Leterfragmento

Valentin Melnikov

…Tamen pli kaj pli, ĉiam denove obsedas min la fantazio pri nia renkonto, nia kunesto. Pardonu, ke mi imagas ĝin iom aliel ol vi: ĉiuj homoj estas diversaj, kaj la mondpercepto de viroj principe diferencas disde tiu de virinoj. Probable mi estas neordinara anime, tamen korpe mi ja estas sama kiel ĉiuj, kaj “esto determinas konscion”. Mi estas absolute sincera kaj esperas je via komprenemo kaj kunsentemo… Mi ŝatus ke vi trasentu ĉion, kion mi priskribas kaj ekvolu travivi tion ankaŭ en realo. Do bonvolu legi tre malrapide, eĉ ripete, provu vive imagi tian ĉi fluon de eventoj, memorante, ke por mi ĉiam pleje gravas fari bonon kaj agrablon por vi: tro bone mi konscias, ke en via vivo ege maloftis ĝojoj… Probable al vi ĝis nun neniam bonŝancis renkonti vere indan viron: por multaj la ĉefa enhavo de la vivo estas drinkado, tre multaj pensas nur pri si mem kaj ne estimas virinon kiel homon. Iuj “faras monon” kaj ĉiam pensas nur pri mono. Pluraj pro diversaj kaŭzoj simple ne ĝisvivas la konvenan aĝon… Eble al vi malhelpis ankaŭ la devige truditaj kondutreguloj, ja en negranda urbo oni tre ŝatas atenti kaj komenti vivon de najbaroj, pro tio multaj homoj timas fari ion “malaprobindan” – kaj perdas sian ŝancon je feliĉo.

Tamen ja la naturo pli fortas kaj saĝas ol ajnaj homoj – do ne eblas kaj ne indas rezisti al ĝi, ĝi tutegale venkos kaj punos la rezistantojn. Ambaŭ ni estas homoj maturaj, multon spertintaj en la vivo kaj jam multon komprenantaj, do povas paroli pri ĉio absolute libere, sincere kaj senĝene… Ne ĉion en la mondo ni povas ŝanĝi, tamen ja ni povas ĝojigi unu la alian, neniun damaĝante – do pligrandigi la kvanton de ĝojo kaj bono en la mondo. Saĝuloj diras: preferindas fari kaj eble poste bedaŭreti, ol ne fari kaj bedaŭregi. Kial rezigni, senigante nin ambaŭ je ĝojoj – kiuj ja tiom raras en nuna peza vivo?! La naturaj sentoj kaj deziroj estas pleje homaj kaj absolute sensencas pro tio honti. Principe ĉio dependas nur de ni, ni havas ŝancon por plibonigi nian vivon, ekmovi ĝin de la stagna punkto – do indas provi, aliel ĉio restos por ĉiam same griza kaj morna kiel ĝis nun. Tiel aŭ aliel, ĉiu homo de temp’ al tempo bezonas malstreĉiĝi kaj forgesi pri “plumba aĉeco de la vivo” – por ne freneziĝi, ne perdi la deziron vivi… Bona poeto Gafur Gazizi skribis siatempe:

Kie estas romantiko?

Eble en la Rom-antikvo,

aŭ en iu roman-tiklo –

tion scias neniam’…

Mi revas, ke nia renkonto iĝu la plej ĝua kaj impresplena evento de tuta via vivo, aŭ almenaŭ – de la lasta jardeko, ke vi rememoru (vi tion preskaŭ tute forgesis en ĉiutagaj zorgoj) kaj klare konsciu: vi estas Virino, inda admiron kaj adoron. Certe, vi svage memoras tion, sed nur teorie, ja pli frue neniu rilatis al vi tiom atente kaj sentoplene, kiom vi meritas… Kaj nun nia renkontiĝo instigos vin rigardi la mondon “per aliaj okuloj”, rimarki en ĉio unuavice la bonon. Vi vidos, ke la mondo estas bunta, plena de impresoj kaj ĝojoj; ke homoj estas bonkoraj, sinceraj kaj helpemaj; ke ĉiu nigra nokto iam finiĝas kaj eĉ tre longa obskura tunelo nepre eliras al lumo. Vivi indas, vivi estas interese!

Vi iam skribis pri via fantazio – kiel ni dancas en luksa kaj pompa balo. Belege, romantike… Tamen, ĉu la homo povas esti tute sincera kaj senĝena, libere fluigi siajn sentojn, ne surhavi maskon de hipokrita monduma deco – meze de granda homamaso, kun laŭta muziko kaj akra lumo? La societo ĉiam ŝatas konformistojn kaj kondamnas la homojn, kiuj iel diferencas disde la plebo (certe, temas ne pri riĉeco aŭ nobla deveno, sed pri intelekto, talento kaj animaj kvalitoj – ja eĉ senriproĉe edukita aristokrato ofte havas tute primitivan menson kaj malican karakteron), mokas la honeston kaj sinceremon. Por esprimi siajn korinklinojn, oni ĉiam prefere serĉas kvietan izolitan lokon, for de fremdaj scivolemaj okuloj kaj klaĉemaj langoj. Do restu ni duope.

