Mirindaj mamoj

Till Taster

 Erotika novelo

 

2018

  Atentigo

Tiu erotika novelo estas farita nur por plenaĝuloj. Ĝi prezentas seksumajn agojn. Se vi ne ŝatas tian prezentadon, tiam nepre ne legu tiun novelon.

Neatendita vizito

La laŭta babilado el la loĝĉambro senaŭdigis eĉ la tintadon de la telefonaparato. D-ro Tom Simon miris pri tio. Ĉu estis neatenditaj vizitantoj? Kial Lucie, lia edzino, ne estis informinta lin? La pordo al la loĝĉambro ne estis tute fermita, kaj ebligis partan rigardon al la sceno. Vere, tri fremdaj junaj virinoj sidis tie, kaj eĉ Lucie ĝis nun ne rimarkis, ke li alvenis. Ili ĉiuj estis enprofundiĝintaj en iu verŝajne tre grava temo. Sed Tom ne volis kredi siajn okulojn. Ĉu vere unu de la virinoj ne portis bluzon? Ne, ne, ŝi eĉ demetis sian mamzonon, kaj pozis kun belaj formoj antaŭ la aliaj. Tom kaŝiris mallaŭte al dua etaĝo, sed tion registris Lucie, kiu nun tute ekscitite kuris al li. „Kara, ĉu via laboro pli frue finiĝis?“, ŝi demandis aldonante: „Pardonu, hodiaŭ estas nia ‘virina kunveno’. Bonvole atendu ankoraŭ duonhoron en via ĉambro, mi poste klarigos ĉion al vi“. Tom ricevis nur paseman kiseton. Tute perplekse li turniĝis kaj iris al sia ĉambro.

Virina kunveno sen mamzono? Tom ne komprenis tion. Vere, hodiaŭ li iomete pli frue forlasis sian laboron, sed tio ja ne gravis. Dum la lastaj semajnoj lia edzino ĉiutage revenis hejmen minimume unu horon post li. Kelkfoje li devis atendi eĉ pli longe. Lucie estis profesia aktorino. Ŝi akceptis elstaran rolon en filmprojekto. La tie bezonata labortempo neniam estis antaŭvidebla. Sed hodiaŭ certe estis escepto. Tom provis trankviligi sin. Tamen li ĉiam denove miris pri la nudaj mamoj, kiujn li neatendite spektis. Ĉu la filmprojekto traktus seksajn aferojn? Tom ne povis imagi tion. Li tuj forĵetis tiajn pensojn. Ĉu la virino kun la belaj mamoj estis lesbianino? Lucie certe ne, sed eventuale ĉu sekrete? Tom plurfoje kontrolis la horloĝon. Estis vere longa duonhoro por scivolema viro.

Dume la kvar virinoj pliintensigis la interparoladon. „Lea, estas ja bonega rezulto. Bonvole rakontu plu. Kiel pasis la operacio?“, demandis Lucie kaj Maja petis: „Ĉu mi povas tuŝi kaj palpi viajn mamojn, Lea?“ Kompreneble Lea permesis tion. Ŝi ja fieris, ke la operacio tiel bone sukcesis, kaj volonte klarigis la proceduron: „D-ro Shazid nur bezonis du horojn. Mi ne rimarkis ion ajn pro la plena narkozo. Tri tagojn post la operacio mi devis permanente malvarmetigi miajn mamojn, kaj dum ses semajnoj mi portis specialan mamzonon, kiu apogis ilin. La fadenoj estis jam forigitaj post sep tagoj. Kaj nun vi preskaŭ ne plu vidas cikatrojn“. Lucie dankis Lea-n pro tiu malkaŝema prezentado kaj ĉiuj adiaŭis. Estis la fino de la ‘virina kunveno’, kaj Lucie rapidegis al sia atendanta edzo.

„Pardonu, Tom, mi forgesis informi vin“, ŝi petegis, kaj tiam ŝi detale klarigis la aferon al Tom. Lucie, nun 35-jaraĝa, dum la lastaj jaroj ofte spertis kreskantajn problemojn. Ne estis facile por ŝi trovi laboreblecon. Multaj aliaj belaspektaj junaj virinoj ankaŭ ofertis sin por ricevi rolon en filmprojekto. Ofte Lucie aŭdis, ke bela figuro tre gravas por aktorinoj. „Kion fari, miaj mamoj nun malkreskis? Kial vi ne atentigis min?“, ŝi demandis. Tom brakumis ŝin kun rideto kaj provis doni konsolon: „Mia kara, por mi vi estas bela kiel ĉiam. Mi tute ne rimarkis tion. Krome tiu afero ja ne gravas por mi. Ĝi tute ne difektas mian amon“.

Sed tio ne konvinkis ŝin. Lucie klarigis, ke ŝi intertempe eĉ kelkfoje suferas pro depresio. Ŝi vere deziras belan korpan aspekton, alikaze ne eblas kontentiga praktikado de sia profesio. Tial ŝi jam delonge pensis pri beliga kirurgio por pligrandigi la mamojn. Ŝi kolektis multajn informojn. Eĉ la prezo ne kaŭzus problemojn. Kun ŝiaj koleginoj ŝi ofte ankaŭ traktis tiun temon. Hodiaŭ ŝi trovis bonan daton por inviti la virinojn, kaj Lea, kiuj ĵus trapasis sukcesan pligrandigon de siaj mamoj, prezentis la rezultojn al ili. „Ĉu vi nun pli bone komprenas min?“, ŝi demandis, tamen ŝi bone rimarkis, ke ŝia edzo verŝajne ne subtenus ŝin. Vere, Tom ne povis doni konsenton. La ideo, ke iu D-ro Shazid metos sian tranĉilon sur la bruston de Lucie, timigis lin. Tro ofte li aŭdis, ke multaj virinoj suferas pro fuŝaj operacioj. Ĉiuj gazetoj raportis pri la uzado de netaŭga silikono por miloj da enplantaĵoj. Ne, operacio nur por bele formita korpo, tion li vere ne povis subteni. Krome li pensis, ke malgraŭ la iomete malgrandiĝintaj mamoj, Lucie ĉiam ankoraŭ estis belaspekta virino. Operacio tute ne estus bezonata. Sed tion ŝi hodiaŭ ja ne volas aŭdi.

Dormĉambro

La vespero hodiaŭ por Tom ne evoluis laŭplane. Post streĉa laboro li estis esperanta agrablan karesadon kaj ankaŭ sekskuniĝon. Sed ĉu tio nun eblus?  „Kara, vidu! Hodiaŭ mi ja povis forlasi la laboron tre frue. Vidu, kion mi aĉetis por vi“, li deloge diris al Lucie, kaj montris boteleton kun multekosta oleo por masaĝo. Li ja sciis, ke ŝi tre ŝatis masaĝon. Lucie kompreneble ankaŭ konis sian edzon, kaj jam komprenis la intencon. „Jes, Tom, mi tuj venos. Vi ja povas prepari la  benkon, mi nur duŝas min“, ŝi respondis, kaj tuj poste, kun malseka nuda korpo brakumis sian edzon. Tom ŝercis: „Kaj mi jam pensis, vi estas lesbianino. Vi ja tre intime palpis la mamojn de via kolegino Lea“. „Ne, ne, ne estas tiel. Ankaŭ Lea estas tute normala virino. Ŝi estas edziniĝinta“, replikis Lucie, kaj Tom daŭrigis la mokadon: „Kion vi pensus, se vi revenus hejmen, kaj vidus min en loĝĉambro tuŝante la nudan bruston de juna sportema viro?“.

Lucie bone ŝatis tiun humurplenan komencon de la atendonta amludo kaj kuŝiĝis sur la benkon. La planoj pri la operacio estas nun prokrastitaj. Kun lertaj movoj Tom ŝmiris la oleon sur ŝian haŭton. Ŝi kuŝis sur la ventro, tial li komence masaĝis ŝiajn sidvangojn, dume li kareseme flustris: „Nu, kara, ĉu tio plaĉas al vi? Tiel bone nur masaĝas via nova geja amiko“. „Jes, estas bone, kaj neniam pli pensu pri lesbianinoj“, ŝi respondis. Tom nun premis siajn manojn pli forte sur ŝian dorson, kaj poste knedis ŝiajn femurojn. Li ja bone konis ŝin kaj sciis, ke precipe la traktado de la enaj flankoj estas tre ĝuinda por ŝi.

La masaĝo hodiaŭ daŭris iom pli longe ol kutime. Tom intertempe tre aktive laboris kaj varmiĝis. Tial li demetis ankaŭ sian pantalonon kaj tute nude kontinuis la masaĝon. Lucie nun kuŝis surdorse. Tom stariĝis je la fronto de la benko kaj komencis knedi ŝiajn brakojn, kaj – tre singardeme – ankaŭ ŝiajn mamojn. Por pli bone atingi ilin li devis kliniĝi iomete kaj ŝajne tute hazarde li tuŝis ŝian vizaĝon per la kaco. Kompreneble, tio ne estis hazardo, li bone intencis fari tion. „Ĉu vi povus leki ĝin?“, li petis. Lucie ŝoviĝis kun sia tuta korpo je la fronto de la benko, kaj nun ŝia kolo eĉ fleksiĝis suben. Tom tre ŝatis tiun pozicion kaj karesis ŝian vizaĝon kun lia seksorgano. „Ĉu vi povus fluti min?“, li nun flustris, sed li ne sukcesis. Lucie ne ŝatas suĉi lian kacon. Tom sciis tion, sed li ĉiam provis ŝanĝi ŝian opinion pri buŝa seksumado. Li memoris, ke nur tre malofte ŝi faris tion. Tamen li ja ne volis interrompi la amludon, sed moke li rimarkis: „Ho Lucie, ĉu vi scias, ke estas nun mi, kiu falas en depresion?“. Tio verŝajne taŭgis por instigi Lucie-on. Ŝi tuj forlasis la benkon kaj saltis sur la liton kun la vortoj: „Nun iri, Tom, estas tempo, uzu vian bastonon ĝuste“. Tom ne rifuzis tiun allogon kaj sekvis bona seksumado – ne nur per misiista pozicio.

