Fajron sentas mi interne

Ulrich Matthias

Ree unu el tiuj senfinaj noktoj. Mi ne povas ekdormi, eble eĉ ne volas. Mia animo estas kaptita de malgajo, de iu senkaŭza, malplena malgajo. Melankolie mi filozofiumas, ne sciante, ĉu mi nur pensadas, ĉar mi ne povas ekdormi, aŭ ĉu mi eble ankaŭ ne povas ekdormi pro mia pensado.

Verŝajne estas jam la kvara. Je la sepa mi jam devos ellitiĝi kaj iri al la lernejo. Tie mi ne volas denove esti laca, sed veka kaj freŝa, por kontribui pli al la lecionoj. Miaj buŝaj notoj devos pliboniĝi. ‘Manfred’, diris sinjoro Hausmann, mia instruisto pri historio, ‘via ĝisnuna buŝa noto estas ‘mankohava’.’ Verŝajne estas bone, ke li diris tion, ĉar tio povas instigi min ŝanĝi min mem. Mi ne plu volas esti iu trankvila, pensema knabo, sed vigla kaj sprita, ŝatata de la aliaj…

Mi devas ekdormi nun, mi nepre devas. Ĉu eble helpas fantazii? Antaŭ miaj okuloj aperas la vizaĝo de Martina. Mi vidas ŝiajn belajn blondajn harojn; mi imagas ŝin apud mi, sur mi, sub mi. Miaj brakoj premas ŝin al mi, mia brusto sentas ŝiajn mamojn, ŝian molecon, ŝian varmon… Sed mi ne troviĝas en la ĝusta animstato; mia ekscito ne adekvatas al ŝia beleco. Tamen, mi laciĝas…

* * *

La vekhorloĝo sonoras. Estas jam la sepa. Kelkajn minutojn ankoraŭ, kaj mi devos ellitiĝi. ‘Bonan matenon, panjo… Jes, mi tuj leviĝos…’. La matenmanĝo rapide enstomakiĝas. Mi iras en la kelon, suprenportas mian biciklon kaj ekveturas.

La klara, matena, somerfina aero freŝigas mian spiriton. Mi veturas laŭ la herbejoj apud la rivero Diemel al Warburg. Kelkajn minutojn antaŭ la oka mi atingas la lernejon, eniras en la klasĉambron. Tuj mi ekvidas Martina. ‘Bonan matenon!’, mi diras al ŝi. – ‘Bonan matenon!’, ŝi reciprokas. ‘Iomete time ŝi diris tion’, mi pensas, ankoraŭ dum momento fiksante mian rigardon sur ŝiaj okuloj. Ĝuste pro tiu timemo ŝi tiom ravas min; ĝuste pro tiu simileco inter ni du mi trovas ŝin tiom simpatia. Mallonge mi salutas kelkajn aliajn samklasanojn, kaj fine la leciono komenciĝas.

Sinjorino Keller, mia instruistino pri la germana, eniras, kaj ĉiu metas sian libreton ‘La elektaj afinecoj’ sur la tablon. Dum la venontaj du horoj ni denove parolos pri tiu romano de Goethe. Mi ja legis ĝin, sed nur supraĵe, ĉar mi ne aparte interesiĝas pri la problemoj de homoj antaŭ 200 jaroj. Mi havas miajn proprajn zorgojn, kaj mi estas ankoraŭ laca pro la mallonga dormo. Tamen, mi devas kontribui, kunparoli…

* * *

Je la fino de la du horoj mi konstatas, ke mi ne multon perceptis de la lecionoj. Miaj pensoj ja de tempo al tempo okupiĝis pri la romano, sed pli ofte pri Martina kaj aliaj temoj, kiuj min tuŝas pli. Kaj mi bedaŭrinde denove silentadis. Ĉe sinjorino Keller tio ne gravas; ŝi iel ŝatas min – eble, ĉar mi neniam ĝenas ŝin dum la instruado. Se ankaŭ miaj venontaj stilekzercoj estos bonaj, mi certe ricevos ankaŭ denove la noton ‘bone’ en la atesto. Tamen, se mi ne sukcesas pli vigle kontribui en ŝiaj lecionoj, mi verŝajne ankaŭ ne sukcesos kontribui pli en la lecionoj de sinjoro Hausmann. Kaj li ne donas bonajn notojn al silentemaj lernantoj, ĉar ja la buŝaj notoj gravas plej…

Pensante pri tiu ĉi problemo, mi iras en la paŭzejon, halon konsistantan el du larĝaj koridoroj, kie la lernantoj pasigu la paŭzojn precipe – sed ne nur – dum ekstere pluvas. Tra la vitraj vandoj de la paŭzejo mi vidas la lernejan korton, sur kiu kelkaj lernantoj amuziĝas per kaptoludoj kaj futbalo. Iam, antaŭ tri aŭ kvin jaroj, mi ankaŭ pasigis miajn paŭzojn tiel. Mi ŝatis ludi futbalon per tenisa pilko, kvankam la ŝvito estis iomete malagrabla en la komenco de la venonta leciono. Sed iam tio ĉesis – eble ĉar nun, en la 11a klaso, ni estas jam preskaŭ plenkreskaj. Miaj samklasanoj ne plu ŝatas tion; ili pasigas la paŭzojn alimaniere.

Mi vidas grupeton da ili stari kelkajn metrojn for de mi kaj iras al ili por iomete kunaŭskulti. Neniu min rimarkas, neniu cedas lokon al mi, tiel ke mi povu aliĝi al la grupeto anstataŭ stari ekster la rondo. Dum kelkaj minutoj mi aŭskultas. Ili parolas pri motorcikloj kaj pri homoj, kiujn mi ne konas. Kelkfoje ili ridas. Mi iomete kunridas, kvankam mi ne vere komprenas, pri kio ili parolas. Mi ne vidas eblon enmiksiĝi, mi sentas min ignorata. Mi decidas forlasi la grupeton kaj vagas sencele tra la paŭzejo.

Mi malŝatas paŭzojn, precipe tiujn longajn, 20-minutajn, kiel nun. Abundas lernantoj el aliaj klasoj, kies vizaĝojn mi parte jam konas, parte ne. Kaj fine mi ekvidas mian samklasanon Peter kun lia belaspekta amikino. Mi observas ilin dum momento, vidas, kiel li ĉirkaŭbrakas kaj kisas ŝin. ‘Li rajtas tuŝi ŝin!’, mi pensas, sed tuj konsciiĝas pri tio, ke tiu penso estas malbela. ‘Mi ja ĝoju pri la feliĉo de la aliaj homoj!’, mi diras al mi. Sed kun bedaŭro mi konstatas, ke momente mi tute ne inklinas al ĝojo. Peter estas malbona lernanto; li ja eĉ venis al nia klaso lastjare pro tio, ke li devis ripeti ĝin. Kaj li eĉ ne aspektas pli bele ol mi. Nur ĉar li estas pli parolema…

Mi pluiras, pluvagas, rigardante ĉirkaŭen. Ie sidas Martina kaj interparolas kun sia amikino Veronika. ‘Kial ne kun mi?’, mi demandas min, sciante ke la respondo al tiu ĉi demando gvidos min al la radikoj de la malfeliĉo, kiun mi sentas.

Mi pripensas. Interparoloj komenciĝas, se iu alparolas alian personon. Se iu ne alparolas aliajn personojn, li tamen povas havi interparolojn. Ekzemple homo, kiu tute ne alparolas aliajn, devus havi precize la duonon de la interparoloj ol li havus, se li havus normalan alparolemon. Kaj tio povus sufiĉi por tamen senti sin bone. Sed ial tio ne ĝustas. Mi devas esplori, kial.

Se iu havas ion por diri, kiel li elektas la personon, al kiu li diras tion? Certe gravas la pripenso, ĉu la alia persono ŝatas esti alparolata. Oni prefere alparolas homojn, ĉe kiuj oni supozas, ke ili ĝojas pri tio. Kaj verŝajne multaj supozas, ke homo, kiu ne ofte mem alparolas aliajn homojn, ne ĝojas pri interparoloj, do ankaŭ ne ŝatas esti alparolata. Sed mi tamen ŝatas esti alparolata! Necesas do diri tion al ili, por ke ili ŝanĝu tiun bildon pri mi…

Interparoloj povas esti supraĵaj aŭ profundaj. Ĉe ĉi-lastaj certe gravas ankaŭ la konfido. Konfido estiĝas per malfermeco. Necesas do malfermi min…

Dum tiuj pensoj ankoraŭ okupas mian cerbon, gongofrapo anoncas la finon de la paŭzo. Mi reiras en la klasĉambron, kie komenciĝas la leciono de sinjoro Hausmann pri historio. Rimarkante, ke mi sentas min ankoraŭ laca kaj nun krome maltrankvila pro la pensoj ekĝermintaj en mi, mi decidas prokrasti mian planon, jam ekde hodiaŭ pli vigle kontribui al la lecionoj.

Post la fino de la leciono, en kiu mi do silentis, komenciĝas 5-minuta paŭzo, kiun tiuj, kiuj ne eliras por fumi cigaredon, pasigas en la klasĉambro. Mi iomete observas Martina kaj vidas, ke ŝi eligas el sia tornistro sian matematikan kajeron. Mi memoras, ke niaj hejmtaskoj ĉi-foje estis relative malfacilaj. Temas pri pruvoj de matematikaj teoremoj pere de indukto, kaj solvante tiujn taskojn hieraŭ posttagmeze, mi supozis aŭ eĉ certis, ke neniu el miaj samklasanoj sukcesos solvi ilin. Hodiaŭ ni ne havas lecionojn pri matematiko, sed morgaŭ, kaj mi scias, ke Martina, kiu neniam forgesas fari siajn hejmtaskojn, nepre volas fari ankaŭ la nunajn.

Al aliaj homoj mi nur malvolonte malkaŝas la solvojn – sed al ŝi… Kia plezuro estus, senti ŝian proksimecon, sperti, ke ŝi aŭskultas min, eĉ se temas nur pri matematiko! Kia ĝojo, finfine iam interŝanĝi kun ŝi pli da vortoj ol nur ‘Bonan matenon!’, ‘Saluton!’ kaj ‘Ĝis!’…

Kaj fakte, ŝi demandas Veronika, ĉu ŝi scias, kiel solvi tiujn matematikajn problemojn. ‘Ne’, respondas Veronika, kaj aldonas: ‘Demandu Manfred!’ Mi agrable surpriziĝas, iĝas iomete nervoza kaj nun eĉ pli atente observas ŝin. Mi rimarkas (aŭ kredas rimarki), ke ŝi iomete ruĝiĝas, kaj konstatas, ke ŝi eĉ ne riskas rigardi al mi. Se ŝi rigardus, ŝi vidus, ke mi staras sola, do havas tempon, kaj momente povus imagi nenion pli belan ol montri al ŝi mian helpemon, mian bonan volon…

Mallonge poste Martina remetas sian kajeron en la tornistron kaj elprenas siajn aferojn por la sekvanta leciono de la latina. Mi iel ŝatas tiujn lecionojn, kvankam ili estas tedaj. Sed mi ĉiam ĝojas, kiam doktoro Kramer, kiu instruas nin, diras: ‘Tio estas frazo por vi, Manfred!’ Tio signifas, ke la frazo estas aparte malfacila, kaj ke nur min li opinias kapabla traduki ĝin.

Post la fino de la leciono, en kiu mi nur iomete malpli bone ol kutime tradukis miajn frazojn, denove estas pli longa, 10-minuta paŭzo. Mi iras en la paŭzejon, kaj denove enuas vagante inter la konataj kaj nekonataj lernantoj. Denove mi vidas Peter kun lia amikino, sed ĉi-foje iom pli forte ol antaŭe altrudiĝas la malnova frazo: ‘Li rajtas tuŝi ŝin!’… Ili karesas kaj kisas unu la alian. ‘Kion signifas ‘ami’?’, mi demandas min. ‘Ami’ signifas preferi unu personon al la aliaj, do malpreferi aliajn personojn favore al unu! Ĉu amo, aŭ pli ĝenerale, ĉu amikeco ne ĉiam signifas havi antaŭjuĝojn kontraŭ aliaj, la ne-amatoj, la ne-amikoj? La antaŭjuĝon, ke la aliaj ne estus tiom bonaj amikoj kiel la favorata persono? Ne, mi ne ŝatas tiujn pensojn. Sed mi ne povas eviti ilin…

Mi pluiras, vidas homojn, vizaĝojn, kiuj ne rimarkas min. Io mute krias en mi: ‘Rigardu!… Rigardu min, kiun vi ignoras, min, la senkulpan malamaton…!’ Sed neniu rigardas. Iel ekscitita, nervoza mi estas. Feliĉe tiu ĉi paŭzo ne daŭras tiom longe. Tuj komenciĝos la leciono pri fiziko. Estas unu el miaj plej bonaj fakoj…

* * *

Je la 12a horo kaj duono la instruado finiĝas. Mi veturas hejmen, biciklante tra la apudriveraj herbejoj. Sola. Mi pripensas, kial mi veturas sola. Ankaŭ por la aliaj el mia urbo la lecionoj ĵus finiĝis. Ankaŭ ili devos bicikli tra la herbejoj. Certe ankaŭ hodiaŭ kelkaj veturas kune, verŝajne nur kelkajn minutojn post mi. Kial mi ne atendas ilin? Mi memoras, ke hieraŭ mi veturis kune kun Karsten al la lernejo, ĉar ni hazarde renkontiĝis tie, kie niaj vojoj kunfandiĝas. Li estas tre parolema, sed tamen li ne sukcesis eligi multajn vortojn el mi. Nur de tempo al tempo frazeton, sed plej ofte nur la vorton ‘jes’.

Ĉu li rimarkis, ke mi tamen ĝojis pri la interparolo? Aŭ ĉu li simple opinias min teda, malinteresa konversacianto? Ĉu li estonte evitos min, ĉar li preferas paroli kun pli interesaj homoj, tiel, ke mi neniam lernos vigle interparoli? Mi devas eskapi el tiu ĉi diabla cirklo.

Mi alvenas hejme kaj tagmanĝas kun la familio. Malmultaj interparoloj, kiel kutime. Paĉjo kritikas, ke panjo kuiris la ruĝan brasikon tro mola, tro kaĉa. Dirk, mia plej juna frato, konsentas kaj aldonas, ke ankaŭ la viando ne estas bona.

Post la tagmanĝo mi iras en mian ĉambron kaj tuj prenas la lastan numeron de nia lernejana gazeto. Mi relegas la antaŭparolon, en kiu Ralf, la plej aktiva inter la redakcianoj, plendas pri la malgranda kontribuemo de la lernantoj. Jam antaŭ preskaŭ duona jaro tiu numero aperis, kaj jam tiam mi pensis, ke eble ankaŭ mi ion verkos pri tio, kio tuŝas min. Sed nur nun miaj planoj iom konkretiĝis. Ĝi povus esti efika helpilo por sciigi al miaj samklasanoj, kion mi volas, devas diri al ili… Sur la dua paĝo mi trovas indikon pri la eldonkvanto: 500 ekzempleroj. Nia gimnazio havas 900 lernantojn, do almenaŭ ĉiu dua ĝin legas.

Mi plu trafoliumas ĝin, serĉante respondon al grava demando: Ĉu tio akordiĝus kun la resto de la gazeto? Mi vidas stultajn ŝercojn, malseriozajn desegnaĵojn. Sed feliĉe mi trovas ankaŭ seriozajn, emociajn artikolojn de Ralf pri atomenergio kaj malarmado. Tamen, neniu parolas pri sia internaĵo, krom eble Irene en sia poemo pri meditoj ĉe la bordo de rivereto. Sed mi ne volas verki versojn, mi volas plejeble rekte diri ion… Finfine mi venas al la konkludo, ke malgraŭ ĉio eblas aperigi ion en ĝi.

Mi remetas la gazeton sur la bretaron kaj komencas fari miajn hejmtaskojn. Poste mi iras en la loĝoĉambron, por iomete legi en gazetoj kaj revuoj.

Subite mia patro eniras.

‘Ĉu vi ankoraŭ bezonas vian biciklon?’, li demandas en malafabla tono.

‘Ne, hodiaŭ ne plu.’

‘Do enmetu ĝin en la kelon!’

‘Ne necesas. La biciklo estas ŝlosita.’

‘Enmetu vian biciklon!’, li ordonas koleriĝante.

‘Kial mi enmetu ĝin? Eĉ ne pluvas.’

‘Mi diris, ke vi enmetu vian biciklon.’

‘Jes, sed kial?’

‘Ĉu vi enmetos vian biciklon?’, li demandas minace.

‘Ne necesas.’

Sed tio estis tro por li. Li eksplodas de kolero, batas per la plata mano kontraŭ mia postkranio, per la tuta forto, unufoje, dufoje. ‘Ne tiom forte, Karl!’, krias mia patrino, sed mi jam ekkrias, ekploregas, tremas per la tuta korpo, sentas perturbon en mia cerbo, rimarkas tamen post momento, ke ankoraŭ ĉio funkcias. Mi povas ekstari, retiriĝi al mia ĉambro por pluploregi en kvieto. Kun iuspeca kontento mi rimarkas, ke mi ploregas senhonte, kvankam paĉjo ĉiam malŝategis la ‘ploraĉadon’ de siaj filoj. Ili ja ne estas knabinoj, ne, viroj ili fariĝu, viroj!

Mi rimarkas la bonfartigan efikon de la plorado kaj ĉirkaŭrigardas per la ankoraŭ malsekaj okuloj en mia ĉambro. Ĉio aspektas iomete malklare, sed… nenio ŝanĝiĝis, ĉio restis same kiel antaŭe. Sur mia apudlita ŝranketo staras ankoraŭ mia plej ŝatata pluŝbesto, la blanka ursido, kiun mi prenas kaj karesas. Mi palpas ĝian felon, premas ĝin al mia vango. Ĝi estis mia kristnaska donaco, kiam mi havis kvin jarojn…

Mi sentas min laca kaj decidas enlitiĝi. Post iom da tempo venas panjo. ‘Ho, ĉu jam enlite?’, ŝi demandas, kaj aldonas per milda, kompatema voĉo: ‘Vi ja ne ĉiam devas spiti vian patron!’ Sed mi ŝajnigas, ke mi ne rimarkas ŝin. Mi ja ne plu estas infano.

Rapide mi endormiĝas.

* * *

La tagon poste min okupas iomete aliaj pensoj ol la antaŭan. Mi sentas min bone, sed rimarkas, ke mi tamen ne kapablas ŝanĝi min tiel, ke mi fariĝas pli vigla ekstere, pli parolema. Jam antaŭe mi pensis pri tio, ke verŝajne mia edukado faris min timema – sed nun mi certas pri tio. La fakto, ke eldiroj de mi povis kaŭzi koleron de mia patro, igis min silentema. Eĉ mian patron mi iel timas, kaj des pli la malpli konatajn homojn, do la instruistojn kaj ankaŭ la samklasanojn…

En tiu tago mi enlitiĝas frue, sed ĉi-foje mi denove ne povas ekdormi. Tro viglaj estas la pensoj, tro forta la deziro, esplori kaj klarigi mian sorton.

Mi pensas pri mia patro. Jam de la komenco mi timis lin, ĉar li insultis, minacis… kaj, ne tre ofte, tamen, eble unu- aŭ dufoje jare, li plene perdas la memregadon, fariĝas ebria de kolero. Mi memoras, ke jam antaŭ kelkaj jaroj okazis situacio kiel hieraŭ, kaj min teruris la kruela maljustaĵo, kiun mi spertis. Mi ne plu volis vivi en tia mondo, volis mortigi min. Sed mi konsideris, ke tiam mi neniam plu povus diri al la mondo, kion mi suferis, dum, se mi pluvivas, mi povos rakonti, skribi pri tio, helpi ŝanĝi la mondon, kiun mi sentis tiom senkora, maljusta, kruela. La mondo, kiel, eble, Dio ĝin kreis, aŭ, pli bone, kiel ni ĝin trovas, donus al la homoj ĉion por fariĝi feliĉa, se ili traktas unu la alian bone.

Sed paĉjo ne kapablas fari tion, ĉar li mem spertis kruelan edukadon! Mi memoras, ke li ofte diris, kiam liaj infanoj ne obeas: ‘Se mi estus dirinta tion al mia patro, mi estus ricevinta batojn, bategojn!’, kaj li riproĉis sin mem: ‘Sed mi, mi estas tro indulga, tro indulga mi estas!’

Mi memoras la vizaĝon de mia avo. Li estis nazio, konvinkita nazio ĝis sia morto antaŭ tri jaroj. Ĉiudimanĉe nia familio vizitis lin. Ofte ni, la infanoj, enuis tie. Iam mi prenis malnovan libron de sur lia bretaro, ĉar sur ĝia dorso mi legis la vortojn ‘Mia batalo’. Tio memorigis min pri Adolf Hitler, pri kiu mi jam multon aŭdis, kaj fakte temis pri tiu fama libro. Malferminte ĝin, mi legis la dediĉon: ‘Al la loka kamparana gvidanto Ferdinand Brinkmann agnoskante liajn meritojn pri la germana popolo’ aŭ simile, mi ne plu bone memoras. Sekvis la vortoj ‘Heil Hitler!’ kaj la subskriboj de iuj distriktaj gvidantoj. Mia avo – jen adepto de ideologio, kiu predikis severecon, rigorecon, kruelon! Kaj iam, kiam la televido raportis pri iuj bataloj en Palestino, mi eĉ aŭdis lin diri, ke ‘Adolf estus devinta gasmortigi eĉ multe pli da judoj’! Tiom malaltan respekton pri la homa vivo li havis! Ne mirinde, ke ankaŭ paĉjo estas iel kruela!

Kaj panjo? Ĉu ankaŭ ŝi estas malhumana? Mi memoras, ke hieraŭ ŝi kriis: ‘Ne tiom forte, Karl!’ – do ne ‘Ne tuŝu lin, Karl!’, ne, bati li rajtas, nur ne tro forte! ŝi ja eĉ mem batis min kelkfoje, ne tro forte, sed tamen! Kaj ŝi ofte koleriĝis pro bagateloj. Kiam mi havis kvin jarojn, mi pasigis semajnon ĉe onklino Inge. Mi neniam forgesis, kiel mi tie renversis plenan glason da lakto. Mi hontis, timis, atendis punon kaj ekploris. Sed kion faris onklino Inge? ŝi diris: ‘Ne gravas!’, forviŝis la lakton kaj konsolis min: ‘Vi ja ne devas plori, Manfred…’ Mi miris, kredis, ke mi ne plu komprenas la mondon! ŝi ne batis min, eĉ ne insultis! ‘ŝi estas maljusta!’, mi pensis, ‘ŝi ja devas puni min!’ Sed poste mi komprenis, ke ne ĉiuj virinoj estas kiel panjo.

Ĉu panjo mem travivis kruelan edukadon? Eble ne tiom. Sed ŝi rakontis, ke avinjo ofte vespere pelis ŝin kaj ŝiajn gefratojn per bastono en la liton, kaj ke tiam ili ektimis… Eĉ mi neniam ŝatis avinjon. Tiam, kiam naskiĝis Dirk, mia plej juna frato, panjo devis iri en hospitalon. Ni, la tri pli aĝaj fratetoj, do devis iri al avinjo, por ke ŝi zorgu pri ni. Bedaŭrinde ŝi havis nur unu malgrandan liton, kaj tiu estis por Martin, la plej juna el ni tri. Mi do devis dormi en granda lito – sed ne volis. Mi neniam antaŭe dormis en granda lito. Mi rifuzis, kriis! Kaj tiam avinjo koleriĝis. Ŝi prenis bastonon kaj ekbatis, rapide kvin- aŭ dekfoje sur la pugon. Mi kriis, ploregis… kaj fine laciĝis, ekdormis. En la granda lito.

