Tombnokto

Pietari Wirtanen

1

La suno varmigis la rokon kaj odorigis  grizan likenon. Peter sidis sur la trunko de falinta arbo kaj rigardis al la lago. Ankoraŭ du kaj duona monatoj sen amikoj, sen kinoj. Sen televidilo, sen kafejoj, sen vera, reala mondo kaj komputiloj. Kial la gepatroj devis esti instruistoj kun longa somerferio, kaj kial ili nun devis resti tiom longe en tiu ĉi sovaĝejo? Kiam avo mortis kaj avinon oni kondukis en maljunulejon, tiu ĉi ”paradizo” restis vaka. ”Ĉifonkabo”, jen la nomo de ĉi feliĉejo. Kaj en  vilaĝo nomata ”Vintrovilaĝo”.

Ofte Peter ja vizitis ĉi tie, ĉe la avo kaj la avino. Fiŝkaptis surstrande perkojn, fritis kolbasojn surfajre, padelis memfaritan floseton en la golfo, tamen  post kelkaj tagoj ĉiam povis reveni en la civilizitan mondon.

La krespetojn kaj kompoton de la avino – ilin li ne plu ricevis. Kompoton, en kiu estis tro multe da sukero, kiel la patrino ĉiam memoris atentigi la patron. Nun la avino ne plu povis veni ĉi loken, por friti, por konfiti. Ne plu ŝi eĉ parolis, ne konis iun, la morto de la avo silentigis ŝin, ŝi nur sidis en apogseĝo en strange odoranta ĉambro kaj lulis sin mem.

Peter ekstaris de sur la trunko kaj promenis stranden. Kajo ne estis longa, la plej grandan parton de ĝi glacio rompis printempe. ”Estu tiel”, la patro diris. ”En saŭno ja troviĝas pumpilo, pli bone per ĝi ĉerpi akvon ol per sitelo el la lago.”

Peter tuŝis la akvon per sia mano. La frusomera malvarmo pikis la fingrojn. Peter ne estis unu el tiuj, kiuj naĝas eĉ vintre en glacitruoj. Brilu la suno varmige ankoraŭ kelkajn tagojn.

La patro venis laŭpade stranden kaj ekis fendi brullignon.

– Vi staplu ĉi tiujn malantaŭ la saŭno, la patro diris.

Peter promesis, li faros tion vespere. Nun li prenis fishokilon kaj vermujon de sub la saŭna verando.

– Ne restu longe, la patro diris laŭkutime.

– Ne ne. Ioman tempon mi fiŝos en Pineogolfo.

Peter puŝis la boaton akven kaj ekremis. La kvieta akvonivelo fendiĝis sub la boato, el tra-aere revenantaj remiloj falis perle akvogutoj. Kelkaj mevoj flugis super la boato.

– Mi havas nenion por doni al vi, ankoraŭ, Peter diris al la birdoj.         La mevoj ŝvebis pli foren, kvazaŭ ili komprenus la parolon.

Post kiam Peter remis ĉirkaŭ la kabon, li turnis sin por rigardi irodirekten, lasante la remilojn ripozi enaere.

En la kutima fiŝloko de Peter estis boato. En ĝi sidis nigrahara knabino, sidis kun fiŝvergo en sia mano. Fi porkon, Peter pensis. Mi devas iri aliloken.

Peter ekremis, direktis sin preter la knabino en la golfon, tiris kelkfoje tro forte la remilojn, antaŭ ol komprenis, ke li provas ion specialan montri al la knabino, kaj ekregis sin. Kiam la boato estis ĉe la knabino, Peter turnis kaŝe la kapon por rigardi ŝin. Li neniun konis ĉi tie, kompreneble ankaŭ jena knabino estis fremda. Sed ĉarmaspekta, Peter pensis. Ne bela,  vere ne, sed rava. Kaj memfida.

Tiom memfida, ke ŝi fiksrigardis al Peter kaj levis la manon.

– Saluton, la knabino kriis. – Venu fiŝhoki, venas fiŝoj de ĉi tie.

– Ja mi tion scias, Peter respondis, iom akre. – Estas mia loko.

La knabino ekridis. – Ĉu vere, miakomprene la strando apartenas al mia avino.

Peter eksilentis, metis remilojn en la akvon por iri pluen, sed la knabino postulis: – Nu venu. Vi estas la sola juna persono ĉi-vilaĝe.

Peter pensis, ke li do estas la sola amikebleco, sed konstatis, ke same estas ankaŭ rilate al li. Se li ne la tutan someron volis esti nur kun la gepatroj, li devis kontentiĝi je knabino. La klaskamaradoj estus ridintaj, sed ili ja ne scias, kaj ne scios, certe. Peter turnis la boaton, kelkfoje tiris per la remiloj, lasis la boaton albordiĝi. La poŭpo koliziis kun la boato de la knabino.

– Mi estas Anne, ŝi diris.

– Peter, li diris, kaj pensis, ke manpreme li ne salutos.

– Vi estas la nepo de Kettunen, la knabino diris. – Mi vidis vin en la funebra soleno de via avo.

Peter provis rememori la vizaĝon, sed ne sukcesis. Tiutempe li estis tiom ĝenita pro sia malĝojo, ke li nur glutis larmojn kaj kaŝis sin malantaŭ la dorsoj de pli aĝaj homoj.

– La avino loĝas tie, fine de la golfo. Al la domo iras pado tra tiu arbustaro.

Peter memoris la domon. – Ja, mi vizitis tie, li diris. – Kaj via avino multfoje vizitis nin. Aŭ fakte mian avinon. Sed vin mi ne memoras.

– Nun estas la unua somero, kiun mi plene pasigas ĉi tie. Patro kaj patrino dividas siajn aĵaĉojn, kaj min ili puŝis al la avino.

– Aĵaĉojn?

– Ili eksedziĝas. Kaj bone tiel, ĉiam ili kverelis. ”Pro la infano ni estas kune”. Kaj fekaĵon. Kiel viaj gepatroj?

– Tie ili sidas en fotelo, trinkas kafon kaj samopinias.

– Ho, tiamaniere…

Peter ĵetis la hokon en la akvon, la korko flosis ruĝa ĉe verda nimfefolio.

Fiŝo kaptis la hokon de Anne, la flosilo sinkis en la akvon, kaj Anne levis perkon aeren. Ŝi malhokis ĝin, mortigis kaj metis en sitelon, kie jam troviĝis kelkaj perkoj kaj leŭciskoj.

– La leŭciskoj estas por la kato, Anne diris. – La perkojn la avino fritas, kvankam ili estas tiom ostozaj, ke tre multajn oni ne emas manĝi. Aŭ la avinjo jes, maĉaĉas fiŝostetojn el buŝangulo. Ĉu agrable rigardi, ĉu? Kvankam aliel ŝi ja estas tre taŭga virino.

– Ne metu vermon en la hokon, tiam vi ne devos rigardi la maĉadon.

– La avino tiom ĝojas, kiam ŝi ricevas fiŝojn, ke mi ne povas ne hoki. Krome mi ja senskvamigas ilin. El perkoj kaptiĝas dornoj en fingrojn. La fingropintoj inflamiĝas, kaj mi devas suĉi ilin. Ne diable, for mi ĵetos la fiŝojn…

Tamen Anne tion ne faris, kaj post duona horo Peter donis siajn kaptitaĵojn en la sitelon de Anne. Anne devis foriri por manĝo.

– Kaj mi devas stapli lignon malantaŭ nia saŭno, Peter diris. Ili purigis la hokojn, vindis ŝnurojn ĉirkaŭ la vergojn kaj puŝis la boatojn aparten.

– Morgaŭ samtempe, Anne diris, kaj Peter rimarkis, ke li ĝojas pri tio. Li levis la manon salute, diris ”ĝis morgaŭ” kaj ekremis.

2

Hundo promenis post nigrevestita viro de strando al domo, kun eligita lango, spiregis,  sternis sin ĉe la ŝtupara ŝtono sur sia propra mato. La viro iris enen, revenis, portis iom da kolbaso, dispecigis ĝin antaŭ la hundon, verŝis freŝan akvon en trinktason, skrapetis la hundon malantaŭ la orelo.

La suno descendis, vertikala branĉo de pineo fendis la vesperruĝon. Iu malfrua birdo flugis trans la lagon el unu insulo en alian.La nigrevestita viro eksidis sur ligna benko ĉe la pordo kaj ekmeditis. Kiam la ruĝo jam formortis, li stariĝis, iris enen, manĝis la reston de la hunda kolbaso kaj kuŝiĝis vestita sur la liton por dormi.

3

Matene Peter vekiĝis, frotis siajn manojn unu kontraŭ la alia. En la manoj restis rezino post la vespera staplado, kvankam li saŭnis kaj multfoje lavis la manojn.

Peter memoris Anne, kaj io en lia animo saltetis. Jen amo, li pensis, kaj tuj poste, ke tamen ne. Li leviĝis, descendis de sia subtegmenta ĉambro, iris pisi kaj poste enen. La patro kaj la patrino salutis bonmatene ĉe la tablo. Peter verŝis teon, la patrino puŝis panon pli proksimen, ambaŭ parolis ion tian, kion oni matene parolas. Peter manĝis du buterpanojn kaj iris eksteren. La patro vokis post li, demandis, ĉu Peter volas posttagmeze veni kun la gepatroj al la rondiranta butikaŭto. Peter volis, bone li havus tempon antaŭ la vespero kaj la renkonto. La aŭto haltos en unukilometra distanco, en la korto de iama popollernejo.

Lastvespere, kiam Peter staplis la lignon, la patro kaj la patrino enakvigis fiŝretojn. Tute proksime, proprastrande, de tie iam venis multe da fiŝoj. Nun la patro venis post Peter al la bordo, boate ili iris al la retoj. Peter remis, la patro levis la retojn. Venis nur du dikaj leŭciskoj. Ili ne havis katon, do la patro fosis la fiŝojn en kompoŝton.

Al la butikaŭto ili iris boate. En la lerneja korto jam duondeko da homoj atendis kun siaj aĉetsakoj. La patro iris al la viroj, la patrino al la virinoj. Peter eksidis sur ŝtono, fosis piedfingre sablon antaŭ si, aŭskultadis la parolojn de adoltoj. Onidire iu de ie ŝtelis terpomojn el kelo. Iu viro estis kun iu ino tiamaniere. Oni pugnobatiĝis en la dancejo. La edzino de Maittala malaperis.

– Malaperis? iu demandis pli laŭte.

– Jam unu semajnon oni ŝin ne vidis, klarigis iu alia. – Mi vizitis tie, sed ne sukcesis eniri. Maittala staris porde kaj ne paŝis flanken. Mi demandis al li, kie la mastrino? Diris, ke tiu iris parencumi, sed kredu tion, kiu volas. Ĉu ŝi eĉ havas parencojn, almenaŭ neniu pri tio aŭdis? Kaj la vestoj malaperis. Paltoj kaj tiaĵoj.

– Kiel vi eble tion eksciis? la patro demandis.

– Kiam mi kaŝe rigardis enen en la vestiblon, en la rako pendis nur viraj vestoj.

Peter pensis, ke se la virino iris al siaj parencoj, ŝi kompreneble kunprenis siajn vestojn, sed nenion li diris.

– La geparo ne vivis en konkordo, sciis iu.

– Kiu povus kun Maittala, plenfreneza viro, diris iu alia.

La butikaŭto alvenis polvige al la korto. La homoj eniris. Peter restis sidi sur la ŝtono, atendis en la sunlumo. La unuaj viroj revenis eksteren preskaŭ tuj, kun bierkorboj.

– Prenu, knabo, bieron, unu el ili diris preterire al Peter, ne restis tamen atendi la respondon sed direktiĝis pade en la arbaron.

La patro kaj la patrino venis, kun dikaj aĉetsakoj. La patrino etendis al Peter glaciaĵon, ekrigardis trans la ŝultron de Peter. Peter turnis sin, vidis nigrapaltan viron proksimiĝi, kun nigraj gumbotoj kaj nigra ĉapelo.

– Jen Maittala, la patro flustris al Peter, kaj Peter memoris, kion li aŭdis. La edzino de Maittala parencumis. Aŭ forkuris. Aŭ estis mortigita, Peter daŭrigis la penson. Murdita, kompreneble, strangolita kaj enterigita en marĉon. Lastprintempe Peter komencis legi detektivromanojn, kaj nun ŝajnis en la afmosfero troviĝi iu tiaspeca intrigo.

En la boato la patro remis kaj Peter stiris. Motoron ili ne uzis, la patro malamis ĝian bruon, kaj pli volonte remis eĉ longajn distancojn. Kiam oni remis, oni ankau kapablis diskuti kun aliaj.

La gepatroj parolis pri Maittala, antaŭnome Matti. Kiel junulo Matti estis pravaspekta viro, samaĝa kiel la patrino, samklase ili trairis la lernejon, unufoje eĉ dancis kune en iu somera vespero, kiam la vilaĝaj gejunuloj kolektiĝis en malplena fojnejo. Eĉ tiam Maittala estis ebria, bruaĉis, interbatalis, estis forĵetita far la aliaj junuloj. Iom poste li estis enkarcerigita por ioma tempo pro etaj ŝteladoj, revenis el prizono kiel morna viro en sian hejmdomon, kie unue mortis la patrino kaj iom poste la patro. Edzinon Maittala trovis neniu scias de kie. Ŝi ne partoprenis en la komuna vivo de la vilaĝanoj, la geparo vivis duope. Infanojn ili ne havis.

Eble Maittala ne plu havas edzinon.

-Li mortigis la virinon, Peter proponis de sur la poŭpa boatbenko.

– Sensencaĵoj, la patrino diris. – La edzino suferis sufiĉe kaj eskapis.

– Laŭ vilaĝanoj Maittala estas riĉa, la patro diris post ioma tempo. – Ne aĉetas alkoholon, vivas per malkara kolbaso kaj lagaj fiŝoj.

– La homoj parolu kion ili parolas. Neniajn trezorojn li havas, senlaborulo, la patrino opiniis.

– Amuze pensi, ke li havus monbiletojn en laktujo. Aŭ orbulojn sub la kela planko, Peter diris.

– Maittala estas nur olda, malriĉa, malsana kompatinda viro, la patro diris, tiel finante la konversacion pri jena temo.

La boato alvenis hejmborden, la varojn ili portis al la domo. La patrino komencis prepari manĝaĵon, la patro ordonis, ke Peter helpu lin ĉe riparado de la aĉa, kurta, ŝtona kajo. Peter vadis en la lago, levis ŝtonojn, malvarmis, intermite grimpis teren por ripozi. La patro portis ŝtonojn el arbaro, vestita en sia blua sportpantalono. Truhava ĉemizo malpuriĝis tiuloke, kie li tenis la ŝtonojn. Peter konstatis, ke li ĝojas pri tio, ke lia patro estas lia patro. La patrino venis ŝtuparen, vokis ilin manĝi. Maaanĝi, ŝi vokegis, kvankam pro distanco tio ne estis necese.

4

Anne jam estis kaptinta kelkajn iom pli grandajn perkojn, kiam Peter remis surloken. Sur ebena ŝtono ŝi estis farinta etan fajron. La fiŝojn ŝi jam purigis kaj nun fritis.

– Venu manĝi, Anne kriis jam de malproksime. – Mi kunprenis salon por gusto, ŝi daŭrigis kaj turnis la fritaĵojn.

Peter iom miris, li ne rajtis sola fari fajron, kaj certe ne kapablis pretigi kaj friti fiŝojn. Li ekpensis, ke li estas dorlotita infano, kiu nur atendas, ke li ricevas de aliaj ĉion preta, kontraŭe al Anne, kies gepatroj kverelis kaj tial ne havis tempon intermiksi sin en ŝia vivo.

