Poemaro

Rita Mkrtĉjan

ĈIO KOMENCIS DE POEZIO!

(originalaj poemoj, verkitaj antaŭe kaj nuntempe)


Se eblus per la man’ ektuŝi
Ja tion,kio ne aperos plu,
El pensoj foraj kaj fantomaj,
La rev’ teksita el radi’ de l’ sun’.

Jen, preterkuras la vizaĝoj,
Sed nekonata sonas voĉ,
Ne eblas ofte eĉ kompreni
Realo estas aŭ sonĝ’.

Nur trajn’ grandigas rapidecon,
Haltejoj malmultiĝas pli,
Bonordas ĉio, tamen ofte
El trajn’ eliri pretas ni.

Ĉu la strangeco, aŭ nostalgio?
Kaŝita varmo de la kor’,
Kaj kion gardis la animo nia
Fenestron batas, por elflugi for.

En la nebul’ de vantkurado,
Diktante okupiĝon pri rutin’
La tuta vivo – el atingoj kaj eraroj,
Sed ni ne povas kaj ne volas ŝanĝi ĝin.


***

Tro longa estis nigra nokto,
La pensoj batis, kiel pluv', sen fin',
Kaj nigra kato sur konstanta loko
Ne dormis, mi karesis ĝin.

Ne dormis la fenestroj, altaj domoj,
Observis ĉion luno kaj ĉiel',
Kaj malaperis, ŝajnas, tuta mondo,
Okuloj de la kato brilis kiel stel'.

Maŝinoj bruis, iu kantis forte,
La hundoj hurlis kiel la siren',
Atendis ĉiuj dum sendorma nokto
La kato, mi, - alvenon de maten'!


***

Estis simpla pluva tago
Dum somera varma temp',
Sed aperis la vizio
Ŝipon pelis mara vent',

Kapitano tre konata
Min salutis kun ridet'
Estis simpla pluva tago,
Kun sopiro kaj kviet'.


***

Via Moŝt' - socia reto!
Ĉioebla, ĉiopova,
Ni ricevas la respondojn
Nur per unu simpla movo.

Ni "nudigas" la animon,
Sed ne nian, la alian
Kaj atendas la legantoj
La novaĵojn tre variajn.

Ĵurnalistoj kaj verkistoj,
La lingvistoj, profesoroj,
Ni ripetas - ege sperta,
Sed ne diras - bona homo.

Niaj karaj geamikoj,
Se ni tuŝu politikon
Iĝas tuj nekonatuloj,
Inter ni aperas "muroj".

Dialogo, povas esti
Kontinuas kelkaj tagoj,
Kaj en "kampo" politika
"Kolektiĝas batalantoj".

Ni ŝanĝiĝis eble ĉiuj,
Estas klare la kialo,
Translokiĝis ĉiuj homoj
En la mondon virtualan.

Kiel la proverbo diras,
(Ŝanĝos vortojn iomete),
En barel' de gudro estas
La kulero de mielo.

La mielo - estas vortoj
Bonaj, varmaj kaj sinceraj,
La naturo kaj muziko,
La informo bonefika.

Bondeziroj karaj, belaj
La amikoj bonaj, veraj,
"Maro" - sen furiozaj ondoj
En la sama "reta" mondo.


***

Unua tago de somero,
Unua vort', unua paŝ',
De jar' al jaro ĉio ripetiĝas,
Sed ĉiu tag' por ni - novaĵ'.

Unua libro tre amata,
Unuaj sentoj, amrigard',
Vojaĝ' unua, renkontiĝo,
Amika gaja rond' aŭ tendar'.

Fabel' unua kaj unua kanto,
Poem' verkita, legis ĝin sen fin',
Jes, estis nekuraĝa kaj senrima,
Sed estis dediĉita al patrin'.

Unue, tamen, eble ĉiam
La rev' - kiel boat' kun blanka vel',
Rondiras tre rapide, nekutime
De nia viv' " unua" karusel'!


***

Alkutimiĝas ni al hom' indiferenta,
Al vortoj krudaj, manko de la sentoj,
Al la ĥaoso en la politiko,
Al la forpaso de plej bonaj geamikoj.

Kutimaj iĝis kaj militoj kaj malamo,
Danĝeraj okazaĵoj kaj malsano,
Alkutimiĝis ni al la perfidoj
Al malobeaj niaj karaj idoj.

Alkutimiĝis ni al tragedioj, plagoj,
Al la senhontaj arogantaj agoj,
Alkutimiĝis trinki akvon, sed ne vinon,
Al tio, ke , jes, ĉio havas finon.

Al tio, ke pli multas almozuloj,
Maloftas feliĉuloj kaj bonuloj,
Forest' de kredo, de vidpunktoj, karakteroj,
Alkutimiĝas ni al nekutima vivmaniero...


***

Disdonas li poemojn siajn,
Kiel ludiloj, bagateloj,
Disdonas larmojn de feliĉo,
Pri bonaj tagoj siajn revojn.

Disdonas li la varmon sian,
Kiel la perloj, ne por ĉiuj bezonate,
Sed pensas, eble iam, iam,
Anim' ekĝojos pro la sent' konata.

Nenion kostas vortoj bonaj,
Sendorma nokto, kvieteco,
La bril' de steloj, la triumfo,
Kaj renkontiĝo kun soleco!

***

Ekfloris arbo ĉe fenestro mia,
Sur branĉoj - etaj ĉarmaj floroj,
Demandis mi, ĉu vi ne scias,
Ke sur la ter' suferas homoj?

Ĉagreno kaj timego regas,
Esper' kaj kredo resti penas,
Respondis arbo kun sopiro
- Printemp' en sia temp' alvenas.

