El la taglibro de Paŭla

Raita Pyhälä

Okazantaĵoj flosas kaj ŝanĝiĝas en la rivero de la tempo, driftas for. Mi, la notanto, notas kelkajn el la vivo de Paŭla dum la korona jaro.

Paŭla vekiĝas frue kiel kutime, eĉ tro frue. La malhelo de vintraj matenoj tedas, ĝis la naŭa aŭ deka horoj. Longe daŭras antaŭ ol la suno eklumigas la arbopintojn. Ŝi scias, ke ne longe estos lume, ofte venas nuboj, la suno neniam grimpas pli alten, ombroj longas. Malgraŭ tio Paŭla sentas sin kontenta, preskaŭ feliĉa. La radio dissendas klasikan muzikon ĝis la novaĵelsendo. En ŝiajn orelojn tenere penetras La Valse triste de Jean Sibelius. Ho, ŝi tute ne tristas, la Silvestro kaj Julo pasis en bona etoso ĉe la gefiloj kaj genepoj, ĉio en la tradicia maniero. Ŝi ricevis kiel donacon malgrandan ruĝan radion por sia noktotablo. Iom ŝin nun maltrankviligas tio, ke eble la laŭta muziko ĝenas la najbarojn malantaŭ la muro, ŝia aŭdo ja malboniĝis, ofte ŝi devas plilaŭtigi la sonon. Interrompas tamen ŝiajn pensojn mallonga mencio en la novaĵoj: en iu laponia skicentro iu nekonata malsano kaptis ĉininon: ŝi kaj ŝiaj du infanoj estas enkvarantenigitaj. Tiun sciigon Paŭla tamen rapide forgesas, pli interesas ŝin la veterprognozo: pluvo en la sudo, neniu neĝo tie, kvankam ĉiuj atendas la blankan kovrilon, kiu iom heligus la grizajn tagojn januarajn. La interrompita ĉeno de ŝiaj pensoj religiĝas al la duboj pri la normala laŭteco de la elsendo. Ĉu ŝi hodiaŭ iru al la pordo de la najbarino por demandi, ĉu la matenmuziko ĝenas ilin? Oni ja neniam scias, kio ĝenas kiun kaj pri kio homoj plendos. Sekvatage, demandinte la najbarinon, Paŭla ekscias, ke la muziko vere ĝenas ŝian familion en la semajnfinaj frumatenoj, kiam ili ŝatus dormi pli longe. Paŭla bedaŭras, pardonpetas kaj decidas havigi al si aŭskultilon, kies sonon nur ŝi mem aŭdos.

En Les Issambres ĉe la Lazura bordo de la Mediteraneo dum februaro-marto en dek kvar jaroj okazis MES, Mediteranea Esperanto-Semajno. Paŭla aliĝis jam dufoje. La tiea printempa medio, la internaciaj partoprenantoj, la varia programo kaj precipe la nekredeble bonaj manĝoj de la kasteleca feriocentro logas ŝin. Ŝi provas konvinki sian svedan amikinon Karina kunvojaĝi. Kvar okuloj ja vidas pli ol du, ili povos helpi unu al la alia sur la vojo, sed Karina hezitas, ankaŭ ŝi aŭdis ion pri nova nekonata malsano, kiu aperis en Ĉinio kaj minacas almenaŭ Eŭropon. Paŭla anstataŭe parolas pri la blua maro, la sunbrilo, palmoj, verdaj parkoj, buntaj floroj, varmo kaj la frandaĵoj de la restoracioj. Ŝi diras al Karina, ke ŝi sola aliĝos eĉ se Karina ne. Paŭla ne volas pasigi semajnon en vintra Stokholmo kun Karina sed en printempa suda Francio. Ili diskutas kaj disputas en siaj telefonvokoj ĝis Karina decidiĝas: Ankaŭ ŝi flugos malgraŭ siaj maltrankvilo kaj duboj.