Sonĝoj

Malgraŭ la kontentiga amludo tiu nokto Tom komence ne bone dormis. Angoro regis lian sonĝon, en kiu li kaj Lucie rapidege forkuris. Ili fuĝis antaŭ strangan mediciniston, kiu minace montris teruran tranĉilon. Li puŝis brankardon sur kiu troviĝis nigra skatolo kun silikona materialo por mamenplantaĵoj. Feliĉe, ke la fuĝantoj unue atingis la finon de la koridoro kun la ŝtuparo. Ek al la suba etaĝo! Sed tie jam atingis ilin la minace rigardanta malamiko. Li estis ja uzanta la lifton. En la lasta minuto Tom kaj Lucie forsavis sin per salto tra la malfermita fenestro al la ekstera ĝardeno. Finfine ili povis kuri hejmen, kie nun sekvis agrabla parto de la sonĝo. En la loĝĉambro tri junaj nudaj virinoj bonvenigis ilin. Unu aspektis kiel Lea, la kolegino de Lucie. Senpere ili senvestigis la alvenintojn. Unu post la alia karesis kaj flutis Tom. Eĉ Lucie partoprenis la gajan suĉadon, kaj ĉiuj ok manoj masaĝis lian tutan korpon. Ankaŭ Tom povas doni rekompenson. Li tuŝis iujn ajn membrojn kaj provis trovi malsekajn truojn por enigi sian fingron. Kompreneble tiuj sonĝaj movoj efikis, ke Tom ne plu trankvile kuŝis flanken. Liaj brakoj etendiĝis kaj atingis la apude dormantan edzinon, kiu nun subite vekiĝis.

„Kio okazis?“, ŝi demandis, kaj per tio ankaŭ Tom forlasis sian sonĝon. Li rakontis ĉion, kion li ĵus travivis. Lucie trankviligis lin: „Ne zorgu. Mi ja ĝis nun ankoraŭ ne decidis pri la operacio. Ĉiukaze ĝi okazos ne antaŭ aŭtuno. Nun en printempo kaj poste dum somero ne estus bona tempo por fari tion. Do, estas ankoraŭ multe da tempo, sed la dua parto de via sonĝo vere timigas min. Ĉu vi vere planas seksumi kun aliaj virinoj? Vi ja scias, ke mi estas tre ĵaluza“. „Ne, ne!“, respondis Tom kaj aldonis: „Mi ne volas kokri vin. Tamen mi estas viro, kaj kelkfoje ja aperas la deziroj, kion fari?“. Lucie komprenante donis al li la jenan klarigon: „Ja, ja, tio estas nur sonĝo. En reala vivo la tri virinoj mem estas edziniĝintaj. Se ili havus seksajn rilatojn kun vi, estas klare, ke ankaŭ iliaj edzoj ne povus resti trankvilaj. Verŝajne minimume unu el ili tiam ankaŭ volus seksumi kun mi. Ĉu tio plaĉus al vi?“. Tom dormeme replikis: „Jes, vi pravas, sed vi ja nur timas, ke mi elektus unu el la tri aliaj virinoj kaj amus ŝin pli ol vin, mia ĵaluza birdeto“. Per tiaj vortoj li turniĝis kaj denove profunde ekdormis.

Esploroj

Mike Kording fiere rigardis sian liston kun la novaj rezultoj. Pri tio li vere ĝojis. Jam multajn monatojn li faris tiujn eksperimentojn. Mike laboris en la sama instituto kiel Tom. Estis la plej grava institucio en la urbeto Novlago. Ambaŭ apartenis al eta laborgrupo, kiu analizis la kreskadon de plantaj histoj. Kiel kutime la financa situacio de la instituto estis tre streĉa. Nur pogute venis subvencioj por la multekostaj projektoj. Tamen la laborgrupo ĝis nun ĉiam sukcese trovis mondonantojn. Nur danke al la inventtalento de Tom kaj Mike la instituto ĉiam denove povis proponi indajn esplorcelojn. Speciale Mike estis vere kreiva kvankam ĉiu gekolego konas lin pro lia kaosa labormaniero. Li evidente neniam zorgis pri ordigo. Ĉie li senplane lasis kuŝantajn paperojn, ilojn kaj kompreneble ankaŭ la kafotasojn. En lia laborareo nur tre malofte troviĝis libera loko. Nur unufoje en la semajno estas ŝanĝo de la situacio. Nele, la purigistino, nur respektis homojn, kiuj metis ĉion ordeme sur tablo, en ŝranko aŭ en bretaro. Tial eĉ Mike devis fine de la semajno iri al sia laborareo kaj ordigi ĉion, vole-nevole, por savi la valorajn aĵojn. Vere valoraj estis nun la rezultoj de la lastaj eksperimentoj.

Hodiaŭ Mike devis informi sian kolegon Tom. Sed tio ne estis facila afero, ĉar li ja tute sendepende, sen demandi iun, realigis tiujn eksperimentojn. Nur Mona, la juna praktikantino, estis informita, ĉar ŝi jam dekomence kunlaboris kun Mike en tiu afero. Do, hodiaŭ Mike kuraĝis informi Tom-on: „Aŭskultu, kara kolego, kaj ne ridu pri mi, ĉar vi nun verŝajne aŭdos ion pri vere nekutima projekto“. Tom ŝatis sian kolegon malgraŭ lia kaosa labormaniero kaj diris: „Kompreneble, Mike, komencu, mi estas tre scivolema“. Mike heziteme ekparolis: „Mi analizis la efikon de spermo al la kreskado de plantaj histoj, kaj trovis eksterordinaran pligrandiĝon de la ĉeloj kun apartaj proteinoj. Tre interese estas, ke tio funkcias nur se oni aplikas freŝan spermon“.

„Kion vi faris? Tio estas ja nekredebla. Kaj kiu donis al vi la ideon por tiu eksperimento?“ demandis Tom. Nun Mike komencis sian raporton. Unue li tre detale priskribis sian rilaton kun Mona. Jam ekde multaj monatoj evoluiĝis seksaj rilatoj. Kelkfoje post laborfino ili ankoraŭ restis en la instituto, kaj Mona ofte flutis kaj permanis Mike-on. Nur malofte ili ankaŭ sekskuniĝis. Tio ja nur eblis, se la labortablo de Mike donis pli-malpli liberan spacon. Por ĝui pli intiman amludon ili de tempo al tempo renkontiĝis en la domo de Mike. Sed estas ja la suĉado en la laborĉambro, kiu gravas por la priskribitaj eksperimentoj. Unu tagon Mona rimarkis, ke estus ja tre bedaŭrinda malŝparo de la spermamasoj, produktitaj de Mike. Tiam ekestis la ideo ne nur gluti la ĉuron. Ambaŭ decidis uzi ĝin por scienca esplorado. Tute hazarde Mike prenis skatolon kun semoj de la akvokreso, kiujn li metis sur kulturmedion en etaj ŝeloj. Intertempe Mona ‘rikoltis’ la spermon de Mike kaj maldensigis ĝin kun varma akvo. Tiun miksaĵon ŝi disdonis sur la akvokresajn semojn. Post sufiĉa restado en la inkubatoro la ĉeloj estis analizataj. Por kontroli la efikon, aliajn ŝelojn ili traktis nur per varma akvo sen spermo. La mikroskopaj bildoj pri la ĉelkreskado, sub influo de freŝa spermo, estis imponaj.

La solvo

„Mi povus kisi vin!“ ekkriis Tom, kaj Mike timigite retiriĝis. „Tio povas ja esti la solvo por miaj problemoj!“ klarigis Tom, kiu nun tute malkaŝe rakontis pri la aktualaj problemoj el sia edzeco. Tom konfidis sian kolegon, ĉar tiu ja ankaŭ ne kaŝis ion ajn. Li entuziasme avizis „Mi kaptos du muŝojn per unu frapo. Mia kara edzino certe perdos sian malinklinon kontraŭ midzado, se ŝi ricevus la ŝancon por pli grandaj mamoj!“

Sed la realigo de tiuj celoj ne estis facila. Unue la laborgrupo devis ekzakte pruvi, ke la efiko, kiun trovis Mike kaj Mona, ankaŭ troviĝus en homaj ĉeloj. Estis nova esplora projekto, kaj Tom insistis pri tuja komenco de la planoj emfazante, ke li mem volis investi propran monon por ebligi la aferon. Sed ne nur la mono gravis. Mike rimarkis, ke nun pli granda kvanto da spermo estus bezonata. Li mem ja volonte kontribuus sian ĉuron, sed Mona ja ne povis sorĉi. „Ĉu vi, Tom, ankaŭ povus partopreni kiel spermdonacanto?“, li ridete demandis. Tom heziteme respondis: „Jes, vi pravas. Estas ja precipe mi, kiu celas al la sukceso de tiu projekto. Kompreneble mi ankaŭ devas doni mian kontribuon. Sed, se Mona tiam helpus ankaŭ min, tion neniam rakontu al mia edzino“. Mike komprenis tion kaj diris „Mi tuj vokas Mona-n, ŝi estas en la apuda laborejo. Bonvole iru for, mi parolos kun vi sole.“

Por Mona ne ekestis problemoj. Ŝi ja ŝatis fluti kaj melki viraĵojn. Krome ŝi povas esti tre silentema. Tion ŝi ja jam pruvis dum la pasintaj eksperimentoj. Restis nur unu problemo. Nele. Kio okazus, se ŝi ĉe freŝa faro kaptus ilin? Tom trankviligis ilin: „Tial ni devas esti tre singardemaj. Ni simple deklaros la projekton kiel tre sekreta afero. Kaj ni ofte uzos la ŝlosilon. Krome ni instalos kurtenojn aŭ eĉ rulkurtenojn.“

Post la alveno de la menditaj ĉelkulturoj la teamo tuj uzis ilin por la planotaj eksperimentoj. „Ĉu vere estas homaj ĉeloj? „ Mona demandis. „Jes“, konfirmis Mike kaj emfazis: „Estas ĉeloj de la virina mamo. Mi ne bezonas preni specimenon de vi. Tion ni nur farus, se la eksperimentoj malsukcesus“. „Tio estas ja bedaŭrinde, la miaj estas la plej bonaj ĉeloj, kaj ankaŭ mi bedaŭras, ke vi nun ne povas admiri miajn apetitvekajn mametojn“, ŝi plendis, sed Tom rimarkis: „Atendu, se nia metodo funkcias, ni volonte testos la aferon. Tiam ni bezonos vian helpon. Certe viaj mametoj poste estos pli grandaj ol antaŭe.

Sed la eksperimentoj malsukcesis, kaj Mona ankoraŭ ne ricevis la ŝancon elprovi efikan novan rimedon. Mike rimarkis la eraron: „La ĉelkulturoj estis nur traktataj per la miksaĵo el spermo kaj varma akvo. Ni forgesis la influon de la akvokreso! Mi proponas denove komenci la eksperimentojn, sed ĉi-foje ni viroj ĉiutage manĝu salatojn kun multe da akvokresoj“. Tom multe plendis, ĉar kutime li ja preferas manĝi viandon sen legomoj, sed tio ne helpis. Kiuj volas sukcesi, tiuj devas unue suferi. Ĉiukaze Lucie vere miris pri la ŝanĝita apetito de sia edzo. Ŝi ja ne estis informita pri la projekto, sed ŝi ne kontraŭis la adaptiĝon de la manĝaĵo al vegetana oferto. Tom nun ankaŭ preferis trinki teon anstataŭ bieron. Lucie eĉ devis prepari teon el akvokreso. Tion ŝi antaŭe neniam estis farinta. Sed neatendite ankaŭ tiu trinkaĵo plaĉis al ŝi.