- Sed krom malsan' militas homoj,
Malbonon kaj kruelon semas,
- Ne ploru, diris blanka arbo,
Post vintro, la printemp' alvenas.

- Verdiĝas tero, ĉio floras,
Sed kiam sun' al ni ridetos?
Klinigis branĉojn bela arbo
- En vivon, la printemp' revenos!

***

Aperas versoj...
Aperas versoj ne por la honoro,
Ne por aplaŭdoj, senbrue, en silent',
Nur eble pli batadas koro,
Ekfloras en animo ama sent'.

Naskiĝas strofoj dum sendorma nokto,
Aŭ en gaja kaj sunbrila tag',
Pro longe atendata varma vorto,
De iu nekonata amrigard'.

Aperas versoj de belega revo,
Sed povas esti, pro animdolor',
De ĝojaj aŭ tristaj pensoj,
En iu nekonvena hor'.

Poemoj povas dormi en kajero,
Kaj povas suprenflugi kiel bird',
Disdoni la pecetojn de espero,
Atingi homojn kun feliĉa kri'!

***

Ni hieraŭ estis la amikoj,
Sed nun forgesis vorton "kune",
Mi iras dekstren, vi - maldekstren,
"Neni' eterna estas sub la luno".

Por mi vi verkis la sonetojn
Silento via - kiel puno,
Sed, eble ankaŭ mi ŝanĝiĝis,
"Neni' eterna estas sub la luno".

Vi ne memoras blankan velon
De nia ĝoj', kaj dronas nia skuno,
Kiel savbuo restis rememoroj,
"Neni' eterna estas sub la luno".

Mi, kiel ĉiam paŝas rekten
Kaj ne malhelpos voja turno,
Sciante, kun ĉagreno kaj espero,
"Neni' eterna estas sub la luno!"

***

Pentristo Vintro nokte kolorigis
Per blanka farbo arbojn kaj la stratojn,
Kaj atenteme sekvis la flugadon
de etaj "muŝoj" tra fenestro nigra kato.

Haltejo laŭvica - Februaro,
Ĉu eblas per neĝer' leteron sendi?
Pri la espero, pri feliĉ' kaj bonaj tagoj,
Ne scias, sed ne ĉesos ni atendi...


***

Senpeza lumradi', timema
Trairi provis de mallumo denson,
Sed trairante nur la parton
Revenis reen al komenco.

Ve, kredis lumradio eta
Ke ĝi forigos la mallumon,
La kontraŭulo mokridetis
Kaj teron malheligis dume.

Denove provis lumradio
Mallumon venki en batalo,
Malgajnis la "heroo" nia,
Sed estis lumo tut' egale.

***

Ni estis tre proksime – en la reto,
La konatulo, nomo, nur vizaĝ’
Pri amikec’ – propono, peto,
Komentoj kurtaj kun humur’ kaj saĝ’.

Lakona parolad’,ne babilado,
La vortoj – el profunda sin’,
Honestaj, laŭdaj, dankemaj
Pri kara al la koro poezi’/

Ĝis nun la vortoj sonas en oreloj,
De nomo, de vizaĝo, siluet’,
Nur kurtaj frazoj, varmaj kaj sinceraj
Kaj en dezerto eĉ aperas la poet’.


***

Vekiĝas la natur' denove
Teneraj farboj de printemp’ aperas,
Ni planas kaj decidas ion,
Feliĉon plani nur ne eblas.

La birdoj pepas, arboj reviviĝas,
Anim' silentas, ĉarma kanto sonas,
En ĉio estas la esper', miraklo,
Domaĝe, la feliĉon plani ni ne povas.

Ne gravas kiam, sed feliĉo venos
Similos al la flor’, rideto,
Degelos la sopiro, kiel neĝo,
Aperos en la homoj belaj sentoj!

***

Amikoj karaj, fartu bone,
Eĉ se ni ne parolis longaj jaroj,
Kaj eble ne ekkonos unu la aliun,
Ŝanĝiĝis la vizaĝoj, iĝis grizaj haroj.

Ni ne komprenas eble multon,
La mondo diktas leĝojn kaj regulojn,
Fariĝi povas bonaj geamikoj
Nur nekonataj konatuloj.

Ne gravas tio, fartu bone,
Kaj bonon gardu en la koro,
“Amiko” estas kara vorto
En realeco kaj en la memoroj!

***

Eksperimenti povas ni la konstruaĵojn,
Observi pontojn kaj kontroli sanon,
Sed kiel povas ni kompreni,
Ĉu falsa am’ aŭ sincera?

La aparatoj ne ekzistas,
La kor’ mensogi ofte povas,
Ĉu veron la anim’ sufloras ?
Aŭ promeso vana sonas.

Oreloj ŝatas dolĉan paroladon,
Sensencaj vortoj, senenhava gloro,
Kaj kiu povas certe pruvi,
Konfesas lipoj aŭ koro?

Saĝulo diris, ke la amradioj,
Kiel la suno ĉiam estas lumaj,
Ne eblas ĉesi ĝin la nuboj,
Ventego aŭ fortega pluvo.

Neniam vera am’ finiĝas,
La marojn, montojn ĝi superas,
Memoru tion kaj komprenu,
Malĝoju ni aŭ fieru.

Modesta estu vera am’, bonkora,
Ne serĉas sian, ne perfidas,
Se serĉas aŭ laudas sin,
Alvenas am’ simila al la fin’.

Demandoj, pensoj, konsideroj,
Kiel trezor’, kaŝita sub la tero
Ĝin trovi malfacile estas,vere
De nia viv’ miraklo kaj mistero!

***

La vortoj plenpotencaj povas esti,
Kondamni aŭ pardoni en moment’ decidi,
Konsoli, resanigi, kuraĝigi,
Donaci la feliĉon kaj ĝoigi.
Se la anim’ suferas povas helpi,
Revenon de esper’ devigi festi,
Sed tempon karan, ve, ne povas revenigi,
Senfortaj, vanaj povas vortoj esti.


