Esperanto – mia kolora mondo

Raita Pyhälä

Tiu ĉi foto estas de mia fotilo kun E-saluto de Liette Lêla. La “aĵo” estas spickuketo, biskvito svede nomata Pepparkaka kaj finne piparkakku, kiajn oni en Skandinavio faras ĝuste por la jarŝanĝa Jula sezono. 

Antaŭe mia mondo estis plata kaj pala kiel ne sufiĉe fritita patkuko. Sur la supra flanko mi iom gustumis Francion kaj Brition, tre malprecize vidis Iberion, Grekion, Italion kaj Balkanon. Germanio, Aŭstrio kaj Svislando estis nur ia meza brunaĵo. Hungario kaj Pollando apenaŭ rimarkeblis, kaj sur la alia flanko troviĝis nedifinitaj vastaĵoj, kiaj Azio, Suda Ameriko.Tamen mi imagis min internacia kaj iom civilizata. Poste enbloviĝis en mian patkukon la helplingvo Esperanto. Ho, kiel bele mia mondo kreskis kaj plirondiĝis kiel balono, aperis en ĝi pli da koloroj kaj detaloj. Mi komencis kompreni, ke en la mondo parolatas miloj da lingvoj kaj ĉiu el ili peras alian kulturon. Se unu lingvo estas neglektata, ignorata, la mondo estas nekompleta. Se unu lingvo mortas, malaperas ankaŭ la kulturo, en kiu ĝi naskis kaj kun kiu ĝi evoluis. Ni por ĉiam perdas kolorojn, kiuj povus pliriĉigi nian koncepton pri la ekzistado. Mi iom post iom lernas, ke per Esperanto mi povas pliigi miajn sciojn pri la mondo kaj buntigi miajn travivaĵojn. Mi komencas kompreni, kio estas vera fruktodona kaj ne memcentra internacieco.

Esperantaj korespondado kaj eventoj kunportas novajn geamikojn, novajn landojn. Venis la franco André, kiu konatigis al mi la mirindajn kastelojn de Luaro kun geometriaj koloraj florbedoj kaj rektaj sablaj irejoj. Tereza kaj Ginette montris al mi forajn deklivojn kaj vilaĝojn en la Alpoj kaj Vogezoj. Mi aŭdis ke se mi vidas kvazaŭ grizan fumon inter la deklivoj, tio montras, ke vulpoj kuiras sian kaĉon post la pluvo. Mi perokule voris la apetitigajn frandaĵojn en la montrofenestroj de konditorioj. Ĉu mi povus baki tiajn? Mi lernis koni belajn heleborojn. Ili estas blankaj aŭ rozetaj, verdaj. Ili floras eĉ en la neĝo. Mi lernis pri la teruro de lavangoj kaj pri la laborpeza malriĉa vivo en montaraj vilaĝoj. Mi flaras la flavajn, blankajn kaj verdajn fromaĝojn tre aprezatajn de la francoj. En la Lazura marbordo mi estas ravita de blankaj migdaloarboj kaj flavaj mimozoj en marto, dum mialande ankoraŭ regas frosta neĝa vintro.

En Pollando mirigas min la kamparaj vojoj borderitaj de gigantaj verdaj arboj nekonataj al mi. Aŭtune la maturaj grenkampoj flave salutas el inter la trunkoj. En la urboj surprizas min la persistemo de la homoj, kiuj provis ĉion detruitan rekonstrui post la dua mondmilito. Kiaj pentraĵoj sur la restarigitaj muroj, kaj kiaj artaĵoj en la preĝejoj! En Hungario mi trovas alian historion. Ŝajnis, ke la glacia epoko forskrapis la humon el Skandinavio kaj kunportis ĝin al centra Eŭropo, kiu fariĝis fruktodona kaj enviinda terkultura regiono. Ĉu tial la multegaj militoj ĝuste tie plagis? Miaj gastigantoj en Pasporta Servo rakontas siajn opiniojn.

Mia sveda korespondantino malfermas al mi la diversecon de sia lando. Per vortoj ŝi malkaŝas, ke Svedio ne estas unueca kaj ĉie simila sed konsistas el gubernioj kaj provincoj, kies diferencojn nur la svedoj konas kaj pri kiuj ili povas inter si ŝerci, neniam forgesante la amon de la naskiĝlando. Ŝi ankaŭ montras al mi sian flankon de la sved-finna historio sepcentjara. Ni ne ĉiam samopinias. Ambaŭlande la historiistoj malsame kolorigas la pasintecon. Estas bone diskuti kaj provi interkonsenti en Esperanto.

Japano montras al mi sian mapon pri la mondo: mi konsterniĝas. MIA lando apenaŭ estas videbla, LIA granda lando plenigas la centron de la bildo. Li ankaŭ montras, ke Japanio ne estas tiel urbeca kiel mi imagis. La kamparo estas vasta kaj multkolora, tie kreskas plantoj neniam viditaj de mi. Teo-arbedoj staras kiel heĝo sur deklivo. En unu el ili bonodoras blanka floreto. Fine de oktobro la arboj kaj arbustoj flamiĝas antaŭ ol la folioj falas. En la fora oriento la leviganta suno ŝajnas ruĝega. Mi ĉiam imagis, ke ĝi flavas. Fuĵi-monto vestas sin per ŝanĝiĝanta lumo, oni ne povas scii, kiukolora ĝi vere estas. (Bedaŭrinde oni diras, ke sur la deklivoj kuŝas multaj rubaĵoj.) En ekspozicioj mi vidas nekredeble belajn krizantemojn kaj bonsajojn, ne ĉion reale sed per filmoj, kiujn miaj Esperanto-amikoj komputile sendadas al mi. Ankaŭ el Ĉeĥio kaj aliaj landoj venas filmoj, kvankam ne ĉiam esperantigitaj, per kiuj mi tamen povas amuzi min en malhelaj, grizaj tagoj hejme, ne paroli pri la Esperanta interreto, en kiun mi povas laŭdezire plonĝi.

Mi havas korespondanton en Ĉinio, legas ĉinan revuon kaj aŭskultas Ĉinan Radion. Laŭ miaj rimedoj mi partoprenas Universalajn Kongresojn. Mi konatiĝas kun kuba gitaristo, li kantas en Esperanto kaj konkeras mian koron. Same faras multaj ensembloj diverslandaj. El Valencio mi memoras la helruĝajn oleandrojn kaj la luksan Nacian Vesperon, kie dancas profesiaj gedancistoj en multkoloraj naciaj kostumoj. Kiaj movoj, kia fiero! Neforgeseble. Mi legas romanojn el landoj kaj kulturoj, kiujn mi ne povus ekkoni sen Esperanto. Kun la fluo de la tempo mi lernas iom rakonti pri mia propra medio kaj rimarkas, ke tio interesas alilandanojn. Iom post iom mi ekkomprenas, ke sur nia terglobo etendiĝas la homa vivo kaj la naturo ĉiam varie, ĉarme, rave, plenkolore. Neniam mi povos elĉerpi ĉion el tio, sed tamen Esperanto al mi fariĝis nemalhavebla helpilo.