„Tom, Mike, iru!“ vokis Mona kaj fiere montris la plej novajn fotojn pri la traktataj homaj ĉeloj. Tom konstatis: „Tio estis la ĉefa gajno. Ni sukcese pruvis, ke la metodo, kiun trovis Mike kaj Mona, ankaŭ funkcias ĉe homaj ĉeloj.“ Nun Mona vere ĝojis, ke ŝi povis ludi la unuan ‘eksperimentan beston’. Ŝi senhezite senvestigis sian bruston kaj petis Mike-on, ke li tre ekzakte kontrolu la grandecon de ŝiaj mamoj. Kompreneble ŝi mem protokolis ĉion kaj poste postulis, ke Mike kaj ankaŭ Tom demetu la pantalonojn. Kial? Ŝi nun komencis fluti la du penisojn, melkis kaj denove suĉis ilin ĝis ambaŭ falusoj produktis sufiĉan virlakton, kiun ŝi avide glutis. Poste ŝi nur supraĵe kisis ambaŭ kolegojn sur la vangoj dirante: „Mi ja nun ne devas kisi viajn buŝojn, ĉar tiam vi riskus ankaŭ evoluigi pli grandajn mamojn. Tion viroj ja ne bezonas!“

Gekolegoj

Tom ĉi-foje tre malrapide paŝis hejmen. Kiel li nun informu sian edzinon pri la sukcesplena esplorado? Aŭ ĉu estus bone ankoraŭ atendi al Mona pro la kreskado de ŝiaj mamoj? Sed tio daŭrus minimume du aŭ tri semajnojn. Kion fari ? Li sendecideme eniris la hejman domon. Kie estis Lucie? Li ja alvenis post la oka horo vespere. Tiam ŝi kutime jam sidis en la loĝĉambro. Aŭ ĉu ŝi hodiaŭ estis en la kuirejo por eksperimenti kun novaj vegetaraj receptoj? Tom ne trovis ŝin. Daŭris ankoraŭ du horojn ĝis ŝi venis.

„Kara, mi alvenis“, li aŭdis kaj tiam Lucie komencis raporti pri evidente gravaj aferoj, ĉar ŝia voĉo donis tre hektitan  impreson. Ŝi rakontis, ke ŝi jam morgaŭ devus fari longan vojaĝon al Hispanio, kie ŝi restus por tri semajnoj. Tie okazus filmprojekto en kiu ŝi partoprenus kiel ĉefrolulino. Ŝi priskribis la tutan enhavon de la filmo. Ne estis facila afero, ricevi tiun rolon, ŝi vere estis bonŝanculo. Tom tuj brakumis kaj gratulis ŝin. Li kompreneble ne diris, ke tio estas vere plaĉa okazaĵo por li, ĉar li nun ne devis paroli pri sia laboro. „Sed, kara, kiu tiam preparos por mi la vegetaran salaton kaj la teon kun akvokreso?“ li ridete plendis. Sed Lucie ne rimarkis lian hipokritan intencon. Ŝi nur replikis: „Vi ja estas sciencisto. Tiaj homoj ankaŭ en kuirejo famiĝas“.

Tio vere estis bona situacio por Tom. Tri semajnoj sen Lucie. Dum tiu tempo li ja ĉiutage povas aktive kontribui sian valoran spermon por la malsata Mona. Ne estus problemoj kun Lucie. Ŝi ja ne estis informita, ŝi ne sciis. Feliĉe, ŝi ankaŭ neniam imagus, kion planis ŝia ‘fidela’ edzo. Tom certe sentis kelkajn skrupulojn, sed li trankviligis sin. Ĉio estas ja nur por la scienco! Hodiaŭ li preparis la bongustan herban teon kaj ofertis ĝin kun rostitaj nuksoj al Lucie. Sekvis  agrabla nokto kun multaj karesoj. Lucie iomete hontis, ĉar ŝi ne povis informi sian edzon pli frue pri la estonta vojaĝo. Eventuale pro tio ŝi klopodis esti tre bona edzino, kaj tial ili hodiaŭ tre frue iris al la dormĉambro, kie komenciĝis varmega amludado.

La sekvantan matenon Tom akompanis sian edzinon dum la ekveturo al la flughaveno kaj tial iomete malfrue atingis la instituton. Ĉi tie li miris, ĉar la pordo de lia laborejo estis fermita. Sur la parkejo li estis vidinta la aŭton de Mike. Do, estis klare, li jam nun certe ĝuis la traktadon de Mona, kiu vere klopodis plenumi ĉiujn postulojn de la scienco. Tial Tom atendis en la kafejo kaj komencis tajpi kelkajn notojn per sia smartfono. Post kvarona horo la pordo de la laborejo malfermiĝis, kaj Mike kun Mona man-en-mane ankaŭ iris al la kafejo. Tom diris kun severa mieno: „Karaj, mi estas ja la ĉefo en via laborejo. Tiam mi rekomendas, ke vi ĉi tie en la instituto neniam iru man-en-mane. Krome evitu ĉion, kio povus montri vian privatan inklinon. Tio estas necesa por la etoso en nia instituto!“ Mike kaj Mona konsente reagis, kaj Tom nun malavare pagis por la trinkaĵoj, dirante: „Mi jam iras al mia laborloko, la pordo estas ja nun malfermita“. Mona gaje replikis: „Nelonge, la pordo estos baldaŭ denove fermita. Ni ja nur trinkas la kafon kaj tiam revenos!“

Ja, tion komprenis Tom. Mona vere estis diligenta kunulino, pli bone dirite suĉulino, ĉar tuj poste, revenante al la laborspaco de Tom, ŝi komencis dorloti la jam erektiĝintan faluson de Tom. Dum tio ŝi demetis ŝian bluzon, kaj Mike masaĝis ŝiajn – ĉiam ankoraŭ – ne pligrandigitajn mamojn. Tom miris, ke lia kolego ne montris signon de ĵaluzo. Ŝajnis, ke li eĉ mem ĝuis la aktivan agadon de sia amikino. Liaj manoj ankaŭ vagadis sur ŝia korpo kaj baldaŭ atingis ŝian pubon. „Rapidegu, kara“, li petis kaj aldonis: “post via peza laboro mi volas ja rekompensi vin per frandzado“. Evidente la ĉeesto de Tom tute ne ĝenis lin. Sed nun Tom spruĉis sian ĉuron en ŝian buŝon. Ne perdiĝis eĉ unu guto. Ŝi forlekis ĉiun restaĵon de la kaco kaj laŭdis ĝian guston: „Ho, tre bona aromo hodiaŭ. Ĝi memorigas min pri freŝaj herboj, eĉ iomete spica“. „Dankon, Mona. Mi nun denove iras al la kafejo, sed mi donas al vi ambaŭ ne tre longan tempon. Ni devas ja ankoraŭ labori iomete“. Kun tiuj vortoj Tom komprenoplene foriris por kroma kvarono.

Reveno

La tri semajnoj rapidege forflugis. Sed la rezulto de la sekreta esplorprojekto estis grandioza. Mona fieris pro siaj pligrandiĝintaj mamoj. Post tri semajnoj kompreneble la dikeco de ŝiaj mamoj nur kreskis per 3 ĝis 4 centimetroj, sed ŝi jam sentis la plifortigitan elastecon. Do ŝi devas trakti siajn kolegojn ankaŭ dum la venontaj semajnoj. Sed nun ŝi ne plu tre ofte suĉus Tom-on, ĉar lia edzino revenis, kaj Tom volas ja apliki la metodon al ŝi.

Tom preparis abundan vespermanĝon kun vino kaj dolĉaĵoj por sia edzino. Li aĉetis grandegan florbukedon kaj planis agi tre singardeme. Ŝi nur ne timu, se mi rakontos pri niaj sciencaj rezultoj, li pensis. Tial preskaŭ du horojn li nur aŭskultis ŝin. Vere, ŝi povis rakonti multon pri interesaj semajnoj dum la filmprojekto. La venontan monaton la filmado okazus en la urbo, kaj jam fine de la jaro ĉiu povus spekti la filmon. „Koran dankon pro la mirinda vespermanĝo“, dankis Lucie kaj nun koncentriĝis je sia edzo: „Kion vi faris? Ĉu vi sukcese mastrumis? Ĉu estas novaĵo el la instituto?“.

Tio estis la demando longe atendita de Tom. Li kaptis la ŝancon kaj priskribis la eksperimentojn, kiujn Mike faris helpe de Mona. Lucie jam sciis, ke Mike estis kaosa, tamen talenta laboranto. Nun ŝi krome aŭdis, ke inter Mike kaj Mona evoluiĝis amrilatoj, vera novaĵo por ŝi. Estis klare, ke Tom silentis pri siaj aktivecoj. Sed li ankaŭ menciis la signifon de la akvokreso, kaj li ankaŭ iomete hontigite konfesis, ke li mem kelkfoje masturbis por apliki spermon al la ĉelkulturoj. Entute li emfazis, ke Mike meritis la laŭron por la genia eltrovaĵo. Tamen li ĝojis pri la bonaj rezultoj kaj proponis, ke nun ankaŭ sia edzino komencu tiun metodon. „Kion vi proponis?“ demandis Lucie timege kaj aldonis: „Ĉu vi vere volas, ke mi suĉu vian penison? Vi ja konas mian malinklinon, mi malŝatas la guston“.

Sed Tom ne rezignis. Li parolis kaj parolis kaj emfazis, ke per tia metodo ŝi ja ne plu bezonus operacion. Kaj li denove klarigis la malavantaĝojn de tiaj proceduroj, pri la fuŝoj de la medicinistoj, pri la netaŭga silikono por la enplantaĵoj, pri la doloroj kaj la nemalaperintaj cikatroj k.t.p. Lucie petis: „Lasu min pripensi la aferon. Hodiaŭ mi estas tro laca. Morgaŭ mi havos liberan tagon, ni povas paroli pli“. Tom ne montris sian malkontenton dirante: „Jes, kara, dormu bone, morgaŭ ni ĝuos la libertempon, sed posttagmeze venos Mona kaj Mike. Mi invitis ilin por kafoklaĉo“. Ĉu vere estis bona ideo, inviti la kolegojn? Tom ne tute certis pri tio, sed li esperis, ke specife Mona povus helpi. Kelkfoje virinoj ja povas tre bone konvinki aliajn virinojn pri tiklaj problemoj.