Mi povas ekzakte kalkuli, ke tiam mi havis tri jarojn kaj du monatojn. Verŝajne tio estas mia unua memoro. Tiel komenciĝas miaj memoroj, mia vivo! Dum la tuta vivo mi ne plu amis avinjon. Ĉiuj kredis, ke ŝi eĉ ne kapablis mortigi muŝon. Ne multe mankis, kaj ankaŭ mi estus kredinta tion. Kaj mi estus plorinta apud ŝia tombo, kiel faris Stefan, mia tiam 12-jara kuzo.

Malgajo kaj samtempe iuspeca ĝojo aperas en mi kaj miksiĝas. Mi pripensas, kiom ampleksa estas la problemo ĵus malkovrita de mi. Mi memoras, ke paĉjo ofte envias siajn kolegojn citante ilin: ‘Hoffmann diras: ‘Se miaj gefiloj ne obeas, ili tuj ricevas bategojn!’ ’ Kaj li provas elvoki per tio la impreson, kiom milda, indulga li estas kompare kun aliaj patroj. Sed eĉ, se ĉeestas iu el liaj kolegoj, dum li insultas siajn infanojn, tiu neniam enmiksiĝas por mildigi lin, por montri al la infanoj, ke li estas maljusta, malhumana…

Povas esti, ke mankas al tiuj kolegoj nur la kapablo kunsenti, kiel sensiva infano suferas pro la insultoj. Sed verŝajne ankaŭ ili estas rigoraj, kruelaj…

ŝajnas, ke la problemo vere estas ege ampleksa. Ĉu eble ankaŭ Martina suferis? Ĉu ŝi estas timema pro la sama kialo kiel mi? Mi devas kontakti ŝin. Mi povas transdoni leteron al ŝi… aŭ, pli bone, mi povus, se mi kuraĝus. Verŝajne ĉiam iu vidus tion. Mi do prefere sendu ĝin poŝte. Sed tio aspektus strange, ĉar mi ja ĉiutage vidas ŝin persone. Sed… jen pli bona ideo: Post kelkaj tagoj ja komenciĝos la aŭtunaj ferioj. Tiam mi ne vidos ŝin dum tuta semajno. Do, tiam sendi leteron al ŝi poŝte aspektus malpli strange. Eble tio fariĝos sukceso… Kaj mi imagas ŝin apud mi, ni brakumas unu la alian…

* * *

La postan matenon mi vidas sur la afiŝtabulo de la lernejo la anoncon, ke nia lernejana gazeto baldaŭ reaperos. Du semajnojn post la aŭtunaj ferioj estos la redaktofino, kaj oni invitas ĉiujn al la redakciaj kunsidoj. Mi enkapigas la datojn.

Mi devas verki ion. Akumuliĝis tro da nediritaj vortoj, tro da neesprimitaj sentoj. Sed unue mi skribu al Martina. Poste mi verkos la artikolon. Eble mi tiam jam estos feliĉa kaj vidos ĉion pli racie anstataŭ el la perspektivo de malfeliĉulo.

Hejme mi komencas skribi manuskripton por la letero al Martina. Ne mankas ideoj, sed malfacilas elekti la bonajn el ili kaj ordigi ilin…

Kelkajn tagojn poste la manuskripto estas preta. Mi do povas skribi la definitivan leteron. Komencinte ĝin, mi rimarkas, ke mia skribo ne estas tiel bela kiel mi deziras. Mi do rekomencu…

Du horojn poste kuŝas antaŭ mi la definitiva letero:

Kara Martina!

Unue mi volas sciigi al vi, ke mi skribas tiun ĉi leteron por sciigi al vi, kiel mi pensas pri vi, por forigi malĝustajn imagojn de vi pri mi kaj por instigi vin al pripensado, se vi havas la necesan malfermecon por kritike analizadi vian propran situacion.

Multaj pensas, ke mi estas nur iu ambiciulo, kiu la tutan tagon lernas por ekhavi la plej bonajn notojn kaj kiu estas silentema kaj do nek volas nek bezonas multe interparoli kun aliaj homoj. Sed ili tute pretervidas, ke mia strebado por bonaj notoj originas nur el la deziro esti ŝatata kaj agnoskata, dum multaj diablaj cirkloj igis min, kiu fakte estas komunikema homo, preskaŭ ne plu diri ion.

Mi estas sensiva, impresiĝema homo, kaj sekve mi forte sentas kritikojn, ofendojn kaj insultojn, dum la aliaj homoj pro manko da delikatsenta komprenemo ne scias, kian aflikton ili kaŭzas. Tio rilatas precipe – sed ne nur – al miaj gepatroj, kiuj ne rimarkis, kiel ili damaĝis min per sia psika kaj fizika perforto. Rimarkante la fakton, ke ĉiu senpripensa eldiro de mi, eĉ se ĝi ne estis malbonintenca, povis elvoki la ĉagrenon kaj la koleron de mia patro, mi perdis la konfidon al aliaj homoj kaj preferis silenti. Mi mutiĝis.

Spertinte tion kaj tamen estante nekomprenata, mi nun rigardas miajn kunhomojn kiel terure supraĵajn; mi devas konstati, ke ili ne povas ne direkti sian atenton nur al supraĵaj interesoj, ke ili ne kapablas vere libere kaj malferme pensi, paroli kaj skribi pri si, ĉar mankas al ili la aliro al tiaj problemoj, ekzemple ĉar ili ne scias, kiom turmenta povas esti la sento de izoleco.

Aldoniĝas la sento esti tute indiferenta por ili; por multaj la ĝojo estas la sola celo de ilia agado, dum apenaŭ iu ekhavas la ideon, ke por sperti sencon en la vivo necesas senti abomenon kontraŭ ĉia pasiva drivado kaj racie alstrebi klaran kaj ampleksan komprenon de tiu ĉi mondo.

Mia emo kompreni tiun ĉi mondon direktiĝas unuavice al mi mem – ne, ĉar mi estas egoisto, sed ĉar mi pensas, ke la kompreno de mi mem estas grava bazo por la kompreno de la aliuloj. Sed mi tamen ankaŭ multe pensas pri aliaj homoj, kaj precipe pri vi.

Mi rimarkis, ke ankaŭ vi iam perdis la konfidon al aliaj homoj, ke ankaŭ vin regas sentoj de timo kaj hontemo. Same kiel mi diligente strebas por bonaj notoj, ankaŭ vi faras tion, kiel plej imprese montris via sep-paĝa protokolo pri la lasta kemia leciono, pri kiu ja eĉ ridis sinjoro Majer, kiam li kontrolis tiun hejmtaskon – verŝajne ankaŭ por esti ŝatata kaj agnoskata, celoj, kiujn vi certe klopodas atingi ankaŭ per via aparte alloga eksteraĵo, kiu ravis min jam tiam, kiam mi unuafoje vidis vin, tiutempe en la kvina klaso.

Nun, ĉe la fino de tiu ĉi letero, mi volas diri al vi, ke vi tute ne devas timi min, sed ke ni povas kune venki problemojn kaj kontribui al la feliĉo de ni kaj de la mondo.

Amikajn salutojn

via Manfred

P.S.: Mi ege ĝojus, se vi respondus al tiu ĉi letero, sed vi tute ne devas senti vin devigata fari tion. Mi ĉiukaze plene akceptos kaj toleros vian reagon (aŭ ne-reagon).

Mi enkovertigas la leteron kaj iras al la poŝtkesto. Estas la dua tago de la ferioj, do bona tempo. Eble ŝi komprenos min. Estiĝos konfido. Ni povos libere interparoli. Ekzistos nenio plu ĉe mi, kio malplaĉas al ŝi… Mi enĵetas la leteron. Nun nenio plu estas ŝanĝebla. Miksiĝas en mi ĝoja atendado kun la timo, ke la letero estas verkita iel mallerte…

En la venontaj tagoj mi ĉiumatene scivole malfermas la leterkeston de nia familio. Denove nenio por mi… Mi decidas tamen jam ekverki la artikolon por la lernejana gazeto. Mi ja havas sufiĉe da tempo nun. Iam, ĝis antaŭ malmultaj jaroj, mi estis dum la aŭtunaj ferioj ĉiam okupita. Unue, ĉar mi multe ludis futbalon kun miaj fratoj kaj la najbaraj knaboj. Sed poste la najbaraj knaboj fariĝis pli aĝaj kaj komencis interesiĝi nur pri motorcikloj, rokmuziko kaj knabinoj. Krome, sur la herbejo, kie ni ĉiam ludis, oni ekkonstruis domon…

La dua okupo estis malpli agrabla. Jam ekde la oka jaro de mia vivo mi devis multe helpi en la rikoltado de la terpomoj kaj furaĝbetoj sur la bieno de mia onklo, kiu transprenis ĝin de mia avo. Ĉiuaŭtune dum dekoj da posttagmezoj, kaj en la ferioj ankaŭ matene. La salajro altiĝis de 50 pfenigoj tra unu marko kaj du markoj iom post iom al kvin markoj por unu posttagmezo – ĝis fine mia onklo decidis rikolti tiujn fruktojn per maŝino. Tio ne ĝojigis mian patron, kiu ĉiam ŝatis vidi siajn filojn fari ‘virajn’ laborojn kiel la helpadon en la rikoltado.

Sed mi ja ĝojis pri tio, ĉar tiu devigo subite ne plu ekzistis. Kaj mi nun havas tempon – tempon, kiun mi povas, devas utiligi. Mia korpo estas nur kombinaĵo de organoj, kiuj mem estas kombinaĵoj de ĉeloj konsistantaj el molekuloj. Ĉio ĉi estas malstabila, difektiĝema. Kaptu do la okazon, eluzu la tempon, ĝis ĉio detruiĝos!

Mi ekverkas la artikolon. Denove montriĝas la problemo, ke multaj ideoj, kiuj unue entuziasmigis min, subite ne plu plaĉas al mi. Longe mi sidas antaŭ blankaj folioj…

Iun vesperon kelkaj familianoj sidas en la loĝĉambro, kiam paĉjo eniras kaj malbonhumore plendas: ‘Dum la tuta tago ili sidaĉas hejme! Kvar viroj! Se oni tion rakontus al iu!’

Kaj li demandas min en malafabla tono: ‘Ĉu vi ne povas pasigi la vesperon kun viaj amikoj? Ha, vi ne havas amikojn? Nek amikon, nek amikinon? Mi diras al vi, kial: ĉar vi ne povas submetiĝi al aliaj homoj!’

‘Tio ne ĝustas!’, mi krias ĉagrene, profunde vundita de aserto, kiu tiom kontraŭas miajn antaŭajn esplorojn.

‘Kial do vi ne havas amikojn?’

Mi kolektas kuraĝon, sukcesas venki fortan reziston en mi kaj diras: ‘ĉar vi tiom min subpremas!’

‘Li devas esti kompreninta tion!’, mi pensas. Mi sentas min senŝarĝita, iel ĝoja.

Sed paĉjon tio ne multe tuŝas: ‘Mi kaj subpremi! Ha, rigardu aliajn patrojn, tiam vi scias, ĉu mi vin subpremas!’

Malĝoje mi enlitiĝas. Mi estas senpotenca, malsupera…

* * *

Je la fino de la ferioj kuŝas antaŭ mi manuskripto, kiu sufiĉe kontentigas min. La plej gravaj ideoj ja estas ene, detaloj ne tiom gravas!

La matenon post la fino de la ferioj mi veturas al la lernejo kun miksitaj sentoj. Martina ja ne respondis, sed post kelkaj minutoj mi revidos ŝin. Mi timas iomete… Mi eniras en la klasĉambron kaj ekvidas Martina, sidantan ĉe sia tablo. Nur iomete malfrue ŝi rimarkas min. Ŝi rigardas supren, ekvidas mian vizaĝon kaj – ektimas. Eta ŝoko trafas ŝin kaj transiĝas al mi. Iom pli hezite kaj nervoze ol antaŭe mi eldiras la kutiman ‘Bonan matenon!’, kiun ŝi reciprokas.

Dum la venontaj horoj ŝi rilatas al mi kiel antaŭe, kvazaŭ ŝi tute ne estus ricevinta mian leteron. Ĉu povus esti tiel? Subite mi komencas dubi, ĉu vere ŝi ektimis pli ol kutime. Povus esti, ke tiu ŝoko, kiun mi sentis, ne estiĝis en ŝi, sed en mi, ĉar mi timis revidi ŝin! Tamen, gepatroj ja kutime pludonas leterojn al siaj gefiloj; ŝi do verŝajne ricevis ĝin. Eble mi neniam ekscios, kiu supozo ĝustas…

* * *

Du semajnojn poste mi veturas al la redakcia kunsido de nia lerneja gazeto. Mi scias: Hodiaŭ estas la redaktofino. Mi do nepre devas partopreni en ĝi. Kiu scias, kiam la postvenonta numero aperos?

Jam antaŭ unu semajno mi volis iri al tiu kunsido. Mi ekbiciklis, eĉ kunportis la artikolon, sur sep manskribitaj folioj. Sed survoje aperis duboj, kiuj maltrankviligis min pli kaj pli. Nepre mi devas ŝanĝi ankoraŭ unu aŭ du alineojn, verŝajne eĉ pli. Ĉu eĉ povas esti, ke ĉio, kion mi skribis, estas nur frenezaĵo, elĵetaĵo de malsana cerbo? Kiel reagos la redakcianoj? Krome ja estus pli bone, se mi unue tajpus ĉion. Ĉu ne eblas sendi la artikolon poŝte al la redakcio aŭ al iu redakciano – eble eĉ anonime? Ankaŭ tiukaze mi povus pripensigi la aliulojn. Sed mi ja volas pli! Kaj eble ili eĉ ne aperigus anoniman artikolon! Atinginte la lernejon, mi unufoje ĉirkaŭveturis ĝin kaj reveturis hejmen.

Poste mi ŝanĝis kelkajn frazojn kaj tajpis la artikolon. Kaj nun ĉio estas preta por aperigo. Estas precize kvar paĝoj. Tio estas bona, ĉar se la gazeto jam estas pli-malpli preta, ili povas simple aldoni unu folion, do kvar paĝojn. Se ili ne volas, mi povus oferti pagi al ili la kromajn preskostojn…

Tremante mi eniras en la lernejon. Mi vidas, ke la pordo de la ĉambro estas malfermita. Mia koro batas forte kaj rapide. Mi eniras – kaj ekvidas tri konatajn vizaĝojn. Ralf, Irene kaj Klaus salutas min. ‘Ĉu vi volas iomete kunhelpi?’, demandas min Ralf. ‘Mi skribis ion’, mi respondas. ‘Ho, bone!’, diras Ralf, kaj mi elprenas la foliojn el mia sako. Mi donas ilin al Ralf, kiu tuj scivole eklegas ilin. Mi fariĝas iomete pli trankvila. La artikolo devas plaĉi al li, ĉar ankaŭ Ralf estas eta revoluciulo, kvankam alispeca ol mi. Li aspektas neflegite, sovaĝe, kaj ĉiu en nia lernejo scias pri lia engaĝiĝo kontraŭ atomenergio, kontraŭ armado, kontraŭ nia lerneja sistemo, kontraŭ ĉio.

Ralf legas la artikolon:

INTER ALIULOJ

Kelkfoje mi troviĝas, regata de sento de absoluta soleco kaj profunda maltrankvilo, ie en la klasĉambro kaj pensas pri mia propra situacio – situacio, kiun karakterizas suferiga sento de izoleco, ebligata de manko de delikatsenta komprenemo ĉe la aliuloj.

Ties mensojn ne okupas la demando, ĉu iu estas komunikema aŭ ne – aŭ se jes, ili simple eliras de la supozo, ke nur tiuj ŝatas interparolojn, kiuj multe parolas, sed apenaŭ iu pensas pri tio, ke malantaŭ ies timo alparoli aliajn homojn povas kaŝiĝi la deziro povi komunikiĝi kaj amikiĝi kun ĉiu.

Dum la lastaj jaroj – kaj ne nur dum tiuj – mi pasigis, parte malvolontege, grandan plimulton de la tempo sola; mi parolis esence malpli ol aliaj homoj; sed eble ne povas multe utili paroli kun homoj, kiuj interesiĝas pri motorcikloj, la rezultoj de futbalaj maĉoj kaj similaj bagateloj.

Miaj spertoj dum la lastaj jaroj montras, ke eblas kontraŭvole eniĝi en situacion, kiun karakterizas:

– la fakto havi – eĉ en la pli vasta senco de tiu vorto – neniujn geamikojn,

– izoleco ekzemple en la lernejaj paŭzoj, ligita kun suferado pro la sento, esti ignorata, kaj la frustra sperto, ke ‘maleblas’ tie aliĝi al iuj grupetoj kaj kunparoli anstataŭ maksimume stari ĉe la rando de la grupo nur kunaŭskultante, nerimarkite de la aliuloj,

– la fakto esti invitata al neniaj festoj (escepte de klasfestoj),

– iu ‘devigo’ pasigi semajnfinojn kaj feriojn sen iu ajn kontakto kun la samklasanoj.

Sed pli grava ol ĉio ĉi estas por mi la sento de la malproksimeco de mia unua amrilato al knabino.

La kaŭzojn de ĉiuj ĉi problemoj mi serĉas precipe en la edukado, kiun mi spertis. Mia manko da kuraĝo por alparoli aliajn homojn rezultas el la fakto, ke mi venas el familio, kie eldiroj de mi estis ne nur miskomprenataj, sed ankaŭ misuzataj por seniĝi de akumuliĝinta kolero, kaj kie mi ankoraŭ hodiaŭ estas senpotenca kontraŭ certaj malveroj kaj malpravaj riproĉoj. Min regas fortaj timoj, kiujn kaŭzis aŭtoritata edukado, kiun mi pro mia sensiveco ofte sentis kruela.

Mi pensas ekzemple pri

– eventoj en mia frua infanaĝo, kie la rifuzo manĝi aĵojn, kiuj malbongustis al mi, elvokis daŭrajn, terurajn minacojn, inkluzive de (kaj ĉi tie miaj gepatroj esceptokaze samopiniis) la minaco ‘enkonduki pli severan reĝimon’, kiu povis signifi nur pli fruan ekuzon de fizika perforto, kvankam mi trovis jam la nuntempon kruela,

– kvereloj inter la infanoj, pro kio mia patro koleriĝis tiom, ke li komencis batadi ĉiujn,

– situacioj, kiam ni kolektiĝis por vespermanĝi kaj mia patro, la sola sen larmoj en la vizaĝo, provis komprenigi al la ceteraj familianoj, kiom mallaboremaj, stultaj, maldankemaj kaj malbonintencaj ili estas kaj kiom malice ili traktas lin, kaj predikis tion al ili, daŭre ripetante ĉion, en naŭza tono, dum al mi ŝajnis, ke tiuj riproĉoj ne celis pozitivajn ŝanĝojn, sed originis nur el la emo ankoraŭ pli detrui sian familion.

Dum mia patrino batis min nur relative malofte kaj pro komprenebla kialo kaj ŝiaj batoj kaŭzis ne multe da fizika, sed preskaŭ nur psikan doloron (elrevigo!), mia patro kutimis puni min jam en okazoj, kiuj ŝajnis al mi tute bagatelaj, precipe ĉe provoj protesti, batante min per la plata mano tiom forte kontraŭ la postkranio, ke mi, sentante nepriskribeblajn dolorojn, deziris restantajn damaĝojn kiel ‘pruvon’, kaj fine, kiam mi ne povis trovi tiajn, detenis min, tremanta per la tuta korpo, sed ankoraŭ ne vere konscia pri kulpo, de memmortigo nur la penso pri la eblo poste skribi pri tiuj okazaĵoj.

Al tiu suferado profamiliaj konfliktoj aldoniĝis suferado pro manko da interhomaj kontaktoj. Mi pensas, ke ankaŭ multaj aliaj homoj ne ĉiam estas feliĉaj, kaj ke mi eble ne estas la sola homo, kiu neniam konis iun, kiu lin komprenis. Necesas prilumi suferitajn kruelaĵojn, kiujn hodiaŭ multaj homoj rigardas same senkritike kiel iame la faŝismon. Necesas malferme paroli pri ili, ĉar tiel longe, kiel mankas al ni la kapablo aŭ la preteco paroli pri damaĝoj rezultintaj el la edukado, ni ne povas kontraŭbatali iliajn kaŭzojn.

Tiu ĉi teksto estas nematura, ĉar la pensinstigoj fare de instruostoj kaj samaĝuloj malabundis. Ĝi ofertas enrigardon en pensojn, kiuj parte jam de multaj jaroj okupas min, sen ke mi povis paroli pri ili, kaj kiuj nun ankaŭ en momentoj de bonfarto ne plu ŝajnas strangaj al mi.

Manfred Brinkmann

‘Bone!’, diras Ralf post legado de la artikolo. Tio ne estas multe, sed li ja estas tute alispeca homo ol mi, kun tute aliaj pensoj kaj problemoj. Poste ankaŭ Irene, la ‘poetino’, kaj Klaus, kiu okupiĝas pri la varbanoncoj kaj la enpaĝigo, tralegas ĝin, kaj esprimas sin same kiel Ralf: ‘Bone!’ Mia nervozeco preskaŭ tute malaperis, mi sentas min certagrade feliĉa.

Ralf proponas, ke ni nun traserĉu iujn kajerojn kaj librojn por trovi taŭgajn ŝercojn kaj desegnaĵojn por la gazeto. Mi volonte konsentas, kvankam mi konscias pri tio, ke tiu okupo estas supraĵa. Sed ial mi ĝojas, ke ni ne pli detale parolas nun pri mia artikolo. Dum tuta horo mi trovas preskaŭ neniun taŭgan desegnaĵon, sed tio nun ne tiom gravas por mi. Antaŭ ol adiaŭi la aliajn, mi demandas Ralf, kiam aperos la gazeto. ‘Post tri semajnoj’, li respondas.

