Tra la Somernokto

Pietari Virtanen

La vespero krepuskiĝis, steloj ekflamis sur la ĉielo. Mi sidis sur brune pentrita ŝtuparo kaj rigardis al la korto. Eta birdo saltetis sur bovineja tegmento. Vento susuris tra betularo. Aŭgusto proksimiĝis al sia fino, mi feriis mian antaŭlastan vesperon.
Kiam la objekto leviĝis de malantaŭ la arbaro, mi unue kredis vidi meteoron. Sed fluganta ŝtono ne ŝanĝas rapidon, ne turnas sin krute flanken kaj ne haltas fine pendi super la terpomkampo, kiel tiu ĉi. Mi observis atente la brilantan makulon. Ĝi ekiris denove, transis la korton, moviĝis dekstren al saŭno kaj reflektore lumigis la grizan konstruaĵon videbla.
– Diable, mi pensis, – la saŭno estos baldaŭ banpreta. Mi varmigis ĝin dum horoj. Ĉu vane? Kiel iri enen, se stranga ŝipo rondas supre?
Mi etendis mian manon, palpe prenis plenan bierbotelon el korbo, malfermis la botelon, trinkis longan gluton kaj meditis. Tiutempe la ŝipo descentis la lastajn metrojn kaj surteriĝis. La lumoj estingiĝis. Ioman tempon la korto aspektis nigre malluma, antaŭ ol miaj okuloj ree alkutimiĝis al la tenebro.
Mi fintrinkis la botelon kaj prenis novan. Samtempe mi meditis, kiuvojen mi ekiru: ĉu al la saŭno, ĉu alidirekten. Malantaŭ la domo kuŝis vasta, senhoma arbaro. Mi povus trairi ĝin kaj serĉi helpon.
Sed ĉu jen ekzistas ia danĝero aŭ helpbezono? Mi streĉis miajn okulojn por vidi la ŝipon, kaj sukcesis distingi ion grizan kaj uman. Subite ĝi ree eklumigis la reflektoron, ĉifoje surtegmentan. Blanka strio ekrondis la korton, transiris la puton , tuŝis la muron de bovinejo, venis proksime al mi. Mi pensis kaŝi min malantaŭ la ŝtuparo por observi la situacion, sed stumblis tuj surventren pro la bierkorbo. La reflektoro trovis min, haltis – kaj mi atendis laser- aŭ maserradiojn en mian okcipitron, sed vane mi atendis. Sur min falis io, kio sendube similis al petolema ridaĉo.
Mi stariĝis kolera kaj humiligita. La lumo lasis min, moviĝis iom saŭndirekten kaj ŝajne postulis min sekvi. Mi cedis, prenis mian bierkorbon kun mi kaj ekpromenis.
La ŝipo diametris ĉ. dek metrojn. Ĝi staris sur la pado tiel, ke mi devis rondiri tra salikaro por atingi la saŭnon. La lumo ne invitis min en la ŝipon, sed fiksiĝis en la saŭnan bordon. Mi lasis la bierkorbon sur la benko antaŭ la saŭno kaj ridetis direkte al la ŝipo. Ne plu mi timis ĝin.
En la nigra vestiblo mi demetis miajn vestojn, iris kun bierbotelo en la saŭnon kaj ekbruligis kandelon sur la fenestra breto. Mi prenis akvon kaj ĵetis ĝin sur la fornajn ŝtonojn. Humida varmo ĉirkaŭis min. Mi ekŝvitis. La kandelo lumigis miajn piedojn kaj akvokuvon. La muroj kaj la forno restis nigraj.
Io bruetis en la vestiblo. Sub la pordo videblis lumo. La pordo malfermiĝis lante kaj silente. Du okulparoj brilis al mi. Mi atendis.
Ili estis diferentaj al mi. Sed okulojn kaj buŝon ili havis. Manojn kaj piedojn. Kaj io humaneca troviĝis en ilia mangesto ĉe la pordo. La lumigilon ili lasis sur la flanka benko.
La kosmo estas nekompreneble larĝa. En miliardaj galaksioj nestas miliardoj kaj ree miliardoj steloj, kiujn planedoj rondiras. Sed neniam antaŭe la homo havis kontakton kun aliuloj.
Mi alportis bierbotelojn al ni. Ni sidis flanko ĉe flanko sur la saŭna bretaro kaj trinkis bieron, kaj la aŭtuna vespero susuris ekstere kaj rigardis enen tra la fume nigriĝinta fenestro.
Ili diris nenion. Ili ne povis paroli. Ili ne bezonis paroli, ĉar iel mi sciis, kion ili volis. Kaj mi rakontis, laŭ ilia volo.

