Sen Rodin

SEN RODIN (pseŭdonimo de Filippo Franceschi) naskiĝis en 1932 en Cadoneghe apud Padovo. Li lernis Esperanton en 1940. Li laboris en norda Svedio kiel hortkulturisto kaj fabriklaboristo (el kio  rezultis lia verko Bildoj pri norda lando kaj aliaj rakontoj, 2006) poste en Italio kiel ĵurnalisto, instruisto, muzikisto, radiokomentisto, projekciisto. Li publikigis en La nica literatura revuo, Monda kulturo, Esperanto, Paco, Norda Prismo, Nuntempa Bulgario, El Popola Ĉinio, Monato, Beletra Almanako, La Gazeto, La Kancerkliniko. En 2009 aperis Vivovero de virino (memoraĵoj de lia patrino Carmen Cassinis, de li esperantigitaj), en 2010 lia libro kun rakontoj, raportoj, recenzoj, revoj: Nu, kaj do?, kaj en 2012 la eseo Kapitalismo – lasta akto, kiel suplemento al La Kancerkliniko.
En 2013 aperis Libazar’ kaj tero – kvarmana sonato dutonala,
verkita kun Jùlia Sigmond kaj en 2015 aperis Kvodlibeto – kvarmana mikspoto dutonala, verkita kun Jùlia Sigmond.

Kie estas la Suno? – rakonto
Gastono – rakonto
La Malĵaluzo de Klorinda – rakonto de Julia Sigmond kaj Sen Rodin.