* * *

La venontan tagon mi rigardas miajn samklasanojn iomete alie ol antaŭe. Mi rimarkas, ke ankaŭ iliaj okuloj ne aspektas tiom gaje… Ankoraŭ tri semajnoj, kaj ili ekscios, ke tiu ĉi mondo, en kiu oni kaŝas sian suferadon, ne estas la vera mondo. Ili ekscios, ke mi volas esti ilia kamarado, ilia amiko, kaj ke mi interne estas parolema, ŝatus vere konatiĝi kun ili. La maskoj falos; ili ekscios, ke la gajeco estas nur ŝajno, kaj ke ni ĉiuj ĝis nun prisilentis ion gravan…

Sed… ĉu ne ekzistas ankaŭ malavantaĝoj? Mi ne plu estos sola, sed inter amikoj. Mankos al mi la trankvilo kaj la tempo por pripensi. Mi staros senŝirme. Iel mi ŝatis la solecon…

Kaj kiel paĉjo pensos pri la artikolo? Eble li tute ne aŭdos pri ĝi. Kaj se jes? Mi skribis nur la veron; tamen li povus koleriĝi. Sed tio pravigus min…

* * *

Tri semajnojn poste mi iras en la longa paŭzo en la paŭzejon – kaj vidas plurajn lernantojn tenantajn flavajn kajerojn en la mano. Mi nervoziĝas… kaj ekvidas tablon, malantaŭ kiu staras Ralf kaj Klaus, diligente vendante tiujn kajerojn. Mi aĉetas du ekzemplerojn, pagante unu markon. Mi iras al kvieta loko kaj riskas malfermi la gazeton. Mi ektimas, kiam mi subite legas ie en ĝi la titolon ‘INTER ALIULOJ’. Jes, ĝi aperis. Nun ĉio ŝanĝiĝos… Mi tuj refermas la gazeton. Mi ne kuraĝas legi la artikolon. Kaj mi ankaŭ ne kuraĝas, rigardi la aliulojn, kies vizaĝojn mi antaŭe ĉiam tiom volonte observis. Mi sentas min senŝirma, kvazaŭ mi fordonis min al ilia dispono. Mi timas tion, kion mi antaŭe tiom arde aspiris; mi plej ŝatus fuĝi, por ke ili unue okupiĝu solaj pri la pensinstigoj liveritaj de mi…

ĉio aspektas malklare, nebule. Mi ne scias, kion fari nun. Mi remalfermas la gazeton, sed zorge atentas pri tio, ke mi ne vidu la malĝustajn, do ‘miajn’ paĝojn. Mi iomete legas en la resto de la gazeto, sen povi vere koncentriĝi sur tiuj tekstoj kaj ilustraĵoj.

Feliĉe la paŭzo jam finiĝas. Mi iras en la klasĉambron, kie tuj komenciĝos la leciono pri la latina. Time mi ĉirkaŭrigardas, evitante rigardi la vizaĝojn de miaj samklasanoj. Sur la tablo de Karsten mi vidas la gazeton, kaj Johannes eĉ legas en ĝi! Feliĉe doktoro Kramer jam eniras. Ni tradukas el la libro ‘La Gaŭla Milito’ de Cezaro, sed mi estas tro nervoza por koncentriĝi sur la tradukataj frazoj. Ĝuste en tiuj ĉi horoj ja okazas profundaj ŝanĝoj en mia vivo…

Post la leciono denove estas paŭzeto, kaj mi vidas, ke Johannes remalfermas la gazeton kaj – li eĉ legas mian artikolon! Subite li turnas sin al mi kaj alparolas min. Scivole kaj samtempe tremante mi aŭskultas: ‘Kion signifas ‘instruostoj?’ ’, li demandas, montrante per la fingro sur vorton ĉe la fino de mia artikolo, kaj ridetas iomete. ‘Instruistoj’, mi respondas, sentante min samtempe senŝarĝita kaj elrevigita. Ĉu tio estas ĉio, kion li havas por diri pri mia artikolo? Li estas supraĵulo, jes, mi fakte ne kalkulis je li en miaj planoj plibonigi la mondon…

* * *

Mi biciklas hejmen tra la aŭtuna pejzaĝo, konstatante kun bedaŭro, ke en la postaj lecionoj neniu plu alparolis min pri mia artikolo. Verŝajne ili bezonas iom pli da tempo, por tralegi kaj digesti la artikolon. Ĝi ja estas parte iomete komplika, skribita en eble tro peza stilo, kaj ne ĉiu trovis jam en la paŭzoj la necesan tempon kaj trankvilon por okupiĝi pri ĝi. Sed nun, ĉi-posttagmeze, ili eklegos…

Alvenante hejmen, mi revidas paĉjon, kaj pensas: ‘Nun ĉiuj scias, ke vi malpravas. Eble vi kredus, ke mi volis ofendi vin. Sed verŝajne vi eĉ ne ekscios, kion mi faris. Aŭ se jes, tiukaze jam centoj aŭ miloj da homoj estos legintaj tion kaj estos sur mia flanko. Sed mi ja ne volis vin ofendi, mi ne deziras malbonon al vi…’

* * *

La venontan matenon mi veturas iomete malpli rapide ol kutime al la lernejo. Mi volas alveni precize je la oka. Ne antaŭe. Mi volas eviti ilin; ili unue okupiĝu mem pri tio. Mi timas iliajn reagojn aŭ… mi ne scias kion.

Sed kun bedaŭro mi konstatas, ke ĉio estas same kiel antaŭe. Neniu min alparolas, nek por diri ion pri la artikolo, nek pro la nove akirita scio, ke mi ŝatus tion. Eble ili bezonas pli da tempo…

Du tagojn poste ankoraŭ neniu alparolis min, krom Johannes. Mi rimarkas, ke eĉ la izoleco en la paŭzoj restas. Ili ne reagis. Ili rilatas al mi same kiel antaŭe. Ili estas blindaj, blindegaj. Jes, se mi surgenuiĝus antaŭ ili kaj plorus kaj krius, ili eble sentus kompaton, ili aŭskultus – aŭ eĉ tiam ne. Ili simple nomus min freneza.

Iam mi pensis, ke mi certe neniam memmortigos min. Ĉar, se mi ŝatus mortigi min, la mondo estus ege malbona. Sed, se la mondo estus malbona, mi devus ŝanĝi ĝin. Mi do estus bezonata, mia vivo havus sencon, mi do devos pluvivi… Mi tiam rimarkis, ke tiu konkludo ne estis tute ĝusta. La memmortigo mem povus esti la plej efika metodo por ŝanĝi la mondon: Mi povus pripensigi ilin per tia faro, skribante adiaŭajn leterojn…

Nun ĉiuj ĉi konsideroj montriĝis ridindaj. Ne eblas ŝanĝi la mondon. Mi estus mortiginta min vane, aŭ vane estus pluvivinta… Mi devas nove formuli miajn pensojn pri memmortigo aŭ pluvivado: Oni pluvivu, se oni estas sufiĉe feliĉa en la nuntempo, aŭ se oni povas supozi, ke oni havos feliĉan estontecon. Aŭ se oni estas bezonata, por ke aliaj homoj restu aŭ fariĝu feliĉaj… La dua el tiuj kialoj, do la pluvivado pro espero pri feliĉa estonto, ŝajnas esti interesa. Mi rimarkas, ke mi estas sana, almenaŭ fizike. Mi certe finos la lernejon bone, trovos bonan laborlokon. Mi disiĝos de miaj gepatroj, havos edzinon kaj infanojn. Kaj, kvankam la vivo momente ne ofertas multe da ĝojo al mi, mi pensas, ke mi tamen kapablas senti feliĉon, amon… Mi do pluvivu. Almenaŭ provizore.

* * *

Post iu leciono mi malsupreniras la ŝtuparon hazarde apud sinjorino Keller, mia instruistino pri la germana. Estas jam la tria tago post apero de mia artikolo. Subite ŝi rigardas min riproĉe kaj ekparolas: ‘Diru, Manfred, kian strangan artikolon vi skribis en la lernejana gazeto?’ Dum momento ni silentas, ĝis ŝi, sciante, ke al tiu demando mi ne scias respondon, daŭrigas: ‘Sciu, ankaŭ mi estis batita, sed tio estis bona por mi. Kaj mi konas vian patron kaj scias, ke ankaŭ li celis nur vian bonfarton!’ – ‘Mi malkonsentas!’, mi diras, kaj ni disiĝas. Ĝuste kontraŭ tiaj danĝeraj opinioj mi volis batali… Ŝi ne komprenis, ne volas kompreni, ne povas kompreni… Feliĉe ŝi kritikis nur tion, pri kio mi estas plej firme konvinkita!

La posta tago estas senleciona sabato, en kiu mi restas hejme. Mi pasigas la matenon en mia ĉambro, legas kaj lernas iomete. Subite panjo eniras: ‘Jen letero por vi’, ŝi diras, kaj mi surpriziĝas legante sur la koverto mian adreson skribitan en manskribo, kiun mi jam delonge konas: ‘Martina!’, mi pensas fulmrapide, kaj fakte: Sur la dorsflanko troviĝas ŝia nomo. Torento da varmo trakuras mian korpon; mi sentas ĝojon, feliĉon! Ankoraŭ dum kelkaj minutoj mi rigardas la koverton, vidas, ke la letero estas maldika, sed ŝajnas, ke tiu unu folio, kiun ĝi entenas, estas plenskribita de ŝi…

Finfine mi aŭdacas malfermi ĝin kaj eklegas. Subite miaj ĝojo kaj feliĉo malaperas, restas scivolemo, timo kaj miro.

Saluton Manfred!

Kiam en la aŭtunaj ferioj mi ricevis vian leteron, mi sufiĉe seniluziiĝis, ĉar mi neniam estus kredinta, ke tiel aspektas via internaĵo. Ju pli ofte mi legis vian leteron, des pli mi ĉagreniĝis, pro du kialoj: unue, ĉar mi sentis min observita de vi, kaj due, ĉar vi multrilate malĝuste (!) prijuĝis min.

Kaj nun, kiam aperis via artikolo en la lernejana gazeto, mi decidis skribi leteron al vi, ĉar mi rimarkis diversajn aferojn, kiujn mi miaopinie sciigu al vi: Same kiel en via letero al mi, tiel ankaŭ en tiu artikolo vi kondamnas viajn kunhomojn, kiuj estas tiom supraĵaj, interesiĝas nur pri bagateloj, kaŝiĝas malantaŭ hipokritaj maskoj kaj ne perceptas vin kaj viajn problemojn.

Sed mi pensas, ke interesiĝo pri motorcikloj, rezultoj de futbalaj maĉoj ktp. ne devas ekskludi la kapablon helpi aliajn homojn ĉe iliaj problemoj. Mi ekzemple ŝatas okupiĝi pri muziko kaj tamen opinias min kapabla paroli kun aliaj homoj pri ties problemoj. Kaj krome vi ne povas postuli, ke aliaj homoj helpu vin venki viajn problemojn, se vi ne kontaktas aliajn homojn por helpi ilin ĉe iliaj problemoj.

Sed plej malplaĉas al mi la fakto, ke vi serĉas la kulpon pri viaj problemoj ĉiam nur ĉe la aliaj homoj kaj neniam ĉe vi mem.

Mi petas vin, bonvolu pensi pri tio, kion mi skribis al vi.

ĝis,

Martina

Elreviĝinte mi relegas la leteron; mi rigardas ŝian maldekstren klinitan manskribon, kiun mi nun trovas malbela kaj infaneca. Kompreneble mi devos respondi al ŝi, ke ŝi nur miskomprenis min; ni ja fakte havas la samajn celojn – nome la forigon de problemoj, ne nur de miaj propraj… Legante la unuajn frazojn denove, mi subite havas ideon por la komenco de mia respondletero:

Kara Martina,

vi ne povas imagi, kiom mi ĝojis pri via letero – antaŭ ol malfermi ĝin…

Sed tiu spritaĵo ne povis forŝovi la malgajon, kiun mi sentas. Vundis min precipe la aserto, ke mi serĉas la kulpon ĉiam nur ĉe aliaj homoj. Ĝuste tion mi ĉiam riproĉas al paĉjo… Ĉu panjo pravis dirante, ke mi ‘fariĝos tute sama al mia patro’? ŝi diris tion iam, kiam mi senpripense riproĉis ion al ŝi. Mi tuj pentis tion, tamen…

Tiam mi pensis: Se panjo pravus, mi devus mortigi min, ĉar mi ĉiurimede devus eviti tian samecon… Sed feliĉe mi estis sufiĉe konvinkita pri tio, ke mi estas profunde en mia internaĵo tute alia homo kaj neniam povos fariĝi sama al mia patro. Mi estas konscia pri mi mem, kapablas ekkoni ĉiujn miajn malbonajn emojn kaj kondutojn kaj sukcese kontraŭbatali ilin… Sed nun ankaŭ Martina diris tion, eble eĉ ne tute malprave.

Ĉu povas esti, ke oni en la infanaĝo aŭtomate transprenas malbonajn ecojn de siaj gepatroj kaj poste ne plu povas liberiĝi de ili, sendepende de tio, kiom forte oni baraktas? Mi jam rimarkis rilate mian parolemon, ke ne eblas ŝanĝi sin mem. Ĉu mi estas nura ŝarĝo por la homaro, pro la malbonaj emoj kaj ecoj, kiujn mi senvole, aŭtomate akiris, kiam mi estis eta infano? Ĉu mi lasu tiun ĉi mondon al tiuj, kiuj estas vere bonvolemaj kaj gajaj, por ke la homaro fariĝu pli feliĉa?

Jam ofte okupis min pensoj pri memmortigo, sed nun aperis nova motivo, kiun mi antaŭe neniam traktis serioze. Mi pripensas, ĉu mi vere ne povas liberiĝi de la malbonaj ecoj, kiujn mi transprenis de mia patro. Kaj subite aperas radieto de espero: Mi memoras, ke iam, antaŭ multaj jaroj, Dirk rifuzis manĝi sian krispan brasikon dum la tagmanĝo. ‘Li devas esti batata!’, mi diris al panjo. ‘Venontfoje!’, diris panjo, kaj, ĉar paĉjo ne ĉeestis, ŝi simple remetis lian brasikon en la poton. ‘Ĉiam nur venontfoje’, mi plendis ĉagrene, ‘ĉiam nur venontfoje!’

Sed nun estas tute klare por mi, ke gepatroj ne batu siajn infanojn. Io do ŝanĝiĝis en mi. Mi do klopodu seniĝi ankaŭ de ĉiuj aliaj malbonaj konvinkoj, emoj kaj kondutoj, kiujn mi transprenis de mia patro. Fizikan perforton mi ĉiukaze jam abomenis; nun mi ĉesu ankaŭ insulti. Mi abomenu ĉiuspecajn riproĉojn. Estis malbone, skribi en mia letero al Martina, ke miaj kunhomoj estas supraĵaj, kaj kritiki en mia artikolo homojn, kiuj interesiĝas pri ‘bagateloj’. Fakte mi nur enviis ilin, kaj tiu kritiko ne estis bona rimedo por akiri ilian simpation. Per afableco oni ofte atingas pli…

Kaj mi denove sentas min iel feliĉa. Mi decidas skribi ege afablan leteron al Martina, sciigante al ŝi, ke ŝia letero fakte pripensigis min.

En la venonta nokto mi tamen ne plu sukcesas revi pri enamiĝo al ŝi.

* * *

Komenciĝas la decembro. La tagoj fariĝis mallongaj; tra mallumo kaj malvarmo mi biciklas matene al la lernejo. Mi frostas survoje. En la klasĉambro trafas min varmo, kiu sufiĉas por degeligi miajn manojn kaj piedojn, sed lasas mian koron netuŝita. En iu paŭzo mi, kiel kutime, staras sola, kiam subite alparolas min Kerstin – knabino, kiu ŝatas festojn kaj diskotekojn, mi do ne havas aparte altan imagon pri ŝi. ‘En via artikolo mi komprenis neniun vorton’, ŝi diras. ‘Vi estas homo kaj mi estas homo kaj vi do povas alparoli min kaj aliajn homojn…’ – ‘Jes’, mi respondas, kvankam mi ne vere konsentas. Sed mi ne scias, kion diri… Ni silentas, kaj post momento ŝi pluiras.

En mia kapo estiĝas anekdoto:

‘Iras paciento al psikiatro: ‘Mi havas problemojn kontakti aliajn homojn.’ Diras la psikiatro: ‘Ne gravas, simple alparolu ilin!’ Kaj ekde tiam la paciento estas feliĉa kaj kontenta…’

Ial tiu pensado devas esti malĝusta. Mi provis klarigi tion en mia artikolo, sed ŝajnas, ke neniu komprenis.

ĉe la komenco de la kristnaskaj ferioj mi memoras, ke mi ja skribis en mia artikolo, ke mi malŝatas pasigi miajn feriojn sen iu kontakto kun miaj samklasanoj. Ĉu ili legis tion? Kial ili ne agis por ŝanĝi tion?

Iam Kristnasko estis interesa festo, kie renkontiĝis la tuta parencaro. Kun la tuta familio miaj onkloj kaj onklinoj venis al nia urbeto por viziti miajn geavojn – kaj tiujn de la patra flanko, kaj tiujn de la patrina. Kelkaj el ili restis por tuta semajno, kaj inter la multegaj novaj ludoj kaj ludiloj, kiujn ricevis mi, miaj fratoj kaj miaj gekuzoj, ĉiam estis pluraj, per kiuj ni amuziĝis ĝis la fino de la ferioj. Sed intertempe ĉiuj miaj geavoj mortis, krom unu avo – sed li ne volas havi tiom da ‘tumulto’ en sia domo. Miaj gekuzoj pliaĝiĝis kaj havas siajn proprajn interesojn. Kaj panjo ne plu ŝatas donaci ludilojn, sed ‘praktike utiligeblajn’ aĵojn. Mia anticipa ĝojo pri Kristnasko estas malgranda…

* * *

La tagon antaŭ Kristnasko panjo denove donas leteron al mi. ‘Jen – por vi!’, ŝi diras. Denove rigardo sur la adreson sufiĉas por ekscii, kiu sendis ĝin: Tiuj belaj, grandaj, rondetaj literoj memorigas min pri Veronika. Mi tre ĝojas pri tiu letero, sed – kontraste kun dum ricevo de tiu de Martina – mi ne sentas min feliĉa pro ĝi. Mi ja ĉiam admiris la maturecon kaj humanecon de Veronika, sed bedaŭrinde ŝi estas iom alta kaj ne aspektas tute bela laŭ mia gusto. Mi nur malfacile povas imagi ŝin kiel amatinon… Sciante, ke tiu letero sendube estas afabla (alikaze ŝi ja certe ne estus skribinta ĝin ĵus antaŭ Kristnasko!), mi kun agrabla sento malfermas ĝin kaj eklegas:

Kara Manfred,

vane mi klopodis respondi al via artikolo en la lernejana gazeto. Provante tion, mi rimarkis, kiom malfacile estas ordigi proprajn pensojn kaj vortigi ilin tiel, ke oni ne estu miskomprenata.

Tio certe estus okazinta, ĉar min kaptis la tento koncentriĝi tro sur detaloj. Pro tio mi preferis rezigni pri tiu plano.

Tamen mi volas simple diri al vi, ke mi legis vian artikolon kaj ke ĝi estis por mi instigo por pripensado. Iom skuis min la konstato, ke mi fakte nenion sciis pri vi, kvankam ni jam tre longe konas unu la alian.

Mi ne volas fari multajn frazojn, sed preferas nun elkore deziri al vi, ke vi fariĝu kontenta en via vivo.

ĝis – kaj ĝojan Kristnaskon

via Veronika

‘Ne estas multo, kion ŝi diras’, mi pensas. Tamen la letero estas ĝojiga; mi rimarkas, ke en tiu de Martina tute mankas bondeziroj…

* * *

Duonan jaron poste mi resumas la reagojn al mia artikolo. Estis entute sep. Tiuj de Johannes, de sinjorino Keller, de Kerstin, la leteroj de Martina kaj Veronika… Bedaŭrinde Martina ne respondis al mia dua letero, sed aldoniĝis du pliaj reagoj: Mia patro aŭdis pri la artikolo pere de sinjorino Keller kaj ankaŭ de unu aŭ du pliaj personoj. Li ne volis legi ĝin, sed li rakontis, ke ili ĉiuj estas sur lia flanko; li nur devas honti pri tio, ke li havas tiom maldankeman filon.

Kaj aldoniĝis informo de Ralf, kiu sciigis al mi ion interesan: Sinjoro Lindner, instruisto pri evangelia religio, traktis en iu naŭa klaso mian artikolon dum du horoj. Mi ĝojis; kaj mi tiam demandis Ralf pri la reapero de la lernejana gazeto. ‘Verŝajne ĝi tute ne plu aperos’, diris Ralf, ‘vi ja eble jam eksciis, ke Klaus forlasis la lernejojn…’ Estis do unika provo en mia vivo, esti komprenata. Kaj tiu provo fiaskis…

‘Eble mi neniam trovos iun kompreneman homon’, mi pensis, ĝis iun someran posttagmezon mi konatiĝas kun Erik.

Ankoraŭ 16-jara, mi promenas tra la piedira zono de Warburg. Preterpasante la vitrinojn de kinejo, mi mallonge rigardas la afiŝojn… Ĝis alparolas min iu mezaĝa viro:

‘Saluton – ĉu io interesa?’

‘Mi ne scias’, mi respondas, ‘mi nur rigardas.’

‘Tiu filmo ‘La mevo Jonatan’ estas tre bela kaj interesa – mi jam vidis ĝin kaj tamen tre ŝatus rigardi ĝin denove… Ĉu ni eniru?’

‘Ne…’

‘Kial ne?’

Mi silentas. ‘Vi ŝajnas esti tre trankvila homo’, li daŭrigas la konversacion, ‘tiom silentema… kial?’

‘Mi ne scias…’

‘Mi estas Erik’, li diras, ‘kaj vi?’

‘Mi estas Manfred.’

‘Ĉu vi loĝas ĉi tie en Warburg?’

‘Ne, en Ossendorf, la najbara urbo. Sed ĉi tie mi iras al la lernejo.’

‘Ĉu al la gimnazio?’

‘Jes. Kaj vi, kiun profesion vi havas, sinjoro?’

‘Ne diru ‘sinjoro’, diru ‘Erik’ ’, li petas min kaj ridetas.

Mi estas surprizita pro tio, ke li petis min alparoli lin per lia antaŭnomo, kvankam li estas jam ĉirkaŭ 50-jara, bone vestita, kaj liaj mallongaj, orde kombitaj haroj jam griziĝis. Sed rapide li akiras mian konfidon…

‘Mi estas aĉetisto ĉe granda firmao’, li respondas al mia demando.

Ni ankoraŭ staras antaŭ la kinejo, kiam li fine demandas min: ‘Ĉu ni eniru – mi pagos!’ Mi konsentas kaj kuniras. Ĉe la kineja kaso li montras al mi sian monujon kun aro da centmarkaj biletoj, kaj pagas per unu el ili. Post eniro de la kineja salono li petas min sidiĝi apud li en la lasta vico. ‘De tie oni vidas plej bone’, li diras.

La kineja salono tiuposttagmeze estas preskaŭ malplena kaj restas tia, kiam mallonge poste la filmo komenciĝas. Ni, la fremda, sed evidente tre komprenema viro kaj mi, do povas senĝene daŭrigi nian interparolon.

Li demandas min pri miaj plej ŝatataj lernejaj fakoj, miaj hobioj, miaj rilatoj al miaj gepatroj, miaj problemoj – kaj ankaŭ pri mia financa situacio. ‘Mi ne multon ricevas’, mi respondas, ‘sed ankaŭ ne bezonas multon…’

‘Mi havas multege da mono, mia firmao donas al mi tro’, li diras, evidente ne por fanfaroni, sed sentigante al mi, ke li trovas tion maljusta.

Poste li direktas al mi demandon, kiu ŝajnas esti grava por li: ‘ĉu ni eble havas komunajn interesojn?’

‘Mi ne scias… kiuj estas viaj interesoj, sinjoro?’

Li ridetas, kaj mi komprenas: ‘Pardonu – Erik!’

‘ŝajnas, ke ni ankoraŭ ne tute komprenis unu la alian’, li fine respondas al mia demando.

Dum momento ni silentas. Mi tamen ne povas ĝui la filmon, ĉar miaj pensoj okupiĝas nur pri li.

