Tradukoj

El la rusa, germana, belorusa, angla kaj ukraina – tradukis  Valentin Melnikov

Kial kato ne volas esti lavata
M. Simonova

Kato antaŭ kuv’ malĝoje
sidas, emas al forsalt’:
provu mem almenaŭ foje
lavi vin en fela palt’!

Blua birdo

(kanto de rusa rok-grupo «Tempomaŝino»)

Ni paŝadis al foraj foroj,
ne venkeblaj sen fortostreĉ’,
en embuskoj dum longaj horoj
malatentis pri pluv’ kaj neĝ’.

Ni ne brulas en flam’ terura,
kaj ne ploras eĉ sub tajfun’.
Ni – ĉasantoj de l’ bird’ lazura –
firme kredas je la fortun’.

 

Onidire dum lastaj jaroj
de ĉi birdo vanuis spur’,
kaj jam mankas lazur-birdaroj
en analoj de la natur’.

Blua birdo fuĝis transmare,
malaperis post horizont’, –
sed asertas ni senerare:
tio estas mensog’ sen hont’!

De la birdoj ne sinkis kvanto,
sed laŭ nuna pragmata mor’
troabundas la dezirantoj
persekuti ĝin kun fervor’.

Kaj la birdo jam sin defendas,
ja valoras por ĝi liber’,
do nun vane oni pretendas
ĝin renkonti ie sur ter’.

Ĝi ne fidas al homaj manoj –
ne mirindas la timo, ĉar
en arbustoj kaj inter kanoj,
ĉie gvatas malicular’.

Ŝtele rampas vi – sed jen moke
ĝi eskapas en pompa bril’,
kaj nur ĉiele vin logos voke
blua svingo de la flugil’.

 

Ĉu povas fil’ de suda ardo
Ilja Erenburg

Ĉu povas fil’ de suda ardo,
kun roza flor’ dum Nova Jar’,
kie troveblas vort’ «blizardo»
nek en memor’, nek en vortar’;
ĉu sub la blua firmamento,
ne paliĝanta eĉ por hor’,
kie senĉese dum jarcento
somer’ ĉiamas en langvor’;
ĉu helpos lin la pov’ imaga
eĉ por minut’, eĉ dum sonĝer’
kompreni en konscio svaga –
kion signifas «primaver’»;
kiel en marta tago frida,
dum morno regas en konsci’,
atendas ni, ke malrapida
ekmovu peze sin glaci’.

Laŭreato de «Liro-97», Jekaterinburg

 

Kanto de gvardiano

(I. Ŝvarc – B. Okuĝava, tr. V. Melnikov)

Mallongas viv’ de gvardiano,
kaj tial estas ĝi valor’.
Trumpeto vokas al avano,
sonoras sabroj jam en for’.
Dum benas vin ridet’ fortuna,
vi rajdas spite al danĝer’.
Ne ĵuru al virgino juna
pri am’ eterna sur la ter’.
Ne ĵuru al virgino juna
pri am’ eterna sur la ter’.

Daŭrigi gajan pacan horon
klopodas vane vi kun rid’.
Vi ne akiros firman gloron
sen verŝi sangon en milit’.
Kaj, kvankam dolĉas mond’ subluna,
l’ animon tuŝas malesper’.
Ne ĵuru al virgino juna
pri am’ eterna sur la ter’.
Ne ĵuru al virgino juna
pri am’ eterna sur la ter’.

Ĉampano fluas plenrivere,
malklaras pensoj pro la vin’.
Kaj kvazaŭ ĉio eblas, vere,
kaj por la viv’ ne estas fin’.
Sed kion sendos la destino –
el ligno krucon aŭ el fer’?
Ne ĵuru al la virgulino
pri am’ eterna sur la ter’.
Ne ĵuru al la virgulino
pri am’ eterna sur la ter’.

 

Matena gimnastiko

Vladimir Visockij

Spir’ profundu, manoj vastu,
unu-du! – sed nur ne hastu.
Vigla mens’, gracio kaj plastiko –
sana, sobra vivkutim’,
plezuriga por anim’
estas la matena gim-
nastiko.

