoro iras al ni.

Estas vero, ke la sinjoro ekhavis barbon kaj lipharojn, sed kiom da tempo pasas en nia familio sen ni? Ĉu tiu tempo ne estas perdita por ĉiam?

Se al iu tiu pasinta tempo ne gravas, tiu elmigru.

Kiu kulpas, ke multaj infanoj ne konas siajn patrojn? Tiuj, kiuj detruis kondiĉojn de vivo de niaj familioj.