Subite mi sentas lian manon sur mia femuro. Mi ekkomprenas… Nu, neniam iu plenkreskulo parolis kun mi pri seksaj aferoj, sed feliĉe mi legis en mia biologia lernolibro la interesegajn ĉapitrojn, kiujn mia instruistino preterlasis en la lecionoj, tiom funde, ke mi scias: Li estas samseksama. Kaj mi eĉ konas la fakan terminon: homoseksuala.

Iam, kiam mi havis ses aŭ sep jarojn, mia patrino avertis min pri tiel nomataj ‘karaj onkloj’, kiuj surstrate alparolas infanojn promesante al ili bombonojn aŭ pecon da ĉokolado. ‘Ne eniru en iliajn aŭtojn, nepre ne!’, diris panjo. Sed ŝi ne klarigis al mi kial. Ĉu eble tiuj ‘karaj onkloj’ estas homoj kiel Erik, kaj ĉu nun mi, 16-jara, fariĝis viktimo de unu el ili? Mi ĉagrene rigardas la vizaĝon de Erik, postulante de li klarigon, konfeson…

‘Jes, mi estas bia ’, diras Erik. ‘Mi estas kaj-kaj, mi havas edzinon kaj tri filinojn. Sed nun mi enamiĝis al vi.’

Mi silentas.

‘Ĉu ĝis nun neniam iu viro enamiĝis al vi?’, li demandas, ŝajnigante miron.

‘Neniam.’

‘Ankoraŭ ofte okazos, ke viro enamiĝos al vi.’

‘Ĉu vi nun komprenas, kial mi parolis pri ‘komunaj interesoj’?’

‘Jes.’

‘Kaj – ĉu ni do havas?’

‘Ne, ni ne havas. Mi estas normala…’

‘Espereble li nun forprenas sian manon de mia femuro’, mi pensas. Sed ne – li daŭrigas:

‘Tio ne gravas… mi ofte veturas al Parizo, kaj tie mi konas kelkajn simpatiajn knabinojn, kiuj tre ŝatus fari kun vi ion…’

Li sin klinas al mi kaj parolas preskaŭ flustrante, kaj mi sentas, ke nun ni parolas pri io sekreta, konfidenca… ‘Ĉu vi jam iam faris tion kun knabino?’

‘Ne…’

‘Sed ĉu vi ŝatus fari…?’

Ni iomete ridetas, sed kompreneble mi trovas lian oferton iom stranga…

‘Mi multe vojaĝas pro profesiaj kialoj’, li daŭrigas. ‘Vi povas kunveturi kun mi al Munkeno, al Vieno, al Londono aŭ… al Parizo. Ĉu ne ekzistas urbo, kiun vi jam delonge ŝatus viziti?’

‘Ne.’

‘Tamen, jen bona okazo. Vi eĉ ne bezonas monon, male, mi povas doni iom al vi, vi ja scias, mi havas tro…’

‘Mi ne povas simple foriri de miaj gepatroj – kaj ankaŭ ne volas.’

‘Tamen, mi pensas, mi povus poste, ĉe nia adiaŭo, doni al vi iom, iun bileton centmarkan… vi certe povas utiligi ĝin, ĉu ne?’

‘Mi ne scias…’

Dume li karesas mian femuron, ĝue ŝovante sian manon de ties supra parto ĝis la genuo kaj reen.

‘Mi ne ŝatas akcepti monon de fremdulo’, mi pensas. ‘Tamen, se oni tiamaniere povas gajni iom da mono – ne, estas malbela penso…’

Dum la procesoj en mia cerbo ankoraŭ ne kaŭzis klaran decidon kaj reagon, li metas sian manon inter miajn gambojn. Mi moviĝas for de li ĝis la dekstra parto de mia seĝo kaj metas mian maldekstran gambon sur la dekstran.

‘Ne, lasu min, mi petas vin, kunludu!’, diras Erik, sed mi jam sentas iom da naŭzo kaj denove rigardas lin ĉagrene.

‘Mi devas iri al la necesejo’, diras Erik, kaj foriras. Mi sentas min malŝarĝigita, ĉar mi tiamaniere ja gajnis iom da tempo por pripensado.

Mi ankoraŭ ne rigardas la filmon, sed pensas pri Erik kaj atendas lian revenon. Mi atendas 5, 10, 15, 20 minutojn – sed vane. Fine mi komprenas: Verŝajne li timis, ke mi memorigus lin pri la cent markoj… Mi sentas min trompita, kvankam mi verŝajne eĉ ne estus akceptinta tiun monon.

Kvankam la filmo ankoraŭ ne finiĝis, mi decidas forlasi la kinejon. Spirante la freŝan aeron kaj perceptante la varmajn somerajn sunradiojn surstrate, mi sentas min iom pli sperta, iom pli plenkreska. En mia kapo restas la komplimento ‘Ankoraŭ ofte viro enamiĝos al vi’, sed mi ne scias, ĉu mi ĝoju aŭ malĝojupri ĝi…

* * *

ĉio do restas kiel antaŭe. Ankoraŭ du jarojn, kaj mi estos abituriento kaj povos ekstudi; mi ne plu loĝos ĉe miaj gepatroj…

  1. II

Mi ekstudas. Nova parto de mia vivo komenciĝis. Mi elektis matematikon. Nek filozofion, nek psikologion, nek sociologion. Kun la celo fariĝi ne instruisto, sed diplomita matematikisto. Por havi plej bonan ŝancon trovi laborlokon, verŝajne ie en la ekonomio. Sed aperis duboj: ĉu tio signifas, ke mi fariĝos nur radeto en la mekanismo de la ekonomio? Mia interna vigleco, mia ribelemo, mia serĉado pri senco, pri amo – ĉu ĉio ĉi ne plu disvolviĝos, sed pereos?

Mi elektis iom foran urbon: Stuttgart. Sola mi staras en la nova ĉirkaŭaĵo. Antaŭe mi ĉiam neis, kiam iu diris, ke matematikistoj estas silentemaj kaj malvarmkoraj. Ĉar mi ne volis, ke oni atribuu tiujn ecojn al mi. Sed nun mi mem estas inter studentoj pri matematiko. Kune kun 300 aliaj homoj mi sidas en granda aŭditorio, aŭdante lekcion pri algebro. Preskaŭ nur knaboj.

Mi alparolas studenton apud mi: ‘Ĉu vi jam faris la hejmtaskojn?’ – ‘Jes’, li respondas, ‘ili estas facilaj!’ Kaj ni silentas. Mi ne scias, kion diri plu, sed pensas pri lia respondo: ‘Verŝajne vi nun esperas, ke mi trovas la taskojn malfacilaj kaj konkludas, ke vi estas inteligenta homo, ĉar por vi ili ja estas facilaj. Sed mi ne demandis vin por ekscii, kiom inteligenta vi estas, sed por eble kunlabori kun vi. Vi ja aŭdis, ke nia profesoro rekomendis al ni solvi tiujn taskojn kune. Krome mi malŝatas tiun anonimecon, serĉas amikojn en mia nova ĉirkaŭaĵo…’ Mi plusilentas, malĝoja pri la ĵus fiaskinta provo konatiĝi kun iu.

Iun dimanĉan vesperon mi iras al la katolika studenta komunumo por partopreni kune kun ĉirkaŭ 50 pliaj studentoj diservon kaj la postan komunan vespermanĝon. Dum tiu vespermanĝo mi kuraĝas alparoli studenton sidantan apud mi: ‘Kion vi studas?’ – ‘De kie vi venas?’ – ‘Kiel vi nomiĝas?’ kaj – fino. Mi rimarkas, ke ankoraŭ mankas al mi la kapablo daŭrigi interparolojn tiel, ke la konversacio fariĝu interesa. Poste mi plusidas kaj plumanĝas, sentante min kiel en la studenta manĝejo, kie mi ĉiam demandas min, ĉu eblas kaj konvenas alparoli iun…

Hejme mi komencas skribi leteron al Veronika:

Kara Veronika,

se mi skribus al vi, ke ĉi tie en mia nova ĉirkaŭaĵo ĉio ege plaĉas al mi, vi verŝajne kredus tion. Mi eĉ sentas iun devigon skribi tion al vi, ĉar mi scias, ke vi ĝojus eksciante, ke mi fartas bone…

Sed mi forstrekas tiujn frazojn, decidas ne skribi al ŝi. Mi memoras, ke iam iu diris al mi, ke la studentaj jaroj estas la plej belaj jaroj de la vivo. Iu, kiu mem ne studis…

Malgaje mi enlitiĝas, prenas en miajn manojn la blankan ursidon, la pluŝbeston…

* * *

La venontan tagon mi decidas telefoni al la psikologia konsultejo de mia universitato. Jam delonge mi volis ekscii, ĉu miaj malfacilaĵoj kontaktiĝi kun aliaj homoj estas nur ‘normala’ problemo, aŭ ĉu mi eble estas psike malsana. Mi iras al telefonbudo por fiksi daton por konsulta interparolo… kaj decidas prokrasti la planon ĝis morgaŭ, por unue formuli kelkajn frazojn pri la kialo de mia telefonalvoko.

Kaj fakte, la tagon poste mi – bone preparita – kuraĝas telefoni.

‘Psikologia konsultejo de la Universitato Stuttgart’, sin anoncas virina voĉo.

‘Mi ŝatus havi daton por konsulta interparolo’, mi diras.

Post iom da silentado la virina voĉo demandas: ‘Ĉu konvenas al vi la postvenonta ĵaudo, je la 14a?’

‘Jes, konsentite.’

‘Via nomo?’

‘Manfred Brinkmann.’

‘Do, bone. Ĝis revido venontsemajne ĵaŭde!’

‘ĝis revido!’

Iom senŝarĝita mi sentas min pro tio, ke ŝi tute ne demandis min pri la precizaj problemoj, pro kiuj mi petis tian interparolon. Mi do vane notis miajn frazojn.

La koncernan ĵaudon mi alvenas ĉe la konsultejo akurate je la 14a horo. ‘Estas ĉe sinjorino Gerke, en ĉambro 103, en la unua etaĝo’, diras al mi la virino en la akceptejo. Mi rapide trovas la ĝustan pordon. ‘Dipl. psik. Johanna Gerke’, mi legas apud ĝi.

‘Feliĉe ĉi tie mi ne devas timi esti nervoza’, mi pensas. Mi frapas…

‘Jes, eniru!’

‘Bonan tagon’, mi diras post eniro, vidante ĉirkaŭ 40-jaran virinon.

‘Bonan tagon.’

‘Mi estas Manfred Brinkmann. Mi havas interparolon je la 14a.’

‘Jes. Sidiĝu!’, ŝi diras, kaj montras al brakseĝo. Ŝi mem sidiĝas tri metrojn antaŭ ĝi.

Regas silento. Sinjorino Gerke rigardas min, kvazaŭ ŝi atendus ion de mi. Post unu aŭ du minutoj, kiuj ŝajnas al mi longegaj, mi komencas: ‘Mi venis, ĉar mi havas problemojn kontakti aliajn homojn. Mi estas nova ĉi tie en Stuttgart; mi ĵus komencis studi…’

Vidante, ke ŝi ne emas interrompi min, mi daŭrigas: ‘Min ĝenas, ke mi sidas sola dum la prelegoj kaj en la studenta manĝejo. Mi timas alparoli aliajn homojn kaj havas malfacilaĵojn daŭrigi interparolojn tiel, ke ili fariĝas interesaj.’

Ni denove silentas. Mi ne ŝatas fari monologojn. Almenaŭ iun konfirman ‘jes’ ŝi povus eldiri. Mi plusilentas, atendante, ke finfine ŝi eldiru ion.

Kaj fakte: ‘Mi ankoraŭ tute ne konas vin. Vi povas ekzemple rakonti, kion vi studas, kiel vi loĝas, ĉu vi havas gefratojn…’

‘Mi studas matematikon, loĝas sola, private. Kaj mi havas tri fratojn. Unu estas pli aĝa ol mi kaj studas kemion; la aliaj du ankoraŭ loĝas ĉe miaj gepatroj en la proksimeco de Warburg en Orienta Vestfalio. Miaj rilatoj al miaj gepatroj ne estas tiom bonaj. Mankas vera konfido. Mi ja iel ŝatas mian patrinon, sed mian patron malpli. Mi estis batita…’

Denove regas silento. ‘Ne estus bone, se mi nur farus demandojn. Vi devas mem pripensi, kion diri. Ĝuste tion vi ja volas lerni.’

Mi do pripensas kaj daŭrigas: ‘Kaj nun mi preskaŭ disiĝis de miaj gepatroj. Mi vizitas ilin eble unufoje monate por semajnfino; en la ferioj verŝajne pli ofte. Sed bedaŭrinde mi ne bone sukcesis trovi geamikojn en mia nova ĉirkaŭaĵo. Nek en la universitato, nek en la katolika studenta komunumo, al kiu mi iris.’

Subite ŝi ekparolas: ‘Vi do estas la dua infano en la familio?’

‘Jes.’

‘Pripensu: Se la unua infano en familio estas knabo, la patrino deziras, ke la dua fariĝu… knabino. Ŝi do traktis vin kvazaŭ knabinon, deprenante de vi ĉiujn decidojn kaj iniciatojn.’

Mi surpriziĝas. Pri tio mi ankoraŭ tute ne pensis. Jes, fakte panjo ŝatis min ĉiam iomete pli ol miajn fratojn; paĉjo eĉ lasis ŝin elekti mian nomon…

Kvankam nun, almenaŭ el vidpunkto de sinjorino Gerke, ĉio estas klara, nia konsulta interparolo ankoraŭ ne finiĝas. Male, sinjorino Gerke komencas novan temon:

‘Verŝajne mankas al vi amikino.’

‘Jes’, mi diras, kaj pensas: Kiom sagaca! Sed la plej multaj homoj eĉ tion ne rimarkas. Neniu serioze interesiĝas pri tio, ĉu mi vere estas feliĉa…

Kaj subite ŝi komencas vigle demandi min: ‘Ĉu vi ŝatas vidi pornografiajn filmojn?’

‘Ne, ne tre…’

‘Ĉu vi masturbas?’

‘Hm’, mi diras, kaj pripensas, ĉu nur simpla ekscitado per la mano, kion mi fakte ne vere praktikas, estas masturbado, aŭ ĉu eble ankaŭ iuj pli belaj kutimoj…

‘Kiel?’

Mi silentas, pripensante, kiel mi komencu mian respondon…

‘Iel tio ja devas eliĝi’, ŝi daŭrigas kuraĝige, kaj demandas: ‘Pri kio vi pensas, dum vi masturbas?’

Mi denove hezitas, sed fine kuraĝas eldiri ion, kio verŝajne plaĉas al ŝi: ‘Pri knabinoj.’

‘Aha’, ŝi diras, kaj ŝajnas esti iom pli kontenta ol antaŭe. ‘Sed estas malfacile por vi paroli pri tio. Kiel oni sekse klerigis vin?’

‘Mi legis ĉapitron en mia biologia lernolibro.’

‘Aha.’

Denove ni silentas. Fine ŝi diras: ‘Venis tempo por konkludi. Do, ĉu vi deziras terapion?’

‘Mi ne scias. Mi ja ne povas prijuĝi tion.’

‘Sed estas via decido…’

‘Tamen, mi venis ĉi tien por ekscii de vi, ĉu terapio estus oportuna. Kion do vi pensas pri tio?’

‘Nu… mi pensas, ke vi ankoraŭ ne sufiĉe klare scias, kion vi fakte volas. Pro tio terapio ne estas konsilinda. Krome mi pensas, ke pro via memstareco kaj pensmaniero vi povus sukcesi venki viajn problemojn mem.’

Tiuj vortoj ĝojigas min. Atente mi aŭskultas kelkajn konsilojn de ŝi: ‘Vi devas unue alkutimiĝi al via nova ĉirkaŭaĵo. Iru plu al la studenta komunumo, partoprenu en laborgrupoj tie. Kaj provu trovi kontaktojn en la universitato. Kaj, se vi eble post kelkaj monatoj klare scios, kion vi volas, aŭ havos denove iujn problemojn, vi telefonos al ni. Diru, ke vi volas havi interparolon kun sinjorino Gerke.’

‘Bone’, mi diras, kaj ni adiaŭas.

Kvankam ŝi donis al mi la impreson, ke mi mem rajtas decidi pri ĉio, mi sentis min ege malsupera. Mi memoras ŝiajn konsilojn kaj timas, ke ili ne multe helpos al mi. Tion ankaŭ mia avino estus povinta diri al mi… krom la frazo: ‘Iel tio ja devas eliĝi.’ Ĉu tiu kuraĝigo helpos?

Feliĉe mi ne sentas min seniluziigita, ĉar mi venis tien ĉefe pro scivolemo kaj ne, ĉar mi pensis, ke tia interparolo povus ŝanĝi mian vivon.

Mi ankoraŭ pensas pri ŝia teorio, ke mia patrino deprenis de mi ĉiujn decidojn kaj iniciatojn. Ĝi tiom surprizis min, ke mi ne kontraŭis ŝin. Tamen, mi ne estas maldiligenta, sed timema. La informo, ke mi estis batita, tute ne interesis ŝin…

Ĉu mi, malgraŭ la sperto, ke ankaŭ la psikologio evidente ne povas multe helpi al mi, sukcesos trovi sufiĉe da kontaktoj en mia nova ĉirkaŭaĵo?

* * *

Preskaŭ unu jaron post mia ekstudado mi konstatas, ke ne multe ŝanĝiĝis. Jes, mi estas kelkfoje kune kun grupeto de kvar aŭ kvin aliaj studentoj, kaj ni kune solvas niajn hejmtaskojn. Du aŭ tri fojojn ni eĉ iris kune al la naĝejo. Tamen mi estas ankoraŭ relative ofte sola.

Iun sabatan matenon mi vidas en la urba biblioteko afiŝon: ‘German-Franca Junulara Renkontiĝo en Ludwigsburg’. La detaloj ŝajnas esti interesaj: 5000 gejunuloj el FRG kaj Francio renkontiĝos en la kastelo de Ludwigsburg okaze de la 25-jara datreveno de la samloka parolado de Charles de Gaulle. En tiu parolado de Gaulle pledis por amikeco kaj kunlaboro inter la antaŭe malamikaj ŝtatoj Germanio kaj Francio kaj invitis la junularon engaĝiĝi por tio. Kaj nun parolados Kohl kaj Chirac; junularaj asocioj aranĝos informstandojn…

Mi rigardas la daton: Hodiaŭ! Elirante el la biblioteko mi rimarkas la belegan somerfinan veteron. Mi memoras, ke mi ĝis nun neniam vidis la kastelon de Ludwigsburg, nek kancelieron Kohl nek ĉefministron Chirac. Kaj mi ankoraŭ neniam vere havis okazon apliki miajn sciojn pri la franca lingvo…

Mi ekbiciklas, kaj post unu horo kaj duono mi atingas la urbon Ludwigsburg, kie granda nombro da afiŝoj, flagoj kaj rubandoj anoncas la aranĝon. Mi parkas mian biciklon, eniras en la kastelan korton kaj vidas tie milon aŭ eĉ plurajn milojn da homoj. Ĉe la rando de tiu korto staras dudeko da informstandoj, el kiuj preskaŭ la duono aspektas forlasite.

ĉe kelkaj aliaj standoj mi vidas ofertojn, kiuj ŝajnas al mi komercaj: Du semajnojn da lingvolernaj ferioj en Francio por nur 1200 germanaj markoj… Subite mi ekvidas pli interesan standon: ‘ESPERANTO – la Internacia Lingvo’, mi legas, skribite en blankaj literoj sur verda rubando, kaj iras tien. Jam antaŭ ol atingi tiun standon, iu knabo enmanigas al mi oranĝan flugfolion kun la titolo: ‘Interkompreniĝo sen limoj’. Mi iom miras, ĉar ĝis nun mi pensis, ke Esperanto estas nur iu ŝatokupo de kelkaj plejparte maljunaj homoj, sed nenio serioza. Iam mi vidis en televida novaĵelsendo mallongan raporton pri iu Esperanto-kongreso, kaj iam mi supraĵe legis en iu gazeto artikolon pri tiu lingvo kun foto pri la maljuna barbulo, kiu inventis ĝin.

Sed mi vidas, ke grupo da gejunuloj vigle engaĝiĝas por tiu lingvo… devas do esti interesa afero. Mi iomete rigardas la standon de certa distanco, vidas kelkajn librojn kaj gazetojn, sed decidas unue retropaŝi iomete kaj tralegi la flugfolion. Mi legas ion pri internaciaj junularaj renkontiĝoj, en kiuj oni parolas nur Esperanton, kaj ekscias ion pri la lingvo mem: ke ĝi havas simplan gramatikon sen esceptoj kaj vortfaradan sistemon; ĝi do estas facile lernebla. Estiĝas en mi la ideo, ke tiu lingvo povus esti bona solvo por la lingva problemo en la mondo. Sed, se ĝi estas, kial oni ankoraŭ ne instruas ĝin pli vaste? Se ĝi ne estas, kial tiuj gejunuloj tiom entuziasme engaĝiĝas por ĝi? Verŝajne tiu lingvo simple estas ankoraŭ ne sufiĉe konata. Ekzemple mi ja preskaŭ nenion sciis pri ĝi ĝis nun.

Mi denove alproksimiĝas al la stando kaj komencas rigardi la titolpaĝojn de la libroj, gazetoj kaj lernolibroj kuŝantaj tie. Subite alparolas min knabino staranta malantaŭ la stando: ‘Esperanto estas lingvo, kiun oni parolas ĉie en la mondo. Ĝi estas facile lernebla kaj multmaniere aplikebla. Ni uzas ĝin en internaciaj junularaj renkontiĝoj, kaj ekzistas listo, per kiu vi povas senkoste tranokti ĉe homoj en 54 landoj…’ Kaj ŝi montras al mi verdan adreslibron, kiun mi mallonge trafoliumas, rigardante precipe la mapojn ĉe la fino.

Fine ŝi diras ion en tiu lingvo al nigraharulo staranta apud mi. Tiu alparolas min, demandante min franclingve, ĉu mi komprenas la francan. ‘Iomete’, mi respondas samlingve, kaj ni iom interparolas pri niaj nomoj, loĝlokoj kaj poste pri Esperanto. Vidante miajn malfacilaĵojn esprimi min en la franca, mi diras: ‘L’ Espéranto est plus facile.’, kaj ni ridetas iomete. Envie mi rigardas, kiel flue la knabino malantaŭ la stando interparolas kun tiu franco.

Subite amaso da homoj kolektiĝas ĉe unu flanko de la kastela korto, kaj rigardante tien, mi komprenas kial: Komenciĝas la paroladoj de la politikistoj. Sur la podion paŝas Helmut Kohl, la federacia kanceliero, kaj ekparolas. Li fiere resumas la ĝis-nunajn atingaĵojn sur la kampo de la german-franca amikeco kaj daŭrigas:

‘Iun tagon vi, kiuj hodiaŭ staras antaŭ la decidaj turnopunktoj de via vivo, eble estos demandataj de viaj infanoj, kiel vi demandas la antaŭan generacion: ‘Kion vi faris por Eŭropo, por la Eŭropo de la civitanoj?’ ’ Kaj li emfazas ĉi-lastan demandon tiom, ke mi preskaŭ forgesas la iom komplikan kuntekston kaj rigardas ĝin kiel provokan instigon al ago. Sed mi rimarkas, ke konkretaj instigoj por ni gejunuloj ĝis nun tute mankis en la parolado de Kohl. Eble ili ja ankoraŭ venos… Kaj fakte, Kohl komencas konkretigi siajn ideojn:

‘Sed finfine estas afero de la junularo mem – estas via afero, eluzi la ŝancon de la german-franca kunlaboro. Al tio apartenas precipe ankaŭ la lingvokonoj. Komunikiĝi estas multe, sed kompreniĝi estas pli. Pro tio mi petas vin: Lernu la lingvon de la alia. Hodiaŭ ĉiu juna homo havas la eblecon lerni en Germanio la francan kaj en Francio la germanan – ĉu en la lernejo, ĉu en klerigaj institucioj por plenkreskuloj. Eluzu tiun ĉi ŝancon. La lingvo estas la ŝlosilo por la kompreno de la kultura identeco. Ĝi estas la ponto, kiu ebligas la komprenon de la pensoj, sentoj kaj agoj de aliaj homoj.’