Pro malvarmo ne trepidu,
unu-du! – surplanke sidu,
faru la ekzercojn kun fervoro.
For influon de l’ soci’,
spiru ĝis la prostraci’,
estu sporta inici-
atoro.

Se vi jam anhelas lace –
ek al saltoj, pli aŭdace,
ne timigos vin eĉ Antarktiko.
Pruvis la scienco brila:
nigran kafon malutilan
anstataŭos sport-profila-
ktiko.

Disvastiĝis inter homoj
unu-du! – malsan-sindromoj.
La viruson firme kontraŭstaru.
Kiu feblas – mortos for!
Do, konservi sanon por,
nepre la hardadon or-
de faru.

Superfluas eĉ parolo –
vi klinadu vin ĝis folo,
tamen ĉiam pensu pri plezuroj.
Se vin io ĝenas noce —
duŝu vin kaj frotu brose,
tre utilas akvaj proce-
duroj.

Mava vort’ ne trafos ŝoke –
tuj ekkuru ni surloke.
Gajnos ĉiu, eĉ la malspertulo.
Por kurado – jen stimulo:
diferenco estas nulo,
Ĉiujn egaligas kur-regulo.

 

Romanco

(V. Basner – M. Matusovskij,

  1. V. Melnikov)

 

Urbo silentis, silentis la domoj,
kantis tutnokte al ni najtingal’.
De l’ akacio floranta aromoj
nin frenezigis sub nokta vual’.

Lavis ĝardenon diluv’ primavere,
akvo malhelis sub luna radi’.
Kiel senlime naivis ni, vere!
Pro la juneco indulgu nin, Di’!

Jaroj forflugis kaj pasis junardo,
velkis la puro de l’ viva branĉar’.
Nun sole vintro kaj blanka blizardo
rememorigas pri ĝi kun amar’.

Dum furiozo de vento glacia
Nove kaj akre perceptas mi nun:
blanka floranta grapol’ akacia
ne reaperos, samkiel la jun’.

 

Ŝal’ de ĉeriza kolor’

malnova rusa romanco,

Pri l’ pasinto mi tute ne revas,
ne bedaŭras, sed restas memor’,
kiun ĉiam denove relevas
tiu ŝal’ de ĉeriza kolor’.

Tiu ŝal’ kovris min dum renkonto.
Pri la am’ diris li en sincer’.
La vizaĝon mi ŝirmis kun honto,
dum kisadis li min kun tener’.

Dum disiĝo li diris ĉagrene:
«Adiaŭo ja estas dolor’.
Vian belon ornamas konvene
tiu ŝal’ de ĉeriza kolor’».

Pri l’ pasinto ne revas mi tute,
Nur la koron sufokas angor’,
kaj al brusto alpremas mi mute
ŝalon de la ĉeriza kolor’.

 

 

Kanto el la filmo «Tri tagoj en Moskvo»

(E. Kolmanovskij – L. Derbenjov, I. Ŝaferan, tr. V. Melnikov)

Al mi parolas vi pri am’,
sed la parolo vane ekis.
Mi viajn vortojn aŭdis jam,
kaj ili tute min ne vekis.

Refreno:
Eble vi en mond’ plej bonas eĉ,
sed pri tio dume mankas pruv’:
Neĝer’ unua –
ne estas neĝ’, (2)
pluver’ unua –
ne estas pluv’.

Do iam poste, sed ne nun,
alvenos am’, de l’ sort’ hazardo;
kvazaŭ diluvo en aŭtun’,
aŭ januare ŝtorm’-blizardo.

Refreno.
Kaj tiam mi, eĉ malgraŭ vol’,
vin vidos per rigardo nova,
kaj pleje gravos la parol’,
ĝis nun sensenca kaj senpova.

Refreno.

 

Bela Malproksimo

(Je.Krilatov – Ju.Entin, tr. V. Melnikov)

  1. Aŭdas voĉon mi el Bela Malproksimo,
    voĉon puran kiel la matena stel’.
    Sonas voĉo – kaj alloga voj’ sen limo
    Turnas mian kapon kiel karusel’.