Peter tiris la boaton parte sur la teron kaj iris al Anne. En akvo, inter lagaj herboj, staris sukobotelo. Ŝajne Anne jam anticipe planis aranĝi al Peter ion surprizan kaj refreŝigan. Anne rulis fiŝon en grandan alnofolion kaj etendis ĝin al Peter. Peter maĉis, serĉis fingre fiŝostojn en sia buŝo, laŭdis la guston. Anne mastrumadis, kiel edzino, Peter pensis, tamen ne malice. Anne estis samspeca kiel lia patrino, kiu sola devis fari ĉion en la hejmo, kaj patro eĉ vespere pensis nur pri siaj lernejaj laboroj.

Kiam ili jam manĝis kaj lavis al si la manojn, Peter demandis:

– Ĉu vi konas Matti Maittala?

– Mi kelkfoje vidis lin. Ne amuza viro ververe.

– Antaŭ unu semajno lia edzino malaperis.

– Malaperis? Kiel? Erariris en arbaro?

– Ne ne, neniu scias. La vilaĝanoj diras, ke Maittala rakontis, ke lia edzino iris viziti siajn parencojn.

– Kial ne, ĉu estus ia miraklo?

– Onidire malaperis aĵoj. Mi kredas, kaj ankaŭ multaj aliaj, ke Maittala mortigis sian edzinon kaj kaŝis ie la kadavron. Alligis ŝtonojn ĉirkaŭ la maleoloj kaj ĵetis la virinon en la lagon. En iun profundan lokon. Li ja estas fiŝisto, li konas la fundon.

– Ho ve, Anne entuziasmiĝis. – Kompreneble tiel okazis. Unue la virinaĉo senviven per hakilo kaj noktomeze lagomezen kaj plumps. La hakilo la saman vojon. Pluvo forlavas la sangon de malantaŭ la saŭno. Neniu scias ion demandi, ĉar mankas la kadavro.

Peter ekĝojis, ke iu samopinias kun li. Kaj eĉ pli, kiam Anne daŭrigis:

– Aŭskultu, viro, estu la solvado de la Maittala-kazo nia ĉefa okupo ĉisomera.

– Miaflanke konvenas, Peter jesis, kvankam la sekvaj vortoj de Anne iom terurtremigis lin.

– Ni devas spioni Maittala. Pli volonte nokte, nokte tiaj moviĝas en siaj krimaj agoj.

– Nokte, Peter diris, kaj meditis, kiel li povus pro la gepatroj iri arbaren nokte. Kaj ĉu li eĉ havus sufiĉan kuraĝon. Kaj tamen li daŭrigis: – Nokte, kompreneble.

Tamen li dubis, ĉu ili ion sukcesos ekscii ĝuste en tiu diurna tempo, sed laŭte nenion diris, pensante, ke Anne kredos lin timema.

5

Peter estas plaĉa knabo, Anne pensis malfrue vespere, kiam ŝi kuŝis en sia lito en korta konstruaĵo. Neniu alia dormis tie, la avino kaj la patrino tranoktis en la doma dormĉambro. Peter timas, Anne opiniis kaj poste iom meditis, ĉu ankau ŝi mem timas. Eble jes, ŝi konfesis, sed tio ne povis deteni ŝin de ekiro.

Anne surmetis vestojn, malfermis la knarantan pordon kaj iris korten. Ŝi kaŝiris pretermure al la arbarrando, kaj de tie al la pado. Komence la vojeto iris tra senarba herbejo, estis iom krepuske, surĉiele videblis ankoraŭ la lasta ruĝo de la subiĝinta suno. Anne promenis rapide, enspiris la nokte malvarman aeron, lasis siajn piedojn serĉi la de ŝi bone konatajn ŝtonojn kaj arboradikojn. La padon oni ne multe uzis, ĝi jam preskaŭ malaperis sub la arbustoj.

Ĉe la fino de la golfo, apud la pado, staris granda ŝtono, unu el la plej karaj lokoj en la infanaĝo de Anne. Nun nokte ĝi aspektis timiga, gnomeca, kiel ŝtono, en kiu ensorĉita princino atendas la savantan princon. Arbustaro susuris malantaŭ la ŝtono. Anne haltis rigardi, sed nenion vidis. La nokta arbaro havas sian propran vivon, strangan al homo, kaj ĉio stranga timigas la homon, almenaŭ knabinon kiu aĝas nur dekkvar jarojn.

La vento ekis de la lago kaj vivigis la arbaron. Anne daŭrigis sian iradon, ne multe rigardis flanken, fiksis siajn okulojn en la padon kaj tamen foje falis pro iu pli alta arboradiko. Post la golfo la pado leviĝis en sekan pinaron, iom pli poste puŝiĝis en juniperan arbustaron. Kaj ĉiu junipero ŝajnis havi okulojn kaj manojn, kaj avide atendantan buŝon.

Anne forpelis el siaj pensoj la juniperajn koboldojn kaj descendis en foliarbaron. Inter betuloj Anne iris singarde antaŭen, preta eskapi se bezone. Baldaŭ ambaŭflanke videblis akvo, la pado puŝis sin en kabon, kaj antaŭ ŝi aperis blanka dommuro. Anne haltis, okulumis, ĉu eble ie videblas lumo, aŭskultis. Nenio. Anne iris pli proksimen. La ĉielruĝo jam malaperis,  horizonte kuŝis nur kelkaj heletaj nuboj.

Anne kaŝrigardis ĉirkaŭ la domangulo, iris en la etan senmuran verandon, aŭskultis ree. La ondoj plaŭdetis sur bordaj ŝtonoj, tremoloj susurigis siajn foliarojn. Ĉe la pordo ascendis verda, ligna ŝtuparo supren al luko en la plafono. Anne etendis la manon, kaptis ŝtupon kaj komencis kun tremantaj membroj grimpi.

6

La nigrevestita viro venis remante de sur la lago al la morna bordo. Li tiris la boaton surteren, levis fiŝkorbon el la boato kaj portis ĝin en arbustaron, purigis tie la fiŝojn, ĵetis viscerojn en  kompoŝton. Kelkajn fiŝojn li donis al la hundo. Tiu bojetis, svingis la voston kaj manĝis. La plej grandajn fiŝojn li volvis en paperon kaj portis en kelon. En la kelo li malfermis botelon da mineralakvo, eltrinkis ĝin per unu gluto, remetis la malplenan botelon en la korbon kaj iris eksteren. La pordo de la korta konstruaĵo moviĝetis, kvazaŭ iu apogus sin kontraŭ ĝi, de ene aŭdiĝis malalta lamenta veo. La nigrevestita viro vespiris, prenis akvon en ujon, portis ĝin en la konstruaĵon. ”Trinku”, li diris, kaj en lia voĉo nestis zorgo, nur zorgo.

7

Policestro Mikael Ratia trastudis ĉagrenita siajn paperojn. Huttunen venis matene viziti la vilaĝon kaj nun li kuŝas sur la planko de karcero, kaj certe daŭros longe, antaŭ ol Ratia povus lin lasi eksteren.

Tagmeze iu ŝtelis biciklon antaŭ la vendejo. Kompreneble ĝi ne estis ŝlosita. Ratia insultis tial la posedanton de la biciklo, sed promesis reakiri la biciklon ĝis la vespero. Nome, li havis certan suspekton pri la ŝtelinto. Same ankaŭ pri tiu ulo, kiu malplenigis la pneŭmatikojn de la aŭto de bankdirektoro.

Ratia iris al la loka drinkejo kaj trovis la filon de Huttunen tie.Baldaŭ tiu jam pumpis aeron per la pumpilo de la polica Lada en la pneŭmatikojn de Mercedes Benz. Kompreneble temis pri venĝo.  La direktoro ne promesis prunton al Huttunen.

Mikael telefonis al sia edzino, Bitte. Li volis nur aŭdi ties voĉon. Bitte ne havis multe da tempo, en la vendejo estis klientoj. Unu aferon ŝi tamen rakontis, ĉar ŝi pensis, ke tio interesas ŝian edzon:

– Nia butikaŭto revenis el la orienta flanko de la lago. En Vintrovilaĝo iu rakontis, ke tie malaperis virino. Iu Maattanen.

– Verŝajne Maittala, Mikael diris. – Ŝia edzo iam havis malakordon kun polico, en sia juneco. Ne plu, nuntempe li estas abstinulo kaj homtima. La edzinon mi neniam vidis.

– Jes, Maittala estas ŝia nomo. Ĉu vi povus ion fari por la afero?

– Mi telefonos al Maittala kaj vespere rakontos al vi, kion mi aŭdis.

– Bone. Kaj prizorgu pri vi mem tie inter la krimuloj.

Tiel Bitte ĉiam diris, kvankam en la vivo de Mikael la plej danĝeraj uloj estis pomŝtelantoj. Krome Mikael estis afabla viro, kaj li akordiĝis bone kun kiu ajn.

Mikael prenis katalogon kaj decidis telefoni tuj. Sed ne telefonis, ĉar Maittala ne havis telefonon. Mi vizitos tie la sekvan fojon, kiam mi veturos al tiu lagoflanko, Mikael decidis kaj forgesis la aferon.

Ami venis al laboro. Lia familia nomo estis Rossi. Mikael rakontis, ke patro-Huttunen estas en karcero, kaj filo-Huttunen pumpas aeron. Kiam patro-Huttunen malebriiĝos, Ami devas demandi al li, kie tiu lasis la biciklon. Malhela virinbiciklino. Kie la viro drinkis, tie certe la biciklo troviĝos. Iru kaj alportu la biciklon al sinjorino Raninen. – Kaj saluton al vi, mi iras fiŝkapti.

8

Anne levis la klapon, aŭskultis iom, rampis enen kaj malfermis silente la klapon. Ene ŝajnis esti mallumege, antaŭ ol la okuloj alkutimiĝis al la lumo kiu tragutis tra la fendoj en la muro. En la subtegmentejo troviĝis multaj kartonaj kestoj plenaj de vestaĵoj. Aliflanke videblis pordo al krude konstruita ĉambreto. Anne ŝteliris al la pordo, malbenis la subpiede knarantajn tabulojn, turnis la anson. La pordo estis hokita. Anne frapis, mallaŭte, atendis iom kaj frapis denove. ”Kiu tie?” aŭdiĝis de interne voĉo, kiun Anne difinis timema.

– Mi, Anne, Anne respondis. Hoko leviĝis, Anne apertis la pordon kaj iris enen. Tra la eta fenestro de la ĉambro videblis betulaj branĉoj, malantaŭ ili akvo kaj translaga bordo. Anne eksidis sur la litrando, Peter rampis apuden.

– Kial vi ĉitempe alvenis? Peter demandis.

– Mi ja devas praktiki. Ankaŭ vi devus. Venu al mi iun nokton, kaj  ni iros al Maittala. Nokte tio ja devas okazi.

– Stultulo, Peter diris. – Nokte ĉiuj dormas, mi almenaŭ. Kaj ĉu ni vere povas tie fari ion necesan?

– Ni spionos, Anne diris, kaj akcentis la lastan vorton. – Unue ni solvos la misteron de la edzino de Maittala kaj poste alarmos la policon veni surloken.

– Ni devas havi bonegan pruvon, Peter diris.

– Ĝuste tion ni akiros, Anne diris certavoĉe.

De malsupre aŭdiĝis sonoj. La klapo malfermiĝis, iu venis alen. Anne rapide etendis sin murorande, tiris litkovrilon super sia kapo. Peter daŭre sidis surlite. La pordo apertiĝis, la patrino rigardis enen.

– Mi aŭdis ion, ĉu vi malsanas ĉi tie?

– Mi pisis ekstere, Peter diris. – Kaj iom kantetadis, pardonu min. Vi iru dormi, bonan nokton.

La patrino tuŝis la frunton de Peter. – Almenaŭ vi ne havas febron, ŝi diris, kisis la knabon survangen kaj foriris.

Anne leviĝis, ridetis mallaŭte. – Imagu, se via patrino trovis min. Kion ŝi estus pensinta? Ke mi amindumas ŝian fileton?

– Pah, Peter diris, kaj ĝojis, ke Anne ne povis vidi lian ruĝiĝon en la krepusko. – Kaj silentu, kioma horo estas? Vi devas foriri tuj, kiam la gepatroj reekdormos.

Anne rigardis sian horloĝon.  – Ŝajne dudek minutojn post la unua. Mi kuŝos ĉi tie ĝis la dua kaj foriros.

– Bone tiel, Peter diris kaj klinis sin por rigardi eksteren tra la fenestro. La lago vivis malantaŭ la betulo, spiris per siaj ondoj kaj glatigis la memon de Peter, kiu stormis pro la konscio, ke li havas virinon en sia lito, kaj li ne sciis, kion fari kun tiu.

– Stultulo, kial vi tie sidas? Anne demandis. – Venu miaflanken kaj ni interparolu mallaŭte, por ke mi ne ekdormu.

Peter kuŝiĝis apud Anne, sur la litkovrilo, tenis la manojn strikte ĉeflanke kaj kuraĝis nenion diri.

– Pasis jam unu monato de tio, kiam mi vidis mian patron, Anne rakontis. – La patrino ĵetis lin eksteren, ĉar li venis ebria hejmen. Ne tre ofte li tion faris, sed ĉiam la patrino nervoziĝis kaj unue insultis lin kaj poste mutis du semajnojn. Mi kredas, ke la patro vizitis ankaŭ iun alian virinon. Almenaŭ la patrino iam ion tian diris. Nun ili vivas apartaj kaj eksiĝos oficiale iam aŭtune. Mi fariĝos divorcinfano. Ne bone. Ne…

Peter etendis sian manon, tuŝis Anne je io, kio sentiĝis tro mola, tuj removis sian manon siaflanken. Anne serĉis la manon de Peter en la sian.

– Premu, ŝi petis, kaj Peter iom mire konstatis, ke ŝi preskaŭ ploris, kaj Peter ne sciis, kion fari aŭ kion diri, do li agis ĝuste tiel kiel bone estis, li silentis kaj tenis la manon de Anne kaj lasis ŝin kuŝi apud li ĝis venis la dua horo kaj Anne grimpis for el la lito, irante donis al Peter kison sur ties frunton, kio tenis Peter maldorma la reston de la nokto, kaj  foriris tiom mallaŭte, ke eĉ Peter ne aŭdis ŝiajn movojn dumvoje eksteren.

9

Nokte dormo ne venas. Li devas forlasi  la liton, iri eksteren kaj al la kajo, sidiĝi sur benko en la fino de la kajo kaj rigardadi al la lago. Kiam la suno leviĝas, li fartas eĉ pli malbone, en krepusko pli bonas ĉe li, same kiel onidire ĉe koboldoj. Birdoj kantas, flugetas en aero, saltadas kiu surtere, kiu surbranĉe, nestas, reproduktiĝas, en tio plenumas la plej gravan taskon, kiun ili havas. Sed la viro ne scias, kio estas la celo de ĉio ĉi, de la vivo. Ĉu nur ŝanĝi la sunan energion en pensojn?

La vivo ankoraŭ ne venis al la fino de la evoluo, li meditas. Evolucio daŭras, provas, ie post milionoj aŭ miliardoj da jaroj atendas la respondo, la rezulto de la tuta homa saltado kaj sinpelado. Naskiĝos io, por kio la tuta maŝino de la naturo funkcias, io, kio malfermos siajn okulojn kaj komprenos ĉion. La viro ne kapablas eĉ pensi, kion la estontulo konscios, en diecon li ne kredas, almenaŭ ne en tiu vortosenco, kiun la mondo al ĝi donis.

La viro sidas, rigardas kolorajn nebulstriojn kontraŭ la matenruĝo, provas ordigi sian vivon. La pensojn plenigas longjupa figuro, kunvivantino, kuiristino. Eĉ saŭnon li ne emas varmigi nur por si mem, ne estas tiu alia ĉi tie por bani, por lavi alies dorson. La vivo sentiĝas malpura, senespera ĝi sentiĝas, kaj la viro levas sin, iras stranden kaj lavas al si la manojn kaj la vizaĝon.