„Rapidegu, Lucie, hodiaŭ mi ankaŭ ne laboras. Post matenmanĝo ni iros al la naĝejo, kaj poste estus tagmanĝo en greka restoracio, kion vi pensas?“, demandis Tom. „Bona ideo“, respondis Lucie aldonante: „estas pli bone ol resti en la domo. Tie mi verŝajne tro multe pripensus la filmprojekton. Mi bezonas ja ankoraŭ studi multajn scenojn. Sed tio povas atendi“. Do, Tom sukcese komencis tiun tagon. Ili jam delonge ne estis en la naĝejo. Lucie ĝoje konfirmis, ke estis bona ideo iri tien. Kaj post naĝado kaj plaŭdado kreskis malsato, bona bazo por la sekvanta greka tagmanĝo. Ĉe apuda bakisto Tom aĉetis kukon por la kafoklaĉo kun la kolegoj. Tre kontente ili nun iris hejmen, restis sufiĉa tempo por posttagmeza paŭzo.

Konsento

„Ili alvenis, oni sonorigis“, vokis Tom kaj malfermis la pordon. Ankaŭ Lucie bonvenigis la gastojn. „Saluton, koran dankon pro la vizito, mi kunportis mian fianĉinon Mona“, diris Mike kaj transdonis grandan florbukedon al Lucie. „Ah, tulipoj kaj narcisoj. Kiu diris al vi, ke mi tre ŝatas tiun florojn“, dankis Lucie kaj gvidis la gastojn al la loĝĉambro. Tom ridetis, ĉar kompreneble li informis Mike-on antaŭe. Ĉiuj nun sidiĝis ĉe la granda tablo kaj komenciĝis la hejmeca klafoklaĉo. Lucie admiris la ŝikan bluzon de Mona. Ankaŭ Tom tuj gvidis siajn okulojn al tiu vestaĵo, sed verdire, verŝajne gravis nur la bela dekoltaĵo. Mona tre fiere prezentis sian belecon kaj ĝojis pro la komplimentoj. Evidentiĝis, ke la virinoj vere ŝatis unu la alian. Mona eĉ  ŝovis sian seĝon pli proksime al Lucie kaj prenis ŝian dekstran manon. Tiam ŝi proponis mallaŭte: „Lucie, metu vian manon sur miajn mamojn. Ĉu tio ne sentas bone?“. Lucie miris pri la malkaŝeco de la nova gastino, sed tamen ŝi devis konstati, ke Mona disponis pri vere belaj mamoj. Iomete senĝene ŝi riskis demandi: „Ĉu estas enplantaĵoj?“ Tom, kiu ĝis nun nur estis babilanta kun Mike, pro tiuj vortoj atente aŭskultis. Mona replikis: „Ne, ne. Tion mi ne ŝatas, sed, ĉu mi rajtas paroli pri tiu intima afero, Mike?“.

Nun ĉiuj okuloj estis direktitaj al Mike, kiu komencis iomete balbutante rakonti. Li raportis pri siaj eksperimentoj en la laboratorio. „Ĉu mi ankaŭ parolu pri via rolo, kara“, li demandis Mona-n kaj tuj ricevis la permeson. Mike tre lerte prezentis la aferon, kaj Tom estis tre kontenta, ke li plene forlasis la informojn pri lia implikaĵo. „Mona, mi miras, ke vi povis ŝajne senprobleme gluti la spermon. Mi tute ne ŝatas tiun malbongustaĵon“, kontraŭdiris Lucie. Sed Mona replikis: „Vi malpravas. Mike nur donas bongustan ĉuron. Vi forgesis, ke dum la tuta tempo, ĉiu spermdonanto devas ja trinki herban teon el akvokreso aŭ manĝi vegetaran salaton kun tiuj freŝaj folioj. Tiam la spermo poste vere havas ankaŭ freŝan, ofte eĉ spican guston.“ „Tion mi ne kredas“ rimarkis Lucie kaj demandis: „Kial vi ne diris tion al mi, Tom? Kaj mi havas alian demandon al la sciencistoj. Kial ne sufiĉas ŝmiri la virlakton sur la haŭton de la mamoj?“ Mike povis klarigi la aferon. Li konfesis, ke ĝis nun la scienco ankoraŭ ne havas detalajn sciojn pri tio. Sed ĉiuj eksperimentoj montris, ke nur la freŝa spermo, plej eble sen kontakto kun la aero, havas la dezirindan efikon. Krome tre gravas, ke la virino glutas ĝin. Verŝajne la acido en la stomako aŭ la enzimoj de la intesto ankaŭ influas la rezulton.

Mona ne volis atendi plu kaj enmetis: „Ĉesu nun! Mi ne plu bezonas vian prelegon. Gravas ja nur la sukceso. Kaj ankaŭ estas ja tre ĝojiga agado, ne nur por la viro, ankaŭ por mi. Kion vi pensas, kara Mike, ĉu nun ne estus bona tempo por arda suĉado?“ Mike brakumis ŝin, turnis sin al Lucie kaj Tom kaj diris „Bonvole pardonu ŝin, tiel ŝi estas, ĉiam senzorga kaj malembarasa. Sed tial mi ja amas ŝin“. Tom tuj kaptis la ŝancon kaj replikis ĉirkaŭbrakante sian edzinon: „Kial ne, sentu vin kiel en via hejmo. Ni ja estas amikoj, kaj Lucie, ĉu vi kontraŭus?“ Lucie ne volis esti ludofuŝanto kaj donis konsenton.

Tom elektis belan romantikan muzikon kaj komencis karesi sian edzinon, dume Mike demetis la pantalonon. Mona surgenuis kaj traktis la ankoraŭ malmolan viraĵon. Post kelkaj movoj ĝi atingis admirindan longecon. Tion ankaŭ Lucie vidis, kaj kvankam Tom vere klopodis bone karesi ŝin, ŝi ne povis deturni siajn okulojn de tiu faluso. Ŝajnas, ke la aktiveco de Mona nun ankaŭ atingis ŝin, kaj ŝi komencis senvestigi Tom-on. Tiam Mona vokis: „Atentu, tuj venos la virlakto!“ Ankaŭ Lucie atente spektis la scenon, en kiu Mona glutis la tutan spermon. Nur malgrandan reston ŝi lasis sur sia lango, turnis sin al Lucie dirante: „Kisu min, kaj gustumu“. Lucie estis nun neatendite kaptita de ŝi kaj malfermis sian buŝon, lekis la spermgutojn kaj kontrolis la guston. „Ja, vi pravas, Mona. Mi ne povis imagi tion“, ŝi konfesis. Tiaj vortoj vere stimulis Tom-on. Lia peniso nun ankaŭ malmoliĝis, preta por forta ŝpruĉado. Lucie komence ankoraŭ hezitis iomete, sed tiam suĉis kaj glutis la tutan ĉuron. Jes, ne estis malagrabla gusto, ŝi eĉ lekis la restantajn gutojn de la glano kaj nun turniĝis al Mona kun denove malfermita buŝo. Mona ĝojis, ŝi nun ankaŭ povis kontroli la guston de la gastiganto.

Planoj

Feliĉa Tom, edziĝinta jam 11 jarojn, kaj nun estis komenco por pli bonaj tempoj, ĉefe, kompreneble, noktoj. Estis bona ideo inviti la gekolegojn Mike kaj Mona. Krome ili ne nur estis gekolegoj. Ili iĝis intimaj geamikoj. Ankaŭ Lucie kontente parolis pri la hieraŭa kafoklaĉo: „Mi gratulas vin, Tom. Vi vere havas agrablajn gekolegojn. Mi ĝojus, se ili baldaŭ denove vizitus nin“.

La matenmanĝo estis preparita de Tom, kompreneble kun teo el akvokreso. Apud la pladoj kun pano, butero kaj marmelado okulfrape montriĝis verda pasto. „Ĉu ni manĝu tion?“, demandis Lucie kaj Tom fiere replikis: „Jes, tio estas pasto farita el akvokreso kaj olivoleo. Vi ja konas la kialon, ĉu ne? Mi ŝmiras ĝin sur mia pano. Estas ankaŭ bona por vi. Niaj eksperimentoj pruvis, ke ankaŭ la metabolo de la virino influas la efikon de nia nova metodo“. Lucie replikis „Ho ve, Tom, kaj mi pensis, ke vi jam nun frumatene preparis memfaritan paston uzante vian …“, kaj nun ŝi ne plu povis subpremi laŭtan ridadon, ŝi ridis ĝis larmoverŝo. Post kelka tempo ŝi povis denove tute normale paroli kaj adiaŭis, ĉar en la urbocentro estis kunveno pri la filmprojekto. Ankaŭ Tom devis iri al sia laborejo, kie Mike kaj Mona verŝajne jam atendis lin.

La pordo al la laborejo ne estis fermita, la gekolegoj sidis en la konsilejo kaj intense konversaciis. „Bonan matenon, ĉu mi ĝenas vin?“, demandis Tom kaj Mike respondis: „Ne, estas bone, ke vi nun alvenis. Cetere, tre grandan dankon pro la hieraŭa kunveno en via hejmo. Estis tre ĝojiga, ne nur la kuko. Sed hodiaŭ mi proponas paroli pri miaj novaj planoj“. Mike montris papereton, sur kiu troviĝis eta superrigardo, skribita per preskaŭ nelegeblaj literoj. Li klarigis projekton por profesia ekspluato de la nova metodo. La titolo devus esti ‘MMPS’. Tio estas mallongigo por ‘Mirindaj Mamoj Per Spermo’. „Tio iĝos revolucio rilate al la klopodoj por ricevi pli grandajn mamojn. Sed ni devas esti tre singardemaj“, Mike opiniis. ‘MMPS’ estis planita kiel tute privata projekto. La tri kunlaborantoj interkonsentis, ke neniu devas paroli pri la uzado de la akvokreso. Tio restu tute sekreta afero. Kaj estus Mona, kiu gvidus la projekton kiel direktorino. Ŝia tempo kiel praktikantino ja finiĝus ĉimonate. Tom kaj Mike restus en la instituto sed promesis doni al Mona ĉian helpon, kiun ŝi bezonus.

La ideo de ‘MMPS’ estis la jena: En la periferio de la urbo Mona luprenas etan domon. Tie la nova firmao ‘MMPS’ ofertus la novan metodon por virinoj, kiuj verŝajne volonte pagus altan monsumon por la intima traktado. „Sed kie ni trovas la spermdonantojn?“, demandis Mona, ĉar Tom kaj Mike jam estis okupitaj. Mike konis la solvon: „Ne estus problemo. Mi demandos la junulojn el nia futbalo-teamo. Ili certe ĝojus gajni monon per tia bela laboro“. „Restas nur problemo por mi“, plendis Mona. Ŝi ja devus sekrete prepari amasojn da bongustaj freŝaj salatoj kaj multajn kruĉojn da teo por la junaj spermdonantoj. Verŝajne estus bona ideo konstrui varmkulturejon. Tiam oni nur povus iri en la ĝardenon kaj ĉiam estus ebleco rikolti la akvokreson.