***

De infaneco, mi memoras kanton,
Matene sun’ kantante vekis min,
Karesis, kisis min tenere,
La suno estis la patrin’.

Kaj nun denove sonas kanto,
Radias brilas la sunet’,
Plej bela, sola kaj karega,
Sun’ estas mia filinet’!


***

Kion pensas vi en neĝa tago?
Ĉu pri belaspekto de neĝeroj?
Eble pri la frost' senfina vintra
Aŭ pri la vivo iam senespera.

Ĉarmas bela bildo de fenestro,
Kie dancas blankaj "papilioj",
Neĝo kovras lacan teron, kaj rondiras
Sen la cel', kiel neĝeroj, revoj niaj.


***

Ni pardonas rankoron, aflikton
Kaj kun agoj maldignaj konsentas,
Malatenti ni povas perfidon,
Ĉar tro timas,ke solaj ni restos.


Diras- Homoj ne mokas, ridetas
Senkompatan varmegon ne sentas,
La printempojn kaj vintrojn ni miksas,
Ĉar tro timas, ke solaj ni restos.

La regulojn ni fremdajn akceptas,
Ve, por multaj la viv’ ludo estas
Kaj klinigas la kapon reĝino,
Ĉar tro timas, ke sola ŝi restos.

Jes, ne ĉiam la rev’ plenumiĝas,
Vojon rektan ne ĉiuj elektas,
De alteco ne malsupreniĝu
Pro la timo, ke sola vi restos.

La solec’estas peza portaĵo
Kaj ne ofte muzik’sonas festa,
Sed, ne saltu en maron furiozan,
Eĉ se timas, ke sola vi restos.

***

Decidis iam konstruisto
Por si konstrui belan domon,
Li petis arkitekton, ŝtonhakiston,
Ke ili pensu pri laboro.

Kaj dume la agado bolas,
Rigardis trainrantoj kaj parolas:
Ne estas ĝuste elektita ŝtono,
Proekto – malpreciza, la aspekt’ – malbona.

Pri la altec’ de konstruaĵo,
Pri kvanto de fenestroj sonis malkontento,
Diradis, ke verando, enirejo
“Rigardi” devas de la oriento.

Post’ tempo domo estis preta,
Belega, oportuna, granda,
Ĉu mi sukcesus? - pensis konstruisto,
Se aŭskultus “bonajn” konsilantojn?

P.S. De infanec’ memoras fablon,
Pri la pentristo Elefanto,
Jes, ofte diras – Konsilantoj
ne ĉiam estas la helpantoj!

***

Kia miraklo – stela ĉielo!
Brila, mistera – nokta fabelo,
Kanto aminda kviete sonas
“Guarda che luna” – iu alvokas.

La rememoroj, temp’ de juneco,
Ĉio tre bela, ĉio tre kara
Kaj mi respondas en noktsilento
“Guarda che luna, guarda che mare!”

***

Ĉio en vivo havas koloron
Bela naturo, arboj kaj floroj.

Havas koloron pluvo kaj vento,
Kaj la aŭroro, kaj firmamento.

Homaj okuloj havas koloron
Nia rideto kaj la humoro.

Havas koloron nia espero,
Tero trankvila, paca ĉielo.

Havas koloron tempo kaj tago,
Sentoj kaj pensoj, kaj niaj agoj.

Ĉio en vivo havas koloron,
Ne nia haŭto, sed nia koro.


***

Pri la princ' revis juna knabino
Kiel ĉiuj knabinoj samaĝaj,
Ŝi imagis, ke estas feino
Ĉiopova, belega kaj saĝa.

Ŝi helpadis al homoj, al bestoj,
Kiel "sun" estis en familio,
Ĉiu ag' ŝajnis vera miraklo
La gepatroj ripetis - Feino!

Kiam lernis ŝi, estis plej bona,
Kantis ĉarme, talente muzikis,
Kaj neniam amikojn ofendis
La ridet' ŝia ĉiujn ĝojigis.

Ne similis al multaj knabinoj,
Estis justa ŝi kaj laborema,
Sciis la konatuloj, ke helpos
En solvado de ĉiuj problemoj.

Ŝi donacis la varmon, bonkoron,
Miris homoj pri la junulino,
Iuj nomis ŝin - Nia feino,
Sed aliuj - Ne, vera reĝino!

Pasis jaroj kaj restis "reĝino"
Kiel ĉiam bonega kaj bela,
Sed ne trovis la "reĝon" fidelan,
Estas vivo...ne estas fabelo.

P.S.
"Princoj", "reĝoj" kaj viroj ĝentilaj
Ni permesos nin doni konsilon -
Ne forgesu klinigi la kapon,
Se apude ĉeestas Reĝino!


***

Pripensas kaj ofte parolas
Pri sento de la nostalgi’,
En “mar’“ virtuala grandega
Ŝanĝiĝas ni daŭre pli.

La temp’ iĝis “nigra”, alarma,
Sed nia protestas anim’,
Ektuŝas pentraĵoj belegaj
De bunta natur’ harmoni’.

Ni ĝuas poemojn kaj kantojn
La ĝoj’ nur, neniu envi’,
Silentas, se ege diversas
Konkludoj kaj la opini’.

Ekscias pri ĉiuj novaĵoj
En viv’, en ĝarden’, en domet’,
Malsame ni ĉiuj reagas,
Kutime grimacas i-ret’.

Informoj pri la ŝatokupoj,
Pri sano, labor’, famili’,
Komprenas, ke en nia mondo…
Solecas ne nur mi kaj vi.