En la flughaveno de Stokholmo vidiĝas amaso da homoj serĉantaj siajn giĉetojn, tirantaj siajn bagaĝojn, kafumantaj kaj manĝetantaj en restoracioj. La tax-free-vendejoj altrudas siajn nekalkuleblajn logaĵojn. Ie kaj tie paŝas pasaĝero kun vizaĝo duonkovrita per masko. Ĉu oni timas la novan malsanon? Ĉu tia masko vere ŝirmas? Karina kaj Paŭla interparolas pri tio dum la flugo. Karina kredas, ke la malsano timigas kaj oni ja devus ŝirmi sin. Paŭla iom ŝercas, trovas la maskitojn amuzaj kaj kompatindaj, ŝi nek agnoskas la danĝeron nek vere kredas, ke la maskoj utilos. Jam la aviadilo flugas super la Alpoj. Spirhaltiga montara pejzaĝo disetendiĝas sub la alta sennuba ĉielo. Neĝkovritaj akraj pintoj kaj timige krutaj deklivoj blanke brilas sub la suno. En la ombraj abismoj oni vidas nur malhelon, nokton. Kelkloke malfermiĝas valeto, aperas vilaĝetoj, bienetoj, preĝejo. Paŭla pensas pri homoj de la pasinteco, soldatoj kaj fuĝantoj grimpantaj kaj pereantaj, perditaj. Ŝi pensas pri la deziroj de la kredantoj, pri la preĝejoj, kiuj konstruiĝis el la granda bezono, fido kaj espero de la montaranoj. Ili klare komprenis, ke ili pluvivas nur de la graco de Dio en naturo, kiu multon donas kaj multon postulas. Nun la aviadilo jam postlasas la Alpojn, superflugas la vesperan Mediteraneon, malaltiĝas por surteriĝi en Nico. Ĉiun ondeton de la blua marvastaĵo kronas ora lumkresteto. La vespera lumo efikas kiel sorĉo.

Por norduloj la printempo en Nico ŝajnas nekredebla miraklo. Paŭla apenaŭ fidas siajn okulojn kaj nazon, sian haŭton, kiu jam sciigas, ke estas varme kaj iel ĉarme somerece. Tio, kion Paŭla kaj Karina imagis kaj esperis en siaj arktaj urboj, nun fariĝas flarebla, tuŝebla, atentokapta. Ili ne havas nek vortojn nek tempon priskribi siajn travivaĵojn, siajn sentojn. Ili nur ĝuas. La gastigontoj akceptas la du gastinojn per afablaj vortoj, elkoraj ridetoj. Manĝotablo atendas. Tamen la gastigantoj ne manpremas, ne brakumas, ne paroli pri kisetoj. Iom modeste kaj ŝerce ili klarigas, ke nuntempe en suda Francio oni salutas unuj la aliajn per ŝuopinta tuŝeto aŭ per kubutoj. "Vi certe aŭdis pri la korona viruso, aŭ ĉu vi nomas ĝin kronviruso?...Bonan apetiton!" Post la manĝo, vinoj, fromaĝoj, bakitaj pomoj, kuko kaj kafo oni sentas sin sekura, laca sed scivolema pri la artaĵoj en la hejmo de la gastigantoj. Kunplezure ili rakontas, kie en Afriko la statuoj kaj ornamaĵoj estis aĉetitaj aŭ ricevitaj. Ĉiu objekto havas sian interesan historion.

Sekvatage la gastigantoj ofertas aŭtan vidaĵoturneon en Nico. Kio povus esti pli bona? - Nenio! La aŭto preteriras la varian arkitekturon de la Promenado de la Angloj. La gastoj tra la fenestroj de la aŭto vidas pli ol ili povas atenti: homoj promenas kun grandaj bukedoj da sunflavaj mimosoj surbrake, iuj vestitaj en peltaĵoj kaj botoj, aliaj pli leĝere, printempece. Kiom da belaj virinoj! Sur la strando iu pretigas sin por matena sinbanado, alia sekigas sian tremantan korpon per granda bantuko. Ambaŭ turnas la dorson al la urbo, ili dediĉas sin nur al la maro. La turistoj surpriziĝas pro statuoj tre modernaj: mentono sub peza etaĝdomo, kisopretaj ruĝaj lipoj, seĝo sanceliĝanta en aero.... sed kvankam la trafiko ne ankoraŭ multas, oni ne povas haltigi la aŭton por foti ĉion fotindan. Kia domaĝo, ke ne en Nico la novgastinoj restos, ĉar ilin atendas la MES multe pli okcidente, kaj ankaŭ ili ĝojatendas la MESon. Survoje tien nur pliiĝas kaj pliiĝas la sorĉe somereca etoso. Ne nur mimosoj, sed violoj, tulipoj, primoloj, iridoj, belisoj, lekantetoj, krizantemoj, sovaĝaj ĉiamverdaj mediteraneaj pinoj kun surprize grandaj strobilegoj, aliaj arboj nekonataj, kaj ĉiam la maro maldekstre, pli malpli proksima, rokoj, rokegoj, plaĝoj, plaĝetoj, sed ankaŭ altaj bariloj kun pikdrato supre, firmaj pordegoj kun seruregoj kaj elektraj kodaroj. Homoj kiuj posedas tro multe evidente ekskludas aliajn kiuj havas tro malmulte.