Elprovado

Lucie interesite aŭskultis la raporton, kiun donis Tom post la vespermanĝo. Ŝi opiniis: „Tio estas bona ideo de Mike, sed mi pensas, ke tiuj planoj tro frue alvenas. Unue ni devas ja pruvi, ke la metodo funkcias ankaŭ por mia korpo. Mona rakontis, ke ŝi jam post du semajnoj rimarkis malgrandan, sed klaran pozitivan efikon, kaj verŝajne daŭrus pliaj du aŭ kvar semajnojn ĝis la efiko vere estas prezentebla“. Tom konstatis tion sed rimarkis, ke frua planado ja ne estus damaĝinta. „Kiamaniere la junuloj volas trakti la virinojn? Mi ne povas imagi, ke tia suĉado povas okazi en publika buroo aŭ simila ĉambro“, demandis Lucie. Tion Tom ankaŭ jam pripensis kaj priskribis sian ideon: „Mi pensas, ke en tiu domo estus eta enirhalo por akcepti la virinojn. Krome estas ofertitaj kelkaj seĝoj kiel en atendejo ĉe kuracisto. En aparta ĉambro oni devas starigi muron aŭ vandon, kiu dividas la ĉambron en du partoj. La unua parto estas por la virinoj, la alia por la junaj viroj. Ili neniam havus la ŝancon vidi unu la alian. En la apartiga muro aŭ vando estus truoj, pli bone dirite, ‘feliĉtruoj’. Kion vi pensas?“

Lucie ne konis tiajn ‘feliĉtruojn’ sed la konversacio pri tiu temo estis vere stimula por ŝi. Ŝi tuj pensis pri la hieraŭa travivaĵo kaj pri la rigida kaco de Mike, sed tion ŝi ne menciis, ŝi proponis: „Kara, ĉu vi povus – nur por testi la aferon – konstrui modelan vandon kun truo? Ni ja hodiaŭ vespere povus kontroli, ĉu tio estus adekvata“. Tom miris pri sia ideoplena edzino kaj tuj iris en la kelon por prepari la apartigan vandon el granda kartono, nur por elprovado. Lucie intertempe ordigis la kuirejon kaj antaŭĝojis la venontan amludon.

„Iru al nia nova fonĉambron! La feliĉtruo estas preta“, vokis Tom, kiu ĵus instalis la kartonan vandon en la mezo de la loĝĉambro. Li fiksis la kartonpaperon provizore kun kvar seĝoj kaj pro singardo fermis la kurtenojn. Lucie iris el la kuirejo kaj vidis la konstruaĵon. „Nu, ja, vere estas provizora, sed eku! Mi nun sidiĝas sur tiun seĝon, kaj vi restu sur la alia flanko kaj ofertu al mi vian voston. „Sed mi ankoraŭ ne sentas grandan voluptemon“, li hontigite konfesis. „Tio ne gravas. Mi ja jam pagis por via traktado, nun metu vian fadenon en la truon!“ ŝi bruske postulis, kaj Tom obeis. Lia kaco vere estis kvazaŭ ‘fadeno’, sed post kelkaj minutoj ĝi kreskis pro la karesema suĉado de Lucie. Ŝi klopodis akceligi la aferon, sed Tom hodiaŭ bezonis multe da tempo. Finfine lia stango sufiĉe pligrandiĝis, kaj Lucie estis kontenta. Nun ŝi melkis ĝin per sia dekstra mano, kaj de tempo al tempo lekis la dikan glanon. Tom nun volupteme ĝemis. „Mi ne estas ĉi tie por via ĝuo. Mi nur volas vian spermon“, ŝi despote vokis, kaj por ‘puni’ lin, ŝi verŝis malvarman akvon el la botelo sur lian faluson. Tom unue ektimis, sed samtempe la malvarma akvo krome stimulis ĝin. Post kelkaj movoj longa spermĵeto forlasis lian peniskapon. „Ho ve, vi ne informis min ĝustatempe“, plendis Lucie, kiu nun ne povis gluti la tutan ŝpruĉaĵon. „Jes, ni devas ekzerci plu. Ne forĵetu la kartonan vandon. Ni povas uzi ĝin morgaŭ denove“, ŝi anoncis, kaj Tom replikis: „Mi ne scias, ĉu tio estas bona ideo. Se vi post la elprovoj tiel sukcese flutas, vi verŝajne ĉiutage iros al nia nova MMPS-domo, kaj tie elprovos multajn aliajn stalagmitojn.“

Preparado

Lucie kaj Tom nun pli harmonie kunvivis. Ne plu estis kvereloj pro diversaj deziroj. Lucie ne plu volis operacion por pligrandigi siajn mamojn. Sed ĉiutage ŝi longe kontrolis sian korpon antaŭ la spegulo. Jam post unu semajno ŝi rimarkis etan ŝanĝon. Palpante ŝiajn mamojn, ŝi ne plu sentis malfirmiĝon kiel antaŭe. Kaj post du semajnoj ŝi feliĉe registris klaran pligrandiĝon. La metodo ‘MMPS’ funkciis! Do, ŝi ĉiutage preparis teon, paston kaj salaton el akvokreso. Por plialtigi la apetiton ŝi daŭre elpensis novajn preparojn. La plej nova recepto estis ŝia verda likvoro, kiu ne nur enhavis adekvatan alkoholkvanton. Gravis kompreneble la verda koloro pro la akvokresa ekstrakto. Kaj preskaŭ ĉiutage ŝi delogis sian edzon, lekante kaj suĉante lian penison por gluti la bongustan virlakton.

Tom ŝatis la novan situacion. Tamen, en la laborejo nun li ne plu partoprenis tiajn aventurojn. Mona komprenis lin. Li ja devis koncentriĝi je sia edzino. Krome ŝia traktado ja pli frue komenciĝis. Tial ŝi jam nun povis prezenti rimarkindan ĉirkaŭbrustan mezuron kaj ne plu bezonis grandajn spermkvantojn. Tamen kelkfoje ŝi sopiris al plia suĉado. Ŝi vere ŝatis la tempon, kiam ŝi ĉiutage disponis pri du spruĉuloj. Sed venos ja nova situacio. La planoj por realigi la ‘MMPS’-domon bone evoluiĝis. Mike invitis la tutan futbalo-teamon por trovi la spermdonantojn. Ili jam morgaŭ venus. Mona devis prepari teon kaj salaton kun akvokresaj folioj. Tom eĉ ofertis botelon kun la verda likvoro, kiun faris Lucie. Pri tiu prezento Mona vere ĝojis. Tiu ambrozio certe pligrandigus la ŝancon pri buŝa komunikado kun unu aŭ du junaj viroj el la teamo, kompreneble nur, se Mike permesus tion. Sekrete Mona jam nun pensis, ke ŝi ja devus testi la kvaliton de ĉiu juna viro, kiu volas kunlabori. Sed ŝi ankoraŭ ne sciis, kion pensis Mike pri tiaj deziroj.

„Ho ve, ho ve, vi nesatigebla virino“, lamentis Mike kaj aldonis: „Mi ja estas tolerema, sed mi esperas, ke vi ankaŭ ne ĵaluze reagus, se ekz. Lucie flutus min“. „Kial Lucie?“ demandis Mona. „Nu, vi ja jam donis al ŝi  specimenon de mia ĉuro. Tion ŝi trovis tre bongusta. Certe ŝi deziras plian ĝuon“. Mona replikis: „Lucie estas mia amikino, mi tute ne estus ĵaluza, se ŝi midzos vin. Kion vi pensas, se dum venonta vizito ni simple unufoje ŝanĝus nian partneron?“ „Ja, ja, vi ĉiam estas nesatigebla. Sed mi proponas tute alian aferon. Kion vi pensas, se dum niaj venontaj amludoj mi provus gravedigi vin? Mi ja jam delonge deziris pligrandigi nian familion. Kaj eventuale per tio ebligus plenan kuracadon de via seksavideco“. La respondo de Mona estis bone komprenebla: „Jes, Mike, vi pravas, sed atendu ankoraŭ unu jaron. Alikaze ja ne eblas realigi nian ‘MMPS’-projekton.“

Rekrutiĝo

La tuta futbalo-teamo kolektiĝis en la loĝĉambro de Mike. Por akcepti tiun nekutiman vizitaron, li malplenigis la tutan ĉambron. Sed li ne povis zorgi pri sufiĉaj sidlokoj. Antaŭ la muro staris longa tapetista stablo, sur kiu Mona aranĝis multajn telerojn kaj pladetojn kun apetitaj manĝetoj. La dominanta koloro estis, kompreneble, verda. Ankaŭ du vitraj kruĉoj kun verda teo kaj la botelo kun la verda likvoro ĉi tie troviĝis. Sur la planko staris kelkaj kestoj plenigitaj per bierboteloj. Tio estis la ideo de Mike, kiu ne volis tuj mallogi la junajn virojn.

Mike komencis per: „Silentu! Mi ĝojas, ke hodiaŭ venis la tuta teamo. Donu al mi kelkajn minutojn por prezenti al vi la novan projekton de Mona“. Tiam li rakontis, ke Mona, lia iama praktikantino, eltrovis elstaran fenomenon. Li klarigis la efikon de freŝa spermo por vivantaj ĉeloj kaj por la kreskado de la virinaj mamoj. Li ankaŭ emfazis, ke tio nur funkcius, se oni antaŭe manĝas aŭ trinkas tiujn vegetaraĵojn, kiuj prezentiĝas sur la tapetista tablo kun verda koloro. Mona ekstaris kaj raportis, ke ŝi mem preparis ĉiujn manĝetojn kaj petis, ke neniu demandu pri la receptoj, ĉar tio devas esti sekreta.

Ŝi priskribis, ke la projekto nepre bezonus junajn virojn, kiuj estis pretaj por doni spermon al fremdaj virinoj. Krome ŝi informis la junulojn, ke la fremdaj virinoj devus suĉi la penisojn por ricevi la ĉuron, ĉar nur per tiu metodo ĝi estus uzata en vere freŝa kvalito. Nun denove Mike intervenis: „Mi tute komprenas, se iu el vi ne povas fari tion. Estas ja laboro por plenaĝuloj, krome por viroj kiuj ne estas prudaj. En la ‘MMPS’-domo troviĝos kabinoj, en kiuj la viroj laboros tute anonime. Estas nur eta truo en la muro, kaj sur la alia flanko sidos la virino, kiu flutos vin senpage. Kontraŭe, vi ricevos monon! Pripensu la aferon, vi ja ne devas jam decidi hodiaŭ. Nun ni invitas vin trinki kaj manĝi iomete. Kaj ne forgesu gustumi la verdajn manĝetojn!“.