***

Mi legis la anoncon pri vendebla kato,
-Bonrasa kaj unika, ege bona,
Aĉetu, kaj akiros vi amikon,
Feliĉ' eniros nepre vian domon.

Demandis mi, - Ĉu la feliĉ' vendeblas?
Ĉu povas havi rason aŭ specon?
Ĝin povas trovi sur la strat', en korto,
Se ĝi bezonas vian amon, helpon.

Ne vendu, sed donacu amikecon,
Donacu la bonecon kaj la ĝojon,
En mond', kie aĉetas ĉiuj ĉion
Ni penu esti homoj, resti homoj.

POETO


Ne estis li Poeto fama,
Poet' - amanto, tiel nomis sin,
Sed poezio estis flamo,
La lumo, senco de la viv'.

Li verkis pri belec' de l' tero,
Pri revoj, pri espero, pri dolor',
Pri suna varmo kaj pri ombro de ekzisto,
Pri ĉiopova kaj sindona homa kor'.

Li dankis Dion pro la gajaj tagoj,
Pro senresponda fora amo,
Pro tio, ke ne gravas tute, ke...
Ne estis li Poeto fama.

MEMORO

La memor’- kiel pord’ malfermita,
Bildoj ĉiuj rapide ŝanĝiĝas,
Povas esti ridet’ aŭ larmoj,
Kiuj sur la vizaĝo frostiĝis.

Povas iĝi memor’ la Femido
Kaj verdikto eksonos severe,
Aŭ kiel la varmo patrina,
Nin brakumi karese, tenere.

La memor’- kiel libro amata,
La enhavo-konata, proksima,
Flugas vicoj de voĉoj karegaj,
Kies sonoj forgesos neniam.

Povas ĝi memorigi karulojn,
Kaj de ĝoj’ nin devigi ekkrii,
Foliumas memoron denove,
Kaj forgesi ni timas eĉ ion.

La memoro similas dolĉaĵon,
Sed maldolĉas tre ofte la kerno,
Ni superas kaj ĝojas samtempe,
Sed ne povas la pordon batfermi!

VIRINO

Virino estas forta uragano,
Malvarmo, pika glaciet’
Virino estas monta akvofalo,
Ŝi estas nokta neghovent’.

Virino estas tago nubkovrita,
Ŝi estas furioza mar’
Nekomprenebla, kiel sonĝo, kosmo
Danĝera kaj mirakla, kiel fair’.

Virino estas vera kataklismo,
Sed… Post tuŝet’ karesa de printemp’
Virino iĝas flubruet’ de rivereto
Ŝi estas floro, pepas kun birdet’

Virino iĝas brila sunradio,
Dancanta papilio estas ŝi,
Ŝi estas stelo, fora kaj proksima,
Virino estas amo, estas mond’ por ni!

MI AMAS FOTOJN…


Mi amas fotojn, kiel la amikojn
Aperas ĉiam, se alvokas ni
Kaj pri eventoj, gajaj aŭ sopiraj
Rakonti povas de komenc’ ĝis fin’.

Por ĉiu estas kara la juneco
En fotoj estas juna la patrin’
Senzorga kaj kvieta infaneco
La granda ĝoja rond’ de famili’.

La rememoroj, kiuj ne foriras
Vizaĝoj karaj en pasinta temp’
La larmoj, aŭ feliĉ’ de nia koro
Nur scias fotoj pri anima sent’!

POEZIO

Se iu min demandus, kio estas poezio
Respondus mi, la penso, kiu nutras vivon mian!
Donac’ de Dio estas poezio!
Mistero, vero, akvo, pano, spiro!

La poezio - kiel ombro mia
Apude iras, same ĉion vidas
Kiel amik’ konsolas, trankviligas
Se mi suferas, “ŝi” sopiras.

Se ploras mi, “ŝi”atenteme vortojn trovas,
Por ke la vorto ne vundigu min.
Se mi triumfas, “ŝi” solenas, ĝojas,
Silentas, se mi ne parolas.

Ornamas sentojn ni, kiel skulptistoj,
Skulptaĵon kreas el la griza ŝton’
Malbela seka branĉo, kiun ni forĵetas,
Ekfloros, bonodoros pere poezia vort’.

Ni kantas poezion kune kaj aparte,
Ni enamiĝas kaj ŝanĝiĝas dank’ al “ŝi.
Memor’ senmorta estas poezio
Kaj sola amo, kiun ne forgesos ni.

Ni povas skribi pri la ver’ kaj revo,
Instrui tion, kion ne studadis ni.
Ni iĝas pli feliĉa en poemoj, verkoj,
Eĉ se en vivo ne feliĉas ni.

Amik’ fidela, ne demandas pri alveno,
“Ŝi” pretas helpi, revivigi nin.
Matena sunleviĝo kaj belec’ de vivo
Jen amikec’ eterna - ni kaj poezi’!


EREVAN

Vi, mia urbo, juna kaj antikva,
Rakontas ĉiu ŝton’ pri via histori’.
La stratoj karaj de junec’ kaj infaneco
La koron tuŝas, restas en anim’.

Plenaĝas mi, kaj Erevan ŝanĝiĝas,
Pri io ĝojas, kaj sopiras pri ali’
Mi ŝatas forveturojn pro ĉiamaj renkontiĝoj
Poemoj, kantoj sonas, mia urb’, por vi!

APERAS VERSOJ…

Aperas versoj, ne por la honoro
Ne por aplaŭdoj, senbrue en silent’,
Nur eble pli batadas koro,
Ekfloras en animo ama sent’.

Naskiĝas strofoj dum sendorma nokto,
Aŭ en gaja kaj sunbrila tag’,
Pro longe atendata varma vorto,
De iu nekonata amrigard’.