10

Huttunen sidis ĉetable kaj trinkis kafon, trempis panon en ĝi, iam tiam puŝis sukerpecon en sian buŝon. La suno jam antaŭ longe leviĝis, sed Huttunen ne dormemis, la antaŭan tagon li sufiĉe ripozis en arestejo, kien policisto lin, ebriulon, kondukis. La filo kuŝis sur lito en ĉambra angulo kaj ronkis. Kio de tiu fariĝos, en lernejo li siatempe kaŭzis ĝenon kaj konfuzon kaj nenion lernis.  Huttunen pro tio ne multe sin ĉagrenis,sed multspecaj inoj kun siaj hartuberoj daŭre vizitis lin el lernejo kaj el socialoficejo por plendi kaj por “kontroli situacion”, kio tiu lasta do eble signifis.

Eble tion, ke jam antaŭ longe lia edzino pendumis sin per kolsvingilo, kaj ankaŭ lia patrino, kiu venis por prizorgi la mastrumadon, mortis antaŭ ioma tempo.

Mem li devis eduki la filon, ĉion provis, sed malefike, ĉiam tiu lasis sin kaptiĝi, kiun ajn malbonaĵon li faris, kaj ree la patro devis pagi. Fia ulaĉo, kial li ne kapablis eskapi de krimloko nerimarkite?

La nomita ulaĉo vekiĝis, oscedis kaj leviĝis, suprenhisis sian kalsonon, skrapis la postaĵon, diris Bonan Matenon kaj eksidis ĉe la kafotablo.

– Vi estus povinta dormi ankoraŭ, la patro diris. – Nenian urĝon ni havas.

– Vi mem estus povinta, la filo diris, verŝis por si kafon el nigriĝinta kupra kafujo kaj almetis iom da sukero kaj multe da lakto. – Ree vi estis en arestejo, la filo daŭrigis.

– Kaj vi diabla porko malplenigis la pneŭmatikojn de iu aŭto.Ĉu vi ne havis ion pli utilan por fari?

– Tiu virinaĉo komencis insulti min en la vendejo, la filo klarigis.

– La edzino de bankdirektoro. Tutcerte vi estis plene senkulpa. Povra knabo, kiun virinoj piedbatas en vendejo.

– Iomete mi ŝin puŝis, ŝi nome staris survoje kun sia aĉetĉaro. Ŝi provis bati min per sia mansaketo kaj jam la ĉaro renversiĝis kaj la inaĉo kaŭzis grandan malordon, sed min la vendisto kulpigis kaj postulis pagi kaj diris, ke nenion li vendos al ni antaŭ ol vi iros tien por klarigi la aferon. Kaj ne forgesu ke ni ne ricevis de la bankdirektoro la prunton.

– Vi diabla uleto, ĉu neniam vi fariĝas plenkreska?

– Demandas drinkulo kiu ĉiusemajne arestigas sin. Almenaŭ unufoje.

Huttunen leviĝis kaj promenis eksteren en la kortan balancilon. La knabo venis liaflanken, puŝetis la patron kun sia kubuto. Huttunen turnis sin al la knabo, batetis manplate la dorson de sia filo, kaj tio signifis: Jen ni estas, patro kaj filo, kaj jen ni sidas en la balancilo kaj tamen ne plu memoras la pasintaĵojn.

 

– Ni devas ricevi pli da mono, la filo diris.

– Pli multe ili ne donas en la socialhelpo, la patro opiniis.

– Mi scias, kie troviĝas multe da mono, la filo diris post momento. – Ĉe Maittala. Li ŝparis monon dekojn da jaroj. La tutan monon li havas hejme. En bankon neniam li portis ion.

 

– De kie vi tion scias? la patro demandis.

– Lehtonen diris en la servostacia kafejo.

– Pri la rakontoj de tiu virinaĉo vi ne ĝenu vin. Malbelaĵojn ŝi ja eĉ pri ni rakontas. Kiom Maittala povus havi? Ĉu ankaŭ pri tio vi ion aŭdis?

– Lehtonen kalkulis kun la kasistknabino, ke multon li devas posedi. Certe li povus aĉeti propran domon en urbo, se li volus. Pensu nun, lia edzino neniam eĉ novan robon havis.

– Tiom multe, Huttunen diris, baldaŭ ripetis tion kaj rigardis al sia filo subbrove. – Se ni hazarde iam noktotempe estos ie tiuloke, vi neniam rakontu pri tio al iu.

 

 

– Ja ne, la knabo diris, pensis pri la monsumo kaj duonon de ĝi al si mem, kaj lasis longan ridaĉon ŝvebi en la somervarma aero.

11

La patrino vekis Anne kaj petis ŝin urĝi. Onklino Maija telefonis frue matene kaj la fratinoj interkonsentis pri renkontiĝo.

– Du tagojn en la urbo, la patrino diris.

Anne eksidis en sia lito.

– Mi ne havas tempon ekiri ien, ŝi diris dormplena.

– Kian urĝon vi havas, eĉ por la lernejo vi nenion devas fari.

– Ja ja, sed mi kaj Peter havas gravajn taskojn…

– Vi havos tempon fari tion post la reveno. Kaj pensu nun. Maija-onklino estas tute sola kaj fartas malbone. Ni devas iri tien por iom refreŝigi ŝin.

– Bah, sensencaĵo. Kaj kie do estas Lasse-onklo?

– Li okupiĝas pri la samaj aferoj, kiel via patro. Pli bone, ke vi ne scias ekzakte. Ni fratinoj ne estis bonŝancaj en viraferoj, samspecajn ulaĉojn ricevis ni ambaŭ. Estu vi, kara infano, pli zorgema, kiam vi  edzon elektos.

– Mi jam elektis. Peter estas obeema kaj humila, el li mi trejnas por mi ĝuste tian kian mi volas. Kaj krome li estas agrabla kaj afabla ĉiamaniere. Kaj prudenta.

– Atendu nur, ĝis li plenkreskos. Same ankaŭ mi pensis pri via patro. Post la geedziĝo ili montras siajn verajn manierojn. Peter povas fariĝi senkompata tirano. Drinkemulo kaj virinemulo. Vi vidos.

– Fi al vi, sed povas mi veni al la onklino,  mi devas tamen renkonti Peter unue.

– Ekkuru do, mi pretigos ĉion ĉi tie. mi pakas iom da vestaĵoj por vi ankaŭ.

Anne ŝanĝis sian noktoĉemizon en robon, surmetis ŝtrumpojn kaj ŝuojn kaj komencis kuri. Preter la golfofino, tra la arbaro al Ĉifonkabo. Ŝi frapis sur la pordo kaj la patro malfermis.

– Kie Peter? Anne spiregis antaŭ ol la patro ion diris.

– Bonan matenon, la patro respondis. – Li dormas ankoraŭ. Sed vere jam estas tempo…

– Jes bonan matenon, Anne diris kaj jam ascendis la ŝtupetaron en la subtegmentejon. La patro postrigardis, iom miris, ke Anne tiom bone sciis la dormolokon de Peter. Nu, kompreneble ili interdiskutis pri siaj ĉambroj.

Peter vekiĝis pro la bruo, sidis jam litrande kiam Anne alvenis. Tuj unue Anne malfermis la fenestron.

– Peza aero, ŝi diris.  – Ĉu vi furz…

– Ne, Peter diris kaj sentis, ke li ruĝiĝas.

– Mi devas iri kun la patrino kaj la avino al Haapavesi, por viziti la onklinon Maija, Anne ekklarigis. – Ni revenos postmorgaŭ. Sed al vi mi nun donas taskon. Ĉar vi longe estas ĉi tie sola kaj senfara, vi devas promeni laŭpade kaj tagotempe al Maittala. Eksciu, kia estas la plano de la parcelo. Kie situas la konstruaĵoj, puto kaj similaj. Ĉu troviĝas bestoj, ekzemple ŝafoj, kiuj  povas bleki nokte, kiam ni tien iros. Onidire tie troviĝas hundo, observu ĝin. Ĉu ĝi emas boji, ĉu estas katenita, ĉu noktas ene aŭ ekstere  ktp. Se eblas, eniru. Petu akvon por trinki kaj ĉirkaŭrigardu. Estas bone, se ni konas ankaŭ la ĉambrojn jam anticipe.

Anne tuŝetis la vangon de Peter per sia fingro, diris ”hej”, rapidis eksteren, diris bonmatenon al la patrino de Peter, staranta nun sur la verando, kaj ekkuris hejmdirekten.

Peter oscedis sin definitive maldorma, spiris tra la apertita fenestro elfluantan freŝan aeron, rigardis la kvietan akvonivelon malantaŭ la senmovaj betulbranĉoj, konstatis, ke la suno brilas kaj pensis, ke venos varma tago.

Du tagojn da tempo li havas, jenan kaj morgaŭan, por viziti Maittala. Ja li povas iri tien, preterpasi, eble desegni ian bildon. Sed enen li ne irus, neniel. Morgaŭ estos bona tago, hodiaŭ li ripozos enkorte, fiŝhokos, naĝos, sunbrunigos sin. Kvankam, certe, penso pri Maittala tamen la tutan tempon rondirus en la kapo. Ĉu estus pli bone tuj prizorgi la aferon kaj morgaŭ ripozi kun pretaj notoj en la poŝo. Aliflanke hodiaŭ oni povus plani la morgaŭon…

– Venu jam trinki teon, la patrino vokis. Peter vestis sin kaj descendis.

– Kion la fianĉino volis? la patrino demandis, kiam Peter sidis kun buterpano en sia mano.

– Neniu fianĉino, Peter diris. – Ni planis iri fiŝhoki, sed nun ŝi devas iri al Haapavesi.

– Nuligas rendevuojn, gardu vin de tiulinoj, la patrino diris, sed la patro rigardis al ŝi tia, ke ne humiligu la knabon.

– Morgaŭ matene ni ekremos frue al la insularo Louhu  kaj revenos maljam vespere, la patro diris. – Ankaŭ vi ja ne havas ion gravan por fari, ĉar Anne forestas.

Do hodiaŭ mi devas tion fari, Peter pensis. Jena tago estas rezervita por spionado. Peter finmanĝis la buterpanon kaj ascendis en sian ĉambreton por trovi krajonon kaj paperon. Falsajn lipharojn li ne havis, sed verdan sportvestaĵon jes, bonkoloran por kaŝa iro en arbaro.

12

Maittala eliris el la kortkonstruaĵo kaj promenis stranden. Li eksidis sur la kajo, nudigis sian kapon kaj lavetis la vizaĝon per frida lagoakvo. Samtempe malsekiĝis la longaj griziĝintaj fruntharoj, kaj kiam Maittala permane transigis ilin surkapen, el ili elfluis akvogutoj en la nukon kaj sur la orelojn. Maittala remetis la ĉapelon, rigardis al la lago. La suno varmigis la nigran mantelon, sed li ne deprenis ĝin. Kiam li ekŝvitis, li stariĝis kaj promenis korten, prenis ŝpaton el la ilejo, iris malantaŭ la jam longe putriĝantan bovinejon kaj komencis elekti lokon. La tero estis saturita de iama bovina sterko. En ĝi kreskis altaj, fieraj urtikoj.

Sub sorpoarbo estis la plej bona loko, la arbo estis plena de burĝonoj, baldaŭ ĝi kiel impona kronkapulo ornamos ĉi severan lokon. Maittala alportis ankoraŭ falĉilon, faligis la urtikojn kaj portis tiujn en kompoŝton.

La ŝpato moviĝis lante, nigra humo kolektiĝis en amasojn, vermoj ektiris sin rapide ree en la tersinon. Maittala deprenis sian ĉapelon kaj daŭrigis la laboron.

La ŝpato leviĝis plena fojon post fojo, humo finiĝis kaj venis sablo, la teramasoj ŝanĝis sian koloron de nigro en brunon. Preskaŭ unu metron, ĉu jam sufiĉas? pensis Maittala kaj rektigis sian dorson.

Io ekkrakis en la arbustoj. Maittala rigidiĝis, turnis sin rigardi. Vulpo? Aŭ eĉ lupo, da tiuj ankaŭ onidire troviĝas ĉi tie. Urso ĝi ne povis esti, en tiom eta arbusto.

Maittala ascendis el la truo, frapis la ŝpaton en la teron kaj prenis sian ĉapelon. Mallaŭte li promenis ĉirkaŭ la angulo, iris por sia ĉaspafilo, revenis al la fosaĵo kaj komencis alproksimiĝi al la arbustoj. Ree krakis, iom pli laŭte. Ne estas iu eta besto. Maittala ŝargis. Mi pafas por timigo, li pensis, levis la pafilon, tiris la ellasilon kaj la brusono ekdisvastiĝis en la korto kaj en la silenta arbaro.

13

Provinca policestro Mikael Ratia sidis en la oficejo kaj tajpis per sia maŝino. Li uzis ĉiujn dek fingrojn kaj skribis seneraran tekston. Li ne skribis pridemandadan protokolon sed hororigan rakonton pri vampiro kiu alproksimiĝas kun etenditaj dentoj al bela virino. Aŭ ĉu iu povas proksimiĝi kun etenditaj dentoj?  Ĉu li devus skribi: kun malkovritaj dentoj?  Mikael Ratia koncentriĝis plene en jena demando, kiam telefono alarmis.

– Ratia.

– Jen la komercisto Tiihonen, bonan tagon. Ĉu ĉio estas en ordo en via stacio?

– Nu, nenio grava okazas. Kion vi celas?

– Estas kelkaj virinoj kiuj parolas strangaĵojn kaj tial mi pensis, ke eble sinjoro policestro povus lunĉi kun mi – kompreneble mi pagos – kaj ni povus interdiskuti pri unu afero, kiu ekscitas la vilaĝaninojn. Mi havus eĉ ion personan por aldoni al tio.

– Kial ne, konvenas al mi.

– Do je la dekunua en la restoracio Haarikka?

– Mi venos.

 

Dek minutojn post la dekunua la viroj sidis vidalvide kaj manĝis. La manĝaĵo estis multe pli bongusta ol oni povus konkludi el la ekstera aspekto de la restoracio.

– Nu rakontu, kio vin ĝenas, Ratia diris, kiam ili jam trinkis kafon.

– Ja, estimata, vi certe jam aŭdis pri tio, ke kelkaj virinoj en Vintrovilaĝo miras, kie estas sinjorino Maittala. Oni spekulaciis pri la afero vere multflanke. Kelkaj pensas, ke la edzino forkuris, kelkaj eĉ proponas la eblecon de perforto. Al miaj vendistinoj en la butikaŭto la lokaj personoj ĉi tiajn novaĵojn peris, do iaj onidiroj ili ne estas.

Ratia pensis, ke temis ĝuste pri onidiroj, sed diris nur:

– Mi aŭdis pri la afero. Bitte, mia edzino, rakontis. Sed ankoraŭ ne videblis io, kio aludus al krimo.

– Sed pensu jenon: Hieraŭ Maittala venis al la preĝejvilaĝa vendejo kaj aĉetis grandajn plastajn rubsakojn, plastan ŝnuron kaj akran ŝpaton.

– Do?

– Por kio Maittala bezonas grandajn rubsakojn kaj akran ŝpaton?

– Oni povus  konkludi, ke li metas rubon en rubsakon kaj fosas por ili kavaĵon en la teron. Kion vi pensas?

La komercisto klinis sin pli proksimen al la policisto.

– Li metis sian edzinon en du sakojn,  nodis la pakaĵon per la ŝnuro, fosis per la ŝpato tombon en la teron kaj kovris la kadavron per humo. Ĉu vi kredas, bona policisto? Tre verŝajne tiel okazis, ĉu ne?

La policisto ridetis, fosis siajn dentojn per ŝtipeto, ne volis insulti la vendiston, ĉar tiu aspektis tiom serioza, kaj krome regalis lin per la lunĉo.

– Mi promesas kolekti sciojn pri jena afero kaj ekagi laŭbezone. Dankon al vi.

– Estas ja mia devo kiel leĝobea civitano. Se iu murdus min, mi volus, ke la tuta vilaĝo partoprenus aktive en la solvado de tiu malagrabla okazaĵo.

Ratia iom pensis, ĉu la respektiva agado lin ĝojigus, se li estus la mortinto. La policestro estis tamen materialisto kaj venis en tian konkludon, ke post lia morto nenio lin ĝenus.