Refreno: Ho, Malproksimo Bela,
ne estu vi kruela, (2)
kruela al mi!
De pura freŝa fonto
mi iras al estonto, (2)
ekiras mi al vi.

 

  1. Sonas voĉo kaj tenere kaj bonkore,
    ĝi min vokas al fabela sorĉa mond’.
    Sonas voĉo – jen demandas ĝi rigore:
    kion faris mi hodiaŭ por estont’?

Refreno.

  1. Mi promesas esti pura en animo,
    kaj amikon ne forlasi en malĝoj’.
    Mi rapidas al la Bela Malproksimo,
    logas min neesplorita hela voj’.

Refreno.

 

Kanto el la filmo «Moskvo–Kasiopeo»
muziko: Vladimir Ĉerniŝov
vortoj: Robert Roĵdestvenskij
E-traduko: Kirill Ŝvedov, Valentin Melnikov

  1. Pasis nokt’ – kvazaŭ dolor’ – for.
    Dormas Ter’ – daŭru kviet’ pli.
    Voj’ sen fin’ sekvos post la aŭror’,
    Kaj longa voj’ pretas nun por mi.

Refreno:
Granda mond’ restos kun mi plu,
ĉiu tag’, ĉiu ties hor’.
[Steloj certe nin ne prenos,
se mi ion lasos for.] – 2foje

  1. Sekvu min de vintra tag’ frost’,
    Sekvu min de akvofal’ bru’,
    Sekvu min de ĉerizarbo spros’,
    Boskosusur’, de ĉielruĝ’ lum’.

Refreno.

  1. Sekvu min de l’ patroland’ bel’,
    Lulu min, kvazaŭ en mar’, lin’.
    En la kosm’, apud alia stel’,
    Suno de l’ Ter’ benos per lum’ min.

Refreno.

Rideto

Muziko: Vladimir Ŝainskij
Vortoj: Miĥail Pljackovskij

  1. Pro ridet’ vekiĝos ĉielark’,
    pro ridet’ la morna tago ekserenos.
    La rideton donu sen avar’,
    kaj multfoje ĉi donac’ al vi revenos.

Refreno:

Kaj post tio jam, sen dub’,
tuj ekdancos blanka nub’,
kaj lokusto violonos en kvieto.
Granda fluo de river’
komenciĝas de akver’,
amikeco komenciĝas de rideto. (2-foje)

  1. Pro rideto gaja de la sun’
    trista pluvo finos plori, ĝojigate,
    la arbar’ silenti ĉesos nun,
    kaj per verdaj manoj ĝi aplaŭdos ŝate.
  2. Pro ridet’ varmiĝos atmosfer’
    por heliko kaj por granda elefanto.
    Do ŝaltiĝu ĉie sur la Ter’
    La ridetoj, kvazaŭ lampoj en girlando!

 

Nuboj

  1. Jegorov

Paca ter’ en herboj dronas,
blankaj nuboj ĉion kronas.
Jen la nubo dekstre fonas –
estas mi, estas mi, estas mi,
mi famon ne bezonas.

Bezonatas jam nenio
por ĉiela kompanio.
Estus viv’ kiel premio.
Vivus ni, vivus ni, vivus ni –
sed flugas grupo nia.

 

Ĉi doloro ne degelas,
reviviĝo ja fabelas.
Kial do milit’ kruelas?
Kial do, kial do, kial do
nin ĉiujn morto celas?

Super dom’ fumeto soras,
palas kaj amarodoras.
Panjo, panjo, vi angoras:
mia voĉ’, mia voĉ’, mia voĉ’ –
mallaŭtas ĝi kaj foras.

Preter larmoj kaj ridetoj
superflosas en kvieto,
ne degelas nuba reto.
Nuba flug’, nuba flug’, nuba flug’ –
eternas la ripeto…

 

Ŝi forlasis subite

 

Ŝi forlasis subite
min en tiu maten’.
Ŝia verda peruko
restis sur la kusen’.

Lasis ŝi en banĉambro
sur la glata kahel’
ceramikan dentaron
kun la tuta makzel’.

Ŝi ne prenis la ungojn,
kaj sur tabla angul’
kuŝas la okulvitroj
kaj la vitra okul’.

Restis sur la tapiŝo,
forgesitaj en hast’,
du protezoj de kruroj
kaj du manoj el plast’,

 

brovoj kaj okulharoj
laŭ la moda fason’,
la oreloj kaj lipoj,
mamoj el silikon’.

Sur la lito sidante,
pensas mi en stupor’:
ja se restis ĉi tio –
kio do iris for?

 

Somero por duopo

  1. Brogis urbon sun’, al ni terure tedis
    polvo en aer’, varmego de juni’.
    Ni al suda mar’ duope forimpetis
    kaj neniu par’ feliĉis tiam pli ol ni.

Refreno:

Tri semajnoj, tri semajnoj fore –
maro, suno, manoj kun tener’.
Tagoj flugis, flugis meteore,
nia – por duopo – pasis jam somer’.

  1. Post la dolĉa temp’ disigis nin la urbo
    en tumult’ enua de problema vic’.
    Hasto de afer’, laciĝo kaj perturbo –
    grizaj tagoj turnas nin senĉese en vortic’.

Refreno.

  1. Daŭros kanto eĉ post fino de kupletoj,
    kaj ĉi nokte tintas via telefon’:
    «Sciu, ke mi jam aĉetis du biletojn,
    ree tri semajnoj sudaj estos je dispon’.»

Refreno.

 

La vortoj sen signif’

En lumo de kandel’ speguloj brile helas.
Sur fundo de pokal’ ekŝaŭmu via sorĉ’.
La vortojn sen signif’ mi lace elanhelas.
Estingis flamon vi, ne brulas nia torĉ’.
La vortoj sen signif’ vinjetas falsan decon.
La vortoj sen signif’ – facilas la eldir’.
La vortoj sen signif’ – pardonu la vantecon,
La vortoj sen signif’, finbrulas mia spir’.
Jam apud via dom’ tintilo ne eksonos,
de hasta mia ir’ ne implikiĝos spur’.
Ekeston de la fin’ mi senti ne bezonos –
De l’ vortoj sen signif’ fatalas la aŭgur’.
Suĝeton verku pri tenero kaj somero,
kun mola herbo kaj odoro de cejan’.
Jarcentoj ŝutas sin kaj tremas ĉiu ero.
La vortoj sen signif’, la amo iĝis van’.

 

Multas ni

Robert Roĵdestvenskij

Multas – homoj – ni en nia mondo.
Pense rompas kapon la geni’:
en ĉi vivo, en la viva rondo
nun freneze plimultiĝis ni!

Batas la eksplod’ demografia,
kaj rompiĝas mara bord-lini’.
Urboj ŝvelas, kvazaŭ puso fia.
Tre multegas, tro multegas ni!

Multas ni. (Saĝulo laŭdas bombon.)
Multas ni. (Ondaron tranĉas ŝip’.)
Multas!.. Tamen certe homa nombro
ne sufiĉos por milit-disip’.

Laciĝo

La teron venis laco, neevitebla sufer’!..
Laciĝis naski soldatojn patrinoj de nia ter’!
Laciĝis ludkarte aŭguri, esperi en vana mistik’…
Bataluniformon kudri laciĝis vestofabrik’!
Al morta batalo flugi laciĝis potenca jet’!
Portadi tankojn surdorse laciĝis arbara vojet’!..
Laciĝo planedon katenas, sed mankas temp’ por ripoz’.
Eĉ maro apenaŭ tenas militajn ŝipojn dum kroz’!
Saporon de fera plago ne povas ĝi senti plu,
kaj kaŝi la submarinojn profunde en akva blu’!..
Laciĝis pro tondroj ĉielo, la tero nun lacas ĝis sven’ —
anstataŭ urboj — nur celoj situas sur ĝia eben’!..
Dum tiuj longaj jarmiloj eĉ stulta severa metal’
laciĝis esti armiloj por bruska senfina batal’!