Aperas versoj de belega revo,
Sed povas esti pro animdolor’
De ĝojaj aŭ tristaj pensoj,
En iu nekonvena hor’.

Poemoj povas dormi en kajero,
Kaj povas suprenflugi kiel bird’,
Disdoni la “pecetojn” de espero
Atingi homojn kun feliĉa kri’!

LETERO

Saluton, kiel fartas, mia kara?
Ĉu ĉio estas bone en la viv'?
Vi estas juna, esperplena, meditema,
Mi bone konas, sed forgesis vin.

Vi scias nek pri tagoj gajaj, ĝojaj,
Ne scias pri la okazaĵoj sur la ter',
Futur’ ne estos sennebula, kaj domaĝe
Survoje ne akiros venkon ver'.

Ne scias vi pri la forpaso de amikoj,
De kara familio, pri doloro de anim',
Dum jaroj junaj tempo ne promesas,
Ke io estos male en la viv'.

Ĉe ĉiu homo sama sent' aperas,
Malnova kiel mondo histori',
Vizaĝo ŝajnas fremda kaj konata,
Kaj flugas la leter' de mi...al mi.

MI KAJ VI

Ŝatas mi matenon fruan
Kaj atendas estontecon,
Ravas vin vespero blua
Kaj alvokas pasinteco.

Vidas vi frenezan vivon
Mi rimarkas la belecon,
Kiam volas vi paroli,
Mi preferas silentecon.

Ŝatas mi la poezion,
Vi nuntempan prozon legas,
Vivas vi en mond' reala,
Mi pri land' fabela revas.

Diferencas ni en vivo,
Sed la vojo estas sama,
En okuloj viaj karaj,
Respegulas mia amo!

LA DEMANDO

Demand' eterna, kaj kortuŝas, kaj turmentas,
Kompreni penas, sed neniam povas ni,
Feliĉo, kial ofte ĝi malfruas?
Pro kio iĝas malamikon la amik'?

Pro kio bela ŝton' survoje restas?
Forpasas plej bonegaj, plej amataj,
La ombro de demandoj senrespondaj,
Kiel nebulo griza super nia kapo.

Sed povas esti nokte lum' ekbrilos,
La seka branĉ' verdiĝos, kreskos,
Subite arb' ekfloros kaj... probable,
Pri la demand' eterna, tempe ni forgesos.

PRIPENSOJ

De iu tempo mi kolektas pensojn
Diverskolorajn, kiel la naturo,
Kiel ĉiel' somera sunaj, helaj
Kaj tristaj, grizaj kiel la nebulo.

La pensoj pri doloro propra au fremda,
Pri maljusteco, kiu ofte venkas,
Pri bonaj homoj, kiuj ne malmultas
Kaj pri espero, kiu chiam restas.

Mi lokas, fermas pensojn en la keston,
Sed ili buntas kaj protestas,
La nova tago mateniĝas
Kaj...novajn pensojn mi kolektas.

MUZIKO

Muzik' fabela, vi ne malaperu,
Libera birdo en ĉiela blu',
Vekigas nur plej bonajn sentojn,
Devigas ami tutan mondon kaj nenion plu.

Se sonas vi, atingas pikon la feliĉo,
Neakcepteblaj estas kaj malbono, kaj malam'.
Dum vi ekzistas, sorĉaj ondoj de muziko
La homo ĉiu iĝas via sklav'!

Laŭ la amata novelo de fama armena verkisto Mikael Manveljan "Klaŭno"

Al kuracist' alvenis homo,
Okuloj tristaj, bonvestita, juna,
Ĉapelo kaj bastono, tre ĝentila,
Nur tuŝis tre nervoze harojn brunajn.

- Doktoro, helpu, sed mi ne malsanas,
Ne havas la doloron, tute ne,
Sed mi ne dormas multajn jarojn,
Ne povas enlitiĝi, sonĝo estas rev'.

Alvenas ĉiunokte iu “monstro”
Timigas min, kaj, ŝajnas la frenez'
Min kaptas en kaptilo sia
Kaj daŭriĝas la sufer' sen ĉes'.

- Vi trankviliĝu, ĉio estos bone,
Bezonas en ripozo vi, en gaja emoci',
Pripensu, kio vin ĝojigos?
La rido estas la plej bona kuracil'.

Mi vin konsilas, iru en la cirkon,
En nia cirk' laboras la klaŭn',
Li revivigas plej sopirajn korojn,
Denove viv' lumiĝos, brilоs sun'.

Ekstaris la junul’, kurbiĝis,
Rigard'- kiel sensona kri',
- Mi dankas, la doktoro, adiaŭ,
Klaŭno tiu “gaja”...estas mi.

FELIĈO

Kiel aero povas esti la feliĉo
Enspiras ni, ne povas plene spiri,
Ĝi kuratinge sekvas, ne rapidas,
Aŭ povas nur por temp’ eniri.

Kiel la neĝo povas esti la feliĉo
Varmigos suno, ĝi degelos,
Eĉ ne sukcesos senti, ĝui
Ĉu estis ĝi? Ni ne komprenas.

Kaj eble dum la jaroj longaj
Esperas trovi la feliĉon,
Sed sur manplatoj nur pecetoj,
Restaĵ' de revoj luksaj, riĉaj.

Demandoj, pensoj, rememoroj
La agoj, vortoj, kiu kulpas?
Sed la feliĉo, vicon ne liberan
Denove trovas kaj okupas.

Amike al unu el bonegaj verkistinoj - Julia Sigmond!


Senlacaj manoj verkas, skribas,
Disdonas la belecon kaj bonecon,
Eterna sent' plenigas koron,
Valoras pli ol la arĝent' aŭ oro.

Rigardo laca, la ridet' mistera,
Multkolorigas tagojn grizajn,
Animon tuŝas vort' sincera,
Eĉ, se ne estas Mona Liza.