Sekvis vigla konversacio kaj gaja babilado. Ĉiu bone trinkis kaj manĝis. Troviĝis nur unu, kiu tute ne povis manĝi la verdan salaton, sed li ŝatis la teon kaj, kompreneble, la verdan likvoron. Tre rapide malpleniĝis tiu botelo. Kaj ankaŭ rapide malaperis la biero. Mona denove petis silenton kaj eksplikis, ke kompreneble ne ĉiuj kunlaborantoj estus uzataj ĉiam. Sur la listo en la buroo estus la ebleco enmeti plaĉajn tagojn aŭ eventuale nur horojn, kiam oni povus kunlabori. Krome necesus medicina ekspertizo, kiu pruvas, ke oni estas sana. Iom post iom la junuloj adiaŭis kaj promesis ĉiukaze reveni por subskribi la kontrakton aŭ rifuzi tion. Estis bona tago por la projekto. Mona nur iomete bedaŭris, ke hodiaŭ ŝi ne trovis eblecon por testi la kvaliton de minimume unu juna viro.

Nova kafoklaĉo

Intertempe la belega dekoltaĵo de Lucie postulis jam denove pli grandan mamzonon. „Eĉ mia bikino ne plu taŭgas“, ŝi plendis. „Tiun someron ni ja ferios ĉe la maro. Tie vi ne bezonos tion, simple naĝu nude“, rimarkis Tom. „Sed en nia urba naĝejo tio ja ne eblas“, lamentis Lucie denove, sed Tom sugestis: „Mi ne aĉetus novan bikinon, ĉar verŝajne post du sekvantaj semajnoj viaj mamoj estos eĉ pli grandaj. Verŝajne estus pli bone, nun iomete paŭzi, alikaze la aĉetoj iĝus tro multekostaj“. „Vi pravas, kara“, konfesis Lucie kaj aldonis: „Miaj mamoj estas nun sufiĉe grandaj, sed tamen mi alkutimiĝis al la ĉiutaga suĉado. Ne estus facile simple ĉesi“. „Mi havas ideon, ni nun ne plu apliku tiujn verdajn vegetaraĵojn kun akvokreso“, proponis Tom kaj Lucie replikis: „Mi konsentas. Bone, ke vi nun mencias tion, ĉar mi invitis viajn gekolegojn Mike kaj Mona por morgaŭa kafoklaĉo. Tiam mi ne plu preparos verdajn manĝaĵojn, eĉ ne teon“.

„La venontan fojon vi devas nepre viziti nin en mia domo“, diris Mike salutante Tom kaj Lucie. Mona transdonis denove belan florbukedon. Ĉi-foje ŝi ankaŭ zorgis pri la kuko, do, la gaja kafoklaĉo povis komenciĝi. La vetero estis belega, kaj ĉiuj sidis en la ĝardeno kaj ĝuis la freŝan aeron. Lucie multe parolis pri sia laboro. Ŝi priskribis la tutan filmon kaj ŝian rolon. Temis pri romantika amrakonto, en kiu Lucie ludis belan, riĉan nobelinon, kiu enamiĝis al malriĉulo. „Mi tute ne ŝatas tiun filmon“, grumblis Tom kaj rakontis, ke lia edzino en la filmo tre ofte montris ŝian dekoltaĵon. Dum unu sceno ŝi eĉ prezentis ŝian korpon tute nuda. Mona vokis: „Grandioze, tiam ĉiu vidas ja viajn mirindajn mamojn. Estas bedaŭrinde, ke mi ne estas aktorino“. „Tiu stranga povrulo eĉ kisas mian edzinon. Tion mi tute ne ŝatas“, aldonis Tom, sed nun Mike intervenis. Li klarigis, ke Tom ne havas kaŭzon por ĵaluzo. Tiam li rakontis pri la deziroj de sia fianĉino, kiu nun subite ruĝiĝis. „Jes mi konfesis tion. Mi ŝatus hodiaŭ fluti vian edzon, Lucie. Kion vi pensas? Kompreneble tiam vi suĉus la mirindan faluson de mia Mike.

Ĉe tiuj vortoj la vizaĝo de Lucie ankaŭ iĝis tute ruĝa. Ŝi ja sekrete vere deziris tion, sed ne riskis demandi sian edzon. Tom ne povis tuj respondi, sed li proponis, ke ĉiu iru al la loĝĉambro. La ĝardena barilo kaj la heĝoj ja ne estis tiel altaj, do travideblaj. Sen respondi al la propono de Mona li petis Mike-on iri kun li en la kelon por alporti la kartonan vandon. Tion li ja konstruis por elprovi la ‘feliĉtruon’. „Nun ni bezonas duan truon“, li ridete anoncis.

„Kiel ekscite! Vi konstruis propran feliĉtruon“, elvokis Mona kaj tuj helpis Lucie-on finprepari la scenejon. Ili alportis du skabelojn el la kuierjo kaj starigis ilin antaŭ la kartona vando. Dum tio Tom kun tranĉilo boris duan truon tra la vando kaj fiksis la kartonon per kvar longaj ŝnuroj. Poste li movigis la rulkurtenojn malsupren kaj enŝaltis mildigitan lumon. Li ankaŭ zorgis por mallaŭta romantika muziko, kaj tiam ĉiuj mallonge vizitis la necesejon aŭ banejon. Lucie ofertis glasojn kun likvoro, ĉi-foje ne verda, sed vere kun alta alkoholkvanto. Tiam la viroj stariĝis antaŭ la kartona vando, kaj la virinoj sidiĝis sur la seĝoj ĉe la alia flanko. Por Mike kaj Tom estis iomete stranga situacio, sed Mona ne povis subpremi ridadon kaj daŭre flustris kun Lucie. „Ni estas pretaj, nun montru, kion vi havas“, ordonis Mona kaj scivoleme gapis tra la truoj. Denove laŭta ridado, ĉar la viroj nur povis enmeti du malmolajn kacetojn en la truojn. „Ĉu tio estas kion vi volis?“ demandis Mike humurplene, kaj Tom aldonis: „Verŝajne ni bezonas kroman glason da likvoro“.

Sed tio ne estis bezonata. La du virinoj diligente suĉis kaj post kelkaj minutoj povis karesi fortajn malmoliĝintajn stangojn. La viroj ne povis vidi ilin, sed aŭdiĝis denove mallaŭta flustrado kaj subridado. Lucie kaj Mona sekrete ŝanĝis siajn sidlokojn, kaj ili nun suĉis la fremdajn penisojn sen informi la virojn. Tom kaj Mike vere ne rimarkis tion. Ili komencis nun ĝui la aferon kaj ankaŭ helpis per voluptemaj movoj. Nun Lucie kaj Mona ŝanĝis siajn agojn kaj traktis la viraĵojn permane, kaj denove perbuŝe. Tom puŝis sian faluson profunde en la gorĝon de la virino je la alia flanko, kaj per tio preskaŭ renversis la provizoran vandon. Nun la spruĉado ne plu estis retenebla kaj atingis la malfermitan buŝon de la surprizita Mona. Sed Tom ne rimarkis, al kiu virino apartenis la lango, kiu lerte forlekis lian tutan ĉuron. Poste ankaŭ Mike komencis pafi sian virlakton tra la ‘feliĉtruo’ rekte en la buŝon de Lucie. La virinoj nun ridete flustris. Ili rapide ŝanĝis la sidlokojn kaj ambaŭ vokis: „Nun ni estas sataj!“ Ĉiuj nun sidiĝis sur la longa sofo brakumante la ĝustan partneron kaj ĝuis la ripozon. „Koran dankon pro la gastemo, Lucie! Venontan fojon estus ripeto en mia domo“, anoncis Mike kaj kisis ŝin. Nun ankaŭ Tom komprenis, kiu hodiaŭ dorlotis lin, ridetis kaj brakumis Mona-n.

Premiero

La ‘MMPS’-domo estis preta. La metiistoj sukcese pretigis novajn ĉambrojn kaj instalis modernan meblaron. Ili aranĝis prestiĝan tekon en la enirhalo. Antaŭ la granda fenestro ili starigis komfortajn seĝojn por plibonigi eventualan atendotempon por la virinoj. La pordo en la malantaŭo gvidis al la du kabinoj kun la ‘feliĉtruoj’ en la septo, la sola ebleco por ‘komuniki’ kun la viroj, kiuj devis uzi apartan pordon por atingi la ‘viran’ parton de la kabinoj. Krome troviĝis apartaj ĉambroj por la viroj, t.e. necesejo, banejo kaj eĉ ĉambro por sportaj aktivecoj. Ili ja tute anonime laborus. La kuirejo en la ‘virina’ parto de la domo ebligis la preparadon de la verdaj vegetaraĵojn. En la ĝardeno troviĝis varmkulturejo, en kiu ĉiam kreskis verda ĝangalo el akvokreso.

Mona tre frue eniris la domon por prepari la verdan teon, salaton kaj la paston. Ŝi atendis la unuajn virinojn dum la venonta semajno. Hodiaŭ ŝi nur fiksis rendevuojn kun viroj el la futbalo-teamo. Ŝi devis ja kontroli la medicinajn ekspertizojn kaj la kontraktojn. Sed ŝi tre antaŭĝojis la alvenon de la junuloj. Ĉu ili vere permesus midzadon hodiaŭ? Ŝi volis ja nur testi la kvaliton de ĉiu spermdonanto.