La viroj adiaŭis ĉe la pordo de la restoracio. Ratia revenis al la stacio kaj diris al la aktistino, ke en ebla bezono li nun estas surloke, kaj profundiĝis en la impona rakonto pri la vampiro kaj la bela virino.

14

Kiam Peter surmetis pli dikplandumajn ŝuojn sur la verando, la patrino demandis, kien li estas survoje. Peter pretekstis arbarekskurson, dum kiu li observos diversajn bestojn. Tial li devis surhavi verdan bluzon, por ke la bestoj ne vidu lin. La patrino ordonis al Peter reveni hejmen post du horoj.

Krajono kaj paperbloko falis el lia poŝo. Peter respondis jam antaŭ demando: Mi enskribos la rezultojn de la observado.

Rapide Peter promenis al la hejmo de Anne kaj ekis de tie laŭ la de Anne admonita pado ale al Maittala. Ju pli malproksimen li iris, des pli multe li pensis pri unu sola afero: Jam unu homon Maittala mortigis. Se la viro trovos lin spionanta ĉe la anguloj, li certe senvivigos ankaŭ lin.

Trans la marĉon iris surmuska trunkvojo. Peter promenis laŭ tiu, forpelis kulojn desur siaj nudaj brakoj. Kelkaj el la trunkoj jam parte putriĝis, kaj unufoje Peter paŝis en marĉon kaj rapide eltiris sian piedon.La ŝmaĉanta voĉo aludis al tio, ke eĉ multe pli profunden li estus povinta sinki.

Peter sentis pli kaj pli grandan timon. Kiam Anne nokte promenis al Peter, ŝiaj timoj estis aliaj, imagitaj, fabelecaj, sed Peter timis ion konkretan, ion, kio penetras en karnon kaj dolorigas. Timoj estas ambaŭ, ne endas subtaksi tiun aŭ alian.

La pado duiĝis. Peter haltis por pensi, li rigardis dekstren, same maldekstren, miris. Anne rakontis al li nur, kie la pado al Maittala ekis, sed nenion diris pri la alternativoj. Eble ŝi ne memoris.

Peter rememoris la religiajn lecionojn, rakontojn pri la vasta kaj la malvasta vojoj. Li agis laŭ tiu admono, elektis la malvastan padon, kaj ŝajne elektis korekte, ĉar post ioma tempo antaŭ li aperis domo. Peter malrapidigis sian iradon, rigardadis ĉirkaŭen, proksimiĝis. Li ne kuraĝis eniri la korton tra la pordego, li turnis sin iri en la arbustaro, en konvena loko li haltis por aŭskulti.

Iu fosis teron.

La koro de Peter bategis, postulis, ke li forkuru, sed li memoris Anne, imagis, kiel li devus klarigi al Anne, ke li eskapis tuj, kiam  ekokazis io interesa.

Li komencis rondiri la parcelon. Li aŭskultis, paŝis kelkfoje, aŭskultis ree. La sonoj venis de malantaŭ longeta aĉa konstruaĵo, kiu verŝajne iam estis bovinejo. Peter proksimiĝis en alnaro. Kiam li sukcesis vidi ĉirkaŭ la angulo, li haltis. Maittala tie laboris, ĉapelo pendis sur la muro, manoj svingigis ŝpaton. Humo flugis, kolektiĝis rande al la fosaĵo.

Fosaĵo. Peter rigardis ĝin, ĝi aspektis tombo.

Tombo, ho dio mia, ĝi ja estas tombo. Maittala fosas tombon por sia edzino malantaŭ la bovinejo.

Peter timiĝis tiom, ke li prenis kelkajn rapidajn paŝojn malantaŭen kaj tretis sur sekan branĉeton, kiu krake rompiĝis. Fulmrapide Peter ĵetis sin surventren sur la teron malantaŭ ŝtono kaj kaŭzis tiel pli da umaj sonoj. Tre singarde li levis siajn okulojn inter du mirtelaj tigoj kaj okulumis al Maittala. Tiu ĉesigis la laboron kaj staris en la fosaĵo senmove, turniĝinta ale al Peter.

Maittala ascendis el la tombo, lasis la ŝpaton ĉe la muro, surmetis la ĉapelon kaj foriris ĉirkaŭ la angulon. Peter malstreĉiĝis kaj jam preskaŭ ekstaris, kiam Maittala revenis kun fusilo. Li komencis proksimiĝi al Peter, kiu premiĝis kontraŭ la tero plena de angoro. Kiam la pafo aŭdiĝis, Peter estis certa, ke li mortas. Adrenalino ĵetis lin staren, devigis liajn piedojn kuregi ale al la arbara rando, la cerbo memorigis: Kuru zigzage, kaj Peter provis kuri tiel, ke la kuglo ne tre facile trafu lin. La arbaro densiĝis, dumkure Peter provis aŭskulti, kiom proksime Maittala estas kun sia fusilo, sed pro la propra bruado li nenion aŭdis. Li haltis spiregi malantaŭ granda arbo, kaŝrigardis ĉirkaŭen, atendis. Nenio okazis, nenion li vidis.

Mi sukcesis forkuri, li pensis. Sed samtempe li konstatis, ke li erariris kaj ne sciis, kiudirekte troviĝis la pado hejmen. La arbaro aspektis stranga. Ne nervoziĝu, li diris al si, provis el la suno kalkuli, kie estas sudo, pensis kiudirekte situas la lago kaj samtempe la pado, kiu iras proksimume laŭ ĝia rando. Li ekpromenis, kaj post ioma tempo li preskaŭ falis sur la korektan padon. Li komencis kuri laŭ ĝi, kaj post la marĉo li transiris en rapidan promenadon. Neniu videblis ĉe la hejmdomo de Anne, Peter promenis tra la korto al la sekva pado. Dumire li pensis, ĉu rakonti ĉion al la gepatroj sed decidis silenti. Kiel li klarigus tion, ke li kuŝis en arbustaro kaj spionis al Maittala?

Mi devas pridiskuti la aferon kun Anne postmorgaŭ, li pensis.

Kaj subite nova timo kreskis en li. Ĉu Maittala konis lin, ĉu li venos nokte por mortigi lin, la atestanton? Kun tia penso ne estis agrable promeni eĉ tage laŭ la hejmeniranta pado.

15

Huttunen kolektis verve kun sia filo la necesajn varojn en sakon. Ili bezonis poŝlanternon por lumigi mallumajn angulojn, etan ŝpaton por fosado, levilstangon por malfiksi tabulojn. La mono ja povis esti en muro aŭ sub planko, aŭ eĉ en plafono.

– Eble ni povus kamufli nin kaj devigi Maittala rakonti al ni, kie la mono troviĝas? la filo proponis.

– Ĉu vi sentaŭgulo kredas, ke Maittala ne konas nin, kvankam ni surhavus la maskon de Sankta Nikolao? Laŭ la voĉo li konas, kaj laŭ tio, ke ni estas du. La plej proksima najbaro krome, certe konas nin kaj telefonas al la polico.

– Eble ni senvivigu lin? Tiam ni povus facile traserĉi la domon.

– Neniam plu parolu tiaĵojn. Pro tio oni ja donus al ni dekdu jarojn da karcero.

– Sed kiel ni do trovu la monon? Certe postulos multe da tempo.

– Tion ni ja havas. Unue ni trairos la ĉambrojn. En la matraco la mono troviĝas, inter la pajloj, kredu min. Se endome nenio troviĝas, ni trairos la aliajn konstruaĵojn. Kaj fine la korton.

– Matraco, la filo diris kaj rigardis demandeme la patron. – Malfacile kontroli la enhavon, ĉar Maittala kuŝas sur ĝi.

– Stultulo. Iel ni logos lin foren por tiu tempo, kompreneble.

– Mi ne enmetus la biletojn en matracon, la filo diris. – Ili ja dismueliĝus tie.

– Eble do ili estas sub la planko sub la lito. Iu tabulo ne estas fiksita kaj sub ĝi estas bona loko por la  mono.

– Kiel ni sukcesos forlogi Maittala ien? Ĉiam li ja estas hejme.

– Ja li vizitas la butikaŭton, la patro rimarkis. – Kaj fiŝkaptas. Jam morgaŭ ni iros por spioni, ĉu Maittala foriros kun aĉetsako, kaj se li foriros, ni enpenetros en la domon. Vi restos vaĉi ĉeporde kaj mi traserĉos la liton kaj la plankon. Se Maittala revenos tro frue, mi eskapos tra la malantaŭflanka fenestro. Poŝlanternon ni bezonas, por rigardi subliten, sed ŝpaton kaj levilstangon ni ne kunprenos al la unua vizito. Nome la ŝlosilo de Maittala kutimas situi sur la fenestrobreto apudporde, se li iam bontrovas ŝlosi la seruron.

Huttunen forprenis la ferajn ilojn el la sako. Do finfine la varosako estis preskaŭ malplena, en ĝi troviĝis nur la poŝlanterno, kiu aspektis tia, ke ĝi estus bone trovinta lokon en ies poŝo.

16

Post kiam Maittala malŝargis sian pafilon celante al la nuboj, li mallevis la pafilon kaj atendis, kia besto el la arbustaro forkuros. Kaj io ja de tie elvenis, verde vestita, kun blankaj ŝuoj kaj bruna hararo. Maittala teruriĝis, ne pro la kuranto sed pro la ebleco, ke li estus povinta pafi tiun nekonatan knabon. Kvankam certe li ja neniam pafis kontraŭ io, antaŭ ol li certis, kio ĝi estas. Maittala estis plene konscia pri la leĝe protektitaj bestoj, kaj neniel li estus povinta mortigi falkon aŭ aglon, des malpli cignon aŭ gufon. Aŭ, ĉar nun temis pri arbustaj mamuloj, erinacon aŭ lupon. Pri lupoj Maittala lastatempe iam kaj tiam aŭdis, da tiuj aperis en la ĉirkaŭaĵo.   La juna hundo estintus tro facila viktimo al granda rabobesto.

En sia embaraso Maittala ne pli ekzakte trarigardis la eskapinton. Nur kiam tiu jam rapidis en la arbaro, li provis identigi tiun. Kompreneble li tuj ekpensis pri la plej probabla persono, nome pri la filo de Huttunen, la sola, kiu en la vilaĝo ion maldecan okazigas. Maittala jam kutimiĝis al la stultaĵoj de la knabo, ne estis la unua fojo, ke li rondiris en la anguloj. Kuru do, Maittala pensis, mi diros al la patro sekvontfoje, kiam mi tiun vidos, ke li provu iom bridi sian sentaŭgulfilon.

Post ioma tempo li forportis la pafilon, revenis por ebenigi la fundon de la fosaĵo. Poste li ŝovis la ŝpaton en la humon kaj ekiris al la korta konstruaĵo. Tie li ĵetis malnovan, eluzitan tapiŝon sur sian ŝultron kaj iris en la lignejon. Li sternis la tapiŝon surplanken kaj levis kadavron sur ĝin, vindis la tapiŝon ĉirkaŭ la kadavro kaj ploris ankoraŭ iom. La tapiŝon kun ĝia enhavo li puŝis en du nigrajn plastajn rubosakojn kaj nodis la pakaĵon per ŝnuro. La vindaĵon li levis en sian sinon, portis eksteren al la suna korto, ĉirkaŭ la bovineja angulo al la tombo. La vindaĵo falis mole en la tombon. Maittala aranĝis ĝin bele kaj komencis plenigi la fosaĵon per la suprenlevita humo. “De la tero vi devenas”, li volis diri laŭ la eklezia kutimo, sed eble tio estus blasfemo. “Dankon al vi pro ĉio”, nur tion li plenvoĉe diris.

La fosaĵo pleniĝis, li glatigis la supron en la formon de tombo, kaptis la jam pli frue elterigitan pelargonion kaj plantis ĝin sur la tombon. La ŝpaton li portis en la ilejon, purigis survoje ties klingon en la herbejo, karesis la kapon de ĉirkaŭe kuranta hundido, iris endomen kaj ekvarmigis pizosupon el konservujo.

Kiam li malfermis la konservujon, li subite rememoris la knabon, kiu ĉe la butikaŭto sidis sur ŝtono. Kaj nun, kiam li pli ekzakte pripensis la forkurinton, tiu eble tamen ne estis la juna Huttunen, sed tiu knabo, kiu onidire loĝis en Ĉifonkabo. Eble li devus iri iam demandi, kion la knabo kredis vidi.

La supo bolis en la kaldrono. Maittala malŝaltis la gaskuirilon, verŝis duonon de la supo en sian teleron kaj la reston en la tason de la hundo. Ankaŭ akvon li aldonis en la hundan akvujon, kaj flanko ĉe flanko ili komencis manĝi.

17

La sekvan matenon la patro vekis Peter frue. La familio matenmanĝis, kaj poste ili enboatiĝis kaj ekiris. La patrino remis, la patro tenis direktilon kaj Peter ĵetis trenhokon en la akvon. Tuj ĉe la unua insuleto fiŝo kaptis la logilon. Nun Peter havis du taskojn, li volvis enen la ŝnuron kaj forpuŝis la patron al ties propra sidloko.

– Donu al mi, la patro ripetadis kaj provis kapti la ŝnuron.

– Lasu la knabon levi, la patrino diris ĉe la remiloj.

La patro ĉesis tumulti, sidiĝis por rigardi, kiel Peter lacigis la fiŝon. Tamen li ne povis ne admoni la tutan tempon.

– Tenu la ŝnuron streĉa, ne tiregu, ne lasu la fiŝon naĝi sub la boaton, naĝigu ĝin ĉi tien, por ke mi kaptu ĝin…

Kiam la fiŝo venis sufiĉe proksimen, la patro vidis, ke ĝi estas ezoko, kaj per sakoreto li levis ĝin en la boaton.

– Almenaŭ dukilograma, la patro diris.

– Eble ĝi unu kilogramon pezas, eĉ iom pli, la patrino opiniis.

La patro svenigis la fiŝon, ellasis la sangon kaj malfiksis la hokon. Ili daŭrigis la iradon, iam kaj tiam ŝanĝiĝis la remvico, kvankam la plej multon remis la patrino. Al iu iom pli granda insulo ili allandiĝis. La patro komencis tuj fari fajron. Per hakilo li rompis sekajn branĉojn, tranĉis el stumpo gudrozajn ŝtipetojn por ekbruligo. Baldaŭ la flamoj flagris ĉe granda ŝtono kaj nigrigis kafopoton. La patrino aranĝis sur granda ebena ŝtono tasojn, panon kaj buteron. La patro kuiris kafon. Kiam la akvo ekbolis, li levis la poton per stangeto, malfermis ĝin kaj enmetis kafopulvoron mankavmezure, lasis la trinkaĵon dufoje reboleti kaj levis la poton sur la ŝtonon.

Dum ili trinkis la kafon, alia boato turnis sin en la golfon. En la boato sidis du virinoj.

– Tiu kiu remas, estas avino Lehtonen, la patrino diris. – Baldaŭ ni aŭdos la lastajn novaĵojn.

– Kaj la alia estas avino Peltonen, la patro diris. – Klaĉulino ankaŭ ŝi.

Lehtonen remis la boaton stranden. La patro tiris ĝin duone sur la sablon, la virinoj rampis teren. La patrino lavetis du tasojn kaj proponis kafon. La virinoj urĝis preni kafon kaj bulkon. Peter atendis, ke li aŭdos iom pli pri tiu afero, kiu nun plej multe lin interesis. Kaj jes ja:

– Neniu vidis de longe la edzinon de Maittala, Peltonen diris.

– Adiaŭis sian edzon kaj foriris kun iu kolportisto, Lehtonen diris.

– Aŭ eble kun iu predikanto, ĉar kolportistoj ne videblis ĉi tie, daŭrigis Peltonen.

– Ankaŭ predikistojn ni ne vidis post la pasintjara somero. Tiam vi ja konfesis publike viajn pekojn en la kunveno…

– Vi forgesu kaj ne kredu tiujn miajn pekojn, ion mi nur diris, eĉ mensogis… Kaj eble la predikantoj tiam donis al la ino Maittala ian broŝuron kun adreso kaj telefonnumero. Nun finfine ŝi postkuris tiujn bigotojn.