Okuloj iĝas diafanaj pro la larmoj
Kaj en la strofoj - tuta viv' per "skizoj",
Ŝi "pentras" siajn pensojn sur la paĝoj,
Eĉ, se ne estas Mona Liza!

SED MI PLI ŜATAS AŬTUNON…

AŬTUNO

Sopiras ni, ke akompanis aŭtunon,
“Ŝi” forveturis por la tuta jar',
La nuboj grizaj kaj ĉielo larmas,
Pro la folioj ene lignofajr'.

Ni ne bruligu la foliojn aŭtunajn,
Folioj oraj - signo de la temp',
Ni gardu en memoro karajn bildojn,
-Ĝis la revido- audiĝas en la vent'.


AŬTUNO (2)

Ne estas aŭtun’ ĉagreno,
Ne estas aŭtun’ silent’.
Kun vento kantas aŭtun’ vespere,
Fenestron batas per la pluvo en maten’.

Ĝoigas la rigardon buntaj farboj,
Rondiĝas folietoj en aer’.
Subskribas aŭtuno per literoj oraj:
Disiĝo, renkontiĝo kaj esper’!

AŬTUNO (3)

Brakumu min, la aŭtuno,
Ni ofte iĝas tre malfortaj,
Vi kantu vian tristan kanton
Kaj diru poezian vorton.

Vi ploru per la pluv' abunda
Vi kriu per la brua vento,
Anim' vundita vin alvokas
Vi kvietigu miajn sentojn.

Sur vangoj - via frosta spiro,
Aromo de sopiraj floroj,
Brakumu min, la aŭtuno,
Ne lasu en soleco koron.

Kiel amiko el juneco
Vi fremda estas kaj la sama
Vi helpu min, la aŭtuno
Espero lasta, lasta amo.

AŬTUNO (4)

Somero "pakas la valizojn",
Senforta varmo de aŭgusta suno,
Somero estas nia “eta vivo”,
Sed mi atendas aŭtunon!

Ĉielo blua, ter’ floranta,
La mar’ karesa, la ripoz’, sunbruno,
Feliĉaj kaj liberaj tagoj,
Sed mi atendas aŭtunon!

Esperoj dum la tuta jaro,
Someraj rondoj, dancoj kune,
Pardonu min, somero gaja,
Sed mi pli ŝatas aŭtunon!

La vento, tondro, uraganoj,
Diluvo - kiel Dia puno,
Sopiro, senreviĝo, larmoj,
Sed mi tre ŝatas aŭtunon!


AUTUNA FOLIETO

/Memorante amatan novelon de O. Henri/

Folio verda sur la branĉ’ de arbo
Ekĝojis pro la lasta suna bril’,
Naturo kvietiĝis en atendo,
Sentebla estis norda spir’.

Folion ne timigis frosta vento
Ĝi revis resti dum monatoj, ĝis somer’,
Ekvidi vintron, kapti blankan neĝon,
Ne morti kun aliaj sur la ter’.

Nerimarkeble pasis tempo,
Silento neĝa regis en ĝarden’,
Solecon sentis folieto,
Ĝi rememoris kun ĉagren’

La trilon, gajan, viglan de birdetoj
La farbojn de somera mond’,
Amuzan bruon de folioj,
La dancon de petoloj en belega rond’.

Folio malvarmiĝis sur la branĉo,
Neĝeroj brilaj valsis en aer’,
Dormetis arboj sub kovril’ lanuga,
Malhela iĝis suno en ĉiel’.

Kaj ne rimarkis eble piedirantoj,
Ke preterflugis eta siluet’
Malsupreniĝis kun glaciaj larmoj
De aŭtuno lasta foliet’.

Kaj denove pri aŭtuno…


La pluv', silento kaj sopiro
Senmovaj arboj enpensiĝis,
Pri kio pensas la folioj
La spuroj oraj antaŭ foriro?

Kaj iu fotas sub la pluvo
Belecon de natur' magia,
Ĉu aŭtun' trapasas, aŭ vivo?
Esperoj, revoj, atendado nia.

En regno vintra - montojn neĝajn
Nebulo kovris, sed ĉi-tie
La adiaŭ' de aŭtuno
Sur mano kuŝas la folio.

Pasanto daŭrigas foti
Pro pluvo frostas, pro malvarmo,
Neni' komprenas, kion fotas
Ĉu aŭtunajn aŭ siajn larmojn...

***

Ni iomete pli ŝanĝiĝas aŭtune,
La ĝojo kaj malĝojo pro forir',
Folioj buntaj ion memorigas,
En la aero kaj animo - la demandoj kaj sopir'.
Folio ĉiu "kolorigas" niajn sentojn,
Promesas bonon aŭtuna kant',
Invitas danci arbojn, aŭtuna vento,
La vento de espero, de feliĉ', de atendad'!

NI FANTAZIU

Ni fantaziu novan landon,
Ĉi-tie, sur la tero nia,
Jen, sekvaj vortoj plu ne sonos en la lando,
La mort’, malsano kaj malamo.

Juneco estos bela kiel kanto,
Vizaĝo ridetema ne sopiros pro malĝojo,
Beleco vivos kun kaj en la homoj,
Komprenos ĉiuj la saĝegan, bonan.

En land’ neniu semos la militon,
Matene la fenestron frapos birdo gaja,
La koroj homaj batos unisone en la amo,
Ho land’, se estus vi reala!

ROZOJ

Belegaj rozoj kreskas en ĝardeno,
Ektuŝi timas, nur admiras mi
Kaj ŝajnas, ke susuras la petaloj,
Aŭdeblas tre kviete ama melodi'.