Karina kaj Paŭla kun siaj veturigantoj alvenas en la Feriokastela parkejo je la tagmanĝa horo. Elaŭtiĝas tie aliaj vojaĝintoj, ridetas, salutas per mansvingo aŭ la jam konata ŝuopinta tuŝeto. La per kreto manskribita menuo ĉe la enirejo de la restoracio ŝajnas enigma al nefranco. La literoj diferencas de tiuj en la Nordio, ne paroli pri la nomoj de la pladoj. Baldaŭ la alvenintoj vidas, ke la manĝaĵoj estas bele metitaj sur bufedaj tablegoj, oni elektu lauplaĉe: legomojn, salatojn, fruktojn, fromaĝojn, jogurtojn, desertojn, tortojn, kukojn, fiŝaĵojn tie kaj viandaĵojn tie ĉi. Paŭla demandas Karinan, ĉu ŝi ividas glaciaĵojn. -Jes, ŝi trovas, jen la glaciaĵoj . Jen boteloj da vino surbrete, prenu kiun vi volas. Tra fenestregoj videblas verdaj palmoj, akvo kiu lirle fluas de la Kastelo al ŝprucanta fontano ĉe la fino. Ĝardenisto kaŭras ĉe la florbedo, sarkas, tondas, plantas, akvumas. Pli fore la maro, ĉiam la maro. Dum ventegoj oni aŭdas ĝin.

Komenciĝas la lecionoj. La plej supran nivelon arigas ĉirkaŭ si rusa intruisto Mikaelo Bronŝtejn. Li subtenas la atenton de la grupanoj per gitaro kaj kantoj, anekdotoj, ampleksaj scioj pri gramatikaĵoj, vortaro, la historio de Esperanto kaj esperantistoj en Rusio. Tamen la studantoj plilongigas la paŭzojn, ili ja renkontas konatojn kaj geamikojn de longe neviditajn kaj nun studantaj en aliaj grupoj. Starante inter la densa babilantaro oni facile forgesas la horaron. Oni aŭdas krokolidadon, ridojn. Iu virino kritikas, ke S-ro Bronŝtejn uzas anekdotojn elpensitajn de viroj pri virinoj, kontraŭ edzinoj, bopatrinoj, fraŭlinoj, amitinoj. Sed tiajn ŝercojn kaj anekdotojn oni ja plej ofte rakontas. Ĉu la kialo estas, ke la virinoj mem ne havas tempon elpensi anekdotojn pri viroj? Inoj ja havas multe da laboro kiel dommastrinoj, patrinoj, edzinoj, helpantinoj? Laŭ Paŭla ankaŭ kelkaj el la kantetoj uzataj dum la supera kurso ofendas virinon, kiu esperas interseksan egalecon.

Dum la longa posttagmeza paŭzo la kursanoj profitas de la bela marbordo, se ne pluvas. Ili promenadas laŭ la ĉestranda strato en grupoj, en paroj, solaj. Unu tagon Karina kaj Paŭla haltas antaŭ monumento dediĉita al la elŝipiĝo de la 45a divizio usona. La alveno de tiu liberiga soldataro okazis je la sesa horo tridek en la 15a de aŭgusto 1944. Nun samloke du ne malgrandaj knaboj konstruas sablokastelon, feliĉaj pro la suno kaj varmo, memkonfidaj kaj vigle kunlaboremaj. Alitage Karina rimarkas ekspozicion pri la piloto kaj verkisto Saint-Exupery en la surstranda muzeeto. Preskaŭ ĉiutage la du promenantinoj trovas benkon en kvieta loko por sidiĝi kaj aŭskulti, observi la ondojn. En tagoj kiam la vento ege fortas ili observas la surfantojn. Vespere okazas ankoraŭ unu leciono por ĉiu grupo, post tio la komuna vespermanĝo, filmoj, koncertoj, prelegoj ilustritaj de fotoj en granda salono. Post koncertoj oni povas ankaŭ danci. La ĝentila viraj partoprenantoj dancigas ĉiujn. Dum la paŭzoj kaj manĝoj la kursanoj pli kaj pli parolas pri la korona viruso. Ili komparas siajn sciojn. La organizanto de la MES dissendas al iliaj retpoŝtaj adresoj informojn venintajn el Italio, kie la situacio malboniĝas. La informoj trankviligas la ricevantojn, ĉar la itala kuracisto donas sekvindajn konsilojn kaj asertas, ke la viruso mortos, kiam la temperaturo plialtiĝos super 24 gradoj. Post du tagoj tamen venas kontraŭaj informoj kaj konsiloj, nenio ŝajnas firma kaj fidinda.Sento de nesekureco kreskas. Ĉe la enirejo de la granda manĝejo aperas boteloj da desinfektaĵo. Ne ĉiuj klientoj uzas tion, sed la kelnerinoj dankas tiujn kiuj uzas. Oni aŭdas, ke ne ĉiuj kiuj aliĝis al MES kuraĝis veni pro timo de infektoj. Tamen oni grupfotiĝas gaje babilante. Ĉiuj volas montri sin plej eble sanaj kaj belaj. En la antaŭa vico nepre staru la amindaj gejunuloj, kiujn rusa instruistino venigis el Siberio. Dum MES ili turnas ĉies kapon: juneco, ridemo, sano, ekzotiko.