– Estas ankaŭ alia ebleco, Lehtonen diris. – Maittala estas furiozema viro. En iu somernokto svingiĝis hakilo kaj la edzina kapo falis teren.

– Tio ne okazas tiel facile, la patro oponis. – Sed eble sinjorino Maittala iris viziti sian fratinon.

– Apenaŭ, atendu ke mi rakontas, Peltonen diris. – La komercisto menciis, ke Maittala aĉetis ilojn por pecigi kaj kaŝi la kadavron. Eĉ segilon por ostoj.

– Ĉu vere en nia loka vendejo vendiĝas ostosegiloj? la patrino miris.

– La sinjorino ne komencu ironii al ni kamparaninoj, Lehtonen diris.

– Ankaŭ ni ja ion komprenas, kvankam ne loĝas en asfaltvilaĝo, Peltonen aldonis.

– Mi certe ne pensas malbele pri la kamparanoj, la patrino klarigis. – Multe da praktika saĝo troviĝas ĉi tie, ankaŭ tia scio, kiu malaperis en la urboj.

– Same mi ankaŭ pensas, Lehtonen diris. – Do la sinjorino samopinias, ke io stranga okazis al la edzino de Maittala?

– Kiu scias, kio okazis, eble ŝi tamen vojaĝis ien, eble eĉ eksterlanden?

– Pri tia plano ni estus aŭdintaj, Peltonen dubis, kaj ambaŭ virinoj dankis pro la kafo kaj komencis enboatiĝi. La patro puŝis helpe ĉe la pruo.

– Vi vidos, ke iu teruraĵo ankoraŭ malkovriĝos, Peltonen kriis, kiam Lehtonen jam ekremis, kaj longe aŭdiĝis indigna parolado el la gudrita boato.

18

En la ĉambro troviĝis ornamita, malkomforta meblaro kun malhellignaj tabloj kaj librobretaro plena de fotografaĵoj kaj sengustaj skulptaĵoj. Anne malbonfartis, ŝi sidis inter siaj patrino kaj avino sur sofo, la onklino sidis en fotelo. Anne trinkis teon el gracia porcelantaso kaj manĝis etajn avenbiskvitojn. Centoble pli volonte Anne estus rampinta kun Peter en la Vintrovilaĝaj arbaroj.

– Kaj vi, kara Anne, kiel pasas via somero? la onklino demandis. – Ĉu vi multe studadis por la sekva lernojaro?

– Anne estas tre diligenta kaj afabla knabino, la patrino diris, ŝi iom timis sian pli aĝan fratinon kaj ne kuraĝis rakonti al tiu, ke la familiaj aferoj tute ne estis en ordo.

– Do via edzo nun laborvojaĝas. Eble li baldaŭ ricevos pli altan postenon. Kaj pli bone salajratan, kompreneble.

– Ĉerte li fariĝos distrikta ĉefo, la patrino diris ĝenite.

Anne atendis, ke la patrino rakontos, ke la patro jam pakis siajn varojn kaj eskapis al siaj fiulinoj. Sed ne, ŝi nur hipokritis kaj fanfaronis kun sia vivo, kun ne-ekzistanta edzoĉefo. Ankaŭ la avino ne toleris tion, sed komencis klarigi:

– Ville jam antaŭlonge foriris pro iu Lissu. Nun jenaj vivas dise kaj kverelas pri Anne kaj la havaĵo. Kial plibeligi la aferon, tiel okazis.

La patrino ekploris, samtempe diris al la avino:

– Estus mi tion rakontinta mem, baldaŭ.

– Pli facile iris ĉi-maniere, la avino diris.

La onklino turnis sin konfuzite al Anne, ĉar ŝi ne sciis, kion diri al sia fratino en la ĝena situacio:

– Ĉu vi jam havas fianĉon rezervita?

La fratino ne havas, eble ties filino jes, Anne pensis, sed diris:

– Mi havas, Peter. Ni solvas ĵus unu krimon en Vintrovilaĝo. Murdon.

– Eĉ murdon, la onklino miris. – Ian detektivludon vi inventis?

– Sensencaĵoj, la patrino diris. – Mi nenion aŭdis.

– Mi ne rakontis al vi ankoraŭ. Sed iu najbaro mortigis sian edzinon kaj kaŝis la kadavron.

– Kaj kiu najbaro do?

– Maittala kompreneble, Anne diris al sia patrino, preskaŭ kolere.

La patrino turnis sin al la aliaj virinoj.

– Onidire la edzino de Maittala forkuris de sia edzo, jen ĉio.Maittala estas tia malafablulo, ke mi tute ne miras, ke la edzino ekiris. Mi estus farinta la samon.

– Via edzo foriris, la onklino diris. – Ĉu vi do estas malafablulo?

La patrino eksplodis en ploron, kaj la onklino iris apuden por pardonpeti.

– Senintence mi tion diris, kompreneble mi scias, ke Ville kulpas.

La onklino turnis sin ree al Anne.

– Kial vi pensas, ke okazis murdo? Ĉu vi havas pruvojn, eĉ iomajn?

– Tiujn ni akiras la tutan tempon, Anne respondis, kaj ne sciis, ke Peter ĝuste samtempe forkuris en arbaro pro la pafilo.

– Akiru do, la onklino diris per tia voĉo, ke “ludu vi infanoj kun viaj pupoj kaj aŭtomobiloj”.

– Hej vi, la avino diris, – mi iunokte vidis vin ŝteliri eksteren, ĉu vi iris spioni ion?

– Mi nur iris por pisi, Anne diris, kaj la avino ŝajne kredis tion.

19

Ili renkontis unu la alian sur senarbejo, duonvoje inter iliaj hejmoj. Peter estis survoje al Anne, Anne al Peter. Ili salutis varme unu la alian, kvazaŭ post jarlonga nevido, tamen ne mansalute, sed Anne kaptis la manon de Peter, kiam ili ekiris laŭ alia pado, kondukanta al strando. Sur la borda roko Anne ekdemandis:

– Ĉu vi vizitis Maittala? Kio okazis?

– Mi estis preskaŭ mortigita, Peter diris. – Maittala pafis per sia fusilo, ne trafis, ĉar mi forkuris zigzage, kaj li ne sukcesis pafi duan fojon.

– Ho ve, li mortigas ĉiun, kiun li vidas. Kie vi ekzakte estis, kiam li pafis?

En arbetaro surventre, Peter preskaŭ diris, sed tamen iom plibeligis sian situacion:

– Mi ĵus observadis en la arbaro, kiam seka branĉo rompiĝis sub mia piedo. Maittala tuj kaptis sian fusilon kaj pafis. Mi ĵetis min teren kaj la kuglo siblis super mi. Tiam mi ekkuris, kaj ne tuj haltis.

– Ĉu vi rakontis al la polico? Hejme almenaŭ vi rakontis. Kion ili diris?

– Mi rakontis nenie kaj al neniu. La patrino estus ordoninta min resti endome la tutan someron, aŭ eĉ estus sendinta min urben. Kaj mi pensas, ke mi havas kelkajn nefinitajn aferojn ĉi tie kun Maittala.

Anne demandadis plue, ĉu Peter nun konas la planon de la korto de Maittala. Peter pensis iom, li ja parte rondiris la korton, eble li kapablus ian mapon desegni.

– Kaj se vi nenion memoras, mi tamen jes, Anne diris. – Almenaŭ dufoje mi ja vizitis tie.

– Kial mi do devis iri tien, en vivdanĝeron? Peter miris, eĉ iom koleriĝis. Anne ja sendis lin vane en la faŭkon de morto, kvazaŭ militestro, kiu ordonas sian trupon kontraŭ malamiko, al certa pereo pro iu detruita terpeco.

– Ne ĉagrenu, du vidpunktoj ĉiam plibonas ol unu, Anne diris. – Eble vi rimarkis ion, kion miaj okuloj ne kaptis. Novajn konstruaĵojn? Strangajn desegnaĵojn sur muroj? Sangoŝprucaĵojn? Kaŝitajn pordojn?

– Kiel oni povas vidi kaŝitajn pordojn? Peter demandis. – Ili ja estas kaŝitaj. Kaj tre raraj estas tiaj en malnovaj bienoj.

– Almenaŭ novajn oni povas vidi. Trasegitajn trabojn, segaĵon en nekutimaj lokoj kaj tiel plu.

– Nu, mi ne vidis. La solaj strangaĵoj estis la fusilo, kaj la viro, kiu fosis tombon.

– Ho mia kor’ kun vi, kion vi diris? Kaj nur nun. Fosis tombon, ĉu vi certas?

– Tutcerte jes, li ja devas ien meti la kadavron de sia edzino.Malantaŭ la bovinejo li fosis, longforman fosaĵon. Tial li provis min mortigi, mi ja vidis, kion li faras.

– Nun almenaŭ estas tute klare, kion ni faros venontan nokton.

– Kion do? Peter miris, kaj timis, ke ne temus pri kvieta kuŝado en la propra lito.

– Kompreneble ni iros kontroli, ĉu iu estas kovrita en la tombo, kaj ĉu troviĝas sur la tombo kruco aŭ memorŝtono.

– Certe neniu estas tiom stulta, ke fosas tombon al sia edzino, kiun mem murdis, kaj poste surmetas signon sur la tombon, ke fosu ĉi tie, jen putras la virino.

– Se la tombo estas kovrita, tiam iu troviĝas en ĝi, ĉu ne? Ni telefonos poste al la policejo, por ke iu iru tien kaj kontrolu, pri kio temas.  Ni iru singarde kaj spionu de malproksime.

Peter devis konsenti, li pensis, ke ili iros al unu roko en centmetra distanco, observados de tie. Krome estus ja bele promeni kun Anne en obskura arbaro. Anne ne timas, kaj ŝia kuraĝo protektus ankaŭ lin, Peter pensis, kaj li estus timinta tute alimaniere, se li estus sciinta, kiom multe ankaŭ Anne timis. En iu revuo Anne iam legis, ke venki sian propran timon pruvas la plej grandan kuraĝon, kaj do baldaŭ tra la arbaro promenus du kuraĝe timegantaj infanoj.

20

La saman tagon la patro kaj la filo Huttunen ekpromenis de sia hejmo tra la verda arbaro, tra la birdokantado, ili ne konsciis la ĉirkaŭan belecon, por ili la naturo nur statis tia. En padkruciĝo ili turnis sin al Maittala, proksimiĝis baldaŭ al la domo singarde, paŝon post paŝo. Ili volis alveni surloken sufiĉe frue por vidi, ĉu Maittala ekiros por siaj aferoj, kaj se jes, ĉu li iros tere per biciklo aŭ akve per boato. En konvena loko ili haltis stari, en la tornistro de la patro pezis la en la enketado bezonata lumigilo.

Post duonhora atendado Maittala venis korten, inspektis ĉirkaŭrigarde la veteron, urinis, kunprenis sian hundon kaj ekiris stranden kun malplena tornistro surdorse. Pro la tornistro Huttunen supozis, ke li vere estas survoje al la butikaŭto, al la pretersusuranta Edeno de Merkato. Verdire ankaŭ Huttunen estus devinta iri al la butikaŭto, sed nun ili havis ion alian por fari.

Kiam la boato malproksimiĝis de la strando, la viroj kuraĝis paŝi en la korton, ili promenis laŭ la herbokovrita pado al la pordo. La patro etendis sian manon kaj turnis la anson. La pordo malfermiĝis, ili iris en la vestiblon. La sekva pordo estis ŝlosita, sed la ŝlosilo, kiel kutime en biendomoj, troviĝis sur la lintelo de la pordo.

– Ni iru hejmen, patro, la knabo ekpetis, li timis, ke Maittala tamen revenos, nerimarkite. Granda viro, kaj kolerema.

– Silentu jam, ni devas nun trairi la ĉambrojn. Sekvan fojon ni serĉos en la aliaj konstruaĵoj.

– En necesejo… la knabo diris, kaj en liaj okuloj brilis ia ŝercemo.

– Ne vi komencu moki vian patron, la patro diris, tamen kontenta pro tio, ke la knabo tiel trafe parolis. Ne kiu ajn scipovas…

Patro Huttunen eniris la ĉambron, haltis ĉe la nepretigita kuŝejo, trapalpis kaj la kusenon kaj la matracon, sed nenion trovis. Li prenis la poŝlanternon el sia tornistro kaj lumigis la sublitan angulon. Li trovis nur polvon kaj ruĝajn virinkalsonojn, tiajn malnovstilajn kun elastaj rubandoj en talio kaj femuroj, kaj ankaŭ en ili ne troviĝis mono.

Iom ili rondiris ankaŭ la reston de la loĝejo, malfermis bakfornon, levetis la solan tapiŝon, rigardis en la ŝrankojn, sed per tia serĉado ili ne povintus trovi ian ajn kaŝitan trezoron.

– Mi certis, ke ĝi estas en la lito, patro Huttunen diris.

– Same mi, la knabo diris, kvankam lia certeco kreskis maljam el la patra certeco.

21

– Boato sur la akvo glitas, knabin’ en remiloj ŝvitas… la patrino kantis, kaj Peter hontis, ĉar Anne sidis apud li. La patrino remis, la patro tenis stirilon, ili estis survoje al la butikaŭto.

La patrino observis Peter, antaŭ ĉi-somera libertempo ŝi ne povintus imagi, ke Peter nun sidas apud samaĝa knabino. Anne flustris ion en la orelon de Peter, Peter same respondis, poste ili ridis kaj aspektis mistifikemaj.

Anne estas kuraĝa knabino, ŝi kutimas zorgi pri si mem, la patrino pensis. Iom la patrino meditis, ĉu ili tenis Peter en tro streĉita ŝnuro, sed se jes, nun tiu ŝajne siajn katenojn malligas.

Al la butikaŭto estis survoje ankaŭ aliaj boatoj, en unu Peter vidis nigre vestitan viron kun nigra ĉapelo. Peter puŝetis Anne kaj Anne turnis sin rigardi.

– Vere estas li, Anne flustris al Peter, kaj kaptis ties manon, kaj tiu manpremo ne restis neatentita de la gepatroj.

La butikaŭto alvenis, Peter kaj Anne eniris por elekti al si glaciaĵojn. Ili estis duone kliniĝintaj en la fridujo, kiam ili aŭdis la vendistan voĉon ĉe la pordo:

– Bonan tagon, Maittala, Jen la tombokandeloj, kiujn vi mendis.

Peter rektiĝis, Anne same, ambaŭ faligis siajn glaciaĵojn, ili turnis sin rigardi kaj vidis, ke Maittala prenis la pakaĵon kiu enhavis almenaŭ dek kandelojn. Maittala pagis, metis la kandelojn en sian tolsaketon kaj foriris. Irante eksteren li rigardis al la geknaboj, kiuj staris konsternitaj kaj gapis al li. La buŝo de Maittala larĝiĝis en rideton, li malkaŝis siajn superajn dentojn, tiel blankajn kaj regulajn, ke ili certe estis parto de protezo, kun larĝa helruĝa trunko kaj pipromentopastelecaj dentoj.

Peter kaj Anne sekvis tra la fenestro, kiam Maittala promenis kun sia sako al sia boato, dumvoje malligis kaj kunprenis la hundon, kiu estis ligita en barilo. Anne imagis, ke Maittala alvenas hejmen, rondiras la bovinejon, prenas kandelon, lumigas ĝin per alumeto, starigas la kandelon sur la tombo, eble eĉ ploras iom, eble kantetas iun psalmon. Ankaŭ Peter imagis, sed en lia imagbildo la kandelo vegetis, de la viro ne elbuŝiĝis psalmo sed blasfemo kaj dumetra kraĉaĵo.

22

Mi ja rajtas neniam dormi, Peter pensis promenante kun Anne en la mallumeta arbaro. La pado sentiĝis jam konata, tamen Peter iom hontis, ke Anne devis tra la nokta arbaro veni renkonte al li preskaŭ ĝis lia hejmo. Anne estis atendinta lin en la interkonsentitaj tempo kaj loko.

Ili estis survoje al Maittala, por ekscii, kio finfine okazis al la mastrino de la domo.

– Tamen ni devas iri en la korton, Anne klarigis al Peter sur paŝtejo, kie troviĝis sufiĉe da spaco por promeni flanko ĉe flanko. Duonkonscie Anne kaptis Peter ĉe la mano, kaj duonkonscie Peter iom premis ŝian manon, kaj manenmane ili promenis eĉ tiam, kiam la pado malvastiĝis kaj devigis ilin iri tute proksimaj.

– Kial ni devas? Peter memoris demandi multe pli malfrue.

– Nenion ni ekscios, se ni de malproksime spionos. Ni iru surloken kaj streĉu la okulojn. La orelojn ankaŭ, kaj la nazojn. Ĉu vi iam vidis Maittala fumi?

– Mi vidis la viron entute nur kelkfoje. Kaj tiam li ne fumis. Sed kion ni faros, se ni neniun vidos aŭ aŭdos, kaj odoras nur la padusoj?

– Almenaŭ la tombolokon ni devas traesplori. Ĉu ĝi estas kovrita, ĉu aspektas tombe? Eĉ ni povas iom palpi, kio troviĝas ene.

Peter imagis, ke li palpadas sur la tombo – kaj el la humo etendiĝas morta mano, kaptas lian pojnon kaj ektiras, humo falas de sur la vizaĝo, la buŝo tordiĝas en ridaĉon, dentoj videblas, akraj, ruĝaj de homa sango – ne, nun li devis forgesi la hororfilmojn. Kvankam malfacile tio estis, survoje tra obskura arbaro al la tombo de murdito.

La korton de Anne ili rondiris laŭ arbaro. Anne meditis irante, ĉu la avino kredis ŝian pisviziton, ja multfoje ŝi vere iris kaŭri malantau la provizeja angulo. Se la avino suspektis ion, ŝi povus iri kontroli, ĉu Anne dormas en sia lito. Sed espereble ne ĉi-nokte.

La pado al Maittala estis pli malfacile irebla, ĝin eĉ Anne ne konis tre bone. Peter ĝin laste trairis, sed dumtage.

Iu birdo ekkantis per laŭta voĉo. La trilo rompis la noktan obskuron, traŝiris la solecon, vokis fajfe ĉarmon kaj esperon, en la Nokto de Tombo ĝi sonis kvazaŭ blasfemo. Ĝi estis tro bela, tro plenĝoje ĝi ilustris jenan nokton, kiu konvenis nur al nuda timo. La infanoj haltis manenmane, aŭskultis, atendis momenton, la nuntempo pendis de abiaj branĉoj kvazaŭ usneo, kaj ili ree daŭrigis sian iradon, ĉiam mano en mano, ĝis ili alvenis al marĉo, kiun transiris pado de laŭlongaj trunkoj; tiam la birdokanto ĉesis kaj ili separigis la manojn kaj zorge kontrolis siajn okulojn kaj piedojn.

Post la marĉo la kantado rekomenciĝis, eble kantis la sama, eble iu alia birdo. Anne venis apud Peter, ree mano trovis manon, la pado portis ilin, kaj la ekstazo, kiun naskis la birda kanto kaj la tuŝo de manoj, gvidis ilin nerimarkite al malkorekta vojo, for de la domo de Maittala, kaj kiam Anne finfine komencis miri, unue en si mem, poste laŭte, kien ili estas survoje, la domo de Huttunen aperis en la obskuro antaŭ iliaj okuloj, kaj krom la okuloj, ankaŭ la oreloj estis bezonataj, ĉar la patro kaj la filo sidis en  korta balancilo, vere ne sobraj, pro kio ili ne estis singardaj rilate al la voĉa forto, kvankam ilia parolado certe ne estis celita al fremdaj oreloj.

– Sed se li vekiĝos? la filo kriis.

– Ne vekiĝos, se vi ne krias kaj klakas. Kaj ni ne iros endomen.

– Kial ni ne iros dumtage, kiam li estas for?

– Tial, ke ni iros nokte. Ni havos multe pli da tempo por trairi la tutan konstruaĵon.

– Sed mi kredas, ke ĝi tamen troveblas en la domo. Eble en la subtegmentejo.

– Ni povas poste trasnufi la subtegmentejon, sed nun vicas la bovinejo.

Peter klinis sin al Anne. – Ĉu ankaŭ tiuj serĉas la inon Maittala?

– Eble ne, tiuj estas Huttunen kaj lia filo. Diboĉuloj kaj sentaŭguloj. Se ili ion serĉas, temas pri drinkaĵoj aŭ io por ŝteli, Anne flustris responde.

– Sed ĉi-nokte ni ne iros, la filo kriis en la balancilo.

– Kompreneble ne, la patro bruis. – En tiu ebria stato vi renversus la tutan bovinejon.

– Kaj vi falus en la vojan elfluejon, kaj mi devus ree tiri vin surteren.

Anne tuŝetis Peter.

– Ni iru, ŝi diris. – Mi scias, kie ni erariris. Ni revenu kaj serĉu la korektan padon, ni ankoraŭ havas sufiĉe da tempo por viziti Maittala.

La patro kaj la filo Huttunen restis en sia korto, kriado ŝanĝiĝis en iom post iom mallaŭtiĝantan virkantadon, kaj baldaŭ Anne kaptis Peter ĉe kubuto kaj tiris lin sur la korektan padon.

23

La provinca policestro Ratia ne sukcesis endormiĝi. Li turniĝadis en siaj littukoj, ŝvitis, iam tiam okulumis al Bitte, kiu ronketis apud li kun iom apertita buŝo. Ratia komencis pense pretigi la vampir-rakonton, kiu estis en atentokapta fazo en la tirkesto de lia laborĉambro, kaj pigriĝis pensante pri dentoj sur la knabina kola aorto, do li provis ioman tempon kuŝi kaj nenion pensi, sed ne sukcesis, ne en ekdormado nek en senpensado. Tiam li lasis sian cerboenergion ŝvebi al la laboraj aferoj, kvankam liamemore tie nenio estis en malordo. Eble nur tiu mastrino Maittala, pri ŝi venis tiom da anoncoj, ke li eble devus iri surloken. Eble kvazaŭhazarde, nur por saluti.

Ratia ne tre bone konis Maittala, la alia policisto,   Rossi, eble iom pli bone. Morgaŭ iros tiu el ili, kiu havos pli multe da tempo, al Maittala por ekscii ion pri la virino. Ili povus eble peti la virinon viziti la policstacion. Sed kiukaŭze? Ho ve, eltrovu Rossi ion.

Ratia duondormiĝis, en sonĝo Maittala venis renkonte al li en la ŝtuparo de iu malnova domo. En la mano Maittala tenis sangan ĉemizon kaj  eksplodis en ridaĉon.

– Venu vi, policestro, trinki kafon, li diris.

Ratia sekvis Maittala en grandan, nekonatan ĉambregon. Maittala iris al granda kuirforno, en la forno kraketis fajro. Ruĝaj flamoj silentis sur la trabaj vandoj. Ratia eksidis sur benko, aŭskultis la grandan horloĝon, kiu tiktakis sur la muro. Maittala venis de la forno kun sia kupra kafujo, verŝis kafon por Ratia. Ratia rondirigis kuleron en la kafo. El la kafo leviĝis fingro, kiu invite kurbiĝis, remergiĝis, kaj anstataŭe leviĝis okulo, homa okulo, kiu daŭre enhavis konscion. Ratia forĵetis la tason, la ridaĉo de Maittala fortiĝis samgrade kun la krio de Ratia.

– Vekiĝu, vi homo, Bitte skuis la ŝultron de sia edzo. – Ĉu io doloras vin?

Ratia malfermis la okulojn, lasis iom post iom la realan mondon plenigi sian menson.

– Vere estis ja dormo, li diris.

– Rakontu, Bitte petis.

– Unu laborafero nur iom premas min. Sed matene mi aranĝos ĉion, tuj kiam mi estos en  mia laborĉambro, Ratia promesis, kaj al Bitte, kaj al si mem.

24

La konstruaĵoj de Maittala – nun vere tiuj – aperis antaŭ ili. Anne haltigis Peter premante ties manon.

– Ni ne kuru tien senpripense, ŝi diris.

Peter pensis, ke ja li ne celis kuri ien ajn senpripense.

Ili   rondiris la korton, ĝis ili alvenis al la pado, kiu kondukas stranden. De tie ili direktiĝis al la bovinejo. Peter memoris la fusilon kaj la fajfadon de la kuglo, kiun li vere tiam ne aŭdis, ĉar la fusilo ja estis celita en la nubojn, sed lia memoro dramigis la situacion. Anne siavice sentis ian hororĝojon: ankaŭ al ŝi io okazas, ne nur al Peter.

Nenion ili aŭdis, ankaŭ ne vidis ion neordinaran, krom – jes, kion? Ili ĵetis sin surventren kaj rampis antaŭen. Kio estis tiu brileto? Iom post iom ili leviĝetis por rigardi. Eta lumo flagris en la herbaro. Anne ekrampis pluen, Peter sekvis ŝin, rigardis antaŭen, rigardis malantaŭen, esperis, ke nenio venas kaj kaptas lin ĉe la piedoj.

– Nenia dubo plu, Anne flustris, tro laŭte, Peter pensis. Anne levis sin surgenuen, Peter rigardis ĉirkaŭen kaj faris same, kaptis Anne ĉe la ŝultroj, la mano de Anne venis premi lian talion.

Sur la nigrahuma tombo estis plantita ruĝa pelargonio, kaj antaŭ ĝi, ĉirkaŭata de piceaj branĉetoj, flagris en blanka plasta ujo la en venteto velkanta flamo.

25

– Kion ni vere skribos ĉi tie? Peter demandis, same al si mem, kiel al Anne. Ili sidis ĉe Peter, ĉe la verda tablo, antaŭ ili paperfolio kaj leterkoverto. La patro kaj la patrino estis surlage por elakvigi retojn. Peter ne kuniris, ĉar Anne venis, kaj ili volis kaŝe pretigi la denuncleteron.

La gepatroj de Peter intencis tagmeze boati al la preĝeja vilaĝo, ankaŭ Anne kuniros, kaj dum la vizito ili planis faligi la leteron tra la policstacia letertruo.

Anne prenis la krajonon en sian manon.
– Diktu vi, ŝi diris.
– Skribu tie, ke okazis murdo, Peter diris. – Kaj la mortinto kuŝas en tombo ĉe Maittala.
– Ni aldonu krome, ke Huttunen intencas rabi ion baldaŭ.
– Tio ja konvene iras en la sama koverto.

Kaj Anne skribis:
Estimata policestro Ratia.
En nia Vintrovilaĝo okazis murdo kaj preskaŭ du. Maittala pafis iun, sed ne trafis, ĉar tiu kuris zigzage. Sed sian edzinon Maittala murdis kaj entombigis. Ni vidis la tombon kaj sur ĝi brulis kandelo.
Huttunen kaj filo intencas ŝteli ion, ni aŭdis, kiam ili planis tion. Jam estas la tempo, ke la polico ekagu. Arestu la murdinton, preventu la rabon anticipe. Venontan nokton okazos teruraj hororaĵoj.
Deziras aro da decaj civitanoj.

– Ĝi estas bonega, Anne diris kaj voĉlegis la leteron.
– Ĝi sendube ekkurigas ilin, Peter diris.

La boato alstrandiĝis. La patro levis la retkorbon surteren, la patrino portis koregonon en sia mano. La patro fiksligis la boaton kaj komencis malimpliki retojn, la patrino celis al kompoŝto por senskvamigi la fiŝon.
– Ĉu ni devus subskribi la leteron kun niaj veraj nomoj? Peter pensis.
– Kompreneble ne, sube ja estas tiu kaŝnomo.
Anne metis la leteron en koverton, glufermis ĝin kaj skribis sur la koverto: Al policisto, persone.

La patro venis al verando. Anne puŝis la koverton en sian poŝon. Peter kaŝis eĉ la krajonon. La patrino portis la purigitan fiŝon al la kelo, venis de tie enen.

– Anne venas kun ni al la vilaĝo, Peter diris, ne demandis, ĉu Anne rajtas kunveni sed informis, montris tiel sian plenrajtan pozicion en la familio.
– Bone tiel, la patrino diris, kaj ili ekiris.

Ili alstrandiĝis al la kajo por vizitantoj. La gepatroj ekiris al banko, poŝto kaj vendejo. Peter diris, ke li kun Anne pli volonte rondiros en la vilaĝo, manĝos glaciaĵon, rigardos montrofenestrojn, sidos en la stranda parko.

– Post du horoj ĉe la boato, la patro diris tiamaniere, ke estis pli bone al ili vere troviĝi tiam ĉe la boato. Peter kaj Anne promesis, ekiris duope, nun kompreneble ne manenmane, ili ja ne estis en obskura arbaro, sed en homplena vilaĝo.

Peter ne sciis, kie troviĝas la policstacio, sed Anne sciis. Ili promenis rekte tiuloken, feliĉe la stacio estis en alia direkto ol la irlokoj de la gepatroj.

Blua polic-ŝildo aperis. Peter preteriris la domon, kvazaŭ li havus nenion por fari tiuloke, kvankam li aspektis ĝuste tia, ke ion li planas. Anne atendis flanke, kaj kiam Peter mansignis, ŝi promenis preter la pordo kaj ŝovis la koverton enen tra la letertruo. Post tio ŝi ekkuris, kaptis Peter kun si, kaj kune ili rapidis al tiu direkto, kie oni ne povis vidi ilin tra la staciaj fenestroj. Kaj post ili aŭdiĝis nenio, ne HALTU-krio, ne ululado de policaŭto, ne eĉ sono de fajfilo. Ili ŝanĝis sian kuradon en promenadon, turnis la iradon al la laŭstranda vojeto, iris manĝi glaciaĵon ĉe la kiosko, kaj ekatendis la plenaĝulojn, kiuj feliĉe alvenis jam duonhoron pli frue ol estis interkonsentite. Ili ŝarĝis la boaton, kaj trans la blua somera lago ili revenis al Vintrovilaĝo.

Peter kaj Anne opiniis nun, ke ili faris sian devon kiel civitanoj. Ili imagis, kune, ke la policistoj kuras tien kaj reen, telefonoj alarmas, policaŭtoj ekiras kun sonantaj sirenoj, post tiuj rapidas nigra kadavraŭto. Policistoj testas mankatenojn, pistolojn kaj kaŭĉukajn batilojn. Subite la tuta Vintrovilaĝo estas plena de aktivado, ĝuste same kiel en televidaj seriofilmoj.

Longe ili sidis sur la kajo kaj atendis, aŭskultadis, ĉu la ululado estos aŭdebla, sed nenion perceptis, do kredeble la policistoj venas surprizcele por kapti la murdistojn kaj la rabistojn kun malŝaltitaj sirenoj.

26

Mikael Ratia levis siajn piedojn de sur la tablo, kiam li aŭdis kraketon ĉe la pordo. Tamen neniu envenis, kaj tial Ratia opiniis, ke ree iu puŝis enen ian komercan reklamon. Ŝiru kaj gluu, enpoŝtigu jam, enormaj premioj se vi agas tuj.

Post duonhoro Ami Rossi alvenis kaj kunportis koverton.

– Ni ricevis leteron, Rossi diris kaj ĵetis la koverton surtablen.

Ratia prenis ĝin, tondis kaj eltiris paperon. “Denunco sen la nomo de la sendinto”, li pensis, legis, donis al Rossi. Ankaŭ tiu legis, ekridis kaj diris:

– Mi almenaŭ scias, kiuj skribis jenon.

– Ankaŭ mi, Ratia diris. – Mi tamen ne sciis, ke la sinjorinoj havas tiom infanecan skribstilon.

– Eble la komercisto skribis ĝin laŭ la diktado de la virinoj.

– Al mi ŝajnas, ke temas pri virina skribo. La vendisto tamen alkutimiĝis al skribado. Eble li agis kune, ekzemple donacis paperon kaj koverton.