Nur rozoj povas kanti tre tenere,
Fieraj, ĉarmaj dum “parolo” kaj “silent'”
Kaj se donacas rozojn, estas komprenebla
Plej bela en la vivo, ama sent'.

Ĉu lasi rozojn kreski en ĝardeno?
Ne eblas sin deteni ofte mi,
Kaj la belec' ornamas mian ĉambron
La ĝojo kiel interŝanĝ' kun flora viv'.

SE NE ALVENUS

< Se ne alvenus mi ĉi mondon,
Mi ne ofendus eble multajn homojn,
Ne havus malamikojn, ne erarus ofte,
Ne amus iam, ankaŭ ne malamus.

Mi ne bedaŭrus pri miaj agoj,
Pri tiuj, kiuj eĉ memori mi ne volas,
Ne dirus malafablajn vortojn, kiuj
Ĉagreni la gepatrojn miajn povus.

Se ne alvenus mi ĉi mondon,
Mi ne ekkonus la parencojn, la amikojn,
Ne scius verkojn belajn, de naturo ĉarmon,
Miraklon el mirakloj - la infanojn karajn.

Mi ne admirus pri ĉielo stela,
Grandeco de arbaro, maro ŝtorma,
Ne vidus de velkad’, de renaskiĝ’ belecon,
Kaj neĝon brilan sur la pintoj montaj.

Magiajn sonojn de muziko mi ne ĝuus,
Ne sentus kiel la anim’ de poezi’ vekiĝas,
La amon veran, amikecon ne ekkonus,
Sincerajn vortojn, kiuj plibonigas, unuigas.

Kaj ĉio bona aŭ malbona versimile,
Okazos la foli’ malplena,
Nur unu viv’ ne estus eble,
Sed, tamen mi feliĉas pro alveno.

ATENDADO DE PRINTEMPO

La vintro ne rapidas adiaŭi,
Ĉiama gasto, ĝi aperas unu foj’ en jar’,
Kaj kiel vojaĝantoj ni atendas
En stacidomo, en malvarma hal’.

La trajno de printempo ne rapidas
Konata necertec’ alvokas nin,
Denove ripetiĝas renaskiĝo de naturo
Eterna voj’ de tempo kaj de nia viv’.

MI ŜATAS VIVON

Mi ŝatas vivon
Pro la renkontiĝo
Pro adiaŭa moment’ malgaja
Pro longe atendata ĝoja bril’
Subite aperanta en okuloj karaj.

Pro kantoj, kiuj sonas ĝis aŭroro,
Pro vorto simpla, varma kaj tutkora,
Pro brakumad’ amika kaj, doloro,
Kiu aperas dum disiĝa horo.

Feliĉa homo, vivas en feliĉ’,
Sed li ne sentas la feliĉon sian
Komprenas amon nur post la disiĝ’
Renkonton ĝujos nur post adiaŭo.

Mi ŝatas vivon, ĉar en la memor’
Nur restas ĉio bona, gaja, ĝoja
Pro tio, ke eĉ en malsona ĥor’
Ni nepre trovos puran belan sonon.



JUNECO KAJ MALJUNECO

Junec' renkontis maljunecon
Kaj diris: “Mi kompatas vin,
Mizera estas vi kaj malfeliĉa,
La vivo via proksimiĝas al la fin’.

Espero lasis vin, ĉar ĉio pasis,
Spegulo iĝis via malamik’,
Vi restis sola, laŭ vic’ foriris
Karuloj, kiuj estis apud vi,

Ne havas vi dezirojn, fortojn,
Forkuris revoj, restis vana atendad’,
La estonteco - kiel nub' malhela,
La tempo - kiel ĉiutaga plag’.”

Rigardis kaj silentis maljuneco,
Respondis kun rideto, sen ofend':
“Valoras vivo de komenc' ĝis fino,
De sunsubiro ĝis maten'.

Mi ne kurados kun infanoj,
Ne sonĝos ĉe belega lag’,
Sed ĉiuj sentoj en animo vivas,
Feliĉo iĝas ĉiu nova tag’.

Mi havas bonajn rememorojn
Pri familio kara, pri unua am',
Dum tagoj gajaj kaj sopiraj
Mi sentis varmon de amika man',

Ne ĉiuj faltoj estas pro ĉagreno
Aperas faltoj kaj pro rido, pro gajec’,
Ne pensas mi pri fin’ de vivo,
Ĝis, apud mi ekzistas vi, junec’!

FORIGI POVAS…


Forigi povas ni la pensojn,
Deziras, planas, faras ion,
Detruas kaj konstruas domon,
Sed, ni ne povas ŝanĝi vivon.

Ni celas iĝi bonaj, famaj,
Muzikon ŝatas, poezion,
Samtempe neniigas ĉion
Kaj ni ne povas ŝanĝi vivon.

Senpovas ni kaj estas fortaj,
Atingas multon kaj nenion,
Suferon vidas kaj feliĉon,
Sed, kiel ŝanĝi nian vivon?

JEN MIA MANO


Jen mia mano, mi nenion petas,
Vi kredu, estas mano de amik’,
La koro sentas, lipoj ĉion diras,
Ne kaŝu ni malbonon en anim’.

Ne devas homoj pafi dorsen,
Ne devas vortoj esti kun venen’,
Senpagaj estas niaj sentoj bonaj,
Valoras tamen pli ol mil’ aŭ cent’.

Jen mia mano, ĝi malplenas,
Ne estas or’ en ĝi, ne estas la trezor’,
Sed vin brakumos, se malĝojas vivo,
Transdonos varmon de la tuta kor’.

Amika mano, eble tre maloftas,
Sed vere estas la amikoj apud vi,
Nenion petas manoj, multon donas
Kaj iĝas iomete pli feliĉaj ni.