Vespero… Ni trinkas teon en negranda ĉambreto (aŭ kuirejo, ne gravas). Sur la tablo – diversaj dolĉaĵoj, simplaj sed bongustaj (mi jam diris, ke mi ŝatas havi por teo samtempe plurajn specojn de dolĉaĵoj, do vi povos elekti tion, kio pleje plaĉas al vi. Espereble vi ne estas ligita per ia dieto kaj povas manĝi ĉion, kion ŝatas?..), meze – florbukedo (kiaspecajn florojn vi preferas?). Duonlumo… Ekstere povas esti vento kaj pluvo, sed ni estas en varmo kaj komforto. Softe tiktakas horloĝo, sed la tempo tute ne gravas, ni ne bezonas ien rapidi. Ni mallaŭte interparolas, pri ĉio kaj pri nenio, aŭ silentas – ja tiom multe jam estas dirita en leteroj, ke ni povas kompreni unu la alian sen vortoj. Via mano kviete ripozas en la miaj, kaj ni ambaŭ sentas, ke tiel formiĝis plia kanalo por senvorta interkompreno, rekte de l’ animo al la animo.

Estas ĉirkaŭ noktomezo. Ni sidas sur mola divano – tiom proksime, ke facile aŭdas spiron unu de la alia. Mi sentas al vi plej subtilan teneron, eĉ ne esprimeblan per vortoj – nur kiso povas esprimi ĝin… Mi kisas vin kaj sentas ke tio por vi agrablas, vi ne retiriĝas, do mi komencas kisi viajn manojn – ĉiun fingron aparte, poste la pojnon, brakon, delikate, malrapide moviĝante supren. Vi estas, verŝajne, en leĝera bluzo, prefere senmanika – ja en la ĉambro varmas kaj vi ne bezonas surhavi superfluajn vestaĵojn… Same tenere kaj delikate mi kisas viajn vangojn, kolon, la ĉeno de miaj kisoj glitas de la kolo al la ŝultro kaj reen – do, por ke tiu ĉeno ne interrompiĝu, mi akurate, diskrete malfiksas la supran butonon de via bluzo, poste la sekvan, demovas la leĝeran ŝtofon. Vi eĉ ne rimarkas tion, vi nur ĝuas la kisojn kaj karesojn. Vi jam nenion atentas, nenion diras, ne moviĝas – vi malstreĉiĝas en plej oportuna pozo, kaj la tuta mondo ĉirkaŭe, ŝajne, degelas kaj ĉesas ekzisti. Vi ĝuas miajn karesojn, kaj mi, tre-tre malrapide malfiksante la butonojn kaj formovante la ŝtofon, kovras per kisoj ĉion, kio iom-post-iom aperas el sub ĝi. Samtempe mi karesas vin per manoj, jen per apenaŭaj tuŝetoj de fingropintoj, jen per facil-delikata masaĝo. Via bluzo jam delonge estas for. Mi karesas viajn mamojn, molajn kaj elastajn, kaj sentas, kiel streĉe rigidiĝas iliaj pintoj. Mi malagrafas vian mamzonon – certe ankaŭ tion vi ne kontraŭas, ja nun jam nenio malhelpas al vi spiri absolute libere, pli kaj pli profunde, kaj pli bone senti miajn tuŝojn. Mi kisadas vian bruston, longe kaj tenere karesas la mampintojn per miaj lipoj kaj lango.

Kiom da tempo pasas tiamaniere – ne eblas ekscii, la tempo kvazaŭ haltis. La feliĉuloj horloĝojn ne observas, kaj certe mi estas feliĉa apud vi, mia rava, mia senkompara! Nun mi staras antaŭ vi surgenue kaj en pia adoro kisas viajn genuojn, poste poiomete moviĝas supren laŭ la gamboj. Jes ja, en la ĉambro varmas kaj komfortas, vi ne bezonas hejme surhavi ŝtrumpojn, do mi povas senobstakle ĝui kaj ĝuigi vin, tuŝante kaj kisante viajn femurojn. Se via jupo estas mola kaj larĝa, mi nerapide, preskaŭ nerimarkeble levas ĝian randon, por kisadi viajn femurojn pli kaj pli supre. Se ĝi striktas, vi baldaŭ mem ekdeziras liberiĝi de ĝi, ke nenio katenu vin, nenio baru la karesojn kaj ĝuojn. Vi denove iomete ŝanĝas la pozon, por trovi la plej oportunan – nun vi kuŝas en plena malstreĉiĝo kaj langvoro. Mi plu kisadas kaj karesas vin, ĉiuloke kaj ĉiuflanke, mia mano facile glitas laŭ via brusto kaj ventro, kaj mi sentas sub la maldika ŝtofo mildan susureton de viaj haroj – tiuj ĉiam kaŝitaj, plejsekretaj… Kaj en tiu momento vi profunde ekspiras kaj ektremetas per tuta korpo, antaŭĝuante la plej superbajn plezurojn. Mi brakumas vin, ĉirkaŭprenas vian talion, kaj miaj manoj glitas suben, liberigante vin de la lasta vestoparto.

Do jen fine vi aperas antaŭ mi en plena, absoluta, perfekta beleco, per nenio ŝirmata, preta abunde frandi miajn kisojn tutkorpe. En la ĉambro mallumas, nur kelkaj radioj de stratlanternoj kaj eble de la luno penetras tra kurtenoj, tamen tio sufiĉas por mi – mi admire rigardas vian ravan belon: la konturojn kaj reliefojn, la tenere helan haŭton… Sed preskaŭ kontraŭvole miajn okulojn altiras la sola ombro sur la hela fono, la ĉarma trianguleto. Mi tenere alpremiĝas al ĝi per vango, kisas ĝin. Via pozo denove ŝanĝiĝas, apenaŭ rimarkeble, kaj jen antaŭ mi estas la delikata falteto de viaj alternativaj lipoj… Dume mi ne scias precize, kiaj ili estas – sed certe molaj, humidaj, sentivaj, sopirantaj je kareso… Ili kvazaŭ sorĉas min, mi ne povas flankenigi la rigardon, kaj al mi ŝajnas, ke ankaŭ per ili vi al mi ridetas. Niaj lipoj kuniĝas en longa kiso… Iu povus malkonsenti, sed mi certas, ke tia kiso multe pli agrablas – por ambaŭ! – ol ordinara kiso inter buŝoj. Ja lipoj de buŝo povas esti sekaj, aspraj, iam povas malhelpi la dentoj ktp, kaj respondi al tia kiso oni povas nur konscie, kaj nur per lipoj kaj lango – sed la amorlipoj estas ĉiam molaj kaj teneraj, kaj al la plej intima kiso vi reagos ekster konscio, tutkorpe, arde, mi sentos tion kaj ĝojos ke sukcesis plezurigi vin. Mia lango glitas laŭ viaj lipoj, disigas ilin, vibras interne, tiklas la etan burĝonon… La fragile delikataj petaloj ŝveletas, malfermiĝas, pli kaj pli soifas karesojn, ne povante satiĝi – kaj vi ĝuegas, ĝemas en volupta ekstazo!

Eble vi petas ripozon kaj ni kuŝas apude trankvile, mi nur milde brakumas vin. Sed baldaŭ denove kreskas la deziro kaj mi denove kisadas vin tutan, nenion preterlasante: viajn vangojn, kolon, ŝultrojn, brakojn; poste bruston, ventron; poste mi drivas suben, kisadas viajn femurojn – laŭlonge, ĉiuflanke, ekstere kaj interne – kaj denove revenas al la rava, mirakla trianguleto. Viaj gamboj kuŝas sur miaj ŝultroj… Mi ne vidas tiumomente vian vizaĝon, sed scias kaj sentas, ke ĝin nun lumigas serena feliĉa rideto. Jen vi denove poiomete ekscitiĝas, denove ĝemetas pro plezuro – sed mi tion preskaŭ ne aŭdas, ĉar viaj femuroj alpremiĝas al miaj oreloj… Se vi deziras, vi reciprokas miajn karesojn, tamen mi ne insistas: se vi preferas nur ĝui mem – estu tiel! Estu ĉio laŭ via elekto, gravas, ke al vi estu bone. Eble vi havas proprajn preferojn – do mi volonte plenumos ĉiujn viajn dezirojn. Por mi grandega ĝojo kaj feliĉo estas jam la konscio, ke mi donacas al vi la plezurojn, kiajn vi spertis neniam antaŭe, kvankam ĝuste vi, kun via delikata kaj sentiva animo, meritas tiujn plezurojn pli ol iu ajn.

Denove longa, longa kiso inter la lipoj de mia buŝo kaj de via trianguleto, denove vi spasmetas kaj ĝemetas pro plezuro. Mi dankegas la sorton pro tiu reĝa donaco – la ebleco ĝuigi vin, tio perfekte sufiĉas por povi diri: mi scias, kio estas feliĉo. Tamen eble (ne nepre, sed mi esperas, kvankam tute ne insistas…) vi ekdeziros absolute plenan, perfektan kuniĝon ne nur de niaj animoj, sed ankaŭ de niaj korpoj. Certe, sen via deziro mi tion ne faros… Eble vi flustretas unusolan vorton, kvankam mi facile komprenas vin tute sen vortoj kaj sentas viajn emociojn samkiel miajn proprajn. Kaj jen ni komencas, kiel diris la poeto, danci la plej bonan en la mondo dancon – sen lumo, muziko kaj robo… Vi larĝe disigas la gambojn, firme brakumas min, kaj ni kunfandiĝas en unu tuton. Malaperas limo inter mi kaj vi, malaperas la ĉirkaŭo, restas nur nia komuna korpo, en kies centro arde pulsas, triumfas la vivo!.. Mi klare sentas, ke mi havas flugilojn – tio estas viaj gamboj, krucitaj sur mia dorso. Nin balancas varma maro, tuta oceano de amoro – jen per grandaj malakutaj kaj malrapidaj hul-ondoj, jen la ondoj plifortiĝas, alvenas ŝtormo… kaj fine ni trovas nin sur la bordo de kvieta golfeto – tute senfortaj, sed feliĉegaj!