Mikael Ratia ĵetis la paperon en paperkorbon. – Ni ne arkivigos ĝin, sed iru vi interdiskuti kun Lehtonen kaj Peltonen. Jam delonge mi devis viziti Vintrovilaĝon, kaj nun mi tion faras. Nenion alian ni ja hodiaŭ havas por fari.

Ami Rossi trovis bonŝance la virinojn tuj. Tiuj sidis sur benko en  tombejo, bone videblaj al la strato, kun siaj tombzorgiloj, ili ja ambaŭ estis vidvinoj. Ami iris tra la pordego, promenis al la virinoj kvazaŭ hazarde, sidiĝis sur la sama benko kaj provis surprizi:

– La policstacio dankas vin pro la interesa letero, estis amuze legi ĝin.

– Bonvolu, sinjoro policisto, Lehtonen diris. – Kaj pro kiu letero do?

– Pro tiu letero, kiun vi hodiaŭ puŝis tra la letertruo de la stacio, Ami Rossi diris.

– Ja do pro tiu, Lehtonen diris kaj rigardis demande al Peltonen.

Ami Rossi okulumis la virinojn, kiuj nun aspektis tute konsternitaj. La policisto dankis ilin, bone estus estinta akcepti la dankon, sed por kio li ilin laŭdis, tion la vidvinoj ne komprenis. Ami Rossi jam ekopiniis, ke la virinoj vere ne estis la skribintoj.

– Ĉu vi lasis hodiaŭ al la stacio anoniman leteron? Ami Rossi demandis rekte.

– Jes ne ni, Peltonen diris.

– Neniam anonime ni, Lehtonen diris. – Ĉiam ni kun niaj nomoj opinias kion ni opinias.

Ami Rossi ne multe fidis al la ĝenerala sincereco de la virinoj, sed al tiu ĉi mesaĝo la virinoj klare ne kulpis  Rossi daŭrigis ankoraŭ:

– Nenion novan vi aŭdis pri Huttunen lastatempe?

La virinoj ree rigardis unu la alian.

– Nenion vere delonge, ili estadas en sia domaĉo kaj ne vizitas la vilaĝon. Kion eble ili tie planas? Iom strangaj ili ja estas.

Rossi stariĝis, adiaŭis kaj ekiris al la stacio por rakonti al Ratia, ke la denunco ŝajnis esti petolaĵo de knaboj.

Mikael Ratia ankoraŭ ne revenis el Vintrovilaĝo, la aktistino rakontis. Ververe Ratia ĝuste tiutempe alvenis en la korto de Maittala kaj okulumis ĉirkaŭen. Kadukiĝinta korto, plene malzorgita. Sub la fenestroj kreskis en florbedo kelkaj pelargonioj, meze de la  linio mankis unu. Eble elportita al la kuireja fenestro. Kelkaj tretitaj padoj iris en la nerazita herbo. Stranden iris ĉarvojo tra pordego, tra la alia pordego iris pado al la najbaroj.

Maittala venis eksteren, descendis laŭ la putrintaj ŝtupoj korten, promenis doni mansaluton.

– Kion la policestro celas? li demandis suspektaspekta.

– Mi nur venis demandi, ĉu en tiu ĉi vilaĝo ĉio glate iras.

– Kial ne, Maittala diris. – Da fiŝo venas, ĉu la policisto fiŝkaptas?

Grava socia demando, Ratia pensis, kaj jesis.

La interdiskuto daŭris, samtempe Ratia provis flari, ĉu en la etoso troviĝas io nenormala, ĉu antaŭ li eble staras viro, kiu mortigis sian edzinon. Ratia neniam renkontis murdiston, des malpli edzinmurdiston. Li ne demandis pri la virino, sed jam Maittala diris:

– Mi ne proponas eĉ kafon, la edzino vizitas siajn parencojn.

– Mi ja devas iri pluen, Ratia diris. – Kiel fartas Huttunen?

– Mi ne scias, vi ja konas tiujn sentaŭgulojn. Min ili ne ĝenas aŭ malĝenas. Pli bone, se ili restas hejme. Ĉu tien la policestro celas?

– Intencis viziti, Ratia diris, levis la manon, ascendis en la aŭton kaj ekstiris.

– Jen ni vivas due kun la filo, per la komunuma subteno, malriĉe vere, Huttunen diris al Ratia. La filo diris nenion, paŭtis, memoris la multajn fojojn, kiam Ratia devis lin admoni. Ratia nenion eksciis de la viroj, se ili vere planis rabi ion, ili ne fanfarintus pri tio al la policestro.

Mikael Ratia revenis al la aŭto, veturis al la preĝejvilaĝo, aŭskultis, kion  Rossi havis por raporti. – Plene sensenca letero. Kompreneble.

Sed en la menso de Ratia restis ia maltrankvilo pri Vintrovilaĝo. “Venontan nokton okazos multaj teruraĵoj”, li memoris el la denuncletero.

Pro lia propra mensa sano estis bezone, ke hodiaŭ nokte li iru surloken por travivi mem tiujn terurajn okazaĵojn.

27

Iam multo okazas samtempe, en la sama loko. Sortoj kuniĝas, intermiksiĝas, plenigas la somernokton. Jena nokto estis ĝuste tia, la tempo kaj la loko estis konvenaj, multaj paŝoj direktiĝis samcelen.

Tiu ĉi somernokta scenejo situis sur la laga bordo: Griza domo, kies mastro kuŝis kvieta en sia lito, ronkis, sonĝis.

Huttunen kaj la filo promenis unu post la alia la padon, en kies alia fino estis la domo de Maittala. Ankaŭ laŭ la vojo ili povintus iri, eĉ la distanco estus la sama, sed en obskuraj laboroj silenta arbara pado ŝajnis pli bona ol la vojo, kiun veturis ankaŭ aŭtomobiloj, kies ŝoforoj povus vidi kaj memori.

Ĉar nenia lumo videblis kaj eĉ la hundeto estis ene, ambaŭ Huttunen iris rekte al la korta konstruaĵo. La pordo estis hokita, do malfermado sukcesis sen iaj laboriloj, Ene patro Huttunen lasis sian tornistron en la sama ĉambro, sur kies vando pendis la fusilo de Maittala. Oni estus povinta akuzi Maittala pro la senzorga konservado de pafilo, des pli, ke ankaŭ kugloj staris bele en sia skatolo sur la fenestrobreto.

La viroj iris en la sekvan ĉambron, bovinejon. Tie estis tiom mallume, ke Huttunen ordonis la filon alporti poŝlanternon el la tornistro. La filo portis la lumigilon, tian ruĝluman, kun plata baterio. La patro komencis trastudi la murojn, la filo sekvis kaj frapadis la bretojn.

– Ne tumultu, la patro neis.

– Sed jene ni aŭdas, ĉu ene estas kava loko.

– Kompreneble estas kavaj la bovinejaj muroj. Venu ĉi tien, en la lumon. Ni esploru kune.

Ili komencis rondiri sisteme la bovinejon, enrigardis en truojn, palpadis mane, flaris naze por kapti la eblan odoron de mono, avideco briligis iliajn okulojn, kaj ĉu bezone tion miri, ja neniam ili riĉan vivon spertis.

28

Jen staris la domo de Maittala en krepusko, iel masive, iel mistike, orumita per la baldaŭ leviĝonta suno. Peter kaj Anne staris ĉe la korto, mano restis en mano, animo en animo. Ili ambaŭ timis, eble iliaj timoj estis diferencaj, Peter cerbumis kaj timis, Anne vivis pli senteme kaj timis. Kaj se Anne amis la timon, Peter nur timis.

Ili rondiris la korton, Peter rimarkis ke la ŝtonoj kaj la arbustoj estas konataj al li, aŭ eble ŝtonoj kaj arbustoj ĉie egalis unu la alian, kaj la jenaj estis konataj al li nur tial, ke li sciis, ke li jam estis ĉi tie. La antaŭan fojon li promenis ale al la pafilo, tamen li ree iris samdirekten, ja manenmane kun ŝirmo kaj estonteco.

Mi amas Anne, Peter pensis.

Malantaŭ la bovinejo ili haltis, sur la tombo ne brulis kandelo, eble ĝi estingiĝis. La malhela teraltaĵo videblis, kaj kun bona volo ili ankaŭ sukcesis distingi la ruĝan pelargonion.

Ruĝan?

Tra la eta malantaŭa fenestro de la bovinejo briletis ruĝa lumo.

Peter ĵetis sin teren, provis vane tiri ankaŭ Anne kun si.

– Li pafos, Peter diris, kaj tiu penso devigis ankaŭ Anne kuŝiĝi ĉe Peter. Flanko ĉe flanko, kun etenditaj kapoj, ili gapis al la fenestro, malantaŭ ĝi daŭre movis sin ruĝeta lumo.

– Ni iru inspekti, Anne diris mallaŭte, leviĝis kaj helpis ankaŭ Peter staren.

Anne gvidis Peter al la bovineja muro. Ili enrigardis tra la malpura fenestro.

La du Huttunen promenis laŭ la vandoj, la patro lumigis poŝlanterne kaj klakbruis, la filo nur bruis. Ili iris malrapide, dudek centimetrojn pofoje, enrigardis en ĉiun truon, provis ĉiun tabulon.

– Ili serĉas la edzinon de Maittala, Peter flustris.

– Sensencaĵon, ili ja estas ŝtelistoj, ĉu vi ne memoras?

– Kion ili pensas trovi en la muro de ies bovinejo? Certe ili serĉas la virinon. Kiam ili tiun trovos, ili eldevigos monon de Maittala, Peter proponis.

– Eble. Sed nun ni engrimpos en la subtegmentejon kaj spionos de tie. La virino ja kuŝas en humo malantaŭ la bovinejo, sed tiujn virojn ni devas iom observi. Kiu scias, kion ili trovos. Ni iros al polico, se bezone.

Anne tiris Peter al la frontono de la bovinejo, kie iris supren oblikva traktorponto. La pordo estis tiom tordita, ke ili sukcesis eniri sen aperti ĝin. Ene estis mallumege. Ili komencis antaŭeniri singarde, ili ja sciis, ke en la plafono troviĝas truoj, tra kiuj fojno estis ĵetita por la bovinoj.

Baldaŭ aperis antau ili ruĝluma kvarangulo. Ili proksimiĝis paŝeton post paŝeto, surventriĝis ĉe la apertura rando kaj rigardis suben. Ambaŭ Huttunen estis konvene ĉeloke. La knabo tordis murtabulon kun levilstango.

– Hups, li diris, kiam la tabulo malfiksiĝis kaj brufalis sur la betonan plankon.

– Fi ke vi tumultas, la patro diris kaj turnis kolere la lumon kontraŭ la knabo.

– Jen estas la tabuloj lozaj kaj malantaŭ ili estas ia truo, la knabo provis klarigi.

La patro rapidis surloken.

– Nu nu, eble estas la loko, kiun ni serĉas, ĉu ne?

– Baldaŭ ili eltiras la virinon de tie, Anne flustretis en la orelon de Peter, kun streĉita voĉo.

– La virino estas en humo, kaj en murtruo ŝi ne havus lokon, granda homino, Peter respondis.

– Eble ŝi estas pecigita, kaj en la tombo estas nur parto de ŝi, Anne diris, kaj Peter ne plu kuraĝis rigardi suben.

– Jen ĝi estas, la patro diris per nekonvene laŭta voĉo kaj eltiris longforman volvaĵon.

Nur unu tian.

– En tio ne estas homo, Anne  flustris, kaj Peter ree kuraĝis rigardi. La patro malvolvis la pakaĵon, la knabo lumigis. La patro kaŭriĝis super la pakaĵo, sed baldaŭ li ree leviĝis kun paperfasko en sia mano.

– Mono, Anne flustris.

– Mono, Peter flustris.

– Mono, kriis la knabo, kaj ree la patro devis silentigi lin.

– Ni estas riĉaj, la filo diris, kaj frapis la ŝultron de sia patro, sed jam ili rigidiĝis, ĉar la bovineja pordo knare malfermiĝis kaj enen paŝis iu kun hela lumfasko.

29

La polica aŭto iris lante tra la obskura arbaro en la direkto de Vintrovilaĝo. Ratia stiris, ĝuis la iradon tra la kvieta regiono, malfermis la flankan fenestron kaj tenis la kubuton ekstere. Kuniklo kuris en la lumojn de auto, ioman tempon saltadis antaŭen kvazaŭ enkaptita en la fasko. Ratia bremsis kaj atendis, la kuniklo turnis sin en arbustaron, malaperis en la arbaro. Ratia ridetis, la naturo estis al li la fonto de vivoforto.

Vintrovilaĝo dormis, ĉiu domo en sia propra soleco, apartigitaj per arbaretoj. Etaj hejmvojoj disiris de la pli granda, nokto sternis antaŭ tiuj kvazaŭ nur duone travideblajn retojn.

La lumoj de la policaŭto malfermis la vojon al Maittala, Ratia lasis la aŭton puŝi sin tra inter la arbotrunkoj antaŭen. Altaj herboj viŝis la fundon, susuris. Duonkilometron antaŭ la domo Ratia haltigis la aŭton en ioma larĝejo, parkis sub piceo kaj daŭrigis la iradon perpiede.

La korto silentis, super la malhela domo la duonhela ĉielo ŝajnis respeguli la kvietecon surteran. Ratia staris ioman tempon ĉe la kortorando, antaŭ ol ekiris promeni plien.

Kion mi diras al Maittala, se tiu sidas ekstere? Ĉu ĉio en ordo ĉi tie? Ĉu videblis strangaj irantoj?

Diable, espereble Maittala kuŝas en sia lito, kaj mi ne devas mensogeti.

La korto malplenis, la domaj fenestroj estis senvive nigraj. Ratia staris sur malalta ŝtono en la mezo de la korto, malstreĉiĝis. Ĉu edzina tombo troveblus, ha, en la plej dormema Mez-Finnlanda biendomo? Ratia rondsvingis sin sur la kalkanumoj por ekiri hejmen.

La bovinejan fenestron lumigis pormomenta flagro.

Adiaŭ ripozo kaj kvieto, Ratia pensis, bone ke ne blasfemis. Neniu tie nun melkas, en senbovina domo.

Mi devas iri tien, Ratia diris al si mem, prenis poŝlanternon el sia poŝo, ĝojis, ke li ne havis pafilon kun si. Plej multe en la vivo Ratia timis, ke li devus pafmortigi iun. Li promenis trans la korto al la bovineja muro, rigardis enen tra fendiĝinta fenestro. Ĉe la malantaŭa muro staris du viroj, unu tenis levilstangon kaj lanternon, la alia pakaĵon, kiun li malfermadis.

– Mono! aŭdeblis krio de ene, kaj poste: Silentu!

Nenio estas nun en ordo, Ratia pensis. Enen mi devas iri. Tiuj ne estas ĉi-domaj homoj. Li premegis la lanternon en sia mano. Kvankam ekstere ne estis tre mallume, ene en la etfenestra bovinejo helplumo estos bezonata. Ratia ekpensis pri vundiĝo, kaj eĉ pri morto.Kiel Bitte transvivus, se li ricevus kuglon en sian frunton ĉi tie en la arbara domaĉo?

Ĉu mi iros por Rossi? Ĉu mi  telefonos, Rossi venos post duonhoro, per motorbiciklo, kun pafilo.

Mi ne miksas Rossi en jenon. Mem mi iras, antaŭ ol ili forkuros.

Mi ne havas eĉ permeson inspekti ies hejmon, Ratia ankaŭ pensis. Sed mi iros nur por vizito. Eble unu el tiuj viroj estas Maittala mem. Kompreneble ja!

Monon, iu kriis monon. Kiun monon? Ĉu iu eltordis de Maittala monon, por ke la murdo ne denunciĝu? Ne, nun mi iros enen. Kaj tuj.

Ratia malfermis la knarantan pordon tiom energie, ke la kurba anso restis en lia mano. Ĝi sentiĝis kiel pistolo, kaj tia ĝi donis al li ian sekurecsenton, tial li ne forĵetis ĝin. Pro sia streĉiteco li ne konsciis la ridindecon de la situacio: Jen policisto arestanta krimulojn kun rustiĝinta anso.