Ili alvenis. Tri junaj viroj el la futbalo-teamo. Mona bonvenigis ilin kaj kondukis ilin tra la tuta domo. En la kuirejo ŝi montris la preparitajn skatolojn kun la verda manĝaĵo kaj la teo-folioj, kaj klarigis: „Tiujn skatolojn kunprenu post via vizito ĉi tie. En via hejmo bonvole depoti ilin en via fridujo. Estas provianto por du ĝis tri tagoj. Ne forgesu ĉiutagan aplikon“. Tiam ŝi kontrolis la gravajn dokumentojn. Ĉiuj ekspertizoj kaj ankaŭ la kontraktoj pruviĝis esti en ordo kaj Mona jam adiaŭis ilin: „Dankon por via vizito, mi tuj informos vin per smartfono, kiam virinoj bezonas vin“. Unu el la junuloj demandis: „Mi pensis, ke estus kontrolado de nia kvalito. Ĉu tio okazus je alia tago?“

Tiu demando estis la plej grava por Mona hodiaŭ. Ŝi replikis „Jes, mi ĵus forgesis tion. Kompreneble vi povas resti. Mi volonte testus vian kvaliton, se vi permesus tion. Bonvole atendu en la ĉambro por sportaj aktivecoj kaj unu el vi venu en la kabinon, mi tuj ankaŭ venos. Se vi volas, uzu la duŝon“. La tri junuloj iris en la ĉambron por sportaj aktivecoj, sed hodiaŭ ili ne bezonis la modernajn aparatojn. Ili ja mem disponis pri la necesa ‘ilo’, kaj kune ili stariĝis en la duŝejo, kaj la unua kandidato jam komencis masaĝi sian kacon. Li volis ja prezenti bonan impreson. „S-ro n-ro 1, estas via vico!“, vokis Mona, kiu nun sidis Premiero sur seĝo antaŭ la feliĉtruo. Malrapide moviĝis jam rigida bela peniso tra la truo, kaj Mona gaje kaptis ĝin. Ŝi karesis tiun junan viraĵon kaj retiris la prepucion. Singardeme ŝia lango tuŝis la glanon, kaj tiam ŝi eniris la tutan stangon en sian buŝon. La junulo je la alia flanko de la septo nun spertis ankaŭ sian premieron, kaj pro troa eksciteco li tuj ejakulis. Mona miris pro la grandega spermkvanto kaj ĝuis la novan guston, ĉi-foje sen la influo de la akvokreso. Ŝi glutis la tutan ĉuron kaj kareseme forlekis la reston tiel zorgeme, ke la junulo poste ne bezonis lavi sin. „Koran dankon, estis sukcesa ekzameno“, ŝi vokis, kaj post eta paŭzo venis kandidato n-ro 2 kaj poste ankaŭ n-ro 3. Ja, ŝi vere estis nesatigebla virino. Tion jam konstatis Mike.

Virinoj

Dum la venontaj tri tagoj Mona nur testis la aliajn junajn virojn el la futbalo-teamo, entute kunlaboris 10 junuloj. Tio signifis, ke la ‘MMPS-domo’ povas oferti traktadon por 10 virinoj ĉiutage. Antaŭkondiĉo kompreneble estis, ke ĉiutage eblus fiksi la tempon kun tiuj junuloj. Ili devis ja veni je diversaj horoj. Intertempe jam 20 virinoj anoncis intereson, sed Mona nur povis akcepti 10 avizojn. La traktado verŝajne daŭrus minimume kvar semajnojn. Do, ankaŭ por la venonta monato sufiĉus la postulo. Interese estis, ke ne necesis fari reklamon por la projekto. Lucie kaj Mona nur informis kelkajn konatulojn, kiuj tuj informis aliajn.

„Bonan matenon! Eniru, mi estas Mona, vi venis ĝustatempe“, salutis Mona la unuan virinon (Sarah H.), kiu iomete nekuraĝe eniris. Mona tuj rimarkis tion kaj provis vigligi ŝin: „Estas tre bona mateno, hodiaŭ, ankoraŭ neniu estas ĉi tie, nur ni ambaŭ. Ĉu vi havas demandojn?“ Sarah stariĝis antaŭ la teko kaj nervoze serĉis ion en sia mansako kaj diris: „Jes, mi volonte uzus vian traktadon, sed mi ne klare konas la kostojn“. Mona povis trankviligi ŝin: „Nia projekto estas tute privata afero. Ni decidis oferti niajn servojn sen monpostulo“. Sarah miris pri tio: „ Ĉu vere, ĉu ĉio estas senkosta?“ Mona klarigis, ke beliga operacio de la mamoj normale kostas 6000-7000 € kaj aldonis: „Nia traktado sekvas al ĉ. 3000 €. Normale niaj klientinoj post unumonata traktado estas tre kontentaj kaj tiam volonte ĝiras monon al nia konto. Ni ne postulas fiksan sumon. Kompreneble ni tre ĝojus, se vi ĝirus pli, sed ne estus problemo por ni, se vi donus malpli. Vi ne ricevos fakturon. Sed pripensu. Se unu virino aŭ, se pluraj tute ne pagus, ni tiam ja baldaŭ ne plu povas pagi mem por niaj elspezoj kaj daŭrus nur kelka tempo, ĝis ni bankrotus. Tiam ĉiu traktado nepre ĉesus. Ni konfidas niajn klientojn. Ili ja venas al ni, ĉar ili ankaŭ konfidas nin. Ĉu vi komprenas?“ Sarah respondis: „Jes, vi forprenis miajn zorgojn. Mi ankaŭ pensas, ke 3000€ estas justa prezo. Ĉu mi povas pagi ĝin post la monato?“ „Kompreneble, jes, kiam vi volas aŭ povas, kaj ĉu ni nun komencu?“ respondis Mona kaj donis al Sarah formularon, kiun ŝi plenumis ĉe la teko. Poste Mona gvidis ŝin al la kabino kaj proponis fari fotojn de la ĝisnuna grandeco de la mamoj.

Tiu unua virino ne estis tre memkonscia. Ŝajnis, ke, sidante sur la seĝo antaŭ la ‘feliĉtruo’, ŝi ne sciis kion ŝi devas fari. Timigitaj okuloj direktiĝis al Mona kaj petis helpon. „Ne timu“, ridetis Mona, ni nun voku vian partneron. Kaj tuj poste erektiĝinta peniso emerĝis el la truo. Sarah ektimis sed Mona denove trankviligis ŝin, prenis ŝian dekstran manon kaj gvidis ĝin al la viraĵo. Ŝi ankaŭ helpis dum la melkado, kaj tiam ŝi metis la stangon en sian buŝon, nur por montri la aferon. „Faru tion mem, kaj poste glutu la tutan spermon“, ŝi mallaŭte ordonis, kaj Sarah obeis. Post tiu komenca helpo ŝi forlasis la unuan klientinon kaj fuĝis en la kuirejon. Neniam antaŭe ŝi estis vidanta tiel timigitan virinon. Tamen ŝi ĝojis, ke pro tio ŝi ankaŭ havis la ŝancon iomete partopreni la suĉadon.

Venis jam la dua virino, tute alia homo. „Saluton, mi estas Michelle, mi jam ĝiris 4000 € por vi, kie mi povas suĉi?“, ŝi demandis. Mona bezonis nur kelkajn minutojn por klarigi la situacion, kontroli la rapide plenigitan demandilon kaj gvidis ŝin al la kabino. Do, ĉi-foje malpeza laboro por Mona; tamen ŝi pensis, ke la unua virino estis pli simpatia, sed tio ja ne gravis. Ĉiu klientino estas individuo. Oni ja ne povis elekti ilin antaŭe. Senprobleme sekvis la aliaj virinoj. Ankaŭ la junaj viroj ĉiam estis ĝustatempe en la domo. Verŝajne estus bona ideo, dum la paŭzoj iri ankaŭ al la ‘vira’ parto de la domo por kontakti ilin. Ili ja ĉiuj sukcese pasis la etan premieran ‘ekzamenon’, tamen ili estis ankoraŭ tre junaj kaj senrutinaj. Tial Mona dum paŭzo forlasis la domon kaj eniris la ‘viran’ parton tra la aparta pordo je la malantaŭa pordo. Kompreneble ŝi forte frapis je la pordo. En la ĉambro por sportaj aktivecoj staris tri junuloj, kiuj atendis siajn klientinojn. Ili kune staris en angulo, tute nudaj kaj tute surprizitaj. Mona tuj ekvidis la tri erektiĝintajn friponojn kaj humurplene diris: „Jes, vi estas bonaj kunlaborantoj, vi ĝustatempe bone ekzercas. Vi tri aspektas vere tre allogaj, ĉu mi minimume rajtas iomete tuŝi vin?“ „Kial ne, sed ne tro longe, ni devas ja ŝpari nian energion por la venontaj virinoj“, respondis la plej kuraĝa junulo. Mona tre bedaŭris tion sed kaptis la ŝancon ne nur tuŝi la tri malmolajn penisojn, ŝi ankaŭ karesis la kojonojn kaj tiam rapide foriris por ne plu ĝeni ilin.

Dum la malfrua vespero venis la lasta klientino. Ŝi estis vere bela virino, ĉirkaŭ 30-jaraĝa. Ŝi tuj bone komunikis kun Mona, kaj post la formalaĵoj si prenis lokon sur la seĝo antaŭ la truo. „Mi estas Anna, ĉu vi povas akompani min?“, ŝi demandis. Mona konsentis. Ŝi pensis pri la unua virino, kiun ŝi ankaŭ helpis ĉi-matene. Ŝi kunportis duan seĝon kaj sidiĝis apud ŝi. Baldaŭ aperis peniso, videbla en la truo, sed ne tiel rigida. Anna ne hezitis kisi ĝin. Samtempe ŝi senvestigis sin kaj nun tute nuda sidis sur la seĝo. „Mona, bonvole karesu min, masaĝu miajn mamojn“, ŝi petis. Tiam ĉi-foje Mona estis surprizite, sed ŝi obeis. Intertempe la fadeno el la truo plilarĝiĝis, kaj Anna forte kaj longe tubsvingis ĝin. Dum tio ŝi kisis Mona-n kaj kun la alia mano ŝi indikis, ke Mona ankaŭ senvestigu sin. Mona kunludis kaj la du nudaj virinoj nun kune aktivis antaŭ la ‘feliĉtruo’. „Helpu iomete“, petis Anna kaj puŝis la kapon de Mona sur la intertempe tre grandan faluson. Do, nun estis Mona kiu devis fluti, kaj Anna komencis leki la pubajn lipojn de Mona. Sed ŝi ne povis longe fari tion, ĉar proksimiĝis la gaja ŝprucado. Mona direktis la kapon de Anna al la ĝusta celo. Nun Mona komencis leki la pubon de ŝi. Estis vere intensa travivaĵo. En tiu momento kiam la juna futbalisto ejakulis, Mona sentis ritmajn konvulsiojn en la puba regiono de Anna, kaj bongusta suko fluis el la fendo. Anna orgasmis kaj ne plu traktis la diligentan kacon sed kisis sian helpantinon.

Malamikoj

Mike dum malfrua vespero veturis al la ‘MMPS’-domo por helpi sian fianĉinon ordigi la ĉambrojn. Poste li planis viziti kun ŝi italan restoracion por manĝi. „Kara, mi ĝojas, ke vi venis por akompani min hejmen. Mi estas ja preta. Morgaŭ estos nova tago. Forlasu ni la laborlokon!“ ŝi vokis kaj brakumis lin. Tiam ŝi tuj senĉese raportis pri la pasinta tago. Farante tion ŝi kompreneble ne menciis, ke ŝi tre ofte kaptis la ŝancon por propra seksa kunludo. Sed Mike rimarkis tion, ĉar io en ŝia voĉo ne povis kaŝi ŝian plezuron kaj voluptemon. Tamen li ja ne estis ĵaluza, kontraŭe, li antaŭĝojis la venontan nokton kun ŝi. Sed unue ili bone manĝis ĉe la itala kuiristo.