– Kiam mia patro estis juna, li estis alispeca. Li sidis magra en sia angulo kaj fumis. Vendrede li aĉetis botelon da brando kaj rapide fortrinkis ĝin. Volonte li tiam kverelis. Ni sidis, li kaj mi, ĉe la kuireja tablo kaj interdiskutis. Neniam li batis min, aŭ mian patrinon, aŭ mian fratinon. Iam la patrino diris iun vorton, iam alian, iom tediĝinte. Pro tio la patro nervosiĝis, insultis la patrinon hipokritulo, miris, kial la patrino ne povis malstreĉiĝi kun li.
– Kiu do prizorgus la infanojn? la patrino tiam demandis.
Kiam la somera libertempo de la patro komenciĝis, kvarope ni iris al nia somerdometo. Ĝi staris en la pinto de venta, ŝtonriĉa kabo, kaj tra ĝia fenestro videblis tro kilometrojn larĝa lagvastaĵo. Ĉeborde kuŝis saŭno. La patro varmigis tuj la saŭnon, la unuan vesperon li saŭnis kaj eldrinkis brandobotelon, la solan botelon dum la tuta somerferio. En la sekvaj tagoj li riparis la konstruaĵojn, fiŝis, vagis en arbaroj, remis al la vendejo aliflanke de la lago. Tio estis la plej feliĉa tempo en nia vivo. La patrino estis ĝoja kaj kontenta, la patro same. Plej feliĉa la patro estis ĉe la bordoj de senhomaj insuloj, promenante nuda laŭ la rokoj kun fiŝkaptilo en sia mano. La patrino faris fajron, pendigis kafujon sur ĝi kaj kuiris kafon. La patro venis kun kelkaj fiŝoj, purigis kaj salis ilin kaj fritis en la fajraj flamoj, kaj ni manĝis ilin fingre. Kaj ni infanoj naĝis, fojon post fojo, kaj malsekigis nin ĉe la fajra varmo, kiam la suno brilis, vento blovis de la lago kaj mevoj ridis sur la rifo antaŭ nia insulo.

Subite timo kaptis min, ĝi trafis min per furioza, sufoka forto kaj kurbigis min sur la nigra benko de la saŭno, kaj amara gusto de biero leviĝis en mian gorĝon. Kial mi sidis ĉi tie kaj rakontis al jenaj stranguloj pri mia patro? Ĉu vere ili petis pri tio? Se jes, kial? Mia patro mortis jam antaŭ dudek jaroj.
Time mi forsaltis de sur la benko, ĵetis min eksteren, kolektis miajn vestojn en la sinon kaj stumblis kontraŭ la ŝipa apogpiedo. Mi blasfemis, rondiris la ŝipon tra salikaro kaj kuris al la ŝtuparo. De la saŭno aŭdiĝis ĝiŝ la ŝtuparo la verva susuro de akvoĵetado sur la fornajn ŝtonojn. Mi iris enen kaj ŝlosis la pordon post mi.
Kial mi ne havas telefonon ĉi tie? mi pensis. Tra la fenestro mi rigardis en la mallumon kaj timis. Mi sidiĝis sur benko kaj surmetis la vestojn. La ŝuŝnuroj intermiksiĝis kaj restis lozaj. Mi lasis ilin esti tiaj.
Mi iris rigardi tra la kuireja fenestro al la saŭno. Mi esperis vidi la prosiman najbaron veni viziti min, sed neniu promenis aŭ aŭtadis sur la vojo.
Kial mi ne forkuru laŭarbare najbaren? Nu, kompreneble. Tiel mi faros, kaj tuj, mi decidis.
Mi duonkuris al la pordo kaj haltis tie. Mi aŭdis, ke strangaj paŝoj trafis la ŝtuparon. Mi re-eniris timtreme, iris al kuireja fenestro kaj apertis ĝin. Ekstere al mi ridetis fremdulo, kun lumo en siaj okuloj. Mia koro skuiĝis. Mi fermis la fenestron, fuĝis en la vestiblon, descendis en la kelon kaj rigardis eksteren tra eta terproksima fenestro. La ĉiflanka vojo estis libera.
Mi apertis la fenestron kaj puŝis min eksteren, rulis min en lupinaron, rampis inter arbidoj en arbaron, stariĝis kaj ekkuris. Mi koliziis kun piceaj branĉoj, skrapis min en frambujoj, kuris kaj kuris, en mallumo subite falis inter du ŝtonoj. Doloro trapikis min. Mi kuŝis sur humida musko kaj ploris, ploris kaj kuŝis, ploris kaj sentis ĉevange la muskon, ploris kaj timis.
Mian ŝultron tuŝis varma mano. Alia samspeca serĉis mian piedon kaj karesis ĝin. Doloro forglitis, timo malaperis. Larmoj viŝiĝis for. La ĉielo rondis ĉirkaŭ mi, kaj subite mi sentis ĝisostan feliĉon.
Ili portis min al la ŝtuparo, lasis min sidi kaj sidiĝis apud mi. Ni restis tiel, kaj perpense ili karesis mian animon. Mi komprenis, ke ili ne estas tute sinceraj, ne pro amo ili helpis min. Ili avidis al scio, kaj mi devis ree rakonti.

