Rita Mkrtĉjan

Rita (Hripsime) Mkrtĉjan naskiĝis en 1954 en Erevan, Armenio – inĝenierino, interesiĝas pri literaturo, muziko, okupiĝas pri tradukoj de diversaj verkoj, ĵurnalistiko (ne profesie).
Esperantistiĝis en 1977.
Partoprenis kvar UK kaj unu IJK, ankaŭ E-renkontiĝojn en diversaj landoj. Antaŭe instruis Esperanton en organizitaj studgrupoj. Multaj el tiamaj studentoj nuntempe aktive agadas en Armenia Esperanto Unuiĝo.
Tradukas poemojn de famaj armenaj poetoj en Esperanto, ankaŭ kantvortojn de armenaj kantoj.
Verkas poemojn armene, ruse kaj esperante jam longan tempon.
Poemoj kaj tradukitaj kantoj ofte sonas dum Esperanto renkontiĝoj en Armenio.
Prezentas prelegojn, helpas organizi artan programon, kiam okazas Esperanto aranĝoj en la lando.
Dum unu el lastaj Esperanto-semajnoj en Armenio, organizis grandan fotokonkurson “Amikeco savos mondon”, en kiu partoprenis esperantistoj el pli ol 20 landoj (ili sendis fotojn per reto).

Saluton, vojaĝantoj! – Eseo.

Poezio estas mia plej granda amo en la vivo (post mia filino esperantistino J J ).

VIRINO

Virino estas forta uragano,
Malvarmo , pika glaciet’
Virino estas monta akvofalo,
Ŝi estas nokta neĝovent’.

Virino estas tago nubkovrita,
Ŝi estas furioza mar’
Nekomprenebla , kiel sonĝo, kosmo
Danĝera kaj mirakla , kiel fajr’.

Virino estas vera kataklismo,
Sed … Post tuŝet ‘ karesa de printemp’
Virino iĝas flubruet ‘ de rivereto
Ŝi estas floro, pepas kun birdet’.

Virino iĝas brilan sunradion,
Dancanta papilio estas ŝi,
Ŝi estas stelo , fora kaj proksima,
Virino estas amo, estas mond’ por ni!

Se iu min demandos…

Se iu min demandos, kio estas poezio,
Respondos mi,- la penso, kiu nutras vivon mian!
Donac’ de Dio estas poezio!
Mistero, vero, akvo, pano, spiro!

La poezio- kiel ombro mia
Apude iras, same ĉion vidas,
Kiel amik’ konsolas, trankviligas
Se mi suferas, “ŝi” sopiras.

Se ploras mi, ”ŝi”atenteme vortojn trovas,
Por ke la vorto ne vundigu min.
Se mi triumfas, ”ŝi” solenas, ĝojas,
Silentas, se mi ne parolas.

Ornamas sentojn ni, kiel skulptistoj,
Skulptaĵon kreas el la griza ŝton’,
Malbela seka branĉo, kiun ni forĵetis,
Ekfloros, bonodoros pere poezia vort’

Ni kantas poezion kune kaj aparte,
Ni enamiĝas kaj ŝanĝiĝas dank’ al “ŝi.
Memor’ senmorta estas poezio
Kaj sola amo, kiun ne forgesos ni.

Ni povas skribi pri la ver’ kaj revo,
Instrui tion, kion ne studadis ni.
Ni iĝas pli feliĉa en poemoj, verkoj,
Eĉ se en vivo ne feliĉas ni.

Amik’ fidela, ne demandas pri alveno,
“Ŝi” pretas helpi, revivigi nin.
Matena sunleviĝo kaj belec’ de vivo
Jen amikec’ eterna – ni kaj poezi’!

Sur voj’ de vivo

Junec’ renkontis maljunecon,
Kaj diris: “Mi kompatas vin,
Mizera estas vi kaj malfeliĉa
La vivo via proksimiĝas al la fin’.
Espero lasis vin, ĉar ĉio pasis,
Spegulo estas via malamik’ ,
Vi restis sola , laŭ vic’ foriris,
Amikoj , kiuj estis apud vi ,
Ne havas vi dezirojn, fortojn,
Forkuris revoj, restis vana atendad’,
Estonto – kiel nub’‘malhela
La temp’ mallonga – kiel ĉiutaga plag’ “.
Silente aŭskultis maljuneco,
Respondis kun rideto, sen ofend’:
“Valoras vivo de komenc’ ĝis fino,
De sunsubiro – ĝis maten’.
Mi ne kurados kun infanoj,
Ne sonĝos ĉe belega lag’,
Sed ĉiuj sentoj en animo vivas
Feliĉon iĝas ĉiu nova tag’.
Mi havas bonajn rememorojn,
Pri familio kara, pri unua am’,
Dum tagoj gajaj kaj sopiraj
Mi sentis varmon de amika man’.
Ne ĉiuj faltoj estas pro ĉagreno,
Aperas faltoj ankaŭ pro rido, pro gajec’,
Estonto ne signifas fin’ de vivo ,
Ĝis kiam, apud mi ekzistas vi, junec’!

Erevan

Vi, mia urbo, juna kaj antikva,
Rakontas ĉiu ŝton’ pri via histori’.
La stratoj karaj de junec’ kaj infaneco
La koron tuŝas, restas en anim’.

Plenaĝas mi, kaj Erevan ŝanĝiĝas,
Pri io ĝojas, kaj sopiras pri ali’,
Mi ŝatas forveturoj pro ĉiamaj renkontiĝoj
Poemoj, kantoj sonas, mia urb’, por vi !