Ambaŭ Huttunen eksaltis disen, kiam la pordo apertiĝis. La filo faligis tiel la levilstangon kiel la lanternon, la patro tamen premis la monpakaĵon kontraŭ sia brusto kaj ne pluvigis la biletojn en la bovinejan aeron. Kiam la lumo de lanterno trafis iliajn vizaĝojn, ili ambaŭ levis la manojn, eĉ la patro, la pakaĵo daŭre inter siaj fingroj.

– Ne pafu, ni nenion malbonan intencas, la patro diris.

– Preterire nur venis rigardi, ĉu vi estas en la bovinejo, la filo diris.

Ili kredas min Maittala, Ratia pensis.

Ratia iris pli proksimen, rimarkis, ke li nenion havas por timi pro la viroj. Eĉ la anson li forĵetis flanken.

– Nu, Huttunen kaj la filo ja ĉi tie staras. Eble tamen ne sur laŭleĝaj vojoj?

– Nenion malpermesitan ni faris, la patro diris, konis la policestron kaj mallevis la manojn. – Iom helpas al Maittala, pasintsemajne li petis nin ripari jenajn truojn.

– Kaj kiun monfaskon la mastro tenas en siaj manoj? Ratia demandis, jam iom ridete. – Eble Maittala jam anticipe pagis la salajron?

– Jes ja, la filo provis, sed la patro etendis la pakaĵon al Ratia.

– Kiu scias kies mono, ni trovis ilin tie en la muro. Povas esti ŝtelitaj.

Almenaŭ nun, Ratia pensis.

– Do eble por ni trovrekompencon… la filo diris.

– Eble estas la tutvivaj ŝparaĵoj de Maittala, Ratia opiniis kaj diris, ke la viroj venu matene al la stacio. Ratia tenos la monon provizore por si mem.

– Nun iru for, hejmen de ĉi tie kaj memoru alveni morgaŭ, por ke mi ne devu alportigi vin, Ratia forpelis la duopon, kaj ambaŭ Huttunen eskapis brue tra la senansa pordo en la korton.

30

Post la foriro de du Huttunen Ratia restis por inspekti kun sia lanterno la rompitan muron de la bovinejo. Anne kaŭrigis sin apud Peter:

– Maittala ŝtelis tiun monon, ŝi flustris en la orelon de Peter.

– De kie Huttunen sciis, kie la mono troviĝas? Peter miris.

– Ili kune ŝtelis, Maittala kaŝis kaj nenion donis al Huttunen.

– Tio povas esti la vero, Peter entuziasmiĝis, movis sin tiom, ke la kubuto puŝis el fumtubo falintan betonpecon suben antaŭ Ratia. Ratia ekrigardis supren, eble ne estus mirinta la kadukiĝon de la konsturaĵo, se Peter ne ektimus, saltus staren kaj ekkurus al la pordo.

– Haltu, aŭ mi pafos, kriis Ratia, kvankam jam forĵetis sian anson.

Ree min, Peter pensis, kaj haltis tiuloke. – Ne pafu, nenion mi faris, li kriis.

Anne daŭre kuŝis ĉe la truo, nun puŝis sian kapon enen kaj diris:

– Ni estas du ĉi tie kaj vere senkulpaj al ĉio.

Ratia lumigis la pendantan kapon de Anne kaj vidis el inter la hararo konatajn trajtojn.

– Anne ja tie, li diris. – De longe  mi  ne vidis vin. Kiel vi trafis ĉi tien? Kaj kiu alia tie sin kaŝas?

– Unu Peter, Anne respondis. – Somerdometnajbaro.

– Venu nun ambaŭ malsupren, Ratia diris, kaj Anne pendigis sin ĉe la trurando, kaj saltis planken. Peter rondiris ekstervoje, staris baldaŭ apud Anne kaj la policisto en la bovinejo de Maittala.

– Kion mi faru kun vi? Ratia miris.

– Eble ankaŭ ni venu al la stacio morgaŭ, Anne proponis.

Peter sopiris nur al sia propra lito, por dormi eĉ momenton ankaŭ ĉi-nokte. Friska kusentego, malpeza kovrilo, glataj littukoj. Dormo kaj forgeso. Kaj neniam plu aventuroj.

– Diru nun tuj, kial vi estas ĝuste nun ĉi tie? Verŝajne ne temas pri hazardo, Ratia demandis.

– Nu ja, ni faris etan inspektlaboron, Anne diris.

– Maittala ja murdis sian edzinon kaj entombigis ŝin tie malantaŭ la bovinejo, Peter diris.

– Kaj Maittala pafis cele al Peter, sed ne trafis, Anne diris.

– Ne trafis, ĉar mi kuris kurbe, Peter rakontis

– Kaj ni aŭdis hazarde, ke Huttunen planis rabon, Anne daŭrigis.

– Kvankam ni ne sciis, ke ili venos ĝuste ĉi tien, Peter diris.

– Atendu iom, Ratia interrompis. – Ĉu vi skribis tiun denuncleteron?

Peter kaj Anne okulumis unu la alian.

– Ni, Anne konfesis. – Ĉu ni faris malbone?

Ratia ridis duonvoĉe, en la bovinejo tio sonis strange, tion ankaŭ Ratia mem rimarkis kaj fermis la buŝon. – Kaj ni kredis, ke temis pri la virinoj Lehtonen kaj Peltonen… Ne, vi ne agis malbone, bone pli bone. Sen tiu letero mi apenaŭ estus ĉi tie nun, kaj la mono estus irinta en la komodkeston de Huttunen.

– Kiu mono tiu estas? Anne demandis.

De ekstere aŭdiĝis ree frapo, tra la fenestro ili vidis, ke Maittala venis al la korto, komencis promeni ale al la bovinejo.

– Baldaŭ tio klariĝos, Ratia diris, kaj strange ree sopiris havi la pordan anson en sia mano.

31

Maittala venis enen tra la pordo, en sian propran bovinejon. Vere li unue provis kapti la iaman anson kaj preskaŭ falis, poste per siaj ungoj alkroĉitaj al  pordofendeto sukcesis malfermi la pordon.

– Kio estas? Kial vi ĉi tie bruas? li demandis.

– Bonan tagon, Maittala, aŭ ĉu diri nokton, Ratia diris.  – Jen policestro Ratia.

Maittala rigardis al Peter kaj Anne.

– Ĉu tiujn la policisto ĉi tie kaptas? Junaj ili ja komencas. Kaj kian damaĝon iu povus en nia bovinejo fari?

– Jenaj infanoj estas tute senriproĉaj, pli volonte ili helpis min.Ni nur miras, ĉar en tiu muro troviĝis granda fasko da mono. Ĉu vi scias, de kie la mono tien venis?

– Kiu diable ilin trovis, mi jam dudek jarojn serĉis. Jam kredis, ke da tiuj entute ne ekzistas.

– Kiel do? la policisto miris.

– Kiam mia patro mortis sub falanta arbo, li lastmomente sukcesis ankoraŭ rakonti al mi, ke li kaŝis multe da mono de sia edzino, por ke tiu ne malŝparu ĉion en vestaĵojn kaj aliajn sensencaĵojn.

– Kaj de kie devenas la mono? Ratia demandis.

– Sian tutan vivdaŭron li laboris kvazaŭ frenezulo. Kaj vendis arbojn, diris, ke ĉio iras en bankkonton, sed dekvin markoj estis en la konto, kiam ni iris por preni monon por la funebraĵo. Tiam mi diris al mia panjo, ke la patro kaŝis la monon, sed ŝi diris ke ne, la mono iris en neregulan vivon. En brandon kaj virinojn. Mi tamen neniam vidis la patron ebria, aŭ aŭdis pri ĉiesulinoj. Kiom da mono? Ĉu la infanoj ĝin trovis? La mono ja apartenas al mi, ĉu ne?

– Mi ankoraŭ ne kalkulis. Mi devas porti ilin al la stacio, kaj mi ne scias, eble iun imposton la ŝtato postulas. Huttunen ĵus antaŭ duonhoro trovis la monon kun sia filo.

– Kompreneble Huttunen, tiu sentaŭgulo. Kion diablan li do faris en nia bovinejo nokte?

– Mi morgaŭ demandos. Sed estu vi kontenta, vi ja plej multe gajnos en la afero.

– Ĉu ni rajtas jam foriri? Anne demandis, kaj Peter staris apude samdemandema.

– Eble ni tamen nun klarigas la aferon ĝisfunde, Ratia diris. – Oni rakontas en la vilaĝo, ke io malbona okazis al via edzino. Pro tio ankaŭ jenaj infanoj nun estas ĉi tie.

– Kaj kia ebla malbono? Maittala demandis.

– Tiu tombo malantaŭ la bovinejo… Anne sukcesis diri.

Maittala eksplodis en ridon.  – Ĉu vere nia Aino tie kuŝas, ho diable… Atendu nur, kiam Aino tion aŭdos…

– Do kion aŭdos? aŭdiĝis ĉe la pordo. Nigrahara virino promenis enen en sia helruĝa noktoĉemizo.

– Mi laŭdire mortigis vin kaj entombigis vin malantaŭ la bovinejo, Maittala diris.

– Ĉu tiu policestro tiel asertas?

– Ne sed tiuj infanoj, Maittala diris kaj montris al Peter kaj Anne.

– Bonan vesperon, diris Anne kaj riverencis.

– Bonan vesperon, diris Peter, kaj ankaŭ li riverencis.

– Venu eksteren, Maittala diris, kaj ili ĉiuj iris korten kaj malantaŭ la bovinejon al la tombo. Li prenis alumetskatolon kaj fajrigis la duone brulintan kandelon.

– Infanojn ni ne ricevis, Maittala rakontis, – kaj tial jena Rekku fariĝis al ni kvazaŭ propra filo. Ĝi venis al ni tute eta antaŭ dudek jaroj. Kiam ĝi mortis la antaŭan semajnon, sentiĝis, kvazaŭ iu proksimulo mortis. Mi enterigis ĝin ĉi tie. Ni interkonsentis kun Aino jam antaŭ ol ŝi ekiris parencumi, ke se Rekku mortos, ni metos bele la amikon en la sinon de la tero. Novan etan hundidon ni ja jam havas.

Silenta momento, flagris la kandelo. Aino viŝis siajn okulojn. Ankaŭ Peter ploremis, li estis laca kaj tial en sentema humoro. Anne kaptis la manon de Peter, iom kaŝe, malantaŭ la dorso. Ankaŭ Anne plorĝemetis. Morto estas ploriga afero, Peter pensis.

Ratia tamen daŭrigis la enketadon.

– Ĉu vi pafis cele al Peter? li demandis.

– Aeren mi pafis, ĉar mi pensis, ke estas lupo kiu kraketas en la arbusto, kaj intencas ataki la hundidon.

– Ĉu eble tiel? la policisto demandis al Peter.

– Eble estis tiel, Peter diris, li jam hontis, ke li tiel nervoziĝis.Sed kiu ne timus, kredante, ke iu intencas mortpafi lin?

La kandelo brulis jam vegete, vento estingis ĝin. Maittala kun sia edzino ekiris enen por dormi. Ratia kunportis aŭte Peter kaj Anne en la korton de Anne.  – Ne antaŭ la pordon, Anne petis, – por ke la patrino ne vekiĝu.

Ratia foriris ale al la preĝeja vilaĝo. Anne ĉirkaŭbrakis Peter kaj donis al li kison adiaŭe. Peter ekpromenis en la kreskanta sunlumo al sia hejmo, nur duonvoje konstatis, ke li estus devinta peti eniron en la ĉambron de Anne, kaj ekĝojegis, ke li feliĉe ne rimarkis tion fari.

La gepatroj dormis ankoraŭ, kaj ne vekiĝis eĉ tiam, kiam Peter grimpis en sian ĉambron. Kaj la dormo ne venis en liajn okulojn tiumatene, li sidis rande de la lito, okulumis tra la betulo al la lago, memorpensis la kison kaj atendis, ĝis de sube aŭdiĝis voĉoj. Tiam li iris suben, eksidis ĉe la verda tablo kaj rakontis ĉion pri siaj aventuroj al la gepatroj.

32

La flosilo de fiŝkaptilo balanciĝis sur akvo, drivis laŭ la vento ale al la bordo. Peter levis la hokon, kontrolis la vermon, svingis la vergon kaj ĵetis la hokon pli malproksimen. Apude naĝis alia flosilo, iom pli ronda. Anne sidis en la pruo, Peter en la poŭpo.

Estis la antaŭtago de la mezsomera festo.

Fiŝo ektiris la ŝnuron de Peter, la flosilo plonĝis kaj reaperis. Peter ne rimarkis tion. Li rigardadis Anne, kiu skrapis sian nukon.

– Fi, Anne diris. – Kuloj  manĝis.

– Ĉu mire, multnokte ni ja kaŝiris en arbustaroj.

– La patrino nervoziĝis kiam ŝi aŭdis, pri kio ni okupis nin lastatempe, Anne diris.

– Ĉe ni la gepatroj unue malpermesis al mi  ĝis la somerfino  foriron el la propra korto, sed finfine mi kredas, ke ili estis fieraj pri mi. Frapetadis eĉ mian ŝultron.

La fiŝo provis denove, tiris la flosilon, Peter vidis nur Anne.

– Fiŝo manĝas, Anne atentigis.

Peter ekvekiĝis, tiris el la akvo leŭciskon, kiu tamen falis ree en akvon, antaŭ ol Peter sukcesis svingi ĝin en la boaton.

Bone, ke ĝi falis, Peter pensis.

Vento ekis, levis la ondojn pli altaj. Peter prenis la fiŝkaptilon en sian manon, forigis la vermreston, turnis la ŝnuron ĉirkaŭ la vergon. Anne faris same. Ĉe la horizonto aperis malhela nubo, la akvo koloriĝis nigra. La obskuron fendis malproksime hela strio de fulmo. Tondro aŭdeblis multe pli poste, ĝin preskaŭ kovris la venta susurado.

Anne saltis stari sur borda ŝtono.  – Ne rigardu, ŝi diris, rapide forĵetis siajn vestojn kaj iris naĝi. Peter metis sian pantalonon sur la rembenkon kaj saltis ankaŭ li en la lagon. Ili naĝis ĝis la mezo de la golfo, atendis la fulmotondron, ili sciis, ke ili devas baldaŭ ekiri hejmen.

– Eble ĝi ne povas veni ĉi tien, trans la lagon, Anne diris pri la stormo.

– Se ĝi estas sufiĉe forta, ĝi povas, Peter diris.

Akvoherboj turniĝis ĉirkaŭ la piedoj de Peter, ili rompiĝis facile kaj ne tiris Peter en la fundon. Anne grimpis sur la ŝtonon, tamen Peter ne povis ne rigardi ŝian leviĝon, ŝian ekflorantan virinecon. Ankaŭ Peter revenis en la boaton, vestis la pantalonon tuj sen sekigi sin.

Estis naĝado en somermezo, plena de adolteco kaj fulmotondro. Peter ree rigardis al Anne, la vidado preskaŭ doloris, doloro sentiĝis en la ventro, tuj sub la sternumo. Ankaŭ Anne rigardis al Peter, ŝi sentis aliel, ne dolore sed ĉarmume, sidante tie sur la malseka lagoborda ŝtono. Mia kara, tiel ŝi pensis.

La nubo proksimiĝis, fulmoj videblis pli helaj. Tondro jam plene superis la ventan voĉon. Ili puŝis la boaton  en akvon. Anne ekremis. Komence  la boato iris ale al la fulmotondro, Peter sidis en la poŭpo kaj observis ĝin, vidis la treman brilon, sentis, kiel la fulmotondro martelas por lia vivo novan irvojon, alispecan, pli plenkreskan. Anne remis rapide, svingigis la harojn de sur la okuloj, ridis al la proksimiĝanta uragano.

Jen estas la vivo, Peter pensis, aldonis sian propran ridon al la rido de Anne, puŝis la stirilon en akvon kaj turnis ankaŭ la boaton en la por li konvenan direkton.