Przemysław Grzybowski

Przemysław Paweł Grzybowski (en esperantista medio: Pŝemo) pedagogo, profesoro en Universitato de Kazimierz Wielki en Bydgoszcz (Pollando). Li interesiĝas pri interkultura edukado kaj kompara pedagogio. Kunordiganto de diskutlisto „Międzyszkolnik” de Forumo de Junaj Pedagogoj ĉe Komitato de Pedagogiaj Sciencoj de Pola Akademio de Sciencoj. Prizorganto de Akademia Centro de Volontuloj ĉe la Universitato de Kazimierz Wielki; volontulo en internacia movado de doktoroj-klaŭnoj de Patch Adams. Kiel instruisto de Esperanto kaj preleganto li patroprenis plurajn internaciajn iniciatojn pri edukado – i.a. en Brazilo, Ĉinio, Francio, Peruo, Pollando, Rumanio kaj Vjetnamio. Aŭtoro de pluraj verkoj pri edukado, tradukoj kaj bibliografiaj kompilaĵoj. La plimulto el ili estas elŝutebla senpage el la retejoj:
http://strefa.academia.edu/PrzemysławGrzybowski
https://www.researchgate.net/profile/Przemyslaw_Grzybowski2

 Materialoj pri Esperanto kulturo – Lingvo kaj movado

 Renkontoj kun Diferenculoj – Rakontoj por interkultura edukado

 Rivail kaj edukado Pedagogiaj ideoj – Pedagogiaj ideoj kaj aktivado de la kodiginto de spiritismo

 Ankaŭ vi estas Fremdulo! Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi.