Gastono

Sen Rodin

(Memoraĵo pri bonintenca forpasinta amiko)

(BELETRA ALMANAKO, 2013)

Revene de tuteŭropa vagado, evitinda pli ol mesmeristo1, pontifike turanta tra l’urbocentro super amaso el mediokraj teranoj, Gastono frandis ekskluzivajn memorojn, konatuloj lin evitis, unuavice Mino, profitis mallojale lian ensorĉiĝon haltante absorbitaj antaŭ vitrina eksponaĵo de transistoroj kaj lavmaŝinoj Elah. Jupitere li trapaŝis la interfrotejon ĉiuvespere de la sesa ĝis la oka, soifa je disĉiploj al kiuj liveri altvaloran mesaĝon kun malavara koro, neniu tamen prezentiĝi, eble konferenco allogi ilin ĉiujn, rea inicado necesa, reveni al l’ urbaj etaĵoj deviga humilo, sed kun kioma sperto! revivigi per ĝi eĉ l’abulian provincan kaĝon.

Spite al evit-forkuroj jen kolizio fatala: okazis – kiel atendeble – al Mino, ekrimarkita, tuj kaptita ĉe la kafeja sojlo en rideta saluto kun eldoneja spertulino Franka kaj kun l’ urba skandala dramoverkisto Kontarelo, ambaŭ malaperintaj plej rapide, restis nur Mino al kiu pro ĝoja surpriziĝo harotufo skuiĝetis fale ĝis nazradiko. LI fine! lin oni serĉis depost la reveno, sendube Mino informita, kiel ne? la tuta urbo en atendo! Unua vort-ondo pene alfrontita, pli vortoza atako antaŭvidata ne malprave, ek en la kafejon retroire, ekside ĉe angula tableto, buduaro, preta la prelegonto, formiĝa guto sur la lipo malsupra. Toleri, kvazaŭ kompato – tuj forviŝita de pli intensa por si mem: nenio farebla se ne stoike elporti. En iu kaŝita centro de tiu karno opaka generiĝas vortoj kancere, elfluadas ne plene artikulaciitaj, saliveroj salti en 1’ aeron laŭ parabolo ĉe kies fino jakmaniko de 1’ sukubo, senintervale mikroskopaj fluoj koncentriĝi tie, ree preta guto feniksa.

Ĉi-jare pilgrimado sole kultura, ho Stendhal, fortojn pli freŝajn akiri de 1’ eternaj fontoj de l’saĝo laŭ morda spirito de McDonald, egenst diemeriken green, ĉu vi legis, kolosa penetrinta en l’emeriken kiĉ-amasmentalon, cetere li skoto, tial akuta; elektitaj unuavice la Belarta Muzeo, la Nacia Biblioteko en Bern, superbaj splendaj, ne preterlasita la Katedralo, sed la stratoj! ha, la stratoj! dumvive miri pri tiu pureco, manĝi sur ili, mezurilo de civiliznivelo, poste norden al stutgarta turodomo tra Loitansklagestrassen al Stiftskirkens, en Köln vizito al l’eterna verko de Okstandens, kure tra Kassel al Hamburg kie superbaj gotikaj dekoraĵoj, esplori birdfluge la Historian Muzeon, sopirata okulĵeto tie norde al Vigeland (la olda knabo! senmezura artisto, niaj Romaneli Mesina Kanonika feblaj epigonoj), sed tro longa vojo, ĝenaj pramŝipoj, baldaŭ elĉerpota feritempo, do prefere reveni suden, ne forgesi preterpase la reĝokastelon Noiskvansteins, ha la oraj bideoj de Princino Herfrid! do suden al Bremen Gent superbaj Rubens Ieronimus Boŝ Tintoreto Bregel, ha tiu Bregel Freŭd antelitteram! Ne malatentita la tura biblioteko 64 metrojn alta, milionoj da volumoj milionoj da palimpsestoj, simpatia kvaraetaĝa librotenistino kun ore blonda hararo, poste Mezon Duroa Toazondor detruita laborista domo nektara ekzemplo Liberty en ĝia pureco, fine, restante nur plenmano da tagoj, decide a1 Londono, se jaron mi ne trempus la lacan cerbon en la londonan likvoron mi mortus. Tie nova etoso freŝa, kia demokrateco! Virino ebria eknudiĝi, jam atinginta la kalsonetojn, neniu rigardi, eĉ deturni la rigardojn, ne malŝatindaj koksoj, policisto kun arĝenta fajfilo, alflugi beginoj, ĉirkaŭi ŝirme, kompakta cirklo ĝis virinpolico alvenis asiste, enigis la nudulinon en nigran aŭton kuracocele, tuj l’aĝaj damoj disiĝi plej senĝene, simpla devo, nenio okazis, kia civilizo! Nenie policanoj ŝajne, sed je trilo jen funge naskiĝi, de kie aperas ili, bo, organizo superba jen vere! uliganismo klaĉo, dandismo kalumnio, korupta elito mensogo. Ĉiuj egalaj, komuna honesta grundo enfibra, pli fortika ol ĉia klasdivido. Se ne paroli pri Soho, deviga loko por sociologo. Tie rezervitaj butikoj, laŭaspekte ĵurnalvendejoj, sed ĉe la fono diskreta vitro smirgita, sole por viroj, transe repertuaro el sekso-eldonoj; distingitaj sinjoroj, baŭler-ĉapelo, pasigi tie horeton foliumante, ofte nenion aĉeti; se jes, rapide enpoŝigita broŝuro, disketo, kasedeto kaj haste al la kasbenko; renkontiĝas ĉesojle oficejestro kun oficisto, avara kapklineto, nenia miro, ankaŭ vi tie ĉi Sinjoro, frandindaj kukoj ĉu ne, bonanvesperon-bonanvesperon, rideto duflanka, en paco kun si mem kaj kun la mondo. La Sinjoro tie ĉi por renovigi hejman stokon eluzitan, ne maldigne viziti de temp’ al tempo elit-kinejojn kun kurtaj filmoj intensaj, vi scias, nenio speciala sed plaĉaj en sia tipo, aŭtoritatoj ne enmetu nazon. Jes ankaŭ la alia studocele, kurtaj kulturofilmoj pri fiziologia funkciado, pri ĉiulandaj pozicioj, ĉiuokaze netolerataj ĝenoj al ĉies libera elekto, kia civilizo! Mino buliĝas, komenca hemikranio, al kelnero gapanta neeble respondi dum daŭras la leciono, al mi nenion dankon sed vi ne ĝeniĝu faru laŭplaĉe, tial devigata engluti duan kafotason peĉan. Momente interrompita la fluo tuj refontas, nun memorinda epizodo trafe Gastona. Li troviĝis ĉe fontano en Regentspark, ĉirkaŭ ĝi amase ĉifonuloj malhelvestaj, ankaŭ notinde brunhaŭtaj, li kompatema, eble libianoj rifuĝintaj pro la bestia masakro, alproksimiĝi, demandi helpoprete; kaj tiam, horore, el tiuj maldankemaj buŝoj jen elveni banalaj petoj, plian ovon, mizerikordo! forgesita la salujo! ĉio en sudaĉa fidialekto, treniĝaj vokaloj nervoŝire, Napolo-Reĝiokalabra-Palermo la triangulo de la morto, troglodite antifemina, enpoŝe kurt-tubaj fusiloj ponardoj pistoloj sur senmakulaj stratoj de malavara Svislando, eĉ tie, en la sankta templo de kulturo kaj socialismo persekutita de hejmlanda krimularo, kia honto! birdoj halti en sia flugo akvoj glaciiĝi ĉieloj karuseli, Gastono naŭzigita en fulmorapida forfuĝo, for-for-for por ne aŭdi ne vidi ne kompromitiĝi. Poste tuj al ĵurnalisto de Dajlimiror renkontita nokton en Viktorjamuzeum, interesita pri enciklopediaj konoj, havigi modestan eseeton eble publikigotan post etaj tranĉoj kaj modifetoj en la dimanĉa eldono de la kulturgazeto. Dudek pundoj, kutima pago tie norde, ha vivi tie! ha la justa aprezo al aŭtentika kulturo sen enketo pri oficialaj diplomoj! Kio en la eseo? Ho, bagateloj, nur tio kion Gastono senripoze predikadas ekde jardekoj: nesolvebla la sudeŭropa problemo se ne per rigora naskokontrolo, se necese per kemia kastrado, se necese per kompata amasa eŭtanazio; nefacile akcepti tiajn simplajn konceptojn sen propedeŭtika eduko de la aŭstrala korpo, laŭ la ve neglektata instruado far Rudolf Steiner, memoru ekzemple lian faman prelegon de l’ oka de decembro dekkvara pri l’ Akaĝa rasologio en Goetheanum. Sed kion esperi? perloj al porkoj!

