Meteoro

Pietari Virtanen 

Fantazia rakonto

Tiun someron la servisto venis labori en la farmbieno kaj la servistino enamiĝis tuj. Laŭ la socia pozicio ili estis egalrajtaj, do la servistino ne devis bridi sin. Ŝia antaŭa amato, juna instruisto, ridis al ŝi laŭte, kiam ŝi unufoje provis proksimiĝi al ŝi.  “Mi estas instruisto”, la viro diris. “Kaj vi estas servistino. Ne eĉ sonĝu pri mi”.

La unuan de julio la servistino iris al la servisto tuj matene, kiam la koko ĵus estis kokerikinta. La viro staris ĉe la puto kaj verŝis sur sin akvon el sitelo. Li estis nuda, la servistino proksimiĝis singarde de malantaŭe kaj nenion diris. Kiam la viro mallevis la sitelon sur la putan kovrilon, ŝi etendis sian manon sub la akselo de la viro kaj kaptis ties penison. La viro ektremis, sed ne turniĝis. “Jen estas mi”, la virino diris, kaj nun la viro turnis sin.  “Mi ne pensis, ke vi estas la mastrino”, la viro diris kaj kaptis la virinon en sian sinon. La virino faligis sian jupon sur la razenon, kaj antaŭ ol la gemastroj venis eksteren, ili promenis manenmane, kun la vestoj en siaj manoj, stranden.

Post la surherbeja amorado – estis la unua fojo por la virino, pri la viro neniu scias – ili rapide naĝis en la lago. Nun la servistino jam hontemis, ŝi leviĝis el la akvo ŝirmante mane siajn piĉon kaj mamojn. “Neniam forlasu min”, ŝi diris al la servisto, kaj tiu kapjesis kaj fajrigis cigaredon. Fumante li survestis sin kaj ekpromenis al la kampo. La fojna falĉado ekus baldaŭ. La viro iris dekstraflanke de la kampo kaj planis la ĉitagan laboron. Kiam li alvenis al la arbarflanka kampa rando, plej malproksime de la biendomo, meteorito falis el la ĉielo sur lian kapon, kaj li mortis tuj.

Post la funebro la virino ŝanĝiĝis. Ĉiuvespere post la laboro ŝi iris promeni, promenis al la tombejo, unue laŭ la pado tra la vilaĝo kaj poste laŭ la sabla vojo al la preĝejo. Unudirekta distanco estis dek kilometroj, kaj kiam ŝi revenis al la biendomo la nokto estis jam olda. De tago al tago ŝi promenis, promenis en pluvo, promenis en sunbrilo, promenis ankoraŭ, kiam la aŭtuno faligis la arbajn foliojn, promenis ĝis la kristnasko kaj la tutan vintrofinon. La vilaĝa pado tretiĝis glata, ĝin uzis kaj la homoj kaj la bestoj.

Kiam la sevistino alvenis al la tombo, ŝi genuiĝis kaj premis sian vandon sur la simplan lignan krucon. “Ne longe plu”, ŝi diris. “Venontan julion, la unuan tagon, post kiam mi ĉiutage promenis ĉi vojaĝon kaj vin memoris, vi reviviĝos kaj vivos kun mi”. Tiel la vintro ŝanĝiĝis en printempon, la arboj forskuis la neĝmantelon, la paruoj kantis elkore kaj ĉe la pado jam videblis de sub la neĝo piceaj radikoj kaj ebenaj ŝtonoj.

La vilaĝaj junaj viroj ja sciis, kio okazis al la virino, kvankam el tiu unusola ĝojmomento ne venis ia konsekvenco. Tamen sciis la vilaĝaj virinoj, kion la servistino en sia menso pensis. Ke la unuan de julio ĉi promenado finiĝos kaj la servisto reviviĝos por kunvivi kun la servistino.

Per siaj sledoj veturis la viroj al la preĝeja vilaĝo, per siaj elegantaj ĉevaloj kaj koloraj sledoj kaj ĉaroj, kaj iun vesperon ili haltis ĉe la virino kaj diris: “Venu kun ni, perĉevale ni vin portos, pli facile vi rehavos vian fianĉon.” Sed la ino ne konsentis; se eĉ unufoje la promenado ne okazas, la revena tago ne alvenos.

Unufoje la vilaĝaj viroj ne plu petis, ili haltis kaj kaptis la virinon en la ĉaron. Tre baraktis ŝi, sed nenio helpis. Du viroj tenis la manojn, unu kondukis la ĉevalon, kaj nur ĉe la tombeja pordego ili lasis ŝin foriri. Sed la servistino ne hastis en la tombejon sed revenis al tiu loko, de kie oni ŝin en la ĉaron kaptis, revenis de tie al la tombejo piede kaj surgenuiĝis plorante ĉe la lignokruco. Kaj piede ŝi repromenis tra la malluma arbaro al la bieno, kaj nur kiam la matena suno jam ruĝigis la pineojn ŝi paŝis direkte en la bovinejon por siaj matenlaboroj.

Venis la somero, kun betulaj folioj kaj strandakvaj fiŝretoj. La birdoj konstruis siajn nestojn, kovis, ekis porti insektmanĝaĵon al siaj idoj. Pasis la somermeza tago, kiam la festfajroj brulis sur la bordaj rokoj, kaj ĝojo plenigis la homajn mensojn. Tiel finiĝis junio, kaj tagiĝis la unua de julio, dimanĉa mateno. Post la matena melkado la servistino estis libera, kaj tuj ŝi ekpromenis ale al la preĝeja vilaĝo, ĉar jen estis la grava tago. Laŭ la arbara pado, laŭ la gruza vilaĝa vojo ŝi promenis kaj ŝia menso estis ĝoja kaj feliĉa. Kiam la preĝeja turo jam videblis, ŝi preskaŭ ekkuris.  Sed ne decis ŝanĝi la irmodelon, trankvile oni devis paŝi ankoraŭ ĉi lastan vojparton. La tombeja pordego staris aperta, florgloro glimis en la okulojn kaj jam de malproksime ĉe la tombeja muro brilis la griziĝinta kruco de la kara tombo. Kun ĝojplena menso ŝi prenis la lastajn paŝojn, surgenuiĝis kaj premis sian frunton kontraŭ la kara ligno.

Post la naĝado, kiam la servisto fumigis sian cigaredon, la servistino donis al li la vestojn, unu post la alia, kaj la servisto vestis sin. “Mi ekiras nun inspekti la fojnokampon”, la servisto diris, kaj la servistino venis kun li kaj gvidis liajn paŝojn laŭ la maldekstra flanko de la kampo, longe for el tiu loko, kie baldaŭ falis la furioza ĉiela ŝtono.