DANKON

Ne hezitu diri “dankon” al la homoj,
Eĉ se sonas ĝi kutime aŭ kore,
En diversaj lingvoj komprenebla,
Vorto longa, kurta, sed valora.

Danki pro longjara amikeco’
Por memor’ komuna kaj eterna,
Kantoj kaj muzik’ bonsona, bela,
Por deziroj varmaj, vortoj veraj.

Ne hezitu diri “dankon”, ne forgesu,
Ni bezonas multon en la vivo,
Sed, ĉu estos pli feliĉaj, pli sukcesaj,
Se ne havos la okazon dankon diri?

Dediĉita al nia kara nepo, kiu pereis, defendante landlimojn…

Vi - kiel multaj el junuloj
Belega estis, saĝa, forta,
En la okuloj sun' radiis,
Nur unu viv' - sed tuta mondo!
"Atendu min, kaj mi revenos"
- Ŝatata via strof', la poezia vorto,
Pardonu, eble male ni atendis,
La vivo via - kiel tuta mondo!
La fotoj, fotoj - belaj kaj senfinaj
Vi ege ŝatis gajan de amikoj rondon,
Ridetis kaj la ĝojon respegulis,
Nur unu viv', sed granda tuta mondo!
Monblan kaj Aragac memoras,
Kaj gardas spurojn neĝaj montoj,
La eĥo de la nomo tie restis,
Nur unu viv' - sed granda tuta mondo!
Neniu homo en forpason kredas,
Eterne vi en la memoroj, sonĝoj,
La tempo ne kuracas vundojn
La vivo kara - nia tuta mondo!

MI NE KOMPRENAS...

Mi ne komprenas, kiam maljusteco
Kiel la reĝo regas nian mondon,
Kriadas ĉiuj, kune aŭ sole,
Neniuj agoj, nur parolo.
Mi ne komprenas, kiam la profito
Sin maskas- “La batal’ pro vero”
Kaj kiam homoj ne valoras vivon,
Militas pro la pec’ de l’tero.
Mi ne komprenas, kiam bestojn
Ni pli kompatas ol la homojn,
En kondolenc' bezonas ĉiuj
Ne havas la kolorojn bono.
Mi ne komprenas, kiam la honeston
Ne diferencas ni de hipokrito
Kaj apud blanka luksa vesto
Neni' rimarkas ombron nigran.
Mi ne komprenas, kiam geamikoj
Ofendas pro la politiko
Kaj "bonaj" senanimaj ĵurnalistoj
Plenigas pli de mensoguloj "ligon".
Kaj ne komprenas, kiam en la rondo
Ni vidas nur la konatulojn,
Parolas nur kun parolantoj,
Se ne sukcesis, restu muta.
Mi ne komprenas, kiam ofte
Ni vidas nur kutimajn formojn,
Kaj kio ŝajnas tre moderne
Akceptas kiel bonajn normojn.
Mi ne komprenas, kiam vero
Silente vivas kun la timo
Kaj ne komprenas, ve, pardonu,
Poemojn diverstipajn s e n la r i m o j!


Fablo


En la arbaro - ĉiujare
Konkurso kanta - aktualas,
Sed lastatempe, dum jardeko
La konkursantoj estas bestoj,
Konkurson gvidas, juĝas urso,
Ursidoj sidas, aŭskultas.
Partoprenantoj - alkoj, lupoj
Kaj junaj ursoj, procionoj,vulpoj.
Preparis ĉiuj sian kanton,
Muĝadon, kvikon eĉ kriadon,
Aktive ĉiuj penas kanti
Por esti por la urs' agrabla.
Ne gravas, ke forestas aŭdado,
Sed gravas la manier' de prezentado,
Ne gravas, ke forestas harmonio,
Jen mel' pripensis novan stilon.
Komision' - serioza, grava,
En ĉiu juĝo estas prava,
Decid' komuna estas "justa"
Plej bone kantas, kompreneble, ursoj!
Forflugis birdoj el arbaro,
Ne sonas tril de najtingalo,
Malĝoje saltas la leporoj,
Arbaro kantas kantojn "novajn".


Inter batoj de la koro…

(kvarstrofaj poemoj)

***

Unua paŝo – bona provo,
Jes, voj’ ne ĉiam estas glata,
Sed floroj ĉiam restas floroj,
Eĉ se ne estas bezonataj.

***

Neforgeseblaj jaroj de junaĝo,
Somera bela tag', malfrua vesperiĝ',
Sur pont' de pasintec' kaj estonteco
Kun ĝojo kaj malĝoj' ĉiama renkontiĝ'!

***

La vivo fluas, kiel akvo,
Tempesta, brua aŭ trankvila,
Senfinaj kaj eternaj restas,
Belec’ en ĉio - en muzik’, en poezio.

***

Ornamas blankaj floroj verdajn branĉojn,
Diskutas nokte tondro, pluvo, vento,
Nur suno tage ĉiujn repacigas
Printempo, estas la printempo!

***

La floroj simplaj, kampaj floroj,
Sed ŝajnas resaniĝas koro,
Lanugaj etaj globoj flugas
Pri bonaj tagoj ni ne dubas.

***

Ni ne atendu feston por donaci florojn,
Ne estas por la komplimentoj speciala hor',
Se ne avidos pri sinceraj, varmaj vortoj,
Ekĝojos ĉiu kara aŭ fremda kor'!

***

Se vivo iĝu la fabelo
Kaj povus ni reskribi ĝin,
Per bon' ni "kolorigus" la ĉielon,
Forstrekus la malĝojon per la vorto- fin'.

***

Vintro scias, ne ĉiuj ĝin ŝatas,
Еĉ se tagojn atendas kaj festas,
Por ke ne koleriĝu pro frosto,
Per belec' neĝa ĉion kompensas.