La postan merkredon ĉe la studenta kinoklubo rezervita prezento: ”La Teroristo“, kun ĉeesto de l’ reĝisoro Rozi danke al trimonata insistado. Fine li staras malantaŭ mineralakvo, magnetofono, ne perdi silabon el epokfaraj deklaroj, rigardoj najlitaj al la papilia kravateto, solena demokrata vespero, omaĝo al Rezistomilito, ĉeesta la tuta urba Rezistado, Gastono tronanta en unua vico, centre, kun la filino Madi ĉeflanke en adoranta pozo. Senpompe, spite al la papilio, pro kio seniluziiĝo ĉe la plejmulto, prezentata la verko, intence historia malretorika, simpla realo de simpla opresata popolo, tamen prezento ne aprezata de nigrahara senbarbuleto, voĉo modera malgraŭ firmaj konvinkoj, plendo por repaciĝo de 1’ animoj, neoportune remalfermi freŝajn cikatrojn, oportune atendi la verdikton de la tempo, plej senpartia juĝisto, pravo-malpravo ĉe ambaŭ flankoj, ni fratece paciĝu, videble akceliĝas ŝanceliĝoj ĉe la aŭdantaro, vigliĝas ondaj movoj, laŭtiĝas sibloj murmuroj krietoj ĉefe en la lastaj vicoj sed ankaŭ ĉe la honorlokoj, sidiĝas la junuleto leviĝas oficiale Tinaci, la ĉefa ĉefo, petata respekto, civila sinteno, esprimlibero netuŝebla, oni elmontru kulturan superecon, revenas relativa silento, streĉa sopiro al repliko potenca, kiu leviĝos, kiu kiu?

Tiam en granda nervoza silento leviĝas la giganta Gastono la Trombono la fama socialsaĝulo de la Morandiana skolo, la okuloj de Madi hipnotigite gluitaj al lia buŝo, malpli ravitaj centoj da okuloj de la streĉita spektantaro, prokrasto kelksekunda, per firma movo la vasta gigantomano karesas glatajn vangojn.

Unuaj vortoj kvazaŭ balbute, tro intensa 1’ interna indigno, poste subite elfontas ŝpruce la potenca atendata erupcio. Ekŝvebas la fantomoj de la du urbaj martiroj pendumitaj ne lontane de tie ĉi, malavaraj junaj studentoj alvenu alvenu danci funebran tangon, ili donis la vivon por havigi al vi liberon, ilian laŭron oni provas enkotigi, nur unu elemento povas malpligravigi blasfeman nescion: ne la senbarbuleto kulpas, sed jes tiu koruptita putranta guanoza suda medio kie li naskiĝis, kie li estis maledukita: mondo kapabla generi nur vampirojn kaj zombiojn (2) -kvazaŭ ponardita surdorse la studenteto saltleviĝas, akuta tremanta voĉeto, sed mi estas torinano -per sia polpa maso la giganto dispremas la povruleton, lia voĉo tondras trombone: filo mia, bedaŭrinde la marko de spirita sudeco brulstampis vin, eĉ se viaj gepatroj estus islandanoj vi restas spirite guana sudulo, kaj fakte guanon vi elbuŝigas, ni kompatu kaj vin pardonu!

Oceana ovacio, ĉiuj ekstaras, koto forlavita, Madi humidokule: brava Paĉjo!

 

 

  1. Mesmerismo (nomata ankaŭ ,,animala magnetismo”): iama aro da teorioj kaj terapioj, inter kiuj hipnotismo, bazita sur la supozata ekzisto de universala magneta etero. (radiko listigita en ,,Nepivaj vortoj”)
  2. Zombio: Kadavro vekita per sorĉo al kvazaŭa vivo de sklava obeado al la volo de la maestro. Figure: homo aganta kvazaŭ meĥanike, sen propra volo (Vikipedio).