(Presita en «Paco», #6,1988)

El la poemo 210 paŝoj
La paco

Fortegaj prodoj vivas sur la Ter’.
Senĉese de mateno ĝis vesper’,
somere, vintre, tage kaj dum nokt’
ni portas ŝarĝon, pezan kiel rok’…
Trenante, lace portas ni sur dorsoj
la ŝarĝon de kvereloj kaj rimorsoj,
de longaj frostoj kaj esperoj vantaj,
de amikecoj fluaj kaj konstantaj,
de forpasintaj jaroj aventurojn,
de ies man’ kaj lipoj mildajn spurojn…
Do tiel ĉi. Sed ne pri tio temas!
Kutima ŝarĝo nin ne forte premas…
Krom tiu ŝarĝo, vere nur imaga,
ni portas pezon de danĝero plaga.
Po dudek tunojn portas ĉiuj ni!..
Ĉu vi ne scias fakton tiun ĉi?
Por vi agrablas vivo sen sufer’.
Sed intertempe sur malgranda Ter’
preparis oni tian municion –
pri ĝia kvant’ eĉ di’ ne havas scion!..
La bomboj dume dormas en trankvil’.
Kaj ŝajnas, ke ne estus eĉ util’
pri bomboj rememori kaj rezoni…
Sed se kolektus kaj dividus oni
la ekplodaĵon el iliaj sinoj
al ĉiuj homoj – viroj kaj virinoj,
al junaj, sanaj, al kadukaj, blindaj,
kovardaj, laboremaj kaj glorindaj,
al ĉiuj vivaj en la mondo vasta –
de l’ tag’ unua ĝis la tago lasta,
loĝantaj en fumoza urba ret’,
zorgantaj pri ĝardenoj en kviet’,
egale! – do laŭ tiu ĉi kalkul’
po dudek tunojn havus ĉiu ul’!
Jen vivas ni. Kaj ĉiu el amas’
po dudek tunojn portas por okaz’…
Gastame ridas junulino ĉarma.
Sopiras fraŭlo en loĝej’ malvarma.
Jen vipas lagon fiŝkaptist’ senlace.
Maristo en drinkejo dormas pace.
Pilot’ zumkantas en ĉiela blu’.
Po dudek tunojn ĉiuj portas plu!..
Eterne valsas la baletistin’.
Potencaj prodoj! Mi estimas vin…
Ĉasisto iras tra l’ arbaro densa.
Rigardas fajron la ŝerif’ senpensa.
Studento super libro gratas nukon.
La dommastrino bakas poman kukon.
Ruladas baritono belmotive.
Po dudek tunojn portas ni dumvive!..
Sportisto tremas, sed ne pro timem’ –
ĉu povos salti li sub tia prem’?!..
Oldulo portas panon el vendej’
en sako. Kaj tornistro peza plej
per dudek tunoj ŝarĝas la oldulon.
Kaj laco nebuligas la okulojn.
Neniun ja preteras tiu doz’…
Funkcias akuŝejo sen ripoz’.
Por ĉiu ĵus naskita bebo eta
jam dudektuna ŝarĝo estas preta.
Sur feblaj ŝultroj – dudek tunoj pendas!
Pro tio ĉiuj beboj plore plendas…
…Tra vivtumulto, rido kaj dolor’
ni tiun pezon portas kun fervor’.
Sur ŝultroj, ĝiboj ni trenadas lante
ĝin kiel sklavoj, tute ne povante
enfosi aŭ dronigi la minacon,
al malamik’ proponi fi-donacon…
Sed – diablo prenu ĝin! – ĉi tiu prem’
kreita estas de la homoj mem!
Malica inventaĵ’ de sciencistoj,
notita orde en sekretaj listoj,
celita jam – al ĉiu – dudektun’…
Nu kiel? Ĉu esperas vi ĝis nun
terglobon savi de inferkoŝmar’?..
Survoje, etendita kiel bar’,
petante tremas mano de infan’.
Abundas bomboj. Tute mankas pan’.
Turmentas mondon eksplodaĵ-abund’.
La tero krie ĝemas el profund’!
Ĝi, ŝajne, volas perdi la memoron.
Pro siaj prodoj sentas ĝi hororon!..
Po dudek tunojn portas nuna gent’.
Sed kiom – post jardeko? Post jarcent’?
Do se eĉ sen milito, sen eksplodoj…
Ĉu tio estas voj’?! – respondu, prodoj!..
…Kaj nokto nin ĉirkaŭas per malhel’.
Senfunda, kvazaŭ arsenala kel’.