Do, la aŭskultantoj nun sekvos la ordonon ‘Lernu la lingvon de la alia!’ kaj la german-franca amikeco prosperas. Dank’ al Kohl. Ĉio estas tiom facila… Tamen la engaĝiĝo de tiuj gejunuloj pli plaĉas al mi ol la rekomendoj de Kohl. Mi ja mem lernis la francan de la 7a ĝis la 10a klaso, kaj kvankam mi ne estis malbona lernanto…

Nun Jacques Chirac iras sur la podion. ‘Eble li ja havas pli por diri’, mi pensas. Mi atente aŭskultas lin, aŭ pli bone: lian interpretistinon, kiu post ĉiu frazo tradukas ĝin. Ankaŭ li parolas pri la graveco de la german-franca amikeco: ‘La intensigo de la kunlaboro inter Francio kaj Germanio sur la kampo de la sekureco ludos decidan rolon en la estiĝo de vera eŭropa defenda potenco. Pro tio ni akceptis kun intereso la iniciaton de kanceliero Kohl koncerne eventualan german-francan brigadon…’

Malĝoje mi konstatas, ke pli-malpli la tuta parolado de Chirac temas pri armea kunlaboro, kvazaŭ la german-franca amikeco gravus nur pro tio, ke ĝi ebligas mortigi en la venonta mondmilito pli da rusoj. Kompare kun tiu ĉi parolado mi eĉ preferas tiun de Kohl, ĉar ĉi-lasta ja nur estis senenhava. ‘La ideo engaĝiĝi por ‘la Eŭropo de la civitanoj’ ja estas bona.’, mi pensas, kaj mi reiras al la Esperanto-stando. Mi informiĝas pri la ebleco lerni tiun lingvon kaj aĉetas lernolibron. Mi volas aparteni al ili, volas esti unu el tiuj, kiuj aplikas tiun interesan manieron de la internacia interkompreniĝo…

Kontente mi veturas hejmen kaj jam la saman vesperon mi entuziasme eklernas tiun lingvon.

  1. III

Unu jaron poste mi parolas Esperanton jam tute flue. Vaste malfermiĝis al mi nova, nekonata mondo. Mi partoprenis en internaciaj junularaj Esperanto-aranĝoj, kaj mi aktiviĝis por tiu lingvo, kio ofertas al mi la agrablan senton, ke mi estas bezonata kaj ke mia vivo havas sencon. Mi komencis dediĉi multe da tempo al Esperanto, kvankam mia studado iom suferas pro tio. ‘Ekzistas sufiĉe da matematikistoj’, mi pensas, ‘sed tro malmulte da homoj, kiuj aktivas por Esperanto.’

Mia komenca supozo, ke oni devus nur iom diskonatigi Esperanton kaj la afero jam ege progresus, montriĝis malĝusta. Tion mi rimarkis, kiam mi ofertis Esperanto-kurson en la katolika studenta komunumo. Kvankam mi sekvis la fortan rekomendon de sperta grupano, ke mi varbu ĉefe per mencio de la praktika valoro de Esperanto, venis nur kvin homoj. Du el ili jam la duan vesperon ne plu venis, kaj ankaŭ la aliaj estis iom malpli entuziasmaj ol mi esperis. Tamen miaj klopodoj certe ne estas vanaj, ekzemple Stefanie bonege progresas en la lernado. Ŝi bedaŭrinde ne volas membriĝi en nia nove fondita junulara Esperanto-grupo, sed eble tio ne tiom gravas. Mi ĝojas, kiam ŝi iun sabatan posttagmezon en novembro partoprenas en nia grupa kunveno.

Dekduo da esperantistoj kolektiĝis ĉirkaŭ la loĝĉambra tablo de familio Jung. Krom Bernd kaj Gisela Jung, gastama geedza paro, kaj ilia fileto Udo ĉeestas kelkaj aktivuloj, kelkaj ‘normalaj esperantistoj’ kaj kelkaj ĉiamaj komencantoj. Mi vidas inter alie Anja, kiu eklernis Esperanton jam kiel infano, Stefanie, mia plej bona kursanino, kaj Thomas – 16-jara lernanto, kiu eklernis la lingvon en kurso por memlernado. Je nia ĝojo ankaŭ Georg ĉeestas – iama aktivulo, kiu post la IJK en Eringerfeld preskaŭ tute ĉesis okupiĝi pri Esperanto.

Ni manĝas kukon, trinkas kafon kaj teon, kaj interparolas germanlingve pri Esperanto kaj ĉio ajn. Mi sentas min bone en tiu atmosfero. Subite Georg, kiu lastfoje ĉeestis tian grupan kunvenon antaŭ tri jaroj, faras demandon al la ĉeestantoj: ‘Mi ŝatus scii, ĉu vi kredas, ke Esperanto iam fariĝos dua lingvo por ĉiuj.’

Kiel la unua ekparolas Bernd: ‘Esperanto certe ne venkos en la venontaj 50 jaroj. Eĉ la aŭstria prezidento Jonas kaj la jugoslavia prezidento Tito estis esperantistoj. Kaj ĉar ili ne sukcesis enkonduki Esperanton, ni vidas, ke tio devas okazi de malsupre. Kaj tio daŭros longe, se tio entute sukcesos.’

Poste Anja eldiras sian opinion: ‘Mi ne kredas, ke iam ĉiuj homoj parolos Esperanton. Jam ekde pli ol cent jaroj ĝi ekzistas, kaj kiom da homoj parolas ĝin? Kaj mi pensas, ke tio estas eĉ ne dezirinda, ĉar nia komunumo tute malaperos.’

Fine Georg respondas mem al sia demando: ‘Iam mi kredis, ke Esperanto estas grava afero. Sed hodiaŭ mi pensas, ke Esperanto ne venkos kaj povas esti nura hobio. Esperanto-grupo ne estas pli ol kegla klubo.’

Mi silentas. Kompate mi rigardas al Thomas: ‘Mi scias, ke ankaŭ vi lernis Esperanton pro idealismo. Ĉar ankaŭ vi revas pri pli bela mondo. Mi esperas, ke tiuj eldiroj ne konfuzas vin. Vi lernas tiun lingvon kontraŭ la volo de viaj gepatroj, kaj ŝajnas ke eĉ multaj esperantistoj ne donas al vi la kuraĝigon kaj apogon, kiun vi bezonas. Min nenio plu povas ŝanceli, ĉar mi mem spertis, ke Esperanto ebligas al mi pli altnivelan interkompreniĝon ol la aliaj lingvoj, kiujn mi lernis en la lernejo. Sed vi ankoraŭ ne povis sperti tion… La pensoj de Bernd, Anja kaj Georg estas strangaj kaj eĉ danĝeraj, ĉar ili malhelpas la mondon al dezirinda progreso. Estas tute legitime kredi, ke frenezaĵo ĉesas – la frenezaĵo, ke oni en la internacia komunikado kutime ne uzas la plej taŭgan komunikilon…’

Formulante tiujn pensojn, mi rimarkas, ke alvenas Stefan kaj Susanne; kaj ni tuj komencas paroli pri aliaj temoj.

Stefan kunportis sian gitaron, kaj post la kukmanĝado ni komencas kanti Esperanto-kantojn. Mi ŝatas esti kune kun aliaj homoj kaj kanti; eble en internacia rondo en junulara Esperanto-renkontiĝo eĉ iomete pli ol ĉi tie. Antaŭ mia esperantistiĝo mi neniam travivis tian agrablan atmosferon, ke gejunuloj sidas kune kaj kantas, akompanataj de gitaro…

Iam en la malfrua vespero la kunveno finiĝas. Mi hejmenbiciklas kune kun Stefanie, kiu dum la diskuto pri la estonteco de Esperanto silentadis, same kiel mi. Ŝi ekparolas: ‘Kompreneble mi trovas Esperanton interesa, kaj la kunveno estis agrabla. Sed la vortoj ‘movado’ kaj ‘esperantistoj’ igas min skeptika. Mi ne volas aliĝi al via junulara grupo, eĉ ne en la kategorio sen kotizo. Ĉu vi komprenas tion?’

‘Jes, mi komprenas tion. Kaj mi ankaŭ akceptas tion.’ Sed mi tuj rimarkas, ke ŝia eldiro ege klare kontraŭas al mia pensmaniero. Post nia adiaŭo mi pripensas, kion mi plej volonte estus ankoraŭ dirinta al ŝi: ‘Mi tamen vidas ĉion ĉi iom alie ol vi. Ŝajnas, ke vi havis feliĉan infanaĝon kaj nun estas kontenta pri la mondo tia, kia ĝi estas. Vi estas helpema, vi kapablas senti kompaton. Sed vi ne volas ŝanĝi la mondon; la temo ‘lingvaj problemoj’ ne tuŝas vin tiom funde, ke ĝi incitas vin al engaĝiĝo. Pensoj, kiuj koncernas la tutan mondon, ne vere interesas vin…’ Sed Stefanie verŝajne jam estas hejme.

Mi pripensas, ĉu mi eble jam ofte subpremis miajn verajn pensojn, silentante aŭ eldirante ion alian… Kaj mi memoras la eldiron de Anja, kiu diris, ke ŝi ‘ne havas tempon’ por kunlabori ĉe nia informstando en la urbocentro, eĉ sendepende de la dato. Sed mi scias, kion signifas tiuj vortoj ‘Mi ne havas tempon’. Ili signifas: ‘Mi fiksas aliajn prioritatojn.’ ŝi havas tempon por televidi kaj por iri en diskotekon; ŝi tiam nur ne kuraĝis diri, ke la disvastigo de Esperanto estas malgrava afero por ŝi.

Kaj fine, kiam Bernd kaj mi tamen faris la informstandon, iu virino demandis nin: ‘Mi jam parolas la anglan, la francan kaj la hispanan. Por kio mi do bezonas Esperanton? Kion tio utilas al mi?’ Bernd emfazis la utilon de Esperanto por konatiĝi kun homoj en orienta eŭropo, kaj mi silentis. Nur poste mi ekhavis la ideon, ke mi estus povinta demandi ŝin, ĉu ŝi dirus ion similan ankaŭ ĉe stando de Amnestio Internacia. Ĉu ŝi respondus al la peto ‘Engaĝiĝu por la homaj rajtoj!’ ankaŭ per la vortoj ‘Kion tio utilas al mi?’, dirante, ke ŝiajn homajn rajtojn oni ja respektas, oni ja ne torturas ŝin?

Tiuj pensoj instigas min mediti pri tio, ĉu engaĝiĝo por Esperanto vere povas esti tiel nobla afero kiel engaĝiĝo por la homaj rajtoj.

Mi memoras, ke esperantistoj, argumentante por sia lingvo, ofte mencias nur ĝiajn avantaĝojn kompare kun la angla – nome, ke Esperanto estas neŭtrala kaj relative facila. Kelkaj eĉ ekzakte kalkulis, kiom da mono povas ŝpari la Eŭropa Komunumo per enkonduko de Esperanto. Sed necesas ankaŭ esplori pli profunde, kiamaniere la enkonduko de neŭtrala, relative facile lernebla lingvo kiel dua lingvo por ĉiu povas utili al la homaro.

Tio ja signifus iuspecan revolucion, post kiu la internaciaj kontaktoj multobliĝos. Estiĝos pli densa reto de personaj amikecoj translimaj, kaj tio utilos diversrilate: al la sekurigo de la paco, al la forigo de naciaj egoismoj favore al la bonfarto de la tuta homaro kaj al reciproka kultura pliriĉigo. Homoj en evoluintaj landoj sentos pli da solidareco kun tiuj en la evolulandoj. Ekestos pli forta emo al ekonomia kunlaboro kun evolulandoj kaj pli bonaj kondiĉoj por realigi tion – favore al la bonfarto de la homoj en ĝis nun malriĉaj landoj.

Okazos vera kaj ne nur unudirekta kultura interŝanĝo. Modernaj ‘okcidentaj’ konvinkoj kiel la egalrajteco de viroj kaj virinoj aŭ la forigendeco de la mortopuno pli facile penetros ekzemple en arabajn landojn, dum inverse en nian iom malvarman, materialisman okcidentan socion penetros pli da valoraj instigoj el aliaj kulturoj – je la bonfarto de la tuta homaro, ĉar bonaj, humanaj instigoj estas pli volonte akceptataj ol malbonaj. Malhumanaj konvinkoj kiel ekzemple la neceso de torturoj apenaŭ havas ŝancon esti akceptataj ĉe ni.

Sed la enkonduko de dua lingvo por ĉiu havus ankaŭ plian, iom malpli facile esprimeblan avantaĝon: Estiĝos la ebleco helpi al ĉiu kaj amikiĝi kun ĉiu. Malaperos malagrablaj, embarasaj situacioj, en kiuj homoj ne povas interkompreniĝi. Tio signifus plialtigon de la nemateriala parto de la vivnivelo.

Pensante pri tio, mi ekhavas la impreson, ke eĉ multaj esperantistoj ne sufiĉe konscias la valoron de sia agado. Iam, en la komenco de mia entuziasmo por Esperanto, mi pensis, ke certe neniam iu aktiva esperantisto memmortigus sin. Lia vivo ja havas sencon, ĉar li laboras por la realigo de granda ideo. Poste mi aŭdis pri memmortigoj de junaj Esperanto-aktivuloj el Berlino, Britio, Danio kaj Finnlando. Kaj mi devis konstati, ke mi multon pretervidis: La engaĝiĝo por Esperanto povas signifi kroman streĉon en la vivo, kaj ne nur la neesperantistoj, sed ankaŭ multaj esperantistoj ne sufiĉe konscias pri la valoro de ilia agado.

Eĉ se iu ne kredas pri estonta venko de Esperanto, li devus laŭdi la engaĝiĝon de la esperantistoj, ĉar labori por la internacia interkompreniĝo ĉiukaze estas valore. Sed Georg faras eĉ ne tion. Mi iom pensas pri li kaj memoras, ke li studas germanistikon. Kvankam oni preskaŭ ne plu bezonas germanistojn. Kaj li eĉ ne scias, kion li volas fari poste. Li do certe ne volas utili al la homaro, sed studas, ĉar tio estas relative agrabla. Ne estas mirinde, ke li ne plu aktivas por Esperanto. Mankas al li vera humaneco. Kaj lia afableco estas nur ekstera, mankas al li vera bonkoreco…

Ankaŭ Anja estas egoisma. Kiom malgranda estas la nuna kontribuo de Esperanto al la bonfarto de la homaro kompare kun tiu en tempo, kiam ne nur kelkaj centmiloj, sed pluraj miliardoj da homoj vere profitos el tiu lingvo!

Sed Anja tamen iel pravas. Ĝuste hodiaŭ la pozitiva influo de Esperanto sur la evoluon de personeco povas esti aparte grava. Mi pensas pri mi mem, memoras mian unuan Esperanto-renkontiĝon, la IJF-on en Italio. Tie Dorota, juna polino, ridetis al mi. Mi tiam nur mire rigardis ŝin, ĉar mi ne povis kredi, ke tiu rideto celis min. Eble iom poste, kiam ŝi denove ridetis, mi iomete reciprokis ĝin… mi ne scias.

Kaj en mia dua Esperanto-renkontiĝo, la IJK en Zagreb, okazis io stranga. Mallonge post mia alveno mi revidis kaj salutis Gianna, kiun mi jam konis pro la IJF. Ŝi montris al mi sian vangon, kaj mi estis tute senkonsila. Post momento de embaraso mi supraĵe brakumis ŝin. Mallonge poste mi vidis, kiel ŝi lasis sin kisi de alia partoprenanto dum la revido. Ĉu ŝi eble planis tion ankaŭ kun mi? Mi dubis. Mi trovis min tiom malmulte aminda. Ŝi ja povas ŝati min maksimume pro tio, ke mi parolas Esperanton – sed tion scipovas ja miliono da pliaj homoj en Eŭropo…

Iom post iom mi komprenis, ke en Esperantujo la homoj ne estas tiom malvarmaj kiel en FRG. La kiso dum la salutado kaj adiaŭo simple estas bela gesto de afableco, kiu ne aparte multon signifas. Verŝajne en multaj landoj la homoj ĝenerale pli emas tuŝi, karesi kaj kisi unu la alian ol en FRG, kie multaj gepatroj tuŝas siajn infanojn nur dum batado.

* * *

Fine, en renkontiĝo en Kiev en Ukrainio, mi renkontiĝas kun Joanna – polino el Wrocław, kiu je la unua vido estas simpatia al mi kaj… Ŝi ridetas! ĉiun fojon, kiam ni vidas unu la alian, mi iom pli kuraĝe reciprokas tiun rideton. Dume mi ekscias, ke ŝi baldaŭ edziniĝos al polo. Tio iom seniluziigas min, sed nia simpatio restas. La lastan vesperon ni plene ĝuas la plezuron rigardi unu la alian. Ni dancas kune, laŭ malrapida muziko, sentante la proksimecon kaj la varmon de la alia… Ni ridetas unu al la alia, kaj ŝia rideto vekas en mi ĝojon, kiu ĝojigas ankaŭ ŝin ktp. – nia ĝojo fariĝas senlima…

* * *

Post la reveno de tiu renkontiĝo mi rimarkas, ke io ŝanĝiĝis en mi. Mi rigardas simpatiajn homojn ne plu time, sed ridetante. Verŝajne iam, en mia frua infanaĝo, mia patrino kelkfoje ridetis al mi, kaj mi reciprokis tion. Sed poste tiu kapablo mia falis al forgeso. Mi transprenis la emon de mia patro rigardi aliajn homojn kun serioza kaj skeptika mieno… Sed nun mi reakiris mian iaman kapablon, dank’ al Joanna.

* * *

Du semajnojn poste, en semajnfina kafoklaĉo de Esperanto-Junularo Frankfurt, mi trovas bonegan okazon apliki mian relernitan kapablon. Kiam mi alvenas en la loĝejo de familio Seifert, kiu invitis al tiu aranĝo, mi trovas dekon da gejunuloj kolektiĝintaj ĉirkaŭ granda tablo. Mi salutas la konatajn kaj nekonatajn partoprenantojn kaj rigardas ravite la vizaĝon de blondhara knabino. ‘Mi estas Manfred’, mi prezentas min en Esperanto. ‘Mi estas Sandra’, ŝi respondas, kaj mi ĝojas, ke mi povas sidiĝi sur seĝo vid-al-vide de ŝi.

De tempo al tempo mi iomete ridetas al ŝi, kion ŝi reciprokas per afabla rigardo. Ŝi ne montriĝas malinklina… Plurfoje dum tiu tago tiu ludo ripetiĝas. Mi ŝatas malgrandajn Esperanto-aranĝojn, se partoprenas almenaŭ unu persono, kiun mi trovas tre simpatia. Oni daŭre revidas unu la alian, sidas proksime aŭ vid-al-vide al la alia…

La dimanĉan matenon ni kune iras en parkon por ludi tie dum belega printempa vetero. Survoje mi agrable surpriziĝas, kiam Sandra alparolas min demandante pri mia profesio. Iomete ni interparolas pri niaj studfakoj, niaj loĝlokoj, niaj familioj, nia lernado de Esperanto kaj partopreno en Esperanto-aranĝoj. Feliĉe ankaŭ ŝi aliĝis jam al la IJK en Kerkrade post du monatoj…

Post la tagmanĝo ni ankoraŭ iomete sidas kune, kaj mi aŭdas Sandra rakonti al alia partoprenantino, ke jam post duona horo ŝi devos forveturi. Mi denove ridetas al ŝi – kaj jen… Ŝi vere reciprokas. Kvankam ŝia rideto aspektas iel mallarĝa, mi sentas min sufiĉe gaja kaj feliĉa. Iom poste Sandra adiaŭas nin. ‘Ĝis revido en Kerkrade!’, mi diras post la adiaŭa kiso, sen esti malgaja, ĉar en mi jam naskiĝis plano…

Feliĉe ni kompilis kaj fotokopiis liston de la partoprenantoj. Tuj post mia reveno mi komencas skribi leteron:

Kara Sandra,

nun, kelkajn horojn post mia reveno de la kafoklaĉo en Frankfurt, mi iom bedaŭras, ke tie ni du nur tre mallonge interparolis. Pri tio kulpas ĉefe mi, ĉar fakte ja estis vi, kiu komencis la solan veran interparolon inter ni. Kvankam ie profunde en mi ĉiam estas multege da pensoj, ideoj kaj sentoj, mi ne povas facile alparoli aliajn homojn kaj daŭrigi la konversacion tiel, ke ĝi fariĝu vigla kaj interesa. Tiu problemo montriĝas precipe tiam, kiam mi ne estas kune kun nur unu alia persono, sed kun pli da homoj en grupo.

Tamen dank’ al Esperanto mi nun havas multajn kontaktojn; mi sentas min agnoskata kaj ŝatata de ĉiuj. Sed unu granda deziro ankoraŭ restis neplenumita: la revo vere konatiĝi kun simpatia knabino, ekhavi plenan, reciprokan konfidon kaj karesi unu la alian…

Kaj ĉi-rilate mi nun – pardonu al mi la malfermecon! – pensas pri vi. Mi trovas vin, vian aspekton, vian karakteron kaj konduton ege rava kaj ĉarma. Verŝajne ankaŭ vi memoras la mallongan, tamen belegan kaj ambaŭflankan rideton inter ni du en la loĝejo de familio Seifert, mallonge antaŭ via forveturo. Por mi ĝi estas la plej bela rememoro pri tiu kafoklaĉo. Kaj kvankam mi ankoraŭ ne multon scias pri vi, mi pensas, ke ni tre bone harmonias laŭ niaj interesoj kaj pensmanieroj…

Mi ankoraŭ aldonas multe da klarigoj, impresoj, opinioj, informoj… kaj fine, ankoraŭ la saman vesperon, mi biciklas al la ĉefa poŝtoficejo por forsendi la finfine 6-paĝan leteron. Mi plu sentas min feliĉa; mi ĝoje atendas la venontajn tagojn. Ĉio plaĉas al mi. Kvankam la universitataj prelegoj estas tedaj kaj sekaj kiel antaŭe, mi subite trovas ilin agrablaj kaj eĉ povas iomete pli bone koncentriĝi ol kutime. La manĝaĵoj en la studenta manĝejo gustas pli bone ol iam ajn antaŭe.

Revenante de la universitato, mi ĉiutagmeze malplenigas mian leterkeston kaj ĉiufoje fariĝas iom pli malgaja, ĉar ne troviĝas en ĝi letero de Sandra. Post unu semajno mi sentas min jam multe pli malfeliĉa ol kutime. La letero ja certe estis de la komenco ĝis la fino afabla, sed tamen eble io en ĝi malplaĉis al ŝi. Verŝajne mi estis tro malferma.