– Olda li promenis laŭ la laga glacio kun mi, survoje al vintraj retoj. Li ne povis promeni pli ol dek metrojn senripoze. Tiam li kaŭriĝis sur siaj kalkanoj kaj kelkfoje spiregis profunde. Surloke ĉe la glacitruo mi devis levi la retojn. Li staris apude kaj donis instrukciojn, mi ne estis fiŝisto, mi ne sciis, kiel agi kun vintraj retoj.
Same lante ni revenis al la dometo kaj tie mi purigis la fiŝojn, enmetis hejtlignon en fajrujon kaj fritis la fiŝojn al ni. Ni manĝis kaj trinkis du botelojn da ruĝa vino. Li fariĝis parolema kaj rakontis al mi horon post horo pri estintaj tempoj. Pri homoj, kiujn mi neniam vidia, sed kiuj laŭ liaj paroloj jam fariĝis konataj al mi. Tiunokte lia dormspirado aŭdiĝis peza en miaj oreloj, kiam mi turnadis min maldorma ĝis la matenaj horoj.
La sekvan tagon mi varmigis la saŭnon. Li senvestis sin en la vestiblo, sidis en saŭno sur malalta benko. Mi ĵetis akvon sur fornoŝtonojn kaj ŝvitis sidante alte ĉe plafonrando. Kelkfoje mi iris eksteren por spiri freŝfridan aeron, kaj la tutan tempon li sidis sur sia benko. Iam li etendis la manon, malfermis la fornon kaj enmetis lignon en la fajron.
Post lavado ni iris vestiblen, kie li surmetis sian vinruĝan banjakon, kaj promenis en kaŭĉukaj botoj lante en la dometon. Mi sekvis lin, bruligis fajron en la kamenon. Li kuŝis en sia lito kun multaj kusenoj sub la kapo kaj legis. Mi sekvis la novaĵojn en la televido kaj poste rampis en mian liton. Mi dormiĝis antaŭ ol li estingis la lumon. La sekvan matenon ni iris for, kaj neniam plu revenis.

Kiam la matena suno leviĝis de malantaŭ la arbaro, la fremduloj estis pretaj en tio, por kio ili venis. Ili stariĝis, lasis min sola sur la stuparo kaj ekiris al sia ŝipo. Duonvoje, ĉe la puto, ili haltis kaj turnis sin al mi. Mi levis salute mian manon. Mi sentis, ke mi sopiros al ili. Ankaŭ ili levis la manon, kiel mi, kaj ascendis en la ŝipon.
– Kial? mi kriis post ili.
– La Dio mortis, io diris en mi. – Eble via patro fariĝos nova Dio.
La ŝipo leviĝis kaj tiris enen siajn teleskoppiedojn. Komence ĝi iris lante, sed iom post iom pli rapide. Arĝenta strio traglitis la sunon. Al mi frostis. Malrapide mi promenis al la saŭno. Ĝi estis en bona ordo. Akvujoj estis malplenaj, tinoj turnitaj renverse sur la benko.
Mi malfermis ekstere la lastan bierbotelon, trinkis kaj pensis. Mi imagis mian patron kiel Dion, sed ne…
Patro, mi pensis. Tia dio vi fariĝos, kia homo vi estis. Senforta dio. La mondo neniel ŝanĝiĝos.
Mi formetis la malplenan botelon kaj levis mian vizaĝon al la ĉielo. La suno lumigis min. La suno varmigis min. Neŭtrinoj traflugis min, miljardope kaj ree miljardope ili traflugis min kaj la terglobon, kaj urĝis post la fremduloj, tien, kie oni la decidojn faras.

(Aperis antaŭe en Sferoj 10, 2000)