Finfine en la lito Mike kaj Mona tre intime komencis la amludon. Mike la tutan tagon ne povis kontakti ŝin kaj nun tre rapide metis sian rigidan bastonon en ŝian vaginon. Li ne plu movis sian viraĵon kaj ekkonversaciis. Mona jam konis tiun ludon. Mike senĉese demandis ion strangan, kaj ŝi devis respondi nur por stimuli lin. Ne estus korpaj movoj dum tio, nur kelkfoje ŝi povis senti kontrahiĝon de lia faluso al kiu ŝi tiam respondis per konformaj kontrahiĝoj de la vagino. „Ne mensogu! Ĉu vi flutis fremdan viron?“. „Ĉu vi lekis lian ĉuron?“. „Ĉu vi eĉ masaĝis liajn penison kaj la kojonojn?“ „Ĉu vi ĝuis tion?“ k. t. p. Al ĉiu demando ŝi devis respondi „Jes, mia kara“, kaj per fortaj kontrahiĝoj de sia vagino ankaŭ montri sian voluptemon al li. Tiu ludo daŭris tre longe. Mike tre fantazie ĉiam ekpensis novajn demandojn, la respondoj tre ofte montriĝis ĝustaj. Li ja konis ŝin bone. Kaj iom post iom ambaŭ korpoj ritme moviĝis, kaj Mike plifortigis la fikadon ĝis la feliĉa fino. „Mia kara, mi vere esperas, ke vi baldaŭ gravediĝas, mankas bela filino!“, li flustris, kaj Mona turniĝis dirante: „Ne, ne, mi nur akceptus etan filon! Krome mankas nia geedziĝa festo!“

Mike ĝojis, ke Mona ne kontraŭis lian sinceran deziron. Post la matenmanĝo li hodiaŭ ne venis al la instituto. Li veturis kun Mona al la ‘MMPS’-domo por faciligi la komencon de ŝia labortago. Antaŭ la domo li parkis la aŭtomobilon kaj akompanis ŝin al la pordo. „Vidu, tio estas ja terure!“, ŝi vokis. Kio okazis? Grandaj makuloj el nigra koloro malbeligis la pordon. Ankaŭ sur la vitraĵoj troviĝis aĉaj ŝmiraĵoj. Iu skribaĉis per dikaj nigraj literoj „TIO ESTAS AVERTO! FORIRU!“ Malantaŭ la domo oni estis detruinta la vitran pordon de la varmkulturejo. Ĉiuj kuvoj kun plantoj estis terenpuŝitaj.

Mike tuj informis la policon, kiu rapide alvenis. Du oficistoj inspektis la aferon, sed ne trovis spurojn. Kiu povis fari tion? La ‘MMPS’- projekto estis ja privata afero. Nur geamikoj estis ricevintaj informojn pri ĝi. Ĉu iu eventuale enviis la sukcesan metodon? Aŭ ĉu estis radikalaj homoj, kiuj ne toleras malprudajn agojn? Ĉi-matene Mike decidis resti ĉe Mona por protekti kaj helpi ŝin. La policistoj adiaŭis kaj foriris sed tuj revenis. Ili ricevis alvokon de la urbestro. Li atendus la junan paron en la urbodoma buroo.

Perspektivoj

Nur tre malofte ili estis en la urbodomo, kaj neniam parolis kun la urbestro. Mike ne perdis sian humuron kaj diris  „Bona ŝanco por aranĝi nian edziĝfeston“ sed Mona nun sentis aliajn zorgojn. Ili tute ne povis imagi, kion la urbestro volis. „Restu trankvila“ proponis Mike kaj aldonis, ke kompreneble ankaŭ li vere estis scivolema.

La pordo de la buroo malfermiĝis, kaj granda viro salutis ilin kun agrabla voĉo: „Bonan matenon, mi estas Otto Noack, via urbestro, bonvole eniru“. Mona kaj Mike nur konis ilin de la fotoj en la gazetoj kaj nun demandeme sidiĝis en lia buroo. S-ro Noack rakontis, ke li hodiaŭ ricevis strangan anoniman leteron, kiu detale priskribis la ‘MMPS’-projekton. Kaj ĝi enhavis naŭzan minacon. Krome troviĝis multaj aliaj leteroj sur la skribotablo, kiuj unuanime laŭdis tiun projekton. Eĉ alvenis proponoj por ekspansio. „Mi supozas, ke la malamikoj de via projekto estas subtenataj de certaj kirurgoj, kiuj timas, ke ili baldaŭ ne plu estos bezonataj. Ĉiu jaro okazas ja pli ol 20 000 beligaj operacioj por pligrandigi mamojn. Tio estas granda merkato“. Mike replikis, ke tio estis ja nur supozo. Verŝajne ĉiam estus malamikoj kontraŭ novaj procezoj.

„Jes, vi pravas“, konstatis la urbestro kaj raportis pri la enhavo de la aliaj leteroj: „Jen unu interesa propono: Ni konstruas pli grandan ‘MMPS’-domon kaj lanĉas mondskalan varbagadon. Tiam malkreskus la senlaboreco en nia urbo, ĉar kromaj firmaoj investus ĉi tie. La ĝis nun ne tiel konata urbo Novlago iĝus fama pro la amaso da raportoj en la gazetaro pri la belulinoj, kiu ĉi tie ricevis la fascinan aspekton. Certe kreskus la nombro de la turistoj. Estus bone, se la naĝejo en Novlago estus ankaŭ pli granda. Tiam eĉ pli da homoj povus admiri la belaspektajn virinojn. Alia propono traktas la pligrandigon de nia instituto. Certe la subvencioj kreskus, kaj multe da novaj sciencistoj venus ĉi tien por pliaj esploroj.“ Nun ankaŭ Mona petis la parolrajton kaj rimarkis: „Vere interesaj proponoj! Sed ni bezonus pliajn junajn virojn, kiuj volas subteni nin kiel spermdonantoj. Tio ja nur funkcius, se Novlago ofertus multajn laboreblecojn aŭ pligrandigus la eblecojn en la universitato“. La urbestro dankis kaj anoncis plian traktadon de tiuj temoj en la venontaj kunsidoj. Krome li promesis plifortigitan protekton de la ‘MMPS’-domo per la polico.

Ŝanĝoj

Lucie pozis antaŭ la spegulo admirante siajn belegajn formojn. Ŝiaj mamoj estis ne nur pli grandaj sed tenis la naturan formon. „Pli bone ol silikonaj enplantaĵoj“, laŭdis Tom, kiu ankaŭ volis eniri la lavejon. Li aldonis: „Vere, mamoj kun enplantaĵoj ofte aspektas artefaritaj, kelkfoje eĉ kiel balonoj“ kaj Lucie konfesis: „Dankon, ke vi konvinkis min, kara“. Tom ridete rimarkis: „Nun, post kvarmonata traktado ne plu estas bezonata ĉiutaga suĉado, do mi verŝajne kunlaboros en nia ‘MMPS-domo’ por gajni iomete da poŝmono.“ Lucie komprenis tiun indikon kaj trankviligis lin: „Ne zorgu, danke al tiu metodo mi nun ja havas tute alian opinion pri sekso. Mi ne nur ŝatas ĝui vian lancon en mia fendo, mi ankaŭ amas trovi ĝin en mia buŝo. Kaj, nur ne malkvietegu, mi ankaŭ ĝojus, se mi de tempo al tempo povas suĉi vian allogan kolegon“. Tom kompreneble miris pri sia tute ŝanĝita virino. Ŝi iĝis pli malkaŝema kaj feliĉe ankaŭ pli atrakcia. Dum la noktoj ofte estis nun ŝi, kiu iniciatis la komencon de la amludo, eĉ se li estis iomete laca aŭ ne preta.

„Forgesu vian Mike-on. Li edziĝis ja en la proksima monato. Tiam li devis esti bona kaj fidela edzo. Krome Mona gravediĝis, baldaŭ venos la bebo, kaj tiam certe mankos la tempo por amludado“, diris Tom, kaj Lucie surprizite respondis: „Tio estas ja vere bona novaĵo, kaj tio signifas, ke nia bebo nur povus pli poste alveni. Rapidegu, hodiaŭ vespere ni nepre komencu, eĉ se ni ne povas  egali la superecon“. Tom nun devis pripensi tre gravajn ŝanĝojn en sia vivo.

Freŝa vento ankaŭ blovis en la instituto. La direktoro anoncis plilarĝiĝon de la biokemia sekcio kaj kvar novaj sciencistoj estis jam dungitaj por plifortigi la teamon de Tom kaj Mike. Krome oni akceptis du novajn praktikulojn, ĉu viroj aŭ virinoj, tion oni ĝis nun ne sciis.

„Mike, kion vi pensas? Mi ŝanĝis mian opinion rilate al la akvokreso. Estis ja via eltrovaĵo“. „Mi ne komprenas“, demandis Mike kaj Tom klarigis, ke ĝis nun ili ja ĉiam tenis en sekreto, ke estis tiu planto, kiu gravis por la efiko. Li krome aldonis, ke nun estu la tempo por malkaŝi la aferon. Mike skeptike demandis „Ĉu tiam nia ‘MMPS’-projekto bankrotus? Se ĉiu konas la recepton, ĉiu povas ja mem prepari la necesajn manĝaĵojn al sia propra domo.“ Tom daŭrigis la klarigojn: „Jes, vi pravas, sed privata apliko ne estas la sama kiel la profesia, kiun ni ofertas. Multaj homoj ne havas sufiĉan disciplinemon kaj certe ne bone aplikas la akvokresan materialon. Krome vi forgesis la pliriĉiĝon de la seksa vivo, kiu sekvus, se nia ‘MMPS’-domo estus vizitata. Multaj homoj verŝajne neniam riskus viziti bordelon, ĉar tion la socio taksas malĉasteco. Sed, se virino vizitas nian domon, tio ja nur estas kvazaŭ medicina traktado. Ankaŭ por viroj, kiuj subtenas nin kiel spermdonantoj estas bona ŝanco por multflanka seksa vivo“. Mike komprenis tion kaj aldonis: „Jes, mi konsentas, la publikigo estas la ĝusta vojo. Neniu povas malhelpi progreson. Tiam oni mondskale faros pliajn studojn pri la efiko, kaj certe venos kromaj pozitivaj rezultoj. Tamen ni estus la famaj eltrovintoj. Cetere, mi devas publikigi tute alian aferon. Venontan dimanĉon estos nia edziĝfesto. Vi kaj Lucie kompreneble estos niaj nuptoatestantoj. Kaj la antaŭan tagon ni devas viziti mian domon, ĉar tiam estos nia lasta ŝanco por intima kunveno antaŭ la festo“. La du amikoj brakumis unu la alian kaj ne plu povis koncentriĝi je la laboro.

> > >  F I N O  < < <