Mi ne plu ĝojas, sed timas revidi ŝin en la IJK en Kerkrade. Ŝi povus esti ofendita aŭ eĉ iomete koleri kontraŭ mi. Feliĉe mi unue veturos al la junulara renkontiĝo en Ostrava en ĉeĥio. Eble mi ja tie enamiĝos, kaj en Kerkrade ĉio ne plu gravos por mi…

* * *

Kelkajn semajnojn poste mi partoprenas en la renkontiĝo en Ostrava. En la unua vespero mi ĝojas revidi geamikojn de antaŭaj renkontiĝoj – precipe kelkajn sovetianojn, kiujn mi jam konas pro la aranĝo en Kiev – kaj konatiĝas kun novaj homoj. Irante de mia ĉambro al la herbejo, sur kiu okazu la interkonaj ludoj, mi renkontas knabinon, kiun mi je la unua vido trovas ege simpatia. Ni tuj ridetas unu al la alia.

‘Saluton… Mi estas Manfred, el FRG.’

‘Mi estas Beata el Pollando’, ŝi respondas, kaj post mallonga silentado ŝi rakontas: ‘Mi estas ankoraŭ komencantino… Mi studas en Wrocław.’

Tiu urbonomo tuj memorigas min pri Joanna, kun kiu mi interŝanĝis jam plurajn afablajn leterojn post la renkontiĝo en Kiev. Sed antaŭ ol mi povas demandi ŝin, ĉu ŝi konas Joanna, Beata jam daŭrigas: ‘Joanna rakontis al mi pri vi.’

Mi miras, sed memoras, ke mi ja skribis al Joanna, ke mi venos al Ostrava, kie ŝi bedaŭrinde ne povas partopreni. Kaj scivole, pli ŝerce ol serioze, mi demandas Beata: ‘Kaj kion ŝi rakontis pri mi?’

Beata longe pripensas kaj fine respondas: ‘ŝi diris… ke bone.’

Ni denove ridetas unu al la alia; poste ni interparolas iomete pri niaj studfakoj, niaj estontaj profesioj… Sed kun granda bedaŭro mi vidas, kiom malfacile estas ankoraŭ por ŝi esprimi sin en Esperanto. ‘Mi lernas Esperanton… tri monatoj.’, ŝi diras.

‘Post ses semajnoj mi veturos al via lando’, mi rakontas malrapide. ‘Ĉu ankaŭ vi partoprenos en la renkontiĝo en Toruń?’

‘Ho, jes!’, ŝi diras, kaj mi havas la agrablan impreson, ke ankaŭ ŝi ĝojas pri tio, ke ni tie revidos unu la alian, kaj eble tie povos jam pli bone interkompreniĝi…

Fine sur la herbejo komenciĝas la ludoj, kaj ni disiĝas.

Dum la tuta semajno ni ne plu vere interparolas. Beata pasigas la tempon kune kun aliaj poloj, kaj mi havas sufiĉe da kontaktoj kun sovetianoj, hungaroj, GDR-anoj kaj ĉeĥoj. Sed ĉiam, kiam ni vidas nin reciproke, ni ridetas unu al la alia – kvazaŭ ni ambaŭ scius, ke tio estas nia sola ebleco esprimi afablajn sentojn sen riski miskomprenon. Mi ŝategas ŝian belegan, vastan, varman, elkoran rideton, kaj antaŭĝojas revidi ŝin kaj vere interparoli kun ŝi en Pollando. Kaj mi planas antaŭe surprizi ŝin per letero…

En la antaŭlasta tago mi memoras, ke mi ankoraŭ ne havas ŝian adreson. Post la vespermanĝo ni ĉiuj kolektiĝas por fari grupan foton, kaj tiam mi subite vidas bonan okazon… Mi iras al ŝi, elpoŝigas skribilon kaj paperpecon, kaj demandas ŝin: ‘Beata, ĉu vi povus doni al mi vian adreson?’

‘Ho, jes!’, ŝi respondas gaje, kvazaŭ tio estus io, kion ni nepre ne rajtis forgesi. Ŝi ekskribas kaj fine redonas al mi la paperpecon. Mi donas al ŝi jam preparitan slipon kun mia adreso, kaj ni dankas unu al la alia.

‘Mi tutcerte skribos al vi, Beata’, mi pensas, vidante ŝian ĝojon pri tiu adresinterŝanĝo. Sed mi preferas ne malkaŝi tiun intencon al ŝi. Kontente mi rigardas ŝian adreson, skribitan per bela, dekstren klinita, flua kaj bone legebla manskribo. ‘Estis bona ideo aliĝi al la renkontiĝo en Toruń.’

* * *

Tri tagojn poste komenciĝas la IJK en Kerkrade. Sandra intertempe fariĝis iom indiferenta por mi. Ŝi ja neniel estas komparebla kun Beata. Ŝiaj avantaĝoj estas, ke ŝi estas germanino kaj loĝas pli proksime al mi… Sed pli gravas la koro de la homoj. Dum du monatoj mi vane atendis respondon al mia letero; unue senpacience, poste mi ne plu aŭdacis esperi…

Mi alvenas en la kongresejo kune kun grupeto de aliaj FRG-anoj, kiujn mi hazarde renkontis en la stacidomo de Aachen. Kaj tuj mi ekvidas Sandra. Ŝi rigardas min afable; ŝi neniel koleras al mi! Eĉ male! ‘Saluton, Manfred!’, ŝi diras en gaja, iel entuziasma tono, kvazaŭ ŝi vere ĝojus revidi min. Ni mallonge kisas unu la alian, kaj fine Sandra salutas kelkajn aliajn homojn kaj iomete interparolas kun ili.

Mi restas en la proksimeco, rigardante ŝin iomete. Fine, post kiam ŝi finis la salutadon, Sandra rigardas al mi. Vidante, ke neniu nin observas, ŝi subite alparolas min: ‘Mi ja estis tre surprizita, kiam mi ricevis vian leteron!’

‘Kiamaniere surprizita?’, mi demandas ŝin por ekscii, ĉu ŝi estis almenaŭ agrable surprizita.

‘Surprizita, ĉar mi tute ne supozis, ke vi skribus al mi.’

‘Kaj kiel vi pensas pri tiu letero?’

‘Mi fakte ja volis reskribi al vi. Sed mi ne havis multe da tempo tiam. Estas malfacile diri tion nun… sed: Mi ne bezonas amikon. Krome mi ja ankoraŭ preskaŭ ne konas vin.’

‘Jes, mi akceptas tion…’

Kaj ni disiĝas. Ŝiaj vortoj ne aparte malĝojigas min, ĉar mi ja ne plu atendis de ŝi tian reagon, kian mi origine esperis. Mi sentas min senŝarĝita pro tio, ke ŝia reago estas almenaŭ afabla. Ankoraŭ longe mi pensas pri ŝia frazo ‘Mi ne bezonas amikon.’: Mi ne postulas, ke vi neglektu viajn proprajn bezonojn kaj dezirojn. Sed espereble vi pensas ankaŭ pri tiuj de aliaj homoj. Ne gravas nur, ĉu vi bezonas amikon, sed ankaŭ, ĉu iu bezonas vin…

Tamen tiuj pensoj ne vere plaĉas al mi.

* * *

Post mia reveno de la IJK en Kerkrade mi tuj komencas skribi leteron al Beata. Mi memoras, ke estas relative malfacile skribi leteron al persono, kun kiu oni ankoraŭ ne multe interparolis kaj ne havas multajn komunajn travivaĵojn. Mi povas rakonti al Beata iom pri mi; mi povas sciigi al ŝi miajn impresojn pri la IJK en Kerkrade. Ne estas konsilinde jam nun klare diri al ŝi, ke mi ege ŝatus enamiĝi al ŝi. Tiom ĉarma knabino ja eble – aŭ eĉ verŝajne – jam havas amikon en Pollando, aŭ povus facile ekhavi tian amikon. Ŝi verŝajne ankaŭ ne ŝatas efemerajn amrilatojn por la daŭro de unu renkontiĝo, sed preferas longdaŭran, profundan amikecon. Tie malhelpas la distanco inter FRG kaj Pollando, dum ŝi certe estus tro modesta por preferi amaton el riĉa lando…

Mi do nur iomete alludu, ke mi trovas ŝin simpatia kaj ke mi ne havas amikinon…

Kara Beata,

post mia reveno de la IJK en Kerkrade mi nun trovis la necesan tempon por realigi mian deziron skribi leteron al vi – deziron, kiun mi kompreneble jam havis, kiam mi en Ostrava petis vin pri via adreso.

Tie en Ostrava ni ja bedaŭrinde ne multe interparolis. Unu el la kaŭzoj eble estis, ke vi tiam ankoraŭ ne tute flue parolis Esperanton; sed ekzistas ankaŭ alia, verŝajne pli grava kialo: Kiel vi certe rimarkis, mi estas tre trankvila homo. Tiu problemo koncernas min jam ekde mia infanaĝo kaj ankoraŭ hodiaŭ kelkfoje malhelpas al mi vere konatiĝi kun homoj, kiujn mi trovas simpatiaj…

Tamen, entute mi estas relative kontenta pri la renkontiĝo en Ostrava. Mi ja havis sufiĉe da longaj interparoloj kun aliaj (plejparte parolemaj) partoprenantoj kaj do ne ofte sentis min sola. Kaj via belega, varma rideto apartenas al miaj plej belaj rememoroj pri tiu aranĝo.

La posta IJK iomete malpli plaĉis al mi…

Mi skribas ankoraŭ iom pri la kongreso kaj pri mi, ĝis fine mi enpoŝtigas la leteron. Restas kvar semajnoj ĝis nia revido, kaj letero de FRG al Pollando aŭ inverse kutime bezonas du semajnojn. Verŝajne mi do ne povos ricevi respondon de ŝi jam antaŭ nia revido…

Semajnon poste mi trovas en mia leterkesto poŝtkarton kun ‘koraj salutoj el Wrocław’. Ŝi do tuj post sia reveno pensis pri mi! Kaj fine, post du pliaj semajnoj, mi trovas leteron. Ĉu ŝi vere jam respondis? Mi malfermas ĝin scivole kaj eklegas:

Kara Manfred,

Mi ricevis hodiaŭ vian leteron. Ĝi estas por mi ege plezura surprizo, ĉar mi skribis al vi nur poŝtkarton kaj ricevas de vi longan kaj tre agrablan leteron.

Ankaŭ laŭ mia opinio restado en Ostrava estis tre agrabla, sed por mi granda malhelpo estis manko de lingvokono. Do, nun mi lernas iomete… iomete, ĉar nun mi pasigas tempon hejme kaj mi havas malmulte da tempo. Miaj gepatroj havas grandan ĝardenon.

Vi skribas, ke vi estas tre trankvila homo kaj ke tio estas por vi problemo. Sed mi pensas, ke problemoj ofte ne ekzistas. Mi ekzemple ŝatas trankvilajn homojn (kaj ne nur mi). Vi estas iomete nekuraĝa homo, sed ŝajnas al mi, ke vi estas interesa kaj tre simpatia. Vi povas facile konatiĝi kun aliaj nekuraĝaj, sed interesaj homoj. Do vi vidas, ke nekuraĝo ne ĉiam estas malavantaĝo! Ne estu malgaja. La mondo estas plena de ĝojo, ni nur ne rimarkas ĝin.

Ĉu mi iomete konsolis vin?

Ho, estas jam tre malfrue! Mi devas fini mian leteron. Mi timas, ke bedaŭrinde mi ne skribas sen erraroj. Tamen mi kalkulas je via kompreno. Ankoraŭfoje mi dankas al vi kaj

Ĝis la revido

Beata

Mirigite mi relegas la plej interesajn frazojn. ‘Mi ekzemple ŝatas trankvilajn homojn.’ Neniam mi aŭdis ion tian en Germanio. Male, ĉi tie ĉiuj diris, ke mi devas ŝanĝi min. Eĉ mia patrino, kiu de la unua ĝis la deka klaso ĉiam iris al la konsultaj horoj por gepatroj kaj ĉiam devis aŭdi la samon. Ĉu en la elementa lernejo, ĉu en la gimnazio – la instruistoj ĉiam diris, ke mi estas bona lernanto, sed tro trankvila. Mi devas plivigliĝi. Kaj la samklasanoj, kiuj ĉiam sentigis al mi, ke ili ŝatas nur parolemajn, spritajn homojn, kiuj plibonigas la etoson…

Mi spertis, kiom doloriga – ĉar vana – povas esti la provo ŝanĝi sian karakteron. Kaj nun tiu polino skribas simple, ke ŝi ŝatas trankvilajn homojn! ŝi ŝatas min tia, kia mi estas! Kaj kiom bela estas la frazo ‘La mondo estas plena de ĝojo, ni nur ne rimarkas ĝin!’ ĝis nun mi ĉiam vidis la negativajn flankojn de ĉio – do ne estas mirinde, ke mi ne sentis min feliĉa!

Kaj kun plej granda intereso mi relegas la frazon ‘Vi estas iomete nekuraĝa homo, sed ŝajnas al mi, ke vi estas interesa kaj tre simpatia.’ Tio estas belega komplimento. Ĉu mi eĉ povas konkludi el tio, ke ŝi povus imagi enamiĝi al mi, se mi havus la kuraĝon por fari la necesajn paŝojn? Mi ne scias… Sed neniam tiom ĝojigis min letero. Ŝi vortigas siajn pensojn trafe kaj elegante; ŝi skribas per pli bona stilo ol multaj poloj, kiuj parolas Esperanton jam ekde kvin aŭ dek jaroj! La timo esti farinta ‘errarojn’ kredigas al mi, ke ŝi vere verkis la leteron tute sola.

Kaj kiom rapide ŝi respondis! Bedaŭrinde tamen ne restas sufiĉe da tempo por reskribi. Jam post unu semajno ni revidos unu la alian. Neniam mi tiom antaŭĝojis pri Esperanto-renkontiĝo!

  1. IV

Post preskaŭ sendorma nokto en kuŝvagono mi vendrede matene alvenas en la stacidomo ‘Berlin Zoo’, kie mi devas ŝanĝi en trajnon al Pollando. Mi pensis, ke por tiu trajno ne necesas rezervi sidlokon. Estas ja trajno sen rezervodevo, kaj verŝajne fine de aŭgusto ne multaj homoj veturas al Pollando…

Sed, vidante la homamason, kiu staras kune kun mi ĉe la kajo atendante la enveturon de la trajno al Varsovio, mi ekhavas malbonan antaŭsenton. Ĉar mi staras ĉe oportuna loko, mi rapide povas entrajniĝi – kaj trovas iom da spaco en la koridoro. Sed tiu spaco daŭre malpliiĝas… Jam staras kvindeko da poloj kune kun mi en la koridoro. Mi vidas, ke multaj el ili kunportas kvin aŭ eĉ pli da grandaj kofroj aŭ kartonskatolegoj el la okcidento.

Mallonge post la forveturo ni atingas la orientberlinan stacidomon ‘Berlin Friedrichstraße’, kie okazas la kontrolo de la pasportoj. ‘Tie ni ne povas trairi’, diras GDR-a doganisto al sia kolego. Tiu eniras kaj krias al mi kaj la poloj starantaj apud mi en la koridoro: ‘Eksteren! ĉio eksteren! Kun paszport eksteren! Bagaż restas ene!’

Ekstere ĉe la kontrolo alia doganisto mirigite rigardas min, ekvidante mian FRG-an pasporton: ‘Ĉu vi ankaŭ staras en la koridoro?’ – ‘Jes.’ – ‘Sed tiam mi ja estus elĵetinta la polojn. Vi ja certe havas lokbileton!’ Tio ankaŭ ne tute plaĉas al mi, sed feliĉe li ne estas tiom malafabla.

Mi reiras en la koridoron. Iam tiuj kontroloj malaperos. Verŝajne mi ankoraŭ travivos tempon, kiam ĉio estos tiel, kiel dum hodiaŭa trajna veturo de FRG al Francio aŭ Italio: Kutime ĉiu trovas sidlokon, oni ne plu bezonas vizon kaj ofte eĉ ne devas montri la pasporton. Kaj eble mi tiam povos interparoli en Esperanto kun miaj fremdaj polaj kunvojaĝantoj…

Ankoraŭ ses horojn ĝis la alveno en Poznań, kie mi denove devos ŝanĝi la trajnon. Apud mi multaj poloj fumas cigaredojn; malgraŭ la malfermitaj fenestroj la fumo estas preskaŭ ne eltenebla. Nur de tempo al tempo iu sukcesas premi sin tra la koridoro – por konstati alvenante ĉe la necesejo, ke ĝi ne estas uzebla, ĉar oni vole-nevole misuzas ĝin kiel pakaĵejon.

Sed la malafableco, la densa starado, la fumo kaj la interpuŝiĝo ne tiom gravas por mi. Mi pensas pri la bela, varma rideto de Beata, pri ŝia ege afabla, eĉ genia letero, kaj mi revas pri la revido kun ŝi. Mi estas juna, sana. Mi kapablas senti feliĉon, teneron, amon. Nenio estas pli bela ol esti juna kaj paroli Esperanton.

* * *

Vespere je la oka mi alvenas en la ‘Hotel Studencki’, kie nia renkontiĝo okazas. Tuj mi revidas Joanna kaj kelkajn aliajn geamikojn. Mi ekscias, ke nia domo estas studenthejmo, kiun oni uzas en la someraj ferioj kiel studentan hotelon. Kaj mi konatiĝas kun kelkaj poloj: ‘Mi estas Roman.’ – ‘Mi estas Andrzej.’, sin prezentas du poloj al mi, kaj post mallonga interparolo ili proponas: ‘Vi povas tranokti en nia ĉambro – ĉu bone?’ – ‘Jes, konsentite.’ – ‘Simple diru ĉe la akceptejo, ke vi volas tranokti en ĉambro 105.’

Mi anoncas min en la akceptejo kaj poste demetas miajn aĵojn en mia ĉambro. En la koridoro mi renkontas Ewelina kaj Renata, kiujn mi jam konas pro la renkontiĝo en Ostrava. Ni salutas, kisetas unu la alian, kaj ridetas. ‘Venu al nia ĉambro!’, diras Ewelina. En la ĉambro mi revidas Dawid, Izabela kaj Marek, kun kiuj mi ankaŭ jam konatiĝis en antaŭaj renkontiĝoj. ‘Sidu kun ni!’, diras Ewelina, kaj ni tuj interparolas pri mia vojaĝo, pri antaŭaj renkontiĝioj, pri la venonta IS kaj ĉio ajn, ĉe glaso da teo. Mi sentas min bone inter ili.

Subite la pordo malfermiĝas kaj eniras… Beata! Mi suprenrigardas al ŝi, ekstaras. Ni ridetas, salutas kaj mallonge kisas unu la alian. Mi sentas min eĉ multe pli gaja ol antaŭe, feliĉa eĉ.

‘Ĉu vi ricevis mian leteron?’, demandas Beata.

‘Jes, kaj mi ege ĝojis pri ĝi!’

‘Ĉu ankaŭ vi ŝatus iri nun al la diskoteko?’

‘Jes, volonte!’, mi respondas, kaj ege ĝojas pri tio, esperante okazon esti sola kun ŝi. Fakte mi ja ne tiom ŝatas diskotekojn… Mi ĝisas al la aliaj kaj iras kune kun ŝi el la ĉambro kaj el la domo. Jam krepuskiĝis. Sur la universitata tereno, tra kiu ni iras, blovetas friska vento.

‘Via letero ege plaĉis al mi.’, mi diras al ŝi. ‘Vi havas tre ĉarman optimismon!’

Post momento Beata demandas min: ‘Ĉu mi faris multajn erarojn en ĝi?’

‘Ne, tute ne! Nur la vorton ‘erraroj’ vi skribis per duobla ‘r’. Krome ĉio estis ĝusta, eĉ ĉiuj akuzativoj. Kaj mi rimarkis, ke vi skribis per bonega stilo. Via letero ne aspektis kiel letero de komencantino, sed de verkistino. Vi certe skribas ankaŭ en la pola per bonega stilo!’

Kaj mi rimarkas, ke Beata iom ĝojas pri tiu komplimento.

‘Jen la diskoteko!’, diras Beata fine, kaj klarigas al mi: ‘ĝi nomiĝas ‘Czerwony Pajak’. Tio signifas ‘ruĝa araneo’ ’.

Ni eniras. Ene mi rimarkas, ke ĉio estas iomete alispeca ol en la diskotekoj de okcidentaj Esperanto-renkontiĝoj. La muziko estas malrapida, kaj la gejunuloj ne dancas solaj, sed duope. Tio ĝojigas min des pli, ĉar mi ne devas pripensi, ĉu mi aŭdacu peti iun knabinon al dancado kaj kiun… Apud mi staras Beata, kiu respondas al mia demando ‘ĉu ni dancu?’ tuj per ‘Jes, volonte!’

Mi prenas ŝiajn manojn, ĝuas ŝian proksimecon kaj ĉiam ĝojas, kiam ŝi suprenrigardas al mi por iomete rideti aŭ ion diri.

‘Mi ŝatas danci.’, ŝi rakontas.

‘Mi ankaŭ. Bedaŭrinde mi ne scias bone danci.’

‘Mi ankaŭ ne.’

De tempo al tempo unu el ni denove alparolas la alian, kaj ni iomete interparolas pri niaj familioj, nia studado, niaj lingvokonoj, la vivo en FRG kaj Pollando, pri la landoj, en kiuj ni jam estis…

‘Printempe mi estis en GDR’, rakontas Beata, dum ni ankoraŭ dancas kune. ‘Tie mi ekhavis la impreson, ke la germanoj preferas danci solaj. Sed mi preferas danci duope.’

‘Mi ankaŭ preferas danci duope’, mi diras. Kaj ni ridetas unu al la alia.

Mi rimarkas, ke Beata – kvankam ŝi lernas Esperanton nur ekde malpli ol duona jaro – intertempe parolas ĝin jam tre bone kaj preskaŭ senerare.

‘Vi bonege progresis en la lernado de Esperanto.’

‘Ne, nur iomete.’

‘Vi parolas tre konscie, pripense. Vi preskaŭ ne faras erarojn.’

Post iom da tempo Beata diras: ‘Mi estas laca. Ĉu ni sidiĝu?’

Komune ni iras al tablo, ĉirkaŭ kiu troviĝas kelkaj brakseĝoj. Ni sidiĝas, kaj mi interkonatiĝas kun la polo kaj du polinoj, kiuj jam sidis ĉirkaŭ tiu tablo.

‘Ĉu vi deziras trinki ion?’, demandas min Beata.

‘Jes, ekzemple glason da limonado.’

Beata iras al la bufedo kaj revenas kun du glasoj da oranĝa limonado. Nur post iom da persvado (‘Por mi tio estas preskaŭ nenio.’) ŝi akceptas, ke mi pagas almenaŭ mian glason. Ni iom ripozas, kaj de tempo al tempo ŝi aŭ mi iomete interparolas kun la poloj ĉirkaŭ nia tablo. Sed plej plaĉas al mi la interparoloj kun ŝi. Ŝi montras sur la muron, kie estas pentrita grandega araneo en sia reto. ‘Tie vi vidas, kial oni nomas tiun ĉi diskotekon ‘ruĝa araneo’.’

Fine, post duona horo da sidado, ni rigardas unu al la alia, kaj mi demandas: ‘ĉu ni plu dancu?’ – ‘Jes, volonte!’