[rimarko de la tradukinto: en la originalo temis pri po 15 tunoj. Dum jardeko, pasinta inter aperoj de la originalo kaj de la traduko, la kvanto de armiloj sur Tero, bedaŭrinde, plu kreskis. Tial mi konscie uzis alian ciferon…]

 

  1. Bogdanoviĉ

el la belorusa tradukis Valentin Melnikov

Romanco

 

Stelo Venus’ super tero aperis,

rememorigis pri fora tener’…

Kiam renkontis mi vin, same helis

stelo Venus’ super ter’.

 

De tiu temp’ kun fidel’ mi rigardas

noktan ĉielon, serĉante je l’ stel’.

Amo kvieta al vi flagre ardas

de tiu temp’ kun fidel’.

 

Tamen disigas nin sort’ kaj destino;

mi ne revidos vin, certe, ĝis mort’.

Firme mi amis vin, ho karulino,

tamen disigas nin sort’.

 

Sur malproksima teren’ mi sopiros,

amon kaŝinte en kor’ kun ĉagren’.

Ĉiuvespere la stelon admiros

sur malproksima teren’.

 

Vidu ĝin foje kun trista silento, –

niaj rigardoj kuniĝos en dist’…

Ke reviviĝu la am’ por momento,

vidu ĝin foje kun trist’…

 

Romanco

Ne alportas kvieton la tago, nek nokta obskur’,

ja per flamo infera bruligas min am’ en tortur’.

Sed konatas ja: por ke mildiĝu dolor’ en brulvund’,

vi almetu malvarmon, plej bone konvenas la grund’.

Do pacigu min, tero humida, enprenu vi min

por estingi suferojn kaj revojn pri la amatin’.

 

Trioleto

Rigardis foje mi al sun’,

nun la okuloj ne plu vidas.

Sed mi l’ eternan nokton spitas –

Rigardis foje mi al sun’!

Kaj, kvankam ĉiuj min priridas,

mi la respondon donas nun:

Rigardis foje mi al sun’,

nun la okuloj ne plu vidas.

 

Menta odor’

(P. Broŭka, trad. V. Melnikov)

Tiun vesperon ĝis nun mi sopiras.
Suno fenikse arbaren subiras,
arboj susuras en milda langvor’.
Menta odor’. Menta odor’…

Paŝoj facilaj sur pad’ el ravino.
Blanka kaptuko de svelta knabino,
kvazaŭ ŝutita per stela dekor’.
Menta odor’. Menta odor’…

Iri renkonten, konfesi anime –
klara feliĉo jen staras proksime.
Voki mi volis – sed venis stupor’.
Menta odor’. Menta odor’…

Pasis jardeko aŭ eble dekduo.
Koro sopiras pri la rendevuo,
koron senĉese turmentas angor’.
Menta odor’. Menta odor’…

Montoj lontanaj paseon forbaras.
Ŝajnas momente – apude ŝi staras.
Krias mi voke. Silentas la for’.
Menta odor’. Menta odor’…

 

Vi susuru, betuloj

(E. Ĥanok — N. Gileviĉ, tr. V. Melnikov)

Vi susuru kviete
super mi, ho betuloj,
milde lulu kaj benu
per eterna motiv’;
kaj mi kuŝos, ripozos
apud vojo malnova,
sur aroma herbejo,
sur la verda dekliv’.