Aperas versoj

Aperas versoj, ne por la honoro
Ne por aplaŭdoj, senbrue en silent’,
Nur eble pli batadas koro,
Ekfloras en animo ama sent’.
Naskiĝas strofoj dum sendorma nokto,
Aŭ en gaja kaj sunbrila tag’,
Pro longe atendata varma vorto,
De iu nekonata amrigard’.
Aperas versoj de belega revo,
Sed povas esti pro animdolor’
De ĝojaj aŭ tristaj pensoj,
En iu nekonvena hor’.
Poemoj povas dormi en kajero,
Kaj povas suprenflugi kiel bird’,
Disdoni la “pecetojn” de espero
Atingi homojn kun feliĉa kri’!

Atendado de printempo

La vintro ne rapidas adiaŭi,
Ĉiama gasto, ĝi aperas unu foj’ en jar’
Kaj kiel vojaĝantoj ni atendas
En stacidomo, en malvarma hal’.

La trajno de printempo ne rapidas
Konata necertec’ alvokas nin,
Denove ripetiĝas renaskiĝo de naturo
Eterna voj’ de tempo kaj de nia viv’

Pripensoj

Disdonis li poemojn siajn,
Kiel bagatelaĵ’, kiel ludiloj
Kaj vidas ĉiuj nur belecon,
Aŭ pensojn bonajn pri la vivo.

Disdonis li la revojn siajn
Esperas, ke varmigos iujn,
Neniu vidis vundojn, larmojn
Sonora vorto kovras la sopiron.

Li ne komprenas eble tion,
Ne ĉiuj en sincer’ bezonas
Kaj kiel perloj en la polvo,la poemoj
Perdiĝas ĉe piedoj de la multaj homoj.

Mi ŝatas vivon

Mi ŝatas vivon
Pro la renkontiĝo
Pro adiaŭa moment’ malgaja
Pro longe atendata ĝoja bril’
Subite aperata en okuloj karaj.

Pro kantoj, kiuj sonas ĝis aŭroro,
Pro vorto simpla, varma kaj tutkora,
Pro brakumad’ amika kaj, doloro,
Kiu aperas dum disiĝa horo.

Feliĉa homo, vivas en feliĉ’,
Sed li ne sentas la feliĉon sian
Komprenas amon nur post la disiĝ’
Renkonton ĝujos nur post adiaŭo.

Mi ŝatas vivon, ĉar en la memor’
Nur restas ĉion bonan, gajan, ĝojan
Pro tio, ke eĉ en  malsona ĥor’
Ni nepre trovos puran belan sonon.

Autuna folieto

Memorante amatan novelon de O. Henri

Folio verda sur la branĉ’ de arbo
Ekĝojis de la lasta suna bril’,
Naturo kvietiĝis en atendo,
Sentebla estis norda spir’.

Folion ne timigis frosta vento,
Ĝi revis resti dum monatoj, ĝis somer’,
Ekvidi vintron, kapti blankan neĝon,
Ne morti kun aliaj sur la ter’.

Nerimarkeble pasis tempo,
Silento neĝa regis en ĝarden’,
Solecon sentis folieto,
Ĝi rememoris kun ĉagren’

La trilon, gajan, viglan de birdetoj
La farbojn de somera mond’,
Amuzan bruon de folioj,
La dancon de petoloj en belega rond’.

Folio malvarmiĝis sur la branĉo,
Neĝeroj brilaj valsis en aer’,
Dormetis arboj sub kovril’ lanuga,
Malhela iĝis suno en ĉiel’.

Kaj ne rimarkis eble piedirantoj,
Ke preterflugis eta siluet’
Malsupreniĝis kun glaciaj larmoj
La lasta aŭtuna foliet’.

Poemo de Aramais Sahakjan.
Armena poeto,verkisto, ĵurnalisto, tradukisto. 

Mi ne kapablas ŝanĝigi ĉiujn,
Kaj malrapide ŝanĝiĝas mi.
Mi iĝas kiel ĉiuj aliaj,
Alies aflikto ne tuŝas min.
Mi ne potencas ŝanĝigi iun,
Kaj mi iĝas unu el ĉiuj,
Sinama, kruela, enviema hom’,
Unu el malserena amasa rond’.
La mondo grandas,mi eta estas,
Mi adaptiĝos, ĉar gast’estas mi,
La mastro malica la mondon regas’
Pasintul’estas mi, elteni devas.
Pli granda ol mond’ mia koro estas,
Batas por ĉiuj, por ĉiuj batas…
Neniu respondas la koron mian,
Responde batas nenies koro.
Ŝajnas, ke ĉiuj havas unu animon
Aŭ saman animon havas ĉiuj,
Sed kun kor’ granda kaj nova animo
Mi staras antaŭ, antaŭ ĉiuj.
Antaŭ ĉiuj, kontraŭ ĉiuj,
Suferas, aspiras ŝanĝigi ĉiujn,
Ŝanĝigi ĉiujn, ĉiun ŝanĝigi,
Kaj novajn animojn disdoni al ĉiuj…
De paŝ’ al paŝo komprenas mi,
Ke mi senfortas ŝanĝigi ĉiujn,
Kaj malrapide ŝanĝiĝas mi mem.
Kion fari? Toleru, nenion,
Multon ekvidos en mond’ nia hela,
Kion fari? Toleru,nenion.
Vin neniu komprenos, aŭ malmulte  komprenos,
Kion fari?Toleru,nenion.
Pli bone ol vi vivos unu “nenio”,
Kion fari?Toleru,nenion.
Se bona sorto ridetos al vi,
Ne gravas eĉ tio. Kion fari? Nenion.