Denove mi ĝuas preni ŝiajn manojn – same kiel la miaj iometete eluzitaj pro laboro – kaj ĝojas senti ŝiajn proksimecon kaj varmon, moviĝante kune kun ŝi laŭ malrapida muziko. Mi rimarkas, ke kelkaj poloj ĉirkaŭ ni ne normale tenas sian partnerinon, sed metis siajn brakojn trans ŝiajn ŝultrojn, por senti pli senperan proksimecon, pli da varmo… Post iom da pripensado mi kuraĝas fari la samon ĉe Beata kaj rimarkas, ke ŝi volonte konsentas. Mi ĝuas tiun brakumadon… Bedaŭrinde dum tia dancado ne plu eblas interparoli. Mi do ne povas diri al ŝi, kiom ŝia proksimeco signifas por mi, se mi entute kuraĝus fari tion. Nur en la paŭzetoj inter la kantoj tio eblus, sed ŝi ja certe mem rimarkis mian feliĉecon…

‘Mi nun volas enlitiĝi.’, diras Beata, kaj mi respondas per ‘Mi ankaŭ.’. Rigardante sur mian horloĝon, mi rimarkas, ke estas jam post la unua. Antaŭ ol iri al la elirejo, ŝi iras al kelkaj poloj por adiaŭi ilin. Mi rimarkas, ke ankaŭ ili ŝatas foriri, kaj fakte: Fine ni eliras en grupeto de ses personoj. Ĉe mia brusto, ventro kaj pelvo postrestas la agrabla sento de ŝia korpo, kvazaŭ ni ankoraŭ dancus. Sed mi iomete bedaŭras, ke mi nun ne estas sola kun ŝi; ŝi interparolas eĉ ne kun mi, sed kun la aliaj, pollingve. Sed kiam ni, atinginte nian studentan domon, adiaŭas ne nur per la vortoj ‘Bonan nokton!’, sed ankaŭ per bela ambaŭflanka rideto, mi denove estas ege feliĉa.

Mi enlitiĝas. Mi estas maltrankvila, ebria de agrablaj sentoj. Torento da pensoj kaj fantazioj trakuras mian cerbon kaj malebligas al mi ekdormi. Mi amas Beata, mi amegas ŝin. Sed mi ne diris tion al ŝi. Ĉar mi ĉiukaze estis feliĉa. Nur nun, kiam mi kuŝas ĉi tie sola, mi timas, ke nia rilato estas nur efemera. Eble post mia reveno al FRG ĉio estos kiel antaŭe. De tempo al tempo ŝi ankoraŭ skribos al mi – unue ofte, poste pli kaj pli malofte. Ŝi enamiĝos al polo, edziniĝos… Kaj mi restos sola, aŭ trovos nur virinon, kiu ne estos komparebla kun ŝi. Mi do devas diri al ŝi, ke mi amas ŝin, ke mi deziregas seriozan amrilaton kun ŝi, kvankam tio povas ŝajni freneza, pro la distanco. La fantazioj pri enamiĝo konkretiĝas…

* * *

La venontan matenon mi hazarde renkontas Beata jam survoje al la manĝejo. Mia koro bategas rapide.

‘Ĉu vi bone dormis?’, demandas min Beata.

‘Jes, bonege. Kaj vi?’

‘Ankaŭ tre bone.’

‘Ni ja jam hieraŭ multe interparolis’, mi diras nervoze, ‘sed mi ŝatus ankoraŭ pli konatiĝi kun vi.’

Kun granda ĝojo mi rimarkas, ke Beata respondas al tiu ĉi propono per rideto, kiu estas eĉ pli varma kaj intima ol kutime.

‘Mi volas konatiĝi kun vi, ĉar mi trovas vin ege simpatia.’

‘Mi ankaŭ trovas vin ege simpatia’, ŝi diras, kaj ni denove ridetas.

Fine ni atingas la manĝejon, kie ni unue prenas niajn manĝaĵojn kaj poste serĉas lokon.

‘Ĉu ni iru al iom pli fora loko?’, mi demandas ŝin.

‘Jes, bone!’

Ni sidiĝas, vid-al-vide. Antaŭ ol ekmanĝi, ni longe ridetas unu al la alia. ‘Estas vera plezuro rigardi vin’, mi diras.

La matenmanĝo gustas bonege al mi, kvankam la bulkoj estas sufiĉe sekaj.

‘Ĉu vi poste volas iri al la konversacia kurso aŭ al la prelego pri la Esperanto-kulturo?’, mi demandas Beata.

‘Mi volis iri al la konversacia kurso.’

Mi ĝojas pri la vorto ‘volis’ kaj mem diras mian frazon en la preterito: ‘Kaj mi planis iri al la prelego pri la Esperanto-kulturo.’

Ni silentas iomete, ĝis mi aldonas: ‘Sed mi ne volas disiĝi nun de vi.’

‘Mi ankaŭ ne volas disiĝi nun de vi. Ni povas iri kune al la prelego pri la Esperanto-kulturo.’, ŝi proponas.

‘Jes. Sed ni povus iri ankaŭ al mia ĉambro por plu interparoli. Mi pensas, ke Roman kaj Andrzej nun iras al la konversacia kurso. Ni do estos solaj…’

‘Bone’, diras Beata. ‘Ĉu vi estas jam preta?’

‘Jes’, mi respondas. Ni leviĝas, redonas niajn manĝilarojn kaj kune eliras el la manĝejo. La matena suno brilas, sed ankoraŭ ne vere varmigis la teron. Grupeto da neesperantistoj preterpasas nin, ne sciante pri la ĝerminta feliĉo, kiu ligas nin du. ‘Ĉu mi rajtas?’, mi demandas Beata, kaj prenas ŝian manon, dum ni iras unu apud la alia. Ridetante ŝi suprenrigardas al mi.

Ni alvenas en mia ĉambro kaj konstatas, ke ĝi vere estas malplena. Beata eksidas sur mia lito, dum mi alportas seĝon por sidiĝi antaŭ ŝi, vid-al-vide.

‘La programo komenciĝis jam antaŭ kvarona horo’, mi diras, ‘neniu nin ĝenos ĝis tagmezo.’

‘Bone!’, diras Beata. Ŝiaj grandaj brunaj okuloj ekspektoplene rigardas min.

‘Beata… mi amas vin!’, mi diras, kaj prenas ŝiajn molajn manojn, kiujn mi palpas, karesas kaj frotas per la miaj.

‘Mi ankaŭ amas vin… Estas nur unu problemo: la distanco.’

‘Ankaŭ mi pensis pri tio, kompreneble. Sed mi pensas, ke ni povus klopodi plejeble ofte renkontiĝi en Esperanto-aranĝoj. Mi volonte invitus vin al mia urbo, aŭ povus viziti vin en Wrocław aŭ ĉe viaj gepatroj en Legnica.’

‘Jes, ankaŭ mi volonte invitus vin. Mi kaj mia familio tre ŝatas gastigi. Sed mi pensas, ke amo trans tia distanco ne povas daŭri longe.’

‘Eble vi pravas. Sed nenio estas malebla. Ni povus pasigi komunan kaj certe feliĉan estontecon en FRG.’

‘Estas tre grava problemo. En FRG homoj ne amas polojn.’

‘Problemoj ofte ne ekzistas. Mi ekzemple ŝatas polojn. Kaj ne nur mi…’

Ni ridas. Sed fakte tiuj frazoj ne vere plaĉas al mi. ‘La homo ne vivas sola, sed en la konkreta socio. Tial mi havas multe da timoj.’

‘Ne estu malgaja. La mondo estas plena de ĝojo. Ni nur ne rimarkas ĝin.’

Denove ni ridas, sed ĉi-foje eĉ pli melankolie. Mi rimarkas, ke mi prefere prenu ŝiajn problemojn serioze.

‘Vivi en FRG estus sendignige por mi. Antaŭ unu jaro mi estis en Okcidenta Berlino. Tie mi rimarkis, ke germanoj ne ŝatas polojn. Pro la elmigrado, sed ankaŭ ĉar ili pensas, ke ni estas maldiligentaj.’

‘Jes, mi komprenas vin. Vi ne tute malpravas. Ankaŭ mi jam aŭdis multajn antaŭjuĝojn de germanoj kontraŭ poloj. Ke ili estas mallaboremaj, egoismaj, mensogemaj aŭ eĉ iel insidemaj… Mi ne scias precize, mi mem ja ne havas tiujn antaŭjuĝojn. Multaj homoj pensas, ke Pollando estas malriĉa ne nur pro la politika sistemo. Kaj maljunaj germanoj ofte provas pravigi siajn antaŭjuĝojn per siaj spertoj kun polaj militkaptitoj.’

‘Ĉu vi do konsentas kun mi?’, demandas Beata.

‘Parte jes. Mi konsentas pri tio, ke multaj germanoj ne ŝatas polojn. Ili havas antaŭjuĝojn; ili kritikas kelkajn ecojn de la poloj. Sed, kion ajn ili kritikas ĉe la poloj – neniun el tiuj ecoj vi havas! Verŝajne multaj germanoj eĉ ne rimarkus, ke vi estas polino. Vi ja kontentige parolas la germanan, kaj eble eĉ iam perfekte. Vi povus nomi vin Beate, Beate Brinkmann.’

Beata ridetas. Mi ankoraŭ frotas ŝiajn harojn kaj nun komencas karesi ŝiajn hararon kaj ŝultron.

Mi daŭrigas:

Ekzistas ankaŭ multaj germanoj, kiuj ŝatas polojn. Mi ekzemple ŝatas ilian afablecon, ilian bonkorecon, iliajn gastamon kaj kontaktemon. Ofte mi aŭdis de poloj, ekzemple ankaŭ hieraŭ ĉi tie, frazojn kiel ‘Venu al nia ĉambro!’ aŭ ‘Sidu kun ni!’. Poloj ŝatas kanti, ridetas ofte, transdonas malgrandajn donacetojn… Ĉe ni en okcidento tio estas alia. La homoj estas pli fermitaj. Ĉar mi ne ŝajnas esti parolema, ili preferas lasi min en trankvilo. Precipe dum miaj lernejaj jaroj tio kaŭzis multe da sufero al mi – la senton esti malŝatata kaj ignorata…

Bedaŭrinde multaj homoj ne konas tiujn pozitivajn ecojn de la poloj. Plej ofte, ĉar ili tute ne havas personajn kontaktojn kun poloj; ili ja kutime eĉ ne povas interkompreniĝi kun ili. Aŭ ili estas tiom malvarmkoraj, ke ili ne kapablas rimarki kaj ĝui tiujn ecojn.

Sed alia pozitiva eco de la poloj estas pli konata: iliaj religiemo kaj fido je Dio. Verŝajne ankaŭ vi estas religiema, ĉu ne?

‘Jes. Mi iras ĉiudimanĉe en la preĝejon.’

‘Mi pensas, ke vi havas ĉiujn pozitivajn ecojn de la poloj kaj neniun el la negativaj. Se vi venos al FRG, vi povas mem kontribui al tio, ke la bildo de germanoj pri poloj pliboniĝu. Ekzemple ankaŭ miaj gepatroj ne tiom ŝatas polojn. Mia avo eĉ ĉiam riproĉis al ili, ke el Silezio, la iama ‘Grenejo de Germanio’, ili faris ‘malriĉulejon’. Sed mi tute certas, ke miaj gepatroj post konatiĝo kun vi havos ege pozitivan bildon pri vi, same kiel mi trovis vin je la unua vido ege simpatia, tiam en la renkontiĝo en Ostrava. Plaĉos al ili via afableco, la varmo kaj la vivĝojo, kiuj radias el vi. Kaj ankaŭ vian religiemon ili ŝatos.’

‘Ĉu vi ankaŭ estas religiema homo?’, demandas min Beata.

‘Jes. Mi havis tre religian edukadon. Ĉu mi rakontu al vi interesan travivaĵon el mia infanaĝo?’

‘Jes, bone.’

Kiam mi havis kvin jarojn kaj duonon, mi iris kune kun mia patrino kaj miaj gefratoj tra la urbo. Estis antaŭ Kristnasko, kaj ni kune rigardis la montrofenestrojn de ludilvendejo. Tie mi vidis ege belan pluŝbesteton: blankan urson. Mallonge antaŭe mia granda frato montris al mi en iu libro bildon pri tia besto. Li rakontis, ke tiuj blankaj ursoj vivas ĉe la norda poluso, kie estas ĉiam ege malvarme. Ilia dika, varma felo protektas ilin kontraŭ la malvarmo. Kaj nun tie estis tia urso – ne iu bruna kun nur du gamboj, kian havas ĉiuj infanoj, sed bela blanka urso kun kvar gamboj, kiu aspektas precize kiel tiu en la bildlibro!

‘Panjo, tiun mi volas havi!’, mi diris, kvankam mi ne kredis, ke tiu deziro realiĝos. Kutime Krist-Infano ja mem elektas la donacojn.

‘Ĉu la blankan ursidon?’

‘Jes, panjo, tiun mi volas havi.’

‘Eble Krist-Infano ja alportos ĝin. Se vi estas ĉiam obeema, ĝi eble plenumos vian deziron.’

Mallonge poste estis la tago antaŭ Kristnasko. ‘Je la 18a horo venos Krist-Infano’, diris panjo. ‘Vi povas iri kun paĉjo en la urbon; mi devas resti hejme.’ Ni, la kvar knabetoj, do iris kun paĉjo en la urbon. Ĉie kuŝis blanka neĝo. Estis malvarme. Sed ni estis bonhumoraj. Kion ni ricevos? Senpacience ni atendis la momenton, kiam panjo vokos, ke Krist-Infano venis…

Ni revenis hejmen kaj renkontis panjon. ‘Mi iras rigardi, ĉu Krist-Infano jam venis. Vi restu en la kuirejo!’ Post mallonga tempo panjo revenis kaj vokis gaje: ‘Krist-Infano venis!’ Tuj kvar knabetoj kuris en la loĝĉambron kaj serĉis sian donacon. ‘Tio estas via, Manfred!’, diris panjo kaj donis al mi pakaĵeton, en kiu mi sentis ion molan. Etaj manoj forigis la donacpaperon, kaj grandaj infanaj okuloj miregis kaj radiis pro ĝojo: La blanka ursido! Mia blanka ursido! Ne iu blanka ursido, sed ekzakte tiu el la montrofenestro! Mi precize memoras, ke estas ekzakte la sama! Mia blanka ursido!

Sur la kristarbo brilis la kandeloj; sur niaj kristnaskaj teleroj kuŝis keksoj, nuksoj, mandarinoj, bombonoj kaj ĉokoladaj figuroj. Ni sidis kune, kantis la kristnaskan kanton: ‘Feliĉega vi, ĉarmoplena vi, / Kristofest’, beno por homar’! / Mondo perdiĝis, Kristo naskiĝis, / ĝoju, ĝoju ho kristanar’!’

Mi karesis la felon de mia ursido, sentis dankon al Krist-Infano, la kara Krist-Infano. Sed ne estis la ursido mem, pro kio pleniĝis mia koro per ĝojo kaj miro. Pli gravis la konstato, ke grandega deziro plenumiĝis. Se oni nur sufiĉe forte deziras ion, Krist-Infano aŭskultas kaj plenumas la peton. Mi sentis min bone en tiu ĉi mondo, feliĉa, amata de la granda mistero, kiu nin ĉirkaŭas…

Eĉ ne unu jaron poste panjo sciigis al mi ion kruelan: ‘Manfred, vi nun jam estas lernejano. Vi nun devas ekscii unu aferon: ĝis nun vi kredis, ke Krist-Infano alportas la kristnaskajn donacojn. Sed tio ne estas ĝusta. Tion faras ni, viaj gepatroj.’

‘Mi ne kredas!’, mi vokis.

‘Sed tio estas vera. Kaj la Paska Leporo ankaŭ ne ekzistas. La ovojn kaj la nestojn ni kaŝas mem. Kaj ankaŭ Sankta Nikolao ne alportas la telerojn kun la dolĉaĵoj. Ankaŭ tion faras ni.’

‘Mi ne kredas, panjo!’

‘Sed tio estas vera. Ne estu malgaja, vi ja plu ricevas la donacojn. Mi nur petas vin, ke vi ne pludiras tion al Martin kaj Dirk; estas ja tiom bele, se infanoj kredas je tio.’

Mi tamen estis malgaja. Ne gravis por mi, ĉu mi plu ricevos la donacojn. Mian tutan mondobildon ŝi detruis! ĉio estis mensogo, trompo!

Vespere panjo venis kiel ĉiam al nia ĉambro kaj laŭtlegis preĝon el verda libreto. ‘Panjo’, mi demandis, ‘Ĉu la kara Dio ekzistas?’

‘Jes, la kara Dio ekzistas. Ni nur ne povas vidi lin. Sed li vidas ĉion.’

Mi ne vere kredis al panjo. Mi havis pruvojn, ke ekzistas Krist-Infano, la Paska Leporo kaj Sankta Nikolao. Sed ili ne ekzistas, almenaŭ ili ne venas al ni. Sed Dio ekzistas, kvankam mi ne havas pruvojn pri lia ekzisto?! Panjo ne estas honesta. Oni ne povas konfidi al ŝi, kaj ankaŭ ne al la aliaj plenkreskuloj. Mi devas mem eltrovi, kio estas vero kaj kio estas mensogo…

Mi plu iris al la preĝejo ĉiudimanĉe, ĉar mi devis; sed mi ne povis vere kredi je Dio. Sur la preĝejaj benkoj mi enuis kaj utiligis la tempon por pripensi. Hejme, en la lito, mi daŭrigis la pensadon. Ĉu povas esti, ke la plenkreskuloj scias la sencon de la vivo? Verŝajne ili nur ne malkaŝas tion al mi. Aŭ eble nur iu alta estaĵo scias tiun sencon. Povas esti, ke ĉiuj aliaj estaĵoj estas nur inspirita materio, kiun gvidas tiu alta estaĵo. Aŭ ĉu ili konscias pri la rolo, kiun ili ludas? Eble la tuta mondo ekzistas nur por mi, kiu devas akiri spertojn por la vivo en alia, estonta mondo…

Multe mi pensis pri tiaj demandoj. Tempoj, en kiuj mi pridubis ĉion, alternis kun tempoj, en kiuj mi sentis min kristano. Kelkfoje mi kapablis esti devota, vere pia, kiel panjo. Poste, dum mia puberiĝo, la duboj plifortiĝis. Mi interesiĝis pri ĉio, kio temis pri la senco de la vivo. Mi legis pri ekzistencialismo, materialismo, pozitivismo ktp.

‘Kaj nun?’, demandas Beata.

‘Iom post iom mi denove komencis kredi je Dio. De tempo al tempo mi iras en preĝejon, eble ĉiun duan aŭ trian semajnon. Sed ŝajnas, ke mi nun, ĉi tie, reakiris veran kredon, veran konfidon je Dio. Imagu, antaŭ ses semajnoj mi vidis knabinon, kiun mi ege ŝatis je la unua vido. Mi deziregis havi ŝin kiel amikinon. Kaj nun ŝajnas, ke tiu grandega deziro plenumiĝis, kvazaŭ iu alta estaĵo elaŭdis mian elkoran peton. Mi sentas min feliĉa, amata de la granda mistero, kiu nin ĉirkaŭas…’

‘Sed estas la problemo…’

‘Mi scias. Sed mi pensas, ke ni bonege harmonias, tiom bone, ke ĉiuj problemoj ne gravas. Vi ne povas imagi, kiom vi signifas por mi. Neniam mi tiom entuziasme ŝatis knabinon. Vi estus mia unua amikino.’

‘Ĉu vere? Sed vi jam havas 22 jarojn…’

‘Mi neniam sentis veran teneron. Tio suferigis min ne nur pro la scio, ke amo signifas plezuron, kiun mi do ne havis – pli gravis la sento esti malpli aminda ol la aliaj knaboj, valori malpli ol ili…’

Beata pripensas. ‘Mi amas vin’, ŝi diras subite, ‘mi vere ege amas vin…’

Mi reprenas ŝiajn manojn, palpas kaj frotas ilin, dum varmigas mian koron la plej varma kaj intima rideto, kiun mi iam ajn spertis. Ni ekstaras; mi brakumas ŝin, ni karesas kaj kisas unu la alian…

Post iom da tempo Beata demandas min en malgaja tono: ‘Ĉu vi vere povas resti nur ĝis ĵaŭdo?’

‘Jes. Vi ja scias, ke ekde vendredo mi devos gvidi semajnfinan Esperanto-kurson ĉe mia popola altlernejo.’

‘Vi multe aktivas por Esperanto, ĉu ne?’

‘Jes. Ĉar mi esperas, ke tiu altnivela internacia interkompreniĝo, kiel ni du nun spertas ĝin, iam fariĝos memkomprenebla afero por la tuta homaro…’

* * *

Kaj tiel finiĝas miaj fantazioj, faritaj en la unua nokto en Toruń. Je la oka matene mi konstatas, ke mi tute ne dormis en tiu nokto. Jam ofte mi ne povis ekdormi frue, ĉar mi estis nervoza, sed almenaŭ je la kvara aŭ kvina mi tamen endormiĝis. Sed hodiaŭ mi dum la tuta nokto kuŝis nur sendorme en la lito, maltrankvile sed esperoplene pensante pri Beata. Miaj fantazioj finiĝis, kaj mi konscias: La realo kutimas esti malpli gaja.

Mi ellitiĝas, lavas min, vestiĝas kaj ekiras al la manĝejo. Alvenante tie, mi tuj ekvidas Beata – sed bedaŭrinde ŝi sidas kune kun tri gepoloj ĉe malgranda tablo, kaj ne plu estas loko por mi. Ni iomete ridetas, kaj fine mi ĉirkaŭrigardas por serĉi lokon por mi. Mi ja preferas elekti lokon ĉe homoj, kun kiuj mi povas bone interparoli…

Dum mi ankoraŭ hezitas, du poloj rigardas al mi, kaj unu diras: ‘Sidiĝu ĉe ni!’ Mi eksidas kaj ĝojas pri tiu afableco kaj kontaktemo de la poloj. Sed tiu ĝojo iom post iom malaperas, ĉar ili vigle plu interparolas pole. Kvazaŭ mi tute ne ĉeestus. Kaj post mallonga tempo ili foriras, ĉar ili finis manĝi. Ili lasas min sidi sola, vid-al-vide al la muro, tiel, ke mi eĉ ne povas vidi Beata sen turni min…

La bulkoj gustas malfreŝe kaj seke; mi manĝas malrapide. Finmanĝinte mi vidas, ke Beata ne plu estas en la manĝejo. Verŝajne ŝi jam iris al la konversacia kurso. Mi decidas tamen iri ne tien, sed al la prelego pri la Esperanto-kulturo, ĉar mi ja jam tute flue parolas Esperanton.