Kaj mi kuŝos, ripozos
apud vojo malnova,
metos kapon al supro
de la alta tumul’,
kaj la manojn tutlacajn
disetendos mi larĝe,
kaj piedojn – en valon,
kovru ilin nebul’,

Vi susuru kviete
super mi, ho betuloj,
varman teron karesu
kun trankvila amsent’;
kaj mi kuŝos, ripozos
apud vojo malnova,
mi laciĝis vagadi,
venu dorm’ por moment’.

Heinrich Heine

El la germana tradukis Valentin Melnikov

***

Milde fluas tra la kor’
kanto primavera.
Flugu, melodi-sonor’,
en la vast’ aera.

Flugu longe, sen ripoz’,
super domoj flutu.
Se troviĝos tie roz’ –
ĝin de mi salutu.

 

William Shakespeare

Soneto 90

konsidere la rusan tradukon de S. Marŝak
kaj la muzikon de S. Nikitin

tradukis Valentin Melnikov

Se vi malamos – do prefere nun,
dum tuta mond’ min klinas al despero.
Vi estu kruda moko de fortun’,
sed ne la lasta guto de l’ sufero.

Se mi eltenos premon de l’ angor’,
ne batu min ponarde el embusko,
ke ŝtorma nokt’ ne daŭru sen aŭror’
per pluva grizo de maten-krepusko.

Forlasu min ne antaŭ vivofin’,
dum mi pro bagatelaj plagoj feblos.
Mi ŝatus, ke vi tuj forlasu min,
do scios mi: pli granda plag’ ne eblos.

Ja ne ekzistas plagoj sur la ter’
krom perdi vin por ĉiam, sen esper’.

 

Se

  1. Kipling

Se vi konservas kapon en lucido,
dum la popolon regas jam panik’,
se vi ne donas kaŭzon por malfido,
eĉ kiam ne plu kredas vin amik’;
Se, malgraŭ laco, povas vi atendi,
rezisti al mensogo kaj malam’,
ne cedi al despero, ne pretendi
je plaĉaspekto kaj saĝula fam’;
Se vin obeas revoj – sed ne male,
se regas vi la pensojn en konsci’,
se al Triumfo kaj Fiask’ egale
rilatas vi sen troa emoci’;
Se vian vorton oni hipokrite
transformas je kaptilo por stultul’,
sed post frakas’ de viaj faroj, spite,
obstine rekomencas vi de nul’;
Se povas meti vi sur unu karton
la tutan havon, riske je bankrot’,
kaj ĉion perdi, kaj reprovi starton,
sen diri vorton pri perdita lot’;
Se via kor’ kaj nervoj, malgraŭ trivo,
plu servas eĉ en stato de ruin’,
kiam nenio restas por la vivo,
krom Volo, kiu diras: «Tenu vin!»;
Se, parolante, vi kondutas inde,
kun Reĝoj ne forgesas pri popol’,
kaj se vin oni fidas, sed ne blinde,
kaj ĉiuj sekvas vin – laŭ propra vol’;
Se ĉiu hor’ de via vivo plenas
per la impeta kuro sen humil’,
al vi la tuta Tero apartenas,
kaj pli – vi estas Homo, mia fil’!

Du koloroj
(A. Bilaŝ – D. Pavliĉko)

Mi estis forironta dum junaĝ’
el patra dom’ printempe en mateno.
Ĉemizon panjo brodis por vojaĝ’
per ruĝa kaj per nigra silkfadeno.

Koloroj miaj du, koloroj du,
kaj ambaŭ sur la tol’, kaj ambaŭ en la kor’.
Koloroj miaj du, koloroj du:
la ruĝa estas am’, kaj nigra – la angor’.

Tra l’ vivo krude pelis min destin’,
sed revenadis mi al hejma vojo.
Plektiĝis, kvazaŭ brode de l’ patrin’,
lini’ de mia ĝojo kaj malĝojo.

Tempiojn miajn tuŝis jam grizec’,
sed riĉon mi ne strebas kaj evitas.
Jen la havaĵ’ – malnova tolopec’,
kaj tuta mia viv’ sur ĝi broditas.