Tagmeze mi iras al la manĝejo kaj vidas Beata veni renkonte al mi. Denove ŝi estas kune kun kelkaj poloj, tiel ke ni nur mallonge diras ‘Saluton!’. Eble mi neniam trovos okazon por diri al ŝi tion, kion mi volas, devas diri al ŝi…

Post la tagmanĝo mi decidas utiligi la tagmezan paŭzon por skribi leteron al Beata. Restas preskaŭ du horoj, ĝis je la tria posttagmeze ni ekveturos al la urbocentro por viziti la urbodomon kaj la domon de Koperniko. Mi ankoraŭ iomete sentas ŝian korpon antaŭ mi, pro la hieraŭa dancado. Mi iras en mian ĉambron kaj ekskribas:

Kara Beata,

vi certe jam rimarkis, ke mi estas feliĉa ĉi tie en Toruń. Ege feliĉa eĉ. Mi havas sufiĉe da amikaj kontaktoj; mi estas iomete nervoza, sed sentas min plena de agrablaj pensoj kaj fantazioj…

Iom pli ol unu horon poste mi havas antaŭ mi kvarpaĝan manuskripton, kiu preskaŭ kontentigas min. Restas duona horo ĝis la tria. Eble tio sufiĉas por skribi la definitivan leteron… Intertempe mi sentas min jam iomete malpli gaja. Mi komencas:

Kara Beata,

Vi certe rimarkis, ke mi sentas min relative feliĉa ĉi tie. Mi havas sufiĉe da amikaj kontaktoj…

De tempo al tempo mi haltas ĉe iu frazo kaj pripensas, ĉu mi ŝanĝu ĝin. Pro tio mi devas konstati je la tria horo, ke la letero estas nur duone preta. Mi iras kune kun la aliaj al la bushaltejo, kaj ni enbusiĝas. Mallonge poste mi alvenas en la urbocentro. Mi ofte vidas Beata, sed ne scias, kion diri al ŝi… Mi neniam lernis vere komunikiĝi kun aliaj homoj, ĉar mi preskaŭ ĉiam estis sola. Bedaŭrinde Beata plej ofte estas kune kun aliaj poloj, kaj mi tute ne scias, kiel alparoli ŝin tiam…

Vespere mi alvenas iom pli malgaje hejme. Mi legas sur afiŝo, ke vespera programo konsistos el du videofilmoj: Je la 8a oni montros la filmon ‘Esperanto’ kaj je la 10a la filmon ‘Mefisto’. Ĉar mi vidis la unuan filmon jam en FRG, mi decidas rigardi nur la duan kaj utiligi la tempon ĝis tiam por finskribi mian leteron al Beata. Mi relegas la jam skribitajn du paĝojn kaj rimarkas, ke la komenco ne plu ĝustas. Mi ne plu sentas Beata antaŭ mia brusto kaj fartas iom malpli bone… Mi reskribas la tutan leteron:

Kara Beata,

vi certe rimarkis, ke mi fartas relative bone ĉi tie en Toruń. Mi havas sufiĉe da amikaj kontaktoj; mi estas iomete nervoza, sed sentas min plena de agrablaj pensoj kaj fantazioj. Sed malantaŭ mi staras kvazaŭ glavo de Damoklo la konscio, ke jam baldaŭ, post mia reveno al FRG, denove turmentos min malagrabla sento de soleco.

Eble tio estas neevitebla. Tamen, inter ĉiuj timoj kaj esperoj ie ekĝermis en mi la deziro sciigi al vi ĉion pri mi, kio povus esti interesa aŭ grava por vi. Mi volas rakonti al vi, kiel mi pensas pri vi, kaj daŭrigi nian korespondadon jam ĉi tie, por ke vi povu jam nun tuj reagi al miaj pensoj – iel ajn, kiel vi volas.

Ankoraŭ bone mi memoras, kiam mi renkontis vin en la unua vespero de la renkontiĝo en Ostrava. Kun plezuro kaj fascino mi spertis, kun kia varmo vi salutis min: Tuj evidentiĝis, ke temas ne nur pri iu ekstera ĝentileco, sed pri afableco venanta profunde el via koro.

Post mia reveno mi sendis leteron al vi. Skribi ĝin ne estis facile, ĉar ĝis tiam ni ankoraŭ ne multe interparolis. Mi fakte volis diri per tiu letero nur unu aferon: Ke mi trovas vin ege simpatia kaj ŝatus pli konatiĝi kun vi. Sed singarde mi kaŝis tion en la ĝenerala konstato, ke mia trankvileco ‘kelkfoje malhelpas al mi vere konatiĝi kun homoj, kiujn mi trovas simpatia’. Samtempe mi volis testi vian komprenemon, parolante pri malnova problemo de mi. Via tre afabla kaj mirige rapida respondo montris, ke vi sukcesis en tiu testo. Mi jam laŭdis la ĉarman optimismon, kiu radias el via letero (kaj ne nur el ĝi!).

Iomete pli ni interkonatiĝis hieraŭ vespere, kaj tiam frapis mian atenton la simileco inter niaj interesoj kaj pensmanieroj. Plifortiĝis en mi la konvinko, ke ni bone harmonias.

Skribinte tion, altrudiĝis en mi la emo rakonti al vi iom pri mi. Prave vi konstatis, ke mi estas ‘iomete nekuraĝa homo’. Jam multe mi okupiĝis pri la kialoj, kaj mi serĉis ilin precipe en mia infanaĝo.

Tiam senpripensaj eldiroj aŭ faroj de mi ofte kaŭzis ĉagrenon de mia patro, kiu ne malofte perdis la kapablon regi sin mem. Li insultis, batis… kaj mia infana animo provis eviti tiajn turmentojn per evitado de tiaj eldiroj aŭ faroj. Mi malkuraĝiĝis.

Feliĉe mi sufiĉe klare travidas ĉion por ne transpreni la sintenojn de mia patro. Male, mi iom post iom abomenis ĉian psikan kaj fizikan perforton kaj vidis pli kaj pli, ke mi eĉ mem sufiĉe bone sukcesas eviti ĉion tian. Mi komprenis, ke eblas solvi konfliktojn ofte plej bone per afableco, kaj komencis agi laŭ tiu konstato.

Tamen mia vivo ne fariĝis vere feliĉa. Eble lige kun tio, ke mi pli klopodis agi pripense ol fariĝi kuraĝa, mi suferis pro soleco kaj la neplenumita sopiro pri amo de knabino.

Kaj nun en mia vivo aperis vi. Jam nun vi iomete plenigis mian ofte malgajan kaj malplenan animon per ĝojo kaj optimismo, kaj ju pli firma estos la rilato inter ni, des pli forta fariĝos tiu pozitiva influo. Kaj mi esperas, ke ankaŭ inverse mi povos kontribui al via feliĉo. Ĉi tie mi finfine volas fari al vi demandon, kiu eble ŝajnas al vi freneza: ĉu vi povus imagi enamiĝi al mi?

Kompreneble mi jam multe pensis pri tiu demando kaj la verŝajne ĉefa malhelpo: la granda distanco inter FRG kaj Pollando. Sed el mia vidpunkto ĉio estas ebla… Ni povus klopodi plejeble ofte partopreni komune en internaciaj Esperanto-aranĝoj, povus viziti unu la alian, kaj (el mia vidpunkto) teorie eĉ eblus komuna (kaj certe feliĉa!) estonteco en FRG…

Se vi ŝatus esprimi viajn pensojn pri la finfine sufiĉe klare formulita esenco de tiu ĉi letero, vi sciu, ke mi plene toleros kaj akceptos vian reagon ĉiukaze.

Kun amikaj salutoj

via Manfred

Mi finskribas la leteron kaj rimarkas, ke estas ankoraŭ sufiĉe frue por iri al la dua filmo. Mi enpoŝigas la leteron kaj iras al la koncerna salono en alia konstruaĵo. Kun ĝojo mi vidas ankaŭ Beata tie. Mi sidiĝas du vicojn malantaŭ ŝi.

Post la fino de la filmo mi vidas, ke Beata adiaŭas kelkajn polojn kaj iras al la elirejo, kvankam oni anoncis ankoraŭ plian, malpli longan filmon pri la urbo Bialistoko. Mi ankaŭ ekstaras kaj iras al ŝi. Kiel kutime ni ridetas unu al la alia.

‘Ĉu vi jam iras dormi?’, mi demandas ŝin.

‘Jes. Mi estas laca.’

‘Mi ankaŭ volas iri dormi nun’, mi diras, kaj ni eliras kune. Mi ĝojas esti kune kun ŝi. Kune ni iras tra la nokto, sub la stelplena ĉielo. Mi pripensas, ĉu mi eluzu la okazon por esprimi al ŝi mian simpation aŭ ĉu mi faru tion kiel planite per mia letero. Mi decidas preferi la duan eblecon kaj demandas nur ion supraĵan: ‘Ĉu vi vidis ambaŭ filmojn?’

‘Jes. Kaj vi?’

‘Mi vidis nur al duan. La filmon ‘Esperanto’ mi jam vidis en renkontiĝo en FRG. Sed ankaŭ ĝi estas interesa.’

Kaj mi kuraĝas aldoni: ‘Dum vi rigardis tiun filmon, mi skribis ion por vi.’

Mi eligas la leteron el mia poŝo kaj donas ĝin al ŝi: ‘Tio estas por vi!’

‘Kio estas tio?’, ŝi demandas nervoze.

‘Estas letero kun kelkaj malfermaj pensoj.’

‘Aha. Skribi estas pli facile.’, ŝi diras, kaj mi ĝojas, ke ŝi komprenis min. ‘Ankaŭ mi havas donacon por vi’, ŝi aldonas, kaj transdonas al mi du bildkartojn pri sia hejmurbo Legnica.

‘Dankon… kaj bonan nokton!’

‘Bonan nokton!’

* * *

La venontan matenon mi senpacience atendas la revidon kun Beata. Kaj fakte… mi renkontas ŝin survoje al la manĝejo. Ŝia rigardo aspektas afable, sed mankas la ambaŭflanka rideto, kiu ĝis nun ĉiam estiĝis, kiam ni ekvidis unu la alian.

‘Mi legis vian leteron. Vi ne estas nekuraĝa homo!’

Ni ridetas iomete. Post paŭzeto ŝi aldonas: ‘ Tio tre bone estus ebla, se ne estus unu problemo: Mi jam havas amikon. Li nomiĝas Krzysztof…’

Ni bezonas iom da tempo por digesti la diritaĵon. Mi atente aŭskultas Beata: ‘Sed vi pravas, ankaŭ mi trovas, ke ni bone harmonias laŭ nia pensmaniero. Mi volas, ke ni restu geamikoj, geamikoj en la pli vasta senco. Se mi havos problemojn, mi skribos al vi, se vi havos problemojn, vi skribos al mi…’

Kaj ŝi aldonas: ‘Cetere, mi havas la impreson, ke vi iomete idealigas mian personon. Mi estas nur ordinara virino.’

Mi pripensas kaj fine respondas malgaje: ‘Por mi vi neniam estos nur ordinara virino!’

* * *

Kvar tagojn poste mi hejmenveturas. En Poznań mi ŝanĝas la trajnon. Post eniro en la ekspresan trajnon ‘Oriento-Okcidento’ mi denove devas stari en la koridoro – ĉi-foje ne pro tio, ke mi ne trovis necese aĉeti lokbileton, sed ĉar tiuj estis elĉerpitaj ĝis post kvar semajnoj. Kvankam ni nun staras malpli dense ol dum la veturo tien, mi ne sentas min pli bone – male, melankolie mi rememoras, ke okazis ĝuste tio, kion mi timis. La sento de feliĉo, kiun mi havis dum la dancado kun Beata en la unua vespero, estas for; ĉio ŝajnas al mi kiel bela sonĝo. Kiam mi povos reveni al Pollando? Verŝajne nur venontsomere okazos aranĝo simila al la ĵus pasinta.

Iomete konsolas min la fakto, ke mi aliĝis ankaŭ al kvara unusemajna junulara Esperanto-aranĝo, la German-Franca Junulara Renkontiĝo en Majenco. Sed miaj esperoj ne estas grandaj. Alvenas la konduktorino. ‘Lokbileto?’, ŝi demandas. ‘ Nie ma! ’, mi respondas, memorante la polan esprimon, per kiu la virino en la vojaĝoficejo daŭre klarigis al mi kaj Iwona, kiu helpis min tie, ke la lokbiletoj estas elĉerpitaj. ‘Kvin markojn’, diras la konduktorino, kaj mi volonte pagas al ŝi tiun etan punmonon, kvankam mi ne sentas min vere kulpa. Ĉe la limo inter Pollando kaj GDR la kontrolo povas ĉi-foje okazi en la trajno. GDR-a doganisto eniras kaj bruske alparolas polon starantan apud mi: ‘Foriĝu!’ Bedaŭrinde mi ne povas traduki tion al li en la polan. La doganisto devas krii al li pli laŭte: ‘Foriĝu, por ke mi povutrairi!’

Ne nur ni FRG-anoj havas niajn turkojn…

Bonŝance en Berlino sufiĉe da homoj eliras, kaj mi trovas sidlokon, sur kiu mi pasigas la nokton. Matene mi alvenas hejme kaj preparas min por la semajnfina Esperanto-kurso. Dimanĉe vespere, post la fino de tiu kurso, mi komencas noti pensojn por mia letero al Beata, memorante ŝiajn lastajn vortojn dum nia adiaŭo en Toruń: ‘Skribu al mi!’ Sed mi rimarkas, ke mi havas jam malpli por skribi al ŝi ol dum la renkontiĝo. Eble ŝi povas per aparte ĉarma kaj enhavoriĉa respondo igi nian korespondadon eĉ pli interesa ol antaŭe. Sed mi timas, ke ne. Venontsomere mi revidos ŝin… Tamen, verŝajne nia amikeco iom post iom mortos.

Feliĉe jam postmorgaŭ komenciĝos la renkontiĝo en Majenco…

  1. V

‘Mi ŝatas malgrandajn Esperanto-aranĝojn, se partoprenas almenaŭ unu persono, kiun mi trovas tre simpatia.’ Tiun frazon mi rememoras en la dua vespero de la renkontiĝo en Majenco. Estas la diskoteka vespero. La muziko ankoraŭ ne komenciĝis. La partoprenantoj staras aŭ sidas en la salono; kelkaj interparolas. Mi staras ie kaj ĉirkaŭrigardas, pripensante, ĉu ekzistas tia ‘tre simpatia’ persono ĉi tie. Preterpasas min Monique. Mi ridetas al ŝi. ‘Saluton!’, ŝi diras afable, kaj pluiras. Mi memoras, kiel en la renkontiĝo en Kiev mi sidis kune kun kvar aŭ kvin sovetianoj. Ni kantis, kaj kelkaj klakis per la manoj. ‘Ne faru tion’, diris Nataŝa tiam, ‘estas pli bele ĝui la kanton sen klaki’. Eble io simila validas ankaŭ por ridetoj…

Mi vidas, ke Katharina sidas sola. Mi ridetas ankaŭ al ŝi. Ŝi vidas min, sed ne reagas. Mi pripensas, ĉu mi eksidu apud ŝi. Fine Brigitte iras al mi. Ŝi alparolas min: ‘ĉu vi scias, kiam la diskoteko komenciĝos?’

‘Laŭ la programo je la naŭa. Sed ja ofte io malfruiĝas.’

‘Ĉu ankaŭ vi studas?’

‘Jes, matematikon, ekde tri jaroj. Kaj vi?’

‘Mi studas arkeologion, en Liono.’

Kaj ŝi komencas rakonti pri tiu studfako. Mi ne bone aŭskultas, sed rigardas ŝin. Ŝiaj okuloj, ŝia buŝo, ŝia nazo, ŝia tuta vizaĝo – ĉio aspektas bele. Mi ridetas iomete. Ŝi pluparolas; nenion ŝi rimarkas. De tempo al tempo mi diras ‘jes’, sen vere aŭskulti al ŝi. Mi denove ridetas iomete. Neniu reago. Ŝia vizaĝo restas iel senmova, kvankam ŝi ankoraŭ parolas. ‘Ŝi havas la ĉarmon de fiŝo’, mi pensas. ‘Estas bele rigardi ŝin, sed…’

La muziko komenciĝas. Mi ekdancas. Sola. ‘Ni poloj preferas danci duope’, diris Beata. Sed unue ĉi tie ne estas poloj (krom Robert, kiu vivas jam delonge en FRG), kaj due ĉi tie ni estas 20 knaboj, sed eĉ ne dek knabinoj. Mi vidas Ute danci antaŭ mi. Mi rigardas ŝin, ridetas. Ŝi rerigardas mirigite. Mi vidas Annegret dancante. Ŝia vizaĝo aspektas, kvazaŭ ŝi ŝatus reciproki ridetojn. Mi ridetas al ŝi. Kaj vere, io moviĝas en ŝia vizaĝo… sed: ŝi iel grimacas, kvazaŭ ŝi volus repuŝi atakon de mi.

Mi plu serĉas, kaptas vizaĝojn. Mi sentas min altrudiĝema. Malestime mi rigardas al Brigitte, la fiŝino. Mi ne vere amas ilin, ĉiujn. Post preskaŭ unu horo da dancado mi laciĝas. Eble pli pro la pensado ol pro la dancado. Mi sidiĝas. Sola. Kial ne ĉe la aliaj? Mi ne sentas emon interparoli kun ili. Kial ne? Ĉu , ĉar mia emo al komunikado celas nur kontentigi miajn seksajn bezonojn? ĉu nur espero pri enamiĝo povas veki en mi la emon alparoli iun? Ankoraŭ iomete mi sidas sola, ĝis fine mi decidas enlitiĝi.

* * *

La venontan tagon mi denove sentas min iel malbone. Ĉe la vespermanĝo mi pripensas, kie mi sidiĝu. Fine mi decidas sidiĝi vid-al-vide de Ute. Ŝi interparolas kun Derk, nederlandano sidanta apud ŝi. Ankaŭ la aliaj partoprenantoj ĉe mia tablo interparolas; mi iom subaŭskultas. Ute kaj Derk dum momento silentas, ĝis Ute subite alparolas min: ‘Ĉu vi eltenas vian silentadon?’, ŝi demandas min afable, ne riproĉe.

‘Jes.’ Kaj post momento mi aldonas: ‘Mi alkutimiĝis.’ Sed tuj aperas skrupuloj. Kia stultaĵo diri tion. Mi devus diri ion alian:

‘Kelkfoje mi eltenas mian silentadon – nome, kiam en mi estas sufiĉe da agrablaj pensoj kaj fantazioj, kiujn mi ŝatus evoluigi en kvieto. Bedaŭrinde tiu stato estas tre malofta. Kutime silentado estas por mi io suferiga, ĉar turmentas min malagrabla sento de soleco…’

Sed mia buŝo restas fermita. Malĝoje mi konstatas, ke estas tro malfrue por eldiri ion tian: Ute jam pluparolas kun Derk pri tute aliaj aferoj…

Post la vespermanĝo restas iom da libera tempo. La nokta migrado komenciĝos nur je la naŭa… ĉe tablo sidas grupeto da junaj germanoj, francoj kaj nederlandanoj. Mi sidiĝas ĉe ili. Ili interparolas pri politiko. Mi vidas Katharina sidanta inter ili. Uwe venas kaj komencas karesi ŝiajn ŝultrojn. De malantaŭe. Katharina mallonge retrorigardas al li, kaj simple toleras tion. ‘Ne estas vera amo inter ili’, mi pensas. ‘Tian rilaton mi ankaŭ povus havi.’ Malgaje mi konstatas, ke mi tamen envias ilin.

Mi aŭskultas la diskuton. Ili vigle interparolas pri la rilatoj inter FRG kaj GDR. Almenaŭ ili diskutas en Esperanto. Sed io ne plaĉas al mi. Ili ne rimarkas min. Mi malŝatas mian silentadon kaj pensas: ‘Ili ne interparolas, por pli bone kompreni sin reciproke, sed por konvinki unu la alian pri sia propra opinio.’

‘Venu al la enirhalo’, vokas unu el la organizantoj. Ni kolektiĝas por la nokta migrado. Mi staras inter la aliaj partoprenantoj, sen interparoli kun iu. Iu magia, malica forto devigas min denove serĉi vizaĝojn por rigardi, rideti al ili. Mi ekvidas Annegret, ridetas al ŝi. Denove ŝi grimacas… Mi ekvidas Petra, ridetas ankaŭ al ŝi. ‘Kial vi ridas?’, ŝi demandas min subite. Mi silentas.

Ni eliras. Jam malheliĝis. Ni iros al ruino de kastelo. Du horojn tien, du horojn reen. Mi timas ion. Estiĝas grupetoj. Kelkaj duopoj, kelkaj pli grandaj grupetoj. Mi klopodas resti ĉe la pli grandaj, subaŭskultante iliajn interparolojn. Kelkfoje ankaŭ mi diras ion. Ni iras tra arbaro; la vojo supreniĝas, kaj fine ni atingas la kastelruinon. Iomete ni paŭzas tie. Kelkaj grimpas sur iujn murojn.

Ni reiras. ‘Estas tre facile: Iru ĉiam rekte antaŭen, ĝis vi estos sur la granda strato, kaj tie vi iros dekstren’, diras unu el la organizantoj. Survoje denove estiĝas grupetoj; kelkaj iras malpli rapide ol la aliaj. Mi denove klopodas resti kun iu pli granda grupeto. Sed tiu grupeto disfalas pli kaj pli. Fine ni estas kvinope. ‘Kvin estas malbona nombro, ĉar malpara’, mi pensas. Kaj fakte, nun ankaŭ Uwe kaj Katharina iras pli rapide; ili disiĝas de ni. Mi decidas resti ĉe la aliaj du, ĉe Reinhard kaj Anne, ĉar verŝajne Uwe kaj Katharina preferas resti duope. Mi nur ĝenus ilin. La deklivo finiĝas; la vojo fariĝas ebena. Reinhard kaj Anne interparolas. Mi ne. Mi jam sentas min en stato, en kiu mi eĉ ne povus diri ion, se mi havus ion interesan por rakonti. Verŝajne ili ne rimarkus, se mi ne plu irus kune kun ili. Aŭ eĉ ĝojus pri tio, ĉar certe ankaŭ ili preferus esti solaj. Mi iras malpli rapide. Kaj fakte: Ili ne rigardas returnen. Ili ne rimarkas, ke mi ne plu iras kune kun ili. Aŭ ili simple pensas, ke mi atendas por iri kun alia grupeto. Sed malantaŭ mi estas neniu.

Mi iras sola tra la arbaro, sentante min soleca, malŝatata, malkapabla komunikiĝi. Melankolie mi pensas pri la renkontiĝo en Pollando. Tie regis iu kontaktemo; tie eblis rideti sen senti sin altrudiĝema. Mi memoras la frazon de Beata: ‘La mondo estas plena de ĝojo, ni nur ne rimarkas ĝin.’ Sed mi ne vidas ĝojon. Ĉirkaŭ mi nur malhelo, malpleno kaj silento, krom la muĝetado de la vento en la arbosuproj. Mi vidas vojkruciĝon kaj iras maldekstren. Neniu rimarkas, ke mi mankas… Post iom da tempo mi vidas benkon kaj sidiĝas. Mi sentas la freŝigan efikon de larmoj disŝmiritaj en la vizaĝo kaj rigardas antaŭen, iomete supren: ‘Vidu paĉjo, jen la viro, kiun vi deziris…’

[Note:

La citaĵoj de Helmut Kohl kaj Jacques Chirac en ĉapitro II estas eldiritaj de ili la 19an de septembro 1987 en la German-Franca Junulara Renkontiĝo en Ludwigsburg. Mi tradukis ilin laŭ la tekstoj en la samtage aperinta speciala numero de la gazeto ‘Ludwigsburger Kreiszeitung’.

]

Mallongigoj:

  • IJF = Internacia Junulara Festivalo
  • IJK = Internacia Junulara Kongreso
  • IS = Internacia Seminario